Titolo

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 1999. No 12 (62)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Gratulbildo


ENHAVO

REDAKCIE

  • Al la legantoj
  • ÆEFARTIKOLO

  • Kep Enderby. Prezidanto de UEA en Azio
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • Lingvo kaj homaj rajtoj
  • Packultura aktivado de UEA vekas atenton de Unesko
  • Renato Corsetti. Agado Esperanto: projekto 2a "1000 familiaj paka¼oj
  • Spomenka Þtimec. La deziro de Gjivoje plenumita
  • Miroslav Malovec. Æe¶io: nova asocia gvidantaro
  • Ruben Torres. Kolombio: "tutfirme kaj esperplene"
  • Puramo Chong. La 3a Azia kongreso okazos en Koreio
  • Konstantin Demjanenko. 10a kongreso en Ukrainio
  • Bard Hekland. Pri naciismo kaj internaciismo en Strasburgo
  • Stanislaw Mandrak. Uzantoj kaj Praktikantoj en Gliwice
  • Integriøo de la distribuado
  • Boguslaw Sobol. "Mia malgranda patrujo"
  • Helpu al la renovigo de KCE
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Vladimir Bespalov. Donacoj el Francio per Esperanto
  • Boris Kondratjev. Ni partoprenas en Interkulturo
  • Aleksandr Blinov. Lingva festivalo en Æuvaþio
  • Andrej Ananjin. StRIGo-5
  • Viktoria Nikiforova. Konferenco de Scio
  • Aleksandr Titajev. Sekvio en For-Orienta Kongreso
  • Valentin Melnikov. Nova virtuala Ago-Tago
  • TRIBUNO

  • Propono de Konstitucia Æarto de la Esperanta Civito
  • Igorj Akimenko. Doni praktikajn ekzemplojn
  • Mike Leon. Artur revenos hejmen
  • Grigori Arosiev. Nomoj misskribitaj
  • Maria Prilepskaja. "La Vintra Milito": ne bona artikolo
  • Renato Corsetti. Helpu maljunan sinjorinon transiri militojn
  • Elson B. Snow. La Ondo: grava æenero
  • Valentin Melnikov. Stranga logiko de P.Fiþo
  • Ulrich Matthias. Æu la nova latino?
  • Johannes Rühl. Mesaøoj por la venonta jarcento
  • BELETRO

  • Anton Æe¶ov. Ivaæjo (Tradukis Valentin Melnikov)
  • BIBLIOTEKO

  • Aleksandro Shlafer. Vi øuos la legadon
  • Sergio Pokrovskij. Sincere kaj freþe, kiel antaý 101 jaroj
  • Halina Gorecka. Kelkaj faktoj pri la Esperanto-eldonado en Ruslando
  • Thorsen-apogo asignita
  • UEA eldonis verkon pri lingvopolitiko
  • Marc Hiltbrand. Heroldo apartenas al LF-koop
  • Esperanto, paco kaj Æinio
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Granda Novjarfesta Konkurso
  • DIVERSA¬OJ

  • Kalendaro
  • Perantoj de "La Ondo de Esperanto"
  • Kolofono

  • Redakcie

    Decembra bildo de Maþa Ba¼enova

    Antaý kelkaj semajnoj post longa foresto nin revizitis unu el niaj konatoj, iam aktiva sed nun hejma esperantisto. Kiam lia scivolemo pri la lastatempaj edziøoj, naskoj, forpasoj kaj laborþanøoj de pluraj komunaj gekonatoj estis kontentigita (kredu, ke tio postulis pli da tempo, ol oni bezonas por trastudo de la "Konstitucia Æarto") li atentis niajn eldona¼ojn.

    Pafinte kelkajn sarkasmajn parol-sagojn al la preskvalito de la libroj, nia dokta amiko degne laýdis ilian enhavon, ne forgesinte diri, ke sur nia loko li eldonus verkojn multe pli bonajn kaj pli debitajn. Plue li ekfoliumis La Ondon, susurante, fajfetante kaj murmurante.

    -- Stranga estas via Ondo, -- li grumbletis. -- Mi ne komprenas, kion øi similas... Ne Monaton, æar vi ankaý pri Esperanto informas... Ankaý ne Esperanton, æar ne nur pri Esperanto mi æe vi legas... Eæ ne Literaturan Mondon, nek la Foiron, æar viaj poemoj (ni hontigite mallevis la rigardojn), nu, ili eæ preskaý tute mankas... Kaj El Popola Æinio estas tute alia (ni hontruøiøis, atendante daýrigon pri la "mizera kvalito")...

    Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Nia gasto estas eminenta konanto de la Esperantaj literaturo kaj gazetaro, kaj lia pasio estas foliumi flaviøintajn malnova¼ojn. Fine li frapis sian frunton:

    -- Ah ha! Kial mi ne tuj divenis. Simple kiel ovo! Ja estas La Ondo de Esperanto... Tia, kia øi iam estis, sed nur pli moderna!..

    Li pravis. Nia revuo ricevis inspiron kaj instigon rekte de la pionirepoka Ondo, fondita de Sa¶arov antaý 90 jaroj, eæ se iuj kontestas tion. La binditaj kolektoj de la malnova LOdE estas nia breviero. Kompreneble, oni ne bone progresus kun la piedoj en la pasinteco, kaj la prezentomaniero iøis alia, sed la temaro kaj la tradicioj restas aýtente Sa¶arovaj.

    Cetere, unu el la tradicioj de l' car-tempa Ondo estis jarfine donaci al la legantoj literaturan suplementon. Tiu tradicio daýras, kaj æi-kune vi ricevas volumeton de Valerij Brjusov. Ni esperas, ke vi þatos la strang-etosajn verkojn, kiuj balanciøas sur la rando inter la realo kaj fantazio.

    Antaý la foriro nia erudiciulo bonkoriøis (æu ankaý pro la simpla sed abunda regalo?) kaj abonis La Ondon. Ankaý por la jaro venonta.

    Ni dankas nian legeman (kaj foliumeman) amikon. Ni dankas æiun el niaj legantoj, kiuj investas siajn tempon kaj monon por æiumonate legi La Ondon. Ni esperas, ke vi estos inter la dankatoj ankaý post unu jaro.

    Feliæan Novan Jaron kaj Gajan Kristnaskon!

    Halina kaj Aleksander

    La kovrilpaøan bildon donace sendis nia pola leganto Stanislaw Þmigielski.
     


    Prezidanto de UEA en Azio


    Prezidanto de UEA Kep Enderby alte taksas la gravecon de la E-movado en Azio, æar li forte opinias, ke la progreso de Esperanto mondskale dependas de la fortigo de la azia E-movado. Li bonvole disponigis al E-gazetaro raporton pri sia lastatempa dufoja restado en Azio.
    Kep Enderby
    Æi-aýguste post sia partopreno en la Karolovara SAT-kongreso kaj en la Berlina UK, la prezidanto de UEA partoprenis la 2an Azian E-Kongreson en Hanojo (LOdE. 1999: 10, pø. 3) kaj post tio vizitis Tajlandon, kie en la æefurbo Bankoko li prelegis pri Esperanto angle al studentoj kaj profesoroj de du universitatoj. Ege helpis lin pastro Andreoni, kiu loøas kaj laboras en Tajlando. Intervjuoj kun ¼urnalistoj donis bonegan informan efikon.

    Dum la restado en Hanojo, gvidantoj de la vjetnama movado ofte diris al Enderby, ke Vjetnama E-Asocio kaj la Registaro de Vjetnamio, bonvenigus UK-on baldaý en Vjetnamio. Estas konate, ke Enderby ege simpatias kun tiu deziro de la vjetnamoj. Hanojo planas konstrui novan Kongresejon en 2002 aý 2003.

    En oktobro li denove vizitis Azion, æi-foje Koreion kaj Japanion. Li vojaøis tie dum preskaý tri semajnoj.

    En Koreio li unue æeestis en la Korea E-Kongreso (LOdE. 1999: 11, pø. 5) kaj poste kune kun profesoro Lee Chong-Yeong partoprenis Internacian konferencon de Ne-Registaraj Organiza¼oj. Dum tiu "CONGO-kongreso" Enderby intervenis parolante ses fojojn. Ege gravas por UEA kaj Esperanto øenerale, ke UEA estu bone reprezentota æe la Jarmila Forumo, kiu okazos printempe en Novjorko.

    Post la fino de la Seula Konferenco, Enderby kun Lee Chong-Yeong kaj Lee Chong-Sae flugis en Japanion por partopreni la japanan E-kongreson, kiu okazis en Montizuki. Æe la malfermo Enderby prelegis pri "Kial la mondo bezonas Esperanton". Li ankaý partoprenis tie la kunvenon de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia E-Movado).

    Post tiu kongreso, japanaj esperantistoj organizis por li intensan semajnan programon, dum kiu la prezidanto de UEA plurfoje prelegis en Esperanto kun japana interpretisto en Tokio kaj aliaj urboj pri Esperanto, multkulturismo kaj homaj rajtoj. Plurfoje li estis intervjuita de gazetaj, radiaj kaj televidaj ¼urnalistoj. Krome, li havis renkontojn kun gvidantaj oficistoj de Amnestio Internacia, UNESKO-Asocioj de Japanio kaj Oomoto.

    Resumante la vojaøon, Enderby emfazis, ke li esperas, ke la bonaj rezultoj estos daýrigataj. Li aldonis, ke la entuziasmo, helpemo, gastamo kaj bonkoreco elmontritaj al li kaj al lia edzino en la vizititaj landoj estis elstaraj kaj kortuþaj. Simile elstaris la organizaj talentoj de la aziaj samideanoj.

    Li aparte menciis la malavarajn agojn kaj organizan talenton de Myoshi-san [S-ro Myoshi], al kies laboro por Esperanto multon þuldas la azia kaj tutmonda E-movado.

    Kep Enderby
     


    Lingvo kaj homaj rajtoj


    Pli ol 7000 reprezentantoj de pli ol 600 internaciaj organiza¼oj partoprenis en la Internacia Konferenco de Ne-Registaraj Organiza¼oj Seulo 1999, kiu okazis en la korea metropolo 10--15 okt. Øi estis organizita de CONGO (platformo de NRO-j en konsultaj rilatoj kun UN), de la Plenumkomitato de NRO-j asociitaj kun la Departemento de Publika Informado de UN, kaj de la Societo de Tutmonda Kunlaboro de la Universitato Kyung Hee. La kadra temo de la konferenco estis "NRO-j en la 21a Jarcento".

    UEA, kiu havas konsultajn rilatojn kun UN kaj estas asociita kun øia Departemento de Publika Informado, aktive partoprenis la Konferencon jam en la prepara stadio, kun la helpo de sia korea landa asocio. UEA speciale koncentris sian agadon al unu el la kvin temoj de la konferenco Homaj Rajtoj. Kadre de øi estis okazigita, laý iniciato de UEA kaj de Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo, temgrupa sesio pri "Lingvo kaj Homaj Rajtoj". Øin gvidis Kep Enderby, prezidanto de UEA. Prof. Lee Chong-Yeong, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, faris enkondukan prelegon. Prelegis ankaý reprezentantoj de la Bahaa Internacia Komunumo kaj de la Uhonbulisma Eklezio.

    La zorge preparita agado de UEA kondukis al bona rezulto. Post vigla diskuto la 35 partoprenantoj de la Tema Grupo unuanime rezoluciis pri rekomendoj al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (EKOSOK) kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j okazonta en Novjorko en majo 2000. 15 okt la rekomendoj estis adoptitaj de la Tema Plenkunsido pri homaj rajtoj.

    Post la komuna seminario de UEA kaj la Alta UN-Komisiito pri Homaj Rajtoj en Øenevo aprile 1998, UEA denove sukcesis tiri en UN-medio atenton al la lingvaj aspektoj de homaj rajtoj. Tiel UEA realigas sian strategian celon kreskigi konscion pri tiu neglektata kampo.

    Dum la konferenco Korea E-Asocio funkciigis informbudon. Per informiloj en pluraj lingvoj, tradukoj de la Praga Manifesto, libroj, revuoj, afiþoj k.a. materialoj la konferencanoj povis konatiøi kun la lingvo kaj movado de Esperanto.

    Rezolucio:

    La Tema Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj de la Internacia Konferenco Seulo 1999 de Ne-Registaraj Organiza¼oj rekomendas:

    1) ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiøintaj Nacioj (EKOSOK) metu en la tagordon de sia proksima kunsido la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", kun la celo diskuti problemojn de tutmonda lingva politiko kaj la neniigon de homaj rajtoj kaýze de lingva malegaleco;

    2) ke tia kunsido konsideru la nomumon de komisiono por esplori la uzeblecon kaj praktikecon de internacia helpa lingvo;

    3) ke EKOSOK raportu al la Øenerala Asembleo de Unuiøintaj Nacioj pri la rezultoj de øiaj malkovroj, kaj

    4) ke tiu æi Seula Internacia Konferenco de NRO-j submetu la suprajn erojn kiel rekomendatajn proponojn al EKOSOK kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j, antaývidata por 22--26 maj 2000, por iliaj atento kaj sekva agado.

    GK UEA
     


    Packultura aktivado de UEA vekas atenton de Unesko

    La øenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, faris laborviziton al la Pariza sidejo de Unesko 11--12 nov. La vizito okazis en la kulmina momento de la Øenerala Konferenco de Unesko, kiam estis elektita la nova øenerala direktoro de tiu UN-organiza¼o. Buller kaj la konstanta Unesko-reprezentanto de UEA, Vincent Charlot, æeestis la elekton de la japana diplomato Koichiro Matsuura al tiu posteno por la 6-jara periodo 1999--2005.

    La plej grava temo dum la diskutoj en Parizo estis la kontribuo de la Esperanto-komunumo al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000. Lige kun tiu Jaro estis lanæita Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto. Øin iniciatis grupo de laýreatoj de la Nobel-pacpremio, i.a. Mi¶ail Gorbaæev, Nelson Mandela, Shimon Peres kaj Jose Ramos Horta.

    La delegacio de UEA prezentis la planon de UEA pri kolektado de subskriboj por Manifesto 2000 al Enzo Fazzino, respondeculo en Unesko pri tiu dokumento. S-ro Fazzino tuj aliris sian komputilon por seræi la TTT-paøojn de UEA, kie jam nun eblas subskribi la Manifeston. UEA baldaý eldonos øin ankaý kiel faldfolion, por ke ankaý tiuj sen retaliro povu øin subskribi. La granda celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj, kiujn oni transdonos al la Øenerala Asembleo de UN en septembro 2000. Por akceli la kolektadon de subskriboj, Unesko planas eldoni diplomon por "Heroldoj de Manifesto 2000", t.e. aktivaj kolektantoj. Vidinte la aktivecon de UEA, s-ro Fazzino promesis presi la diplomon ankaý en Esperanto.

    La agado de UEA por la kulturo de paco estis diskutata ankaý en la kunsido kun s-ino Monique Fouilhoý, prezidanto de la Kontaktkomitato de NRO-j. Þi dankis al UEA pro øia subskribo de Kontrakto pri Partnereco por la Kulturo de Paco. La æefa evento, per kiu UEA kontribuos al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco (IJKP), estos la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo, kies temo estos "Lingvo kaj la kulturo de paco". Dank' al la Kontrakto pri Partnereco UEA ricevis la rajton titoli la 85an UK Flagþipa Evento de IJKP. Estis interkonsentite, ke s-ro Patrick Duong, respondeculo pri IJKP æe la Kontaktkomitato de NRO-j, partoprenos kaj prelegos en la Tel-Aviva UK.

    GK UEA
     


    Agado Espero: projekto 2a "1000 familiaj paka¼oj"

    Niaj legantoj verþajne memoras, ke dum la milito en la eksa Jugoslavio UEA vastigis la agadon æirkaý la Konto Espero (kiu celas precipe esperantistajn viktimojn) al la Agado Espero, kiu celas kunligi kaj subteni iniciatojn de aliaj esperantistoj kaj esperantistaj organiza¼oj favore ankaý al neesperantistaj viktimoj (LOdE. 1999: 7).

    Unu el tiuj agadoj estis nomita "1 000 familiaj paka¼oj".

    Nun, surbaze de detala raporto de la loka organiza¼o Humanitara Organizo Espero (HOE), starigita kaj estrata de esperantistoj, oni vidas ke finfine la respondo al la alvoko estis tiel bona, ke en la fino oni povis donaci proksimume 2 000 paka¼ojn (precize 1 998).

    La disdonado okazis interkonsente kun la Ministerio por rifuøintoj kaj kun lokaj urbaj instancoj en Sarajevo, Novi Grad kaj Hadzici.

    Æi tiu artikolo celas æefe danki la donacintojn. Inter æi tiuj elstaras la kataluna Fons Catala el Barcelono kaj la franca Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. Sed same valoran kontribuon faris pluraj individuaj esperantistoj.

    Interalie kelkaj esperantistoj tradukis la tekston al sia nacia lingvo kaj provis interesigi neesperantistajn help-organiza¼ojn. Aliaj esperantistoj (ekzemple, Japana E-Instituto) estas nun kolektantaj monon por æi tiu agado.

    En Bosnujo mem la agado ricevis grandan atenton. La æefa bosna gazetaro kelkfoje raportis pri æi tiu agado kaj sekve de gazetaraj konferencoj la lokaj radio kaj televido intervjuis la gvidantojn de HOE. Faldfolio kun klarigoj pri la kampanjo en la albana kaj bosna estis enmanigita al æiu familio kune kun la paka¼o.

    Dum æi tiu agado ankoraý ne finiøis, HOE jam organizas aliajn projektojn kaj por Bosnujo kaj por aliaj landoj. Ili seræas esperantistojn, kiuj povus kontaktigi ilin kun neesperantistaj help-organiza¼oj. Se vi konas homojn en tiaj organiza¼oj, petu detalojn pri la projektoj æe HOE (M.Spahe, 10/II, 71000 Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, Fax +387 71441843).

    Ankoraýfoje esperantistoj pruvis, ke ili ne estas senreagaj antaý homaj katastrofoj, kiujn nia mondo pli kaj pli spertas. Ni provas disvastigi la idealojn de la Esperanto-movado, kiuj provas eviti la uzon de "glavoj sangon soifantaj", sed samtempe ni provas ripari la damaøojn faritajn de tiuj glavoj.

    Dankon al la Humanitara Organizo Espero kaj al æiuj donacintoj.

    Renato Corsetti
    UEA, Agado Espero
     


    La deziro de Gjivoje plenumita

    Marinko Gjivoje (1919--1982), unu el la plej admirindaj Esperantaj bibliofiloj el Kroatio, fine povus ripozi en paco. Lia familio transdonis al Nacia kaj Universitata Biblioteko en Zagrebo la imponan kolekton de Esperantaj libroj, kiujn li testamente lasis al la biblioteko. Nun en la biblioteko troviøas 2901 libroj kaj 274 Esperantaj vortaroj.

    Marinko Gjivoje testamentis sian libraron al tiu æi biblioteko, kiun li forte estimis. 31 maj 1982 pluraj homoj kunvenis je la oka matene en la biblioteko por atesti pri la transdono de la donaco. Sed ili vane atendis Marinkon. Li forpasis je la sesa matene en la tago kiam li kunvokis la kunsidon pri la transdono de siaj libroj al la nacia trezorejo. Post 18 jaroj liaj libroj estas en la biblioteko, kie li volis vidi ilin.

    Pluraj kroataj gazetoj raportis pri la evento. Laý la deklaro de la direktoro de la Nacia Biblioteko d-ro Josip Stipanov la libroj estos pretaj por la uzo antaý la 86a UK en Zagrebo.

    Kroata E-Ligo nun traktas kun la Nacia Biblioteko pri okazigo de Zamenhof-Tago 1999 en la biblioteko, kie estas la plej riæa kolekto de Esperantaj libroj en Kroatio.

    Spomenka Þtimec
     


    Æe¶io: nova asocia gvidantaro

    15--17 okt 1999 okazis en la sudbohemia urbo Tábor en Integrita Mezlernejo de Servoj kaj Metioj la 9a nacia kongreso de Æe¶a E-Asocio.

    Partoprenis æ. 115 personoj (inkluzive de gastoj). La vendreda vespero post alveturo de la kongresanoj estis dediæita al diskutado pri UK Berlino, la propra kongresa traktado realiøis sabate. La kongreson salutis vicurbestrino, sekvis raportoj de la malnovaj komitatanoj pri la agado ekde la 8a kongreso (1996 en Havírov). Sekvis prezentiøo de novaj honoraj membroj kaj de kandidatoj por la nova asocia komitato. Dum pripensado, kiun elekti, aliøintaj parolantoj prezentis la agadon de siaj kluboj kaj sekcioj en riæa diskutado. Kiel komitatanoj estis elektitaj Zdenek Heiser, Petr Chrdle, Lucie Kareþová, Kveta Krajíèkova, Jindrich Ondracek, Vera Podhradská (kiu poste akceptis la prezidantecon) kaj Jan Repa, kiel kontrolgrupo Vlastimil Koævara, Josef Hron kaj Libuþe Krejèí. La sabatan vesperon finis dancamuzo kun tombolo.

    Dimanæe lokaj esperantistoj prezentis al la kongresanoj sian urbon kun riæa historio -- øin fondis en 1420 husanoj kiel urbon de "batalantoj de Dio", kie æiuj volis esti fratoj kaj fratinoj, egalrajtaj kaj justaj. Ili malpaciøis pro diferencaj religiaj opinioj, tamen la urbo restis.

    La honoran membrecon de ÆEA akiris Jirí Karen (poeto), Vlastimil Koævara (asocia eksprezidanto), Kurisu Kei (japana bohemisto), Zdenek Pluhar (kemiisto), Josef Rumler (poeto), Jarmila Ryznarová (AEH-prezidantino) kaj Jirí Vychodil (eksprezidanto de blindula sekcio, redaktoro de Aýroro).

    Bedaýrinde Josef Rumler 1 nov 1999 mortis en aøo de 77 jaroj, meze de tradukado el la klasika æe¶a poezio. Tamen li sukcesis æi-jare eldoni siajn tradukojn de "Majo" (K.H. Mácha) kaj "Kristnaska tago" (K J. Erben) utiligante alian traduk-metodon ol Tomáþ Pumpr.

    Miroslav Malovec
     


    Kolombio: "tutfirme kaj esperplene"

    Inauguro de la Kolombia E-Kongreso
    La 5a Kolombia Kongreso de Esperanto okazis en Ibageo 16--18 okt 1999.

    Oni povas mezuri la kongreson per diversaj mezuriloj. Laý la "mezurilo pri kvanto" øi estis malpli sukcesa ol normale, æar en Kolombio nun estas la plej grava ekonomia krizo dum la lastaj 60 jaroj. 34 gesamideanoj aperas en la inaýgura kongresa foto, sed "oficiale" 26 partoprenis.

    Laý la "mezurilo pri semado" la kongreso estis sukcesa. La loka grupo (kun pli ol 40 infanoj, kiuj lernas Esperanton en la lernejo "San Simn") fariøis multe pli solida. Dum la inaýguro la infanoj ricevis atestilon pri la sukceso de la unua baza E-kurso en Ibageo...

    Laý la "mezurilo pri diskonigado" la kongreso estis ege sukcesa. Kvar intervjuoj en la lokaj radiostacioj kaj unuapaøa raporto en la æefa ¼urnalo de Ibageo montris ke Esperanto ne estas io ekzota aý neatingebla.

    La "mezurilo pri kulturo kaj klerigo" montris rimarkindan panoramon, kiun konsistigis kurso por progresantoj de prezidanto de la Akademio Geraldo Mattos, prelegoj, teatra¼oj kaj muziko.

    Movade la kongreso havis du æefajn punktojn:

    -- Estis akceptita la propono de Alfonso Alvarez starigi landan sekcion de TEJO.

    -- Oni decidis konduki la fortojn de nia movado al la atingo de oficiala rekono de Esperanto en Kolombio. Antonio Herrera kaj lia edzino Maria Dilia proponis trafi la Sekretariejon pri Edukado de la departemento Tolimo por starigi kurson. La Øenerala Plano pri Edukado en Kolombio ebligas tion. La kurso havos la benon de la Universitato de Tolimo (eble ankaý de ILEI) kaj permesos enkondukon de Esperanto kiel oficialan studobjekton.

    Krome, Luis Jorge Santos Morales proponis, ke la lokaj grupoj organizu trimonatan kurson. Li mem estu la instruisto kaj la grupo subtenadu la instruiston dum tiu periodo. Cetere, Luis Jorge estas la kapo de unu el la plej gravaj lingvoinstitutoj en Kolombio: Winston Salem.

    La proponoj estis akceptataj entuziasme kaj la Øenerala Plano pri Edukado malfermas æiujn pordojn por efektivigi nian strategian planon.

    Øenerala asembleo de la Kolombia E-Ligo disvolviøis vigle kaj akceptis kelkajn decidojn, interalie pri honoraj membroj, historio de Esperanto en Kolombio, modifo de la kotizoj, starigo de kvaronjara bulteno. KEL oficiale petis de la Akademio rekomendon pri la nomoj de la urboj kolombiaj.

    La libera diskutrondo estis vigla kaj oni parolis, interalie, pri organizo de la movado en Kolombio kiel entrepreno, kaj pri starigo de regiona E-bloko en la bolivaridaj landoj, kiam la movadoj el Ekvadoro kaj Bolivio estos pli fortaj.

    La plej granda parto de la diskutforumo estis uzata por detaligo de la Strategia Plano. Unue Antonio Herrera preparu la kurson por instrui Esperanton; due la Sekretariejo pri Edukado de Tolimo akceptu la kurson; poste KEL pretigu la kurson por reta efektivigo; kaj fine, post la kurso la diplomitoj penetru la lernejojn kaj universitatojn de siaj urboj.

    Konsiderante æiujn "mezurilojn" oni povas konkludi, ke malgraý æiaj malfacila¼oj la movado en Kolombio denove disvolviøas -- ne tro rapide, sed ja tutfirme kaj esperplene.

    Ruben Torres


    La 3a Azia kongreso okazos en Koreio

    Komisiono de UEA pri Azia E-Movado (KAEM) oficiale decidis, ke la 3a Azia E-Kongreso okazos en Koreio en la jaro 2002.

    Intertempe KAEM enketis 14 landajn asociojn en azia regiono pri gastiglando de la 3a kongreso, kaj du landoj reagis al øi: Koreio kaj Nepalo. KAEM-anoj diskutis demokratie kaj konsideris æiaflankajn aspektojn, kaj fine rezultis, ke Koreio estu la gastiglando de la 3a kongreso.

    Puramo Chong
    prezidanto de KAEM
     


    10a kongreso en Ukrainio

    10a Kongreso de Ukrainia E-Asocio (UkrEA) okazis en Kievo 6--7 nov 1999.

    En la æefurbon de Ukrainio venis æ. 60 aktivaj ukrainiaj geesperantistoj el diversaj regionoj. Oni akceptis raporton de la prezidanto de UkrEA Volodimir Hordijenko kaj estraro pri pasinta jaro.

    Okazis reelektoj. Volodimir Hordijenko (Kievo) konservis la postenon de la prezidanto de UkrEA. Estis elektitaj 4 konsilianoj: Aleksandr Griþæenko (Lugansk), Konstantin Demjanenko (Berdjansk), Oleg Pokotylo (Kievo), Viktor Pajuk (Ternopil).

    Dum la lastaj jaroj UkrEA, en kiu nun estas æirkaý 120--130 membroj, rimarkeble evoluis kaj atingis iujn sukcesojn:

    -- la organizo estas oficialigita en Ministerio de Justico;

    -- oni eldonis kaj konfirmis þtatnivele instruprogramon de Esperanto por mezlernejoj;

    -- estis realigita kunlabore kun landa Unio de Junularaj Organizoj Ukraini-Svedia junulara projekto;

    -- Ukrainia esperantistaro havas stabilan kaj informriæan eldonon Helianto, kiun oni legas ne nur en Ukrainio;

    -- UkrEA havas tradician festivalon "Aroma Jalto" -- unu el tute ne multaj speciale lingvaj aranøoj;

    k.t.p.

    Ukrainia E-Asocio enhavas junularan organizon ULEJ (Ukraina Ligo Esperantista Junulara), kiu membras en TEJO.

    Ni esperu, ke plua agado de UkrEA estos sukcesa, utila por esperantistoj, E-movado kaj socio.

    Konstantin Demjanenko


    Pri naciismo kaj internaciismo en Strasburgo

    24--31 okt 1999 okazis en Strasburgo (Francio) seminario "Naciismo kaj internaciismo -- æu konfliktaj aý kompletigaj ideoj?" kiun organizis TEJO kaj Eýropa Junulara Centro (parto de Konsilio de Eýropo). Kunvenis preskaý 40 gejunuloj, kaj kun bona volo, æiuj kontinentoj estis reprezentitaj (kaýzis tion repago de vojaøkostoj far EJC).
    Ziko Sikosek prelegas en Starsburgo
    Prezentiøis vasta prelegaro: praktikaj enkondukoj pri TEJO kaj EJC, la koncepto "nacio" pritraktitaj de historiista, þtatsciencista kaj lingvista vidpunktoj, teorioj pri internaciaj rilatoj kaj prezento de malsamaj esperantistaj tradicioj rilatantaj al naciismo, internaciismo kaj sennaciismo.

    Lige al la prelegoj okazis laborgrupoj, kie la partoprenantoj vigle diskutis kaj interþanøis opiniojn kaj proprajn spertojn. Same gravaj estis la iom netradiciaj rolludoj, kiuj vere rivelis ke ni ne estas tiom toleremaj kaj komprenemaj rilate al fremdaj kulturoj kiom ni þatas pensi.

    Estraranoj de TEJO æeestis kaj multaj praktika¼oj kaj strategiaj demandoj estis neformale pritraktitaj, kaj æe la vesperaj babiltabloj, kaj en la laboruzinoj rilatantaj al la agado de TEJO.

    Kunsido de landaj aktivuloj montris, ke multaj landaj sekcioj lamas. Krom øenerala manko de aktivuloj, la agadon severe malhelpas oftaj abismoj kaj reciproka nekomprenemo inter la junularaj kaj plenkreskulaj landaj organizoj. La plejparto tamen karakterizas la situacion "pliboniøanta".

    La seminario ne faris iun komunan rezolucion kaj ne evoluigis tute novajn konceptojn. Tamen, ni vastigis niajn sciojn pri la mondo kaj ni mem kaj multaj post la seminario ofertis sin por laboro kadre de TEJO (æu malardiøos la entuziasmo reveninte hejmen?). Mi parolis nur kun du nekontentuloj: unu opiniis ke tro multis pezaj fakaj prelegoj, alia ke ne estis sufiæe da faka enhavo. Æiun kontentigi þajne ne eblas...

    Bard Hekland


    Uzantoj kaj Praktikantoj en Gliwice

    11--14 nov 1999 en Gliwice (suda Pollando) jam triafoje renkontiøis esperantistoj el la tuta lando kaj du personoj el æe¶a urbo Opava okaze de la Gliwice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto (GRUPE-3).

    La malfermon de la renkontiøo partoprenis preskaý 70 personoj. Nome de la urbaj instancoj partoprenantojn salutis vicprezidanto de la urba konsilantaro d-ro Tadeusz Grabowiecki kaj estro de la kultura kaj sporta filio de la Urba Oficejo mag. inø. Janusz Jablonski. Ornamis tiun programeron krakova grupo KAMEA.

    Antaý la malfermo oni metis la florojn æe la monumento al Józef Pilsudski en la centro de la urbo, okaze de la Nacia Festo de Sendependeco.

    GRUPE-3 estis ligita kun la 90a datreveno de la fondo de la unua E-grupo en la urbo Gliwice (Gleiwitz) en 1909. Pro tio oni ricevis pli ol dudek salutkartojn el la tuta mondo. Krome estis prezentita konciza historio de la loka E-movado de la komenco en la jaro 1905 øis la jaro 1939.

    La dua celo de GRUPE-3 estis ligita kun la preparo de la novaj programoj por la instruado de nia lingvo. Dum du tagoj veninta instruistaro diskutis pri tiu problemo kaj instruado de Esperanto en Pollando. Oni decidis fini kiel eble plej baldaý la laboron kaj lasi materialojn por registri en koncerna ministerio. Krome estis kelkaj interesaj prelegoj.

    Ege interesa estis renkontiøo kun genepoj de Antoni Grabowski. Hanna Grabowska-Blezien kaj Stanislaw Kruszewski interese rakontis pri la familio de ilia avo kaj iliaj traviva¼oj. Ambaý akceptis la proponon iøi honoraj membroj de la loka E-grupo.

    Dum vesperoj prezentiøis Jerzy Fornal kun belega teatra¼o Arlekeno kaj loka E-kabaredo Amuzo. Dimanæe okazis E-lingva sankta meso kiun celebris pola animzorganto pastro Józef Zielonka kaj loka E-animzorganto pastro Jan Sieminski.

    Kvankam venis malpli multe da esperantistoj ol dezirus la organizantoj, æiuj konstatis ke GRUPE-3 plenumis sian celon kaj sukcesis. Æiuj partoprenantoj deklaris veni al Gliwice la venontjaran aýtunon por GRUPE-4.

    Stanislaw Mandrak
     


    Integriøo de la distribuado


    Kadre de la Pakto por la Esperanta Civito, la direktoro de LF-koop Judit Felszeghy estas komisiita ellabori proponon pri integrita distribua sistemo (IDS) de la varoj de LF-koop (unuavice la perioda¼oj: LF, HdE, HeKo) kaj de la servoj de KCE (unuavice la kursoj kaj semajnfinoj). IDS devus ebligi ankaý la estontan kupliøon de aliaj establoj aliøintaj al la Pakto.

    HeKo
     


    "Mia malgranda patrujo"

    La tri titolaj vortoj estis la temo en la konkurso de infandesegna¼oj en Milanówek (Pollando), okaze de la 100-jara jubileo de tiu æi urbo.

    La konkurson iniciatis konata aktivulo Andreo Pettyn, kiu estas, interalie, vicprezidanto de la urba konsilantaro. Li dissendis 300 informilojn pri la konkurso al diversaj redakcioj, kluboj k.s. E-Klubo en Triesto (Italio) okazigis specialan gazetaran konferencon pri øi. Pri la konkurso informis pollandaj gazetaro kaj televido. Bona kunagado estis kun Finnlando. La informo atingis eæ la Eýropan Parlamenton.

    Rezulte venis 451 ekspona¼oj el 24 landoj.

    Tiel dank' al Esperanto Milanówek iøis konata en la mondo, kaj la vizitantoj de la ekspozicioj konvinkiøis pri la utileco de Esperanto en la interpopola kunlaboro kaj interkompreniøo.

    Laýreatoj de la konkurso:

    1. Alina Rjabniceva (8-jara, RU)
    2. Ascie Sinervie (10-jara, FI)
    3. Nadia Konopienka (9-japa, RU)
    4. Robrecht Simaeve (6-jara, BE).
    Ankoraý dek infanoj, inter ili tri el Milanówek, estis diversmaniere distingitaj.

    Boguslaw Sobol
     


    Helpu al la renovigo de KCE

    Post plurjara neglekto, domo Ernest Naville ricevas flegadon fare de la nova posedanto, Kultura Centro Esperantista (KCE). Estas riparata la tegmento, modernigata la elektra sistemo, plibonigota la interno de la apartamento por la de¼orantoj kaj docentoj, refarbotaj la internaj muroj. La tuto kostos preskaý 20 mil svisajn frankojn.

    Kiu ajn plenkreskulo, esperantisto, rajtas fariøi Apoganto de KCE, per la kotizado de 15 CHF monate. La Apogantoj ricevas regule Heroldon de Esperanto kaj partoprenas en la decidoj de la asembleo.

    Se vi volas helpi al la renovigo de KCE, fariøu Apoganto! La monon vi povas øiri al pæk 23-2921-8, Kultura Centro Esperantista (Svislando), aý al la UEA-konto "kces-i". Ankaý pli malgranda donaceto estas bonvena.

    HeKo


    KURTE

    3 nov 1999 Walter Klag prelegis en la Klubo de Logikaj Pensantoj en la urbocentro de Vieno (Aýstrio) pri la temo "Esperanto: Logika lingvo por logikaj pensantoj. Dialektoj -- altlingvoj -- planlingvoj"; la prelegon sekvis unuhora vigla diskuto. (Walter Klag)

    12 nov la bulgara Radio LUX FM kadre de speciala programo okaze de la unua jaro de sia ekzisto elsendis intervjuon kun Ljubomir Trifonæovski, æefredaktoro de Literatura Foiro, æefe pri la 30-jariøo de la revuo; unu el la lokaj televidaj kanaloj de Vraca elsendis sian programon rekte de la studio de LUX FM, k multaj homoj sukcesis ankaý vidi la intervjuon. (HeKo)

    Kroata þtata instituto por protekto de familio, patrineco k junularo subvenciis partoprenon de 8 gejunuloj kadre de projekto Esperanto en vilaøo Dejana Hruþkar, kies celo estas disvastigo de Eo inter junularo ekster la æefurbo k aktivigo de gejunuloj en la vilaøa medio. (Tempo)

    Studentino pri faka tradukado æe la universitato de Hildesheim, Sandra Schweder verkis 230-paøan disertacion pri "Evoluo k akcepto de teknikaj terminologioj en la planlingvo Esperanto". (Esperanto aktuell)

    La katolika universitato de Petrópolis (Brazilo) proponas, inter aliaj feri-periodaj studobjektoj, bazan kurson de Eo. (Brazila Esperantisto)

    La 4a Æina Kongreso de Eo okazis 17--19 aýg 1999 en la urbo Guilin de Guanøia Øýang-nacia Aýtonoma Regiono (suda Æinio) kun æ. 200 partoprenantoj. Estis elektita 97-persona konsilantaro de ÆEL; s-ino Tan Xiuzhu k s-ro Yu Tao restis respektive prezidanto k øenerala sekretario de ÆEL. (El Popola Æinio)

    Eksprezidanto de KAEM Takeuti Yosikazu ricevis premion Ossaka por 1999 "pro la granda kontribuo al la azia E-movado". (La Revuo Orienta)

    Øenerala asembleo de Esperanta PEN-Centro (La Chaý-de-Fonds) elektis William Auld prezidanto de EPC. Krome estis decidite: aperigi la tradukon de la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj; eldoni trilingvan broþureton pri la Ea literaturo (angle, france, kastilie); prepari projekton de regiona PEN-konferenco; rekandidatigi W.Auld por Nobel-premio. (Judit Felszeghy)

    Revueto Bazaro, eldonata en Cluj-Napoca (Rumanio), dank' al donacoj fondis senpagan prunt-bibliotekon. (Bazaro)


    Donacoj el Francio per Esperanto

    Printempe 1999 ni ricevis informon pri konkurso de infandesegna¼oj en franca urbeto Vendomois. Mi tradukis la informon kaj portis øin al la centra art-lernejo de Soæi. La lerneja estraro organizis kolekton kaj sendon de desegna¼oj ne nur el sia lernejo, sed ankaý el tri aliaj. Rezulte æiujn unuajn lokojn en la konkurso gajnis desegna¼oj el Soæi.

    En oktobro venis diplomoj por la partoprenintoj kaj donacoj por la gajnintoj. 24 okt al la kulturdomo venis gelernantoj, iliaj gepatroj kaj reprezentantoj de lernejestraro. Okazis enmanigo de la diplomoj kaj donacoj, æiu gajninto ricevis ankaý glacia¼on. Ili promesis ankaý venontjare partopreni similajn aranøojn. Loka televido dufoje informis pri la okaza¼o en nova¼programo.

    Similajn kontaktojn bezonas kaj ni por pli vaste disvastigi informojn pri Esperanto, kaj neesperantistaj organizoj por praktike uzi siajn eblecojn kiel eble plej vaste, kaj tial ili nepre konsentos kunlabori kun ni kaj aplikos Esperanton por praktika uzo.

    Vladimir Bespalov
     

    Konkurso 2000

    Ni invitas æiujn instruistojn instigi siajn gelernantojn al partopreno en konkurso de infanaj desegna¼oj.

    Temo: La feliæo: Kio feliæigas vin?

    Formato: minimume 40 x 30 cm

    Aøkategorioj: A (øis 7 jaroj), B (7 øis 10 jaroj), C (10 øis 14 jaroj).

    Limdato: 25 majo 2000

    Dorse de la desegna¼oj notu nomon, aøon, adreson de la lernejo kaj koncizan priskribon de la verko. Estos atribuitaj po tri premioj en æiu kategorio. Æiu infano ricevos partoprenan diplomon. Libroj, kasedoj, CD, te-æemizoj, puzloj konsistigos la premiojn.

    Adreso: Esperanto en Vendomois, Les Monts, FR-41360 Lunay, Francio.


    Ni partoprenas en Interkulturo

    LOdE (1999: 7) kaj Ruslanda Esperantisto (1999: 3-4) informis pri la projekto Interkulturo. Nun ruslanda lernejo aliøis al la projekto -- la peterburga lernejo N-ro 271, pri kiu en La Ondo kelkfoje skribis mi kaj Svetlana Miroþniæenko, kiu instruas tie Esperanton.

    Boris Kondratjev


    Lingva Festivalo en Æuvaþio

    En la 59a mezlernejo de Æeboksary 23--24 okt okazis la 4a Lingva Festivalo. Partoprenis pli ol 900 personoj kaj estis prezentitaj 37 lingvoj, inter kiuj novis la cigana, marea, tatara, azerbajøana, bamana, afrikansa, mongola, finna, norvega k. a. Inter la honoraj gastoj estis Sjoerd Bosga, prezidanto de TEJO, Sabira Stahlberg, æefredaktoro de Kontakto, Vladimir Hritinin, reprezentanto de la katedro de afrikaj lingvoj en Sankt-Peterburga þtata universitato. Krome venis ankaý Martin Uggla, reprezentanto de kultura centro de Svedio en Moskvo, Ulf Lunde, estrarano de Norvega Junularo Esperantista, Vadim Toropov, ciganisto kaj specialisto pri la krimea dialekto de la cigana lingvo.

    Aparte sukcesa estis la internacia koncerto kun pluraj artistoj el deko da landoj. Por la programo multe kontribuis æuvaþa folklora grupo Serenj.

    La festivalo elvokis amason da artikoloj, intervjuoj k. s. en amaskomunikiloj. Aparte gravis la antaýa programo, kadre de kiu estis vizititaj dudeko da mez- kaj altlernejoj, bibliotekoj, kie okazis renkontiøoj kun lernejanoj, studentoj, profesoroj. Dank' al tio varbiøis al la Festivalo pluraj homoj.

    Nun de pluraj flankoj venas mendoj instrui Esperanton (pli ol 60 enskribiøoj dum la Festivalo kaj pluraj ekster øi). Baldaý ekos kursoj en Æeboksary, Novoæeboksarsk kaj Þorþeli.

    Aleksandr Blinov
     


    StRIGo-5

    La mondoskuajn eventojn oni povas malfacile priskribi. Tiu æi seminario StRIGo-5 (Studa renkontiøo de iniciatema generacio), kiun okazigas Moskva altlernejana E-klubo MASI, trafas al la kategorio de la mondoskuaj, æar øi jes skuis la personajn mondojn de pluraj el 110 partoprenintoj.

    La seminario estis plenþtopita de psikologio kaj psikologia¼oj. Æefe tiujn prezentis, kiel kutime, ivanovanoj, sed la kvanto de la moskvaj kontribuantoj ankaý rimarkeble kreskis. Æi-foje oni tamen ne kuþis sur frakasitaj bierboteloj kaj ne naøis en glacikovritaj lagoj -- þajne tio ne plu inspiras. Jes, ankaý æi-foje okazis la tradiciaj komunikadaj trejnadoj, artterapio kaj biodancoj, sed la spertaj partoprenintoj frenezis pri la plej modernaj formoj: perceptotrejnadoj. Por pluraj horoj dekoj da partoprenantoj propravole iøis blinduloj, mutuloj aý surduloj kaj devis vivi uzante la aliajn -- alternativajn -- perceptajn kaj komunikajn sistemojn. Ili daýre vizitadis la aliajn programerojn de la seminario (ekz. iuj "blinduloj" iris lerni emocian pentradon, iuj "mutuloj" geste dialogis kun samgrupanoj dum E-kurso). Mi mem feliæis studi Teorion de solvado de inventaj taskoj -- de instruisto, kiu tiumomente devis esti muta -- li solvis la problemon sufiæe lerte, organizinte reciprokan instruadon de la partoprenintoj, sed tute fiaskis dum eksplodinta diskutado... La programo estis kiel kutime streæa -- æiam kun kvar-kvin paraleloj kaj daýris po 18--20 horoj sinsekve dum æiu diurno (4 horoj laý la organizantoj sufiæas por satdormado).

    La seminario okazis en Kostroma -- 300 km norde de Moskvo 5--8 nov 1999. Unu semajnon antaý la seminario en la urbo unuafoje en ties konata historio okazis E-kursoj kaj pluraj el la finintoj sukcesis partopreni en StRIGo.

    Andrej Ananjin
     


    Konferenco de Scio

    En la moskva ejo de la Unio de sciencaj kaj inøenieraj organizoj 31 aýg -- 3 sep 1999 okazis 25a konferenco de E-klubo Scio.

    La programo enhavis kelkajn prelegojn kaj prezentojn. Interalie, Leonid Krejnlajn prezentis sian inventitan aparaton por helpi blindulojn moviøi sen akompananto (blinda esperantistino Vera Naumkina tre rapide paþis kun tiu aparato en la æambro).

    Ermita Tar¶an rakontis pri Esperanta Reala Muzea Iniciato (ERMI), fondita 2 aýg en Moskvo, kaj ekspoziciis laka¼ojn, skatolojn kaj aliajn art-objektojn, kiuj þi faris mem aý kiuj estis faritaj sub þia gvido.

    Viktoria Nikoforova
     


    Sekcio en For-Orienta Kongreso

    25--30 okt 1999 en la for-orienta Vladivostoko okazis la 3a Internacia Studenta Kongreso de Azi-Pacifikaj Landoj surbaze de la For-Orienta Þtata Teknika Universitato, kun partopreno de pli ol 1000 studentoj kaj gastoj el kvar landoj: Æinio, Japanio, Koreio kaj Ruslando.

    Kadre de la Kongreso funkciis sekcio "Interlingvistiko kaj Esperantologio", kiu kunsidis en la Profesora Klubo de la Universitato. La sekcion partoprenis æ. 20 personoj el Vladivostoko, Na¶odko kaj Japanio. La eksterlandan grupon el 5 kongresanoj gvidis s-ro Miyazawa Naoto, vic-sekretario de Hokkajda E-Ligo.

    Krom la ordinaraj kunsidoj la gastoj vizitis la Regionan Pac-Komitaton, la Instituton de Historio, Arkeologio kaj Etnografio de la Popoloj de la Fora Oriento, partoprenis la "Pacifikan" E-Kluban feston, plenumis la kulturan programon en ¦abarovsko. Inter la japanaj gastoj estis s-ino Jasuko Jamamichi, ajnino laý la nacieco, la intereso al kiu estis plej alta.

    La sekva simila Kongreso okazos en septembro 2001. Sed la plej proksima regiona Studenta Konferenco kun E-sekcio okazos 22--28 apr 2000.

    Aleksandr Titajev
     


    Nova virtuala Ago-Tago

    Okaze de la 75-jariøo de William Auld mi sendis rusan tradukon de lia poemo Al pastro, kun necesaj komentoj, al reta dissendolisto "chgkoff", kiun uzas pluraj dekoj de sciuloj tra la tuta mondo por celoj ne ligitaj rekte kun la ludo -- tie ekzistas eæ speciala rubriko "poemo por la hodiaýa tago".

    Mi ne atendis ree¶ojn, sed ili venis. Unu persono petis la originalan tekston: "Ja estas interese!" Alia skribis, ke li ekde infanaøo memoras tradukon de poemo el lernolibro de Esperanto -- sekvis preciza cita¼o, kaj li proponis diveni: kiu verko estas. Post la tria provo oni konjektis, ke temas pri Letero al patrino de rusa poeto Jesenin. Fine mi dankis æiujn kaj invitis viziti ret-paøon pri Esperanto kaj skribi rekte al mi.

    Mi planas 15 dec prezenti La vojon de Zamenhof, iom poste verkojn de Hohlov kaj Eroþenko.

    Valentin Melnikov
     


    Helpu maljunan sinjorinon transiri militojn!

    La maljuna sinjorino estas UEA, kiu malgraý siaj pli ol 90 jaroj, fartas bone kaj daýre postulas ke la genepoj faru ion.

    En æi tiu okazo, øi seræas junan aý junecan volontulon, kiu pretas labori pri la Agado Espero -- agado, kiu celas helpi viktimojn de militoj kaj de similaj katastrofoj. Oni devas kunordigi la projektojn, kiuj spontane naskiøas en la Esperanto-movado okaze de tiaj eventoj, helpi ilin realigi siajn celojn, diskonigi ilin. En difinitaj kazoj oni ankaý povas mem instigi ekeston de tiaj projektoj.

    Al la laboro apartenos ankaý la kolektado kaj unua kribrado de helpopetoj de esperantistaj viktimoj, kiuj venas al la Konto Espero, kiu celas helpi nur esperantistajn viktimojn.

    Al la laboro apartenas ankaý instigado al esperantistoj donaci por la Konto Espero kaj la aliaj projektoj.

    La kandidato, prefere, havu ret-poþtan aliron, sed æefe energion kaj intereson pri tia agado, kiu estas la respondo de la Esperanto-movado al malbelaj situacioj, kiuj suferigas niajn kunhomojn.

    Bona kono de Esperanto estas esenca. Kono de aliaj lingvoj estas preferata.

    La laboro estas farebla hejme dum la libera tempo sen apartaj tempo-premoj.

    La laboro ne donos al vi monon. Nur eventualaj elspezoj estos repageblaj. Sed øi donos al vi la senton, ke vi estas helpanta la mondon, kiel faras pluraj aliaj Ne-Registaraj Organiza¼oj. Vi laboros kun internacia teamo (la organizantoj de la projektoj) kaj sub la rekta gvido de la Estraro de UEA.

    Se vi opinias ke vi estas la øusta homo por helpi UEA-n, tio estas pli-malpli la Esperanto-movado, sendu mesaøon al Renato Corsetti corsetti@itelcad.it

    La sukcesa kandidato estos nomumita de la Estraro de UEA "Komisiito pri Agado Espero".

    Renato Corsetti
     


    Doni praktikajn ekzemplojn

    En la lernojaro 1995-96 mi instruis Esperanton al studentoj de la Barnaula Þtata Pedagogia Universitato (Siberio) kiel oficialan programan kurson. Nur kelkaj studentoj reale ekinteresiøis pri la lingvo, por la aliaj øi estis ordinara deviga¼o. Æar neniu tiras iun al Esperanto kontraývole, mi aplikis miajn fortojn æe la interesiøintoj. Plej verþajne, la aliaj studentoj tute forgesus pri la afero post du-tri jaroj kiel pri io neatentinda en la eventriæa junulara vivo. Sed...

    En 1998 mia plej þatata lernantino Oksana Burkina partoprenis UK-83 en Francio (kun busa vojaøo "tien" kaj "reen" laý Eýropo, organizita de E-Centro Jekaterinburg). Kaj eæ pli! Æi-jare þi vizitis Germanion (UK-84), kio estis ne nur amuziøo por þi, sed ankaý helpo al þia diploma laboro. Principe, tio estas kutima en Esperantujo, sed kio komenciøis en la universitato! Iamaj mallaboremuloj denove memstare ekstudis la lingvon kun grandega deziro. Ili ekseræadis siajn malnovajn epitoma¼ojn kaj preskaý-perditajn lernolibrojn, kopiis la mankantan materialon æe kamaradoj, kaj eklaboris serioze. Kompreneble -- ili havis nun la celon en siaj kapoj kaj la vivan ekzemplon antaý la okuloj!

    La konkludo estas klara: se vi volas interesigi homojn, donu al ili praktikan, por æiu atingeblan ekzemplon el la vivo. Almenaý unu.

    Igorj Akimenko
     


    Artur revenos hejmenLa internacia familio

    Ruslanda maristo Artur Udovenko revenos hejmen en Nov-Zelando antaý Kristnasko, ricevinte æiam-enloøantan vizon.

    Dum preskaý du jaroj Artur loøis kun kelkaj kamaradoj sur ruslandaj fiþkaptaj þipoj en novzelanda haveno dum disputo pri nepagitaj salajroj (Vd. "Ame al la Ruslandanoj" en LOdE. 1999: 4).

    En junio li malgajnis batalon al la Ministro de Migrado por resti en Nov-Zelando. Oni rifuzis al li permeson kaj ordonis lian forsendon. Eluzinte sian monon batalante kontraý la ordonon antaý tribunalo, la geedzoj Udovenko diris, ke ili ne plu povas malobei.

    Helen McAra, la novzelandana edzino de Artur, estas þokita, sed nun øojas post la ricevo de telefaksa mesaøo kiu konfirmis lian novan statuson. Same øojas la gepatroj de Artur en Litovio kaj la reto da subtenantoj en urbo Christchurch.

    Helen diris, ke li kontraktis labori sur þipo dum kvar monatoj, supozante ke la batalo reveni al Nov-Zelando daýros kelkajn monatojn kaj nun li ne povas liberiøi el sia nova kontrakto. Tamen la kvar-monata engaøiøo devus finiøi la 15an de decembro.

    Helen diris:

    "Se la mesaøo venus nur kelkajn horojn pli frue, li povus tuj veni. Mi ne kredos, ke li revenas øis li vere staras antaý mi. Kristnasko estus feliæega se li povus alveni hejmen por la unua naskiøtago de sia filino. Li estas tre atentema patro sed li maltrafis æiujn el þiaj specialaj eventoj."

    Sofia estis nur tri-monataøa kiam þia patro estis forsendita. Þi komencis sidiøi rekte kaj rampi depost lia foriro.

    "Mi tre ekscitiøas pro tio, ke li povas tuj reveni. Sed ankoraý restas malmultaj plenduloj kiuj demandas: kial necesis æio æi?" -- þi diris.

    Mike Leon
     


    Nomoj misskribitaj

    En la oktobra Ondo mia familinomo estis miscitita en la subskribo sub la fota¼o de SEJM-estraro -- Arisjev. Certe, estis negrava eraro. Øenerale mia familinomo estis malofte skribata malkorekte, sed unu tia vera perverso foje okazis: kiam la unua litero "A" en la familinomo estis anstataýita per "E"... Verþajne æiuj komprenas, kian sonon kaj signifon øi subite akiris. Tamen mia vera (laýpasporta) familinomo estas Arosiev, kaj æi tion mi rekonfirmas.

    Grigori Arosiev

    PS. Verþajne la redakcia koboldo jam æesigis la ferion, pri kiu mencias Aleksandro Shlafer (cetere, ankaý li antaý nelonge reprecizigis sian E-nomon). Krom Grigori en oktobro suferis ankaý Antonio de Ruyter (ne Ruiter) kaj en novembro viktimiøis Wolfgang Kirschstein (ne Kircschstein). Ni devis urøe aranøi konvenan ekzorcan ceremonion, pri kies sukceso juøu la legantoj.

    LOdE
     


    Propono de Konstitucua Æarto de la Esperanta Civito

    Proponita fare de la Dua Forumo de la Esperanta Civito en Karolovaro, 28--29 jul 1999. La glosoj ne apartenas al la teksto.


    Æapitro I
    Pri la Civito kaj øia naturo

    Art. 1. Origino kaj naturo de la Civito

    § 1. Fondita sur la Pakto proklamita la 10an de aýgusto 1998 en Æaýdefono (Svislando) kaj sekvaj modifoj, la Esperanta Civito estas suverena kolektivo, demokrata kaj federa.

    § 2. La strukturoj de la Esperanta Civito estas subsiduaj [Noto 1] al la strukturoj de la establoj kiuj aliøis al la Pakto.

    § 3. En æi tiu Æarto kaj en la koncernaj normaroj (Kodo kaj leøoj) la Esperanta Civito estas nomata Civito.

    Noto 1. Subsidua: plene respektanta la sendependecon de la unuopaj establoj, øi helpe intervenas nur kiam ili ne sukcesas solaj plenumi la komunajn celojn.
     

    Art. 2. Celaro de la Civito

    § 1. Konforme al la tradicioj establitaj en Bulonjo-æe-Maro en aýgusto 1905, la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senþtata diaspora lingva grupo, laý la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996 [Noto 2].

    § 2. La firmigo de tiuj rilatoj realiøas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco.

    § 3. Ne estante þtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliøas la civitanoj. Teknologiaj kaj financaj rimedoj devas helpi la liberan kaj demokratan evoluon de la civitanoj, kaj ne utili per si mem.

    Noto 2. La teksto de la citita paragrafo estas: Lingva grupo estas æiu homa kolektivo kiu partumas saman lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco, kiel okazas ekzemple por enmigrintoj, rifuøintoj, deportitoj aý la membroj de la diasporoj.
     

    Art. 3. Suvereneco

    § 1. La Civito celas esti subjekto de internacia juro, kaj sekve plenumi suverenajn funkciojn.

    § 2. La leøodona, ekzekutiva kaj arbitracia povoj estas rezervitaj al la koncernaj civitaj organoj, laý la principoj de la Konstitucia Æarto kaj la koncernaj normaroj.
     

    Art. 4. Jura personeco

    § 1. La Civito havas juran personecon, agnoskeblan fare de aliaj instancoj kun analoga suvereneco.

    § 2. La civitanoj estas subordigitaj al la principoj kaj normoj indikitaj en la art. 3, sed samtempe ili estas lojalaj al la leøoj de la þtato(j) kie ili rezidas.

    § 3. La civitanoj kiuj praktikas religion, kaj konsekvence volas esti lojalaj al plia juro, strebas al la akiro de aýtonoma jurisdikcio [Noto 3] en sia eklezio aý analoga institucio.

    § 4. La civitanoj aktivaj en organizoj supernaciaj, kies anoj estas registritaj kaj grupigitaj laýlingve, strebas al la agnosko de sekcio esperantlingva, laý la ekzemplo de la Esperanta Centro en PEN International [Noto 4].

    Noto 3. Aýtonoma jurisdikcio: ekzemple, senteritoria diocezo æe romkatolikoj, senteritoria nacia spirita asembleo æe bahaanoj.

    Noto 4. En PEN estas æ. 140 centroj: ili ne reprezentas þtatojn, sed literaturojn.
     

    Art. 5. Fontoj de la Civita juro

    § 1. La leøoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948.

    § 2. Referenca modelo por la Civita kodo estas la svisa civila kodo [Noto 5].

    Noto 5. La svisa civila kodo estis jam indikita en la Pakto.
     

    Art. 6. Lingvo

    § 1. La oficiala lingvo de la Civito estas esperanto, bazita sur la dek ses reguloj de la Fundamento [Noto 6], proklamita en Bulonjo-æe-Maro, 1905, kaj kun Plena Vortaro de Grosjean-Maupin, kaj postaj øisdatitaj eldonoj fare de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiel æefa leksika referenco.

    § 2. Laýbezone la franca lingvo estas uzata por diplomatia komunikado [Noto 7].

    § 3. La organoj de la Civito povas konsulti lingvan institucion aý komisionon ad hoc por solvi specifan lingvan demandon [Noto 8].

    Noto 6. La Fundamento estas netuþebla en sia gramatika parto, ne en la ekzercaro, kaj ankaý ne en la vortaro, por kiu PIV estas la æefa (sed ne ekskluziva) referenco.

    Noto 7. Necesas etnolingva versio de æiuj gravaj dokumentoj por rilati kun neesperantistaj instancoj.

    Krome: en kiu lingvo prefere sin esprimu niaj delegacioj æe plurlingva neesperanta kongreso? La franca estas elektita inter la supernaciaj laborlingvoj æar:

    a) øi estas historie la plej grava por la esperantistoj (almenaý ekde 1895);

    b) øi estas uzata (foje ekskluzivece) en æiuj interþtataj organizoj kun kiuj la Civito eventuale rilatos;

    c) la svisa kodo estas franclingva (la ceteraj svisaj lingvoj estas malpli oftaj en diplomatia uzo).

    Noto 8. Neniu institucio ekster la Civito havas la ekskluzivan aýtoritaton pri lingvaj demandoj, kaj æiukaze øiaj verdiktoj estus nur konsultaj, ne devigaj.
     

    Art. 7. Flago, blazono kaj insignoj

    § 1. La flago de la Civito estas verda, kun blanka kvadrato en la æestanga supra angulo, kie situas simetria kvinpinta verda stelo, konforme al la modelo adoptita de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-æe-Maro, 1905.

    § 2. La blazono de la Civito estas samnita [Noto 9] þildo, duonigita laýzone, verda sube kaj blanka supre, kun simetria kvinpinta verda stelo centre de la blanko, verde konturita.

    § 3. [Nur] [Noto 10] La civitanoj rajtas surhavi insignon laý la modelo de la blazono.

    § 4. Personigo de la insignoj eblas sur la verda kampo, per moto, siglo aý bildo prefere blanka.

    § 5. La moto de la Civito estas E pluribus ultra [Noto 11].

    Noto 9. La priskribita blazono aperis unuafoje sur la spesmoneroj. Samnita estas la þildo kvadrata, kun suba rando centre akuta. Øi kontrastas al la ovala, rezervita al damoj kaj ekleziuloj.

    Noto 10. Parto de la dua Forumo insistas pri la interkrampa aldono.

    Noto 11. Paýso kaj reinterpreto de la usona moto: E pluribus unum -- El pluraj unu / El pluraj transen.
     

    Art. 8. Himno kaj festotagoj

    § 1. La poemo de Lazaro Ludoviko Zamenhof "La Espero", muzikigita de Félicien de Ménil, estas la oficiala himno de la Civito [Noto 12].

    § 2. La oficialaj festotagoj de la Civito estas [Noto 13]:

    a) la 14a de aprilo, Memortago de æiuj Pioniroj;

    b) la 26a de julio, Tago de la Esperanta Lingvo;

    c) la 10a de aýgusto, Tago de la Esperanta Civito;

    d) la 15a de decembro, Tago de la Esperanta Kulturo.

    Noto 12. Estus preferinda malpli armea partituro (do sen tamburo kaj trumpetoj), kun aræoj (iom pli simila al la Radetzky-marþo).

    Noto 13. La 14an de aprilo 1917 forpasis Zamenhof. Ofte en tiu datreveno startas gravaj iniciatoj (ekzemple Heroldo, en 1920 kaj 1946).

    La 26an de julio 1887 presejo Kelter liveris al Zamenhof la unuajn ekzemplerojn de la Unua Libro.

    La 15an de decembro 1859 naskiøis Zamenhof. En 1927 Julio Baghy proponis ke tiu datreveno estu la Tago de la E-literaturo, aý E-libro. La Universala Kongreso en Dancigo aprobis.
     


    Æapitro II
    Pri la civitaneco

    Art. 9. Aparteno

    § 1. Rajtas je la civitaneco æiu individua membro de establo aliøinta al la Pakto, kondiæe ke la persono mem petu civitaniøi [Noto 14] æe la registra instanco.

    § 2. Se la instanco rifuzas la civitanecon, la persono apelacias tra la respektiva establo æe la Saøularo [Kortumo].

    § 3. Se la respektiva establo retiriøas de la Pakto, la persono ne perdas la civitanecon, krom se li mem petas sian forstrekon æe la registra instanco.

    § 4. La edz(in)o kaj la (ge)filo(j) de civitano rajtas je la civitaneco, eæ se ili ne membras en paktinta establo.

    Noto 14. La civitaniøo estas individua, sed kondiæita de la fakto ke la individuo estu parto de kolektivo, en la momento de la peto. Tio garantias la indecon al la Civito, æar oni supozas ke kolektivo aliøinta al la Pakto zorgas mem pri la indeco de siaj anoj. Ricevinte la civitanecon, la individuo ne povas perdi øin depende de la sorto de la establo kie li membris en la momento de la peto. Se la establo æesos ekzisti aý ekspaktaniøos, øiaj membroj ne ekscivitaniøos krom laý propra iniciato. Se la establano eksiøos aý estos eksigita de la koncerna establo, li restos civitano, krom apliko de la art. 12. La samo validas por la edz(in)o, kaze de separo, divorco aý vidv(in)iøo.
     

    Art. 10. Rajtoj

    § 1. La civitanoj rajtas partopreni en la vivo de la Civito, laý la preskriboj de la Konstitucia Æarto, de la Kodo kaj de la leøoj.

    § 2. La fundamentaj rajtoj ene de la Civito estas:

    a) uzi esperanton;

    b) kleriøi kaj klerigi;

    c) voædoni kaj kandidatiøi por la elekteblaj organoj;

    d) esti informita pri la aktiveco de la Civito, unuavice de la elektitaj organoj;

    e) peti transnacian asiston;

    f) utiligi la Civitajn servojn;

    g) deponi kaj prunti monon æe la Civita Banko je favoraj interezoj;

    h) apelacii æe la arbitracia instanco.
     

    Art. 11. Devoj

    La Civito rajtas postuli, fare de la civitanoj, la respekton de la Konstitucia Æarto, de la Kodo kaj de la leøoj, tra siaj legitimaj organoj.
     

    Art. 12. Senrajtigo kaj sendevigo

    Nur la civitaj leøoj ebligas la koncernan organon limigi rajtojn kaj liberigi je devoj.
     


    Æapitro III
    Pri la povoj

    Art. 13. Leøodona povo


    § 1. La leøodona povo apartenas al la Parlamento kaj, laý ties delego, al la Konsulo por la aplikaj aktoj.

    § 2. La Parlamento konsistas el du branæoj: Forumo kaj Senato.

    § 3. La Konsulo prezidas ambaý branæojn de la Parlamento.
     

    Art. 14. Forumo

    § 1. La Forumo estas la pariteta [Noto 15] asembleo de la paktintaj establoj.

    § 2. Æiu establo aliøinta al la Pakto rajtas esti reprezentata en la Forumo fare de maksimume du voærajtaj civitanoj, kiuj tamen esprimas entute unu voæon, kaj rajtas reprezenti maksimume unu paktinton.

    § 3. La Forumo kunvenas en ordinara sesio unu fojon jare, kaj en eksterordinara sesio laý peto de almenaý unu sesono de la paktintoj.

    § 4. La Forumo havas la nedelegeblan povon:

    a) akcepti novajn paktintojn;

    b) decidi pri propra reglamento;

    c) proklami la rezultojn [Noto 16] de la elektoj por la Senato.

    Noto 15. Pariteta estas la kunveno kies membroj havas absolute egalan voænombron, sendepende de la unuopa forteco aý graveco.

    Noto 16. Proklamante la rezultojn la Forumo agnoskas ilin validaj. Manke de la proklamo, la eventuala (sen)validigo apartenas al la Kortumo.
     

    Art. 15. Aktoj de la Forumo

    § 1. La Forumo aprobas direktivojn kaj aplikajn reglamentojn, proponeblajn fare de kiu ajn paktinto.

    § 2. Direktivoj [Noto 17] kaj reglamentoj ne devigas unuopajn civitanojn, sed la establojn mem, kiuj devas konformigi siajn statutojn al ili, se necese.

    § 3. La Konsulo plenumas per ediktoj la direktivojn kaj reglamentojn aprobitajn de la Forumo.

    § 4. La akcepto de nova paktinto povas esti kondiæita de la antaýa konformigo de ties statuto al la direktivoj kaj reglamentoj validaj en la momento de la aliøpeto.

    Noto 17. Direktivoj estas leøoj validaj ne por la civitanoj individue, sed por la paktintoj kolektive. Reglamentoj estas regularoj kiuj aplikas direktivojn.
     

    Art. 16. Senato

    § 1. La Senato estas la proporcie reprezenta asembleo de la voærajta civitanaro.

    § 2. Æiu civitano aøa inter 25 kaj 75 jaroj estas kaj elektanto kaj elektebla; inter 18 kaj 25 kaj super 75 estas nur elektanto [Noto 18].

    § 3. La Senato kunvenas en ordinara sesio æiun sesan monaton, tuj post la Forumo se komence de la mandato.

    § 4. La laborojn de la Senato gvidas propra reglamento.

    Noto 18. Por esti delegito en la Forumo la konstitucio ne fiksas aølimojn (krom tiuj el la svisa civila kodo): æiu civitano super la dekoka jaro rajtas reprezenti paktinton. Male por la Senato estas aølimoj.
     

    Art. 17. Elektoj de la Senato

    § 1. La Senato estas elektita æiun kvinan jaron, je universala voædonado, laý kandidatlistoj kuplitaj al propra programo.

    § 2. La senatanoj estas dek naý, el kiuj du estas la Konsulo kaj la Vickonsulo, nome la æefkandidato kaj la vicæefkandidato de la plej voædonita listo.

    § 3. La gajninta listo rajtas je minimume ok senatanoj, inkluzive de la Konsulo kaj la Vickonsulo; la ceteraj postenoj estas asignitaj proporcie inter æiuj listoj laý la Dawnt-sistemo [Noto 19].

    § 4. Se la Forumo ne proklamas la elektojn, tio egalas al denunco æe la Saøularo [Kortumo], kiu devas tuj kontroli la koncernan validecon kaj verdikti konsekvence.

    § 5. Senatano ne rajtas esti samtempe forumano.

    Noto 19. La Dawnt-sistemo estas unu el la plej uzataj en la atribuo de la postenoj laý la proporcia voædonado. Øi konsistas el progresiva nombrado de la voæoj per divizio laý la atribuotaj postenoj kaj la nombro da listoj. Ni supozu ke konkuras du listoj: Verda kun 50,5% kaj Blanka kun 49,5% de la validaj voæoj: la Verda ricevas 6 postenojn (plus 8), la Blanka 5 postenojn -- entute 14 kontraý 5. Ni supozu malan, same ekstreman kazon, kun dek listoj, el kiuj la plej forta (la Bunta) ricevas 25%. La Bunta ricevas 3 postenojn (plus 8), la ceteraj listoj (sed eble ne æiuj) ricevas 8 postenojn kune. Do la listo kiu esprimas la Konsulon havas æiam almenaý 11 senatanojn el 19. Praktike, ne eblas koalicia registaro, sed nur unukolora.
     

    Art. 18. Aktoj de la Senato

    § 1. La Senato aprobas leøojn kaj aplikajn administrajn aktojn: la unuaj estas proponeblaj de kiu ajn senatano, la duaj nur de la Konsulo.

    § 2. Leøoj kaj administraj aktoj devigas la civitanojn, ne la establojn aliøintajn al la Pakto.

    § 3. La Konsulo plenumas per dekretoj [Noto 20] la leøojn kaj administrajn aktojn aprobitajn de la Senato.

    Noto 20. Inter dekreto kaj edikto ekzistas nur formala diferenco: la unua celas plenumi Foruman normon, la dua Senatan.
     


    IvaæjoAnton Chekhov

    novelo de Anton Æe¶ov


    Ivaæjo ¬ukov, naýjara knabo, fordonita antaý tri monatoj por metilernado æe þuisto Ala¶in, dum la Kristnaska nokto ne kuþiøis por dormi. Øisatendinte, kiam la gemastroj kaj helplaboristoj foriris al la nokta diservo, li prenis el la mastra þranko boteleton kun inko, plumingon kun rustiøinta plumo, kaj, metinte antaý si æifitan paperfolion, komencis skribi. Antaý kaligrafii la unuan literon, li kelkfoje timeme rigardis al la pordo kaj fenestroj, strabis al la malhela ikono, ambaýflanke de kiu etendiøis bretoj kun þuformiloj, kaj treme suspiris. La papero kuþis surbenke, kaj mem li staris antaý la benko surgenue.

    "Kara mia avæjo Konstanteno Makaroviæ! -- li skribis. -- Kaj do skribas mi al vi leteron. Gratulas Vin pro la Kristnasko kaj deziras al vi æion de la Disinjoro. Malhavas mi patron, ankaý panjon, nur vi sola por mi restis."

    Ivaæjo direktis la okulojn al la malhela fenestro, sur kiu trembrilis respeguliøo de lia kandelo, kaj vive imagis sian avon Konstantenon, servantan kiel nokta gardisto æe gesinjoroj ¬ivarev. Li estas nealta, magreta, sed neordinare vigla kaj moviøema olduleto, probable sesdekkvinjara, kun æiam ridanta vizaøo kaj ebriaj okuloj. Tage li dormas en la servista kuirejo aý babilas-þercas kun kuiristinoj, sed nokte, volvita en vasta pelta¼o, paþas æirkaý la bieno kaj klakas per sia klakilo. Mallevinte la kapojn lin sekvas hundoj -- olda Kaþtanjo kaj virhundeto Putoro, nomita tiel pro sia nigra koloro kaj la korpo longa kvazaý tiu de musteleto. Tiu Putoro estas ege respektema kaj karesema, øi egale afable rigardas homojn kaj proksimajn kaj fremdajn, sed fidata øi ne estas. Sub øiaj respektemo kaj humilo kaþiøas plej jezuita kovardo. Neniu kapablas pli bone ol øi øustatempe kaþe proksimiøi kaj mordi je kruro, penetri en kelon aý þteli kokinon de kampulo. Oni jam plurfoje draþis øiajn piedojn, dufoje pendumis øin, æiusemajne vipis øin øis duonmorto, sed øi æiam denove reviviøis.

    Nun, probable, la avo staras æe pordego, fermetas la okulojn je skarlataj fenestroj de la vilaøa preøejo kaj, frapetante per feltbotoj, babilas kun la servistaro. Lia klakilo estas ligita al la zono. Li plaýdas per la manoj, kuntiriøas pro la frosto kaj, oldece hihiante, pinæas jen æambristinon, jen kuiristinon.

    -- Æu, eble, tabaketon ni enflaru? -- li diras, proponante sian tabakujon al la virinoj.

    La virinoj enflaras kaj ternas. La avon ekobsedas nepriskribebla øojego, li þprucas per gaja rido kaj krias:

    -- Deþiru, alfrostiøis jam!

    Oni donas tabakon ankaý al la hundoj. Kaþtanjo ternas, skuas la muzelon kaj ofendite deiras flanken. Sed Putoro pro respektemo ne ternas kaj svingas la voston. Kaj la vetero estas sublima. La aero kvietas, klaras kaj freþas. La nokto estas malhela, tamen videblas la tuta vilaøo kun ties blankaj tegmentoj kaj fumstrietoj fluantaj el tuboj, la arboj arøentumitaj per prujno, neødunoj. La tuta æielo estas superþutita per gaje trembrilantaj steloj, kaj la Lakta Vojo konturiøas tiel klare, kvazaý oni øin antaý la festo lavis kaj frotis per neøo...

    Ivaæjo suspiris, retrempis la plumon kaj daýrigis la skribadon:
    Bildo de Maþa Ba¼enova
    "Kaj hieraýan tagon ricevis mi eltrenadon. La mastro eltrenis min je la haroj korten kaj prilaboris per streærimeno pro tio ke mi balancis ilian bebaæon en lulilo kaj laýhazarde ekdormis. Kaj æi-semajne la mastrino ordonis al mi haringon senskvamigi, kaj mi komencis de la vosto, kaj þi prenis la haringon kaj per øies muzelo þovadis la mian. Helplaboristoj min primokas, sendas en drinkejon por vodko kaj devigas þteli kukumojn de la gemastroj, kaj la mastro batas per æio ajn kaptebla. Kaj da nutra¼o estas nenio. Matene oni donas panon, por tagmanøo kaæon kaj ankaý vespere panon, sed kio pri teo aý supo, tion la gemastroj mem voras. Kaj dormi mi devas en malvarma antaýæambro, kaj kiam ilia bebaæo ploras, mi eæ tute ne dormas, sed balancas la lulilon. Kara avæjo, faru dian favora¼on, forprenu min de æi tie hejmen, vilaøen, nenia mia kapableco estas... Klinas mi min antaý viaj piedoj kaj eterne Dion preøos, veturigu min for de æi tie, aý mi mortos..."

    La lipoj de Ivaæjo tordiøis, li frotis la okulojn per sia nigra pugno kaj plore singultis.

    "Mi por vi tabakon pistos, -- li daýrigis, -- Dion preøos, sed se io misokazos, do vipu min kiel æevalaæon. Kaj se vi pensas, laborloko por mi mankos, do mi je Krista favoro iros al la administranto botojn ciri, aý anstataý Fedoæjo paþtiston helpados. Avæjo kara, nenia kapableco estas, nur morto sola. Volis mi piede vilaøen fuøi, sed botoj mankas, froston mi timas. Kaj kiam mi elkreskos granda, do pro tio æi mi vin nutrados kaj de æiaj ofendoj gardos, kaj kiam mortos vi, preøos mi konstante por paca ripozo de via animo, samkiel por patrino Pelagea.

    Kaj Moskvo estas urbo granda. Æie estas sinjoraj domoj kaj æevaloj multas, sed þafoj ne estas kaj hundoj ne malicas. Kun la Kristnaska stelo æi tie geknaboj ne iras kaj en preøejan ¶orejon kanti oni neniun enlasas, kaj foje mi vidis en unu butiko surfenestre fiþhokojn oni vendas jam kun fadeno kaj por diversaj fiþoj, tre indajn, eæ tia estas unu hoko, ke pudan siluron retenos. Kaj mi vidis tiajn butikojn, kie pafiloj diversaj estas laý sinjora speco, do eble po cent rubloj æiu... Kaj en viandaj butikoj estas kaj tetroj, kaj bonazioj, kaj leporoj, sed en kiu loko oni ilin pafas, pri tio la vendistoj ne diras.

    Kara avæjo, kiam la gesinjoroj faros feston kun abio kaj dolæa¼oj, do prenu por mi orumitan nukson kaj en la verdan kofreton kaþu. Petu sinjoridinon Olga Ignatjevna, diru, por Ivaæjo."

    Ivaæjo konvulsie suspiris kaj denove gapis al la fenestro. Li rememoris, ke por alporti abion al la gesinjoroj, en arbaron æiam iris la avo, kaj kunprenis la nepon. Gaja tempo estis! Kaj la avo krakis, kaj la frosto krakis, kaj, imitante ilin, ankaý Ivaæjo krakis. Antaý forhaki abion, la avo kutime fumis pipon, longe enflaris tabakon, moketis malvarmiøintan etan Ivaæjon... Junaj abioj, volvitaj per prujno, staris senmove kaj atendis, kiu el ili devas morti? Subite, neniu scias de kie, tra neødunoj sage flugis leporo... La avo ne povis ne ekkrii:

    -- Hej, tenu, tenu... kaptu! A¶, stumpovosta diablo!

    La dehakitan abion la avo trenis en la sinjoran domon, kaj tie oni komencis ornami øin... Pleje klopodis juna sinjoridino Olga Ignatjevna, amata de Ivaæjo. Kiam Pelagea, la patrino de Ivaæjo, estis ankoraý viva kaj servis æe la gesinjoroj kiel æambristino, Olga Ignatjevna regalis Ivaæjon per kandoj kaj simple por amuzo instruis lin legi, skribi, kalkuli øis cent kaj eæ danci kvadrilon. Sed kiam Pelagea mortis, la orfan Ivaæjon oni forþovis en la servistan kuirejon al la avo, kaj el la kuirejo en Moskvon, al la botisto Ala¶in...

    "Venu, kara avæjo, -- daýrigis Ivaæjo, -- je Dio Kristo mi vin petegas, forprenu min de æi tie. Kompatu min, orfon malfeliæan, æar min æiuj batadas kaj manøi mi terure volas, kaj la enuo estas tia, ke eæ diri ne eblas, mi æiam ploras. Kaj antaý nelonge la mastro per þuformilo mian kapon batis, do ke mi falis kaj apenaý rekonsciiøis. Perdita estas mia vivo, pli aæa ol de hundo ajna... Kaj plie mi klinsalutas al Aljona, al unuokula Jegor kaj al la koæero, kaj mian harmonion al neniu fordonu. Restas mi via nepo Ivano ¬ukov, kara avæjo, venu."

    Ivaæjo kvaroble faldis la skribitan folion kaj metis øin en la koverton, aæetitan hieraý kontraý unu kopeko... Iom pensinte, li retrempis la plumon kaj skribis la adreson:

    En la vilaøon al la avo.

    Poste li gratetis sin, enpensiøis kaj aldonis: "Konstanteno Makaroviæ". Kontenta pro tio, ke oni ne malhelpis lin skribi, li surmetis æapon kaj, eæ ne survestante pelta¼eton, simple en æemizo elkuris straten...

    La vendistoj el viandobutiko, kiujn li hieraý pridemandis, diris al li, ke leterojn oni metas en poþtkestojn, kaj el la kestoj ili estas veturigataj tra tuta tero per poþtaj triæevalaj kaleþoj kun ebriaj koæeroj kaj tintantaj sonoriletoj. Ivaæjo alkuris la plej proksiman poþtkeston kaj þovis la valoregan leteron en la fendon...

    Lulite per dolæaj esperoj, post unu horo li profunde dormis... Li sonøis fornon. Sur la forna kuþejo sidas la avo, etendinte la nudajn krurojn, kaj voælegas la leteron al kuiristinoj... Apud la forno iradas Putoro kaj svingas la voston...

    Tradukis Valentin Melnikov

    Valentin Melnikov pro tiu æi traduko fariøis laýreato de Liro-98.

    Noto de la tradukinto

    Originale la hundo havas la nomon Vjun, kies ekzakta traduko kobitido ne vekus emociojn por la internacia legantaro. Tial mi preferis þanøi la nomon al putoro, kiu tuj vekas imagon pri ruza, moviøema kaj kovarda besteto. Mi dankas al Wolfgang Kirschstein, Sergio Pokrovskij kaj Aleksander Kor¼enkov pro la valoraj konsiloj, kiujn mi utiligis æe la polurado de la traduko. (VM)
     


    "La Vintra Milito":
    ne bona artikolo

    Kiel mi komprenas La Ondo de Esperanto estas unuavice la revuo rusia, nepolitika. Kaj legante øin, eksterlandaj esperantistoj konatiøas ankaý kun rusia vivo, nova¼oj kaj interesaj eventoj en nia vivo. Pro tio mi bedaýras, ke en la oktobra numero de la revuo estis nek unu vorto pri jubileo (185 j) de M.Ju. Lermontov.

    Laý mia opinio, necesus iom skribi pri tiu dato kaj publikigi iun verson de la poeto en esperanto. Eble krei en la revuo anguleton "Gravaj datoj"? Certe skribi tie ne privatajn faktojn el la vivoj de famuloj, sed doni kaj nacian kaj internacian aspekton de ilia agado.

    Mi opinias, ke la artikolo pri Fina milito de iu fino, kiu rakontas al ni pri nia historio de la vidpunkto de sia lando, ne estas bona. Kaj iama La Ondo, kreita en 1909 j. (mi vidis kaj legis kelkajn revuojn de tiu tempo) esprimis opinion tutþtatan, ne kontraýrusian, kiel nun faras t.n. pravozaþæitniki (defendantoj de la homaj rajtoj) -- pli øuste, "kvina kolono". Des pli La Ondo estas neýtrala organo.

    Maria Prilepskaja
     


    La Ondo: grava æenero

    La Ondo de Esperanto estas legata de mi pro la riæa enhavo kaj mi avide atendas ekzempleron æiumonate. La numero 1999: 10 estis plena da surprizaj leginda¼oj kiuj tiklas mian intereson. Mi neniel supozis æi tie trovi interesan artikolon pri la "Vintra Milito", nek anticipis legi æapitron de Alico en Mirlando; sed krom tio estas la temo "Terorismo en Ruslando" (Nikolao Gudskov), kies trakto similas al la sekureca koncerno vaste esprimita inter usonanoj kaj la "danøero" minacanta kontraý civitanaj rajtoj por privateco.

    La historio de la E-movado en via lando estas ege alloga, kaj mi þatas informojn pri øi en La Ondo de Esperanto. Malfeliæe mi estas tute mallerta diletanto, kion atestis mia malsukcesa klopodo seræi la travivadon de Feodoro Postnikov. Mi eæ ne povas trovi spuron de lia gazeto Pacifika Espero, fondita antaý multaj jaroj en Berkeley, Kalifornio. Ekzistis du Postnikovoj en la ruslanda movado: æu ili familie parencis? ...

    La Ondo de Esperanto estas grava æenero en nia sperto pri la tutmonda komunumo.

    Elson B. Snow
     


    Stranga logiko de P.Fiþo

    En la novembra Ondo P.Fiþo inter multaj vortoj jene reagis al mia artikolo "Kiel propagandi Esperanton" (LOdE. 1999: 3):
    Laý mi, estus pli honeste kaj korekte rakonti ne pri si, sed, ekzemple, pri György Nanovfszky, aý pri partopreno de e-istoj en televida ludo Komprenu min.
    Stranga logiko... Kial mi raportu ne pri mia sperto, sed pri alies? Æu iu povas pli kompetente rakonti pri agoj de certa persono, ol tiu persono mem? Nanovfszky povus mem skribi pri sia agado, kaj interalie siatempe mi sufiæe multe raportis pri li. La herooj de Komprenu min (cetere, aperintaj en TV nur unufoje) eæ ne degnis (pigris) rakonti pri la ludo. Do, laý P.Fiþo mi kulpas, æar mi ne pigris...

    Ankaý la "pozitivaj" proponoj de P. Fiþo iom strangas. Jes, la kantoj de S. Bozin estas tuj rekoneblaj -- pro enorma kvanto da krudegaj gramatikaj eraroj. Pri la E-movado (krom junularaj tendaroj) Bozin eæ ne havas imagon. Ju.Karcev jam rakontis sian brilan ideon -- allogi gejunulojn al REU per belaspekta membrokarto. Æu la "tribuno" bezonus øuste tian "sperton"?

    Valentin Melnikov
     


    Æu la nova latino?

    De 31 maj øis 4 jun 2000 okazos en Hamburgo la 94a Germana Katolika Foiro kun pli ol 50 mil partoprenantoj.

    Dum en antaýaj jaroj en grandaj kristanaj aranøoj oni evitis diskuti pri lingvaj problemoj, la invito al la Katolika Foiro en Hamburgo eksplicite mencias, ke oni celas i.a. trovi respondojn al la demando "Kiamaniere la tutmonda interna komunikado en la eklezio povas sukcesi pli bone?"

    Unuafoje en la historio de la germanaj katolikaj foiroj la organizantoj akceptis prelegon kun diskuto pri la perspektivoj de Esperanto kiel eklezia lingvo. La fakto, ke tia programero -- kiu estis origine proponita nur kiel kontribuo organize, enhave kaj finance prizorgata de la germana IKUE-sekcio -- anstataýe akceptiøis en la centra programo de la Katolika Foiro, signifas øojigan rekonon de la katolika E-movado.

    La prelego kun diskuto havos la titolon "Esperanto -- das neue Latein der Kirche? Die internationale Sprache im Dienst der Verständigung zwischen Christen aus aller Welt" ("Esperanto -- æu la nova latino de la eklezio? La internacia lingvo servanta al kompreniøo inter kristanoj el la tuta mondo") kaj okazos sub gvido de Ulrich Matthias surbaze de lia preskaý samnoma germanlingva libro.

    Pri la aliaj programeroj proponitaj de la germana IKUE-sekcio (informstando, Sankta Meso en Esperanto) ankoraý ne venis la definitivaj respondoj, sed certe ankaý ili estos pozitivaj.

    Se iu el vi þatus iel kunhelpi en la aranøo, mem kontribui al øi aý havas proprajn ideojn pri øia enhavo, bv. kontakti min. Germanaj aý eksterlandaj IKUE-anoj aý esperantistoj, kiuj þatus æeesti la Katolikan Foiron, povas anonci sin æe mi. Almenaý lige kun la informstando ni ricevos kelkajn senpagajn biletojn por tuttempa partopreno.

    Adreso: Ohmstr. 13, D-65199 Wiesbaden

    Rete: Ulrich.Matthias@t-online.de

    Ulrich Matthias
     


    Mesaøoj por la venonta jarcento

    Skribu personan leteron al iu(j) ankoraý nenaskita(j). Ni instalis en Rottweil grandegan þtalan leterkeston, kien ni metos viajn leterojn: øis 40 mil. Jarfine de 1999 ni enterigos la keston, kun æiuj konservaj zorgoj diktitaj de profesiuloj, en la historia centro de Rottweil, kie memortabulo atentigos pri la celo de la afero. Post 100 jaroj, oni povos legi, kion ni lasis al niaj posteuloj: pensoj, deziroj, priskriboj de nia epoko.

    Sendu leterojn en formato ne pli ol A5, ne pli pezajn ol 150 g., sen aldona¼oj krom eventuale fotoj, pli bone negativoj. Neniu disketo, bendo aý simile.

    Skribu sur la koverto, al kiu vi adresas la leteron, kaj viajn nomon kaj adreson. Sendu øis 31 dec 1999 al Postbox Rottweil, Postfach 2100, DE-78618 Rottweil, Germanio. Atentu: pri la leteroj senditaj vi ne havos aýtorrajtojn.

    Johannes Rühl
    urba departemento pri kulturo
     


    Vi øuos la legadonLingvaj Respondoj de Sergio

    Pokrovskij, Sergio. Lingvaj Respondoj. -- Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1999. -- 80 paøoj. -- (Serio Scio; Volumo 3).
    La propono recenzi tiun æi broþuron estis por mi surprizo tre agrabla -- lingvistika priskribo de Esperanto estas unu el miaj plej fortaj interesoj.

    Notindas, ke la libro estas intrige kaj malkaþe samtitola kun la famaj Zamenhofaj Lingvaj Respondoj. Temas pri libroforma eldono de artikoloj, kiujn Sergio Pokrovskij verkis responde al demandoj de legantoj por la lingvaj rubrikoj de gazetoj Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo de Esperanto en la jaroj 1993--97. Same kiel la menciitaj perioda¼oj øenerale, la respondoj estis direktitaj unuavice al ruslandaj Esperantistoj; tial multaj el la æapitroj-respondoj enhavas ruslingvajn cita¼ojn, komparojn kun ruslingvaj gramatika¼oj kaj referencojn al fenomenoj de la rusa (aý æu oni diru ruslingva? eks-sovetia?) kulturo. Kiel diras la aýtoro, "juøu mem, æu tio faras libron pli interesa". Mi kategorie respondus "Jes!" Kvankam la libro plejparte traktas la samajn temojn kiel sennombraj aliaj Esperantaj eldona¼oj, anstataý regurdi la samajn dogmojn kaj ekzemplojn, øi plurloke enkondukas novajn interpretojn, ideojn kaj lingvan materialon.

    Sergio plurloke eksplicite kaj prave senmaskigas tradiciajn misinterpretojn de la Zamenhofa, fundamenta lingva¼o kaj stilo. La ruslingva materialo estas aparte bonvena kaj edifa en la æapitr(et)oj "Medialo, refleksivo, pasivo" kaj "La aspektoj".

    Kvankam la libreto ne estas kutima "trajna" lega¼o, øi regalas leganton per agrabla, flua stilo kaj interesveka prezento de materialo. La mallongaj kaj plejparte sendependaj lingvaj respondoj, kiujn mi legis kaj relegis dum preparado de tiu æi recenzo, malenuigis plurajn el miaj rutinaj æiusemajnaj flugoj.

    Post plurfoja kaj atenta tralego de tiu æi kolekto, mi konstatas, ke æiufoje la legado spronas novajn ideojn kaj konsiderojn. Øi povas plenumi malsamajn funkciojn por diversaj kategorioj de legantoj, ekzemple:

    -- doni koncizan, klaran kaj koheran respondon al kelkaj lingvaj demandoj (kio, supozeble, estis la origina intenco de la aýtoro) al komencantoj;

    -- enkonduki progresantojn en la lingvajn terenojn de Esperantujo, kie la normo ankoraý ne tute kristaliøis aý ne stabiliøis, kaj indiki subtilajn lingva¼ojn atentindajn kaj polurindajn;

    -- servi kiel penso-provoka bazo por lingvistika analizo de tiklaj lingvaj fenomenoj por spertaj esperantistoj, speciale por gramatikemuloj (kiuj ne malabundas en nia verda regno).

    Tiu æi libro donacas plian þancon øui la vastan erudicion de Sergio Pokrovskij. Tiaspecaj enciklopediaj scioj en kombino kun tre sobra, konsekvenca analizo preskaý malaperis en tiu æi jarcento! Kvankam kelkaj interpretoj de subtilaj gramatikaj aferoj þajnas al mi kontestindaj (mi ne volas senigi la leganton je la rajto juøi mem), mi øuis logikan kaj koheran priskribon de kompleksaj kaj obskuraj lingva¼oj. Menciinde kaj laýdinde, Sergio kuraøe malevitas plej defiajn kaj tradicie diskutvekajn gramatikajn demandojn!

    Mi nur citu la æapitro-titolojn: "La landnoma problemo", "Niaj karaj æapeloj", "Sekso kaj intelekto" (tiel!) kaj "La aspektoj". Aparte originala kaj instrua estas la lasta æapitro "Da kaj de".

    Sergio estas tre zorgema pri sia propra lingvouzo, kvankam okaze (maloftege!) renkonteblas apartaj malglata¼oj. Ekzemple, la ambigua "ankoraý pli ofte" (p. 14) supozeble signifas "eæ pli ofte", "adoltuloj" sur p. 42 devus esti "adoltoj". Mi pretas veti, ke en la frazo

    Nu, la plej fidinda garantio de nia unueco estas ne Akademia dekreto, sed øuste la malrespektata tradicio.
    "malrespektata" signifas "respektata"!

    La preseja koboldo evidente feriis dum la eldonado de tiu æi broþuro, æar la recenzanto, veterano de redaktado kaj provlegado, rimarkis neniujn preserarojn, kio okazis al li unuan fojon rilate tekston de komparebla amplekso. Tio meritas apartan mencion!

    Resume: mi garantias, ke vi øuos la legadon kaj trovos en tiu æi kompakta libreto multon utilan kaj pensigan!

    Aleksandro Shlafer
    aere inter San Francisco
    kaj Los Angeles
     


    Korajn gratulojn al nia redakciano

    akademiano
    Sergio Pokrovskij,

    okaze de la 50-jariøo, kiun li havas øuste la Zamenhofan Tagon 1999!

    LOdE


    Thorsen-apogo asignita

    UEA disdonis por la tria fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Entute 14 Esperanto-bibliotekoj sendis peton. La komisiono aparte øojis, ke unuafoje venis petoj ankaý el Sud-Ameriko.

    La UEA-estrarano pri kulturo Tacuo Hughimoto, øenerala sekretario Michela Lipari kaj øenerala direktoro Osmo Buller dividis la æi-jare disponeblan sumon de 1825 eýroj inter 9 petintoj. Ili æiuj ricevas librojn surbaze de siaj dezirlistoj.

    La subvenciitoj estas: Barilocha E-Rondo, Argentino (EUR 275); Bona Espero, Brazilo (250); Pernambuka E-Asocio, Brazilo (275); Æina E-Biblioteko (225); Hejmoj, Francio (275); Biblioteko Ramon Molera, Hispanio (150); Vicenza E-Centro, Italio (125); E-Klubo "Orstelo" de Tsaratanana, Madagaskaro (125); kaj E-Klubo "Ora Pordego" de Kievo, Ukrainio (125).

    Petoj por la aljuøo en 2000 devos atingi la Centran Oficejon de UEA øis 15 okt 2000. Ili devas konsisti el listo de dezirataj libroj ordigitaj laý prefero, æar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaý priskribo pri la biblioteko. Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de þtata, urba aý alia ekstermovada instanco.
     


    Sincere kaj freþe, kiel antaý 101 jaroj

    Mi þatas vojaøi tra la tempo, kaj volonte akceptis la taskon recenzi la romanon de Ivano Þirjaev "Sen titolo" pri la lernojaro 1897/1898 el la junaøo de Esperanto-pioniro kaj seminariano.

    La romano komenciøas per banala beletra kliþo pri hazarde aæetita manuskripto de iu nekonata "Pastro J. Þ.....v". Evidente oni povas legi "Johano Þirjaev", sed la aýtoro plene rajtus malakcepti tiun identigon. La æefa romanpersono sin nomas "Joæjo", al kio en la romano respondas la plena nomformo "Jozefo", ne "Johano".

    Do, la intenco de la Antaýparolo estas klara kaj sufiæas por pardoni la kliþon: øi liberigas la aýtoron, kiu povas jen identiøi kun Joæjo, jen sin de li distancigi. Tiom pli ke jam en la unuaj æapitroj oni trovas sin en la serioze sincera etoso de rusa literatura verko el la epoko de Tolstoj kaj Æe¶ov.

    Ne estas mia intenco min ridindigi per apudmeto de Tolstoj kaj Þirjaev, tamen ... tamen ili ja apartenas al unu sama kultura tradicio, kaj la temo de "Infanaøo", la unua libro de Tolstoj, laýteme iom proksimas al "Sen titolo", eble la unua originala romano en Esperanto (en la Postparolo de la editoroj la leganto trovos detalan pridiskuton æu vere øi estas la unua).

    Jen epizodo kiu unue pensigis min pri la "Infanaøo" de Tolstoj:

    La plej aøa frato, kun profundpenseco kaj mokemo, tiom propraj al æiuj veraj instruituloj, klarigis, ke Esperanto estas unu el la t.n. artefaritaj lingvoj, kiuj naskiøas kiel fungoj post pluvo, kaj ... mortas atentata de neniu, kaj ke artefarita lingvo estas sensenca¼o, je kiu povas interesiøi nur stultuloj. "Se vi deziras lerni fremdan lingvon, vi lernu la lingvon germanan", -- li aldonis, -- "kaj Esperanton ni lasu al stultuloj ..."

    Tiom konvinkiga parolo de la "instruito" tamen ne havis la deziratan efikon; kontraýe, øi nur pligrandigis la scivolon de la knabo, kiu æiutage aýdis ke la frato, la onklo kaj la gepatroj nomis lin øuste "stultulo", kaj tiu cirkonstanco havis decidigan signifon.

    Tolstoj parolis pri "la dezerto de l' adolesko"; kaj Joæjo,
    Joæjo havis karakteron kaþeman kaj li øenerale nevolonte lasis scii iun pri siaj sekretoj ... nun, kvazaý timante ion, kvazaý ne dezirante, ke oni submetu al mokoj lian lingvon (en sia animo Joæjo nomis la lingvon ne Esperanto sed "mia lingvo", æar þajnis al li, ke krom li neniu estas kapabla inde taksi øin kaj þati), li nenion diris eæ al la patrino.
    Esperanto okupas tre gravan lokon en la romano de Þirjaev, kaj øia efiko estas duflanka. Ni jam vidis ke øi altiris mokojn de la prudentuloj; poste øi kaýzos al Joæjo problemojn en la seminario kie li lernas. Aliflanke, øi konsolas kaj kuraøigas lian animon, kaj malfermas al li la mondojn, geografian kaj socian, pri kiaj la humila seminariano neniam pensus.

    Mi ne scias kiom da vero kaj kiom da fantazio estas en la rilatoj de Joæjo kun Olnjo Veselov kaj la grafidinoj Trubaæev. Tamen efektive, en tiu epoko Esperanto renkontadis ne nur mokojn de la skeptikuloj sed ankaý simpation de eminentuloj kaj altranguloj, precipe en la romantika socio rusa. (Fakte, la periodo inter 1896-1904 estis tre malagrabla por Esperanto en Ruslando. La antaýe fonditaj kluboj malaperis, kaj malaprobo de la oficialuloj senteblas ankaý en la romano. Ni tamen parolas pri la sinteno de la intelekta elito, pri homoj kiel grafo Tolstoj, inter kiuj tiutempe oni pli ofte renkontadis favoran aprezon de Esperanto ol nun.)

    Vere mirindas kiom facile kaj flue Þirjaev prezentas scenojn el la tiama rusa vivo. Oni facile rekonas la reala¼ojn konatajn per la samtempaj rakontoj de Æe¶ov, la tuta romano havas klarajn, nekonfuzeble rusajn kolorojn (escepte la klasikisman Antaýparolon, kies scenejo povus situi ie ajn en la mondo); kaj æio æi en tre normala, bona Esperanto. Precipe interesa estas la rakonto de popolano el æap. 40: sen ajna vulgara¼o leksika aý gramatika Þirjaev tre klare sentigas la popolan parolmanieron. Li ne kripligas la vortojn (rimedo tro evidenta kaj tro uzata de mallertaj verkistoj), li atingas sian celon prezentante la profundan strukturon de la popola parolo (ripetoj, manko de logikaj ligiloj ktp). Fakte tio estas ankaý pli adekvata al la pensmaniero de la popolano, kiu ja neniel celis aæigi sian parolon; tutsimple li sekvis alian, popolan parolnormon.

    La romano entenas multe da tiaj ingitaj noveloj, rakontatajn aý verkatajn de la romanpersonoj. Per si mem ili ofte estas valoraj (kiel la ¼us menciita rakonto de popolano), sed ili konsiderinde bremsas la æefrakonton, precipe por la leganto moderna, kiun la televido kutimigis al pli efekta prezento de malpli komplika materialo.

    Tamen esperantologie la romano estas tre interesa fonto. En la recenzata eldono la lingva¼o de la aýtoro estas iom korektita, kaj kiom la libro gajnis en la agrablo de facila legado, tiom øi perdis kiel fonto de scienca studo. Tio estas vera dilemo, æar la esperantistoj ne estas sufiæe riæaj por havi kaj sciencan, kaj faciligitan eldonojn (sed eble la Interreto povus helpi?). La editoroj resumis siajn þanøojn en la Postparolo, tamen sen preciza lokindiko; tial mi ne povus citi frazon el la romano kaj certi ke mi citas lingvouzon de Þirjaev (kaj ne preferon de la editoro). Mi preferus ke æiu vorto þanøita estu en iomete alia tiparo ol la æefteksto (nur iomete alia, tiel ke la diferenco ne øenu la legadon, ne saltu en la okulojn --- sed estu tamen konstatebla se onin ekinteresis iu lingva detalo kaj oni ekzamenas la tekston de la frazo pli atente, eventuale kun lupeo).

    Tio ne estus malfacila por la nuna tipografio, eæ tute amatora. Bedaýrinde, la tipografia prezento de la libro estas øia plej grava difekto; kaj la binda¼o estas tiom nefortika, ke øi rompiøis antaý ol mi finis la legadon.

    Tamen mi sincere dankas al la eldonejo "Pro Esperanto" kaj al la Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno ke ili savis el la pereo kaj disponigis al la publiko tre valoran verkon de Esperanto-literaturo.

    Sergio Pokrovskij
     


    Kelkaj faktoj pri la Esperanto-eldonado en RuslandoVinjeto

    Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB), fondita en oktobro 1982, de la komenco starigis taskon kolekti librojn kaj perioda¼ojn en/pri Esperanto kaj planlingvistiko, kiuj estis eldonitaj en nia lando.

    La tria eldono de la katalogo, publikigita en majo 1999 je la translokigo de KEB el Jekaterinburg al Krasnojarsk, listigas 419 volumojn. Ilin pretigis 142 eldonejoj en 42 urboj de Ruslando kaj Sovetunio.

    Plej multe oni eldonis en Moskvo -- tie aperis 145 libroj. Sekvas Jekaterinburg (65), Vilnius (38), Tallinn (29), ¦arjkiv (14) kaj Riga (10).

    La plej aktiva eldonejo fariøis Sezonoj (Jekaterinburg), kies 42 libroj estas deponitaj en KEB. La katalogo vidigas aliajn aktivajn eldonejojn: Moskvaj Impeto (23), APN (21), kaj Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj (20), Vilniusa E-Klubo Juneco (20), kaj Tallina Eesti Raamat (18).

    Kompreneble, nia bibliografio enhavas informojn nur pri la libroj, kiujn la biblioteko kolektis per aæetoj kaj donacoj, kaj tial la supra statistiko respegulas la hava¼on de KEB. Pri la fruaj eldona¼oj oni konsultu la valorajn studojn de Petro Stojan (1929) kaj Adolf Holzhaus (1969). Sezonoj, la eldoninto de la katalogo, planas daýrigi la kunlaboron kun KEB, kaj post tri jaroj verþajne aperos la kvara eldono.

    Bonvolu sendi librojn kaj gazetojn por KEB al la adreso RU-660017, Krasnojarsk-17, p.k. 20825.

    Por ricevi la katalogon de KEB sufiæas sendi al la redakcio de La Ondo poþtmarkojn je 12 rubloj (Ruslando) aý 5 internaciajn respondkuponojn (alilandanoj).

    Halina Gorecka
     


    UEA eldonis verkon pri lingvopolitiko

    Por aktiva lingvopolitiko: Aktoj de la lingvopolitika seminario en la 81-a UK de Esperanto, Prago 1996 / Red. Detlev Blanke, Roy McCoy, Osmo Buller. -- Rotterdam: UEA, 1999. -- 71 paøoj. -- Prezo: EUR 7,10.

    Æu ni bezonas lingvopolitikon? Kio fakte estas lingvopolitiko? Æu øi estas necesa nur por UEA, la æefa reprezentanto de la Esperanto-komunumo, aý æu øi devus koncerni la tutan komunumon? Æu por la konceptado kaj plenumado de nia lingvopolitiko eblas lerni el la spertoj de naciaj lingvoj?

    Pri tiuj temoj diskutis la lingvopolitika seminario de UEA en la Praga UK en 1996. UEA ¼us eldonis libroforme øiajn materialojn, por ke ili povu esti bazo por plua lingvopolitika aktivado.

    Krom la antaýparolo de Detlev Blanke, "Por aktiva lingvopolitiko" enhavas ses kontribua¼ojn.

    Humphrey Tonkin faras øeneralan enkondukon al la koncepto de lingvoplanado. Yamasaki Seiko kaj Amri Wandel skribas pri la lingvoplanadaj spertoj en siaj propraj lingvoj, respektive la japana kaj la hebrea. La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, Werner Bormann, inventaras la aktualajn defiojn al tiu lingva institucio. Kun multaj ekzemploj Renato Corsetti esploras la kreoliøon de Esperanto, t.e. la streæitecon inter personaj gustoj kaj oficialaj normoj. Fine, Detlev Blanke resumas la seminariajn diskutojn en analiza artikolo pri la taskoj, kiujn nia lingvopolitiko frontas aý devus fronti. Blanke klopodas ankaý difini, kiuj estu la plenumantoj de tiuj taskoj.

    GK UEA
     


    Heroldo apartenas al LF-koop

    En sia komentario al letero de s-ro Fighiera, s-ro Osmo Buller, øenerala direktoro de UEA, skribis:
    "Mi ne plu reagos al Gian Carlo Fighiera, æar normala diskuto kun li ne eblas".
    (HdE. 1997: 3)
    La Administra Komitato de LF-koop unuanime opinias ke s-ro Buller tute pravas. Aldone, ne eblas diskuti kun homo kiu:

    a) arogas al si rajtojn kiujn li ne plu havas;

    b) agnoskas ke li mem kreis aý celas krei damaøojn al la merkato de HdE;

    c) uzas tonon æantaøan kaj minacan;

    d) asertas mensogojn, interalie æar Heroldo neniam esprimis starpunkton pri la balkana milito, nur aperigis æies opiniojn, kaj neniam fariøis vehiklo de propagando de iu ajn (specife, la elektojn en la Akademio faras ne la abonantaro de HdE, sed la akademianoj mem, kiuj jam voædonis kiam estis publikigita la vidpunkto de d-ro Bormann!).

    La Administra Komitato de LF-koop ree deklaras sian absolutan estimon al la nuna redakcio de la gazeto kies bonega (kaj sensalajra) laboro interalie estas emfazita de la kresko de abonoj, male ol s-ro Fighiera esperas. Konsekvence LF-koop tute ne intencas rezigni je la eldonado de Heroldo de Esperanto dum la postaj jaroj, æiam laý la linio de sendependa informa gazeto pri Esperantio.

    Fine la Komitato atentigas ke øuste la konduto de s-ro Fighiera damaøas la vivon de la gazeto de Teo Jung kaj Ada Sikorska, kies reputacion li pretendas defendi.

    Marc Hiltbrand
    prezidanto de LF-koop
     


    Esperanto, paco kaj Æinio

    En majo 2000 revuo El Popola Æinio festos sian 50-jaran jubileon. En duonjarcento la revuo EPÆ, la E-movado en Æinio kaj la tuta mondo spertis grandajn þanøiøojn... Pro tio ni lanæas konkurson "50 jaroj por EPÆ".

    Vi povas verki diversteme rilate al EPÆ --- Esperanto, Paco kaj Æinio. Ekzemple: via esperantista sperto, E-movado kaj paco, amikaj kontaktoj kun alilandanoj, impreso pri kaj rilato kun Æinio kaj la revuo EPÆ...

    Viaj kontribua¼oj povas esti en ajna stilo kaj ajna formo. Estas tre bonvenaj koncernaj fotoj kaj portreto de la aýtoro por ilustri la artikolon. La kontribua¼oj venu al nia redakcio antaý 30 apr 2000. La premiitoj ricevos æinajn metiarta¼ojn, E-librojn kaj unu-jaran abonon de EPÆ. Æiu kontribuinto ricevos donaceton.

    Ni publikigos elstarajn kontribua¼ojn . La rezulto de la konkurso legeblos en la julia numero de EPÆ 2000. En la 85a UK (Israelo) ni anoncos la rezulton kaj disdonos la premiojn.

    Adreso: P.O.Kesto 77, Beijing, 100037, Æinio.

    EPÆ
     


    Ricevitaj gazetoj

    Bazaro. 1999/3;
    Brazila Esperantisto. 1999/308;
    El Popola Æinio. 1999/11;
    Esperanto aktuell. 1999/7;
    Esperanto en Azio. 1999/2;
    Esperanto USA. 1999/5;
    ES-TO. 1999/3;
    KAE-Informilo. 1999/28;
    La Ondo de Esperanto. 1999/11;
    La Revuo Orienta. 1999/10;
    Letero de la Animzorganto. 1999/71;
    Monato. 1999/10;
    Sennaciulo. 1999/10;
    Tempo. 1999/2.
     


    Granda Novjarfesta Konkurso

    Ni ricevis kvar solvojn de la magiaj kvadratoj el la aýgusta-septembra kajero. Ili æiuj estis tute korektaj. La gajninto estas Nikolaj Batyrev el Udmurtio, kiu ricevas libropremion.

    Respondoj: 1. Koketa, otoman', kolera, emerit', tarifo, anatom'; 2. ekstra, kokain', skarpo, tartan', ripari, anonim'; 3. estrad', serena, tridek, redakt', aneksi, daktil'; 4. aspiri, skoter', pokalo, italin', religi', ironio; 5. balast', aparte, Lazaro, arakid', strigo, Teodor'.

    Ni kore gratulas nian fidelan leganton!


    Laý nia tradicio, la plej granda konkurso estas proponata æe la Kristnaska kaj Novjara festoj. Bonvolu sendi la respondojn al nia poþta aý reta kulakova@akb.mplik.ru adresoj tiel, ke ili atingu la redakcion antaý 10 feb 2000. Inter la gajnintoj ni lotumos tri libropremiojn.
    Krucvortenigmo
    1. Koloro de la drako, kiu regos en la 2000a jaro; 2. korta naøbird'; 3. dis¼eti grajnojn sur teron; 4. impresi flarsenton; 5. øi estas uzata por skribi, presi aý desegni; 6. estonta edz'; 7. La ... de Esperanto; 8. Diro de vero estas ... danøero; 9. Kie regas virino, malbona estas la ...; 10. besto; 11. saltanta bestet' kun nuda haýto; 12. øi lumigas straton nokte (R); 13. mensa stato, opinio de iu; 14. preciza temp' de ia okaza¼o; 15. resono; 16. plicertig'; 17. geografia kart'; 18. ekesto, veno en la vivon; 19. la eventon el la punkto 18 akompanas la unua ... (R); 20. organa tub', tra kiu fluas sango; 21. Kontraý forta mano la leøo estas ...; 22. sekve; 23. doni al iu manøa¼ojn; 24. tatara pelta æap'; 25. øi povas esti en teatro, en domo aý æe framasonoj; 26. Li estas la kvina ... æe veturilo (R); 27. æina mezurunuo, anagramo de ilo; 28. ludkarto kun nur unu punkto; 29. konstrua¼o, en kiu oni prezentas spektaklojn; 30. mezurunu' de longo; 31. azia þtat'; 32. urb' en Francio; 33. dek tagoj; 35. persono el fabelo de fr. Grimm; 36. definitive skribita; 37. pastr' el antikva Persujo; 38. nedifinita pronomo; 39. art' ornami la vizaøon; 40. numeralo; 41. adverbo; 42. modifita stato de oksigeno; 43. sistema kaj þparema ordo en administrado; 44. Al farun' malbonspeca ne helpos la ... (R); 45. aldon' al regno de fremda teritorio; 46. rifuza, malkonsenta; 47. brava virino estas ... por sia edzo; 48. restadi senflua, senmova, senaga; 49. senti maltrankvilon pri la fideleco de amata persono; 50. florkapet' aý part' de vesta¼o; 51. fil' de la filo; 52. plue fari ion; 53. okulsekvad' de teksto; 54. þmira¼', per kiu eblas kunigi du objektojn; 55. dekfoje dek; 56. ¼us, nun, ...; 57. æiutaga gazeto; 58. dekfoje cent; 59. durada velociped'; 60. loøant' de la lando de sunleviøo; 61. simila, sama; 62. reø' en Ruslando; 63. numeralo; 64. mebl'; 65. La 2000a jaro estas la lasta jaro de ...; 66. pro limoj kaj ... malpacas najbaroj (R); 67. kovra¼'; 68. loølok' de Adamo kaj Eva; 69. el øi vi prenas ricevitajn leterojn (R); 70. aliøinta landa asocio de UEA en Ruslando; 71. birdo kun longa vosto; 72. maløuste opinii; 73. kulmino, apogeo; 74. øi havas kvin fingrojn (R); 75. kupro + zinko = ...; 76. muzika¼'; 77. ... kaj edzino -- æiela difino (R); 78. anagramo de "ulano"; 79. agrabla, æarma; 80. lirika poemo; 81. farita el flava metalo; 82. unu el kvar specoj de ludkartoj; 83. mezurunu' por likva¼oj; 84. pli malpli kompleta kaj klara ideo (R); 85. 24 horoj (R); 86. speca, kategoria, grupa; 87. part' de teatra verko, ludata de aparta aktoro; 88. komenc' de batalo; 89. ne kontraýstari al io, kio malplaæas; 90. tutmonda E-Asocio; 91. rilata al bestpersekutado; 92. aýtuna monato; 93. mineral'.

    Kompilis Tatjana Kulakova
     


    KALENDARO

    1999

    12 dec. Jekaterinburg (Ruslando). Tago de Zamenhof: Granda festa programo. Org. Urala Esperantista Societo. Adreso: RU-620077 Jekaterinbirg-77, ab. ja. 67, Ruslando. Telefono: (3432) 104503. Rete: sezonoj@mail.ru
     


    2000

    15--23 jan. Sidnejo (Aýstralio). 16a Aýstralia Esperanto Somer-kursaro kaj 3a Kuna Aýstralia/Nov-Zelanda Kongreso. Adreso: Terry Manley, 143 Lawson St Redfern, NSW 2016, Aýstralio.


    27--31 jan. Jaroslavlj (Ruslando). Vintro en la antikva urbo. Org. EK Ora Ringo. Adreso: RU-150057, pr. Matrosova, 11a-18, Ruslando.


    3--6 feb. Æeboksari (Æuvaþio, Ruslando). Ruslanda Esperanto-Kongreso. Org. REU, SEJM, JEAÆR. Adreso: RU-428000, Æeboksari, ab. ja. 189, Ruslando.


    4--9 mar. Nabere¼nyje Æelny (Tatarstano, Ruslando). EoLA-12. Org. SEJM, EK Gaja Krokodilo. Adreso: RU-423819, Tatarstan, Nabere¼nyje Æelny, ab. ja. 133, Ruslando.


    27 apr--1 maj. Oostende (Belgio). 4a Eýrop-Unia Esperanto-Kongreso: Ekologio, þlosilo por la tria jarmilo. Org. FEL. Adreso: Frankrijklei 140, BE-2000, Antwerpen, Belgio.


    28 apr--3 maj. Krakovo (Pollando). 30a Tutpollanda Esperanto-kongreso. Org. PEA. Adreso: Zbigniew Warmuz, ul. Bajeczna 1/104, PL 31-566 Kraków, Pollando.


    1--9 maj. Jalto (Ukrainio). Aroma Jalto 2000. Adreso: UA-252133, Kijiv 133, p.k. 35, Ukrainio


    30 maj--11 jun. Mielno (Pollando). 22a Æebalta Esperantista Printempo. Org. Filio de PEA en Koszalin. Adreso: PEA, Box 30, PL 75-016, Koszalin, Pollando.
    Mielno

    26 jun--2 jul. Bulgario kaj Turkio. 10a Internacia Esperanto-Kongreso. Org. Monda Turismo Adreso: ul. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.
    MT

    30 jun--5 jul. Saint-Chamond (Francio). Festivalo Solidaraj Tagoj. Org. JEFO. Adreso: Clément Picard, 8 quai de Bondy, FR-69005 Lyon, Francio.


    5--9 jul. Toulouse (Francio). 2a Kultura Arta Festivalo de Esperanto. Adreso: Esperanto Kultur-Centro, 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio.

    Tuj post KAFE 10-17 jul okazos laborbrigado por arkeologia esploro. Informas Claude Fressonnet, FR-09600 Montbel, Francio.



    SAT-7315--23 jul. Moskvo (Ruslando). 73a Kongreso de SAT. Org. SAT, OK, Adreso: RU-105318 Moskva, ab. ja. 57, Ruslando.

    Antaýkongreso Koro de malnova Ruslando okazos 10--14 en Vladimir. Postkongreso Moskvo -- urbo de artoj okazos 24--27 jul en Moskvo. Por la UKanoj estas planata avia flugo Moskvo -- Tel-Avivo.


    25 jul--1 aýg. Tel-Avivo (Israelo). 85a Universala Kongreso de Esperanto. Org. UEA, LKK. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando (konstanta adreso).

    Halina Gorecka estas Kongresa Peranto por Ruslando, kiu akceptas pagojn por aliøo, loøado kaj ekskursoj. Estas planata kolektiva flugo al Israelo. Bonvolu kontakti je nia redakcia adreso.


    17--22 aýg. Budapeþto (Hungario). 3a Eýropa Esperanto-Festivalo. Org. HEA. Adreso: HU-1061 Budapest, Andrássy út 27, Hungario.


    19--25 aýg. Budapeþto-Sümeg-Budapeþto (Hungario). 16a Simpozio pri Esperanto-Turismo. Org. Movilo. Adreso: HU-1095, Budapest, Soroksári út 117/D.


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn
    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Viþnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    1999. N-ro 12 (62)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 104503
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 104503
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaøo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2000:
        -- Internacia tarifo: 22 eýroj 24 usonaj dolaroj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 135 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 eýroj aý usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 100 EUR (1000 rub.)
        -- Duona paøo: 60 EUR (600 rub.)
        -- Kvarona paøo: 35 EUR (350 rub.)
        -- Okona paøo: 20 EUR (200 rub.)
        -- Malpligrandaj: 0.50 EUR aý 5 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 1999.
    Subtitolo