Literatura konkurso Liro-2009
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2009 (Sten
Johansson, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda),
organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 28 konkursaĵojn de
21 aŭtoroj el 9 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Hispanio,
Hungario, Italio, Kazaĥstano, Ruslando. (Pasintjare partoprenis 36 konkursaĵoj
de 26 aŭtoroj el 15 landoj, sed tiam estis kvin branĉoj).
La rezulto de Liro-2009
Originala prozo
Laŭreato
Jozefo Kiss (Hungario) pro Ŝipo
sur la Traka maro.
Laŭdaj mencioj
Horst Vogt (Germanio) pro Grava Tago;
Miĥail Smotrickij (Ruslando) pro Kaviaro.
Originala poezio
Laŭreato
Svetlana Konjaŝova (Ruslando) pro “Mia humoro hodiaŭ estas
splena…” kaj “Ne eblas verki verson…”
Laŭdaj mencioj
Neide Barros Rego (Brazilo) pro Kial, florbela;
Elias Antunas (Brazilo) pro L' alia.
Recenzo
La konkurso ne okazis, ĉar neniu recenzo estis ricevita.
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo,
la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2012 havas ekskluzivan rajton publikigi
la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme
kaj elektronike.
Legu pliajn informojn pri Liro,
ankaŭ la liston de la pli fruaj laŭreatoj.
Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!
Halina Gorecka
sekretario de Liro-2009
Liro-97 | Liro-98
| Liro-99 | Liro-2000
| Liro-2001 | Liro-2002
| Liro-2003 | Liro-2004
Liro-2005 | Liro-2006
| Liro-2007 | Liro-2008 | Indekso de Liro