Rusa Noverlaro

Rusa Novelaro

La Kaliningrada eldonejo Sezonoj en julio 2003 eldonis la libron Rusa Novelaro. 19a jarcento. Grupo da tradukantoj kaj provlegantoj pretigis ĝin dum kelkaj jaroj.

La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov. Rusa Novelaro havas 400 paĝojn kaj belan kromkovrilon. Ĝi aperis kiel la 9a volumo en la serio Rusa literaturo. La libron kompilis Aleksander Korĵenkov kaj Nikolai Lozgaĉev, kaj redaktis Aleksander Korĵenkov.

Tradukis: Aleksander Korĵenkov (9 noveloj), Vladimir Vyĉegĵanin (4 noveloj), Grigorij Arosev (2), Aleksej Birjulin (2), Valentin Melnikov (2), Tatjana Vŝivceva (2), Halina Gorecka (1), Antoni Grabowski (1), Vladimir Jurganov (1), Nikolai Lozgaĉev (1), Ilsia Novikova (1), Sergio Pokrovskij (1), Dementi Staritsky (1).

Provlegis: Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Chris Long, Daniel Luez, Perla Martinelli, Gonçalo Neves, Sergio Pokrovskij.

Korektis: Halina Gorecka

La libro estas mendebla ĉe la libroservo de UEA, ĉe aliaj libroservoj kaj ĉe la eldonejo Sezonoj poŝte (RU-236039 Kaliningrad, p. k. 1205, Ruslando) aŭ rete: sezonoj@kanet.ru.

Prezo: 30 eŭroj


Enhavtabelo

Halina Gorecka. Antaŭparolo

Aleksandr Puŝkin

  • Pafo (Vladimir Jurganov)
  • La neĝa blovado (Antoni Grabowski)
  • Ĉerkisto (Nikolai Lozgaĉev)
  • Staciisto (Ilsia Novikova)
  • La pika damo (Aleksander Korĵenkov) – elŝutebla kiel aparta broŝuro (pdf kaj epub)

Miĥail Lermontov

  • Tamanj (Dementi Staritsky)
  • Fatalisto (Grigorij Arosev)

Nikolaj Gogol

Ivan Turgenev

Fjodor Dostojevskij

  • Honesta ŝtelisto (Grigorij Arosev)
  • Novjara balo kaj nupto (Aleksander Korĵenkov)
  • La sonĝo de ridinda homo (Aleksander Korĵenkov)

Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin

Lev Tolstoj

  • Neĝoŝtormo (Vladimir Vyĉegĵanin)
  • Tri mortoj (Vladimir Vyĉegĵanin)
  • Post la balo (Valentin Melnikov)

Anton Ĉeĥov

Aleksander Korĵenkov. Komentario: Pri la tradukoj, Notoj, Pri la aŭtoroj

En La Ondo de Esperanto aperis recenzo de Michel Duc Goninaz.


Antaŭparolo de Halina Gorecka

En Esperantujo estas bela kutimo eldoni antologiojn de tradukoj de gravaj verkoj el apartaj naciaj literaturoj. Jam aperis kelkaj dekoj da antologioj. Krom la “grandlingvaj” antologioj (angla, ĉina, franca, germana, itala), estas eldonitaj antologioj “malgrandlingvaj”: estona, hungara, kataluna, makedona, malta, slovaka kaj multaj aliaj.

Tazio Carlevaro prave atentigis, ke “tiuj antologioj havas apartan signifon por la Esperanta kulturo, ĉu literaturhistorie, ĉu pure lingve”.(Esperanto en perspektivo, p. 236). Ĉiu el ili ebligas konatiĝi per Esperanto kun kremo de sia literaturo. Kune prenitaj, ili riĉigas la kulturan fonon de Esperantujo. Fine, ili evoluigas nian literaturan lingvon, ĉar en la antologioj aperas tradukoj de plej bonaj tradukmajstroj.

Malgraŭ la riĉeco de la rusa literaturo, en Esperantujo longe mankis rusa antologio. Pro tio en 1996 eldonejo Sezonoj decidis eldoni ĝin kaj komisiis la projekton Rusa Antologio al Nikolai Lozgaĉev kaj Aleksander Korĵenkov. Post pluraj kunsidoj, interkonsiliĝoj kun fakuloj kaj konatiĝo kun la ekzistantaj tradukoj ili faris du konkludojn: (1) nur tre malmultaj el la tradukoj “malnovaj” povos esti eldonitaj, kaj eĉ tiuj malmultaj devas esti redaktitaj; (2) oni ne povas prezenti la rusan literaturon per nur unu libro.

Laŭ ilia koncepto, kadre de la projekto devus aperi tri volumoj:

1. Rusa novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento;
2. Rusa novelaro. Volumo 2. La 20a jarcento;
3. Rusa poemaro.

Nikolai kaj Aleksander dum la preparlaboro devis elekti: preni po unu novelon de tridek aŭtoroj, aŭ aperigi pli multajn (aŭ pli longajn) verkojn de kelkaj aŭtoroj. Por la unua volumo ili elektis la duan principon kaj kune kompilis la planon. Post zorga prilaborado, nun ni proponas 28 novelojn de ok elstaraj rusaj verkistoj: Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj, Anton Ĉeĥov.

La tro frua forpaso de Nikolai Lozgaĉev (la 4an de aŭgusto 1998) por pli ol unu jaro ĉesigis la laboron, sed Aleksander poste daŭrigis ĝin sola. Feliĉe, li ne havis problemojn pri serĉado de kunlaborantoj, ĉar multaj el ili jam delonge kunlaboras kun ni, kaj kelkaj tradukoj jam aperis en niaj libroj kaj en La Ondo de Esperanto, interalie, danke al nia tradicia konkurso Liro. Krome li ricevis tre valoran helpon de sep diverslandaj kompetentuloj, kiuj atente legis la ricevitajn tradukojn kaj helpis elsarki multajn erarojn, kiujn eble ne rimarkus ruslingvaj provlegantoj.

Koran dankon al la tradukintoj kaj al la provlegintoj!

Koran dankon al Nikolaj Batyrev, Gerrit Berveling, Leonid Daŝevskij, Bård Hekland, Anatolij Sidorov, Walter Żelazny, kiuj helpis per donacoj kaj antaŭmendoj.

Koran dankon al fondaĵo FAME (Germanio), kiu subtenis nian projekton per subvencio.

Koran dankon al ĉiu, kiu aĉetis la libron kaj legas nun ĉi tiujn liniojn — viaj legemo kaj aĉetemo kuraĝigas nin daŭrigi la laboron.

Bonan legadon!

Halina Gorecka