Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 2 (112)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Foto de Joaquim Joao Mariano


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

ARKIVO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

En la lastaj monatoj ne sen streĉo kaj peno mi devigas min atenti la programojn de novaĵoj. Tamen la fidelo al rito kaj multjara disciplino ĉiam decidas la aferon. Mi ja atentas, samkiel ĉi-foje… Radionovaĵo №1: en Ĉinio oni rivelis ankoraŭ unu personon kun la simptomoj de la netipa pneŭmonio. Novaĵo №2: en Japanio disvolviĝas epidemio de la koka gripo — jam 8 mil birdoj mortis. El Kebekio oni informas pri fortaj frostoj: tri personoj pereis pro malvarmiĝo. Evidente la malvarmo forpuŝis al la dua pozicio la terorismon ĝuste pro sia pli potenca kapablo fabriki viktimojn. Ankaŭ estas klare ke oni tute cementis la idean bazon de ĉiu novaĵprogramo. Antaŭ ĉio kaj malgraŭ io ajn ĝi estas nun martirolisto, kaj ĝuste sur tiun ĉi sencoskemon oni metas stilan kaj ĝenran specifaĵon. Tio povas esti seka teksto, kurta sangovianda kadrado aŭ — kontraŭe kaj simple — intima konverso kun dolorplena persono, kiu sidas en littuko antaŭ sia apenaŭ varmeta radiilo. Tuta universo da viktimoj signalas al ni tra niaj amaskomunikaj fenestroj, kaj ni jam pretas aldoni al tiu maro da suferoj nian guton de martireco. Ja je ni doloras la kapo, malhejtas radiilo, sed — danke al Dio — niaj kokinoj ne gripmalsanas kaj feliĉe nia propra pneŭmonio estas tute, absolute tipa. En tiu konsola nuanco de nia novaĵresono ni rivelas pozitivan ingrediencon de la teror-akcenta programigo: ni tuj iĝas iom pli optimismaj komparante niajn etajn penojn kun la penegoj de la homaro.

Certe, tio estas iom febla konsolo por puranime saluti la nekrozan revolucion en niaj komunikaj kanaloj. Kvazaŭ por demonstri ne ĉiom hazardan naturon de la akcidentoj, proponataj al nia atento, oni prezentas en unu semajno serion da incendioj, en la alia aron da inundoj. Ĉu fenomeno de modo en la mondo de kataklismoj? Pasiva, sufera, tolera karaktero de la popola partopreno en tiuj ĉi scenoj de ekzisto emfazas novan — objektan — rolon de la subjekto de la historio. La nova subjekto de la historio estas anonima. Ĝi estas minaca eksterkontrola mistera forto: ĉu mikroba biomaso, ĉu kosma vento. Kaj eĉ se tiu forto enkarniĝas en iu politika simbolo, ekzemple, en la ruslanda aŭ usona prezidento, ĝi estas same minaca, eksterkontrola kaj mistera.

Kiel diras negocistoj, eksentu la diferencon. Antaŭ ducent-tricent jaroj oni flate nomis la popolon fonto de potenco, la demagogoj modestmiene petis ĝin delegi al ili peceton el la pleno de siaj rajtoj. Hodiaŭ la demagogo petas nenion. Kiel ordinara natura forto, li produktas akcidentojn, ordonas incendiojn, premisas epidemiojn, provokas inundojn, lavangojn, eĉ tertremojn. La demagogo orakolas. Li, kiu certe havas problemojn koncerne intelekton kaj moralon, li determinas la malamikojn de la civilizo, li juĝas kaj punas. Kaj ni — la ceteraj, ekssubjektoj — ŝaltas la televidilon por ekvidi inter aliaj signoj de la fato la punan dikan fingron indikan de gnomo, kiu kreskis ĝis sortoporta giganto — kial kaj kiel?

— Pro la efekto de la ĝenerala nekrozo.

Alen Kris

Sur la kovrilpaĝo estas “Belulino ĉe bambuaro” de Joaquim João Mariano (Brazilo), premiita en nia sesa Fotokonkurso.


Dafydd ap FergusNaŭ demandoj al Dafydd ap Fergus, la Esperantisto de la Jaro

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

DaF: Mi estis tre surprizita, ĉefe pro tio ke mi nur dum kvin jaroj interesiĝas pri Esperanto. Antaŭe mi eĉ tute ne sciis kio ĝi estas. Do, mia unua penso estis: atendi por vidi, ke ne temas pri ŝerco. Poste venis gratuloj el la tuta mondo kaj mi ĝojis. Dankon!

La novaĵo ankaŭ tre ĝojigis min, ĉar ĝi venis dum tempo, en kiu la estonteco de la Brusela Komunikadcentro ne estas certa.

LOdE: La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro via tre aktiva laboro en la Brusela Komunikad-Centro.

DaF: La celo de BKC estas efike reliefigi la politikan kaj socian signifon de Esperanto. Estas tro multe da agadoj por detaligi ĉi tie, sed vidu ĉe www.lingvo.org. Ĉe lingvo.org/gaz estas centoj da artikoloj.

Ĉefe, ni kontaktas naciajn kaj internaciajn politikistojn, oficistojn, ĵurnalistojn. Ni helpas Landajn Asociojn kaj individuojn koncepti gazetaran kaj politikan strategion. Grava estas devigi politikistojn pritrakti la lingvan problemon: ofte tio signifas instigi parlamentanojn fari oficialan demandon, ĉu pri Esperanto, ĉu pri lingva diskriminacio kaj malegaleco. Tiam la ministroj devas respondi.

Multe de niaj agadoj estas rete sekveblaj. Do, ni sekvas la uzadon de la vorto Esperanto en gazetoj instigante volontulojn — pere de dissendolisto klere kaj trafe reagi (http://groups.yahoo.com/group/reago). Ofte la mencioj pri Esperanto estas negativaj en amaskomunikiloj (ĝi estas artefarita, ne havas kulturon, ktp.) Ĉiusemajne novaj leteroj de esperantistoj aperas en gazetoj tra la mondo. La agado ankaŭ efikas ĵurnalistojn, kiuj komprenas ke esperantistoj ekzistas.

Ni instigas kaj kunlaboras en gazetaraj agadoj por la Universalaj Kongresoj — dum 2003 aperis artikoloj en dekoj da landoj. Ni instigas ĵurnalistojn skribi pri Esperanto ankaŭ dum aliaj periodoj. Aliaj gravaj laboroj estas sekvi diversajn lingvajn dosierojn, traktante kun diversaj registaraj kaj neregistaraj organizoj kaj ankaŭ rekte kun politikistoj, ekzemple, pri lingva diskriminacio, edukada industrio, deviga uzado de la angla, ktp.

LOdE: Ĉu BKC ricevas helpon?

DaF: Jes, kompreneble, ĉar ne eblas labori profesie por Esperanto sen la helpo de aliaj. Iusence BKC respegulas la laboron de ĉiuj aktivuloj. Homoj, kiuj helpas traduki gazetarajn komunikojn, leterojn, aŭ kiuj mem kontaktas ĵurnalistojn kaj politikistojn post informo de BKC. BKC estas iusence “ligilo” inter la volo de esperantistoj informi pri Esperanto kaj la ekstera mondo.

Ni ricevis financadon de UEA dum la unuaj du jaroj. Espereble ĉi-jare UEA ankoraŭ financos. Bedaŭrinde, estas malfacile konvinki ĉiujn pri la neceso agadi al la ekstera mondo, kaj en la komenco mi mem devis multe batali por ke UEA konsideru tian agadon.

LOdE: Kio pri la estonteco de BKC?

DaF: Ĉi-jare ni verŝajne pluvivos. Venontjare ni denove havos problemojn. Ni vidos, kaj provos akiri novajn financajn rimedojn. Iel mi havas la senton ke, spite al la multaj rezolucioj de Esperanto-asocioj, profesia informado ankoraŭ ne estas parto de la ĉiutaga laboro de Esperanto-oficistoj. Mi bedaŭras tion.

LOdE: Kio plej malplaĉas al vi en Esperantujo?

DaF: Foje oni havas la senton, ke la klubo estas tro malgranda, ke homoj konas unu la alian dum tro longa tempo. Pleje oni sentas tion en estraroj, kompreneble. Ni devas malfermi la pordojn al pli junaj homoj.

Alia afero estas daŭra emo de multaj esperantistoj konverti homojn por ke ili vidu la veron kaj lingvan sanktecon. Ni absolute devas eviti ke esperantistoj aspektu kiel sektanoj.

LOdE: Kio plej plaĉas al vi en Esperantujo?

DaF: Plaĉas al mi la ideo malantaŭ Esperanto: ke oni facile kaj egalrajte povas komuniki. Mi ĝojas pro kontaktoj kun homoj el multe da landoj, parolante la saman lingvon.

LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

DaF: Mi estas same pesimisma pri Esperanto kiel pri mia propra lingvo, la kimra. Se esperantistoj daŭrigos kun la samaj organizaj strukturoj, la samaj rezolucioj dum UK-oj, kaj kun la sama plimaljuniĝo de membroj kaj estraroj, tiam ne restos multo por fari.

Sed ni ekzistas. Espereble, la fakto ke nun eblas esti bona esperantisto sen membriĝi en iu asocio, simple uzante la interreton, paradokse, helpos la lingvon pluvivi.

Oni eĉ povas esti optimisma. Ekzemple, la Eŭropa Komisiono financas projekton de esperantistoj por organizi lingvan festivalon. Estas aliaj pozitivaj signoj: interretejoj kiel tejo.org, ĝangalo.com, eo.wikipedia.org, ĉiutagaj elsendoj de la Pola Radio kaj amaso de aliaj ttt-ejoj.

Bedaŭrinde, preskaŭ ĉio funkcias nur danke al amatoroj.

LOdE: Du tradiciaj demandoj. Por kiu(j) vi voĉdonus, se vi estuselektanto ĉi-jare?

DaF: Mi proponus homojn, kiuj estas pli junaj ol mi. Dum kvin jaroj de mia esperantisteco plej frapas min la neebleco lasi la spacon al junuloj en estraroj kaj en staboj de niaj asocioj. Do, mi donus miajn voĉojn al aktivuloj de TEJO.

LOdE: … kaj kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekziloteal neloĝata insulo?

DaF: Mi bedaŭrinde ne havas multajn Esperanto-librojn, verŝajne pro tio ke mi esperantistiĝis antaŭ nur kvin jaroj. Kaj dum la lastaj jaroj mi provas lerni legi slavajn, skandinavajn kaj latinidajn lingvojn. Ne estas multe da tempo, sed mi nun provas legi Henryk Sienkiewicz en la pola kaj uzas la Esperanto-tradukon por helpi min…

Aĥ jes, mi kunportus al la insulo porteblan telefonon kaj rete elŝutus librojn el http://esperanto.nu/eLibrejo


Nomumo de la nova Ĝenerala Direktoro de UEA

22 dec 2003 la estraro de UEA nomumis Ĝenerala Direktoro s-ron Osmo Buller. Al multaj legantoj la nomo estas konata. Temas pri la homo, kiu ĝis 2002 estis la Ĝenerala Direktoro de UEA.

Osmo Buller, kiu antaŭ du jaroj preferis alian laborlokon, nun estis inter la kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Direktoro. Li daŭre sentas sin kunrespondeca pri la bonfarto de la Esperanto-movado kaj tute aparte de Universala Esperanto-Asocio. Cetere li agnoskas, ke kun la nuna estraro ja li povas kunlabori.

Neniam estis veraj malkonsentoj pri la ĝenerala linio de la Asocio, kaj ĉiuj koncernatoj fakte harmonie kunlaboris pri la preparado kaj efektivigo de la antaŭa Kampanjo 2000 kaj de la nuna laborplano. Kaj la estraro kaj la nova Ĝenerala Direktoro agnoskas, ke la pasinteco estas konsiderinda fermita kaj la situacio de ĝenerala interkonsento en UEA povas esti konsiderata reakirita.

Kandidatiĝis por la funkcio de Ĝenerala Direktoro kelkaj personoj kaj estis kontaktoj kun potencialaj kandidatoj kaj el okcidenteŭropaj landoj kaj el landoj ekster Eŭropo. La estraro ekzamenis la kvalifikojn de ĉiuj kandidatoj kaj ankaŭ la personan situacion, tute aparte en la kazoj de bezonataj labor-permesoj en Nederlando.

La estraro agnoskas ke Osmo Buller havas plurjaran sperton pri la proceduroj de la Centra Oficejo. Kvankam en la lastaj du jaroj la procedo de modernigo de kelkaj fakoj en la oficejo kaj en la funkciado de la estraro mem kuntrenis modifojn kaj pliajn aŭtomatigojn, la novelektita Ĝenerala Direktoro povos facile daŭrigi tiun procedon.

La estraro fidas la promeson de Osmo Buller plene sin dediĉi al harmonia organiza laboro kaj al senkondiĉa antaŭenigo de UEA kaj la Esperanto-movado.

Por la estraro:

La estrarano pri financo kaj administrado
Ans Bakker ten-Hagen

La prezidanto
Renato Corsetti


Osmo Buller“Ne vortojn sed farojn!”

Osmo Buller okaze de sia nomumo afable konsentis respondi du demandojn de La Ondo.

Kiel vi frontis la nomumon?

Kun iom miksaj sentoj. Estas domaĝe forlasi mian nunan laboron, ĉar ĝi ja plaĉas al mi. Al Roterdamo mi tamen reiros kun plezuro, ĉar la laboro, kolegoj kaj la tuta medio estas al mi bone konataj. Mi ŝatas ankaŭ la urbon pro ĝia dinamika atmosfero kaj riĉa kultura vivo kaj ĉar tie nestas Feyenoord, mia favorata futbalteamo. Estas klare, ke min atendas eĉ pli malfacila kaj peza laboro ol en mia antaŭa CO-periodo, sed tio nur fascinas min. Mi sekvos la devizon de Feyenoord: “Ne vortojn sed farojn.”

Kion vi planas unue fari?

Mi eklaboros la 1an de aprilo, sed mi iros Roterdamen iom pli frue por povi glate transpreni la stafeton de Trevor Steele kaj por rapide ĝisdatiĝi pri ĉio en la CO. Urĝa kaj ege kompleksa tasko estos remeti la rutinan funkciadon de la oficejo sur bonajn relojn. En aprilo kunsidos la Estraro kaj mi devos prepari por ĝi proponon pri buĝeto por 2005, kio estos ĉio krom simpla. Intertempe oni reduktis la stabon, sed la financa stato malboniĝis i.a. pro drasta malmultiĝo de membroj. Returni tiun evoluon estos tasko ne nur urĝa sed konstanta kaj certe ege pena, ĉar grimpi supren pli malfacilas ol gliti malsupren. Laste, sed ne malgrave, mi devos organizi la balotadon pri komitatanoj B, espereble kun multe da kandidatoj. 


Novjaraj statistikoj de UEA

En 2003 en UEA membris 5627 personoj, kio estas je 0,9% malpli ol en la antaŭa jaro. Trevor Steele, la Ĝenerala Direktoro de UEA komentas:

“Plej malbona estas la falo de junaj membroj (MJT kaj MAT) kaj de membroj kun Gvidlibro. Sed tiu fina rezulto, falo de eĉ ne unu plena procentaĵo, estas relative esperiga. La plej granda ŝanĝo estis salto en la nombro da membroj kun Jarlibro”.

GK UEA


Fakasocio TEĴA malfondita

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA), 55 jarojn post la fondo en 1948, 31 dec 2003 estis malfondita laŭ propono de la estraro. Dum jardekoj TEĴA estis sub gvidado de precipe bulgaraj esperantistoj, ĝis disfalis la orienteŭropa socialisma bloko; en 1988 aperis lasta numero de ĝia fakorgano Internacia Ĵurnalisto.

En 1992, post preparlaboroj de nova estraro sub prezido de Stefan Maul, la asocio estis refondita kaj aktivis dum pluraj jaroj; reaperis Internacia Ĵurnalisto, koresponda trejnkurso por ĵurnalistoj sub gvido de Paul Gubbins estis bone akceptita. Sed baldaŭ TEĴA stagnis, eĉ regresis, la fakrevuo ne plu povis aperi pro manko de mono; el 130 membroj fine restis nur ĉ. 30, tiel ke la estraro proponis malfondon de “evidente superflua asocio”. La membroj preskaŭ centprocente aprobis la proponon.

Stefan Maul, prezidinto de TEĴA 


Novjarfesto ĉe EsperantoLand

La plej fora partoprenanto venis el Novosibirsk — la aliaj venis ĉefe el la najbaraj landoj al la dua Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand. Ĝi okazis en Tecklenburg apud Münster (Germanio) de 27 dec ĝis 3 jan kaj kunigis entute 60 homojn el ok landoj; kelkaj pliaj gastoj venis por dumtage ĉeesti.

Partoprenis 18 infanoj; interese estis konstati, ke en la duono da familioj la geknaboj lernas Esperanton denaske.

La kunveno pasis agrable kaj la partoprenantoj multe ĝuis la familiecan etoson kun homoj inter unu kaj sepdek kvin jaroj. Certe ankaŭ la partoprenantoj sen infanoj trovis sufiĉe da interparolantoj, ekzemple en la gaja rondo, kiu babilis kaj muzikis ĝis malfrua nokto.

En la programo troviĝis muzikaj prezentoj de Christoph kaj Ines Frank kaj de Fabrice Morandeau, fabelaj rakontoj pri Winnie la Pu, ludvespero, silvestra festo, kies diskotekon lerte prizorgis Dirk De Weerdt, kaj varia adiaŭa vespero. Dumtage oni povis sperti la dancatelieron de Mauro Tauzzi-Duhme, praktiki Qigong kun Dieter Menke, koruse kanti sub la sperta gvido de Saskia Idzerda, ludi briĝon kun Dirk De Weerdt kaj lerni Yumeiho-terapion kaj -gimnastikon ĉe Bert Schumann. Grandan entuziasmon vekis farado de surbastonaj pupoj, kiun gvidis Christoph Frank.

En la prelega programo prezentiĝis la Elektronika Bibliografio de Esperanto-Artikoloj, kiun preparis Bernhard Pabst. Wim de Smet parolis pri la verkoj de Louis Beaucaire kaj traduka rondo esperantigis skeĉon de Loriot. Sian hejmurbon prezentis Evgeny Tiĥonov el Novosibirsk kaj Bert Schumann parolis pri la bildolingvo “Bliss” kaj instruis kalkuli per sorobano. Iwona Kocieba prelegis pri la fama libro de Grey, laŭ kiu “viroj venas de Marso kaj virinoj de Venuso”.

Dum ekskursoj gvidis la partoprenantojn Petra Dückershoff en Münster, Roland Schnell montris instalaĵon de “Biogaso” (agrikultura gaso) en la regiono kaj promenoj iris en la ĉirkaŭon.

Por kelkaj komencantoj okazis intensa kurso dum la unuaj du tagoj, kiu sukcesis gvidi ilin ĝis ekparola nivelo. Pluraj progresantoj konversacie plulernis interalie kun Hélène Vincent.

Interalie pri la infanoj elsendiĝis programero ĉe WDR 2 en la konata programo Zwischen Rhein und Weser. Pri la renkontiĝo pozitive raportis Westfälische Nachrichten en sia regiona eldono.

Lu Wunsch-Rolshoven
www.EsperantoLand.org


Oksana Zvereva, Natascha Gerlah, Zhomart Amzejev (Fotis Robert Bogenschneider)Jubilea Festivalo en Kiel

Jam la 20an fojon kolektiĝis esperantistoj ĉe la tradicia jarfina Internacia Festivalo (27 dec ĝis 3 jan). La Festivalo fakte aĝas iom pli. Nome, la unua okazis ĉe la jarŝanĝo 1979/80 paralele kun la tradicia junulara aranĝo Internacia Seminario. Same okazis kun sekvaj du, post kiuj sekvis paŭzo kaj de 1987 la aranĝo iĝas “memstara” kaj regula sub la gvido de senlaca Hans-Dieter Platz, por amikoj simple: HDP. La 20an IF partoprenis ĉ. 200 esperantistoj el 22 landoj.

Dum la festivala semajno oni organizas plurajn prelegojn ligitajn al la temo. La jubilea temo estis dediĉita al Ruslando. Tiel oni povis aŭskulti pri la interkulturaj rilatoj inter Ruslando kaj Okcidento, pri la rusa skribo, pri Siberio, pri Bolŝoj-teatro, pri rilatoj inter Kroatio kaj Ruslando, pri Nikolao Hohlov k.s.

Normale, ne mankis muzikaĵoj prezentitaj de, interalie, Mikaelo Bronŝtejn, Elena Puĥova (nun en Prago) kaj kantparo Ĵomart kaj Nataŝa (nun en Svedio).

Ne temaj, tamen ne malpli interesaj prelegoj estis ligitaj al Esperanto kaj komputilo aŭ pri ginsengo.

Dum la semajno aparta programo estis organizita por infanoj/junuloj kiuj venis en la akompano de gepatroj.

La partoprenantoj ekskursis al Lubeck kie i.a. oni vizitis la marcipanan muzeon kaj ĝuis ege profesian ĉiĉeronadon de d-ro Werner Bormann.

Per silvestra bufedo, ĉampano kaj balo oni gaje transpaŝis al la nova jaro.

La lasta, internacia vespero estis vera revuo de la Esperanto-kulturo kiu ne tro malsimilas al la samnoma UKoa vespero. Oni povis sperti muzikaĵojn el pluraj landoj kaj per pluraj muzikiloj, teatraĵon kiun la partoprenantoj pretigis dum la semajno, dancon.

Se vi ankoraŭ ne gustumis la etoson de la IF, nepre tion faru jam ĉi jarfine. La 21a IF okazos en Magdeburg.

Marija Belošević


Nova ASo de Varsovia Vento

63 personoj el Pollando, Ukrainio, Skotlando, Bjelorusio kaj Ruslando partoprenis la novjaran Ago-Semajnon de Varsovia Vento, kiu okazis 27 dec – 4 jan en pola montara urbeto Zakopane. Duono da ĉeestantoj estis startuloj, t.e. homoj kiuj ne konas Esperanton, kaj ĉiuj aliaj estis Esperantistoj.
Zakopane
En nia programo estis ekskursoj en Tatra Nacia Parko. Vespere ĉiutage okazis tri paralelaj partoj. Ireneusz Bobrzak prelegis pri Esperanto kiel lingvo kaj movado kaj ekinstruis startulojn laŭ Cseh-metodo. Vladimir Soroka kun sia teamo gvidis kursojn por komencantoj laŭ septima-metodo, dum kiu gitaro kaj komuna kantado kreis neforgeseblan etoson. Pri pli spertaj esperantistoj zorgis Irina Gonĉarova.

Post kursoj ni amuze pasigis tempon aŭskultante Esperanto-muzikon, babilante kaj ludante. Nokte nedormemuloj promenis al proksimaj montetoj por sledi kaj amuziĝi en neĝo. Dum unu tago ni amase disdonis flugfoliojn pri Esperanto al turistoj kaj loĝantoj de Zakopane.

Joanna, Anus kaj Janusz el VV

IF-20 en Kiel: Moskvanino Oksana Zvereva (kun gitaro) kun la popularaj kantistoj Nataŝa Gerlaĥ kaj Ĵomart Amzejev, nun loĝantaj en Gotenburgo (Fotis Robert Bogenschneider) 


Esperantujo festas la Zamenhofan Tagon

Aguidahoue. Infanoj, instruistoj kaj la gvidanto de la projekto Interkulturo, François Hounsounou, kunvenis 17 dec por festi en la lernejo de Aguidahoue (Benino). Post paroladoj de esperantistoj kaj de la lernejestro, la infanoj sin prezentis kaj partoprenis kvizon. Post la kvizo oni tralegis 16 ricevitajn salutmesaĝojn. Fine de la festo estis refreŝigo de la invititoj kaj instruistoj, kaj disdonado de kukoj al la infanoj.

Aneho. 27–29 dec la Unuiĝo Togolanda por Esperanto okazigis en Aneho la 11an nacian Esperanto-kongreson kun 70 partoprenantoj el Togolando, Benino kaj Niĝerio. La Zamenhofa Festo je la unua tago rolis kiel la antaŭkongreso. Paroladoj, muziko, kunmanĝo kaj futbala matĉo movis la partoprenantojn.

Belgrado. Belgrada blindula asocio havas Esperanto-sekcion. En la ejo de la asocio blindaj esperantistoj 18 dec organizis Zamenhof-Tagon. Kantoj, deklamoj, muziko kaj amika rilatado kun esperantistoj el aliaj societoj faris la vesperon tre agrabla.

Budapeŝto. Okaze de la Zamenhofa Tago en budapeŝta gimnazio Berzsenyi Dániel estis organizita vespero kun prezento de Balonfesto, filmo kun interpreto en Esperanto. Antaŭ la filmo oni resumis la atingitajn rezultojn de la Hungara Esperanto-Movado en tiu ĉi jaro.

Dandong. 20–21 dec LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Ĉinio) okazigis Zamenhof-Tagon en Dandong, apud Norda Koreio. Ĉeestis pli ol 50 esperantistoj el diversaj lokoj de la provinco. Ili aŭskultis raportojn pri Zamenhof, 5a Ĉina Esperanto-Kongreso, 89a UK en Pekino, projekto Ĝemelaj Urboj. Estis prezentita la agado de LEA en 2003 kaj la laborplano de LEA por 2004. Pli ol 20 esperantistoj estis premiitaj dum la kunveno. Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, aranĝis bankedon por la ĉeestintoj.

Guantánamo. Kvardeko da kubaj esperantistoj ĝuis belan Zamenhofan semajnfinon en Guantánamo. Oni havis interkonan vesperon vendrede, 12 dec, sekvamatene okazis ekskurso al Ŝtona Zoologia Ĝardeno, mallonga prelego kaj ronda tablo pri Zamenhof. En kulturdomo sabate vespere okazis kultura prezentado, tre riĉenhava kaj aplaŭdinda. La fermo okazis dimanĉe matene.

Novi Sad. 11 dec 2003 omaĝe al Zamenhof kaj la 100-jara datreveno de unuaj esperantistoj en Vojvodino okazis Prezentado de Esperanto en Instituto pri Kulturo de Vojvodino en Novi Sad (Vojvodino, Serbio). Inter 60 kunvenintoj estis ankaŭ reprezentantoj de Esperanto-societo el la urbo Senta. La programon konsistigis festparoladoj kaj deklamoj de poemoj en Esperanto kaj en la serba.

Razgrado. En la urba artgalerio de Razgrad (Bulgario) pluraj amikoj de Esperanto omaĝis la 144-an naskiĝdatrevenon de d-ro Zamenhof. Sonis propraj versaĵoj de razgradaj poetoj bulgarlingve kaj en Esperanto. Kantgrupo Sopiro el la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” prezentis koncerton en nia lingvo. Senatanino Ivaniĉka Maĝarova festparolis pri vivo de Zamenhof kaj pri la Esperanta Civito, kiu estas la estonteco de nia lingvo. Gekursanoj el la hobio-klubo Espero respondis al demandoj de enketo “Por kio mi lernas Esperanton?”

Rio-de-Ĵanejro. En la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) 19 dec okazis bela Zamenhofa Festo kun ĉeesto de ĉ. 50 personoj. La enkondukon de Aloísio Sartorato kaj la salutparoladeton de Givanildo Ramos Costa sekvis deklamado de La Vojo fare de André Varella kaj kelkaj aliaj kantaj kaj poeziaj prezentoj. Inter ili Aloísio Sartorato legis frazojn de Zamenhof. Poste oni manĝis, trinkis kaj dancis.

Sofio. UPIEK kune kun Pola Instituto en Bulgario 15 dec festis la 144an naskiĝtagon de Zamenhof. Danke al prelegoj de Lasto Nikov, Miŝo Zdravev, Dimitro Ĥaĝiev, Genĉo Cokanov kaj Ivano Karamiĥajlov la ĉeestintoj aŭdis multe da interesaĵoj kaj rememoroj. Diskuto daŭris pli ol tri horojn. Post la kunveno estis regalo per diversaj dolĉaĵoj kaj senalkoholaĵoj.

Samokov. 13 dec kadre de solena Zamenhofa Festo dediĉita ankaŭ al la 10-jariĝo de Esperanto-societo Suvenir en la urbeto Samokov (Makedonio) estis inaŭgurita hotelo Esperanto kun ĉeesto de ĉ. 150 personoj. Post salutparoladoj de esperantistoj el Prilep kaj Samokov sekvis kolektiva fotiĝo antaŭ la hotelo kaj malgranda koktelo en la granda salono de la hotelo. Hotelo Esperanto havas 20 dulitajn ĉambrojn kaj unu apartamenton, grandan manĝejon, salonon por gastoj, konferenc-salonon kaj someran terason kun rostilo.

Sankt-Peterburgo. 19 dec en la klubo de nevidantaj esperantistoj Amikaro ĉe palaco Ŝelgunov (kulturdomo de Ruslanda Organizo de Blinduloj) tridek peterburgaj esperantistoj kune festis la 144-jariĝon de Zamenhof. La festo enhavis, interalie, kvizon pri Zamenhof kaj belan koncerton. Laŭ la gastama tradicio de Amikaro la festan vesperon kronis tablo plenplena de bongustaĵoj.

Vieno. Marija Belošević sendis al ni fotojn pri la Zamenhofa Tago en la Pola Instituto en Vieno, pri kiu informis la januara Ondo. Ŝi venigis al Vieno junularan draman kaj muzikan grupon de Kroata Esperantista Unuiĝo. Ili prezentis du teatraĵojn. Junulina seskapa kantgrupo akompanata de sintezilo kaj flutkvarteto prezentis tradiciajn kristnaskajn kantojn. 


Geraldo Mattos festparolas en RioAmase en San-Paŭlo

Pli ol ducent samideanoj 21 dec plenigis imponan salonon de la mondfama Hotelo Maksoud Plaza okaze de la Somera Renkontiĝo de la Brazila Sekcio de ILEI. “La muziko kaj la arto en la Espertanta kulturo” estis la temo de la seminario, realigita en Esperanto kun samtempa tradukado al la portugala farita de la sekciestro de ILEI en Brazilo, Prof-ro Zlóv (Marcos Zlóv Zlotovich).

La ĉefa gasto estis Geraldo Mattos, prezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu dediĉis al Esperanto kvindek jarojn de sia vivo. Estis granda honoro havi inter ni tiun grandan poeton, verkiston, tradukiston kaj esperantologon. Li restis ankaŭ por la dua parto de la programo — la Unuigita Zamen-Festo 2003. Ĝin komencis per la Esperanta himno lirika kantistino Lívia Lin

La legadon de la nomoj de ĉiuj lastatempaj kursfinintoj akompanis varmaj aplaŭdoj. Sekvis granda loterio, kiu donis al la publiko la samtempan eblecon kontribui al la povruloj kaj ankaŭ konkuri al KD-oj, novaj ĉemizoj de ILEI kaj al la ĉefa premio … sonaparato!

José Calixto kantis kun gitaristo Rainer konatajn Esperanto-komponaĵojn, tuj akompanataj de ĉiuj kun granda vigleco.

Rodrigo de Méo
sekretario de ILEI-BR 


Fervore apud la maro

La Esperanta kolegaro de Barcelono, decidis okazigi tradician Zamenhofan feston en la apudmara urbo Castelldefels. Organizita de la Fervojista Asocio kaj nia agema samideano Emilio Sanz, ĝi havis lokon en bela urba kulturcentro Frederic Mompou.

Prezentis kaj prologis la eventon, nia s-ano Martin Guerrero i Cots, kiu havis dankemajn vortojn por la ĉeestantoj.

Unue la subskribinto prelegis pri La paco. Iom skize sed mi ne volis forgesi la kaŭzojn de la militoj. Salvador Aragaj elektis la neŭtralecon de la civitanaj societoj kulturaj. Sed fine ni diskutis, ĉu UEA estas neŭtrala aŭ ne. La fervoran debaton ni devis ĉesigi pro tempomanko. Juan José Crespo, parolisto en Radio Bronka, kiu ĉiulunde dediĉas horon por Esperanto, aludis la avantaĝojn de interreto por la lernado de Esperanto. Ricard S.Güell, prezentis videofilmon pri la akvario de Barcelono.

En la placo Esperanto ekzistas monumento al Esperanto, kaj tie ni metis florbukedon memore al nia bedaŭrata s-ano Ramon Fernandez Jurado.

Luis Serrano Pérez


Zamenhofologiaj Tagoj

En Kultura Centro Esperantista (2–4 jan, en La Chaŭ-de-Fonds, Svislando) la Zamenhofologiaj Tagoj estis dediĉitaj al la centa datreveno de Lidja Zamenhof.

Kun la prelegaro de gecivitanoj François Degoul (hilelismo, homaranismo, bahaismo), Perla Martinelli (literaturo), Zofia Banet-Fornalowa (du Z-familianoj), Giorgio Silfer (biografio) ni sekvis la agadon de Lidja Zamenhof dum la plej aktivaj jaroj de ŝia vivo inter 1925 kaj 1938.

Du ĉefverkojn tradukis en Esperanton Lidja Zamenhof: de Sienkiewicz Quo Vadis?; kaj de J. E. Esslemont Bahá'u'lláh kaj la nova epoko (1930, 1978). Ankaŭ laŭ tiu ĉi dua libro ni konatiĝis kun la bahaa kredo: Lidja mem estis bahaanino.

Valoran kontribuon ni aŭskultis de s-ino Claudia Wildzeiss (Aŭstrio), kiu dediĉis sian prelegon al la 60a datreveno de la forpaso de Lidja Zamenhof.

Ni havis du distrajn vesperojn. La unuan vesperon ni sekvis la prozopopean rolon de L. L. Zamenhof en du teatraĵoj, laŭ la vidbendo Espere Despere: de Sándor Szathmári Budapesta ekzameno, kaj de Giorgio Silfer La vorta klaso. Dum la dua vespero ni spektis mutan filmon de J.L. Mahé Antaŭen, kiu priskribas la etoson en Esperantio dum la jaroj 1930aj, kiam Lidja Zamenhof estis Cseh-instruistino en Francio.

La partoprenantoj el Aŭstrio, Francio, Hispanio, Hungario kaj Svislando ankaŭ dum la kafopaŭzoj vigle interŝanĝis spertojn kaj konversaciis pri la prelegtemoj en tre bona etoso.

HeKo


Esperanto-NaĝTagoj

6–7 dec 2003 okazis 2aj Esperanto-NaĝTagoj en varmobanejo Terme Olimia en Slovenio. Entute partoprenis 20 personoj el Italio, Kroatio kaj Slovenio.

Sabate Manca enkondukis nin en la interkultura ludo “La mortigito kaj la mortiginto”, kiu entute daŭris ĝis la fino de la renkontiĝo kaj entute okazis 10 “mortigoj”.

Post la enkonduko en la ludon ni iris al la monaĥejo, preĝejo, apoteko kaj fama ĉokoladejo en Olimje. Post la aĉetado de la ĉokolado ni tagmanĝis sur la monto de la cervoj. Do, tio estas farmo kie oni bredas cervojn, ŝafojn kaj muflonojn. Post la bonega tagmanĝo ni finfine ekiris naĝi en la varmobanejon Terme Olimia.

Ĝui grandan basenon kun la akvotemperaturo 32 gradoj estis preskaŭ ekstazo por ĉiuj ni, kiuj preskaŭ frostis ekstere. Kiam pasis iom da naĝado, venis la gimnastikisto, kiu enkondukis nin en la akvan gimnastikon.

Ĉar estis sabato, kelkaj esperantistoj decidis naĝi ĝis la noktomezo. Do, post la vespermanĝo vere ne restis multe da tempo, kaj ni ĝuis noktan naĝadon.

Nokte Sankta Nikolao alportis al ni dolĉajn donacojn. Matene estis tempo por iomete streĉi nin kaj preni energion por la tago, kaj ni faris du ludojn: Praarbara pluvo kaj Panbakilo. Poste ni vizitis lokan sorĉistinon kaj parkon de slovenaj kaj aliaj fabeloj. Ĉar ni havis sufiĉe da tempo, ni vizitis la lokan zoon kaj konatiĝis kun diversspecaj birdoj.

Post preskaŭ duontaga ekskurso ni finfine iris naĝi kaj naĝis ĝis la vespero, kiam ni ankoraŭ kune trinkis teon, faris la lastan adiaŭan ludon kaj foriris al la laborema lundo.

Manca Turk


Pli ol 190 kunfratiĝis en Rio

EKOR — Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo — 23 nov okazigis sian 16-an Renkontiĝon. Pli ol 190 homoj partoprenis.

La programo komenciĝis per la Esperanta himno, kaj tuj poste la Junularo de EKOR prezentis teatraĵon pri la vivo de Zamenhof. Post la teatraĵo, la partoprenantoj disdividiĝis en 4 studgrupojn: Junuloj, Vizitantoj, Infanoj kaj Esperantistoj, kiuj diskutis la temon: “Esperanto kaj Arto”.

Posttagmeze okazis “Arta Momento”, kiam Grupoj de EKOR kaj invititoj prezentis belajn artaĵojn.

Celso Pinheiro


Dibenitan Kristnaskon!

Ankaŭ ĉi-jare Johano Paŭlo la 2a post la Kristnaska mesaĝo Urbi et Orbi en la placo de Sankta Petro bondeziris en 62 lingvoj, inter kiuj ne mankis saluto en Esperanto: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!”
Grupo da esperantistoj, kiun gvidis Giovanni Conti, ĉeestis en la placo kun liter-paneloj, kiuj konsistigis la vorton Esperanto, kiu estis videbla en la festa tutmonda televida elsendo. Ili laŭte salutis la Papon, kaj ilia voĉo atingis lin, kaj tra la mikrofonoj ĝi estis aŭdebla en la televidaj kaj radiaj elsendoj.

AlKo


Gazetara konferenco pri UK

12 jan 2004 okazis en la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio gazetara konferenco pri la 89a UK. Ĝin ĉeestis pli ol 80 raportistoj el la novaĵagentejo Xinhua, Ĉina Centra Televizio, Ĉina Ĵurnalo, Ĉina Interreta Informa Centro kaj aliaj pli ol 40 amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj.

Gazetara konferenco en PekinoYu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de LKK, prezidis la konferencon. Guo Xiaoyong, ĝenerala sekretario de la Honora Komitato de la 89a UK, anoncis, ke la 89a UK kun la temo “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj” okazos inter 24–31 jul 2004 en la Pekina Internacia Konferenca Centro, kaj ke s-ro Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, estos ĝia alta protektanto, Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso — honora prezidanto de ĝia Honora Komitato, kaj Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro — prezidanto de ĝia Honora Komitato. Tan Xiuzhu, prezidanto de ĈEL kaj LKK, konigis al la raportistoj la laborojn por invitado kaj preparado de la 89a UK. Poste Guo kaj Tan respondis demandojn pri la 89a UK, utiligado de Esperanto en Ĉinio kaj ĝia perspektivo.

Xinhua kaj la Ĉina Interreta Informa Centro faris rete ĉelokan raporton, kaj ankaŭ la Ĉina Centra Televizio, la Pekina Televizio kaj aliaj amaskomunikiloj raportis pri la konferenco.

Cui Jiayou


Pasintjare en Serbio

En Serbio kaj Montenegro ekzistas Esperanto-societoj en urboj: Belgrado, Leskovac, Zajeĉar, Niŝ, Ĉaĉak, Novi Sad kaj Senta. Ankaŭ funkcias Esperanto-instituto, Asocio de fervojistoj-esperantistoj kaj Sekcio de blindaj esperantistoj.

Pasintjare malbone laboris la estraro de Serbia Esperanto-Ligo, sed en la Esperanto-societoj kaj en la Esperanto-Instituto okazas aktivecoj kaj ekzistas aktivuloj. Okazis ekzamenoj en Niŝ, Belgrado kaj Zajeĉar.

Esperantistoj organizis renkontiĝojn: en Niŝ Renkontiĝo de serbaj esperantistoj kaj malfermo de memortabulo de la unua serba esperantisto en urbeto Brus; en Belgrado okaze de 95-jara datreveno de la unua Esperanto-grupo, en Novi Sad okaze de 100-jariĝo de la unuaj esperantistoj, ktp. Ĉiuj societoj organizis Zamenhofan Feston.

Pri Esperanto informis TV Novi Sad, TV Zajeĉar, gazetoj Dnevnik, Politika kaj Pruga.

Dimitrije Janičić


Nepalaj decidoj

20 dec 2003 la komitato de Nepala Esperanto Asocio akceptis kelkajn gravajn decidojn, interalie:

— Narendra Bhattarai kaj Poshraj Subedi tradukos la Manifeston de Prago en la lokan lingvon.

— Bharat Kumar Ghimire verkos lernolibron de Esperanto en la loka lingvo ĝis junio 2004.

— La vortaro, verkita de Razen Manandhar en 1994, estos finkontrolita de Philip Pierce antaŭ la venonta kongreso.

La enkonduko de Esperanto, dupaĝa artikolo pri Esperanto verkita en la nepala lingvo de Razen Manandhar en 1991, estos reeldonita baldaŭ kun necesaj sanĝoj kaj ĝisdatigoj.

— Nabin Lal Shrestha helpos eldoni la organon Montejo kiun oni finis antaŭ du jaroj sed ne povis eldoni pro teĥnikaj problemoj.

Razen Manandhar


Karnavala letervespero

21 dec en Kostroma (Ruslando) okazis sukcesa letervespero pri karnavalaj kostumoj, kiun kunorganizis Kostroma Esperanto-Teamo kunlabore kun biblioteko Krupskaja kaj kun la regiona Unio de Ruslandaj Germanoj.

La vesperon partoprenis ĉ. 30 gejunuloj. Leteroj venis el Brazilo, Kongo, Italio, Anglio, Francio, Svedio, Germanio, Pollando, Hungario kaj Ruslando. En la ricevitaj sendaĵoj estis belegaj fotoj, interesaj rakontoj, gazetaj artikoloj, eĉ KD kun karnavala muziko el Kongo.

Kostroma Esperanto-Teamo kore dankas ĉiujn sendintojn!

Oni povas vidi la ricevitan materialon en publika ekspozicio en la biblioteko (vd. la foton de A.Kuznecov).

Aleksej Kuznecov


Litovia Kalejdoskopo

Jarfinaj kursoj

19 dec en la oficejo de LitEA en Kaŭno finiĝis unumonata ĉiutaga kurso de Esperanto. Diplomojn ricevis 18 komencantoj kaj 10 progresantoj. La kurson gvidis konata Cseh-instruistino el Pollando Ewa Bondar.

23 dec 2003 en Vilno finiĝis dumonata senpaga elementa kurso, kiun gvidis germana esperantisto Frank Wurft, loĝanta en Vilno. La lecionoj okazis en prestiĝa gimnazio Salomėja Nėris. La kurson finis 20 personoj. 


Prezento de libroj

20 nov en Kaŭno, en la ĉefa urba publika biblioteko Vincas Kudirka okazis kunveno por prezenti librojn, eldonitajn lastatempe laŭ iniciato de LitEA en kaj pri Esperanto. La ĉefa atento estis direktita al la eldonejo Varpas (Kaŭno), kiu eldonis jam ses librojn pri kaj en Esperanto. Sed estis prezentitaj ankaŭ ĉiuj aliaj libroj, eldonitaj de aliaj eldonejoj, entute kelkaj dekoj da titoloj.

Inter la parolintoj estis: Povilas Jegorovas, vicurbestro de Kaŭno Kazys Starkevičius (li promesis financan helpon de la urbo por LitEA), konsilanto de la prezidento de Litovio kaj redaktoro de kultura revuo Santara Romualdas Norkus, ĉefredaktoro de Varpas Juozas Kundrotas kaj ĝia direktoro Povilas Kaunas, pentristo Vladimiras Beresniovas kaj verkisto Laimonas Inis.

Funkciis ekspozicio de ĉiuj eldonitaj kaj prezentitaj libroj. Dezirantoj povis tiujn librojn aĉeti je rabatita prezo. La aranĝon filmis tri televidoj.

En la aranĝo ankaŭ partoprenis poeto Aleksas Dabulskis, verkisto Gediminas Jankus, kiu publike promesis ellerni Esperanton ĝis la UK en Vilno en 2005, kaj aliaj kulturagantoj. La vespero finiĝis per modesta bankedeto.


En publika biblioteko

En publika biblioteko Kalvarijos en Vilno laŭ iniciato de Jūratė Bartaškienė, kiu laboras en ĉi tiu biblioteko, jam kelkajn monatojn funkcias lingvaj konsultoj pri Esperanto por tiuj, kiuj studas Esperanton memstare. Ilin gvidas Antanas Mekys. Pri la konsultado konstante aperas anoncoj en tutlanda tagĵurnalo Lietuvos aidas.

20 nov en la biblioteko okazis koncerto Aŭtuna Muzo de Esperanto. Deklamis versaĵojn Inita Tamošiunienė, Emilija Rapkevičiute-Rapka, Antanas Mekys, Valdas Banaitis kaj Vida Lasienė. Kantis esperantista ensemblo Herbo, gvidata de Nina Binder.

18 dec en la biblioteko okazis publika poezia vespero de litova Esperanto-poetino Inita Tamošiunienė. Post la enkonduko de Laurynas Algimantas Skūpas, ŝi deklamis siajn versojn ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en la litova kaj rusa lingvoj, rakontis pri sia vivo kaj agado. Ankaŭ Emilija Rapka legis versojn. Vytautas Šilas resumis la verkadon de Inita Tamošiunienė. 


Multlingveco en studado

18 nov 2003 en la Vilna Teknika kolegio okazis scienca-praktika konferenco “Modernaj teknologioj en studado kaj praktiko”. En ĝi la direktoro de la kolegio, estrarano de LitEA Algimantas Piliponis prezentis raporton “Multlingveco en studado survoje al Eŭropa Unio”. 

Literatura vintro en la ĉefurbo

12–14 dec en Vilno, en Respublika Instruista Domo okazis librofoiro Ĉefurba Literatura Vintro. Du tagojn (vendrede kaj dimanĉe) en ĝi partoprenis ankaŭ Gediminas Degėsys, kiu reklamis siajn librojn, disdonis faldfoliojn pri Esperanto, kalendaretojn kaj aliajn informilojn kaj propagandilojn. Eldonejo Trys žvaigždutės eksponis infanajn librojn en Esperanto. 

Pri Esperanto sone kaj bilde

10 dec litova nacia radio anoncis, ke antaŭ 15 jaroj estis restarigita Litova Esperanto-Asocio, kiu apartiĝis de tiutempa tutsovetia asocio ASE. 15 dec litova nacia televido en matena programo Bonan matenon anoncis pri la naskiĝdato de Zamenhof.

17 dec regiona televido de Kaŭno montris 20-minutan elsendon En la mondo de libroj. Estis intervjuita Povilas Jegorovas, juna esperantisto kaj direktoro de regiona turisma informcentro Sigitas Sidaravičius, esperantisto-veterano 95-jarulo Jeronimas Gudelis, estis montrita libroservo, speciale furorlibro La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński. La elsendon montris ankaŭ kvar aliaj regionaj televidoj de Litovio (Vilnius, Klaipėda, Šiauliai, Panevėžys).

24 dec dum la elsendo En la mondo de libroj oni montris raporton pri la prezentado de Esperanto-libroj en Kaŭno. La saman tagon litova nacia televido dum la elsendo pri pensiuloj, kiuj studas en la universitato de la tria aĝo, montris esperantistinon de Vilno Irena Daraganaitė. Ŝi gajnis premion de alia litova komerca televido en la elsendo Be Tabu — senpagan vojaĝon al Kanariaj insuloj, dum la elsendo ŝi rakontis pri si kaj ankaŭ menciis sian esperantistecon. 


… kaj gazete

14 nov 2003 en unu el ĉefaj tagĵurnaloj de Litovio, Lietuvos žinios, aperis preskaŭ tutpaĝa artikolo Esperanto — unu lingvo por la tuta mondo verkita surbaze de interparolo kun juna vilna esperantisto Gediminas Degėsys. La artikolon ilustras foto de Degėsys kun lernolibro de Esperanto, verkita de li mem.

26 nov ĵurnalo Tėviškėskes žinios publikigis vastan artikolon kun du fotoj pri la prezento de Esperanto-libroj en Kaŭno (20 nov). 6 dec ĵurnalo Vakaru ekspresas publikigas longan tutpaĝan intervjuon kun Gediminas Degėsys. 16 dec ĵurnalo Tėviškėskes žinios publikigis artikolon pri la 39a kongreso de LitEA kaj Zamenhof-Tagoj-2003. 17 dec tagĵurnaloj Lietuvos žinios kaj Kauno diena publikigis artikolojn pri la samaj eventoj.

En la 6a numero de prestiĝa dumonata revuo Formatas destinita por eldonistoj, presistoj, reklamistoj, k.a., aperis dupaĝa intervjuo kun Povilas Jegorovas Konstruantoj de Babelturo.


Junuloj aktivas tage kaj nokte

22 nov 2003 junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno) organizis tradician tablotenisan konkuron, kiun partoprenis junuloj ankaŭ el aliaj urboj. Krom sporta programo partoprenantoj de la aranĝo vizitis la parlamentejon, ekskursis al keloj de la Vilna Katedralo k.s.

13–14 dec 2003 dum Zamenhof-Tagoj-2003 en Kaŭno junuloj organizis sian tradician Zamenhofan nokton 2003.

22 dec 2003 okazis ĝenerala jarkunveno de Juneco. Kiel prezidanto por la sekva jaro estis reelektita Jolanta Dudenaitė, vicprezidantino estas reelektita Olga Strojeva. Poste ĉiuj kune festis Kristnaskon.

31 dec 2003 en la sidejo de LitEA junulara Esperanto-klubo Ondo (Kaŭno) organizis komunan renkonton de la Nova Jaro, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj junuloj de Vilno.

Povilas Jegorovas


Kvinpetalo en 2004

17–21 feb. Praktikado de la lingvo por infanoj kaj plenkreskuloj (Josée Lafosse) / Inicado al Esperanto (Marie-Hélène Désert).

24–28 feb. Preparado al la skriba parto de la ekzameno Kapableco (Christian Lavarenne).

6–10 apr. Akirado kaj lernado de du lingvoj: bazo de lingvolernado, akirado natura de la unua kaj dua lingvoj, akirado formala de la dua (Anna Löwenstein, Renato Corsetti).

20–24 apr. Ŝekspiro kaj Ŝekspiraĵoj (Yannick Dumoulin, Briano Osulivano kaj geRapley) / Praktikado de la lingvo: dua-grada nivelo kun la unuaj paŝoj de la tria-grada nivelo (Suzanne Bourot) / Inicado al jogo (Arlette Plutniak).

24 apr. 14h30: Ĝenerala asembleo.

27 apr – 1 maj. Zamenhof kaj medicino (Jean-Luc Tortel).

7–11 jul. Vivo kaj historio de pupoj kaj vestokudrado por bebopupoj (Evelyne Boilaŭ, Hartmut Fielmann) kun bildstrioj pri tio aŭ aliaj temoj laŭ la ĉeestantoj (Serge Sire).

20–24 jul. Esperantaj gramatikaĵoj, kiujn Zamenhof ne solvis, kun tasketoj por la kursanoj (Wim Jansen).

6–11 aŭg. Pri muziko kaj kantoj kun praktikado de Esperanto (Lino kaj Anne-Sophie Markov, Guillaume Ternant).

17–21 aŭg. Preparado al altaj studoj kun ebleco trapasi la skriban parton je la fino de la staĝo (Janine Dumoulin, Georges Lagrange) / Malkovro de romanika arto en Piktavio (Claude Nourmont, Brian Moon).

9–16 sep. Apudbeletro en Esperanto: biografioj, taglibroj, vojaĝrakontoj, leterkolektoj (Ed Borsboom) / Piedmigrado (Monique Dussenty, Thérèse Pinet).

26–30 okt. Praktikado de la lingvo: dua kaj tria niveloj.

Esperanto-Centro Kvinpetalo

Adreso: Rue du Lavoir FR-86410 Bouresse, Francio.

Telefono: + faks: +33 (0)5.49.42.80.74

Rete: kvinpetalo@club-internet.fr

http://hometown.aol.com/yannick-dum/kvinpetalo.html


FREŜO 2004

FREŜO, Frusomera Renkontiĝo Esperanta Ŝokanta Obstinulojn, okazos 30 jun – 4 jul 2004 en Olsztyn (Pollando). Ĝi estas Esperanto-kviza okazintaĵo kun premioj. Sed krom ĉiutagaj kvizoj okazos ankaŭ prelegoj, ekskursoj ktp.

FREŜO estas “neforgesebla aranĝo” laŭ El Popola Ĉinio kaj “eble la plej fama kviza programo en Esperantujo” laŭ La Ondo de Esperanto.

Aliĝu ĉe Marian Zdankowski:

Adreso: ul. Limanowskiego 4, PL-10-343, Olsztyn, Pollando

Rete: avolamer@ols.vectranet.pl kaj angiel@polbox.com

Pliajn informojn vidu rete: http://www.ema.z.pl/esperanto

Marian Zdankowski


Ĉiu havas sian monton

Dum la jubilea, trideka jaro de sia agado, Junulara Teatro en Toruń STUDIO “P” preparis novan spektaklon en Esperanto-versio Ĉiu havas sian monton.

La festa premiero okazos dimanĉe, 29 feb 2004, je la 15a horo, en la Junulara Kulturdomo en Toruń, str. Przedzamcze 11.

Por gastoj, kiuj volus-povus alveni jam sabate, 28 feb, torunaj esperantistoj proponas la akompanan programon:

— sabate vespere: literatura vespero en la kafejo Oblikva Turo;

— dimanĉe antaŭtagmeze: aŭdo-vida spektaklo kun esperantlingva komento en la muzeo Nikolao Kopernik;

— vizitado de la urbocentro kaj la Etnografia Muzeo kun ĉiĉeronado en la internacia lingvo.

Eblas mendi dormolokojn: en 5-litaj ĉambroj je 20 zlotoj po persone; en 3-litaj ĉambroj — 35 zlotoj,

Rete: teresa.nemere@wp.pl

Teresa Nemere


Ankaŭ dum 2003 pli ol miliono

(Nun). La retejo de Sveda Esperanto-Federacio registris ankaŭ dum la ĵus pasinta jaro pli ol 1 milionon da vizitoj. Inter 1 jan kaj 31 dec ĝiaj paĝoj altiris ekzakte 1050877 vizitojn. Tre multaj estas, kompreneble, revizitoj, sed konsiderinda kvanto estas ankaŭ novaj vizitantoj. La paĝoj ne nur vekas scivolemon, sed ankaŭ konkrete membriĝojn aŭ mendojn de lernolibroj de esperanto.

Franko Luin


Kurte

En Prilep (Makedonio) decembre estis fondita nova ZEO: sur la marmora plato super la tombo de Kiro Trpĉeski estis enĉizita: “Kiro Trpĉeski eminenta esperantisto”. (Nun)

6 dec 2003 en Ancona kun ĉeesto de 300 personoj premio Zamenhof — la voĉoj de paco estis transdonita al d-ro Italo Siena de asocio Naga-Har, al aktoro Luca Zingaretti por la asocio AmrefItalia, k al s-ino Giuliana, la edzino de kuracisto Carlo Urbani; Premio Umberto Stoppoloni — la neeblaj integriĝoj estis transdonita al s-ino Caterina Campanelli de Associazione italiana contro le miopatie rare. (Informitale)

Je 9 jan al UK en Pekino jam aliĝis 549 personoj el 44 landoj. (GK UEA)

Je 12 jan 2004 pli ol 90 personoj aliĝis al Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu ĉi-jare okazos en Ruslando. (Slavik Ivanov)

19 nov 2003 la arkivo de Ivo Lapenna estis transdonita al la Dana Ŝtata Arkivo. (Esperanto)

UEA lanĉis kampanjon Por la estonteco, kiu celas kolekti kelkajn milionojn da eŭroj por firmigi la asocian strukturon k por realigi la statutajn celojn de UEA. (Esperanto)

27–28 okt en Moskvo REU partoprenis ruslandan konferencon de civilaj organizaĵoj, disdoninte 350 informkompletojn pri Esperanto. (Sennaciulo)

Kvin bibliotekoj ricevis en 2003 subtenon el Biblioteka Apogo Poul kaj Roma Thorsen: Esperanto-Gesellschaft Südharz (DE), Esperanto-Societo Flamo (Toruń, PL), biblioteko de ĈEA (CZ), biblioteko de BEL (BR), Esperanto-Biblioteko de la Fakultato de Medicino de Montevideo (UR). (Esperanto)

La estraro de Kataluna Esperanto-Asocio decidis dungi ekde 1 jan 2004 Josep Maria Milla, kiu estis unu el kvar kandidatoj, kiel duontempan oficiston; li okupiĝos, interalie, pri oftigo de la aranĝoj k pri plivigligo de la informa fako de KEA. (Kataluna Esperantisto)

Ĉefe pro “monmanko por kovri la repagojn al kunlaborantoj kaj por la preso” ne estos presita Bulgara Enciklopedio “Esperanto”, kies ĉefredaktoro, Canko Ignev, ricevis 3.800 artikolojn; la projekton finance helpis UEA k individuaj antaŭpagintoj. (Heroldo de Esperanto)

Kune kun revuo Tempo (gazeto de Kroata Esperanto-Ligo) en decembro estis dissendita speciala numero de Heliko (gazeto de Esperanto-Societo Rijeka), kies antaŭa numero aperis en 1988; ĝi estis eldonita per helpo de Departemento por Kulturo de Rijeka; nun la societo havas 55 membrojn. 


Vide el Bruselo

Ne pli da artefaritaj lingvoj!

Europa ekzameno: miloj da europanoj esperas gajni bonan salajron kiel europa tradukisto“Ni ellaboris nian agadplanon pri lingvoj surbaze de ĉi tiu multlingveco”, — deklaris Viviane Reding dum debato la 13an de januaro en la Eŭropa Parlamento.

Reding respondecas ĉe la Eŭropa Komisiono pri kulturaj aferoj. Ŝi nun preparas novan leĝan bazon por lingvaj agadoj en la Eŭropa Unio kadre de Agadplano por Lingva Instruado kaj Diverseco. “Kaj permesu al mi diri, ke la multlingveco inkluzivas tiujn lingvojn, kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton, ĉar ni havas sufiĉe da vivantaj lingvoj, kiuj spertas malfacilaĵojn pro tio ke ni kreas apud ili artefaritajn lingvojn”.

Reding estis respondanta al rimarkoj de Marco Cappato, itala radikala deputato, kiu forte subtenas Esperanton. Cappato koleriĝis pro la daŭra fluo de gratuloj al la Komisiono pri “laboro farita” por protekti la lingvan diversecon: “Ĝuste la politiko de instruado de unusola fremdlingvo en niaj naciaj ŝtatoj kaj la reguloj de la eŭropaj instancoj estas kontraŭaj al la spirito de la diverseco reklamita de la Konstitucio. Eŭropaj institucioj kun unulingvaj aŭ dulingvaj agentejoj publikigas raportojn por la publiko eĉ ne en la oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio. En nia voĉdeklaracio, ni, radikalaj deputatoj, memorigas nian proponon pri Observatorio pri lingva politiko por la promocio de la internacia lingvo Esperanto, kaj por la rajto al libera kaj nediskriminacia internacia komunikado, por efike konservi la lingvan diversecon”.

Unu semajnon antaŭe en la Franca Nacia Asembleo okazis simila debato pri lingva diverseco. Kiam komunista deputato primokis Esperanton, en maniero tre simila al tiu Reding, socialisto Pierre Forgues tuj defendis la internacian lingvon: “Malgraŭ niaj bonintencoj, fatala ŝajnas la marŝo al unulingveco en la laborinterŝanĝoj. Se tio fariĝos profita al nacia lingvo, tiu estos la angla. Por forturni ian hegemonion aŭ diskriminacion, ĉu ni ne devus promocii nenacian lingvon kiel la duan lingvon? Tia lingvo ekzistas de pli ol unu jarcento: Esperanto. Tio eble ŝajnas utopia, sed ne pli ol eŭro antaŭ dudek jaroj aŭ la eŭropa konstruiĝo antaŭ sesdek jaroj. Tio koncernas nur racion kaj politikan decidon. Male ol tio, kion oni kredas, nenio estas certe akirita. Antaŭ la franca, la latina estis labor-kaj-komunikadlingvo en Eŭropo. Tio ne malhelpis ĝin malprosperi kaj morti”.

Dum la debato Jacques Brunhes el la franca komunista partio ne entuziasmis pri Esperanto: “Mi tute ne deziras polemiki kontraŭ mia amiko Pierre Forgues, sed, laŭ mi, lingvo estas konstitua elemento de la nacio, kun kiu ni estas viscerligitaj. Ĝi ne povas esti iu esperanto aŭ iu volapuko, senrilate al niaj historio, kulturo, lernado, lando kaj kontinento”.

Male al Cappato, kiu pro limigo de la paroltempo ne povis rebati, Forgues tuj respondis: “Sinjoro Brunhes malbone komprenis min. Kiam li diras, ke lingvo estas konstituaĵo de la nacio, mi mem irus pli malproksimen: ĝi estas konstituaĵo de homo. Mi ne proponas, ke Esperanto anstataŭu ekzemple la gaskonan, mian gepatran lingvon. Mi petas, por eviti hegemonion kaj konflikton, ke Esperanto estu dua laborlingvo sciata de ĉiuj eŭropanoj. Tio plifortigus ĉiujn aliajn lingvojn. Jen mi, kiu defendis la gaskonan — kontraŭ la hegemonio de la franca — prizorgita per la defendo de tiu lasta, en stranga historia sortreveno”.

Dafydd ap Fergus


Atendante novan prezidanton

Vortoj de Komitatano Z

Mi serĉas novan kandidaton por anstataŭigi Renato Corsetti, ĉar tiu ĉi persvadis Osmo Buller reveni al Roterdamo. La komuniko pri la reinstalo de Buller ne informis, ĉu la decido estis unuanima kaj ĉu ankaŭ Corsetti apogis ĝin. Probable li apogis, ĉar li subskribis la komunikon kune kun estraranino Ans Bakker. Klaras ĉiukaze la rezulto: Buller preferis direktoriĝi anstataŭ ĵeti sin en lukton pri prezidanteco. Estu do tiel, kvankam neniu alia paro de kandidatoj liverus same vivajn elektojn kiel duelo inter Buller kaj Corsetti.

Mi kelkfoje relegis la intervjuon de Buller en Libera Folio kaj la komunikon de la Estraro, klopodante trovi respondojn al diversaj demandoj ĉirkaŭ tiu decido, kiun mi verdire ne atendis. Stumbla stilo perfidas, ke la komuniko naskiĝis kiel komuna verko de la Estraro kaj Buller. Pri iuj eroj ili verŝajne longe baraktis, eble precipe pri tiu, laŭ kiu “la pasinteco estas konsiderinda fermita”, ĉar ĝi rekte aludas la konflikton, kiu kondukis al la demisio de Buller. Kvankam oni tuj aldonas, ke “situacio de ĝenerala interkonsento en UEA povas esti konsiderata reakirita”, la vortumoj estas tiel rondaj, ke evidente oni ne interpretis same la pasintaĵojn. Estas ankaŭ dube, ĉu la pasinteco vere estis fermita, se ĝi estas nur “konsiderinda” tia. La elekto de tiel stranga vortformo devis esti intenca kaj ne akcidenta, ĉar malantaŭ la teksto estas lingve kompetentaj aŭtoroj kaj al Buller apenaŭ estis indiferente, kiel lia reveno estos diskonigita.

Buller mem rigardas al la konflikto alimaniere: “Kolizioj povas okazi en homa agado, sed se oni ne restas ilia kaptito, ili fariĝas valora, eĉ se dolora leciono”. Kredeble li ne celas esti sola en la klaso de la leciono. Interesa kaj scivolemiga estas lia konstato: “Mia demisio sekvis el epizodo, kiun nek mi nek estraranoj iniciatis, sed oni trudis ĝin de ekstere kaj ni fariĝis ĝiaj viktimoj”. Ĉu ni iam ekscios, kiu aŭ kiuj iniciatis la epizodon? Eĉ se por Buller kaj la Estraro la pasinteco estas “konsiderinda fermita”, tio ne malhelpas al aliaj provi elfosi, kio vere okazis en la monatoj antaŭ Zagrebo. La sekvoj de la “epizodo” estis tiel skuaj kaj damaĝaj, ke movadaj historiistoj ne povos preteratenti ĝin.

Ne vere gravas, kiugrade la estraranoj kaj Buller konsentas pri la pasinteco. Gravas, ke ili eliris el la Zagreba skismo elegante kaj mature anstataŭ resti en la katenoj de rankoro kiel la Hamburgaj partioj. Por la praktika agado gravas, ke por kunlaboro inter niaj pintuloj la etoso ŝajnas esti sufiĉe bona. Eble ili kalkulis, ke la komuna vivo daŭros nur tri monatojn. Eble, eĉ espereble, Buller havis sufiĉe da kaŭzo por fidi, ke la posta Estraro estos radikale alia kaj pli konformos al liaj preferoj. Nekonata estas lia sinteno al ebla reelekto de Corsetti. Demandite pri elektoj, li diris, ke “ĉiuj elektoj” estu “veraj”, do evidente ankaŭ tiu de la prezidanto. Laŭ liaj antaŭaj eldiroj pri elektoj, tio devus signifi, ke estu pli ol unu kandidato. Estrarano Andrej Grigorjevskij jam anoncis sin preta leviĝi kontraŭ Corsetti, se neniu alia pretos. Mi dubas, ke tio estus vere vera elekto laŭ Buller, kiu diversfoje forte kritikis Grigorjevskij. La “ĥemio” inter tiuj du ne ŝajnas tre bona, sed la kandidatecon de Grigorjevskij ja apenaŭ iu prenas serioze.

Ĉar serioza alternativo al Corsetti mankis, kiam Buller akceptis redirektoriĝi, li certe konsideris kunlaboron kun Corsetti ebla ne nur dum tri monatoj sed, se necese, ankaŭ dum tri jaroj. Li ja eĉ laŭdis en Libera Folio, ke Corsetti intertempe akiris bonan konon pri la funkciado de la Centra Oficejo. La renova direktoro ĉiukaze esperas pri vera elekto. Mi siavice esperas, ke ĝi estos tiel vera, ke ĝi donos al UEA novan prezidanton kaj metos finon al la dinastio de la Tyresö-rondo.

Komitatano Z 


HeKo komentas

UEA, daŭre aksita sur konstanta funkciularo koncentrita en unu loko, strukture paneis en 2003 — la Estraro, kiu sukcesis en 2001 limigi la povon de la burokrataro, ree bezonas ĉefburokraton. Tial la redungo de s-ro Buller estas simptomo de granda malforto.

Fakte per tiu redungo la interna multjara konflikto eniris novan fazon. Kerna elemento en tiu nova fazo estas la konkludo en la oficiala gazetara komuniko: “La estraro fidas la promeson de Osmo Buller plene sin dediĉi al harmonia organiza laboro kaj al senkondiĉa antaŭenigo de UEA kaj la Esperanto-movado”. Do la Estraro ŝajnas supozi sub sia kontrolo la ĉefan internan opozicianton, kiu estus ligita de “promeso”.

Pri tiuj reciprokaj promeso kaj fido Komitatano Petrović el Serbio saĝe komentariis: “Mi volas akcepti ĝin kun plena fido, kaj mi bone memoros ĝin”. Ĉar se iu ne respektos ĝin, kio okazos?

HeKo


Malgajaj notoj de ruslanda pensiulino

Bedaŭrinde mi devas ĉesigi la abonadon de La Ondo, ĉar mia kompaniano je la abonado rifuzis dividi kun mi la elspezojn. Mi kun malgajo notas, ke mia revo pli bone ekkoni eksterlandon detruiĝis samtempe kun la ruiniĝo de socialismo en USSR.

Cetere, nun tio ne estas ebla sen eksterlandaj vojaĝoj, nur legante (tre atente) artikoletojn en via revuo: la informoj de esperantistoj ne brilas per varieco kaj profundeco de la temoj! Ĉio estas sufiĉe simila: oni kunvenis, parolis pri Esperanto (en ĉeesto de tiu aŭ alia superulo), spektis ion, ludis, kantis, manĝis… Sed kiel vivas simplaj laborantoj, infanoj kaj pensiuloj en la ekssocialismaj landoj? Ĉu ili plu povas vojaĝi, aĉeti librojn kaj aparatojn, aboni po 8–10 gazetoj por familio?

Kial malgrandiĝas la eldonkvantoj de la Esperantaj eldonaĵoj (LOdE — 1000 ekz-oj en 2002, kaj 600–650 en 2003) kaj ilia kvanto en Ruslando?

Estus tre interese koni la sociologian konsiston de la ruslandaj esperantistoj, kiuj partoprenas nun en la esperantistaj renkontiĝoj: socia stato, aĝo, postenoj, interesoj… Ja nun mi ne povas nomi esperantistojn “samideanoj”, ĉar mi estas “blanka korniko” en la birdaro de la aplombaj, sufiĉe riĉaj kaj senhontaj egoismaj personoj!

Publikigo de Esperantaj tradukoj de rusaj verkistoj ne havas valoron por ni, ruslandanoj — nek prozo, nek — des pli — poezio. En la tradukoj malaperas la beleco, la sukeco, la mirinda ĉarmo de la rusa lingvo, uzata de la bonegaj, vere rusaj verkistoj.

Estus pli interese legi talentajn originalajn literaturajn verkojn.

Pardonu mian ioman bruskecon, sed mi neniam pensis, ke min — geologon kun grandega labordaŭro kaj amaso da honorfolioj — prirabos nia registaro en nia propra laboro.

Mi deziras al vi sukcesojn kaj prosperon sur la kampo de Esperanto.

Tamara Durnickaja (Ruslando) 


Sten JohanssonĈu nur semi, aŭ foje ankaŭ sterki?

La konata aŭtoro kaj tradukisto Sten Johansson afable konsentis aperigi en La Ondo siajn ideojn pri la estonteco de la movado, kiuj aperis en retbulteno Libera Folio.

Laŭ iuj, la esperantomovado krizas. Laŭ aliaj tute ne, necesas nur silenti kaj lojali, kaj ĉio restos sankta harmonio, kiel ĉiame. Ĉu krizo, stagno, malondo aŭ nur kalmo? Ĉiel ajn, ŝajnas esti io putra en la ŝtato de Verdlando. Jen dek dietaj preskriboj por memkuracado:

— Forlasi la sektismon. Finfine ni entombigu himnon, standardon, Majstron kaj aliajn kvazaŭreligiajn trajtojn. Ni permesu rigardi Esperanton kaj la esperantistojn per la samaj nefermitaj okuloj kiel aliajn sociajn fenomenojn. Ni ne fanfaronu, ne hipokritu, ne pavu, ne papagu.

— Forlasi la mitojn kaj la megalomanion. Ni ĉesigu la troigojn pri ĝisnunaj atingoj de Esperanto-uzado. Ni forgesu la fantomajn milionojn da nevideblaj, neaŭdeblaj kaj netuŝeblaj esperantistoj. Ni akceptu la realon: Esperanto estas uzata je tre varia nivelo de kelkaj dekmiloj da homoj dum malgranda parto de ilia tempo. Por tiuj homoj Esperanto tamen estas tre utila kaj plezuriga.

— Forlasi la ekstreman desuprismon. Ni rezignu la postulojn, ke eta grupo da idealistoj decidu, per kiuj rimedoj UNO, EU aŭ unuopaj personoj komuniku internacie. Ni mem uzu Esperanton por nia propra bezono, tiel farante ekzemplon al la mondo. Ni uzu ĝin intense kaj por ĉiuj celoj. Ni flegu la kulturon kaj arton, sed ankaŭ la distron kaj amuzon.

— Forlasi la antagonismon inter Esperanto kaj la angla lingvo. La bono ne estu malamiko de la plejbono. Ni akceptu kaj ĝoju, ke internacia komunikado por multaj homoj hodiaŭ estas pli amasa kaj pli glata ol antaŭ cent jaroj — dank' al la disvastiĝo de la angla lingvo. Nur ŝovinistoj kontraŭas komunikadon pro tio, ke ĝi ne okazas per la ĝusta lingvo.

— Forlasi la monopolismon. Estus egocentra ideo pensi, ke utilas nur mia maniero agi por aŭ per Esperanto. Estus absurde pretendi, ke nur mia Esperanto estas la sola ĝusta. Ni komprenu, ke Esperanto estas tio, kion esperantistoj uzas por interkompreniĝi. Kion ni faras en Esperanto, tion ni faru pro ĝia propra valoro, ne por “utili al nia kara lingvo”.

— Forlasi la amindumadon kun naciismaj rondoj izoliĝemaj kaj konservemaj. Ni laboru por internacia reciproka influo, ne por nacia aŭ paroĥa memsufiĉo.

— Forlasi la seksismon kaj aĝismon. Ni malmuntu la virajn klikojn, kies anoj elektas unu la alian ne vidante la kompetenton de aliuloj. Ni emeritigu la veteranojn kaj fidu je la talento de homoj malpli ol 50jaraj.

— Forlasi la adoron je harmonio kaj konkordo. Ni ne plu kaŝu kaj prisilentu internajn konfliktojn kaj malkonsentojn, sen kiuj eblus neniu evoluo. Ni respektu kaj flegu la diferencojn.

— Forlasi la izolon en landaj movadoj. Se ni havas lingvon internacian, kial ne uzi ĝin internacie? Ni ne revu pri tutmondeco, sed realigu ĝin.

— Forlasi la blindan varbadon per troigoj kaj mensogoj. Finfine ni komprenu, ke el cent varbitoj naŭdek naŭ foriras, ĉar ili ne trovas utilan aŭ plezurigan uzon de la lingvo. Prefere ol varbi cent novajn, ni zorgu krei ion allogan kaj valoran, por ke pli multaj varbitoj restu uzantoj. “Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante.” Ĉu ni ne provu foje ankaŭ sterki?

Sten Johansson (Svedio) 


Zbigniew RomaniukNekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio

Studo de Zbigniew Romaniuk

Zbigniew Romaniuk, 40-jara historiisto el Brańsk, urbeto apud Bjalistoko, preparanta doktoran disertacion pri historio en Universitato en Bjalistoko, lastjare estis distingita per premio Zygmunt Gloger. Pri lia agado — renovigado de la juda tombejo en Brańsk — aperis dokumenta filmo Shtetl de Marian Marzyński (Usono, 1996) kaj samtitola libro de Eva Hoffman (Londono, 1998). Romaniuk estas aŭtoro de dekoj da sciencaj artikoloj kaj de kelkaj libroj. Li okupiĝas ĉefe pri la historio de judoj en la 19a jarcento kaj pri la regiona historio de Podlahio.

En la kvaraj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko (13 dec 2003) li prelegis pri siaj esploroj pri la familio Zamenhof. Ni prezentas, kun afabla permeso de la aŭtoro, resumon de tiu prelego.


Ŝajnas, ke ni jam scias ĉion pri Ludoviko Zamenhof kaj lia familio. Tamen evidentiĝas, ke ni scias ne ĉion, kaj en arkivoj troveblas ankoraŭ multaj surprizoj. Multajn nekonatajn detalojn mi trovis en la civilaj aktoj en Bjalistoko kaj en la kolekto de la historia arkivejo en Grodno.

La avo de Ludoviko Zamenhof — Fajwel, nomata ankaŭ Fabiano Wolfowicz — meze de la 19a jarcento venis el Grodno al Tykocin (ne troveblas dokumentoj ke li naskiĝis en Tykocin), malgranda urbeto apud Bjalistoko. Estas sciate, ke li estis lingvoinstruisto, sub la influo de Haskala-skolo.

La familio Zamenhof verŝajne en 1858 translokiĝis de Tykocin en Bjalistokon, sed laŭ la dokumentoj ili ankoraŭ en 1865 apartenis al la hebrea komunumo de Tykocin. De la sekva jaro ili jam apartenis al la bjalistoka kahalo. El la civilaj aktoj estas sciate ke Fajwel, kiu forpasis 28 mar 1861 en la aĝo de 60 jaroj, havis du filojn: Josel Wolf kaj Mordche (Mordehaj, Mordka). Josel, profesia komercisto, proksimume en 1857 edziĝis al Sora Ickovna Wiernicka. De la sekva jaro ili loĝis en Bjalistoko, kie naskiĝis iliaj 7 infanoj.

La dua filo de Fajwel — Mordche (Mordka) — edziĝis kun Liba Rochla (tiu dua antaŭnomo estis ĝis nun nekonata) el la familio Sofer. Dum la restado en Bjalistoko en la oficaj aferoj ŝi uzis la antaŭnomon Rozalia, kiu verŝajne devenas de Rochla (Rachela). Al tiu paro naskiĝis en Bjalistoko 8 infanoj: Lejzer (15 dec 1859 – 14 apr 1917), Fejgla aŭ Fagel (12 apr 1862 – 31 jul 1866), Gitla (24 aŭg 1864 – forpasis en la 1930aj jaroj), Sora Dwora (25 nov 1866 – forpasis en la 1930aj jaroj), Fabian (aŭtuno 1868 – 4 dec 1933), Hersz (maj/jun 1870 – forpasis 24 jul 1870), Grzegorz (6 okt 1871 – 1932), Mina (28 nov 1872 – 20 jan 1873).

En Varsovio naskiĝis ankoraŭ tri infanoj, do entute en la familio naskiĝis dek unu infanoj, el kiuj tri forpasis en tre frua infanaĝo. Tiuj informoj iom diferencas de la informoj, kiujn prezentis la biografoj de Ludoviko. Estas interese, ke la naskiĝ- kaj forpasdokumentoj el la jaroj 1858–1862 prezentas diversajn, rusigitajn formojn de la familia nomo: Zaminof, Zamenow aŭ Zamenof. Nur de la jaro 1862 konsekvence estas uzata la formo: Zamengof aŭ Zamenhof. Tiu informo ludas gravan rolon por gvidi la pliajn esplorojn.

Pli detala analizo de la aktoj permesis konstati ke Mordka Zamenhof oficiale ŝanĝis sian nomon je Marek kaj postmorte la nomon de sia patro Fajwel al Fabian, kio oficiale estis registrita la 20an de aprilo 1871, marĝene de la pli frua naskiĝdokumento de Fejgla. Alia interesa fakto estas, ke printempe 1862 Marko Zamenhof deklaris sian profesion librotenisto. La mencio pri li kiel instruisto aperas iom malpli frue — jam en la sama jaro.

Kelkaj nekonataj faktoj el la vivo de Zamenhofoj estis malkovritaj surbaze de la aktoj de la Ŝtata Arkivejo de Historio de Bjelorusio en Grodno.

Markon koncernas la noto en la dokumentoj de la ruslandaj sekretservoj pri la instruisto Zamenhof el Bjalistoko, kiu skribadis denuncleterojn al la caraj oficistoj. Unu el la denuncoj, anonima, koncernis alvenintan al Bjalistoko el Varsovio hebrean instruiston — Bernard Wildenbaum, kiun oni akuzis pro la uzado de polaj naciaj vestoj. La polico en la esplorado suspektis, ke tiun anonimaĵon verkis Zamenhof, ĉar li gvidis tiutempe konkurencan lernejon por knabinoj kaj jam pli frue skribis diversajn denuncleterojn.

Zamenhof efektive tiutempe kunposedis la lernejon por judaj knabinoj. En 1866 en ĝi estis 63 lernantinoj. Pluraj polaj biografoj skribas ke Marko Zamenhof estis instruisto de la bjalistoka gimnazio (reala lernejo). Ĝis nun mi ne sukcesis trovi konfirmon de tiu ĉi informo en la konservitaj dokumentoj. Se li instruis en tiu gimnazio, verŝajne tio estis nur mallonga epizodo, kiu verŝajne okazis post la “Januara Insurekcio” (do en 1864). Eventuala dungo de Zamenhof estus ligita kun la maldungo de multaj poloj, kio okazis post 1863. Tiam ruslandaj aŭtoritatoj maldungis multajn poldevenajn instruistojn.

Oni opinias ke en 1873 la familio Zamenhof forlasis Bjalistokon. Tamen nerespondita estas la demando pri la vera kaŭzo de la translokiĝo de Zamenhofoj en Varsovion, kie Marko sendube avancis kiel instruisto de la germana lingvo en la Veterinara Instituto kaj en la reala lernejo, estante tiutempe nur unu el inter tri (!) hebreoj, kiuj rajtis instrui en la varsoviaj ŝtataj lernejoj (Jevrejskaja Enciklopedija, vol. VII, kol. 666). Pro kio la provinca instruisto ricevis tiel gravan oficon? Poste li fariĝis ŝtata cenzuristo de la tekstoj en la lingvoj hebrea kaj jida kaj tiujn funkciojn ricevis nur la plej fidindaj personoj. Samtempe tio estis avanco en la oficista hierarkio.

Laŭ Z.Weinstein Marko Zamenhof estis sekreta konsilanto (Reflektor, 1931, № 29, paĝo 3). Verŝajne Weinstein eraris, ĉar la sekreta konsilanto estis tre alta, tria rango en la oficista ranglisto, kiu egalis al la rango de generalo en la armeo. Zamenhof verŝajne havis la 9an rangon “titola konsilanto”, kio egalas al la oficira rango en nia armeo. Pruvas tiun fakton la rememoroj laŭ kiuj Marko, kun fiero, portis la spadon.

Tia rapida avanco en la burokrata sistemo certe ne estis hazarda. La plej malgrandan distingon, pli frue antaŭis la detala, sekreta esplorado, pri la laŭleĝa agado de la distingoto. La “ŝlosilo” al tiuj okulfrapaj avancoj troviĝas verŝajne en la okazintaĵoj el la jaro 1862 kaj la tiama observado pri li, fare de la cara polico. Ĉu li tiam decidis pri sia konstanta kunlaboro kun la reĝimo? Malpli fruaj faktoj montras, ke tio estas tre verŝajna.

Marko Zamenhof respondecis pri la cenzurado de la juda revuo Hacefira. Post la momento, kiam en 1888 li preterlasis en tiu revuo la artikolon pri la vingustumado, pri la cenzurado de Hacefira respondecis alia judo, devenanta el Bjalistoko — Chaim Zelig Słonimski (lia nepo Antoni estis fama pollingva poeto), ekscenzuristo el Żytomierz. En la revuo Hacefira oni skribis ke la cenzuristo Zamenhof estis en la plenumado de siaj devoj tre strikta kaj severa.

La cenzurista “eraro” de Marko estis prezentata kiel grava kaŭzo de la financaj problemoj de la familio de Ludoviko, kiu kaŭzis lian translokiĝon al Grodno en oktobro 1893. Sed tio okazis 5 jarojn post la punigo de Marko. Ŝajnas ke la kialoj de la financaj problemoj de la familio estis iom pli kompleksaj. Memorindas ke komence de la naŭdekaj jaroj de la 19a jc. tri filoj de Marko komencis sian multekostan, universitatan edukadon: Fabian — farmacion, Grzegorz (Henriko) kaj Leono — medicinon. Verŝajne estis bezonata ankaŭ la doto por edziniĝanta Gitla.

Helpon bezonis ankaŭ Ludoviko.

Antaŭ unu jaro mi trovis dokumentojn, kiuj tre ekinteresis esperantistojn. Laŭ ili Lejzer (Lazaro) Zamenhof, kiu estis tre malbona lernanto, forlasis la bjalistokan gimnazion kaj fuĝis al Grodno, kie li planis ŝanĝi sian konfesion. Sed poste en la naskiĝregistro de la judaj loĝantoj de Bjalistoko en la jaro 1860 mi trovis la informon, kiu min tre surprizis. Sur la paĝo 18 mi trovis la naskiĝdokumenton kaj la cirkumciddokumenton de la dua Lejzer, “filo de Josel Fajveloviĉ Zaminof (!) el Tykocin kaj Sora Ickovna”, do — kuzo de Lejzer, konata kiel Ludoviko, la filo de Marko.

La ekziston de samnoma persono preskaŭ samaĝa kun Ludoviko ĝis nun neniu suspektis. Estas interese: kion faris la samnomulo? Kiajn rilatojn inter si ili havis? Ja ili estis samaĝuloj (inter ili estis nur 10-monata aĝodiferenco), proksimaj kuzoj kaj frekventis la saman realan lernejon. Kial Ludoviko kaj lia familio ne menciadis la duan Lazaron?

Sed la originaleco de la naskiĝdokumento de la dua Lazaro vekas kelkajn dubojn. Ĝi estas skribita rande de la paĝo per alia skribmaniero, kiu aperas en la registroj fine de la 60aj kaj komence de la 70aj jaroj de la 19a jc., krome kun ripetita numero. Tiu enskribo estis farita verŝajne laŭ decido de la urbaj aŭtoritatoj.

Tamen en la aktuala stato de la afero, la ekziston de la dua Lazaro Zamenhof oni devas opinii pruvita. Do plej verŝajne Lazaron Joseleviĉ (la filon de Josef Volf) ne Lazaron Markoviĉ (la filon de Marko) Zamenhof koncernis la historio pri la forlaso de la lernejo kaj de la petdeklaro pri la ŝanĝo de la konfesio en 1875. Akceptante tian interpreton ni evitos konflikton kun aliaj dokumentoj.

Esperante trovi pli bonan laboron Ludoviko Zamenhof en oktobro 1893 venis al Grodno, kie li malfermis la oftalmologian kabineton en la loĝejo numero 4, ĉe la strato Policejskaja. La loĝejo estis subluata de la germandevena Luiza Rachmanin.

Zamenhof, kiu ne posedis tiam proprajn nemoveblaĵojn, loĝis kune kun la edzino — Klara Aleksandrovna (naskita en Kaunas, kie ŝi finis la gimnazion) kaj kun du infanoj: Adamo kaj Sofia, kiuj lernis hejme. La edzino ne laboris. Ili deklaris ke apartenas al la burĝaro, estas moseanoj kaj kiel sian familian lingvon ili deklaris la rusan. Zamenhofoj dungis du (!) servistinojn: 23-jaran polan ĉambristinon Zofia Antonovna Barancewicz, kamparaninon el la eksnobela familio el la distrikto de Sokółka, kiu forlasis la servon en 1895. La dua servistino estis 37-jara kuiristino, vilaĝanino, katolikino, el la vilaĝo Suchowola.

Ĉu efektive Zamenhofoj estis tiel malriĉaj, kiel oni skribas, se ili povis dungi la servistinojn?

En Grodno Zamenhof ne nur havis la privatan kuracistan praktikon, sed ankaŭ aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio. Malmultaj scias ke li estis helpjuĝisto (arbitro) en la Departementa Juĝejo en Grodno. Laŭ esploroj de bjelorusa historiisto F.Ignatowicz, Ludoviko “partoprenante la juĝprocesojn distingis sin per la principeco kaj severeco” (Medycyna Nowożytna, 1998, vol. 5, kajero 2). Zamenhof forlasis Grodnon en oktobro kaj antaŭ 8 nov 1897 li jam loĝis en Varsovio.

En 2009 ni festos la 150an naskiĝdatrevenon de la kreinto de Esperanto kaj pli frue en 2007 — la 90an datrevenon de lia forpaso. Tiuj datrevenoj estas bona okazo por verki pli aktualan biografion de Zamenhof, kiu baziĝu je la dokumentoj, ĉar certe ne nur la bjalistokan kaj grodnan ĉapitrojn de la vivo de Zamenhof oni povas pli profunde esplori.

Mi opinias, ke dank' al la novaj, retrovotaj dokumentoj, la vivo de Zamenhof estos por ni eĉ pli interesa.

Tradukis el la pola Jarosław Parzyszek
(Fondumo Zamenhof, Bjalistoko)


Notoj

1. La infanoj de Josel Wolf Zamenhof estis: Chajka aŭ Chinka (1858–1862), Lejzer (1860), Fajwel aŭ Fabian (1863), Jankiel (1864), Rebeka (1867), Frejda aŭ Fryderyka (1868–1870) kaj Salomon (1870).

2. Precipe kun la dokumentoj el la varsovia lernejo, laŭ kiuj Ludoviko lernis tiutempe en Varsovio kaj apartenis al la plej bonaj lernantoj (Noto de la tradukinto). 


Grass1904

El “Mia jarcento” de Günter Grass

En 1999 aperis Mia jarcento de Günter Grass, 100 mallongaj rakontetoj, mozaikeroj de nia jarcento. El malsamaj perspektivoj aperas malsamaj personoj: simpatiaj kaj malsimpatiaj, krimuloj kaj viktimoj, viroj kaj virinoj. Tiuj rakontetoj ligiĝas intime kun la germana historio kaj finfine el la bunta ĥaoso aperas plena bildo de la tragika dudeka jarcento.

La suba rakonto, 1904, pri la tempo antaŭ ĝuste 100 jaroj, aperas sekve al 1946 (LOdE. 1999. №11) kaj 1991 (LOdE. 2000. №8–9), ĉiuj tradukitaj de nia stabano Wolfgang Kirschstein.


“Ĉe ni en Herne ĉio komenciĝis jam antaŭ Kristnasko…”

“Tie estas la minoj de Hugo Stinnes…”

“Sed la ĉarnuligo ankaŭ okazas aliloke, en la mino de Harpen, se la ĉaro ne estas tute plena aŭ nur iom da malpura karbo ene…”

“Eĉ estas punpago krome…”

“Certe, sinjoro minmajstro. Sed alia kialo por la striko de la cetere pacemaj ministoj povus esti la vermmalsano, disvastiĝinta en la tuta distrikto kaj deklarita de la minadministrejo kiel sendanĝera, je kiu kvinono de ĉiuj ministoj…”

“Se vi demandus min, pro tiuj fivermoj eĉ la minĉevaloj suferas…”

“Ne, ne, estis la polaĉoj, kiuj kunportis tiun umaĵon…”

“Sed ĉiuj strikas, ankaŭ la polaj ministoj strikas, kiuj ja — kiel vi scias, sinjoro minmajstro — kutime estas facile trankviligeblaj…”

“Per brando!..”

“Kia sensencaĵo! Ĉiuj estas drinkantaj ĉi tie…”

“La strikgvidantoj referencas al la berlina pacprotokolo de la jaro okdek naŭ, do al okhora skiplaboro…”

“Tio ekzistas nenie. Sed ĉie ili plilongigas la transportadon…”

“Ĉe ni, en Herne ni jam estas preskaŭ dek horojn sub la tero…”

“Sed se vi demandas min, estas tiu ĉarnuligo, kiu ĉie estas kreskanta…”

“Nun jam estas strikoj en pli ol sesdek ŝaktoj…”

“Krom tio denove estas nigraj listoj….”

“Kaj en Wesel la 57a infanteria regimento jam atendas pafpreta…”

“Babilado! Ĝis nun servas nur policistoj ĉie en la Distrikto…”

“Sed ĉe ni en Herne jam estas oficistoj kiel vi, kiuj estas kun brakbendo kaj batbastonoj…”

“Pinkertonuloj oni nomas ilin, ĉar tiu usonano Pinkerton elpensis tiun aĉan koncepton…”

“Kaj pro tio, ke nun estas striko ĉie, tiu Stinnesa Hugo estas fermadanta siajn minojn…”

“Kompense en Ruslando estas io kio similas al revolucio…”

“Kaj en Berlino kamarado Liebknecht…”

“Sed tuj venis militistoj kaj ekpafis…”

“Samkiel en Sukokcidenta Afriko, tie niaj buboj tuj ordigas la hotentotojn…”

“Ĉiukaze en la tuta Distrikto jam estas strikoj en pli ol ducent minejoj…”

“Oni kalkulis, ke estas okdek kvin elcentoj…”

“Ĝis nun ĉio iras trankvile, bone ordigite, sinjoro minmajstro, ĉar eĉ la gvidantoj de la sindikato…”

“Ne kiel en Ruslando, kie la revolucio pli kaj pli kreskas…”

“Kaj tiel, kamaradoj, oni malhelpis por la unua fojo strikrompantojn…”

“Stinnes malakceptas ajnan kompromison, do ni devas timi, ke…”

“Nu estas milita stato en Ruslando…”

“Sed niaj buboj simple forĉasis hererojn kaj similajn hotentotojn en la dezerton…”

“Ĉiukaze Liebknecht nomis la laboristojn en Peterburgo kaj nin en la Distrikto la herooj de la proletaro…”

“Sed la japanojn la ruso ne tiom rapide ordigas…”

“Ĉe ni en Herne ili tamen pafis…”

“Sed nur en la aeron…”

“Ĉiukaze ĉiuj forkuris…”

“De la enirpordo trans la antaŭplaco…”

“Ne, sinjoro minmajstro, ne militistoj, nur polico…”

“Sed tamen ni kuris…”

“Tuj ni forkuru mi diris al Anton…”

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein


Eldonado en Esperantujo: jaro 2003

Revuo de Aleksander Korĵenkov

Resumante nian libroproduktadon, mi, sekvante la ekzemplon de Hungara Vivo, uzas informojn el Laste Aperis de la revuo Esperanto. Ĝi akurate registras la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro.

Kvankam UEA vendas ne ĉiujn Esperantajn librojn — ĵus Iltis sciigis en Nun, ke UEA ne mendis ĝian Esperante kaj ekumene — tiu statistiko estas fidinda, se oni konsideras sumon kelkjaran, ne unu jaron.

Kresko, ĉu nur provizora

La pasinta jaro estis grasa por nia libromerkato. 224 libroj kaj 28 mil 424 paĝoj rimarkeble superas la averaĝon de la antaŭaj 12 jaroj (208 libroj kaj 25.770 paĝoj). Okulfrapas, ke Laste Aperis registris en 2003 je 50 libroj pli multe ol en 2002. Ĉu niaj eldonistoj ekproduktis pli multe. Ĉu pro aĉeto de malnovaj eldonaĵoj?
 
 
1991
1992
1999
2000
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
2003
Nombro de libroj en/pri Esperanto
222
205
208
235
2107
222
174
224
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
26.091
25.789
24.460
25.869
251.276
31.520
26.451
28.424
Nombro de la eldonintoj
118
126
117
110
650
109
 95
133
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131
103
120
109
*120.3
142
152
127
Averaĝa prezo de unu libro (NLG/EUR)
16.1
15.9
18.6
20.8
*18.08/8,22
€11,2
€11.6
€10.3
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to
36
36
28
22
296
32
43
42
Originala beletro
30
34
23
22
258
21
18
24
Traduka beletro
44
31
46
72
458
57
18
32
Planlingvistiko kaj esperantologio
25
27
19
19
229
26
19
15
Esperanto (historio, kulturo, movado k.s.)
27
18
32
30
241
21
42
33
Politiko, historio, filozofio
21
17
9
30
166
22
11
28
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
18
13
25
13
182
17
8
16
Religio
8
12
13
10
105
6
10
17
Aliaj temoj
13
17
13
17
172
20
4
17

Prognozebla (kaj prognozita) rezulto

Du privataj eldonejoj kundividas la laŭrojn de la plej produktiva eldonejo de la jaro — Libro-Mondo de Tomasz Chmielik kaj La Blanchetière de André Cherpillod. La “venkintoj” de 2002 (Riveroj el Japanio kaj Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵaneiro) tute nenion surmerkatigis en 2003.

Se temas pri laŭpaĝa rezulto, ĝi estis facile prognozebla, kaj eĉ prognozita en la pasint-jara revuo (LOdE-100, pg. 21):

«Libro-Mondo malfermas la “paĝoliston” danke al la reeldonitaj en 1993 franclingvaj artikoloj de Edmond Privat, kiuj aperis en La Sentinelle en la jaroj 1920aj. Ĉar en pluraj artikoloj Privat menciis Esperanton, UEA ja ekvendis tiujn kvin artikolarojn naŭ jarojn post la reeldono. Libro-Mondo kuneldonis ilin kun Arĥivaro de E.Privat, do ankaŭ tiu svisa “eldonejo” aperas en la furorlisto.

«Ĉar pliaj sep artikolaroj de Privat el la sama gazeto estas registritaj jam en la januara Laste Aperis 2003, la du kuneldonintoj verŝajne ne havos seriozajn rivalojn ankaŭ ĉi-jare, kvankam ilin povos legi nur tiuj, kiuj komprenas la francan lingvon.»

Ja tiel okazis. Estas kurioze, ke en la paĝolisto ilin sekvas eldonejoj kiuj eldonis ne pure Esperantajn tekstojn — koreo Ma Young Tae kun dulingva (korea kaj Esperanta) eldono de la Nova Testamento kaj Arbeitsgruppe zur Erforschung der Geschichte des Esperanto-Verbandes im Kulturbund der DDR kun ses germane titolitaj libroj pri la historio de Esperanto en GDR.

2003. Libroj

La Blanchetière (FR) 10
Libro-Mondo (PL) 10
Arĥivaro E.Privat (CH) 8
Arizona Stelo (US) 7
KAVA-PECH (CZ) 7
AGG (DE) 6
UEA (NL) 6
KEA (KR) 5
Verda Kukolo (RU) 5
ESE (SE) 5
Infanoj ĉirkaŭ la Mondo (US) 5

2003. Paĝoj

Libro-Mondo 2577
Arĥivaro E.Privat 2312
Ma Young Tae (KR) 1189
AGG 1066
Fonto (BR) 1041
KAVA-PECH 977
La Blanchetière 956
UEA 914
FEL (BE) 726
KEA 723
Varpas (LT) 683

Sed la resuma listo preskaŭ ne ŝanĝiĝis, kvankam pro la malvigliĝo de la Ĉina Esperanto-Eldonejo (espereble ĝi reaktiviĝos pro la Pekina UK) en Esperantujo restis nur kvin eldonejoj kiuj en la lastaj dek tri jaroj averaĝe eldonis almenaŭ unu libron ĉiusezone, inkluzive de Sezonoj kiu ankaŭ en 2003, nature, eldonis 4 librojn, same kiel FEL kaj Fonto.

1991–2003. Libroj

UEA 95
Libro-Mondo 92
Fonto 67
FEL 66
Sezonoj (RU) 52
ĈEE (CN) 50
UFE (FR) 42
Impeto (RU) 40
Bero (US/NL) 39
KAVA-PECH 38

1991–2003. Paĝoj

Ludovikito (JP) 11047
UEA 10362
Fonto 10251
ĈEE 9802
FEL 9471
Sezonoj 8396
Libro-Mondo 7325
KAVA-PECH 6468
UFE 5806
Impeto 5685

Supozeble, malgraŭ la malkreskanta eldonado de UEA (14 libroj en 1999, 11 en 2000, 10 en 2001, 7 en 2002, 6 en 2003), venontjare ĝi superos 100 librojn. Ĉu ankaŭ Libro-Mondo? Nu, tio dependas de la mendemo de la roterdama Libroservo.

Tamen, Eŭropo

Antaŭ unu jaro ne nur Riveroj kaj AERJ superis eŭropajn eldonejojn, sed Japanio (25 libroj) kaj Brazilo (20) okupis la du unuajn lokojn en la landolisto. Ĉi-jare denove dominas Eŭropo en la unua landodeko estas 4 okcidenteŭropaj, 3 orienteŭropaj kaj 3 neeŭropaj landoj (Brazilo, Japanio, Usono)

2003. Libroj

Pollando 22
Francio 19
Germanio 19
Brazilo 18
Litovio 15
Japanio 13
Ruslando 13
Usono 13
Nederlando 12
Svislando 12

2003. Paĝoj

Pollando 3846
Svislando 2870
Germanio 2455
Brazilo 2381
Litovio 2090
Ruslando 2035
Koreio 2031
Nederlando 1786
Francio 1711
Japanio 1567

Tamen la resumaj tabeloj apenaŭ ŝanĝiĝis (nur Usono kaj Hungario interŝanĝis siajn lokojn, ĉar, kiel dirite “la tempo glatigas la fluktuadon”. Ĉu estas hazarda koincido, ke ĝuste Germanio kaj Francio, en kiuj estas plej multaj individuaj membroj de UEA, produktas plej multe en la verda mondo?

1991–2003. Libroj

Germanio 264
Francio 239
Pollando 208
Nederlando 184
Brazilo 166
Ruslando 143
Japanio 141
Italio 112
Usono 109
Hungario 104

1991–2003. Paĝoj

Germanio 32.897
Francio 29.999
Japanio 27.644
Brazilo 23.346
Ruslando 19.761
Pollando 18.699
Nederlando 18.437
Hungario 16.070
Italio 14.544
Belgio 13.291

Interalie, ne nur tiuj landoj, sed ankaŭ iliaj lingvoj kune kun la angla okupas fortan pozicion en Esperantujo. En 2003 aperis (nu, “laste aperis”) po 8 tradukoj el la angla kaj germana kaj 6 tradukoj el la franca.

Jen la dek plej oftaj fontolingvoj de la jaroj 1991–2003: franca (92), angla (89), germana (72), rusa (45), jida (44), portugala (42), pola (41), ĉina (40), japana (30), hungara (29).

Interalie, dum la lastaj 13 jaroj Laste Aperis menciis 44 tradukojn el Esperanto nacilingven — samkiom oni tradukis el la jida lingvo en Esperanton.

Sed sufiĉe da nombroj! Certe inter la 224 laste aperintaj libroj estas pluraj legindaĵoj, sendepende de la paĝokvanto kaj eldonejo. Ekzemple: Rusa Novelaro, La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, La vivo de Henriko Kvina kaj pluraj aliaj, eĉ Gospuls fol Volapükik — la kvar Evangelioj en volapuka lingvo. Elektu, aĉetu kaj …

Agrablan legadon!


La tempo ankoraŭ ne pasis…

Eli Urbanová. Rapide pasis la temp' / Ilustris Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. — 92 pĝ., il.

Se vi ŝatas legi poezion en Esperanto — vi certe scias la nomon Eli Urbanová kaj ne bezonas klarigojn. La poetino, festinta jam 80-jariĝon (ĝenerale ne decas paroli pri virina aĝo, sed la naskiĝjaro estas indikita dorskovrile), plu versas pri amo kaj amoro — tiel, kiel malmultaj 20-jaruloj povas. Se ĉiu el ni ĝisvivus tian aĝon kaj konservus tian vivdeziron!..

La aŭtorino mem deklaris tiun poemlibron sia lasta, ankaŭ la titolo tion aludas: kvazaŭ resumo de la vivo kaj verkado.

La temoj plejparte estas eternaj: amo kaj ĉio ligita kun ĝi. Kelkaj poemoj — simple titolitaj per viraj nomoj — enhavas rememorojn pri iamaj amikoj kaj amatoj. Enestas ankaŭ la ciklo Post jaroj — kurtaj trafaj versrakontoj pri malnovaj amikinoj en ties nuna stato. Supozeble ĉiuj nomoj estas realaj: oni ja scias la emon de Eli Urbanová aŭdace malkaŝi plej intimajn sekretojn. Laŭ esprimo de William Auld el malnova recenzo — “Eli estos ĉiam konsterne honesta”. Iam eĉ tro: fiziologiaj detaloj eble ne estas sufiĉa kaŭzo por poemo, necesus pli da sprito (Intime, pĝ. 23).

La ĉapitro Miaj infanoj enhavas poemojn el la jaroj 1951–1958. Videblas, ke jam tiam la poetino posedis perfektan majstrecon. Kun paso de jaroj aperis pliprofundeco de temoj, sagaco, kaj tute ne perdiĝis juneca freŝo de sentoj — al tiu nur aldoniĝas pliaj nuancoj pro la medito: “kaj venos tag' kaj viv' sin ŝanĝos / kaj unu el ni restos sola… / Jen kio min jam nun doloras…” (Fina solvo, pĝ. 20).

Inter poemoj troviĝas ankaŭ tri kurtaj noveloj; la libro finiĝas per interesa kaj pensiga Letero al komencantaj poetinoj, en kiu Eli “invitas … en sian modestan versejon”, instruas per ekzemplo kaj kvazaŭ transdonas la torĉon al sekvaj generacioj.

Bildo de Pavel RakNepre atentindas la internaj bildoj de Pavel Rak. Kutime lia “jun-amika” desegnostilo tuj rekoneblas (ankaŭ sur la kovrilpaĝo) — sed kun grandega miro mi ekvidis, ke li povas krei ankaŭ fascinajn erotikaĵojn. Mi ne multe troigus, se dirus, ke libron kun tiaj ilustraĵoj indas akiri eĉ sendepende de la teksta enhavo.

Sed ankaŭ la enhavo eminentas. Kelkaj frazoj sonas refrene kaj restas en la memoro kiel proverboj: “Mi venis al jena konkludo: / viv' estas lukto, ne ludo” (Fino de erotika poetino, pĝ. 31), aŭ: “Prefere ne tro / rigardi retro…” (“Hetajro dancas” en fotoj, pĝ. 34).

Lingvaj malglataĵoj kaj strangaĵoj ne multas: “kiel alie ol” en la senco “nur tiel” (pĝ. 14 k.a.), aŭ “li min mankas” (pĝ. 13). Preskvalito: senriproĉa. Preseraroj: forestas. Do ne preterlasu la okazon legi ĉi libron, des pli ĝi estas la lasta.

Valentin Melnikov


Kantoj por ĝojo

Kantoj por ĝojo / Komp. Stanislava Chrdlová, Il. Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. — 64 pĝ., il.

Kiam oni petis min reeĥi al ĵuseldonita kantareto Kantoj por ĝojo, mi ekĝojis, ĉar mi unuflanke estas profesia muzika pedagogo kaj aliflanke — esperantistino, kiu enamiĝis al kantoj dank' al nia bardo Miĉjo Povorin ekde mia unua esperanta renkontiĝo en 1986 apud Volgogrado.

Certe, dum trarigardo kaj traludado-kantado de la kantoj mi neniam bedaŭris pri mia konsento verki la recenzon, tiom ĉarmis min la kantoj, el kiuj proksimume duono estis por mi ĝis nun nekonata (krom Alaŭdeto, Dancu, dancu, Frat' Jakobo, Jen ŝi iros, John Brown, Katjuŝa, Kukolo, La lingvo por ni, Mariŝa, Saĝulo, Sankta Lucia, Vivu la stel'). Plezure mi konatiĝis kun novaj por mi slovakaj kaj ĉeĥaj popolkantoj, kiuj tie plimultas (17 el 30).

Mi ne estis konata kun Stanislava Chrdlová, sed ekvidinte ŝian foton sur la dorsa kovrilpaĝo, mi kvazaŭ renkontis malnovan amikon. Stanjo (tiel karese nomis ŝin esperantistoj) kompilis la kantareton en 1996 speciale por IFEF-skisemajno en Dlouhé Stráně (Longaj deklivoj) en ĉeĥa montaro Jeseníky. Tie ŝi gvidis komunan kantadon. Ĝis sia forpaso en 2000 Stanislava Chrdlová aktivis en instruado de esperanto kaj ĉeĥa lingvo, ankaŭ en verkado de lernolibroj; en prezentado de ĉeĥa precipe moravia folkloro per prelegoj, kantoj, dancoj; estis Ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio.

Post la IFEF-skisemajno pro multaj petoj de dezirantoj havi tiun kantareton libroforme Stanjo aldonis al ĝi ankoraŭ kelkajn popularajn kantojn, sed finis la laboron ŝia edzo Petr Chrdle. Li, ne estante muzikisto, trovis la helpantojn. Zdeněk Rusín (CZ) indikis la gitarajn akordojn tie, kie ili mankis, kaj Albrecht Kronenberger (DE) enpaĝigis la notojn. Ilustris la libron Pavel Rak en sia kutima iom ironia maniero. La kovrilpaĝon kreis, harmonie kun spirita enhavo de la libro, pentristo Luděk Neužil. Ĝi montras buntan aŭtunfolian tapiŝon sur tero kun gitaro frontpaĝe kaj foto de Stanjo dorsflanke kaj blankliteran titolon.

La libro estas aro de popularaj melodioj kun esperantaj tekstoj, notoj kaj akordsignoj, tre oportuna por kanti kun gitarakompano en gaja kompanio. Ŝajnas, ke ĝi estas unu el nemultaj libroj, kie en esperanta teksto preskaŭ forestas eraroj kaj mistajpoj kaj multaj tekstoj estas laŭakcente pli adaptitaj al muziko, ol en buŝa tradicio. Sola mia deziro pri eldonmaniero estis meti ligsignojn ĉe okonoj apartenantaj al la sama silabo por plia oportuno en not-vorta legado.

En esperanto-medio multaj kantoj post sia apero komencas disvastiĝi buŝe kaj dum tiu procezo ŝanĝas la melodion kaj tekston kompare kun la origina kaj iĝas “popolaj”, eĉ se ili havis aŭtorojn. Iam estas malfacile trovi veran informon pri naskiĝo de la kanto. Ankaŭ povas esti, ke naciaj muzikaj kulturoj ofte estas interligitaj, do similajn kantojn ni trovas en diversaj landoj. Tial estas tute nature vidi en malsamaj kantaretoj variajn indikojn pri nacieco de kantoj. Ekzemple Mariŝa, nomita slovaka kanto en ĉi kantareto, aliloke aperas ankaŭ kiel “ĉeĥa” kaj eĉ “ĉeĥo-slovaka”. Pli komplika situacio estas pri Kukolo, anoncita en la kantareto kiel “ĉeĥa popola”. En aliaj lokoj mi dufoje renkontis preskaŭ saman kanton kun indiko “litova” kaj foje — “tirola”. Strange, sed en ĉiuj tekstoj spite al diferencoj ĝuste koincidas la nomo de la tradukisto (Josef Cink). Nur kvanto de strofoj ĉie krom Kantoj por ĝojo estas 3, sed tie ĉi — nur 2.

La kanton Sankta Lucia en alia traduko oni povas laŭ diversaj kantaretoj trakti ne nur “itala”, sed ankaŭ “napolia”, “napola barkista”. Sed la plej ĝustan informon pri ĝi mi ricevis en la kantaro kompilita de Jurij Karcev: muziko de A.Longo, vortoj de T.Cottrau. Krom tio al mi ŝajnas ke la italan “Lucia” oni devas transskribi ne “Lucia”, sed “Luĉia”.

Penante trovi nomojn de aŭtoroj de la kanto Vivu la stel', mi trarigardis multajn kantarojn kaj pridemandis multajn homojn. Sed dume vane, ĉar ĉie estas skribita nur tradukisto Agnes B.Deans kaj mi ne sukcesis trovi arion Vive l'amoure indikitan en la Kantoj por ĝojo kiel la originalo. Pri Saĝulo mi scias nur, ke la teksto estas farita laŭ biblia rakonto. Eble ĝi estas franca popolkanto.

Estas bone, ke multaj kantoj havas po du titolojn: en esperanto kaj nacilingve. Sed estus eĉ pli bone, ke ĉiuj kantoj havu ilin ambaŭ, kaj ke en naciaj titoloj forestu gramatikaj eraroj, kiel en la vorto “coming” en “She'll be comming”.

La plej malfacila tasko de redaktoro estas ĝuste indiki originan naciecon de amerikaj kantoj, ĉar tiea kanta kulturo havas radikojn en diversaj mondopartoj. Se usona popolkanto Jen ŝi iros similas al afro-amerika, do My Bonnie certe estas anglo-amerika kaj John Brown — aparta ĝenro de afro-amerika muziko, nomata “spiritual”. En la traduko de la unua kanto estas nelogike vidi kombinon de “jen” kaj “iros”, kvankam en la anglalingva origino oni kantas “she'll be coming”, sed en esperanto “jen” neniigas futuron.

Aparta demando aperas lige al kantoj La lingvo por ni kaj Mia amato, kiuj havas la saman melodion (en tonaloj G-dur kaj A-dur), sed estas metitaj diversloke sen mencio pri la alia kanto. Krome, pli bone estus, se Mia amato havu ne unu strofon, sed 3. Interalie, estas plena traduko de la kanto fare de Josef Cink, en kiu estas pli ĝusta interpreto de vortoj “my Bonnie” kiel “mia Bonnie”, anstataŭ “mia amato”.

Kaj certe mi ne povas preteri “rusan popolan kanton”. Temas pri Katjuŝa de sovetiaj aŭtoroj Matvej Blanter (muziko) kaj Miĥail Isakovskij (vortoj). Estas bone, ke Katjuŝa estas populara kaj aligita al folkloro. Sed por la kantareto estis elektita ne traduko, sed nur libera teksta elpensaĵo por la konata melodio. Similan “tradukon” kaj samajn (ne tute korektajn) melodion kaj harmonion mi trovis en Turista kantaro (Budapest, [1983]), kaj en Kvinpinta kantaro 2000 (Svedio). Cetere, ekzistas bona traduko, farita de Konstantin Gusev (vd pĝ. 20).

Fini mian rakonton pri Kantoj por ĝojo mi volas per citaĵo el la antaŭparolo de Petr Chrdle:

“Stanjo komencis kompili ĉi tiun kantareton kun la espero, ke ĝi servos al kantemuloj en Esperantujo kaj ke ĝi estos uzebla ankaŭ por la gitara akompano. Mi forte esperas, ke ĝi ĉi tiun funkcion centprocente plenumos alportante ĝojon al multaj Esperanto-renkontiĝoj. Sed ĝi fariĝu ankaŭ taŭga rememoraĵo pri ĉiam gaja kaj kantema Stanjo”.

Irina Mironova


Katjuŝa

muziko de Matvej Blanter
vortoj de Miĥail Isakovskij

Pomajn florojn vento milde tuŝas,
la nebuloj flosas sur river'.
Sur la krutan bordon nun Katjuŝa
sola iras en la primaver'.

Sola iras, kante prisopiras
stepan aglon, kiu flugis for,
kaj amaton, kiun ŝi aspiras,
kies vortojn tenas en la kor'.

Ho, kanteto, kanto junulina,
flugu altan vojon de la sun'
kaj la karan en la for' landlima
de Katjuŝa korsalutu nun.

Li revidu ŝin de malproksime
kaj reaŭdu kanton ŝian tuj.
Kiel amon gardas ŝi anime,
tiel zorgu li pri la patruj'.

Pomajn florojn vento milde tuŝas,
la nebuloj flosas sur river'.
Sur la krutan bordon nun Katjuŝa
sola iras en la primaver'.

Tradukis el la rusa Konstantin Gusev


Vandale pri Jozefo

Valdemar Vinař. La skandalo pro Jozefo / Ilustris Radim Vácha. 2a eld. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2002. — 96 pĝ., il.

Ankaŭ la arto obeu la disciplinon.
Gustav Husak, 30 maj 1971
Penetri malantaŭen de la scenejo kaj subaŭskulti ne nur la vortojn, sed laŭeble ankaŭ la pensojn senvoĉajn — jen vera defio por verkisto, kiu ĉerpas la inspiron el io jam verkita. Karel Čapek siatempe verkis “La libron de apokrifoj”, kaj lia sampopolano Valdemar Vinař volinte krei ion similan, relegigas al ni la epizodon de la vivo de Jozefo prirakontitan en la ĉapitro 39 de Genezo.

La libron konsistigas kvin monologoj: tri el la voĉoj apartenas al Jozefo, al lia mastro Potifar kaj ties edzino. Ambaŭ ceterulojn — la nigrahaŭtan sklavinon kaj la militiston — Vinař naskis el sia verkista sino.

Jozefo de la libro neniom similas al tiu de la Biblio: ĉiam fidanta Dion junulo, kiu post la vico da malfeliĉaj travivaĵoj maturiĝas, iĝas patrama, fratama, saĝe sinrega kaj nevenĝema. Antaŭ ni ekestas iu alia: senhonta fripono, moke parolanta pri sia patro kaj ĉiuj prauloj, malamanta siajn fratojn, ĉiun kaj ĉion.

Kiam la hebrean sklavon volis amallogi la edzino de lin aĉetinta kortegano Potifar, la elfonta Jozefo respondis: “Jen, mia sinjoro kontrolas ĉe mi nenion en la domo, kaj ĉion, kion li havas, li transdonis en miajn manojn; neniu en ĉi tiu domo estas pli granda ol mi, kaj li retenis de mi nenion, krom vi, ĉar vi estas lia edzino. Kiel do mi faros ĉi tiun grandan malbonagon kaj pekos antaŭ Dio?” (Genezo 39: 8-9), kio klarege montras, kia li estis envere. La nepluJozefo de Vinař brulas per amdeziro kaj hezitas nur pro nelerteco. Preskaŭ nevidebla en la Biblio Potifar ekhavas en la libro fian eksteraĵon kaj eĉ pli abomenindan enon. Li jen pinĉas la nigrulinon, jen aprobas la eblan amrilaton inter Jozef kaj sia edzino, jen manĝegas antaŭ sia sklavo viandon kaj postlasas al li nur legomojn.

Eĉ havante amanton samdevenan, la nigra sklavino volupte okulumas la nepluJozefon. Lian malatenton ŝi tialas per… rasismo. Kvankam la subzona tempesto skuas ĉiun plumidon de Vinař, tamen la volupto de la nigra sklavino aprobindas, sed tiu de la altklasuloj inkluzive de nepluJozefo estas tre aĉa. Kun tia aserto la verkon enrampas la temo de socia justeco kaj klasbatalo. Kiom ajn malmulte da agtereno d-ro Siegmund Freud lasis por Markso kaj Engelso, ĉi-lastajn po iomete citas ĉu la nigrulino, ĉu la mastredzino, ĉu la militisto. La aŭtoro certe konas la “ĉionpovan” instruon pli bone ol la vivon kaj morojn de la antikva Egipto. La sklavino timas gravediĝon ĉar tiukaze la mastrino… elpelos ŝin. Vinař ŝajne maldistingas sklavecon disde dungiteco. Ankaŭ la edzino de Potifar elbuŝigas amuze niaepokajn frazojn pri la edzina sorto: mankas nur cigaredo ĉelipe kaj frapfrazoj pri la ina egaleco.

La militisto servanta subordone de Potifar proprabuŝe proklamas sin enkarniĝo de la fortoj de subpremo enmane de la superaj klasoj de ĉiuj epokoj.

En la Biblio la sonĝoj de Jozefo kaj liaj klarigoj de alies sonĝoj estas miraklaj. Li antaŭvortas ĉiun sonĝoklarigon per averto ke sonĝo estas Dia afero do nur la Eternulo povas doni la ĝustan komprenon. La nepluJozefo de Vinař mokas ĉu sian trompan profetadon, ĉu la kredemon de aŭguravidaj egiptanoj, jen neas la ekziston de Dio, jen diras ke Li estas malbona.

Kial la libro nomiĝas “skandalo”? La agosinsekvo ion ajn tiel nomeblan ne naskas, kaj la misnodita intrigo disfalas dum postulema tralego.

Kial vandale malheligi ion pure helan? Ĉu nur por elverŝi korplenon da galo, kiu kvante superas eĉ la jam menciitan sekrecion, kiu riveras tra la verko? Kial miskambii la prunteprenitan de la Biblio oron kontraŭ rustiĝintaj ladmoneroj? Kial malkudri reĝan mantelon, se oni kapablas rekudri nenion surmetindan, eĉ ne zontukon? Ĉu pro nura plezuro distranĉi la ŝtofon, ĉar eble iuj ĝojos uzi naztuke la reĝan eksveston? Ĉu por enkapigi al la elpensitaj sklavoj same elpensitan “klasan konscion” kaj ribeligi ilin kontraŭ ĉiaj subpremo kaj mallibero?

Librofine legeblas la biografio de Valdemar Vinař, kiu estis aktoro, reĝisoro kaj fine mezranga ŝtatoficisto, direktoro de kinejo. Ĉe la kvindeka vivojaro lia kariero krute zigzagis supren: li iĝis estro de regiona kleriga centro, t.e. fakte komunistpartia moŝtulo.

Supozeblas ke sur tioman altaĵon lin flugigis lia kontraŭstaro al ĉiaj mallibero, subpremo kaj maljusteco, ĉar tio okazis ĝuste en la sanga kaj larma jaro 1968.

Yenovk Lazian (Francujo) 


Donacoj en 2003

Fonduso Amiko

N.H.Divall (GB) 5 EUR
Bård Hekland (NO) 5 EUR
Halina Jurska-Berezowska (PL) 5 USD
Zdeněk Polák (CZ) 5 EUR
Vitalij Gerasimenko (RU) 50 RUR
Entute, en 2003 20,4 EUR

Fonduso Post la krado

Domenico Trombetta (IT) 300 EUR
Entute, en 2003 300 EUR

Abonhelpa Fonduso

Osmo Buller (FI) 75 EUR
Kataluna Esperanto-Asocio (ES) 25 EUR
Josef Koch (CH) 16 CHF
Entute, en 2003 110.15 EUR

Fonduso Ilaro

Anonima sinjorino (EUR) 100 EUR
Hans-Burkhard Dietterle (DE) 50 EUR
HaGo kaj AlKo (RU) 200 EUR
geRapley (FR) 100 EUR
Skota Esperanto-Asocio (GB) 71.74 EUR
Jerzy Konieczny (PL) 100 PLZ
Igorj Belousov (RU) 200 RUR
Bronislav Ĉupin (RU) 70 RUR
Vitalij Gerasimenko (RU) 320 RUR
Stanislav Kroter (RU) 200 RUR
Gennadij Ŝlepĉenko (RU) 250 RUR
Entute, en 2003 573.17 EUR

Koran dankon pro la helpo!

Ruslandanoj povas sendi donacojn poŝte al nia redakcia adreso je la nomo de Галина Романовна Горецкая aŭ banke (petu informojn pri la konto). Alilandaj donacoj estas bonvenaj ĉe UEA-konto avko-u.

Halina kaj Aleksander


“La Ondo”: bona kresko en 2003

Antaŭ unu jaro ni gratulis nin pro tio, ke en 2002 La Ondo ricevis 406 kotizojn (je 34 pli multe ol en 2001) kaj antaŭvidis modestan plukreskadon ĝis 430 rektaj abonantoj, skribinte: “Ni ne kuraĝas prognozi, kiam ni havos 500 abonantojn. Sed certe antaŭ la apero de la ducenta Ondo”.

Nu, iusence tio realiĝis, ĉar ni ekhavis 500 rektajn abonantojn jam eldononte la 109an kajeron — certe antaŭ la apero de LOdE-200. Danke al la bonega laboro de niaj perantoj en 2003 nia abonantaro kreskis je 99, kaj jarfine ni havis 505 abonantojn — ankoraŭ neniam ni havis tian kreskon. Ankaŭ la landonombro kreskis de 36 al 43.
  

 
1998
1999
2000
2001
2002
2003
Ruslando
147
133
122
115
101
98
Aliaj landoj
136
170
238
257
305
407
Sume
283
303
360
372
406
505
Kolektivaj abonoj
0
0
500
489
450
19
Entute
283
303
860
861
856
524
Landoj
29
35
36
37
36
43
(19 kolektivaj abonoj rezultis pro la iniciato de EEU pri pagopromesintoj.)

La plej grandan kreskon ni havis, nature, en Britio, ĉar dum pli ol du jaroj ĉiuj membroj de EAB ricevadis La Ondon, kaj ĉ. 12% da membroj poste decidis memstare aboni nian revuon.

Vidu la laŭlandan abonstatistikon (enkrampe estas la abonnombroj por 2002).

Ruslando 98 (101)
Pollando 57 (48)
Britio 54 (3)
Germanio 31 (21)
Francio 27 (22)
Finnlando 25 (23)
Usono 24 (22)
Japanio 21 (26)
Svedio 20 (19)
Brazilo 15 (16)
Italio 14 (12)
Belgio 13 (12)
Hispanio 13 (8)
Svislando 9 (10)
En 2004 ni strebos denove havi pli ol 500 abonantojn, sed por fari tion ni devos multe labori, ĉar supozeble la brita abonantaro iom falos, kaj la regula aperado de Pola Esperantisto kaj REGo eble kaŭzos faleton ankaŭ en Pollando kaj Ruslando.

AlKo


Gazetoj

Literatura Foiro. 2003. №206

Per la apero de la kvina parto, en LF-206 finiĝas la eseo Esplorvojaĝo tra la originalaj poemoj de L.L. Zamenhof de Nicolino Rossi.

La decembra LF akcentas al nia originala literaturo ankaŭ per la uvertura poemo Kareso vortobrila de Giorgio Silfer, dek sep hajkoj de Hirotaka Masaaki, kristnaska rakonto de Tino Terzi, Tri prozpoemoj pri la stranga amo al luneca virino de Cezar, ĉapitro el nova romano de Manuel de Seabra. Por la literatura akcento en la numero kontribuas ankaŭ la recenzoj de Marie-France Conde-Rey pri La libero ami de Lilia Nikolova kaj de Ilija Iliev pri Kion ajn de Sten Johansson.

Perla Martinelli rakontas pri la digna reprezentiĝo de nia lingvo kaj literaturo dum la mondkongreso de PEN-Klubo Internacia en Meksiko. LF dediĉos al ĝi pli da spaco venontnumere, kun eĉ bela surprizo.

Walter Żelazny en la dua parto de sia artikolo esploras la lingvan politikon en Eŭropo kaj serĉas la rolon de nia lingvo en la konteksto de la plilarĝiĝo de EU.

Sten Johansson komentarias la revenon de la landnoma problemo en la tagordo de la Akademio de Esperanto, kaj Jiří Patera — la geografiajn nomojn.

Ljubomir Trifonĉovski reeĥas al la Proklamo de Poznano. Al kiu kaj por kio servas la intelektulo? estas la eseo de Ani Topalĝikova, tradukita de Dimitar Haĝiev. La novan sciencon, tetrasociologion, prezentas Anatolo Gonĉarov.

HeKo


Ricevitaj libroj

Vidu la tutan liston de la libroj, ricevitaj ekde januaro 2003.

Degėsys, Gediminas. Atradimo akimirkos link = К мигу познания = Momento de malkovro: Trilingva poemaro. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2003. — 176 pĝ. — [Donaco de LitEA].

Jankowski, Hans. Esperanto-mono: Ilustrita historio pri universala monosistemo. — 2a eld. — Kaunas: Aušra, 2002. 32 pĝ., il., 500 ekz. — [Donaco de LitEA].

Kantoj por ĝojo / Komp. Stanislava Chrdlová; Il. Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. — 64 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Kretingos rajonas: Dulingva informbroŝuro / Tr. el la lit. Aida Čižikaitė. — Klaipėda: Libra Memelensis, 2003. — 32 pĝ., il., 500 ekz. — [Donaco de LitEA].

Mekys, Antanas. Fore de Parnaso: Kolekto da versaĵetoj — Vilnius: A.Mekys, 2002. — 56 pĝ., 100 ekz. — [Donaco de LitEA].

Poška, Antanas. Nuo Baltijos iki Bengalijos. Vol. 2. Pas faraonų palikuonis. — Klaipėda: Vilko takas, 2003. — 180 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Eli Urbanová. Rapide pasis la temp' / Ilustris Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2003. — 92 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Vladimír Váňa. Rakontoj ne nur ŝercaj: Antaŭpar. Vlaďka Jonášová; Il. Pavel Rak. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2002. — 132 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].

Valdemar Vinař. La skandalo pro Jozefo / Enkond. Gerrit Berveling; Il. Radim Vácha. — 2a eld. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2002. — 96 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero]. 


Ricevitaj gazetoj

EAB-Update. 2004/24;
Esperanto Nyt. 2004/1;
Esperanto. 2003/12;
Heliko. 2003/1;
Heroldo de Esperanto. 2003/17,18;
KAE-Informilo. 2004/45;
Kataluna Esperantisto. 2003/94;
Komencanto. 2003/5,6;
Kontakto. 2003/6;
La Movado. 2003/634;
La Ondo de Esperanto. 2004/1;
La Revuo Orienta. 2003/12;
La Sago. 2003/0,1;
Le Travailleur Espérantiste. 2003/268;
Levilkarto. 2003/4;
Literatura Foiro. 2003/206;
Monato. 2004/1;
Norvega Esperantisto. 2003/6;
REGo. 2003/5-6;
Sennaciulo. 2003/11,12;
Service de Presse. 2003/0,1;
Spiritisma Esperanto-Informilo. 2003/125;
Tempo. 2003/2;
Verda Saksofono. 2004/8.

M O Z A I K O

Por la novembra krucvortenigmo venis 27 respondoj. Ĉiuj solvoj krom unu estas ĝustaj. Ilin sendis: Albert Reiner (Aŭstrio); Edmund Grimley Evans, Norman Ingle, Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (Britio); Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen, Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Pierre Royer, Johan'Luko Tortel (Francio); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Antanas Grincevičius (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Ester Olsen (Norvegio); Zbigniew Czupkałło, Hanna Skalska, Zbigniew Tylkowski (Pollando); Viktor Alikin, Ivars Barŝevskij, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Oleg Sevruk, Anatolij Sidorov (Ruslando); Eric Castell, Roland Larsson (Svedio); Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

La libropremion gajnis Hans-Burkhard Dietterle. Ni gratulas lin!

La solvo: Ŝlosilvortoj: facila enigmo. Vortoj: 1. Farado; 2. Tercio; 3. Lakono; 4. Rodari; 5. Retort'; 6. Pilono; 7. Negrin'; 8. Intrig'; 9. Milito; 10. Refren'; 11. Strigo; 12. Monato. 


Kompilu proverbon

Enmetu la mankantajn vortojn en la subajn proverbojn kaj el tiuj ok vortoj kompilu ankoraŭ unu proverbon. Sendu ĝin kiel la solvon de la tasko.

1. Tablon ornamas ne tuko sed xxxx.
2. xxxxxxx estas gasto, se ne longe li restas.
3. xxxxxx vorto pli atingas ol forto.
4. Lakto estas xxx nutra ol vino.
5. Pli xxxx pano sen butero ol dolĉa kuko sen libero.
6. Ĉie xxxxx varme, sed hejme plej ĉarme.
7. Per xxxxx ĝentila ĉio fariĝas facila.
8. Pli feliĉa estas donanto xx prenanto.

Sendu la solvon tiel, ke ĝi atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 20 mar 2004.

Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin


Kiu estas sur la foto?

En novembro ni komencis serion da fototaskoj “Kiu estas sur la foto?” kiun prizorgas Ziko Marcus Sikosek. Por la novembra tasko venis tri respondoj. Ĝuste respondis Daniel Luez (Francio) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio), kiuj senerare rekonis la fotiton – Stano Marček el Slovakio. La tria skribis, ke sur la foto estas Stefan MacGill.

La loto donis libropremion al nia ĉilia leganto José Antonio Vergara. Gratulon!

Bonvolu antaŭ 20 mar 2004 sendi al la adreso de La Ondo la nomon de la persono, kiu estas sur la supra foto. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon!


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (14)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto | 
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto | 
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto | 
La dek-tri parto


Instrua postulo

Dum nia lasta jarkunveno Johan v.d. Hoek proponis konfiski la elementajn lernejojn. (Esperanto-Nederland. feb 1996)

Fumkulta sepulto

La cindrujon de Irja Klemola oni enterigis en Sääksmaki (Esperantolehti. 1996: 1)

Fumoza ripozo

Ĉiun jaron 10,000 svedoj kuŝiĝas mortaj pro fumado. (Telopeo. maj 1996)

Esprimo de sentoj al elektantoj

Realece elektiĝas ne nepre la objektive plej taŭga kandidato sed tiu kiu sukcesis, foje per puraj emociaĵoj, konkreti la korojn de elektantoj. (Ilja B.S. De Coster, 20 dec. 2003, http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/6282)

La moncivitano

Giorgio Silfer parolanta dum la 63-a Monkongreso en Meksikio (Heroldo de Esperanto. 15 dec 1996)

Pasteĉo el feĉo?

[En Vjetnamio] viando estas malofta kaj multekosta. Ekzemple porkaĵo estas kosta kaj kakaĵon oni manĝas nur en specialaj tagoj kaj festoj kaj servas al karaj kaj honoraj gastoj! (La Verda Kolombo. maj-jun 1996)

Per la sankta amo disbatotaj

Esperanto estas la plej taŭga ilo por rompi lingvajn barelojn. (Katinjo Fetes-Tosegi, Radio Vieno, 21 mar 1996)

Vere nedankinde

Cetere, dankon pro via danko pri la UEA-gratulejo. (Roy McCoy, 28 dec. 2003, http://groups.yahoo.com/group/ uea-membroj/message/6343)

Plukis István Ertl


Anoncetoj

Postdiploma studentino el Sankt-Peterburgo invitas ĉiujn viziti http://sfo.ab.ru/~oxy. La eksperimento en tiu paĝo estas grava parto de la verkata disertacio pri Esperanto-prononco. En tiu paĝo oni petos vin aŭskulti kelkajn sondosierojn, pritaksi la prononcon de parolantoj laŭ du skaloj kaj lasi iom da informo pri si.

Laŭ RU-167031, Komi, Syktyvkar, a.k. 1316, Sidorovu Anatoliju Veniaminoviĉu kontraŭ 30 rubloj aĉeteblas D-ro L.Zamenhof: skizo de biografio de Gaston Waringhien en la rusa lingvo.


Korajn gratulojn al Aleksandr Shlafer kaj Tatjana Sotnikova, kiuj geedziĝis en Kalifornio la 6an de januaro 2004. (A.P., HaGo, AlKo)


Ni kore dankas pro la multaj Kristnaskaj kaj Novjarfestaj gratuloj, kiujn ni ricevis. Ni kore reciprokas, kaj esperas, ke niaj legantoj pasigis la jarŝanĝajn festojn ne malpli agrable ol Zdzisław Blażejczyk sendinta la apudan foton. Refoje ni deziras al ĉiuj bonan jaron 2004.

Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2003 la sesan Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. Partoprenis 102 fotoverkoj de 31 aŭtoroj el 13 landoj: Brazilo, Bulgario, Finnlando, Francio, Hungario, Germanio, Kanado, Pollando, Ruslando, Singapuro, Slovenio, Svedio, Svislando.

La partopreno estis rekorda; en 2002 estis ricevitaj 61 fotaĵoj de 21 aŭtoroj el 10 landoj.

15 jan 2004 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

1a premio (€50 kaj abono al La Ondo de Esperanto):
Tibor Magyar (Singapuro) pro ciklo da fotoj.

2a premio (€25 kaj abono al La Ondo de Esperanto):
Joaquim João Mariano (Brazilo) pro “Belulino ĉe bambuaro” kaj “Enmemiĝa gitaristo en folklora festo”.

3a premio (abono al La Ondo de Esperanto):
Robert Kamiński (Pollando) pro “Quo vadis, homo”.

Laŭdaj mencioj:
Marcos A. Bueno (Brazilo) pro “Manoj kun kafo”.
Sergej Griŝĉenko (Ruslando) pro “Ondo”.
Andrea Ottrok (Hungario) pro “Somero”.
Karen de Cássia Pereira (Brazilo) pro “Refreŝiga”.
Raita Pyhälä (Finnlando) pro “Juno kaj maljuno”.
Teresinha Ribeiro (Brazilo) pro “Leviĝanta tago”.

Priesperantaj fotoj

Premio (Libroj de Sezonoj kontraŭ€ 50):
Karen de Cássia Pereira (Brazilo) pro “Geesperantistoj ĉe la natura fenestro”.

Laŭdaj mencioj:
Andrea Ottrok (Hungario) pro “Frenezaj esperantistoj dum IES”
Robert Kamiński (Pollando) pro “Ĉio verda — eĉ la nomo de la pastro”.

Laŭ la Regularo de la Konkurso, la organizantoj havas ekskluzivan rajton ĝis la 31a de decembro 2005 uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!

Halina Gorecka
sekretario de la konkurso
Musklaku por vidi tri fotojn, kiuj aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto.
  • Tibor Magyar. Mondo el ĉina vidpunkto
  • Tibor Magyar. Je via dispono
  • Joaquim João Mariano. Belulino ĉe bambuaro


  • Leterkesto

    La januara kovrilo plaĉas al mi pro tio ke ĝi estas kolora (Mi revas vidi ĝin ĉiam kolora). La ideo de la januara kovrilo estas pli bona kaj klara ol de la lasta jaro. Post la lasta ŝanĝo de la kovrilo ĝi estas ne legebla kaj la aspekto de ĝi revenis al la 70aj jaroj. Mi ne komprenas, kial vi ŝanĝis la aspekton al pli malbona en la lasta jaro. La titolo sur la kovrilo devas esti bone videbla kaj klara. Oni devas rekoni la revuon de kelkaj metroj. En la pasint-jara versio la nigraj surskriboj miksiĝas kun bluaj elementoj, kaj ĉio estas iom kaosa. Ne estas bone ofte ŝanĝi ĝin, sed se vi volas ŝanĝi, faru pli bonan kaj konsultu profesiulon, kiu konas modernajn tendencojn. Por mi la antaŭlasta kovrilo kun la blua surskribo estas pli bona. Mi proponas reveni al tiu blua surskribo kaj trakti ĝin kiel neŝanĝebla simbolo “logo” de via gazeto.

    Robert Kamiński (Pollando)

    Mi konfirmas la ricevon de la januara Ondo. La nova kovrilo multe altigas ĝian eksteran kvaliton. Eĉ ne sufiĉe nuda knabino aspektas multe pli alloge ol la zebraj strioj de la malnovaj kovriloj. Se Vi ne volas enriskigi la reputacion de Via revuo, bonvolu estonte ornami la knabinajn korpojn per la verda stelo. La problemo konsistas en tio, ke La Ondo fariĝas pli interesa ol la “Revuo”. Sed eble tio ne estas Via problemo.

    Roman Dobrzyński (Pollando)

    Laŭ mi la kovrilpaĝo estas bela kaj inspira. Mi ja estas eterna adoranto de la virina beleco. Plaĉas al mi ankaŭ la naturbeleco.

    Bruno Lehtinen (Finnlando)

    Hodiaŭ mi ricevis la januaran Ondon. La nova formo ege plaĉas al mi. Ankaŭ la fotoj estas belaj kaj interesaj.

    Andrzej Sochacki (Pollando)

    En la novembra Ondo mi tre ŝatis legi “Por la Esperanta rok-muziko” — ero de via bonega sekvo da prezentoj de gravaj aktivistoj en Esperantio. En decembro mi ŝatis legi precipe la intervjuon kun Jarosław Czubiński, la tekston pri la Steele-a agado, la “Tribuno”-leterojn, “Vide el Bruselo” kaj la recenzon de Alen Kris. Sed plej multaj kurt-tekstoj pri okazintaĵoj en Esperantio ne sukcesas kapti mian intereson, sed estas bone ke ili ne estas tro etaj.

    Bonan feliĉan Ondo-jaron!

    Jarl Hammarberg (Svedio)

    Bonvolu skribi vian opinion pri La Ondo, ties aspekto kaj enhavo. Viaj leteroj helpas plibonigi la revuon. (LOdE)


    Nekrologoj

    30 okt 2003 forpasis
    Ervins Mozerts (1934-2003)
    esperantisto ekde 1956, proponinto de la Ĉebaltiaj Esperanto-Tendaroj, organizanto de la junulara movado en Baltio en la jaroj 1950-60aj.

    6 nov 2003 en Tiĥvin forpasis
    Nikolaj Nikolajeviĉ Zverev (1913-2003)
    unu el la plej malnovaj esperantistoj de Ruslando, ekskolonelo, honora civitano de Tiĥvin, esperantisto ekde la 1930aj jaroj.

    9 nov 2003 post mallonga malsano forpasis
    Boo Mee Kim-Lindblom
    la nuna kasisto de ILEI.

    25 nov 2003 forpasis
    Joachim Giessner (1913-2003)
    elstara germana esperantisto, honora Membro de UEA.

    Komence de decembro 2003 forpasis
    Daphne Lister (1921-2003)
    esperantistiĝis en 1951, prezidinto de la Esperanto-Societo de Manĉestro. Naŭ poemoj el ŝia originala poemaro Ĝis nun (1976) aperis en la Esperanta Antologio.

    21 dec forpasis pro kancero
    Martin Howard (1939-2003)
    eksa sekretario de la Kvakera Esperantista Societo.
    Li ofte partoprenis en La Ora Pola Autuno kie li praktikis alternativan medicinon. 


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@esperanto.org.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Petko Arnaudov, N.Popkonstantinov 40, ap 8, BG-3000 Pazarĝik
    Rete: pa@telecablenet.com

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
    Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

    HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 1205, 261 Cooper street, Ottawa, Ontario, Canada K2P 0G3
    Rete: greatrex@uottawa.ca

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
    Rete: grafokom@kc.hinet.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: litova.ea@mail.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
    Rete: gddewar@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
    Rete: sezonoj@gazinter.net

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2004. № 2 (112)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 566033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2004:
        — Internacia tarifo: 25 eŭroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
        — Ruslanda tarifo: 250 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 800 ekzempleroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
        — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
        — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2004.
    Subtitolo