Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №7


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Jubilea bildo de Masha Bajhenova


ENHAVO

REDAKCIE

  • Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Mark Fettes. Diversaj historioj, diversaj futuroj — kaj la volo elekti
  • TRA ESPERANTUJO

  • Strategia forumo en Zagrebo
  • Novaj gvidorganoj de UEA ekkonturiĝas
  • Radojica Petrović. Interkulturo: riĉa praktika ekzemplo
  • Thorsen-apogoj denove disponeblaj
  • VL. Proletoj ĉiulandaj unuiĝas
  • Andi Ottrok. Ĉe hungara junularo
  • Augusto Casquero. Apudmara kongreso
  • Libuše Filipová. La 53a Fervojista Kongreso
  • La Esperanta Civito naskiĝis
  • Olga Gribovan. Aroma Jalto – 2001
  • La unua Premio Delfí Dalmau por gazeta artikolo
  • Kontentiga partopreno en la Belartaj Konkursoj de UEA
  • Andrzej Grzębowski. Irano: la 131a lando de MT
  • Kurte
  • Oksana Kostousova. Dinastio de intelektludantoj
  • Andrej Grigorjevskij. Mi promesas ellerni
  • Sergej Paĥomov. Kirov: ĉu revigliĝo
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Vide el Bruselo: Eŭropa Jaro de Kostaj Flugfolioj
  • Roy McCoy. Eble ni bezonas ion alian
  • Julio Calegari. Interŝanĝo de studentoj
  • Brian R. Bishop. Pri fiasko de lingvoj
  • Aleksas Masiukas. Esperanto helpas en la vivo
  • BELETRO

  • Lewis Carroll. Trans la spegulo kaj kion Alico trovis tie: Fragmento / Tradukis Donald Broadribb
  • LINGVO

  • Geraldo Mattos. Semantiko kaj leksikografio
  • Sergio Pokrovskij. Diversaj ioj
  • TIEL NI VIVAS

  • Andrzej Grzębowski. Sud-Amerika vojaĝo per Esperanto (2)
  • BIBLIOTEKO

  • AlKo. Novaj libroj
  • Alen Kris. Promenoj en tempo kaj spaco
  • Wolfgang Kirschstein. La neĝo kaŝas preskaŭ ĉion
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Valentin Melnikov. Hepatprozo
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (K)
  • DIVERSAĴOJ

  • Anoncetoj
  • Nekrologoj
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Masha Bajenova (julio)


    Redakcie

    Ĉi-jare jam du numeroj de nia revuo havis apartan signifon. La januara Ondo iĝis la unua numero en la Tria Jarmilo kaj samtempe ĝi estis nia 75a, jubilea, kajero. Kaj en majo ni rememoris, ke ĝuste antaŭ dek jaroj La Ondo de Esperanto fenikse renaskiĝis.

    Ankaŭ ĉi tiu kajero estas iusence historia — ĝi markas la finon de la Jekaterinburga eldon-periodo.

    Kvankam neniu el ni du estas denaska loĝanto de Jekaterinburg, ni sentas nin preskaŭ tiaj, ja en neniu alia urbo ni loĝis tiel longe (Halina pasigis ĉi tie dudek kvar jarojn, kaj Aleksander — preskaŭ dek sep). Ni venis al ĉi tiu urbo (tiam ankoraŭ Sverdlovsk) junaj kaj esperplenaj. Ĉi tie ni baraktis por transvivi la malfacilegaĵojn de la komunisma kaj postkomunisma tempo. Ĉi tie ni laboris kaj ripozis. Ĉi tie ni spertis haladzon de “komunloĝejoj” kaj mankon de nutraĵoj, sed ankaŭ la ĝojegon ekloĝi en propra loĝejo sen ebriaj najbaroj. Ĉi tie ni kunligis niajn vivojn, kaj nia filo estas denaska jekaterinburgano.

    Sed eĉ en la plej malhelaj tagoj varmigis niajn animojn la konscio pri tio, ke ni ne estas solaj. Forveturonte ni esprimas nian plej koran dankon al la jekaterinburgaj samideanoj, kiuj helpis kaj apogis nin, kaj sen kiuj nia agado certe ne estus tiel konata kaj estimata.

    “Dankon, niaj karaj!” — ni diras al Alla Dzjuba, Olga Gavrilova, Vjaĉeslav Gusev, Rita Ĥusanova, Aleksandr Karvacki, Viktor Kloĉkov, Viktor Kudrjavcev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Natalia Lifŝic, Jevgenij Lipin, Jelena Morozova, Ilsia Novikova, fratoj Parfentjev, Vladimir Polikarpov, Valentin Puŝkarjov, Ivan Stroitelev, Natalia Talankina… Dankon al ĉiuj, kiuj dediĉis parton de sia valora tempo laborante kun ni por Esperanto.

    Tamen ni decidis forlasi Uralon kaj pro la maloportuna geografia situo de Jekaterinburg (necesas tritaga trajna vojaĝo por veni al Pollando, aŭ multekosta avia vojaĝo) kaj pro la ĉiam pli malbona efiko de la urala klimato al la sano kaj laborkapablo.

    Post longa pripensado ni elektis iri al Kaliningrad (Königsberg). El ĉi tiu urbo ni povos pli facile veni eksterlanden (necesas nur kelkaj horoj, ne tagoj, por veni al Pollando, Germanio kaj la tri Baltaj landoj), kaj ni povos okazigi en la urbo de Kantio internaciajn esperantistajn aranĝojn.

    Ni daŭrigos la informan, eldonan, gazetan, instruan, kulturan kaj movadan agadon en unu el la ŝlosilaj regionoj de Eŭropo (Orienta Prusujo), kiu ofte estas en la fokuso de la Ruslanda kaj Eŭropa gazetaro.

    La urala Ondo baldaŭ venos sur la baltan bordon, sed la transira periodo neeviteble perturbos la eldonritmon de ĉi tiu gazeto — ni petas viajn komprenemon kaj indulgon.

    Sur la kovrilo estas bilda gratulo de Maŝa Baĵenova okaze de plia jubileo, al kiu estus dediĉita ĉi tiu kolumno, se ni ne estus nun forveturantaj. Ja komence de junio aperis Trans la spegulo, kiu fariĝis la 75a libro, kiun ni eldonis.

    Halina Gorecka
    Aleksander Korĵenkov


    Diversaj historioj, diversaj futuroj — kaj la volo elekti

    Ĉefparolado de Mark Fettes en la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Meksikurbo, la 18an de aprilo 2001

    “Unu kontinento, diversaj historioj” — nia kadra temo jam starigas kontraston inter kuniĝo kaj diseco, inter komunecoj kaj malsamecoj. Tre konvena dialektiko por Esperanto-kongreso, certe. Sed interesas min, ke tie la diverseco aperas unuavice kiel historiaĵo: oni ne parolas pri malsamaj nunoj, nek pri diversaj futuroj. Mi volas do streĉi tiun dialektikon en nova direkto, ekirante el la historio, pasante tra la nuno, kaj rigardante antaŭen al du eblaj vojoj en la monda evoluo.

    La hazardo donis al mi du pretajn etikedojn por tiuj vojoj. Dum mi flugis ĉi tien, suden el okcidenta Kanado, aviadiloj diverslandaj direktiĝis norden al orienta Kanado, portante la ŝtatajn reprezentantojn al konferenco pri la Amerika Pakto pri Libera Komerco. Meze de Kebekurbo la polico starigis trimetran barilon por disigi la protestantojn de la APLIKistoj, se tiel nomi ilin; kaj la grandaj kanadaj ĵurnaloj bagateligas ĉiujn kritikojn, asertante ke la libera komerco servas ĉies interesojn. Do mi parolos pri la vojo de Kebekurbo kaj la vojo de Meksikurbo — nia vojo. Ili parolas pri libera komerco; ni pri libera komunikado. Tamen la diferencoj estas pli profundaj, ol oni povus supozi el tiu simplisma formulo.

    Sed unue mi notu unu gravan komunaĵon. Ambaŭloke, oni parolas pri forigo de muroj konstruitaj de ŝtatoj en la 19a kaj 20a jarcentoj, kiam la modernismo trairis sian florperiodon. Celante regi la enlandan merkaton, ŝtatoj enkondukis varlimigojn, impostojn, krompagigojn, kiuj limigis la interŝtatan komercadon kaj kreis kompleksan sistemon de reciproka dependeco inter la mondoj politika kaj komerca. Celante regi la enlandan kulturon, ŝtatoj kreis unulingvajn lernejajn sistemojn kaj diversmaniere malhelpis aŭ eĉ sufokis la publikan uzadon de aliaj lingvoj, kreante kompleksan interrilaton inter normlingvoj, etneco kaj socia klaso. Do, ambaŭkaze, la starigo de muroj inter la nacioj, ĉu komercaj, ĉu komunikaj, estis integre ligita al la firmigo de sociaj hierarkioj ene de la nacioj. Al tiu grava konstato ni revenos poste.

    Tamen, okazis io preskaŭ paradoksa. Pro la fakto, ke en tiom da landoj oni aplikis la konceptojn de la modernismo, ellaborante similajn politikojn, similajn praktikojn, iom post iom estiĝis vere tutmondaj sistemoj de komerco kaj de komunikado. Neniu planis tiun evoluon, do ĝi kompreneble favoris la potenchavantojn, kiuj disponis pri kapitalo mona, homa, kaj simbola por defendi kaj firmigi sian pozicion. Kun la kreskego de internaciaj kontaktoj en la lastaj jardekoj de la 20a jarcento, la monda komerca sistemo komencis alpreni klarajn kulturajn trajtojn: ĝiaj retoj de kunlaboro kaj konkurenco iĝis pli kaj pli sendependaj de la ŝtatoj, ĝiaj valoroj kaj idealoj iĝis pli kaj pli aŭtonomaj, troveblaj ĉiulande kie oni studas “biznison”, kiel niaj rusaj amikoj ŝatas diri. Ekestis nova perspektivo, en kiu la muroj inter nacioj ekaspektis kiel nedezirinda obstaklo al la disvolviĝo de la kulturo de l' komerco.

    Mi parolos unue pri la pozitivaj trajtoj de tiu kulturo, ĉar ekzistas almenaŭ du, malgraŭ la fakto ke verŝajne ni ĉiuj emas kritike rilati al ĝi kiel tuto. Unue, temas pri inkluziva kulturo, kies kresko certe helpis kunpeli la evoluon al pli sendiskriminaciaj socioj. Due, ĝi estas dinamika kulturo, kiu eble nekonsekvence sed tamen relative ofte premias kreemon kaj iniciatemon. Ni ne subtaksu tiujn valorojn, kiuj multe kontribuas al ĝia alloga forto kaj disvastiĝemo.

    Tamen ni rimarku ankaŭ, ke tiuj valoroj havas sian ombran flankon. Kun la inkluzivemo ofte iras neglektado aŭ bagateligo de diferencoj, dum la kulton de la novo ofte akompanas forgeso de la malnovo. Krome, la rutina transformado de ĉiuj valoroj en la ciferojn de spezokonto kaj bilanco emas forgesigi, ke malantaŭ ili kuŝas pli komplika kaj alte taksenda realo. Laŭ ĉiuj indikoj, precipe virojn delogas tiaj abstraktaĵoj, kaj efektive la kulturo de l' komerco restas ege virocentra, malgraŭ ĉiuj sociaj ŝanĝoj de la lastaj jardekoj.

    Kaj kian liberon ofertas al ni la komerculoj, kies anoj nun entuziasme kunvenas en Kebekurbo? Eble la liberon de la kliento, kies elektopovo limiĝas nur je la enhavo de la katalogo kaj la dikeco de la monujo. Aŭ la liberon de la turisto, kiu ĉiam gardas la privilegion forfuĝi de la nedezirata realo, sen lokaj ligoj, sen respondeco. Aŭ la liberon de la televidspektanto, kun cento da kanaloj kaj la teleregilo ĉemane. Sed precipe, kompreneble, la liberon amasigi tiajn gajnojn, ke neniu socia aŭ ekologia limo restas netransirebla. Danĝera kaj deloga vizio, kiu elbriladas al ni de ĉiuj televidekranoj.

    Antaŭ deko da jaroj, usonano Francis Fukayama publikigis eseon pri “La fino de la historio”. En ĝi li argumentis, ke la venko de la kulturo de l' komerco (li nomis ĝin alie, sed ne gravas) signalas la kulminon de la socia evoluo: venkinte, tiu kulturo scios vivteni sin eterne. Por li, do, la historia diverseco, al kiu aludas nia kongresa temo, estas io superenda, postlasenda. Diversaj historioj, sed unu futuro. Tia ideologio havas pelan forton: ĝiaj aktivuloj sentas sin kvazaŭ rajdante sur la ondoj de la monda evoluo. En Kebekurbo certe rolas similaj konvinkoj.

    Ankaŭ al nia kulturo — la kulturo de Esperanto — ne mankas tiaj vizioj. Analogante al diversaj teknikaj rimedoj — la metrosistemo, la telefono — kaj al la kresko de la komerco mem, niaj propagandistoj ofte asertis la venkon de Esperanto esti natura, neevitebla, konforma al la leĝoj de racio. Ankaŭ al ili ŝajnis, ke per Esperanto finiĝos ia socia evoluo, trans kio troviĝas la Eterno. Kaj ni agnosku ankaŭ ĉi-kaze la inspiran forton, kiun tio alportis al niaj aktivuloj.

    Tamen ni ne fermu la okulojn antaŭ la fundamenta nesufiĉo de tiu analizo. Rigardante nun pli realisme al la monda lingva sistemo, ni venos al aliaj konkludoj.

    (Daŭrigota)


    Strategia Forumo en Zagrebo

    Estrarano de UEA, d-ro Petro Chrdle, kiu kunordigas la funkciadon de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, dissendis al cento da plej diversaj organizaĵoj kaj instancoj inviton al ĝia kvara kunsido. Ĝi okazos kadre de la 86a Universala Kongreso en Zagrebo 26 jul de 14h15 ĝis 18h15 en salono Sekelj.

    Partopreno en la Strategia Forumo estas malferma al ĉiuj organizaĵoj, kiuj uzas por sia agado Esperanton, kaj ĝi ne postulas akcepton de iaj tezoj aŭ kondiĉoj nek partoprenon en la kunsidoj de la antaŭaj jaroj. Ĉiuj kunvenantaj organizaĵoj estas egalrajtaj senrigarde al iliaj grandeco kaj agadkampo. Iliaj celoj povas esti plej diversaj, eĉ malaj inter si, sed ili dividas minimume unu komunan trajton: praktikan uzadon de la internacia lingvo Esperanto, kaj sekve ili komune kreas la E-komunumon.

    La Strategia Forumo, lanĉita kadre de Kampanjo 2000, kunsidis unuafoje en la Montpeliera UK en 1998 kaj poste en la UK-oj en Berlino (1999) kaj Tel-Avivo (2000). La ĉi-jara Forumo okazos en la sama semajno, kiam la Komitato de UEA decidos pri nova laborplano de UEA. D-ro Chrdle skribas, ke UEA volonte konsideros en ĝia fina versio ideojn kaj proponojn de aliaj asocioj kaj instancoj de la Esperanto-komunumo. Tial li proponas diskuti pri ĝi, apud aliaj temoj eventuale starigotaj de la forumanoj. Li precipe emfazas la gravecon de praktika utiligo de Esperanto: “Ni devus eniri novan fazon, en kiu la praktika utiligo de Esperanto por ĉiuj bezonoj de la normala vivo marku la efektivajn vivon kaj utilon de nia lingvo.”

    Ankaŭ tiuj, kiuj eble ne ricevis skriban inviton, estas bonvenaj sendi reprezentanton. Por faciligi la preparojn, estos helpe, se oni anoncos la nomon de sia reprezentanto antaŭ 15 jul al d-ro Petro Chrdle: poŝte (Anglická 878, CZ-252 29 Dobřichovice–, Ĉeĥio), fakse (+ 420 2 991 2126) aŭ rete (chrdle@kava-pech.cz). Antaŭa sinanonco tamen ne estas deviga.

    GK UEA
     


    Novaj gvidorganoj de UEA ekkonturiĝas

    En la Zagreba UK novaj Komitato kaj Estraro transprenos la gvidadon de UEA por la 3-jara periodo 2001–2004. Miloj da esperantistoj estas envolvitaj, ĉu rekte ĉu nerekte, en la elektadon de la Komitato. En Zagrebo la Komitato siavice elektos la Estraron, kiu laŭ la parlamentisma principo devas ĝui la fidon de la supera organo de UEA.

    La elektado de novaj komitatanoj startis jam en novembro pasintjare per alvoko pri kandidatiĝoj por sep lokoj de komitatanoj B, kiuj reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn de la Asocio. En februaro la landaj kaj fakaj asocioj aliĝintaj al UEA ricevis alvokon elekti siajn reprezentantojn, la komitatanojn A. Landaj asocioj kun malpli ol 100 membroj elektas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la Komitato sed kiuj tamen rajtas elekti unu el inter si kiel plenrajtan komitatanon A.

    La Komitato inkluzivas ankaŭ komitatanojn C. Ili estas elektotaj de la komitatanoj A kaj B ĝis maksimume unu kvarono de sia propra nombro. Kiel komitatanojn C oni povas elekti spertulojn, kiuj per siaj scioj kaj kapabloj povos aparte kontribui al la Asocio, i.a. kiel membroj de la Estraro.

    La novan Estraron elektos la Komitato en Zagrebo. La praktikan iradon de la elektado de la Estraro, same kiel tiun de komitatanoj C, kunordigas la Elekta Komisiono. Ĝi konsistas el komitatanoj Roland Lindblom, Claude Nourmont kaj Syôzi Keiko. La Komisiono jam prezentis la unuan proponon pri ebla konsisto de la Estraro. En ĝi estus ok membroj, dum la demisianta Estraro havis sep anojn.

    Por la prezidanteco oni proponas la nunan vicprezidanton, d-ron Renato Corsetti (Italio). Oni proponas du vicprezidantojn: prof. LEE Chong-Yeong (Korea Resp.) kaj prof. Humphrey Tonkin (Usono). S-ro Ivo Osibov (Kroatio) transprenus la ĝeneralan sekretariecon de s-ino Michela Lipari (Italio), kiu en la nova Estraro respondecus pri landa agado. Ceteraj membroj estus s-ino Ans Bakker (Nederlando) pri financoj, s-ro Gbeglo Koffi (Togolando) pri Afrika agado kaj edukado, kaj s-ro Andrej Grigorjevskij (Ruslando) pri informado.

    Por komitataneco C estas ĝis nun kandidatigitaj Hans Bakker (Nederlando), Josep Franquesa Solé (Katalunio/Hispanio), Ulrich Lins (Germanio), Takeuti Yosikazu (Japanio) kaj Flory Witdoeckt (Belgio), kaj la estraraj kandidatoj Corsetti, Tonkin, Osibov, Gbeglo, Grigorjveskij kaj Lipari. Inter la aliaj proponataj estraranoj Ans Bakker estas komitatano A kaj Lee kandidatas por komitataneco B.

    Tri semajnojn post la dissendo de la balotiloj pri komitatanoj B, la Centra Oficejo jam rericevis 715 kovertojn kun ili. La limdato por la balotado estas 7 jul. Kvankam la aliaj elektoj estas nerektaj, ankaŭ ilin la interesitoj povas influi ĝis la UK per diskutoj en landaj kongresoj k.a. renkontiĝoj, en retlistoj kaj pere de komitatanoj A kaj B kaj observantoj.

    GK UEA


    Interkulturo: riĉa praktika ekzemplo

    En la internacia simpozio “Teknologio kaj informadiko en edukado — defio de la 21-a jarcento”, okazinta en Beograd fine de majo organizite de la tiea Instituto por Pedagogiaj Esploroj, la projekto de ILEI/UEA Interkulturo kaj ties Kvazaŭlernejo Tibor Sekelj estis prezentita kiel riĉa praktika ekzemplo por la simpozia traktado pri didaktikaj kaj teknikaj aspektoj de aplikado de informadika teknologio en edukado, precipe en la kunteksto de la multkultura edukado, plurlingvismo kaj apogo al la kulturo de paco.

    La traktaĵon pri tio kunverkis Mauro La Torre, la ĉefaŭtoro kaj gvidanto de la projekto, kaj Radojica Petrović –, la komunikinto de la traktaĵo.

    Tute hazarde la sesion, en kiu tio okazis, prezidis konsilanto en la Ministerio pri edukado de Serbio kiu lernis kiel mezlernejano Esperanton el lernolibro de Tibor Sekelj kaj plu simpatias ĝin.

    Radojica Petrović


    Thorsen-apogoj denove disponeblaj

    UEA disdonos por la kvina fojo subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Pasintjare 15 bibliotekoj povis pliriĉigi siajn kolektojn je la suma valoro de 1800 eŭroj.

    Povas peti subvencion bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La petojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero. Diskoj, kasedoj, vidbendoj k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. Se la peto estos akceptita, oni ricevos librojn por la valoro de la subvencio.

    La subvencipetoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis 15 okt 2001.

    GK UEA


    Proletoj ĉiulandaj unuiĝas

    (HeKo) La 13a Internacia Komunista Esperantista Konferenco sukcese gastis ĉe KCE (La Chaux-de-Fonds, Svislando) 24–28 maj sub la tagprezidado de Mayra Nunez Hernández (Kubo) kaj Vilhelmo Lutermano (Francio). Aliĝis pli ol 40 personoj, inter kiuj du trionoj nur solidare: ĉeestis gekamaradoj kaj geamikoj ankaŭ el Belgio, Germanio, Italio, Pollando kaj Svislando.

    La laborkunsidoj pritraktis multajn organizajn kaj politikajn temojn. Estis renovigita la estraro por 2001–2003, kun la aldono de honora prezidanto: Nikola Aleksiev (Bulgario). Jen la oficoj: Faustino Castaño (prezidanto), Ann Johnson (vicprezidantino), Mayra Nunez (sekretariino), Luis Serrano Pérez (redaktisto de Internaciisto), Alcino Alves Ramos (kasisto), Dieter Rooke kaj Stefka Andreeva (konferencoj), Vilhelmo Lutermano kaj Vincent Charlot (eksteraj rilatoj), Stefan Fisahn (retpaĝoj), Lin Xiao Zhe (junularo), Julio Cesar (Latin-Ameriko), Vladimir Bespalov, Maria Prilepskaja, Andris Natinj (estraranoj).

    En la kultura programo la konferencanoj ĝuis viziton en la Urba Biblioteko, kie ili esploris la riĉegan arkivon de Jules Humbert Droz, ĉaŭdefonano, sekretario de la Kominterna plenumkomitato en 1921–31, kaj CDELI, kun la afabla akcepto de Danielle Béguelin kaj Claude Gacond. Tre interesa estis ankaŭ la prelego de Giorgio Silfer pri la proleta literaturo originale en Esperanto. La tuttaga ekskurso ebligis viziton en la citadelo de Besançon, kie situas tre interesa muzeo pri la rezistado kaj deportado dum la dua mondmilito en Francio, kaj en la unika granda ekspozicio pri idealaj civitoj, en la eksa salminejo de Chaŭ, kiu inspiris al Ledoŭ, la arkitekto de la franca revolucio, lian utopian projekton.

    La 14a IKEK okazos post du jaroj en Bulgario. La Konferenco dankas al la ĉefa organizanto, k-do Dieter Rooke, kaj al KCE, speciale al d-ro Giorgio Silfer, pro la grandega helpo en la realigo de la programo, disponigo de la rimedoj, kaj multaj valoraj sugestoj.

    VL


    Ĉe hungara junularo

    JER estas semajnfina junulara renkontiĝo. Ĝi kutime okazas tuj post IJF. Tiel sufiĉe ofte ni havas eksterlandajn gastojn. Ĉi-jare neniu venis de IJF, sed malgraŭ tio ni havis almenaŭ unu gaston de eksterlando.

    Ĉi-jare JER estis organizita 20–22 apr en montara, arbara regiono de Hungario — Pusztamarót, Sólyomfészek.

    Vendrede post la alveno de partoprenantoj, ni komencis nian semajnfinan programon kun serĉado de lignoj por bivakfajro. Tio ja ne estis tiel facila laboro, ĉar antaŭe dum tagoj pluvis. Dank' al nia eksterlanda gasto ni povis ĝoji ne nur Esperantajn, hungarajn, anglajn sed ankaŭ hispanajn kantojn.

    Sabate post matena gimnastiko kaj matenmanĝo la programo estis promenado en ĉirkaŭaĵo. Feliĉe tiam jam sunis, sed la antaŭaj pluvoj ne faciligis la vojon. La promenado faris bonegan apetiton por tagmanĝo, sed siesti ni jam ne havis tempon. Posttagmeze venis la ĉefa programo de JER — jarĉefkunveno de HEJ (Hungara E-Junularo) kun agadraporto de HEJ, kun elektado de nova estraro, kaj kun kelkaj decidoj pri la sekvontjara plano.

    Vespere venis la gastronomia parto de JER. Kun la gvidado de kelkaj spertaj kuiristoj ĉe fajro estis preparita la fama gulaŝo, kaj en kuirejo iu hispana manĝaĵo, kaj post la vespermanĝo ni tamen daŭris la vesperon ĉe fajro, kantante, babilante.

    Ankaŭ dimanĉe ni ne enuis. Post la matenmanĝo eblis perlumadi, aŭskulti prelegon, gramatikumadi — ni plenigis la testojn por meznivela ŝtata Esperanta ekzameno.

    Andi Ottrok


    Apudmara kongreso

    La 12a Kongreso de Valencia E-Federacio kaj Murcio okazis 12–13 maj en la belega mediteranea urbo Alicante (Hispanio), en impona kaj bone ekipita kongresejo kaj en agrabla esperantista etoso, kun partopreno de esperantistoj el kvar provincoj: Alicante, Castellón, Murcia kaj Valencia.

    José Miguel Bernabeu bele kaj interese prelegis pri “Kiel funkcias Universo”. La kongresanoj havis la eblecon viziti la grandan historian fortikaĵon “Kastelo de Sankta Barbara”, kiu havas belan vidon al la maro.

    Notindas la disdonado de riĉe presita turisma broŝuro en Esperanto pri la Blanka Marbordo, kio estis surprizo por la ĉeestantoj.

    Dum la Ĝenerala Asembleo oni aprobis okazigi la kongreson de la jaro 2002 en la vilaĝo “Vall d'Ŭo” de la provinco Castellón, kies urba registaro elkore invitis tiucele. Famas en tiu turisma vilaĝo la Kavoj de Sankta Jozefo, viziteblaj grandparte per subtera boato, laŭlonge de kelkaj kilometroj.

    Adiaŭo okazis, kiel tradicie, ĉetable kun valencia “paeljo”.

    Augusto Casquero
    Alicante: Grupo da partoprenantoj


    La 53a Fervojista Kongreso

    La 53a kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperantista Federacio) okazis 12–19 maj 2001 en la sudbohemia urbo Tábor. Proksimume

    170 partoprenantoj el 18 landoj venis ne nur trarigardi la belegan historian urbon kaj ties ĉirkaŭaĵon, sed ĉefe trakti dum la kongresaj kunvenoj kaj prelegoj. Post 10 jaroj jam la duan fojon venis fervojistoj al Ĉeĥio kaj kun malavara apogo kaj subteno de Ĝenerala Direkcio de Ĉeĥaj Fervojoj (ĈF) kaj landa FISAIC ĝuis amuzajn, kulturajn kaj ekskursajn programerojn. En la stacidomo de Tábor la partoprenantoj povis aŭdi “bonvenon” en Esperanto, ili ricevis kongresmaterialon, kaj lokaj esperantistoj akompanis ilin al la loĝejoj.

    Dimanĉe antaŭtagmeze okazis solena inaŭguro de la kongreso en urba teatro de Oskar Nedbal. Sur la podio sidis krom IFEF-estraranoj ankaŭ urbestro de Tábor sinjoro F. Dědič kaj la unua ĝenerala vicdirektoro de ĈF kaj sekretarioj de landa asocio de FISAIC kaj sindikata asocio de fervojistoj. Post salutvortoj de landaj reprezentantoj sekvis parto, dum kiu estis nomumitaj novaj honoraj membroj de IFEF kaj precipe publika gratulo al honora membro de IFEF Joachim Giessner el Germanio, kiu partoprenis sian jam 50-an IFEF-kongreson sen interrompo. Posttagmeze okazis la unua faka kunveno kaj poste ekumena diservo en preĝejo de Diaj Batalantoj apartenanta al Ĉeĥoslovaka Husana Eklezio. Vespere ni ĝuis brilan artan koncerton, plejparte kantojn de ĉeĥaj kaj mondfamaj majstroj en Esperanta traduko de Joachim Giessner kaj kantojn de Elena Puchova.

    La kongresajn bultenojn preparis V. Podhradská kaj J. Melichárková. La tuttagaj ekskursoj gvidis nin al pitoreskaj lokoj, multaj flegataj de Unesko, kiel ekzemple Telč, Český Krumlov, Třeboň kaj aliaj–, sed realiĝis ankaŭ piedekskurso tra la ĉirkaŭaĵo de Tábor kaj nostalgia trajnveturo al proksima banloko Bechyně–.

    La kulturajn programojn riĉigis ankaŭ lernantoj de baza arta lernejo, la ensemblo Úsvit (Tagiĝo), kaj dum la balo ludis por la danco ensemblo Keramička.

    Libuše Filipová


    La Esperanta Civito naskiĝis

    Preskaŭ tagmeze 2 jun 2001 la Forumo promulgis en la magistrata salono de Sabloneto/Sabbioneta (Italio) la Konstitucian Ĉarton de la Esperanta Civito, kun tuja ekvalido. Naskiĝis tiel nova jura subjekto, kiun la urbestro notarie registris okaze de la solena akto (3 jun) kiel internacian konsorcion sen profita celo.

    La Civito estas unu el la tri celoj de la Pakto starigita en Ĉaŭdefono (Svislando) la 10an de aŭgusto 1998, la lasta fine plenumita. Aliĝis al la Pakto kaj estas en la Forumo 15 establoj.

    Ĉeestis la tuta arbitracia instanco, nome la Kortumo: Zofia Banet-Fornalowa, Paolo Bonomi, Giorgio Silfer. Predikis Èva Farkas Tatár (KELI) kaj Gustavo Zanoli (IKUE). El ĉiuj kontinentoj multaj sendis salutojn kaj gratulojn, interalie la prezidanto de UEA, Kep Enderby.

    Partoprenis per oficiala observanto Akademio de Esperanto, Internacia Kolektivo de Esperantistaj Komunistoj, Sennacieca Asocio Tutmonda (delegito de SAT Kreŝimir Barkoviĉ prezidis dum la tuta Forumo). Por tiuj tri, kaj la respektivaj organoj (Internaciisto, Sennaciulo, Sennacieca Revuo), la Forumo decidis ke ili estos akceptitaj en la Pakto, se ilia aliĝpeto alvenos antaŭ 31 jul 2001.

    Pliaj aliĝpetoj al la Pakto eblas kiam ajn, sed la Forumo (nome la asembleo de la paktintaj establoj) devas fizike kunveni por aprobi ilin. La unua ordinara kunveno de la Forumo estas antaŭvidita por decembro 2001 en Svislando. La establoj ne ratifintaj ĝustatempe sian aliĝon al la Pakto perdis ĉiun rajton, kaj devos rekomenci la tutan aliĝproceduron, se ili deziros ree eniri la Pakton. Inter ili estas Esperanto-Radikala Asocio, kiu (kun la Esperanta PEN) en 1997 kunvokis la unuan Forumon, por 1998.

    Konforme al la tradicioj establitaj en Bulonjo-ĉe-Maro en aŭgusto 1905, la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, par. 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (6 jun 1996). La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco. Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj.

    La Senato estos elektota aŭtune.

    La Parlamento de la Esperanta Civito konsistas el du branĉoj: la Forumo, kie estas paritete reprezentitaj la paktintaj establoj, kaj la Senato, kie estas proporcie reprezentitaj la individuaj civitanoj. La Forumo jam ekzistas, la Senato estas elektota.

    Laŭ la art. 32 de la Konstitucio, la Forumo tuj fiksis la datojn por la elektoj de la Senato. Ĝis 30 sep 2001 la kandidatlistoj devas esti liveritaj al la adreso: CP 28, CH-2301 La Chaŭ-de-Fonds, Svislando; rete: pakto@freesurf.ch. En oktobro estos dissendataj la balotiloj al la voĉdonontoj. La 15an de decembro 2001 okazos la balotkontrolo. Antaŭ la fino de decembro la Forumo kunvenos por validigi la elektojn, kaj la saman aŭ sekvan tagon kunvenos unuafoje la Senato.

    Rajtos partopreni en la elektoj por la Senato ĉiuj individuoj kiuj situos en la provizora Registro, nome:

    a) la membroj de la establoj; b) la konstantaj kunlaborantoj enlistigitaj en la redakcioj kaj la perantoj de la gazeto, se individuoj; c) la abonantoj, se la koncerna redakcio garantias por ili; d) docentoj kaj studentoj registritaj kiel aliĝintaj al la fako dum la koncerna jaro.

    En Sabloneto estis anoncitaj jam du Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj (KoKuSoj). La unua, por la Blanka Listo, formiĝis jam en aprilo: ĝi inspiriĝas al kristanaj kaj religiaj valoroj. La dua, por la Verda Listo, formiĝis la 3an de junio: ĝi emfazas en sia programo la realigon de ĉiuj strukturoj de la Civito kaj la zorgon pri la defendo de la rajtoj de la esperantistoj, kontraŭ ĉia negativa diskriminacio kaŭzita rekte aŭ nerekte de la esperantisteco.

    HeKo


    Aroma Jalto – 2001

    Aroma Jalto - 2001
    Denove printempo kaj lazuraj bordoj renkontis la partoprenantojn de Aroma Jalto, kiu okazis 29 apr – 8 maj en Jalto (Krimeo, Ukrainio) kun ĉ. 60 partoprenantoj el Ukrainio, Ruslando, Pollando, Britio kaj Francio.

    La perfekta vetero, belega naturo, mirindaj montoj ĉirkaŭ la urbo kaj neimageble blua maro kreis la etoson de romantiko kaj amikeco. La intensa programo ne donis tempon por ripozo.

    La alloga korto taŭgis por matenaj lecionoj en tri grupoj: komencantoj, kune deklamintaj versojn; progresantoj; kaj kelkaj homoj, kiuj jam perfekte scias la lingvon sed volas ekscii ion novan pri la lingvo.

    Post tagmanĝo ĉiutage okazis ekskursoj: tra la urbo, en montaro, en Livadia Palaco, Nikita Botanika Ĝardeno, Kabo Martjan k.a. La plej grandan impreson faris dutaga marŝo en montoj sur Aj-Petri kaj en Granda Kanjono.

    Ĉiutage nin atendis ludoj kaj konkursoj. Tiuj, kiuj volis ekzameniĝi kaj ricevi rajton instrui Esperanton havis tiun eblecon. Preparadon al la ekzamenoj organizis pola instruistino Ewa Bondar.

    Konstantin Demjanenko prezentis videofilmon pri la lingvofestivalo, kiu okazis ĉi-aprile en Berdjansk (vd. LOdE. 2001: 5).

    Olga Gribovan


    La unua Premio Delfí Dalmau por gazeta artikolo

    1. Oni aljuĝos ĉi tiun premion al la plej bona populariga gazeta artikolo kiu pritraktos ajnan aspekton en rilato al la ekologio de la lingvoj, la lingva (mal)egaleco, la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj aŭ la ebla aŭ fakta kontribuo de internacia lingvo kiel Esperanto sur ĉi tiu kampo.

    2. Oni rajtas prezenti konkursaĵojn en la kataluna kaj/aŭ en Esperanto. Ĉiu partoprenanto rajtas prezenti tiom da tekstoj kiom oni deziros. Ili estos neeldonitaj kaj en ili oni mencios fakton aŭ studon diskonigitan dum la kuranta aŭ dum la pasinta jaro.

    3. La tekstoj ampleksos minimume tri kaj maksimume kvar foliojn DIN A4, tajpitajn je duobla spaco, kun 24 linioj ĉiupaĝe kaj 65 karaktroj ĉiulinie aŭ je simila amplekso. Oni liveros ilin kvinoble, aldonante surdisketan aŭ informadikan kopion.

    4. La monsumo de la premio estos 300 eŭroj. La teksto aperos en diversaj periodaĵoj, ĉu katalunlingve, ĉu esperantlingve.

    5. La personaj aŭtoraj donitaĵoj (nomo, adreso, telefonnumero, loĝloko kaj eventuale ret-adreso) estos kunsenditaj en aparta fermita koverto, sur kiu legeblos la titolo de la prezentita verko kaj, laŭdezire, pseŭdonimo aŭ devizo.

    6. La limdato por la akcepto de originaloj estos la 15a de aŭgusto 2001. Oni sendu ilin poŝte al la adreso: Abel Montagut, c/Tossalet, 4, ES-25460 Cervià de les Garrigues (Lleida) Katalunio, indikante sur la koverto: Por la 1a Premio Delfí Dalmau.

    7. La ĵurion de la 1a Gazeta Premio Delfí Dalmau konsistigos la jenaj personoj: Jordi Solé i Camardons, Lluís de Yzaguirre, Luz Vázquez, Hèctor Alòs kaj Abel Montagut, kiuj povos interkonsente proponi aliajn ĵurianojn ĝis maksimumo de sep personoj. La decidoj de la ĵurio estos neapelacieblaj. La ĵurio rajtos deklari ĝin nealjuĝita, se ĝi konsideros tion oportuna.

    8. Oni proklamos la rezulton en la kadro de la Kataluna Kongreso de Esperanto en Girona, dimanĉon la 14an de oktobro 2001.

    9. Kataluna Esperanto-Asocio rezervas al si la rajton publikigi, aparte aŭ kune en unu sola volumo, la konkursaĵojn kiuj superis la unuan fazon de la aljuĝo de la premio akorde kun ĝia specifa aljuĝa regularo, t.e. la verkojn al kiuj oni atribuis tri aŭ pli da poentoj super kvin en la komuna kvalifiko de la ĵurio.

    10. La partopreno en la premio implicas la akcepton de ĉi tiu regularo.

    Kataluna Esperanto-Asocio


    Kontentiga partopreno en la Belartaj Konkursoj de UEA

    Entute 76 originalajn beletraĵojn kaj 4 infanlibrojn ricevis ĉi-jare la Belartaj Konkursoj de UEA. Pasintjare temis pri respektive 62 kaj 5. Kiel oni jam spertis antaŭe, la partoprenemo malstrikte rilatas al la grandeco de UK en la koncerna jaro. Tial eblis antaŭvidi pli grandan rikolton en 2001 ol en 2000 sed ne same abundan kiel en la du antaŭaj jaroj, kiam la UK-oj estis pli ol averaĝe grandaj.

    La juĝantoj, po tri en ĉiu branĉo, estas nun pesantaj la meritojn de 47 poemoj (pasintjare 40), 16 prozaĵoj (11), 3 teatraĵoj (1), 6 eseoj (4) kaj 4 kantoj (6). Pri la premio Infanlibro de la Jaro konkursas 4 libroj (5) aperintaj pasintjare. Tiu lasta estas la sola branĉo, en kiu konkursas jam eldonitaj verkoj. Ili ankaŭ rajtas esti tradukoj, dum la konkursaĵoj de la aliaj branĉoj devas esti originale verkitaj en Esperanto kaj ne publikigitaj.

    En la vidbenda branĉo la limdato ankoraŭ ne pasis. Eblas sendi filmojn por la konkurso ĝis la 1a de julio. Ilia daŭro devas esti 15 ĝis 60 minutoj.

    GK UEA


    Irano: la 131a lando de MT

    Esperantotur sendas grupojn al pli ol 130 landoj de la mondo. 20–31 maj 2001 ĝi sukcesis sendi ankaŭ la unuan polan-latvan esperantistan grupon al Irano, dank' al kunlaboro kun iranaj esperantistoj.

    Dum dek tagoj la grupo, akompanata de 4 irananoj, rondvojaĝis per buseto pli ol 2500 kilometrojn, vizitante la plej gravajn vidindaĵojn de Irano. En Ŝirazo oni vizitis kun E-ĉiĉerono la plej grandajn moskeojn, ĉeestante islamajn religiajn ceremoniojn, krome Naranjestan-palacon kaj Eram-ĝardenon. Sekvis vizitado de famaj antikvaĵoj de la lando: Persepolis, Naghsh-el-Rostam, Naghsh-el-Raĵab kaj Pasargade. En Esfahano ĉefe impresis la grandega Imam-moskeo, Jomeh-moskeo, armena katedralo Vankh, Ali-Qapu-palaco, Chehel-Sotun-palaco, tremantaj minaretoj kaj Sio-Sepol-ponto. Poste oni vojaĝis al la Kaspia maro por iom ripozi.

    Reveninte al Teherano, la grupo vizitis arkeologian muzeon (kun i.a. la fama kodekso de Hammurabi), islaman muzeon, muzeon de tapiŝoj kaj multkoloran bazaron. Okazis tie ankaŭ renkontiĝo kun teheranaj esperantistoj, kaj poste aviadile tra Vieno la grupo revenis al Pollando.

    Irano apartenas jam al la landoj, kie funkcias E-turismo. La grupo havis plenan prizorgon de iranaj esperantistoj ekde la komenco ĝis la fino de la restado.

    Andrzej Grzębowski
    prezidanto de MT


    Kurte

    Dum la marta tutlanda kongreso de la Verda Partio en Stuttgart, Manfred Westermayer dum diskuto pri la nova partia programo atentigi pri la lingva problemo k pri E-to; lian paroladon elsendis televida stacio Phoenix k menciis kelkaj gazetoj. Dum la kongreso funkciis informstando pri E-to. (Esperanto aktuell)

    E-Societo Bude Borjan (Zagreb) ricevis subvencion de la Registaro de Kroatio k de la urbestraro por organizo de ĉi-jara Infana Kongreseto; Kroatia kulturministerio aprobis subvencion al Tempo, organo de Kroata E-Ligo, okaze de ties 20-jara aperado; E-Societo en Rijeka ricevis subvencion por partoprenigo de siaj membroj en la Zagreba UK.

    E-stando (10m2) estis aranĝita okaze de Expolingua (19-22 apr 2001, foirejo de “Casa de Campo”); HEF havis 45-minutan prezenton k disdonis informilojn pri E-to. Amaskomunkiloj atentis E-ton per intervjuoj. (Interredaktore)

    Itala E-federacio starigis inform-agentejon Disvastigo por disvastigi informojn pri E-to tra la itala gazetaro. (l'esperanto)

    Umberto Broccatelli reprezentis Italan E-Federacion en la Internacia Forumo “De la Ĉarto de la Rajtoj al eŭropa demokratio — Civila socio kaj demokratio en Eŭropo” li dufoje alparolis la kongresanojn. (l'esperanto)

    Registaro de komunumo Centar en kantono Sarajevo aprobis projekton pri instruado de E-to en kvin elementaj lernejoj; la projekto dume realiĝas en kvar lernejoj. (Heroldo de Esperanto)

    1 jun estis subskribita akto de aĉeto de la nova sidejo de SAT-Amikaro en la 13a distrikto de Parizo; ĝin antaŭe okupis florvendisto k poste ĉina entrepreno de importo k eksporto. En la lokalo estas granda salono kun vasta montrofenestro, apuda ĉambro uzebla kiel oficejo, k kelkaj malgrandaj ejoj. (Henri Masson)

    Kun ĉeesto de edukaj k kulturaj funkciuloj 1 apr en Karakaso estis solene inaŭgurita nova sidejo de Venezuela E-Asocio. (Heroldo de Esperanto)

    La unua numero de Le Monde de l'Espéranto estis sukcesa. Post ĝia dissendo al UFE aliĝis 49 novaj membroj. (Le Monde de l'Espéranto)

    La urba biblioteko de Chaŭdefono (Svislando) donacis al la Biblioteko de Interlingvistiko en Milano (Italio) centojn da jarkolektoj de periodaĵoj en E-to (k kelkajn en aliaj planlingvoj). (HeKo)

    En la jarkunveno de Svisa E-Societo (7 apr., Berno) estis legita letero de Perla Martinelli, kiu rezignis de la vicprezidanteco en SES. (Esperanto)

    Ed Borsboom iĝis kunredaktisto de La Gazeto. (La Gazeto)


    Dinastio de intelektludantoj

    Valentin Melnikov plu aperas televide en intelektaj ludoj (nur vere intelektaj, do ne serĉu lin sur Kampo de mirakloj aŭ inter tiuj, kiuj volas iĝi milionulo!). Oni invitis lin ĵurii en la ludo por lernejanoj Mi scias ĉion — do vi povos kelkfoje spekti lin en julio-septembro (kanalo TV6). La ludgvidanto Pjotr Kuleŝov (konata laŭ “Propra ludo”, i.a., baldaŭ reaperonta) prezentis lin jene: “Unu el la plej interesaj poetoj, verkantaj en la lingvo Esperanto”. Maje tiun ludon sukcese partoprenis lia 16-jara filo Pavel Melnikov, do jam aperas dinastio de intelektludantoj.

    Oksana Kostousova


    Mi promesas ellerni…

    En la Unua lernolibro de d-ro Esperanto estis kuponoj kun la teksto:
    “Mi, subskribita, promesas ellerni la lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.”
    Surbaze de tio REU-aktivuloj en majo okazigis surstratan enketadon. Ni tamen rekalkulis, ke 10 milionoj de 1887 proksimume ekvivalentas al 50 nuntempaj milionoj.

    Sume estis pridemanditaj 784 personoj en Kazanj, Volgograd, Irkutsk, Vladivostok, Ivanovo, Kostroma kaj Ĉeboksary. Plejparto de la respondintoj estis studentoj (en kelkaj urboj — nur studentoj), pli ofte — inseksaj, ĉar mem la enketintoj estas tiaj. La ĉefa rezulto: 37,1% da respondintoj pretus studi Esperanton jam nun aŭ se ĝin parolus 50 milionoj en la tuta mondo!

    La unua demando estis “Ĉu vi scias kio estas Esperanto?” Pozitive kaj korekte respondis 43,9% da respondintoj. La nombro variis de urbo al urbo: en Vladivostok sciis 92,9% (tamen ĉiuj estas studentoj de Vladivostoka universitato, kie oni instruas Esperanton).

    Estis multaj amuzaj respondoj: iuj pensis, ke Esperanto estas danco, poezia mezuro, pozicio de Kama-Sutra, stratnomo (en Kazanj, kie vere estas tianoma strato) ktp.

    Andrej Grigorjevskij


    Kirov: ĉu revigliĝo?

    Lastatempe en la regiona biblioteko Herzen de Kirov (900 km oriente de Moskvo) kelkfoje renkontiĝis esperantistoj, plejparte eksmembroj de EK Antaŭen — Lidia Vvedenskaja, Natalia Luppova, Stanislav Meĥniĉev, Jevgenij Tartyŝev. Ili deziras revigligi la esperantistan vivon en la urbo kaj rekrei la klubon.

    Sergej Paĥomov

    Sur la supra bildo: Jevgenij Tartysev, Natalia Luppova kaj Sergej Paĥomov (Fotis Masa Paĥomova).


    Vide el Bruselo

    Eŭropa Jaro de Kostaj FlugfoliojDafydd ap Fergus

    La Eŭropa Jaro de Lingvoj (EJL) jam duone pasis ne rimarkate de la plejparto de eŭropanoj.

    Kvankam Eŭropa Komisiono facile suksesis pagi pli ol milionon da eŭroj al brita firmao Ogilvy por “kunordigado” de la Jaro, ĝi ne sukcesis atentigi homojn pri la lingvotendencoj en Eŭropo. “La Komisiono evitas lingvajn problemojn kiel ĉiam”, — diris membro de la asocio por la defendado de la germana lingvo. — “Evidente, laŭ la Komisiono, ni kredu la oficialan doktrinon ke ĉiu povas lerni du aŭ eĉ tri lingvojn”.

    La defendanto de la germana lingvo verŝajne zorgas pri lingva diverseco pro la lastaj statistikoj de Eŭrostat pri lingvolernado ĉe lernejoj. Nur 13 elcentoj de eŭropaj mezlernejanoj lernas la germanan lingvon (malpli ol unu elcento lernas la rusan!)

    Nederlanda futbalisto

    La vera senco de EJL rimarkeblas el la koloraj kaj kostaj flugfolioj. Kampanjeto de la nederlanda EJL-komitato klarigas la oficialan Eŭropan doktrinon pri lingvoj.

    La ideo de niaj nederlandaj kuneŭropanoj estas diskonigi la gravecon de la lingvoj helpe de futbalisto Sander Westerveld. La futbalisto, kiu parolas la anglan pro sia laboro, ludas por la fama klubo Liverpool. Tiel li estas ekzemplo por nederlandaj infanoj, almenaŭ laŭ la nederlanda EJL-komitato. Westerveld bone lernis la anglan en bazlernejo kaj pro tio li nun ĝojas en Liverpool. “Ni nur la anglan devas paroli sur la kampo. Se vi ne respektas tiun regulon vi ricevas punon. Oni strikte aplikas ĉi tiun regulon.” Por kelkaj francaj kunludantoj en Liverpool paroli nur la anglan estas problemo. Tamen Westerveld, dank' al la bona instruado de la angla en Nederlando, ne spertas malfacilaĵojn pro la strikta lingva regulo.

    “Finfine, futbalo estas skipsporto. Futbalo ne havas sencon, se vi ne komprenas viajn kunludantojn”, — diras la lingvista futbalisto.

    Svislandaj taksiistoj

    Ne nur nederlanda futbalisto estas bona ekzemplo dum EJL.

    Ankaŭ svislandaj taksiistoj diligente lernas la anglan. Nova leĝo en Ĝenevo postulas bonan scipovon de nia kara internacia lingvo. Pro tio kvardek taksiistoj nun riskas perdi siajn laborlokojn. Ili suksesu la anglalingvan ekzamenon aŭ lasu hejme siajn taksiojn por ĉiam. Taksiistoj ne estas kontentaj pri la nova leĝo. “Ni devas mem pagi. La kostoj de la angla kurso kaj la ekzameno bankrotigos nin”, — diras taksiisto. La kvindekjarulo timas ke li malsuksesos kostan ekzamenon (333 eŭroj). “Kion mi faros se mi ne povos stiri mian taksion?” — demandas kolere la ĝeneva taksiisto. La ĝeneva konsilisto pri justeco, polico kaj transporto Gérard Ramseyer ne komprenas la koleron de la taksiistoj. Laŭ li, taksiistoj ja delonge scias pri la nova leĝo.

    Eble konsilisto Ramseyer instigos la svisan EJL-komitaton fari kostajn kaj multkolorajn flugfoliojn montrante ridantajn ĝenevajn taksiistojn flue parolantaj la anglan.

    Dafydd ap Fergus


    Eble ni bezonas ion alian

    “Ĉu ni bezonas la Akademion?” Renato Corsetti, metinte tiun demandon al si en la maja numero de tiu ĉi revuo, respondas ke jes, ĉar la malgrandeco de Esperanto kaj ĝia manko de komunikaj rimedoj “pravigas la ekziston de lingva instanco, kiu iel gvidu la pluplanadon de la lingvo”. Laŭ li la Akademio ekzistas, do, por plani la lingvon Esperanto. Ankaŭ poste li esprimas sian opinion, ke la Akademio estas “pli lingvoplana institucio … ol observanto de la evoluo”.

    Sed tiaj diroj konsistigas misgvidan uzon de la Esperanta radiko “plan”, ĉar la funkcio de la Akademio ne estas mem plani, sed sekvi jam prideciditan planon. Corsetti fakte agnoskas tion: “Efektive Zamenhof planis la kernon de la lingvo”, li diras, kaj la Akademio devas “klopodi restigi la lingvon en la sulko de la origina plano”. Tio ne estas planado laŭ la kutima kompreno pri tiu termino, sed sekvado de plano jam farita.

    Mi ne emas diskuti pri la demando ĉu oni bezonas la Akademion aŭ ne, sed mi ja protestas kontraŭ tia misa alproprigo de la koncepto pri lingvoplanado, kvazaŭ la Akademio de Esperanto vere estus lingvoplana institucio. Mi ja preferus ke ĝi estu tia, kiel mi indikis en respondo al Christer Kiselman en la retgrupo <akademia-diskuto>, kiam tiu petis “pripensindajn ideojn kaj proponojn kiuj almenaŭ teorie povas kontribui al la estonta agado de la akademio”:

    “La plej valora ideo kiun mi povas imagi por la Akademio estas tiu kiu laŭdire motivis ĝian starigon, ke ĝi servu por evoluigi la lingvon kaj fari (supozeble saĝajn) decidojn pri ĝia estonteco, cele al tutmondiĝo. Ĝi ne faris tion en la pasintaj jardekoj — dum la pasinta jarcento, fakte — kaj ĝi ne faras tion nun. Malgraŭ ĉiu papaga vantaĵo per kiu oni provas pretendi alie, ĝia funkcio restas esence (kaj praktike) nur konserva kaj 99%-e reakcia”.

    Ajna kontrolo ĉe la dokumentoj de la koncerna periodo konfirmos (se iu dubas), ke la tiame nomata Lingva Komitato estis ja celata kiel lingvoplana instanco laŭ la pretendata prefero de Corsetti. Ke la koncepto pri ĝia funkciado signife ŝanĝiĝis poste, estas klare atestate de tio ke neniu komprenanto pri la nuntempa Akademio sincere dirus al homo kun ideo pri lingva plibonigo ke li proponu ĝin por la konsidero de la Akademio, kiel ade okazis ĉe la Lingva Komitato en la komenca periodo. Corsetti agnoskas, pretekstante pri manko de rimedoj, ke la nuntempa Akademio efektive faras tre malmulte; sed la vera kialo de ĝia neagado estas, ke ne estante vere lingvoplana institucio, kaj kun nek emo nek povo efike agi tiurilate, la Akademio nun ekzistas precipe por doni ioman prestiĝon kaj aŭtoritaton al la Fundamenta lingvo (kaj eventuale al la akademianoj mem). Mi ne diras ke tio estas nepre malbona, sed nur sugestas ke ĝi eble estas nesufiĉa por kontentiga progresado de la internacilingva afero ĉe la ekstera mondo estontece.

    Kiel Werner Bormann prave observis lastatempe, la esperantistoj nun havas nenion alian ol tion, ke ili konservis sian lingvon tiom longe senŝanĝe. Tio estas ja respektinda kaj konsiderinda atingo, sed ĉu sufiĉa por kontentigi internaciajn instancojn, aŭ la mondon ĝenerale?

    Oni eble konsideru la ideon de Franklin Montenegro, ke apud la nuna Akademio, kiu daŭre okupiĝu pri lingva unueco kaj respondoj al demandoj rilate al la tradicia lingvoformo, ekzistu flanka “Reform-Akademio”, kiu serioze traktu la eblojn je vera kaj daŭra lingvoplanado ene de la Esperanta kunteksto. Se tia institucio indas, ĝi kredeble iam ekzistos kaj funkcios, en respektinda kaj respektata maniero, kia ajn estu la sinteno de la nuna Akademio kaj ties anoj.

    Roy McCoy (Nederlando)


    Interŝanĝo de studentoj

    Mi serĉas interesatojn kaj kunlaborantojn por organizi la samon en aliaj landoj!

    Temas pri interŝanĝo de studentoj, simile al tiuj, en kiuj oni vojaĝas al Usono aŭ Eŭropo por loĝi ĉe familio kaj lerni la lokan lingvon.

    La ideo estas preskaŭ la sama: esperantistoj vojaĝu al alia lando kaj pere de Esperanto lernu la lingvon de alia lando (ekzemple, brazila E-instruisto instruus la portugalan al eksterlandaj esperantistoj dum unu monato en Brazilo) kaj la gastigado okazus ĉe familio, kie estas esperantisto.

    Studi eksterlande pere de turisma agentejo kaj internacia lernejo estas multekoste, sed se eblas organizi tion kun helpo de E-Asocioj (por havi la lokon por instrui) kaj de aliaj geesperantistoj por gastigi (se necese, kontraŭ nemultekosta pago) tio povus fariĝi pli facila afero por gejunuloj, kunlaboros por pli da interrilatoj interpopolaj; kaj la pli bona afero estas ke ĉio estos organizata per Esperanto. En Brazilo tio eblas kaj la prezo por unumonata interŝanĝo kun studado (lerno-materialo inkluzivita kaj du-hora klaso ĉiutaga), gastigado ĉe familio (kun manĝado), akcepto en la flughaveno kaj transporto estas kalkulita dekomence ĉirkaŭ 300 USD. La flugbileto estas respondeco de la studento mem.

    Kion vi opinias pri tio? Ĉu interesas vin veni al Brazilo kaj dum unu monato loĝi ĉi tie, lernante la portugalan pere de Esperanto kun profesia instruisto? Aŭ ĉu vi pretas helpi min organizi la saman projekton en via lando?

    Rete: araukan@hotmail.com.

    Julio Calegari (Brazilo)


    Vinjeto VolapukaPri fiasko de lingvoj

    “… fakte fiaskis Volapuko”, — skribis Henri Masson en La Ondo de Esperanto. 2001: 5, pĝ. 7.

    Se Volapuko fiaskis, kio pri la pli ol mil volapukaj publikaĵoj, la centoj da volapukokluboj, la centmiloj da volapukanoj? Certe Esperanto laŭmerite senkonkurence nun dominas sur la fundamentoj faritaj de Volapuko kaj sur ties provo pri la efikeco de lingvo konstruita. Ĉu la latina, ĉu la anglo-saksa fiaskis pro la nuna domino de la angla? Ĉu la angla estos fiaskinta post la domino de Esperanto?

    Ni ne parolu pri fiasko de lingvoj kiuj siatempe plenumas sian rolon.

    Brian R. Bishop (Britio)
    Cifal Volapükamufa


    Esperanto helpas en la vivo

    En nian E-kurson pasintjare venis Anastasia Bokina. Post la enkonduka leciono en kiu mi diris, interalie, ke Esperanto helpas trovi amikojn en la tuta mondo, ŝi demandis, ĉu mi havas amikojn en Norvegio, konkrete en Tromsø. “Jes, mi havas”, — mi respondis.

    Tiam ŝi rakontis pri sia promeso al mortanta najbarino Faina konservi la restigitajn familiaĵojn kaj trovi ŝiajn fratojn, kun kiuj ŝi ekde la juneco ne havas ligojn.

    Jen la historio. En Murmansk kaj Arĥangelsk vivis marista familio Burkov. Antaŭ la revolucio (1917) Ivan Iljiĉ Burkov estis kapitano de glacirompilo en Murmansk. Ankaŭ liaj filoj Ivan, Ilja kaj Aleksandr estis maristoj. La familio posedis propran ŝipon, sed la soveta registaro proklamis likvidon de privata proprieto kaj de la klaso de kapitalistoj.

    La situacio iĝis vivdanĝera, kaj la tri fratoj per la propra ŝipo fuĝis al Norvegio, kie en Tromsø Ivan antaŭ kelka tempo studis la norvegan lingvon.

    La fratinoj Anna kaj Faina kun la patrino loĝis en Murmansk en la domo, kie ĝis nun loĝas Anastasia. Ili subtenis bonegajn najbarajn rilatojn.

    Kiam la patrino kaj Anna mortis, Faina restis sola kaj malsana. Prizorgis ŝin Anastasia. Ĝis nun ŝi prizorgas la tombojn de ĉiuj tri. Faina antaŭ la morto petis Anastasian trovi la fratojn. Al Anastasia ŝi transdonis familiaĵojn (albumoj, muzikiloj, vestoj ktp.) kaj informojn pri ĉiuj familianoj. Ekde 1982 Anastasia serĉis eblon plenumi la volon de Faina…

    Mi skribis al mia amiko Herolv Olsen, loĝanta en Tromsø. Okazis, ke eĉ kelkaj Burkov-oj loĝas tie. Mi ricevis iliajn adresojn kaj ekkorespondis kun Sergej Burkov, kiu rakontis, ke el la tri fratoj, fuĝintaj al Norvegio, edziĝis nur Ivan. Li havis tri filojn kaj du el ili, Sergej kaj Aleksej, loĝas nun en Norvegio kun siaj familioj. Ili invitis nin, por ke ni alveturigu la familiaĵojn kaj rakontu pri iliaj onklinoj Anna kaj Faina.

    La 16an de majo ni venis al Tromsø. Dum kvin tagoj okazis multaj interesaj renkontiĝoj kaj vizitoj, ekskursoj kaj eĉ festado de la Konstitucia Tago (17 maj). Ni spektis la festan defiladon kaj partoprenis la iradon en la kolono de esperantistoj. Poste ni gastis ĉe kelkaj lokaj esperantistoj.

    Ĉu eblas antaŭvidi, kiam kaj kiel Esperanto helpos en la vivo?

    Aleksas Masiukas


    Trans la spegulo

    kaj kion Alico trovis tie

    Fragmento el la fabelo de Lewis Carroll

    Ĉapitro I

    SPEGULDOMO

    Ĉi tio estis certa, ke la blanka katido tute ne kulpis: — ke plene kulpis la nigra katido. Ĉar la vizaĝo de la blanka katido estis lavata de la maljuna kato dum la pasinta kvarono da horo (kaj ĝi tre bone kondutis, laŭeble); do komprenu ke ĝi ne povis partopreni en la petolado.

    Dina lavis la vizaĝojn de siaj infanoj ĉi tiel: unue ŝi suben premis orelon de la kompatinduleto per unu piedo, kaj per la alia piedo ŝi frotis la tutan vizaĝon, malĝustadirekte, komencante ĉe la nazo; kaj ĝuste nun, kiel mi diris, ŝi laboregis purigante la blankan katidon, kiu kuŝis tute kviete kaj klopodis ronroni — sendube kredante ke ĉio estas bonintenca por ĝi.

    Sed la nigra katido estis finita pli frue en la posttagmezo, do, dum Alico sidis volviĝinta en angulo de la granda fotelo, duone parolante al si kaj duone dormante, la katido ĝuplene ludis per la volvaĵo de lanfadeno kiun Alico strebis volvi, kaj ruladis ĝin tien kaj tien ĝis ĝi plene malvolviĝis; kaj jen ĝi, dismetita sur la tuta kamentapiŝo, plena de nodoj kaj implikoj, kaj en la mezo la katido ĉasas sian propran voston.

    “Ho, vi estas fia fia uleto!” kriis Alico, prenante la katidon, kaj donante al ĝi malgrandan kison por komprenigi ke ĝi nepre devas honti. “Vere, Dina devus instrui al vi pli bonan konduton! Vi devus, Dina, vi scias ke vi devus!” ŝi pludiris, rigardante riproĉe la maljunan katon, kaj parolante per laŭeble plej kolera voĉo — kaj poste ŝi rerampis en la fotelon, kunprenante la katidon kaj la lanfadenon, kaj komencis revolvi ĝin. Sed ŝi ne rapide sukcesis, ĉar ŝi tutdume paroladis, kelkfoje al la katido, kaj kelkfoje al si. Kanjo sidis tre digne sur ŝia genuo, ŝajnigante rigardi la progreson de la volvado, kaj fojfoje etendante piedon kaj milde tuŝante la volvaĵon, kvazaŭ ĝi volonte helpus se ĝi povus.

    “Ĉu vi scias kio estos morgaŭ, Kanjo?” Alico komencis. “Vi divenus se vi estus en la fenestro kun mi — sed Dina lavadis vin, tiel ke vi ne povis. Mi rigardis la knabojn kolekti branĉojn por la festofajro — kaj necesas multegaj branĉoj, Kanjo! Sed estis tiom malvarme, kaj tiom neĝis, ke ili devis ĉesi kolekti. Ne gravas, Kanjo, ni iros vidi la festofajron morgaŭ.” Nun Alico vindis la lanfadenon du- aŭ tri-foje ĉirkaŭ la kolon de la katido, nur por vidi kiel aspektos: tio rezultis en barakto, dum kiu la volvaĵo ruliĝis al la planko, kaj multaj metroj da ĝi remalvolviĝis.

    Bildo de John Tenniel

    “Ĉu vi scias, mi tiom koleris, Kanjo,” Alico pludiris, tuj kiam ili komforte sidis denove, “kiam mi vidis vian petoladon, mi preskaŭ malfermis la fenestron, kaj elmetis vin en la neĝon! Kaj vi meritis tion, eta petolema karulino! Kion vi povas diri por senkulpigi vin? Nu, ne interrompu min!” ŝi pludiris, supren etendante unu fingron. “Mi listigos ĉiujn viajn kulpojn. Numero unu: vi miaŭis dufoje dum Dina lavis vian vizaĝon ĉi-matene. Nu, ne eblas nei tion, Kanjo: mi aŭdis vin! Kion vi diras?” (ŝajnigante ke la katido parolas.) “Ŝia piedo eniris vian okulon? Vi mem kulpas, ĉar vi tenis viajn okulojn malfermitaj — se vi firme fermus ilin, tio ne okazus. Nu, ne plu provu senkulpigi vin, nur aŭskultu! Numero du: vi fortiris Neĝguton per la vosto tuj kiam mi metis la pladeton da lakto antaŭ ŝin! Kion, vi soifis, ĉu? Kiel vi scias ke ne ankaŭ ŝi soifis? Nun pri numero tri: vi malvolvis la tutan lanfadenon dum mi ne atentis!

    “Jen tri kulpoj, Kanjo, kaj vi ankoraŭ tute ne puniĝis pro iu el ili. Sciu ke mi kolektas viajn punojn ĝis sep tagoj post merkredo — supozu ke oni kolektus ĉiujn miajn puniĝojn!” ŝi pludiris, parolante pli al si ol al la katido. “Kion oni farus je la fino de jaro? Mi supozas ke oni enkarcerigus min, kiam la tago alvenus. Aŭ — mi pensu — supozu ke ĉiu puno estus ke mi ne ricevu ĉefmanĝon: do, kiam la mizera tago venus, mi devus ne manĝi samtempe kvindek ĉefmanĝojn! Nu, tio ne multe ĝenus min! Mi multe preferus ne manĝi ilin ol manĝi ilin!

    “Ĉu vi aŭdas la neĝon frapi la fenestrojn, Kanjo? Kiom agrable kaj mole ĝi sonas! Tute kvazaŭ iu kisus la fenestron deekstere. Ĉu la neĝo amas la arbojn kaj kampojn, kaj tial ĝi kisas ilin tiom karese? Kaj poste ĝi sekurige kovras ilin, komprenu, per blanka kovrilo; kaj eble ĝi diras, `Dormu, karuloj, ĝis revenos la somero.' Kaj kiam ili vekiĝas somere, Kanjo, ili vestas sin per verdaĵoj, kaj ĉirkaŭdancas — kiam ajn blovas la vento — ho, estas tre bele!” kriis Alico, faligante la lanvolvaĵon por kunfrapi siajn manojn. “Kaj tre volonte mi trovus ĝin vera! Mi estas certa ke la arbaroj aspektas dormemaj dum la aŭtuno, kiam la folioj bruniĝas.

    “Kanjo, ĉu vi scipovas ŝakludi? Nu, ne ridetu, karulino, mi serioze demandas. Ĉar, kiam ni ludis antaŭ nelonge, vi rigardis ĝuste kvazaŭ vi komprenus: kaj kiam mi diris `Ŝak!' vi ronronis! Nu, la ŝako ja estis bela, Kanjo, kaj efektive mi povus venki, se ne rampus tiu Ĉevalaĉo inter miajn ludfigurojn. Kanjo, kara, ni imagu…” Kaj nun mi volonte dirus al vi eĉ nur duonon de la multaj aferoj kiujn Alico kutimis diri, kiuj komenciĝis per ŝia plej amata frazo “Ni imagu.” Ŝi tre longe kverelis kun sia fratino jam la antaŭan tagon — nur ĉar Alico komencis per “Ni imagu ke ni estas reĝoj kaj reĝinoj,” kaj ŝia fratino, kiu amis esti tre ekzakta, argumentis ke tio ne estos ebla, ĉar ili estas nur du, kaj fine Alico devis diri, “Nu, do vi estu unu el ili, kaj mi estos ĉiuj aliaj.” Kaj unufoje ŝi vere timigis sian maljunan vartistinon, subite kriante en ŝian orelon, “Varnjo! Ni imagu ke mi estas malsata hieno, kaj vi estas osto!”

    Sed tio tiras nin for de la parolo de Alico al la katido. “Ni imagu ke vi estas la Ruĝa Reĝino, Kanjo! Ĉu vi scias, mi kredas ke se vi sidiĝus kaj kunplektus viajn brakojn, vi aspektus precize kia ŝi. Nu, provu, karulino!” Kaj Alico prenis la Ruĝan Reĝinon de la tablo, kaj metis ĝin antaŭ la katidon kiel modelon kiun ĝi imitu: tamen, la entrepreno ne sukcesis, precipe, Alico diris, ĉar la katido rifuzis kunplekti siajn brakojn ĝuste. Do, por puni ĝin, ŝi tenis ĝin antaŭ la spegulo, por ke ĝi vidu kiom ĝi paŭtas: “kaj se vi ne tuj bone kondutos,” ŝi aldonis, “mi trametos vin en Speguldomon. Kiel plaĉus al vi tio?

    “Nu, se vi bonvolos atenti, Kanjo, kaj ne parolos tiom, mi rakontos al vi ĉiujn miajn ideojn pri Speguldomo. Unue, jen la ĉambro kiun oni povas vidi trans la spegulo — ĝi estas tute sama kiel nia salono, sed ĉio estas inversa. Mi povas vidi la tuton kiam mi staras sur seĝo — ĉion escepte de la parto tuj malantaŭ la kameno. Ho! Volontege mi vidus tiun parton! Mi volegas scii, ĉu ili havas fajron en la vintro: ne eblas scii, komprenu, krom se nia fajro faras fumon, kaj tiam fumo supreniras ankaŭ en tiu ĉambro — sed eble tio estas nur ŝajniga, nur por ŝajnigi ke ili havas fajron. Nu, la libroj estas iom similaj al niaj libroj, sed la vortoj iras laŭ malĝusta direkto; mi scias tion, ĉar mi tenis unu el niaj libroj antaŭ la vitro, kaj tiam oni tenis libron en la alia ĉambro.

    “Ĉu al vi plaĉus loĝi en Speguldomo, Kanjo? Ĉu oni donus al vi lakton tie? Eble Spegullakto estas malsaniga… Sed ho, Kanjo! nun ni atingas la koridoron. Eblas iomete videti la koridoron en Speguldomo, se oni lasas la pordon de nia salono plene malfermita: kaj la parto videbla estas tre simila al nia koridoro, sed, komprenu, eble ĝi estas tre malsimila aliloke. Ho, Kanjo, estus bonege trairi en Speguldomon! Mi certas ke en ĝi estas, ho! belegaj objektoj! Ni imagu ke iel eblas trairi en ĝin, Kanjo. Ni imagu ke la vitro tute moliĝis kiel gazo, tiel ke ni povas trairi. Nu, ĝi fariĝas nebula jam nun, vidu! Estos facile trairi…” Ŝi jam estis sur la kamenobreto kiam ŝi diris tion, kvankam ŝi apenaŭ konsciis kiel ŝi iris tien. Kaj certe la vitro ja komencis disiĝi, same kiel brila arĝenta nebulaĵo.

    Bildo de John Tenniel

    Post momento Alico jam estis trairinta la vitron kaj saltetis leĝere en la Spegulĉambron. Kiel sian unuan agon ŝi rigardis ĉu ja estas fajro en la kameno, kaj al ŝi multe plaĉis trovi ke vera fajro ardas tiom brile kiel tiu kiun ŝi postlasis. “Do mi estos same varma ĉi tie kiel en la malnova ĉambro,” pensis Alico: “pli varma, efektive, ĉar neniu ĉeestos por riproĉe forsendi min de la fajro. Ho, kiel plezurige estos, kiam oni vidos min ĉi tie, trans la spegulo, kaj ne povos atingi min!”

    Post tio ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, kaj ŝi rimarkis ke kio estas videbla el la malnova ĉambro estas tute ordinara kaj seninteresa, sed ke ĉio alia estas kiel eble plej diferenca. Ekzemple, la bildoj sur la muro apud la fajro ŝajnis vivi, kaj la horloĝo mem sur la kamenobreto (vi scias ke eblas vidi nur ĝian dorson en la Spegulo) havas la vizaĝon de malgranda maljunulo, kaj ridetas al ŝi.

    “Oni ne same bonordigas ĉi tiun ĉambron kiel la alian,” Alico pensis, kiam ŝi rimarkis kelkajn el la ŝakfiguroj sur la planko de la kameno inter la cindroj; sed post momento, kun malgranda “Ho!” pro surprizo, ŝi estis sur siaj manoj kaj genuoj rigardante ilin. La ŝakfiguroj promenadis, po du!

    “Jen la Ruĝa Reĝo kaj la Ruĝa Reĝino,” Alico diris (flustre, ĉar ŝi ne volis timigi ilin), “kaj jen la Blanka Reĝo kaj la Blanka Reĝino sidantaj sur la rando de la ŝovelilo — kaj jen la du Turoj promenantaj brak-en-brake — mi kredas ke ili ne povas aŭdi min,” ŝi daŭrigis, dum ŝi pliproksimigis sian kapon, “kaj mi estas preskaŭ certa ke ili ne povas vidi min. Mi sentas ke iel mi fariĝas nevidebla…”

    Bildo de John Tenniel

    Nun io komencis bruadeti sur la tablo malantaŭ Alico, kaj tio instigis ŝin turni sian kapon ĝustatempe por vidi unu el la Blankaj Peonoj ruliĝi kaj komenci batadi per siaj piedoj: ŝi rigardis ĝin tre scivole, por vidi kio poste okazos.

    “La voĉo de mia infano!” la Blanka Reĝino kriis, kurante preter la Reĝon, tiom violente ke ŝi faligis lin inter la cindrojn. “Mia karega Lilio! Mia imperia katido!” kaj ŝi komencis grimpi mallerte, sed fervore, la flankon de la fendro.

    “Imperia absurdaĵo!” diris la Reĝo, frotante sian nazon, kiun vundis la falo. Li pravis iomete koleri kontraŭ la Reĝino, ĉar li estis kovrita de cindroj de la kapo ĝis la piedoj.

    Alico volegis esti utila, kaj, ĉar la kompatinda malgranda Lilio preskaŭ iktigis sin per kriegado, ŝi haste prenis la Reĝinon kaj metis ŝin sur la tablon apud la flanko de ŝia bruema filineto.

    Tradukis Donald Broadribb

    Bildoj de John Tenniel

    Noto: La 4a de novembro, Tago de Guy Fawkes, populara feritago en Anglio, festata per festofajro.


    Sud-Amerika vojaĝo per Esperanto

    Rakontas Andrzej Grzębowski

    Fino

    (la komencon legu en la maja Ondo
    Cetere nur en Peruo kaj Bolivio vi povas trinki teon de coca por vigliĝi; en Singapuro por 30 gramoj de drogoj atendas Vin mortpuno (ĝis 29 gr — ĝismorta malliberejo). Survoje ni vidis multajn lamojn, alpakojn, vicuniojn.

    Ni haltis ankaŭ ĉe memortombo de 6 poloj kaj 2 peruanoj, kiuj antaŭ kelkaj monatoj falis en abismon vojaĝante nokte. Kun ilia vojaĝgvidanto Andrzej Tuleja mi ankoraŭ en 1997 gvidis grupojn de Esperantotur al Havajo. Do ne vojaĝu nokte en Andoj.

    Tamen por ŝpari tempon ni devis sekvanokte vojaĝi 16 horojn tra Andoj pasante kelkfoje 4000 metrojn en neĝo aŭ pluvo tra teruraj vojoj, kiajn antaŭe mi renkontis nur en Arĥangelsko, Jakutio, Dagestano, Kamboĝo kaj Albanio. La alia pli “komforta” parto de nia grupo flugis rekte al Cuzco. La tria parto jam de Nazca kun prof. Remigiusz Mielcarek forvojaĝis tra Limo, aviadile al Iquitos, ŝipe tra Amazonio al Leticia en Kolombio kaj poste al Manaus en Brazilo, kaj fine revenis tra Salto del Angel al Karakaso, la ĉefurbo de Venezuelo.

    La autoro che Machu Picchu

    Vizitante la faman Cuzco ni bus- kaj trajn-vojaĝis al Aquas Colientes, de kie atingis faman inkan pinton Machu Picchu, kio estis ankaŭ “pinto” de nia preskaŭ dekmil-kilometra busvojaĝo, kiun ni daŭrigis al Juliaca kaj Puno. De Puno ni faris boatekskurson al famaj Los Uros — 46 fluantaj insuloj faritaj de “tortora” — kano de lago Titikako. Titikako (roko de pumo) estas la plej alta (3800<|>m) navigata lago de la mondo, longa pli ol 230 km kaj larĝa ĉirkaŭ 100 km. Revenante ni daŭrigis laŭ Titikako al Bolivio al Copacabana. De tie ni faris tuttagan ŝipekskurson tra la lago al Insulo de Suno kaj Insulo de Luno, kaj tra Estrecho de Tiquina ni atingis la ĉefurbon de Bolivio — La Paz, kie ĉefe impresis nin la malnova urbo kun la strato de gesorĉistoj kaj Valo de Luno.

    En La Paz ni adiaŭis la aliajn du grupojn kaj reflugis tra Ĉilio (Arica — Iquique — Santiago) kaj Argentino (Buenos Aires), fine tra Londono al Varsovio. La aliaj grupoj vojaĝis ankoraŭ tra Oruro — Potosi — Uyuni — Salar de Uyuni — Atacama kaj simile revenis al Pollando.

    La 44-taga vojaĝado tra Suda Ameriko kostis relative malmulte — ĉ. 700 USD (meze ĉ. 15 USD tage) kaj aldone flugo kaj krozado tra Galapagoj 800 USD. Ni loĝis en turistaj hoteloj — ĉefe en dupersonaj ĉambroj kun duŝo, varma akvo kaj televidilo, pagante po 38 USD po nokte/persone — nur en Bogota tranoktoj kostis po 14 USD. La manĝado estis sufiĉa — tagmanĝon “almuerzo” (supo, viandaĵo aŭ fiŝo, deserto kaj trinkaĵo) eblas aĉeti kontraŭ 1 USD. La transportiloj estis sufiĉe komfortaj. Onidire tiun “komforton” ne akceptas ĉiuj, ĉefe usonanoj kaj japanoj, tamen kelkaj usonanoj kaj japanoj ofte vojaĝas kun karavanoj de Esperantotur — Turisma Servo de Monda Turismo.

    Do se Vi volas multon vidi kaj malmulte pagi, aliĝu al vojaĝoj de Esperantotur de Monda Turismo. Dum oktobro-novembro-decembro 2001 ni proponas al Vi similajn vojaĝojn al Suda Ameriko, kiel priskribitaj ĉi-supre. Nia vojaĝo helpis jam nun plani dek kvin karavanojn por la 87a UK en Fortaleza (Brazilo) en 2002.

    Esperanto-turismo pli kaj pli funkcias ankaŭ en Suda Ameriko.


    Geraldo MattosSemantiko kaj leksikografio

    de Geraldo Mattos

    Nun okazas la balotado por nova mandato de la Estraro de la Akademio de Esperanto. Du el la punktoj de nia rekandidatiga platformo tuŝas plurajn aspektojn de Leksikografio:
    1. Naŭa oficiala aldono (kun ebla revizio de antaŭaj decidoj).

    2. Komenco de Akademia Vortaro enhavanta nur la oficialajn kaj oficialigitajn vortojn, laŭ propono de Geraldo Mattos en la baldaŭ aperonta volumo de la Internacia Simpozio pri Lingva Planado kaj Leksikologio en Zagrebo.

    Mi dediĉis ok jarojn de mia vivo al pretigo de porinfana vortaro, kaj el tiu laboro rezultis libro pri Leksikologio, en kiu mi esploris plurajn vortarojn kaj ties kvalitojn kaj difektojn por profiti la unuajn kaj eviti la duajn (la rimoj aperas ekster miaj intencoj). Unu punkto tamen estas tiel grava, ke mi devas prezenti ĝin al la verda publiko: semantika teorio estas nepre necesa, pro la simpla motivo, ke la signifo de vorto dependas de la medio, en kiu ĝi aperas.

    Mi imagas al mi, ke la signifo de ĉia eldiro analogas al transporto, en kiu kargo (K) eliras el origino (O) al destino (D) tra irvojo (I) kaj per tio produktas fakton (F):

    infano iras el sia domo en sian lernejontra la trotuaro
    K F O D I

    La fakto estas resumo de ĉiuj fakteroj, kiuj ĝin konsistigas: infano (K) el sia domo (O) en sian lernejon (D) tra la trotuaro (I). Efektive, la fakto iri implicas, ke io (K) iras el ia loko (O) al alia loko (D) tra ia vojo (I). Ĉiuj faktoj, kiuj povas kunigi tiujn kvar fakterojn estas sinonimoidoj, kiuj diferencas nur per la detaloj, per kiuj ili kolorigas la fakton:

    infano iras… infano kuras… infano venas… infano naĝas… infano flugas… infano rajdas… infano … …

    Tiujn fakterojn mi nomas instancoj, ĉar ili estigas la fakton.

    La semantika analizo per tia teorio permesas konstati, ke kelkaj nesinonimaj verboj tamen produktas sinonimajn frazojn, ĉar la elementoj de la pluraj faktoj estas absolute la samaj, kaj ilin distingas nur la fokuso, kiun la parolanto volas doni per sia propra interpreto:

    knabino donis pomon al knabo
    O F K D

    knabo ricevis pomon de knabino
    D F K O

    pomo pasis de knabino al knabo
    K F O D

    Tiuj tri eldiroj estas evidentaj sinonimaj frazoj, ĉar la pomo estas la kargo en la tri frazoj, la knabino estas la deiro de la pomo en la tri frazoj kaj la knabo estas la aliro de la pomo ankaŭ en la tri frazoj!

    Fokuso de fakto estas komuna elekto de aganto: fotisto invitita al la eternigo de ceremonio de diplomado de supera kurso devas foti la akton de transdono de diplomo al la diplomato (mi ne kulpas pri ĉi tiu ambigua vorto de Esperanto!) per la mano de diplomanto. La fokuso de la foto povas esti la diplomo, la diplomato aŭ la diplomanto depende de la paganto: se la diplomato, li estas la fokuso (diplomato ricevas…); se la diplomanto, li estos la fokuso (diplomanto transdonas…); se ĵurnalo, eble la diplomo (diplomo pasas…). Ĉiuj estis fotoj de la sama fakto, sed kun apartaj detaloj, kiujn ankaŭ la lingvo permesas distingi!

    La profunda diferenco inter la sintaksa analizo kaj la semantika kuŝas en tio, ke sintaksa strukturo jen havas, jen ne havas diversajn komplementojn: la verbo murdi postulas subjekton kaj rektan objekton, sed la verbo morti nur subjekton, kaj evidente ne posedas rektan objekton. La ŝajna escepto de la pleonasma rekta objekto estas luksaĵo: la frazo morti gloran morton havas falsan rektan objekton, kiu estas nur instrumenta komplemento de la frazo morti per glora morto. Tute kontraŭe, el semantika vidpunkto, ĉiu eldiro havas ĉiujn instancojn, kun la solaj esceptoj de la intenca forlaso de necesaj elementoj pro evidenteco kaj senintereseco, kiuj ilin permesas forligi. Tio estas facile komprenata, se ni konstatas, ke la fakto povas akumuli kelkajn instancojn:

    knabo kisas knabinon
    O F(K) D

    La fakto akumulas la kargon kaj tio implicas, ke la kiso iras de knabo al knabino, ĉar kisi egalas al irigi (F) kison (K).

    leono mortas
    K F(OD)

    Nun la fakto akumulas la originon kaj la destinon, ĉar morti estas iri (F) el la vivo (O) en la morton (D).

    La instancoj havas facilan difinon:

    La instancoj estas devigaj, se ne intervenas unu el la du forigaj jam cititaj faktoroj. Aperas tamen aliaj fakteroj, kiuj estas nedevigaj, kaj ili diferencas per tio, ke ili rekte rilatas al la fakto, ne al la kargo. Tiuj cirkonstancoj prezentas la samajn aspektojn de transporto, kiuj estas kargo (k), origino (o), destino (d) kaj irvojo (i), sed nun — ni rememoru! — ili rilatas al la fakto. Ni komparu la sekvantajn frazojn:

    teni aŭton en garaĝo
    F K I

    lavi aŭton en garaĝo
    F K i

    Ĉe la fakto teni, la garaĝo estas la loko de la aŭto, sed la garaĝo estas la loko de la lavado, ĉe la fakto lavi.

    Cirkonstancoj permesas difini la signifon de aganto kaj de instrumento per helpo de la samaj fakteroj:

    generalo irigis trupon el la sudo en la nordon tra maro
    o F K O D I

    ŝipo irigis trupon el la sudo en la nordon tra maro
    i F K O D I

    La generalo estas la origino de la irigo, ne de la trupo: li estas aganto. La ŝipo estas la irvojo de la irigo, ĉar ĝi akompanas la irigon de la komenco (origino) al la fino (destino): ĝi estas instrumento.

    Tiuj ideoj pri la analizo de la signifo estas oportuna gvidilo de leksikografo, ĉar precipe la verboj estas malfacile difineblaj. Nur post la konstato, ke certaj verboj produktas sinonimajn frazojn, la leksikologo povos difini ilin en tia maniero, ke iliaj rilatoj enhavu la faktorojn de la sinonimigo de la respektivaj frazoj.

    Efektive, nur tia teorio portis min al la tre mallongaj difinoj de du verboj:


    Sergio PokrovskijDiversaj ioj

    de Sergio Pokrovskij

    La problemo

    En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon.

    Tiu bela deklaro de Zamenhof1 trovas simpatian reeĥon en la koro de la skemistoj (kia estas mi mem) kaj kuraĝigas la lernantojn, lacajn de kapricaj absurdaĵoj de la naciaj lingvoj. Kaj la unuaj impresoj de la lernanto ŝajnas konfirmi la deklaron; ekz-e, kiom precize kompleta aspektas la paradigmo de Esperanto kompare kun la difektaj paradigmoj rusa-germanaj:
     
    Esperanto kiu kiun kio kion
    Rusa кто кого что что
    Germana wer wen was was

    Facile kaj rapide oni lernas ke kiu posedas ankaŭ multenombron, malkiel en la lingvoj Eŭropaj; malmultaj demandas pri la formoj kioj, kiojn, postulatajn de la simetrio. Iuj tamen demandas, precipe en la situacioj nature invitantaj al tiaj formoj:

    — Ĉu vi rimarkis la diferencon?

    — Diferencon inter kioj?

    Kaj laŭ atesto de John Wells,
    Anglaj komencantoj, lerninte “Kio estas tio?” kaj la pluralon -j, foje miras, ke oni ne povas demandi “Kioj estas tioj?”, kiam temas pri pluraj objektoj.


    La respondo de Zamenhof

    Pri “ioj”, “tioj”, “kioj” k.t.p.
    Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj.

    Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton”.2

    Evidente, Zamenhof malaprobas la multenombrajn io-vortojn, kvankam ne tute kategorie. Li ne malpermesas ilin sed opinias ke la multenombro por tiuj vortoj estas sensenca.

    La logikon de lia respondo iuj multenombro-oponantoj klarigas tiel:

    Esperanto havas la iu-serion por la individuaj, distingeblaj, nombreblaj konkretaĵoj; tiaj konkretaĵoj kompreneble povas havi multenombron kaj fakte ĝin havas (iuj, kiuj, tiuj). Male, la io-vortoj referencas abstraktan situacion, tial ili ĉiam estas ununombraj; se oni komencas analizi tian situacion, ĝiaj eroj ĉesas esti abstrakta io, kaj iĝas distingeblaj iuj.

    Tiun rezonadon mi opinias logike erara; por montri tion mi unue konsideru etnajn lingvojn posedantajn plurnombrajn io-vortojn, kaj analizu la rilaton inter la io/iu-serioj.


    Etnaj lingvoj

    Logikan kaj klaran sistemon de demandaj pronomoj prezentas la lingvo uzbeka. Tie ni trovas la demandovortojn substantivajn
    nima? nimalar? t.e. kio? kioj? (что–? what? was?) — por demandi pri aĵoj;
    kim? kimlar? t.e. kiu? kiuj? (кто–? who? wer?) — por demandi pri uloj;
    kaj la adjektivajn
    qanday? t.e. kia? (какой? what? welcher?) — por demandi pri eco;
    qaysi? t.e. kiu? (который? which one? welcher?) — por demandi pri elekto, pri ekzemplero.
    Por ke la komparo kun la uzbeka sencu, unue ni konstatu, ke ankaŭ Esperanto ofte kontrastigas la demandovortojn kio/kiu laŭ la principo “aĵeco/uleco”.

    Tion ja agnoskas ĉiuj vortaroj (ankaŭ PV, PIV) kaj gramatikoj (PAG, §59):

    Kio kuŝas sur la sofo? — Kuseno.
    Kiu kuŝas sur la sofo? — La patro.
    Jes, la elekta senco de “kiu” (la uzbeka qaysi, la franca lequel?) nepre aplikiĝas al aĵoj se implice aŭ malimplice estas indikite ke temas pri serio da objektoj:
    Jen du libroj; kiu pli plaĉas al vi?
    — tamen se la objektoj ne formas serion, oni uzas pure aĵan “kio”n eĉ kiam klare temas pri elekto:
    — Do, kion li elektis, ĉu la vivon aŭ la honoron?
    kaj pure ulan “kiu”n eĉ se la aro de la uloj neniel estas difinita:
    — Kiu telefonas?
    Nu, la konkretaj aĵoj, samkiel uloj, povas aperi sole aŭ plure, tial la uzbeka lingvo laŭbezone uzas multenombron de la koncernaj demandovortoj:
    Kiojn mi aĉetu en la bazaro? (Evidente, oni iras por aĉeti dekojn da ioj, kaj klare konscias ke temas pri disaj ioj, el kiuj oni neniun forgesu.)
    Kiojn mi precipe atentu aĉetante komputilon? (Mi petas indiki plurajn plej gravajn atentindaĵojn, sen iel ajn limigi ilian specon; “kion mi precipe atentu?” eble pensigus pri unu sola plej grava atentindaĵo; “kiujn parametrojn mi precipe atentu?” jam anticipe limigus la demandon al la teĥnikaĵoj, dum unu el la atentindaĵoj povus esti komerca aŭ funkcitena kondiĉo de la vendo, la disponeblo de riparservoj aŭ alia aspekto de la afero kiun la demandanto ne antaŭvidas).
    En iuj situacioj la logiko klare postulas multenombran “kioj”n:
    — Diferencon inter kioj?
    La rusa lingvo ĉi-okaze duobligas la demandovorton: разницу между чем и чем? (Diferencojn inter kio kaj kio?). La vortoj, posedantaj multenombron, aperas en tia situacio multenombre: “Jes, mi rimarkis la diferencon inter ili”.

    Feriante en Turkio mi plurfoje aŭdis uzojn de neler — la turkaj ne, neler respondas al la uzbekaj nima, nimalar (= kio, kioj).


    Nekonkreta kio

    La obĵeto, ke kio estas tiom abstrakta kaj elasta vorto, ke ĝi povas aplikiĝi al tuta situacio aŭ grupo, fakte estas argumento favora al multenombra kioj, ĉar tio ebligas distingi inter demandoj poaj kaj opaj:
    — Kioj estas Petro, Maria kaj Paŭlo?
    — Ili estas patro, patrino kaj filo.

    — Kio estas Petro, Maria kaj Paŭlo?
    — Ili estas familio.


    Tioj

    La pronomo tio ofte aperas kontraste al tiu:
    Ŝi vidis la rozon en vazo, kaj tio (= la kombino, rozo + vazo) ŝajnis al ŝi malbela.

    Ŝi vidis la rozon en vazo, kaj tiu (= la vazo) ŝajnis al ŝi malbela.

    En la ekzemplo “tio” rilatas al la tuta situacio, dum “tiu” — al ties elemento; kaj la kutima obĵeto konsistas en tio, ke ĉar la tuton oni ne povas diserigi sen perdi la tutecon, tial “tioj” estas sensencaĵo.

    Tamen tiu rezonado estas erara, ĉar oni samtempe povas paroli pri pluraj tutoj, pri pluraj situacioj, sen diserigi iun el ili. Ekzemple:

    Vidu, sinjoro:

    1. Oni ŝtelis la monon (ĝi estis destinita por elpagoj; tio malfaciligas la aferojn).

    2. La kasisto malaperis (li devis elpagi; ankaŭ tio malfaciligas la aferojn).

    Tioj malebligas tuj solvi vian problemon.

    (En la tradicia stilo oni devas elpensi iun ŝtopvorton anstataŭ “tioj”: “tiuj du cirkonstancoj” aŭ simile; uzante ununombran “tio malfaciligis”, oni riskas ke la aŭskultanto aplikos ĝin nur al la ĵusa tio, t.e. nur al n-ro 2.)

    Jen frazo el mia propra afiŝo en soc.culture.esperanto:

    Sed konsiderante tian semantikan genron oni povas konstati ke la franca vorto por gardosoldato ial estas ingenra, la germana vorto por ino estas neŭtra — kaj tiojn oni perceptas kiel malregulaĵojn kaj esceptojn.


    Ioj

    El la tuta serio, ioj ŝajnas esti plej facile akceptata — eble ĉar Zamenhof mem donis ekzemplon pri ĝia uzo. Kaj ŝajnas ke io plej klare el la tuta serio estas perceptata ununombre: la frazon
    li tenis ion subbrake
    mi komprenas tiel, ke subbrake li tenis unu objekton.

    Logika uzo de “ioj” troveblas en la lingvo bulgara:

    нещо io, afero (kp la respondan rusan “нечто”): кажи нещо! = diru ion! това е друго нещо = tio estas alia afero / io alia.
    неща (multenombro de нещо): в чекмеджето има много неща = en la tirkesto estas multe da aĵoj/ioj.
    Kaj Eugenio Fabian rimarkigis:
    En la hungara lingvo, kiel en Esperanto, ne estas maleble diri “ioj” (valamik) kvankam oni uzas ĉi tiun formon nur se ĝi estas nepre necesa. En la hungara estas observebla samtempe la tjurkaj-orientaj influoj, kaj la influoj de la okcidentaj lingvoj. Ĉi tiu miljara okcidenta influo tamen ne sukcesis detrui la bazajn strukturojn de la lingvo.


    La reala uzo

    Diris Bertilo Wennergren:
    Cetere mi povas rimarkigi, ke mi centon da fojoj legis kaj aŭdis pri la ideo, ke oni povu diri “kioj”, sed neniam mi rimarkis, ke iu tion vere ekpraktikis. Ŝajnas, ke la tabuo estas tiel forta, ke ankaŭ tiuj, kiuj racie opinias, ke ĝi estas foriginda, tamen en la praktiko submetas sin al ĝi.
    Tiu observo estas vera, kvankam parte tio estas sekvo de redaktora filtrado. En medio necenzurata, ekz-e en la Interreto, oni povas trovi dekojn da “tioj” kvankam multaj el ili estas eraraj eĉ laŭ plej permesemaj kriterioj, iuj tamen ja estas logikaj (mi citas nur kelkajn):
    “Kia speco de ĥemia energio? Ne ekzistas libera oksigeno, nek fluoro, nenio… Konjekteble li uzas tion, kion ajn li sukcesas trovi — tiojn, kiuj interagas — por produkti energion.”
    [http://home.att.net/~MisteraSturno/TrigambaJoĉjo.html]

    En Japanio okazas tre multaj festoj aŭ konkursoj de maratono. Multaj homoj partoprenas en tioj. [http://www.asahi-net.or.jp/~WH4K-BNB/]

    Mi legas (preskaŭ) nur la recenzojn en “Esperanto”, partojn de “Fonto” kaj iojn el “Monato”. [Jorge Camacho]


    Tamen kial la malemo?

    Tamen ja restas demando, kial la ioj aperas malpli ofte ol oni atendus.

    Unu evidenta klarigo estas, ke la Eŭropaj lingvoj ne uzas ilin multenombre. Tamen ankaŭ la ulsenca “kiu” malhavas multenombron en la Eŭropaj lingvoj, kaj tamen estas senprobleme akceptata.

    Nu, “kiu” ja estas en la lingvo jam dekomence, do oni akceptis ĝin sendiskute. Sed kial Zamenhof mem ne enkondukis sammaniere “kioj”n, kaj eĉ obĵetis kontraŭ ĝi?

    Mi opinias, ke la kaŭzo kuŝas en la genra strukturo de la lingvoj kiuj determinis la pensmanieron de Zamenhof.

    Ekde la klasikaj lingvoj la abstrakte-aĵajn sencojn de “tio” esprimis la pronomoj neŭtraj. Latino kaj la greka malhavis apartajn pronomojn por kontrastigi kio/kiu, uzante por “kio” la neŭtragenran formon de unu sola demanda pronomo. Tio kreis firman asociaĵon, tiom firman ke la aŭtoroj de PAG, kontrastigante la io/iu-seriojn, rutine (sed por Esperanto malkonvene) uzas karakterizilojn kiel «neŭtra “tio”» (kvankam ankaŭ “tiu” povas indiki la objektojn ĝi-genrajn: “el la du libroj, kiun vi preferas?”) kaj «individuiga “tiu”» (kvankam ankaŭ “tio” povas indiki individuan objekton: “donu al mi ĉi tion”).

    Tamen en la posta historio la demandaj pronomoj tute perdis kaj la genron kaj la nombron; dum la montraj, en la lingvoj slavaj kaj en la germana, konservis ĝin nur ununombre (samkiel la personaj pronomoj li, ŝi, ĝi/ili en Esperanto). La rusa-pola formo de “tio” estas la neŭtragenra formo de tiu sama pronomo, kies vir- kaj in-genraj formoj nepre respondas al “tiu”. Sed multenombre la genraj distingoj malaperas — kaj oni kutime atribuas al tiu komuna formo la pli ofte bezonatan sencon de “tiuj”.

    Tial la rusoj, poloj, germanoj emas konstrui siajn frazojn tiel, ke “tio” nepre aperu ununombre. Se tio maleblas logike, oni ŝanĝas esprimmanieron tiel ke la koncerna io-pronomo tute ne aperu, uzante diversajn surogatajn vortojn (“aĵoj”, “aferoj” ktp).

    Kaj estas atendebla ke la lingvoj kiuj ne distingas la genrojn (la angla, la hungara, la tjurkaj) malpli emas redukti “tio”n ktp al ununombro. Anglalingve “these”, “those” povas referenci “tiojn” ankaŭ “what” ŝajnas pli facile akcepti la sencon multenombran. Iagrade tio rimarkeblas en la statistiko de miaj TTT-esploroj (pli da “tioj” ĉe la angla- kaj japan-lingvanoj). Kaj ĝuste al tiu lingvogrupo strukture apartenas Esperanto.


    Ĉu rompo de la tradicio?

    Bertilo Wennergren komentis mian ekzemplon “Decidu kio(j)n vi kunprenos, kaj kio(j)n mi metu en mian valizon”:
    En normala Esperanto oni diras:
    Decidu kion vi kunprenos, kaj kion mi metu en mian valizon.
    Kaj tiam “kion” estas neŭtrala pri nombro. Eblas paki po nur unu solan aferon, aŭ po plurajn. Nu, tion ni ĉiuj scias.

    Do, se oni komencas uzi “kiojn” en tiaj frazoj, por montri, ke estas pli ol unu nedifinita speco de afero, ĉu tiam la formo “kion” ekhavas nure ununombran signifon? Kaj tiam la ekuzo de “kioj” ne nur alportas plian eblon, sed ankaŭ ŝanĝas la signifon de la nuna “kio”, kio rezultigus miskomprenojn.

    Ĉi tio estas valida obĵeto, tamen praktike mi ne vidas ĉi-okaze grandan danĝeron, precipe pro la tre elasta senco de “kio”, ebliganta la opan, resuman interpreton. Ĉiu ununombra “kio” pluinterpreteblas kiel rilata al ara tuto, al la tuta situacio. Nur la multenombra tuto forigas dubojn, ĉu temas pri pluro; la ununombra restos same dubsenca kiel nun.

    Fakte tiel estas en la lingvoj posedantaj multenombrajn “ioj”n: plejofte oni uzas “io”n amorfe ununombran, kaj la formojn multenombrajn oni uzas nur kiam tio efektive klarigas la diron.

    Sekve, ekuzo de “ioj” estas pura etendo, kiu forigas tabuon senmalvalidigi la antaŭan lingvouzon. La antaŭa lingvouzo simple evitadis la frazojn kie “ioj” estus nepraĵo — oni simple ŝanĝadis la esprimmanieron, uzante evitvortojn kiel “aĵoj”, “aferoj”, “objektoj”, “cirkonstancoj” ktp.

    Ekz-e, apenaŭ oni povas paroli pri rompo de tradicio ĉe “diferencon inter kioj?” — la tradicia Esperanto simple malhavas iun norman kaj bonstilan solvon por tia situacio.

    En tiaj okazoj la multenombra formo de la pronomoj ne tiom rompos la tradicion, kiom ebligos rektasencan esprimmanieron, pli simplan kaj klaran ol la nunaj elturniĝoj.


    Referencoj

    1. Zamenhof L.L. Lingvaj respondoj. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. pĝ. 37.

    2. Samkie [1]. pĝ. 35.


    Novaj libroj

    Vinjeto de Masha Bajhenova

    Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj / Trad. el la franca Perla Martinelli, Giorgio Silfer. — La Chaux-de-Fonds: Esperanta PEN-Centro, 2001. — 34 pĝ., il.

    La broŝuro enhavas krom la Deklaracio, proklamita antaŭ kvin jaroj en Barcelono, antaŭparolon de Daniele Vitali, Ĉarton de la Federacio de PEN Internacia, deklaron de la E-delegacio en Barcelono okaze de la subskribo de la Deklaracio, artikolojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli kaj prezenton de la Esperanta PEN.

    La Deklaracio, interalie, proponas krei Konsilion de la Lingvoj ĉe UN kaj sendependan Mondan Komisionon de Lingvaj Rajtoj. Ĉu post duona jardeko ili estas fonditaj? Ĉu niaj samideanoj (raŭmismaj kaj pracelaj) kunlaboras en ili?


    Ljudmila Arnaudova, Petko Arnaudov. Matematiko kaj legaĵoj por ĉiuj. — Pazarĝik: Radio, 2000. — 112 pĝ.

    La geaŭtoroj (bedaŭrinde la aŭtorino jam forpasis) avertas, ke por legi la libron “sufiĉas tiuj ĝeneralaj ideoj, informoj kaj lertecoj kiuj tamen restas en la kapo de ĉiu persono pasinta tra la lerneja sistemo de kiu ajn lando”. Eĉ pli, ĉar krom “matematiko” estas ankaŭ “legaĵoj”, kiujn povas ĝui eĉ analfabetoj, ekzemple:
    Eŭklido demandis iun el siaj lernantoj:

    — Kion vi ŝatus havi: du pomojn aŭ iliajn kvar duonojn?

    — Mi preferas la duonojn, — respondis la lernanto.

    — Kial? Ĉu ne estas egale?

    — Ne estas! Kiam ili estas tutaj, kiel mi sciu, ĉu ili ne estas vermoplenaj.


    Rubenaj refrenoj / Red. Paul Gubbins. — Berkeley: Bero, 2001. — 54 pĝ.

    La libreto enhavas ses eseojn honore al kvardek jaroj da E-somerlernejoj en Barlaston. La eseoj fontas el prelegoj prezentitaj post la kvardeka somerlernejo (aŭgusto 2000). Al la esearo kontribuis Marjorie Boulton (La jubileo de la kursoj), William Simcock (Horace Barks), Anna Löwenstein (La ŝtona urbo), Tim Carr (Tra la ŝtormo de Kalocsay), Paul Gubbins (tradukanto kaj E-teatro), kaj ĉieesta Renato Corsetti (movadaj problemoj).

    Jen eseoj interesaj kaj legindaj, ja laŭ la redaktinto:

    ili kaptas mikrokosme kaj makrokosme la esencon de Esperanto …
    AlKo


    Promenoj en tempo kaj spaco

    Astronomia Almanako 2000 / Komp. Alexander Mikishev. — [Ashdod]: AEK, 2000. — 72 pĝ., il.
    La steloj atestas pri la eterno. Ĉu estas alia realo, kiu farus tion pli elokvente? Kaj ĉu io, kio pretendas ĉirkaŭpreni ne nur spacon sed ankaŭ tempon, povas neglekti la stelojn? Do tiu Astronomia Almanako estas bona signo por Esperanto.

    La unua kolektlibro de Astronomia E-Klubo naskiĝis rezulte de virtuala komunikado kaj celis larĝigi la rondon de la klubanoj, ĉar, kiel diras la aŭtoroj, “verŝajne plimulto da esperantistoj ankoraŭ havas problemojn pri la uzo de Interreto”. Vere, estas tiel, sed tio ne estas sola argumento, kiun oni povus prezenti en la favoron de la libra esprimmaniero. La avantaĝoj de la libro estas ekster konkurenco, kaj ili restos dum la steloj brilas ĉiele. Do niaj kolegoj-retanoj tre bone faros, se ili daŭrigos uzi ankaŭ la klasikan komunikrimedon.

    Pri la dominanta rolo de la angla en la scienco oni jam longe parolas, kaj ni konsentu, ke nia okazo de la uzo de Esperanto povas “iom ŝanĝi la situacion”. Sed krom tiu strategia rezono ekzistas unu alia, ne malpli grava: inter esperantistoj estas miloj da tiuj, kiuj levas la okulojn al la nokta ĉielo. Profesiaj astronomoj, astrofizikistoj kaj amatoroj, romantikaj animoj, poetoj kaj — kial ne? — ordinaraj loĝantoj de la ŝtona ĝangalo, kiuj iam rigardas supren dum nokta sendormo. Kial ili ne parolu en Esperanto, se ili estas esperantistoj?

    Persone mi, amatoro kun staĝo kaj teleskopo, trovis tute normala, ke oni konversas pri altaj materioj en la lingvo de idealistoj. Kun agrabla sento mi prenis en la manojn la almanakon kaj neniom trompiĝis en la espero. Vere, ĝi estas libro por ĉiuj. Se vi estas ĉiela profesiulo, vi povas kompari kaj diskuti, legante Helion J. Rocha-Pinton aŭ Antonion M. Sánchez Párezon. Kiel diletanta amatoro vi, probable, preferos la enkondukajn artikolojn de Amri Wandel kaj de Patrick Lagrange. En la kvalito de observanto vi trovos interesaj la artikolon de Witold Cayzac aŭ la observon de Marco Trevisan Herraz. Kaj se vi estas simple kaj nure gapulo, legu la liston de la konstelacioj — ja eĉ por ne perdiĝi surtere oni devas orientiĝi interastre.

    Fine, ĉu la verda stelo estas la sola, kiu montras la vojon al la esperantistoj?

    Pozitive la ebloj de la Interreto montriĝis en la internacia stelaro de la aŭtoroj. Dr Alexander Mikishev, kiu redaktis kaj kompilis tiun simpatian libreton, meritas specialan mencion. Mi esperas, ke certa prokrasto de la publikigo de ĉi tiuj linioj ne multe pezas kompare kun la astra eterno.

    Dankon, sinjoroj. Kaj ĝis la relego!

    Alen Kris


    La neĝo kaŝas preskaŭ ĉion

    Johansson, Sten. Neĝo kaŝas nur…: Krimromaneto. — Skövde: Al-fab-et-o, 2001. — 79 pĝ.
    La neĝo en la sveda urbeto Kalmar povas kaŝi preskaŭ ĉion, foje eĉ kadavron de murdita azianino.

    La policista duopo Svedberg kaj Jankéus havas nun la malfacilan taskon trovi la murdinton. Malfacila estas tiu tasko, ĉar la neĝo sukcesis forigi preskaŭ ĉiujn spurojn. Ni sekvas la esploradon de la polico. Sten Johansson priskribas tiun esplorlaboron pli realisme ol kutimas en krimromanoj: jen aperas iu indico, alia spuro ŝajne sekvas al Kaliningrado, plia al Kaŭkazio. Kaj kie estas tiu suspektinda ruso?

    Abundo da demandoj, sed nenia respondo kaj meze de la libro la polico rezignas pri solvo de la enigmo, sed tiam helpas la hazardo kaj la mozaikeroj fariĝas bildo.

    Neĝo kaŝas nur… estas la tria romaneto en la serio kun Svedberg kaj Jankéus.

    La serio sekvas la sezonojn kaj mankas nur printempo por kompletigi la ciklon. Bedaŭrinde mi (ankoraŭ) ne legis la aliajn romanojn de la serio. Fakte mi ne bedaŭras, ĉar nun mi ja havas la antaŭĝojon konatiĝi kun somera krimo en Falĉita kiel fojno (1997) kaj aŭtuna murdo en Trans maro kaj morto (1999).

    Tiu romano apartenas al la skolo de modernaj svedaj krimromanoj. Ni pensas unuavice pri Henning Mankell (Hundoj en Riga), kies Wallander deĵoras en marborda Ystad. Aliaj motivoj memorigas pri Voku longdistance de Åke Edwardson. Sed la intrigo, kiun Sten Johansson prezentas ja estas memstara.

    Sten Johansson uzas simplan, sed imagivan lingvon, tiel kaj komencantoj, progresantoj kaj spertantoj povas ĝui lian prozon. Nekutimajn vortojn (ne estas multaj) klarigas la glosaro.

    Eĉ tiuj, kiuj ne nepre ŝatas krimromanojn povas distri sin kun tiu libro. Eble ankaŭ ili bedaŭros, ke la libro jam finiĝas post 80 paĝoj.

    Wolfgang Kirschstein


    Gazetoj

    Esperantologio, kajero 2

    Aperis la longe atendita dua kajero de la Esperantologio / Esperanto Studies, internacia revuo pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. La grandformata 64-paĝa kajero, redaktita de Christer Kiselman (Svedio), enhavas tri studojn kaj kvar recenzojn.

    La studo de Heidi Goes (Belgio) “La Esperanto-movado en Tanzanio kaj Togolando” estas bazita sur lia licencia disertacio prezentita en la Universitato de Gento pri Esperanto en Afriko.

    En “Uma só língua, uma só bandeira, um só pastor: Spiritism and Esperanto in Brazil” David Pardue (Usono) anglalingve analizas ligojn inter Esperanto kaj spiritismo en Brazilo.

    Sociologo Walter Żelazny (Francio/Pollando) prezentas franclingve la sociajn kaj religiajn ideojn, kiuj asociiĝas al la planlingvoj per la eseo “Les idées sociales et religieuses suscitées par le phénomène des langues dites artificielles (aspect interlinguistique et social)”.

    Recenzataj estas la anglalingva Esperanto-gramatiko de Christopher Gledhill (Liu Haitao, Ĉinio), granda Esperanta-germana vortaro de Erich-Dieter Krause (Ebbe Vilborg, Svedio), doktoriĝa disertacio de Anett Heil (Liu Haitao) kaj la habilitiga disertacio de Sabine Fiedler (Till Dahlenburg).

    Resume: tre utila kolekto.

    AlKo


    Heroldo № 2000

    Heroldo de Esperanto atingis sian dumilan numeron precize en la sama tago, kiam aperis la unua: la 14an de aprilo, datreveno de la forpaso de Zamenhof, nuntempe la Memortago de la Esperantaj Pioniroj.

    La dumila numero tamen ne estas memreferenca: apud la gratuloj de Kep Enderby, Barbara Pietrzak, Carlo Minnaja, Tibor Papp, Sabira Ståhlberg kaj István Ertl, nur retrospektiva artikolo de Perla Martinelli celebras la rekordon de la plej ofte aperanta E-gazeto. En la unua paĝo elstaras la novaĵoj pri Akademio de Esperanto kaj pri Oszkár Princz ĉe Hungara Radio, kaj ĉefartikolo pri la Pac-Nobelo por esperantistoj: revo kiun havis jam Valdemar Langlet en 1896.

    La centraj paĝoj estas dediĉitaj al la tradicia kalendaro de aranĝoj, la plej detala en Esperantio. Kaj eĉ se la numero estas okpaĝa, ĝi ne estas duobla! Tio signifas ke ĉi-jare la abonantoj ricevos 12,5 procentojn pli da informoj ol pasintjare, tamen je la sama prezo.

    HeKo


    Ricevitaj gazetoj

    Esperanto. 2001/4;
    Esperanto aktuell. 2001/2;
    Esperantologio / Esperanto Studies. 2001/2;
    Esperanto-Notícias. 2001/86;
    Franca Esperantisto. 2001/526;
    Fonto. 2001/245, 246;
    Heroldo de Esperanto. 2001/5,6,7;
    Internaciisto. 2001/3;
    Kataluna Esperantisto. 2001/315;
    Kontakto. 2001/3,4;
    La Espero. 2001/1,2;
    La Gazeto. 2001/94;
    La KancerKliniko. 2001/98;
    La Movado. 2001/5;
    La Ondo de Esperanto. 2001/6;
    La Revuo Orienta. 2001/5;
    Le Monde de l'Espéranto. 2001/528;
    l'esperanto. 2001/4;
    Le Travailleur Espérantiste. 2001/256;
    Monato. 2001/5;
    SAT-Amikaro. 2001/566;
    Sennaciulo. 2001/5;
    Tempo. 2001/1;
    Trefo. 2001/5;
    Vekilo. 2001/2;
    Venezuela Stelo. 2001/69.


    Mozaiko

    Ĉar dum la pretigado de la julia Ondo la redaktoro de ĉi tiu paĝo, Tatjana Kulakova, feriis ĉe maro, ekster la atingeblo de la reto, la rezulto de la aprila konkurso estos anoncita en la venonta kajero.


    Hepatprozo

    Ĉu vi ne scias, kio estas “Hepatprozo”? Nu certe! Tiun amuzaĵon pli-malpli konas ruslingvaj intelektludantoj, kaj nun ni unuafoje provas apliki ĝin al Esperanto. Do, kio ĝi estas? Oni prenas sufiĉe longan vorton, dividas ĝin je du aŭ kelkaj partoj kaj “renversas” ĉiun parton — substituas ĝin per antonimo, kaj se rekta antonimo ne ekzistas — do per samkategoria vorto el la sama sfero. Tiamaniere el ren'verso rezultas hepat'prozo.

    Via tasko estas diveni la originajn vortojn. Por ioma faciligo ni aldonas enkrampe al kiu temo rilatas la vorto.

    1. Pipri/anaso (marbesto)

    2. Vir/blovo (teknika novaĵo)

    3. Skribi/minaci (jura termino)

    4. Muzika/stango (fungo)

    5. Do/rompo (biologia termino)

    6. Divan/ŝafo (lando)

    7. Nek/aro (libreto)

    8. Punkt/plej/kumino (flato)

    Kompilis Valentin Melnikov

    La respondojn sendu tiel, ke ili atingu nin poŝte aŭ rete ( kulakova@akb.mplik.ru) antaŭ 1 sep 2001.

    Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)

    K

    Kapo: ilo por teni ĉapelon.

    Kelkaj povruloj ne vidas diferencon inter pastro, eklezio kaj Dio.

    Kelkfoje mi sentis drastan mankon de kanibaloj.

    Kial oni ne punas ŝtelistojn de la tempo.

    Kial vi studas fremdajn lingvojn, se eĉ en la gepatra vi diras nenion aŭskultindan.

    Kiam finfine falos la lingvaj baroj ni vivos kontentaj, restos nur la ekonomiaj, kaj politikaj. Pli kruelaj.

    Kiam Jesuo kvietigis la ventegon sur la lago, la apostoloj … devis pluiri remante.

    Kiam parolas A mi suspektas, ke li forgesis horloĝon, se parolas B mi timas, ke li forgesis kalendaron.

    Kiam ŝi ekvidis, ke la reĝo nudas, ŝi tuj demetis la vestojn.

    Kiam finiĝas dogmo povas naskiĝi penso.

    Kiel ne perdi en ludo? Ne ludi.

    Kiom longe povas vivi morta lingvo?

    Kion li ne komprenas, tion li blasfemas.

    Kiso: rimedo ĉesigi virinon paroli.

    Kiu certas centprocente, verŝajne scias tro malmulte.

    Kiu d.k. pri ĉ.t. plej ofte interesiĝas pri nenio.

    Kiu kapablas prezenti la sencon en unu frazo verkas ne romanon sed aforismon.

    Kiu kuŝas, ne timas falon.

    Kiu ne havas celon en la vivo, vivas nur por morti.

    Kiu neniam uzas akuzativon miras, ke aliaj povas ĝin ne uzi nur en ĉiu dua frazo.

    Kiu serĉas kandelon povas ne rimarki la sunon.

    Kiu tremas pro la frosto ne bezonas vian termometron.

    Knabino: enigmo kun ofte tro evidenta solvo.

    Konsekvencoj de kelkaj ideoj estas dolorige realaj.

    Koalicio: alianco de du partioj, el kiuj neniu realigas siajn antaŭvoĉdonajn promesojn, tamen la partiestroj okupas la ministeriajn fotelojn.

    Kongresa libroservo: loko, kie oni vendas bildkartojn kaj surskribitajn globkrajonojn.

    Korektado de libro daŭras kelkajn horojn, la honto pro eraroj — plurajn jarojn.

    Koruso toleras soliston nur en kantoj sen solista voĉo.

    Kun ŝi li neniam uzis la lingvon, sufiĉis la lango.

    Kvar titoloj antaŭ la nomo sur vizitkarto diras pli pri la psika stato de l' posedanto ol pri lia scienca kompetenteco.


    Anoncetoj

    Ĉiu vorto en la rubriko “Anoncetoj” kostas unu rublon por la ruslandanoj. Por la alilandanoj kvin vortoj kostas unu respondkuponon. La pagon sendu al Галина Романовна Горецкая je la redakcia adreso.

    La redakcio de LOdE serĉas malnovajn kajerojn de La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto kaj aliajn librojn kaj gazetojn, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio antaŭ la dua mondmilito.

    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando.


    Mi daŭrigas efektivigi projekton “Esperanto-trezoroj por ruslingvanoj” kaj serĉas eldonejon. Estas enrusigita “Metropoliteno” de Vladimir Varankin, nun estas enrusigata “Rememoroj …” de Aleksandr Saĥarov.

    Ergard Budagjan Adreso: RU-117449 Moskvo, Ŝvernika, 17-3-269, Ruslando.


    Tangshan-a Esperanto-Asocio okaze de sia 15a datreveno aranĝos fine de 2001 kongreson kaj ekspozicion. Unu el la standoj estos dediĉita al diverslandaj moneroj kaj uzitaj kovertoj. Se vi bezonos ion de nia lando, ni povos sendi al vi.

    TEA Adreso: P.O.Box 3, Tangshan Hebei, CN-063000, Ĉinio.


    Nekrologoj


    La 4an de aprilo 2001 forpasis

    profesorino Liisi Oterma
    (1915-2001)

    honora Membro de UEA, profesoro pri astronomio en la Universitato de Turku en 1962-78. Ŝi malkovris multajn asteroidojn kaj tri kometojn kaj multe kontribuis al la prestiĝo de Esperanto en sia faka medio. Ŝi estis membro ankaŭ en Societo Zamenhof ekde ĝia fondo en 1975 kaj mecenato de pluraj fondaĵoj de UEA kaj de la Novjorka Oficejo de UEA.


    La 11an de aprilo en Bonaero forpasis tre agema samideano

    magistro Kurt Julio Milkuschutz (Milko)
    (1914-2001)

    kiu esperantistiĝis en 1929 en Berlino kaj pro sia juda deveno devis forlasi Germanion en 1933. En Bonaero li aktiviĝis en loka asocio kaj poste en Argentina E-Ligo, kies sekretario kaj prezidanto li estis en diversaj periodoj.


    La 23an de aprilo ankaŭ en Bonaero forpasis 94-jara samideanino

    Pilar Pomes Bahamonde de García

    esperantistino de la juneco, aktivega membro de AEL, Argentina Esperanto Katolika Asocio kaj Argentina Scienca kaj Teknika E-Rondo.


    29 apr ĉieleniris la Kvara Spirita Gvidantino de Oomoto (Honora Prezidanto de E-Propaganda Asocio de Oomoto)

    Kijoko Deguĉi


    La 14an de majo forpasis

    Timofej Dmitrijeviĉ Ŝuvajev
    (1915-2001)

    esperantisto ekde 1930, aktiva propagandisto de Esperanto, fondinto kaj plurjara gvidanto de la E-klubo en Niĵnevartovsk (Tjumena regiono).


    La 21an de majo mallonge antaŭ sia 96-a naskiĝdatreveno forpasis en Bad Kissingen

    Hugo Röllinger
    (1905-2001)

    honora membro de UEA. Esperantisto ekde 1921. Senlaca registranto de ZEO-j, t.e. stratoj, placoj, parkoj, monumentoj k.a. Zamenhof/Esperanto-objektoj. Li komencis tiun laboron en 1965 kaj daŭrigis ĝin kiel komisiito de UEA ĝis sia morto.


    Ni funebras kaj kondolencas.


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                           Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
                           Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                         Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                  Višnja Branković, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 405-3 Evans Street, Williamsville, NY 14221, USA
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001
    Rete: gwenda.s@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 620077, Екатеринбург-77, абон. ящик 67
    Rete: sezonoj@yandex.ru

    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    Rete: milanzvara@hotmail.com

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2001. № 7 (81)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Baĵenova, Dafydd ap Fergus, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Telefono: provizore mankas
    Telefakso: (3432) provizore mankas
    Elektronika adreso: sezonoj@yandex.ru
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2001:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 145 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 999 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1000 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (600 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (350 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (200 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 5 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2001.
    Subtitolo