Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 3 (113)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Foto de Andrej Budnik


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

EŬROPA BULTENO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Antaŭ nelonge mi havis okazon legi liston de diskoj de la moderna muziko, reklaman liston kun komentoj de la mastro de muzikvendejo. La aŭtoro de la komentoj — polo, varsoviano — klarigis al la publiko strangan klinon de sia katalogo: tiu entute ne havis propre modernan, hodiaŭan muzikon, sed abundege — kreaĵojn de la 30–35-jara pasinteco. Laŭ la opinio de tiu originala vendisto, la populara hodiaŭa muziko eĉ ne meritas proponon. Kontraŭe, tiu de la trionjarcenta antaŭo neniom perdas altan valoron. Klaras, ke la originala komercisto ne estas tiom originala, — aliokaze li ne havus komercan sukceson. Mi ne opinias ke la ekzemplo povas esti elĉerpe eksplikita per la fenomeno de la ĉiama tempa nostalgio. Miaopinie, la kultura malkompono estas okulfrapa kaj ni bezonas fari el tiu konsidero kelkajn praktikajn konkludojn. Simile al nia entreprena polo, kiu skribis en la reklamkomento: mi scias kie situas la ora vejno, do mia afero estas organizi la eligon kaj la transporton.

Feliĉe por la muziko, ĝia valoro manifestas sin senpere en la sono. Ne ĉiu kultura produkto havas tiun ŝancon de senpera sinprezento. Muzikisto (ankaŭ pentristo) ne bezonas vortojn por sin esprimi. Sed ilin bezonas ĵurnalisto, sciencisto, filozofo, poeto. Mi jam iam parolis pri miaj timoj ĉi-koncerne. Mi timas, ke baldaŭ ĵurnalisto simple ne povos esprimi ion plian ol interjekcian embrion de la penso. La stato de la lingvo ne permesos al li alian eblon por iri pli profunde sub la surfacon de eventoj. Jam estas tiel en la ruslanda opozicia ĵurnalismo. Certe, kulpas ne sole la stato de la lingvo, ankaŭ la stato de la menso. Sed la influo de ambaŭ estas reciproka.

Mi revenas al la ideo de la transporto, kiun tiel klare kaj brave proklamis la pola muzikvendisto. Diference de la kulturtavolo de la muziko iu enorma varia riĉega kultura tavolo bezonas ja certan specialan ilon por la konservo kaj la transportado. Jen estas la ŝlosila punkto por la perspektiva esperantista propagando, sed, nature, ĝia rivelo postulas novan nivelon de la penso, plian profundon en la starigo de problemoj, klaron de vido, certan intelektan rezervon kiu devas esti mobilizita. Ne amuzŝanco, ne vojaĝrimedo (kvankam ankaŭ tio), sed ujo de konservado kaj transportado en la nova stato de ĝenerala kultura krizo, kiu detruas, korodas, amputas, paralizas la tradiciajn sistemojn de esprimo, — ne nur la etajn lingvojn, sed tiujn de la grandaj nacioj. La ekzemplo de la amputado de la angla estas antaŭ la okuloj. La kulturo de Pepsi-Cola detranĉas la fadenojn ligantajn modernan anglalingvulon kun la tavolo de Thoreau kaj Longfellow.

Foje mia amiko kaj mi distribuis inter ni pornokte du svedajn gastojn. Tri el ni parolis la anglan kaj la francan, mia rusa amiko — ne. La sekvan matenon ni rekuniĝis kaj mi komencis rakonti al la rusa amiko la novaĵojn ricevitajn dum la nokta interkomuniko. Mi estis multe surprizita ekscii, ke li jam konas ĉion. — Sed kiel, — mi diris, — vi scias ĉion ĉi kaj eĉ pli? — De mia svedo, — respondis la amiko. Tiamaniere, mia kamarado kun la servo de lingvo de gestoj ricevis dum vintrinka vespersido eĉ plian informaĵon ol mi kun miaj sufiĉe viglaj, sed certe sterilizitaj angla plus franca.

Oni, nature, ne trovos problemon se oni konsentos kontentiĝi pri tiu gesta nivelo.

Alen Kris

Sur la kovrilpaĝo estas plia foto de Andrej Budnik, kies januara debuto kaŭzis etan diskuton. Ni esperas ke lia marta foto kongruas kun la venanta printempo kaj kun la Virinfesto.


Giorgio SilferKvin spektantoj pridemandas aŭtoron

Demando: Revenante el la kristana ekumena kongreso en Rimino, ni libere babilis inter ni pri la itala premiero de La familio de Anto Speri. Leviĝis diversaj demandoj por Giorgio Silfer, la aŭtoro. Armando, kiu ne nur spektis sed ankaŭ legis la teatraĵon, suspektas ke vi, la aŭtoro, per ĝi kampanjas por raŭmismo. Ĉu vere?

Respondo: La familio de Anto Speri ne ekzistas, sed ekzistas la atmosfero kaj la cirkonstancoj, en Eŭropo ie ĉe la Danubo ie, kiuj produktus ĝin. Efektive ekzistas homo, kia la amiko de Anto, rifuzinta paroli al sia filino dum dudek jaroj en alia lingvo ol esperanto, krom unu fojo, kiam la loĝejo estis trafita de incendio. Efektive ekzistas homoj, kiaj Anto mem, tipa mezlerneja instruisto (kaj esperantisto) en la ruinanta marksisma sistemo. Efektive ekzistas esperantistidoj kiaj Liza, Saŝo, Olga. Efektive ekzistas ĉiuj personoj, sed la fikcio remiksas ilin, kvazaŭ kartojn en kartaro. Kaj aperas unika ludo, kie la esperanto-socio estas esenca atuto. Certe, la dramo priskribas tiun socion per la okuloj de raŭmisto, sed ne kampanjas por ĝi. Kiu perceptas tiel, tiu do opinias ke ankaŭ la teatro de Dario Fo aŭ de Bertoldt Brecht kampanjas por komunismo: tro primitiva percepto…

Demando: Luciano opinias ke la tuta dramo meritas pliajn konsiderojn post atenta relego kaj reaŭskultado, eventuale elkasede. Tiam estus pli facile kompreni la feliĉon de la protagonisto, Anto Speri, kiu ĝojas ĉar la tre amatan edzinon Klara feliĉiĝas amanto, Bruno, kiu mem estas amiko de Anto, kaj kvazaŭ onklo por la filinoj.

Respondo: Temas pri triopo multe pli respektinda ol tiu kiun vi renkontas en okcidenta vodevilo. La koncepto de ĵaluzo estas reportita al sia origina etimologio. Se A vere amas C, kiu amas B, certe A ekamos ankaŭ B. Anto Speri realigas la ekvilibron de larĝigita familio. En tio li estas la plej saĝa el ĉiuj. Pli saĝa ol sia edzino Klara, kiu en la fino ekdubas pri sia rolo en la ŝanĝitaj cirkonstancoj. Pli saĝa ol la okcidenteŭropa amiko, kiu serĉas manieron por dekroĉi sin, kiam la konjunkturo ŝanĝiĝas kaj ne povas plu funkcii la moro havi duan familion trans la “Fera Kurteno”, praktikata de okcidentaj (ne)esperantistoj dum la 1980aj jaroj. La Esperantio de la 1930aj instituciigis la kongresedzinon, tiu de la 1980aj legitimigis la transkurtenedzinon. La aŭtoro nur priskribas la morojn de siaj samtempuloj. Cetere li havas fortajn referencojn: vidu verkon de Sándor Márai.

Demando: Johano konfirmas, ke li povus rekoni plurajn eŭropajn esperantistojn en La familio de Anto Speri — certe ĉiujn infanojn aŭ gefilojn, certe ankaŭ Anton Speri kaj s-ron Löw. Sed li ne rekonus iun en Klara, kaj precipe ne en Bruno: li neniam renkontis tian entrepreniston inter la okcidentaj esperantistoj, aŭ tiel karaktere interesan virinon inter la orientaj, dum kongreso.

Respondo: Nia tuta junularo retroviĝas en internaciaj seminarioj, festivaloj, kongresoj: kaj la interesaj kaj la malpli interesaj. Kontraŭe, la plejmulton el la interesaj homoj vi ne renkontas en kongresoj de plenkreskuloj. Certe Klara neniam irus al Universala Kongreso: ŝi ne povus, interalie pro la familia ŝarĝo. Kaj ankaŭ Bruno dizertas ilin: li estas en aĝo profesie tro aktiva por permesi al si tutsemajnan kongreson. Do estas normale, ke Johano ne rekonas konatojn en Klara Speri aŭ en Bruno Banfi.

Demando: Al Roberto multe plaĉis la dialogo inter la du filinoj (Liza kaj Eva) kaj la patro, pri la vorto Dio. Li trovas ĝin profunde kristana, kaj krome tre humura, pro la specifa humuro de Anto Speri.

Respondo: Roberto tuŝas gravan punkton. Liza kaj des pli Eva amas sian patron, kaj tra la patro ŝatas esperanton, ĉar la lingvo devigis lin esti ĉiutage proksima al ili, aparteni plene al ili dum la infanaĝo. Tio ne okazis por Saŝo, kaj des pli por Olga: ili duone aŭ tute malŝatas nian lingvon. Sed tra la figuro de la patro la infano perceptas ankaŭ la figuron de Dio. Estas ia triptiko patro-lingvo-dio kiun niaj denaskuloj akceptas — aŭ rifuzas. Ĉu tio estas profunde kristana? Almenaŭ ĝi estas profunde homa: la patra figuro estas grava, kaj la lingvo, per kiu li volas esti identigita ĉe la gefiloj, havas sencon nur se ĝi igas des pli aminda tiun patran figuron.

Demando: Kiel vi mem priskribus vian dramon, kompare kun la antaŭaj, en tridek jaroj da teatroverkado? — demandas Petro.

Respondo: La familio de Anto Speri estas prismo pli multfaceta ol TriptikoLa vorta klasoDoktoro Rosales. Unu faceto spegulas la situacion de la 1990aj en orienta Eŭropo; dua la rilatojn inter gepatroj kaj gefiloj; tria la rilatojn ene de la nuna generacio de denaskuloj; kvara la rilatojn ene de la pli aĝa generacio; kvina la evoluon de la (esperanto-)socio entute; sesa la signifon de amo kaj amikeco. Ĉi tiu dramo estas pli granda novaĵo el socia vidpunkto, ol kiel kontribuo al avangarda teatro en nia lingvo: tiurilate La vorta klaso markis pli gravan etapon. Min mem surprizas la optimismo de La familio, kompare kun pli fruaj dramoj, pli amaraj, eĉ foje senesperaj. Eble la fondo kaj ekspansio de la Esperanta Civito donas (al mi kaj al pluraj) multe pli da elano kaj espero, post la 1990aj.


Alia lingvo eblas

[La suba teksto estas ĉerpita el pli ampleksa raporto en la retejo de FEB.]

Pli ol mil personoj vizitis la budon de UEA en la Monda Socia Forumo (MSF) en Mumbajo, Barato (15–22 jan 2004).

Por ĉiu el ili la plurlingveco kaj lingvaj malsimetrioj estas ĉiutagaj realaĵoj — realaĵoj des pli frapaj en la grandega evento, al kiu venis 80 mil homoj de 2 mil 660 organizaĵoj el 132 landoj.

MSF havis ĉi-foje ne malpli ol 13 oficialajn lingvojn. Tamen ni ofte aŭdis malkontenton pri lingvaj problemoj. Eĉ unu el la volontulinoj de la senpaga tradukistara reto Babels, kiu laboregis dum la Forumo, plendis pri malfacilaĵoj kaj breĉoj de la interpretistara servo.

Ne estas do surprize, ke la vizitantoj de nia budo interesiĝis pri lingva demokratio kaj konsentis pri la bezono de facila kaj neŭtrala lingvo. “Jen, Esperanto!” — ni diris kaj sloganis: “Alia Lingvo Eblas”, eĥante la sloganon de la MSF: “Alia Mondo Eblas”.

La reagoj estis tre vast-gamaj: “Ĉu vere? Bonvolu diri plu” — “117-jara lingvo! Kial mi ne jam aŭdis pri ĝi?” — “Ŝajnas hispaneska. Kial vi opinias, ke la hispana estas neŭtrala?” — “Tro eŭropeca, ĉu ne, ĉu fakte taŭgu por ni neeŭropanoj?” — “Kial ni bezonas plian lingvon: ĉu ne sufiĉas la jam ekzistantaj?”

Tamen frape malmultaj vizitintoj suferis pro tio, kion ni povas Pironeske nomi La Kliŝa Malsano: “Jam venkis la mondon la angla!”

La kaŭzo, parte, estas ke la budanoj — d-ro P V Rangamayajulu de Tirupatio, s-ro Nischad Salam de Puneo, kaj mi de Hajderabado — parolis kun la vizitintoj ne nur en la “ĉiopova” angla, sed ankaŭ en la hindia, kanara, malajalama, maratha, telugua kaj urdua. Multaj baratanoj vizitis la budon, ĉar ni videble aspektis barataj! Precipe kamparanoj ĝojegis babili en siaj propraj lingvoj pri la ekzotaĵo Esperanto.

Se temas pri ekzotaĵoj, ni sukcesis aldoni la francan al nia lingvaro danke al Guy Barbier, kiu subite aperis ĉe la budo kaj anoncis: “Saluton! Mi lernis Esperanton antaŭ du monatoj”. Kaj Guy jam parolis Esperanton pli bone ol la anglan — jen demonstro de la facileco kaj la utileco de Esperanto… Multaj venis poste nur por kontroli la lingvon de nia kunbabilado.

Bedaŭrinde, pro nia malmulteco kaj pro la konstanta fluo de vizitantoj, ni ne povis partopreni en la multegaj (pli ol mil) seminarioj kaj kunsidoj de la Forumo.

Al ĉiuj vizitintoj ni disdonis flugfolion unupaĝan kaj la seslingvan flugfolion de SAT, kiu fokusis pri lingva demokratio. Sufiĉe da eksterlandaj vizitintoj interesiĝis pri ĝi. Krome, ni montris la viglecon de Esperantujo per revuoj, libroj, lernolibroj kaj vortaroj. Multaj konvinkiĝis, ke ne temas pri ia privata ludo. Multaj vizitintoj poste revenis kun siaj geamikoj, por ke ni prezentu “nian aferon” ankaŭ al ili!

A Giridhar Rao


Mumbajo: Aya (dekstre) el Filipinoj promesas en la angla al Ranganayakulu, ke venontfoje ili babilados en Esperanto!

Simpozio pri esenco kaj estonteco de Esperantio

Kiel jam anoncite, Kultura Centro Esperantista organizos en Ĉaŭdefono simpozion pri la esenco kaj estonteco de Esperantio, kadre de la Kultura Esperanto-Semajno (KES, 7–13 aŭg 2004).

KCE elektis la prelegontojn surbaze de la kondiĉo ke ili efektive aŭtoris dum la lastaj kvin jaroj libron aŭ eseon aŭ gravan festparoladon kiu koncernas la ĉeftemon de la simpozio. Tiu teksto estos la bazo el kiu la oratoro disvolvos sian prelegon en formo de debatota memuaro. Jen la invitotoj:

d-ro Tazio Carlevaro (eseo Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?)
d-ro Kep Enderby (Berlina parolado Ĉu la paco de tombejo?)
s-ro Aleksander Korĵenkov (eseo Esperanto post la jaro 2000)
mag. Vinko Oŝlak (eseo Lingvo internacia: ĉu reala aŭ nereala utopio?)
mag. Ziko Sikosek (libro Esperanto sen mitoj)
prof. Giorgio Silfer (enkonduka prelego al la unua Forumo, kaj plia skizo jam sendita al KCE)
prof. Walter Żelazny (eseo La sociaj kaj religiaj ideoj vekitaj de la fenomeno de t.n. artefaritaj lingvoj).

En rezervo estos: Mark Fettes, Zbigniew Galor, Eugène de Zilah. El ok (plus tri rezerve) nur tri estas Civitanoj, kaj almenaŭ tri estas anticivitistoj. Pliaj prelegontoj povus aldoniĝi.

Krome estos invititaj la prezidantoj de UEA (Corsetti), SAT (Schram), TEJO (Hugon), Mondcivitana Registro (Durand) kaj la Civita VicKonsulo (Trifonĉovski — ĉar la Konsulo ĉeestos kiel fakulo).

La rajto tagprezidi la simpozion estas rezervita laŭvice al la (vic)prezidantoj de LF-koop, KCE kaj PEN, kies jura sidejo situas en la gastiganta urbo: Marc Hiltbrand, Perla Martinelli, Daniel Muhlemann, István Nemere.

Ĉiuj kotize aliĝintaj al KES havos la parolrajton, kadre de la debato.

Informas: KCE
Adreso: CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando
Telefono: (41)32 9267407
Rete: esperanto@bluewin.ch.

HeKo


Nova komitato

KEILEU estas nova siglo en la jam tre bunta universo de esperantaj mallongigoj: Komitato por la enkonduko de la internacia lingvo en Eŭropan Union. Ĝi estis kreita sine de la Radikala Partio la pasintan monaton, kaj devus konsisti el po unu reprezentanto de la (baldaŭ 25) EU-ŝtatoj.

Jen la ĝisnunaj komitatanoj: Remy Sproelants (BE), Elizabeth Stanley (GB), Bent Holm-Laursen (DK), Madis Linnamägi (EE), François Lo Jacomo (FR), Hans-Dietrich Quednau (DE), Iván Bujdosó (HU), Giorgio Pagano (IT), RoyMcCoy (NL), Zdzisław Blazejczyk (PL), José Martins (PT). Prezidas Michele Gazzola.

Por efike labori, KIELEU bezonas enradikiĝi en la ceteraj 14 EU-landoj. Tial ke oni devas labori kun la naciaj ministerioj pri publika klerigado, tre taŭgas fakuloj pri pedagogio aŭ interlingvistiko aŭ sistemoj de instruado, ktp. Kio tamen malofte estas la kazo de la ĝisnunaj komitatanoj.

HeKo


Filme kaj oblate en Pomerio

16 jan en la urbodomo de Malbork (Pollando) okazis publika prezentado de la dokumenta filmo Sieĝo de Malbork, en kiu partoprenis urbanoj, reprezentantoj de la Urba Konsilantaro, la eksa kaj la nuna urbestroj, anoj de Esperanto-Rondo Kastelo kaj ses esperantistoj el Kaliningrado. La reĝisoro de la filmo, Roman Dobrzyński rakontis pri sia laboro kaj respondis demandojn. Estas kurioze, ke li, aŭtoro de centoj da raportaĵoj, filmitaj en diversaj anguloj de la mondo, precipe en la Suda kaj Meza Amerikoj, unuafoje filmis en Pollando.

Tadeo Wożny, prezidanto de la Urba Konsilantaro, diris, ke Dobrzyński sukcesis kunligi historian kaj nuntempan materialon, li montris ne nur la kastelon, sed ankaŭ la tutan ĉirkaŭan infrastrukturon kaj la loĝantaron. La urbo neniam pli frue havis tian vastan promocion tutlande. La reĝisoro renkontiĝis kun reprezentantoj de lokaj firmaoj, ĵurnalistoj kaj kun la Direktoraro de la Kastela Muzeo.

La filmo estis demonstrita ankaŭ en Miloradz, kun ĉeesto de lokaj aŭtoritatoj kaj lernejanoj.

Sekvatage en Sopot en la klubejo de la preĝejo de Sankta Andreo Bobola okazis la tradicia Oblato kun ĉ. 100 esperantistoj el Pomerio kaj gastoj el Kaliningrado. La paroĥestro ks. Tadeusz Bach kun ĝojo konstatis, ke al la ĉiumonataj Sanktaj Mesoj, kiujn celebras en la internacia lingvo Stanislao Platek, venas granda grupo da esperantistoj. Dividante oblaton la ĉeestantoj bondeziris unu al la aliaj. Lernejana koruso el Gdansko plenumis kristnaskajn kantojn. Bongusta regalo, amika babilado, kantado agrabligis la etoson.
Lernejana koruso el Gdansko (fotis HaGo)
Lokaj esperantistoj montris al la gastoj el Kaliningrado la urbojn Sopot, Gdynia kaj Gdansko. Cetere, tiuj urboj estos ekskurso-celo de la Malborka Kongreso de Internacia Turismo, kies organizantoj havis sian kunvenon dum la aranĝo.

Halina Gorecka


Prelego por instruistoj

24 jan en la fakultato de la pola filologio de la Varsovia Universitato, la aŭtoro de ĉi tiu artikolo prelegis pri la kulturo, historio kaj nuntempo de la movado esperantista kaj Esperanto.
Irek Bobrzak prelegas
La aŭskultantoj — ne studentoj, sed pli ol 20 instruistoj de la polaj lingvo kaj historio — malferme akceptis la temon. En la salonon invitis ĉiujn moderna rok-muziko de Krio de Morto, kio vekis naturan interesiĝon pri la prelego pro nekutima komenco de la universitata renkontiĝo.

Prezentita estis historio de la universalaj lingvo-ideoj, priparolita egalrajteco de la lingvoj kaj kulturoj por ke surbaze de la scio pri bezono de la neŭtrala lingvo oni eniru la faktojn de Esperanto-apero kaj de la historio de la esperantista kulturo ekde komenco ĝis nun. La instruistoj vigle reagis, malkovrante la eventojn de la realeco esperantista. Sekvis konciza enkonduko en la gramatikon kaj 15-minuta provleciono. Ĉiuj instruistoj ricevis speciale preparitajn flugfoliojn.

Post la prelego du instruistinoj de la pola lingvo petis prezenti Esperanton antaŭ junularo en iliaj lernejoj.

Ireneusz Bobrzak


PEJ: ĉu renaskiĝo?

Dum malfermaj tagoj de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz 30 jan – 1 feb okazis kunveno de junaj esperantistoj el Pollando. Partoprenis membroj de Varsovia Vento kaj studentoj de la Studumo.

La kunvenintoj decidis reaktivigi Polan Esperanto-Junularon (PEJ), kiu dum du lastaj jaroj tute ne agis. Ni kreis retan diskutliston, kiu komence rolos kiel virtuala PEJo. Ni verkis novan regularon de PEJ, kaj fine formis provizoran estraron por kontroli kunigadon de PEJ kaj maje formi novan estraron.

Alia grava projekto estas organizado de IJK (Internacia Junulara Kongreso) en somero 2005 en Pollando.

Intertempe al la diskutlisto jam aliĝis dudeko da gejunuloj.

Varsovia Vento


HELA en Hel kaj sur Hel

HELA (Humura Esperantista Libera Aranĝo) okazos ankaŭ ĉi-jare inter la 1a kaj 8a de majo en urbeto Hel kaj sur duoninsulo Hel en norda Pollando (Gdanska Golfo).

Kion signifas HELA? Humuron (antaŭ ĉio) en la lando de malvarma maro kaj varma biero kaj en la rondo de gejunuloj, distran programon frenezan sur la mara plaĝo, distran programon poste…

Kompreneble, kiel ĉiam, por plej kuraĝaj kaj frenezaj okazos tradicia naĝado en la malvarma Balta Maro, malpli tradicia nokta naĝado — speciale por jam malsanaj je kapo, al kiuj ekplaĉis la tradicia taga naĝado (sufiĉos eniri la akvon ĝis la intima zono), aliaj programeroj ligitaj kun la plaĝo kaj la akvo, t.e. kradrostbakado de fiŝoj (kolbasetoj kaj bananoj) dum muzika koncerto de la maraj ondoj (se mankos la onda koncerto anstataŭigos ĝin simple gitaro), gustumado de fiŝoj kaj nepre hela biero en proksimaj bufedoj kaj restoracioj, Esperanto-programo vespere, Esperanto-programo ĝenerale (ni atendas la proponojn), aliaj idiotaĵoj!

HELA estos malmultekosta. Necesas dormosako kaj matraco!

La manĝojn kunportu mem aŭ solvu la manĝo-ideon kune kun ni jam surloke! HELA celas junularan etoson, junularan vidpunkton kune pasigi la tempon, junularan senĉesan ludon tage kaj nokte.

Aktualaj informoj pri HELA estas en la retejo de Varsovia Vento:

http://republika.pl/viavento

Varsovia Vento


La kvara sesio en UAM

La kvara sesio de Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznań, Pollando) okazis 1–6 feb 2004. D-ro Michel Duc Goninaz gvidis la partoprenantojn tra la problemoj de gramatiko (de vortfarado ĝis lingva normo) kaj esperanta leksikografio.
Michel Duc Goninaz prelegas (fotis Ann-Louise Akerlund)
La gestudentoj akiris pli vastajn konojn pri la historio de la Esperanto-movado dank' al Aleksander Korĵenkov. Ilona Koutny traktis temojn de aplikata lingvistiko (de lingvopolitiko ĝis komputila analizo de la lingvo) kaj de pragmatiko, al kiu kontribuis ankaŭ d-ro Zbigniew Galor.

La tradicia semajnmeza renkontiĝo (post la sukcesa ekzameno pri interlingvistiko kun d-ino Vera Barandovska) altiris ankaŭ reprezentantojn de la vigliĝanta junulara movado el Poznań. Ne mankis kantoj, gitarludo kaj humora versio de la scienca programo.

UAM lanĉos denove la 3-jaran interlingvistikan programon en septembro.

Ilona Koutny


Nova akademia jaro en Napolo

8 jan 2004 en la Instituto Pontano en Napolo estis inaŭgurita la Akademia Jaro 2003-2004 de UNISPED (Università Sperimentale Decentrata = Eksperimenta Universitato Malcentralizita), katolikmedia, esence pormaljunula, privata klerigejo universitatnivela. Por la nuna akademia jaro, la Lingvistika Departemento de UNISPED planas instruadon de Esperanto. Ĉeestis multnombra publiko kun pluraj esperantistoj de la Napola Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Grupo Harmonio kaj Progreso.

En la inaŭgura ceremonio estis prezentita la itallingva volumo Le piccole utopie (La etaj utopioj) de ĵurnalistino Irene Bignardi, respondeculino pri la Veneciaj Noktoj ĉe la Venecia Filmfestivalo, estrino de la Filmfestivalo en Locarno.

D-rino M. Pumpo Pica, prezidantino de la Napola Kolturcento Cosmopolis skizis rapidan ekskurson tra la sep utopiaj projektoj, kiuj kunmetas la libron La etaj utopioj, inkluzive de la revo de la internacia lingvo de L.L.Zamenhof, al kiu la verkistino dediĉis la sepan kaj lastan ĉapitron de sia eseo.

Post interveno de d-rino Silvana Campese, napola verkistino kaj plurfaka artistino, konkludis Ia ceremonion Nicolino Rossi, Esperanto-poeto kaj docento de Esperanto ĉe UNISPED. Li altiris la atenton de la publiko je la figuro de Zamenhof kaj ties tutviva laborado por Esperanto, reliefigante plurajn paralelaĵojn kaj kontaktopunktojn inter la personecoj kaj roloj de Rabindranath Tagore kaj L.L. Zamenhof. Li substrekis la atingojn de Esperanto-movado, laŭdante la raporton de la verkistino. La prezento de Nicolino Rossi vekis la intereson de la ĉeestantoj, kiuj starigis plurajn demandojn pri Esperanto kaj okazigis atentokaptan debaton.

Maria Luisa Russo, Nicolino Rossi


Esperanto en la bibliotekojn!

Iam Monteiro Lobato, fama brazila verkisto, asertis: “Landon oni konstruas per homoj kaj libroj”. Imitante lin, oni ankaŭ povas diri: “Movadon oni konstruas per homoj kaj libroj”.

Konscia pri la ankoraŭa graveco de la libro en la nuntempa mondo, Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE), el Rio de Janeiro (Brazilo), decidis lanĉi en aŭgusto 2001 la kampanjon “Esperanto en la Bibliotekojn”, kies ĉefa celo estas provizi, precipe publikajn bibliotekojn, per libroj en aŭ pri Esperanto.

Tiucele jam estas ekspeditaj al 20 enlandaj kaj 5 alilandaj bibliotekoj (en Paragvajo, Mozambiko, Ruslando, Dominika Respubliko kaj Irano) ĉirkaŭ 280 libroj (ĉefe lernolibroj kaj vortaroj, sed ankaŭ literaturaĵoj). Ĝis la pasinta jaro, oni ekspedis regule unu pakaĵon monate entenantan dek librojn. Ekde 2004, ni intensigis la kampanjon kaj regule sendas du pakaĵojn monate.

Per enlandaj donacoj ni disvastigas Esperanton inter neesperantistoj brazilaj. Per alilandaj donacoj ni helpas lokajn movadojn ankoraŭ ne tre fortajn.

La kampanjo estas komplete subtenata de libervolaj mondonacoj de deko da brazilaj samideanoj. KKE zorgas pri la ekspedo kaj administra laboro de la kampanjo.

Aloísio Sartorato


Auld denove kandidatigita

1 feb en Stokholmo finiĝis kandidatiga periodo por akcepto de novaj kandidatoj por Nobelpremio pri literaturo.

Bill AuldKiel en la antaŭaj jaroj Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) ankaŭ por 2004 proponis kiel kandidaton William Auld. Tio estas la kvina jaro ekde kiam Auld regule fariĝas kandidato por Nobelpremio pri literaturo.

Ĉar laŭ la regularo de Nobelpremio ankaŭ profesoroj pri literatura kaj lingvaj fakoj rajtas proponi kandidaton, la ĉi-jaran kandidatigon de Auld subtenis kandidatigaj leteroj de universitataj kaj altlernejaj profesoroj el Britio, Italio, Hinda Unio, Kroatio kaj Usono.

Ĉiujare alvenas al Stokholmo ĉ. 350 kandidatigaj proponoj. La Komitato unue forigas la kandidatojn kies proponantoj ne havas rajton proponi. La premioton el ducento da kandidatoj Sveda Akademio elektos en oktobro.

EVA kolektas informojn pri aktualaj profesoroj pri lingvoj kaj literaturoj kiuj emus kunlabori por la kandidatigo.

Spomenka Štimec


KCE invitas IJKon

Pli multnombra ol kutime la ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista kunvenis en Ĉaŭdefono 31 jan sub la prezido de c-ano Daniel Muhlemann. Tio pruvas la kreskon de la kulturcentro, des pli ke estis en la tagordo neniu renovigo de statutaj instancoj.

La Asembleo aprobis unuanime, post profunda diskuto, la moralan kaj la financan raportojn de la Komitato. La raportoj montris la sukceson de la strategia linio inaŭgurita en 2003: KCE kiel kongresejo kaj kiel esperantologia fakultato.

Estas certaj la invitoj al Ĉaŭdefono por: la Ekumena Esperanto-Kongreso 2005; la Internacia Junulara Kongreso 2006; la PEN-mondkongreso 2008. La unua invito estas jam formaligita.

En la diversaĵoj, la Asembleo ekzamenis la orientiĝojn por la renovigota Kultura Konsilio de KCE, ne decidopova sed prestiĝa interna instanco.

HeKo


Litovia kalejdoskopo

Pri la kongreso filatele

23 jan 2004 en Vilno okazis kunsido de la ŝtata komisiono pri eldonado de poŝtmarkoj kaj aliaj filatelaĵoj. Interalie ĝi traktis proponon de LitEA pri eldono de poŝtmarkoj kaj aliaj filatelaĵoj okaze de la venontjara UK en Vilno. La komisiono decidis enigi la proponon de LitEA en la eldonplanon por 2005. La propono antaŭvidas ne nur kongresan poŝtmarkon, sed ankaŭ aliajn filatelaĵojn. Definitiva decido pri la kvanto da filatelaĵoj pri UK-90 estos akceptita fine de marto. En Litovio kutime estas eldonataj nur 25 novaj poŝtmarkoj jare.

… kaj turisme

24 jan en la Ŝtata Turisma Departemento okazis kunsido pri turismaj eldonaĵoj en Esperanto lige kun UK-90. Oni diskutis pri eldono de kvar turismaj broŝuroj pri ĉefaj regionoj de Litovio, pri afiŝoj, pri mapoj, pri broŝuro ĝenerala pri Litovio, pri videofilmoj kaj pri informoj en Esperanto pri Litovio en retpaĝoj de la departemento kaj de la turisma fondaĵo. Oni intencas eldoni ĉion antaŭ la Pekina UK.

Renkontiĝo kun la urbestro

15 jan prezidanto de LitEA Povilas Jegorovas, la unua vicprezidanto parlamentano Stasys Kružinauskas, sekretario de LitEA Aida Čižikaitė kaj aktivulino Jolanta Gaidienė vizitis urbeton Birštonas, kie 10–18 jul 2004 okazos la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-40). Ilin akceptis la urbestro Antanas Zenkevičius. Prepare al BET-40 oni eldonos turisman broŝuron pri Birštonas en Esperanto. La urbestro promesis senpage disponigi la ĉefan salonon en la urba kulturcentro por la ĉefaj aranĝoj de BET-40 (inaŭguro, koncertoj k.s.).

Diplomatoj-esperantistoj

En Vilno nun oficas ambasadoro de Belgio, s-ino Marie Louise Vanherk. Evidentiĝis, ke ŝi estas esperantistino kaj antaŭ kelka tempo pere de siaj oficistoj ŝi interesiĝis pri Esperanto en Litovio kaj pri eblecoj perfektiĝi en Esperanto. LitEA donis al ŝi informojn kaj esperas vidi ŝin en niaj Esperanto-aranĝoj.

Fine de 1995 konsulino de ambasadejo de Finnlando en Vilno, s-ino Pirko Makikokkola, finis unumonatan intensan kurson de Esperanto, kiun gvidis Aristophio Andrade Alves Filho (Brazilo).


Instruista seminario en Kaŭno

11 jan en la oficejo de LitEA en Kaŭno okazis vica seminario por Esperanto-instruistoj. La redaktoro de Litova stelo, Petras Čeliauskas, prelegis pri historio de Esperanto en Litovio ĝis 1940, kaj la prezidanto de LitEA, Povilas Jegorovas, rakontis pri la Esperanto-movado en Litovio ekde 1940 ĝis nun. Sekretariino de LitEA, Aida Čižikaitė konatigis la partoprenintojn kun organizaj demandoj prepare al ekzameno, kiu okazos en BET-40.

Nova kurso en Vilno

20 jan en Vilno komenciĝis nova elementa kurso de Esperanto, kiun gvidas juna esperantisto, prezidanto de la Vilna Filio de LitEA, Gediminas Degėsys. La lecionojn en la gimnazio Salomėja Nėris frekventas 27 personoj. La kurso estas senpaga por la kursanoj. 21 jan en la sama loko komenciĝis daŭriga kurso de Frank Wurft.

Kunveno pri Japanio

22 jan en la Vilna biblioteko Kalvarijos okazis publika kunveno, dum kiu estis enmanigitaj atestoj al 20 finintoj de la baza Esperanto-kurso en Vilno fine de 2003. La atestojn enmanigis Stasys Kružinauskas kaj Gediminas Degėsys. Poste prof. Laurynas Algimantas Skūpas rakontis pri sia decembra vojaĝo al Japanio, dum kiu li informis japanajn esperantistojn pri la lando de la 90a UK. La kunvenon partoprenis pli ol 50 esperantistoj kaj interesitoj.

Artikolo en pola gazeto

6 jan en ĉiutaga pollingva gazeto Kurier Wilenski, aperanta en Vilno, aperis artikolo pri la Zamenhof-festo en Bjalistoko, kiun decembre partoprenis 15-persona infana grupo el mezlernejo de Jasiunai, gvidata de instruistino Stanislawa Sobańska. La artikolon verkis lernantino de ĉi tiu mezlernejo Renata Paczkowska. Ĝi estas ilustrita per foto de la lerneja grupo.

Mi estas soldato de Esperanto

Fine de 2003 la Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj aperigis litove 2 mil ekzemplerojn da libro de Aloyzas Urbonas kaj Povilas Jegorovas Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto). Ĝi konsistas el konversacioj kaj intervjuoj kun famaj esperantistoj litovaj kaj eksterlandaj.

La konversacioj okazis en kelkaj UKoj kaj aliaj renkontiĝoj. Parto de la tekstoj jam aperis en litovaj gazetoj. La libro prezentas, interalie, jenajn litovajn esperantistojn: Petras Čeliauskas, Konstantinas Puodėnas, Antanas Mekys, Vytautas Šilas, Stasys Gaidamavičius, Laurynas Algimantas Skūpas, Sigita Staišiūnaitė k.a.

Inter la alilandanoj estas prezentitaj Maryvonne kaj Bruno Robineau, György Nánovfszky, Osmo Buller, Amri Wandel, Spomenka Štimec, Roman Dobrzyński, Anton Zacharias, Atilio Orellana Rojas, Tatuo Huzimoto, Trevor Steele, Renato Corsetti, Aleksas Masiukas, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Lee Chong-Yeong, Ulrich Lins k.a.

La libro estas 208-paĝa, inkluzive de 32 paĝoj kun 82 fotoj.


Nova interlingvistika libro

En la prestiĝa Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj (Vilno) aperis litovlingva libro de konata interlingvisto el Tartu (Estonio) prof. Aleksandr Duliĉenko Pasaulines kalbos beieskant (En la serĉado de la universala lingvo). Eldonkvanto: 1000 ekz. El la rusa lingvo ĝin tradukis Ramute Justina Kiburyte.

Tiu kompetente verkita libro estis verkita en la rusa lingvo antaŭ ĉ. 15 jaroj, sed neniam estis eldonita. Antaŭ la traduko la aŭtoro ĝisdatigis kaj renovigis sian verkon. Ĝi estos oficiale prezentota en la internacia Vilna Librofoiro (19-22 feb 2004). Al la prezentado de la libro venos ankaŭ la aŭtoro. Tiaspeca libro en la litova lingvo aperas unuafoje.


Marjorie Boulton en la litova lingvo

Eldonejo Dajalita (Kaŭno) ĵus aperigis en la litova lingvo tutmonde konatan kaj alte taksatan libron de Marjorie Boulton pri Zamenhof Zamenhofas. Esperanto kalbos autorius. Eldonkvanto: 1500 ekz. El Esperanto ĝin tradukis Danutė Statkuvienė. La libro estas 288-paĝa, plus 24 paĝoj da fotoj. Ĝi estos vendata tra ĝenerala librovendeja reto en Litovio.

Povilas Jegorovas


Internacia Junulara Kongreso kaj karavano al UK

Ĉi-jare IJK okazos en Ruslando, 10–17 jul. La temo de la kongreso parte koincidas kun la nova frapfrazo de TEJO: Internacie, June kaj Kune. IJK-2004 aparte atentos aktivigon de la junulara Esperanto-movado, aperigo de novaj aktivuloj.

“Nepre ne mankos ankaŭ distraj programeroj, — klarigas membro de la organiza teamo Slavik Ivanov, — IJKejo estas grandega tereno de eksterurba ripozejo, en kiu ni povos aranĝi ludojn, noktan fajron. Estos ankaŭ programeroj pri tradiciaj etnaj kulturoj de Ruslando”. IJKejo troviĝas apud la “Ora Ringo de Ruslando” — la plej popularaj turismaj lokoj de la lando. Al du urboj de la Ora Ringo — Suzdal kaj Vladimir — oni organizos ekskursojn.

Aparte gravas por la junulara aranĝo la relative malaltaj prezoj. Ekzemple, loĝado en 6-lita ĉambro kostos 30 eŭrojn por la tuta periodo — kaj estas granda elekto de loĝeblecoj (do ankaŭ prezoj), konsultebla en la IJK-paĝaro.

“Speciale por faciligi venon de eksterlandaj kongresanoj ni organizas tritagajn antaŭkongresojn en Moskvo kaj Peterburgo, — daŭrigas peterburgano Slavik. — Tiel povos kolektiĝi kongresanoj el diversaj lokoj por poste jam kune vojaĝi al IJKejo. Kaj la du antaŭkongresoj ankaŭ donos bonegan eblecon vidi la plej grandajn urbojn de nia lando”.

Eksterlandanoj tamen devas hasti — post 1 maj jam ne eblos ĝustatempe aranĝi invitilon kaj vizon. Aliĝi necesas nun. Jam pli ol 130 personoj faris tion.

“Ni ankaŭ okupiĝas pri karavano de IJK al la Pekina UK, kvankam tio estas malfacila tasko”, — raportas Vitalik Malenko, kunordiganto de la organiza teamo. Estos du eblecoj: tuj post IJK vojaĝi per la 6-taga trajno tra la tuta Siberio aŭ veturi nur ĝis Novosibirsk, tie partopreni postkongresan programon kaj poste flugi per aviadilo al Pekino.

La reta aliĝilo por la venonta jubilea (60a!) IJK estas trovebla en la paĝaro de TEJO: www.tejo.org/ijk.

OT de IJK-2004


SAT: Ĉeĥo-Slovaka kunlaboro

14–21 aŭg 2004 okazos, la unuan fojon en Slovakio, la 77a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en la ĉefurbo Bratislava.

Bratislavo. la prezidentejo (fotis Petro Chrdle)
Kiel kutime, la kongreso konsistos el laboraj kunsidoj (antaŭtagmeze), okazos pluraj traktadoj de la komitato, de unuopaj sekcioj k.s. Sed same kiel ĉiu ĝisnuna kongreso, ankaŭ tiu en Bratislava ne estos nur labora afero. La partoprenantoj de la kongresoj ĉiam emas konatiĝi, almenaŭ supraĵe, kun la lando kie ili kunvenas, kun la homoj de la koncerna lando, kun ties zorgoj, malfacilaĵoj, sukcesoj. Tial estas en la programo kulturaj programeroj kaj ekskursoj.

Per la ekskursoj la kongresanoj konatiĝos kun Bratislava, kun la urboj Trenčín, PieŠťany, Trnava, Modra kaj Pezinok, kun la kasteloj Červený Kameň kaj Trenčín. Certe interesaj estos ankaŭ la vizitoj en la atoma energi-centralo Jaslovské Bohunice kaj ĉe la akvobaraĵo kaj kanalo Gabčíkovo. Fakajn prelegojn faros elstaraj Esperantaj spertuloj.

SAT komisiis organizi la kongreson al la kongresa agentejo KAVA-PECH (Ĉeĥio), kiu tion faros en la kunlaboro kun Esperanto-Societo Bratislava (ESO). Oni atendas alvenon de la kongresanoj el pluraj eŭropaj landoj kaj ankaŭ el la landoj ekster Eŭropo. Fine de januaro aliĝis ĉ. 90 partoprenontoj el 17 ŝtatoj kaj kvar kontinentoj.

Pli da detaloj troveblas sur www.esperanto.cz aŭ perpoŝte: KAVA-PECH, Anglická 878, CZ 252 29 Dobřichovice.

Zdeněk Pluhař
sekretario de OKK


NASK 2004

Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, NASK 2004, okazos denove ĉe la monde konata interkultura Altlernejo por Internacia Trejnado en la nordorienta “nov-anglia” regiono de Usono 5–23 jul 2004.

La instruista skipo pretigas trinivelan studprogramon kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro.

Esperanto 1500: Paŝu pluen en Esperanto. (Instruisto: Lee Miller)

Ĉi tiu kurso celas studentojn kiuj jam komencis studi Esperanton kaj jam estas sur la nivelo “alta komencanto”. La lecionoj emfazos bazan konversacian kapablon, konon de baza lingva strukturo kaj vortprovizo kaj la uzadon de Esperanto en tipaj interpersonaj renkontiĝoj. La fokuso estos sur la kapablo paroli kaj aŭdkompreni la lingvon. Krome, partoprenantoj studos la Esperantan kulturon kaj la historion de la lingvo. La lecionoj okazos en Esperanto kun klarigoj en aliaj lingvoj se necese. 3 kreditoj, sukceso/malsukceso.

Esperanto 2000: Gajni memfidon en Esperanto. (Instruisto: Katalin Kovats)

Celante studentojn kiuj jam studis Esperanton, ĉi tiu kurso emfazos konversacian kapablon, konon de fraz-strukturo kaj vortostoko kaj la uzon de Esperanto en tipaj interkulturaj renkontiĝoj. Krome, partoprenantoj studos la Esperantan kulturon kaj la historion de la lingvo. La kurso okazos en Esperanto, foje kun alilingvaj klarigoj se necese. 3 kreditoj, sukceso/malsukceso.

Esperanto 3000: Esperanto: Lingvo, kulturo kaj komunumo. (Instruisto: Duncan Charters)

Ĉi tiu kurso direktiĝas al apartaj interesoj de spertaj studentoj en diversaj fakoj inkl. de Esperanta lingvistiko, specialaj lingvaj kapabloj (ekz. tradukado, interpretado, verkado, oratorado), Esperanta literaturo, kaj sociaj, kulturaj kaj politikaj aspektoj de la tutmonda Esperanta komunumo. Ĉi tiu multfaceta pritrakto aparte utilos por tiuj kiuj pretigas sin por instrui aŭ trapasi altnivelajn ekzamenojn. 3 kreditoj, sukceso/malsukceso.

Krome, okazos seminario por Esperanto-instruistoj pri modernaj instrumetodoj en Esperanto. Instruistoj: Katalin Kovats, Duncan Charters. Tiu ĉi kurso celas instruistojn de Esperanto.

Kotizoj: loĝado en dulitaj ĉambroj kun manĝoj $700; unupersona ĉambro $820; kurskotizo $980. Stipendioj haveblas: kontaktu Ellen M. Eddy ĉe eddyellen@aol.com aŭ 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 Usono.

Registriĝu rete ĉe http://www.sit.edu/esperanto/index.html

Ellen M. Eddy
Administranto NASK


Konferenco pri nia gazetaro

Ĉi jara OSIEK-konferenco havas la temon: “Esperanta gazetaro”. Inter la prelegantoj kiuj 17–23 jul pritraktos ĝin en sudhungara urbo Pecs estas: Gerrit Berveling, Ed Borsboom, Maria Butan, Otto Haszpra, Vinko OŠlak.

Membroj de OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) jam sendas proponojn por la 15a OSIEK-premio, atribuota al nefikcia kultura verko de vivanta aŭtoro, pri kiu oni demokrate decidos surloke.

La partoprenontoj krome povos ĝui riĉan kulturan kaj turisman oferton de unu el la plej belaj kaj gravaj urboj en Hungario kun Unesko-monumentoj kaj kun la unua hungara universitato.

Dum la tritaga postkonferenca ekskursaro la interesitoj povos pli bone konatiĝi kun la milda regiono Baranya kaj havos eblecon viziti la najbaran ĝemelurbon Osijek en Kroatio.

La teknika organizanto de la konferenco estas firmao Orbis Pictus de Višnja Branković.

Adreso: Via Parini 5, IT-34 129 Trieste
Telefono: orbispictus@iol.it

Višnja Branković


Radio “Libero”: pli ol 800 reeĥoj

23 jan radiostacio Radio Svoboda (Radio Libero) emisiis unuhoran intervjuon kun la prezidanto de la peterburga societo Espero, Anna Butkeviĉ. Ŝi rakontis pri la historio kaj pri la nunaj problemoj de la societo. Sonis versoj en plenumo de M.S. Abolskaja kaj ŝia rakonto pri Esperanto.

La intervjuo havis pli ol 800 reeĥojn.

Boris Kondratjev


EkspozocioOmaĝe al Miĥail Verbickij

6 feb en la Peterburga Blindula Kulturdomo okazis solena vespero dediĉita al blinda esperantisto Miĥail Verbickij. Li ellernis Esperanton en 1922 kaj la tutan vivon dediĉis al Esperanto. En 1979 Verbickij kun geamikoj fondis klubon de nevidantaj esperantistoj Amikaro.

La vespero estis organizita de tiu klubo kune kun la muzeo de la Tutrusia Blindula Unuiĝo. La direktoro de la muzeo ruslingve prelegis pri la vivo kaj agado de Verbickij. Ni eksciis, ke la tuta vivo de Verbickij estis ekzemplo de entuziasmo kaj sindonema servado al Esperanto kaj al homoj. Ni spektis la ekspozicion, dediĉitan al Miĥail Verbickij en la muzeo kaj aŭdis surbendigitan voĉon de Verbickij. Malnovaj anoj de Amikaro rakontis al ĉeestantoj siajn rememorojn. Tamara Andreeva tralegis la lastajn skribaĵojn de Verbickij, kiu kelkajn minutojn antaŭ la morto daŭrigis skribi notojn kaj rememorojn pri la ruslanda Esperanto-movado. La lasta frazo de liaj rememoroj finiĝis per la vorto kamarado.

Aŭtune Amikaro festos sian 25-jaran jubileon. Petu informojn ĉe: RU-197198, Sankt-Peterburgo, ul. Ŝamŝeva d. 8, Esperanto-klubo Amikaro.

Boris Kondratjev


ERA en Ĉuvaŝio

31 jan – 1 feb 2004 en Ĉeboksaro, la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, en lernejo №18 okazis ERA (Esperanto-Regiona Aranĝo) kun trideko da partoprenantoj, plejparte el Ĉuvaŝio.

La temo de ERA estis diversspecaj festivaloj: lingvaj, hobiaj, nacikulturaj. Niaj gastoj povis vesti sin per ĉuvaŝaj naciaj vestaĵoj kaj manĝi ĉuvaŝajn bongustaĵojn. Estis organizitaj vespero de ĉuvaŝa kulturo, rolludo “Lingva Festivalo”, vespero de hobioj (kie oni havis eblecon gustumi norvegan trinkaĵon glok, vidi interesajn ondajn monerojn kaj prezenti siajn hobiojn), diskuto pri IJK (dum kiu estis ellaborita koncepto pri Festivalo de kulturoj — unu el la planitaj IJK-aranĝoj). Paŭzojn kaj vesperojn plenigis gajaj ludoj.

Tradiciaj kursoj kunigis homojn por kompili teman vortaron de moderna studento kaj por esplori eblecon krei eseojn uzante nur adverbojn, adjektivojn kaj verbojn.

Nova junulara Esperanto-klubo Edmond Privat per la organizo de ERA ekhavis la unuan organizan sperton. Estis ankaŭ mankoj: la plej grava — malmultaj aliurbanoj pro tre malfrua informado.

La sukceso de la programo por ni estis, ke ĝin gvidis novaj esperantistoj. Ili organizis tutajn prezentojn en Esperanto. Ankaŭ forte impresis nin Tanja Tolstova (ludgvidanto, parolinta en Esperanto dum ERA): ankoraŭ 3 semajnojn antaŭe ŝi tute ne parolis Esperante.

Aleksandra Fedotova

Foto de Georgij Kokolija
ERA: prezento de ĉuvaŝaj naciaj kostumoj. (Fotis Georgij Kokolija)

Kurte

Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (la plej alta ŝtatorgano de Ĉinio) akceptis esti Alta Protektanto de la 89a UK en Pekino. (Esperanto)

20 jan 2004 sukcese faris diplomiĝan ekzamenon en la universitato ELTE (Hungario) du studentinoj: Szücsné Tóth Mária pri Literatura legolibro de la komenco ĝis Stafeto kaj Berényi Csilla pri Esperanto en Interreto. (Landa Agado)

Mongola kolegio Tsog pri fremdaj lingvoj, kulturoj kaj turismo permesis al Mongola Esperanto-Societo senpage posedi unu ĉambron kaj enkonduki nedevigan kurson de Esperanto en la Kolegio. (Landa Agado)

Hungaria Esperanto-Asocio kaj Humana Eŭropa Asocio 9-10 nov 2003 partoprenis en Budapeŝto ekspozicion de civilaj organizaĵoj Civiliada 2003.(Esperanto)

György Nánovfszky, la ambasadoro de Hungario en Singapuro, invitis kaj akceptis singapurajn esperantistojn en sia oficejo. (Esperanto)

Usonano Joel Amis, vicredaktoro de Kontakto, iĝis nova plentempa volontulo en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO en Roterdamo. (TEJO-Aktuale)

En 2003 en REU (landa Esperanto-asocio en Ruslando) estis 272 membroj: 180 individuaj (inter ili 45 dumvivaj) kaj 92 aligitaj (de 8 kolektivoj); la Estraro de REU konsistis el 10 personoj. (REU-Agado)

Kvindeko da homoj, inkluzive de gastoj el Germanio kaj Japanio partoprenis la 4an Komunan Aŭstralian kaj Nov-Zelandan Esperanto-Kongreson (Redcliffe, 19-25 jan), kies programo enhavis jarkunvenojn de la du landaj asocioj, multajn prelegojn kaj skeĉojn. (Esperanto sub la Suda Kruco)

La organo de EAF, Esperanta Finnlando, havas novan ĉefredaktoron — Mikko Mäkitalo. (EAF-agadas)

12 feb 2004 en la ĉefa Ruslanda radio Radio Rossii okazis 20-minuta elsendo de Valerij Beluncov pri Esperanto-kantoj en Esperanto en la programo Virtualnyj meloman. (REU-agado)

Esperanto aktuell, la organo de Germana Esperanto-Asocio, ekde januaro 2004 estas ankaŭ la revuo de Aŭstria Esperanto-Federacio. (Esperanto aktuell)

21 nov 2003 fondiĝis klubo EsperHe — Esperanto-klubo ĉe la universitato de Helsinko; ĝin prezidas Terho Uotila. (Esperantolehti)

Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (Japanio), danke al mondonacoj de siaj membroj, donacis librojn al 15 grupaj bibliotekoj en nepagipovaj landoj, entute 450 titolojn. (Nun)


Vortoj de Komitatano Z

Elektoj en UEA: pli kaj malpli da optimismo

Rigardo al la barometro de la elekta etoso en UEA donas kaŭzon je pli da kontento ol antaŭ tri jaroj. Kiam mi skribas tion ĉi, oni raportas, ke la nombro de kandidatoj por la balotoj pri komitatanoj B jam superis la nombron de elekteblaj lokoj. Almenaŭ pri komitatanoj B oni do ricevos la ŝancon vere elekti. Tio estas bona rezulto, se oni konsideras, ke por diskonigi la serĉadon de kandidatoj la oficiala UEA faris nur la minimumon per la aperigo de oficiala alvoko en sia revuo, sed cetere ĝi restis pasiva. La prezidanto konstante plendas pri nesufiĉa aktiveco, sed ankaŭ li ne montris interesiĝon por instigi la membrojn al aktiveco ĉi-kampe. Skribinte tiel, mi esperas, ke en la periodo ĝis la apero de tiu ĉi numero de nia Ondo, miaj plendoj iĝis ne plu validaj, sed mi timas, ke tio estas vana espero.

La nombro de kandidatoj estus pli modesta sen la aktiveco de la reta bulteno Libera Folio, kiu donis multe da spaco al la B-elektoj. Intertempe ĝi komencis aperigi serion de intervjuoj kun la kandidatoj. Komencis aperi eĉ retpaĝoj de kandidatoj. La finno Jukka Pietiläinen fariĝis la unua kandidato en la historio de UEA, kiu donis al la publiko la eblecon konatiĝi kun li per tiu moderna rimedo, sed nur du-tri tagojn post lia premiero ankaŭ alia kandidato, la juna ruslanda aktivulo Slavik Ivanov, lanĉis sian retejon. Kiam tiu ĉi revuo aperas, tiuj du pioniroj eble ne plu estas solaj.

Estas kuraĝige observi la progreson de la B-elektoj, ĉar ĝi estas signo pri nova vivo en la individua membraro de UEA. Samtempe tamen iuj emas bagateligi la individuajn membrojn kaj la komitatanojn B. Oni eĉ ricevas la impreson, kvazaŭ por ili la individuaj membroj estus iel duarangaj, ĉar ili ja “ĉiukaze estas plejparte ankaŭ membroj de landaj asocioj”, kiel skribis iu diskutanto. Kun tiu argumento oni kontraŭas ankaŭ la plimultigon de la nombro de komitatanoj B, pri kio aŭdiĝas ĉiam pli laŭtaj postuloj. Sole la sperto de la unuaj monatoj de la elektoprocezo montras, ke flanke de la individua membraro estas multe pli da aktiveco ol flanke de la landaj asocioj. Ankaŭ tio pravigas plifortigi la voĉon de la individuaj membroj en la Komitato, sed por tio pledas ankaŭ aliaj argumentoj, al kiuj mi eble revenos alifoje.

La elektado de la nova Estraro donas malpli da kaŭzo je optimismo. Mi laŭdis la elektokomisionon pro la okazigo de publika kunveno en la Gotenburga UK. Ŝajnis, ke la komisiono prenis sian taskon aktive kaj malferme. Poste, bedaŭrinde, sekvis seniluziiĝoj. Eĉ jam en Gotenburgo la komisiono surprizis negative, ĉar raportante al la Komitato pri la publika kunveno ĝi ne publikigis la nomojn proponitajn tie kiel eblajn kandidatojn por la Estraro. Estas kurioze sekretigi nomojn menciitajn en publika kunveno!

Komence de februaro Libera Folio malkaŝis, ke la komisiono daŭre ne raportis pri la elektoprogreso, kvankam la regularo postulas skriban raporton ses monatojn antaŭ la UK. Anstataŭ serioze klarigi, kial ŝi ignoris la regularon, la estrino de la komisiono, Edvige Tantin Ackermann, aplombe akuzis redaktoron Kalle Kniivilä pri skandalemo. Ŝi kalkulis al Kniivilä kiel pekon, ke li skribis pri manko de la raporto, dum “neniu komitatano rimarkis la mankon”. Ĉu ni timu, ke la itala balotestrino ignoros la regularon eĉ en pli gravaj momentoj de la elektoprocezo esperante, ke neniu rimarkos tion? Fari tiel eĉ ne estus malfacile, ĉar inter la komitatanoj ŝajnas regi profunda nescio kaj indiferento pri regularoj. La komisiono tamen ne risku, ke per neplenumo de eksplicite preskribitaj proceduraj paŝoj la elektoj fariĝus jure malvalidaj.

Ju pli pasas la tempo, des pli maltrankviliga estas la neapero de kontraŭkandidato al Renato Corsetti. Ni jam scias, ke Mark Fettes ne volas kaj Buller ne rajtas. Feliĉe ili ne estas la solaj bonaj. Kial ne sondi ĉe Duncan Charters, kiu bone prezidis ILEI kaj havas oratoran kapablon, kiu mankis post John Wells? Barbara Despiney bone konas UEA kiel iama estrarano kaj vivante en Parizo povus efike prizorgi la rilatojn kun Unesko, kun kies medio ŝi familiaras. En Vilmos Benczik sur la prezidanta seĝo eksidus rara kombino de klera kulturhomo kun organizaj kaj financaj talentoj. Interlingvisto Wim Jansen havas reprezentan personecon, firman konon pri la movado kaj profesian sperton kiel ekonomia-komerca konsilisto. Alia nederlandano, Hans Erasmus, povus meti iom da ordo en la kaosa eŭropa agado de UEA. Eĉ du nunaj estraranoj meritas konsideron: la digna damo Ans Bakker, kiu laŭ miaj fontoj malkomforte sidas kun sia nuna respondeco pri financoj, kaj Ivo Osibov, kiu en siaj publikaj elpaŝoj donas solidan impreson kaj onidire bone harmonias kun Buller, kies imagon pri kandidatoj la komisiono espereble ankoraŭ ekkonos, ne forgesante la spertojn de Zagrebo. Jen do sep kvalifikitaj nomoj. Ek al kontakto kun ili, komisiono!

Komitatano Z

Foto de Kalle Kniivila
Gotenburgo: publika kunsido de la Elekta Komisiono, 2003. (Fotis Kalle Kniivilä)

Kompreni la diferencon inter finvenkismo kaj raŭmismo

Ŝajnas ke sinjoroj Blanke, Ertl kaj Galor, jam konataj pro diversaj misprezentoj pri la Esperanta Civito, lanĉis dokumenton trompe pacigan. Sed pri ilia operaco okupiĝis jam la Civitaj gvidantoj, interalie la Konsulo, prof. Walter Żelazny, en sia novjara salutmesaĝo. Espereble LOdE diskonigos ankaŭ ilian vidpunkton, kaj ne nur la kritikojn de la anticivistoj.

Persone kaj sen polemiko mi ŝatus altiri la atenton de la publiko al la (daŭre aktuala) diferenco inter finvenkismo kaj raŭmismo, por ke oni komprenu pri kio temas.

Finvenkismo estas la kredo, ke en la internaciaj rilatoj ekzistas speco de tendenco, kvazaŭa leĝo, kiu kondukas de multlingvismo al unulingvismo. Tiu tendenco, kiel sagace rimarkis Tazio Carlevaro, venas parte de postuloj de praktikeco, parte de kulturo, parte de justeco. La finvenkistoj nature vetas por esperanto: ili opinias ke vastan kaj oficialan akcepton de nacia lingvo en internacia rolo malhelpas kaj la sentoj de lingva justeco kaj demokratio, kiuj enestus en ĉiu homo, kaj naciismaj identec-sentoj. Carlevaro opinias la finvenkismon erara, ĉar la homoj pli kaj pli indiferentas al tiuj valoroj (justeco, demokratio ktp). Klarigo tamen tro simpla: la problemo estas pli vasta. Kaj tie ĉi aperas raŭmismo.

Kiel oni povas percepti Historion? “Sub specie religiosa”, oni kredas ke iam Dio envenas la mondon (ekz-e tra Kristo): antaŭ tiu momento Historio estas perceptebla esence kiel preparo, poste esence kiel plenumo. Sed ankaŭ laikoj supozas, ke Historio ne estas kolekto de pli-malpli hazardaj eventoj: homo povus kompreni ĝian sencon, ĝiajn “kursojn kaj rekursojn”, eĉ antaŭvidi eventojn. Tion kredis Vico, Kant, Hegel ktp, inkluzive de la respektivaj disĉiploj, inkluzive de hegelido Karl Marx.

Surbaze de tia percepto, finvenkisto opinias ke la homaro evoluas atende al iu novaĵo nomata Lingvo Internacia; tiu ĉi ekzistas ekde 1887 — la bezono ne fariĝis ankoraŭ tiel granda ke la novaĵo venku, sed iam fariĝos.

Raŭmismo ne interpretas tiel. Raŭmisto opinias ke Lingvo Internacia ne respondas al bezono de la homaro, sed al bezono de (la) homoj. Ne temas pri taŭtologio. Simple esperant(ism)o per si mem ne povas ŝanĝi la destinon de la homaro, sed povas ŝanĝi la destinon de (la) homoj. Ĝi ne intervenas/os modife en la historion (espero de la finvenkistoj) sed rolas ĉe la individuoj (konstato de la raŭmistoj). La kunigo de tiuj individuaj destinoj formas komunan destinon: jen la Kvintezo, jen la kerno de la Pakto por la Esperanta Civito.

Laŭ raŭmismo, tiu komuna destino, fontanta el la konscio aparteni libervole al diaspora lingva minoritato, formas la esperantan identecon; kaj tia esperantisteco validas kaj valoras sendepende de la “fina venko”. Tial indus lerni, disvolvi kaj disvastigi esperanton, eĉ se ĉiuj internaciaj organizoj uzus nur unu nacian laborlingvon, eĉ se la “monda lingvoproblemo” estus definitive solvita tute alimaniere ol aŭguras la finvenkistoj. Esperant(i)o estas per si mem valoro en la mondo, sendepende de la (reduktiva) funkcio de nura helpa komunikilo. Jen la revolucia mesaĝo lanĉita en Raŭmo 1980, kaj kohere disvolvita en Varsovio 1984, Segedo 1988, Ĉaŭdefono 1998 kaj Sabloneto 2001. Ĝis la revido en aŭgusto 2004 ĉe la simpozio pri “Esenco kaj estonteco de Esperantio”, kadre de la Kultura Esperanto-Semajno organizata de KCE, Svislando, al kiu estas bonvenaj esperantistoj de ĉiuj tendencoj.

Giorgio Silfer

Duobla laboro, ĉu por longa tempo?

Johan Derks per interesaj notoj en LOdE-111 atentigis pri diversaj aspektoj de la strukturo de UEA. Tamen, la Landaj Asocioj ja havas pli ol “nur” voĉdonrajton en UEA. Unuflanke, la membro de tia asocio (se ĝi ne jam estas individua membro de UEA) estas konsiderata aligita membro de UEA kaj havas rajton je diversaj servoj. Aliflanke, UEA havas ekde 1933/1934 taskojn komunajn al la tuta neŭtrala Esperanto-movado: okazigi Universalan Kongreson, konservi la historiajn dokumentojn, internacie informadi, helpi instruadon (vidu la Interkonsenton de Kolonjo kaj la tiam novan statuton). Tion la Landaj Asocioj subtenas.

Mi samopinias ke UEA provu laŭeble konsideri la novan retan epokon. La Asocio havas la tre malfacilan taskon servi kaj al tiuj membroj kiuj retumas kaj al tiuj, kiuj ne povas aŭ ne volas uzi reton. Bedaŭrinde, la reta epoko ne signifas radikalan plisimpligon de ĉio, sed ofte duoblan laboron. Eble nur por transira fazo, eble por longa tempo.

Ziko M. Sikosek


Esperanto en universitatoj

Ĵus aperis la ĝisdatigita versio de mia kompilado pri oficialaj Esperanto-kursoj en universitatoj kaj similaj institutoj.

Laŭlande: Aŭstrio 3, Belgio 1, Brazilo 1, Bulgario 1, Ĉeĥio 2, Ĉinio 18, Germanio 5, Hispanio 2, Hungario 2, Israelo 1, Italio 1, Japanio 2, Korea Resp. 2, Kostariko 2, Litovio 3, Meksiko 1, Nederlando 1, Pollando 3, Ruslando 4, Slovakio 1, Svedio 1, Usono 5, Uzbekio 1.

Sume: 63 universitataj kursoj en 23 landoj. Ili estis nur 43 en 20 landoj en novembro 2002.

Germain Pirlot


Se la monto estus pli graveda…

“La monto naskis muson” — diras ĉina proverbo. Kial nur muson? La respondon oni trovas en la Proklamo pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo. (LOdE-109)

“Ni, sube subskribintaj partoprenantoj de la XIX-a ARKONES en Poznań, rekonante ke la koncepta paro finvenkismo-raŭmismo estas unu el la plej sterilaj neologismoj de la Esperanto-movado…”
Jam la unua frazo okulfrapas per interesaj informoj: paradigmo estas “koncepta paro” koncipita en la formo de “sterilaj neologismoj”. Kial? Ĉar ĝi mem estas “unu el la plej sterilaj”. Oni rajtas kredi, ke estis koncipitaj ankaŭ pli kaj malpli sterilaj neologismoj. Nun ni komprenas la veran sencon de la ĉina proverbo: se la monto estus pli graveda ĝi/ŝi naskus pli multe da musoj. Tamen se la monto estus “sterila”, naskiĝus nenio. Tiu ĉi paradigmo estas komprenebla eĉ por la nuntempaj infanoj, kiuj ja ne plu kredas cikoniojn. Kaj mezlernejano, kiu aŭdis foje pri la silogisma aksiomo, scias, ke negativaj premisoj kondukas al negativaj konkludoj kaj el sterilaj paradigmoj rezultas nur sterilaj proklamoj, rezolucioj ktp. Jen pruvo:
“(Ni, sube subskribintaj….) proklamas elĉerpiĝon de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo”.
Ĉu mi ne pravis? Ĉe la komenco de la proklamo la paradigmo estas “unu el la plej sterilaj” kaj ĉe la fino “elĉerpita”, do ankaŭ “sterila”. Sekvas la nomoj de la subskribintoj. Kiaj nomoj!? La “plej korifeaj” nomoj de la paradigmo “Esperanto-komunumo”. Vera monto da verdaj cerboj el multaj landoj proklamis elĉerpiĝon de tio, kio estas memkompreneble “elĉerpita”. Mi citu aliajn revelaciojn:
“(Ni, sube subskribintaj…) konstatinte ke finvenkismo kaj raŭmismo, se entute nomi ilin tiel, kunloĝas en ĉiu el ni…”
Interesa afero! La paradigma paro “elĉerpiĝis” kaj malgraŭ tio ĝi plu “kunloĝas en ĉiu el ni”. Kion tiu ĉi paro povas fari en ĉiu el ni? Kutime paroj alterne koncipas kaj kverelas. Sed ni jam scias, ke nia paro ne povas koncipi pro sia sterileco. Ĉu ĝi nur kverelas? Eĉ pli malbone: ĝi daŭre batalas. Informas pri tio alia parto de la Proklamo:
“(Ni, sube subskribintaj…) rekonante ke dokumentoj kritike opiniantaj pri ĝi restas nerimarkataj, kiel la Proklamo de Voss el 1991, kiu diras: ke … konflikto inter kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transpontebla…”
Ŝajnas, ke nun ni tuŝas la esencan problemon de la Esperanto-movado, la internan ideon, pardonu, la internan konflikton. Feliĉe ĝi estas transpontebla. La dokumento ne instrukcias kiel transponti la internan konflikton, tamen almenaŭ indikas al la paradigma paro la “vojon celitan”. Sed la malfacila vento tuj alblovas novan nigran nubon, kiun sciencnivele ni klasifiku kiel “paradigmo nubo-dubo”. La Proklamo de Voss estis proklamita en 1991. Povas esti, ke tiam la paradigmo finvenkismo-raŭmismo ankoraŭ ne elĉerpiĝis kaj la “vossistoj” pravis, kritikante ĝin, kiel la kialon de la interna konflikto. Tamen post 12 jaroj en Poznań oni malkovris, ke la paradigmo elĉerpiĝis. Ĉu tio signifas, ke la konflikto ne plu aktualas? La afero ne estas certa, ĉar la “poznanistoj” postulas, ke la “Proklamo de Voss” estu “rimarkata”. Ĉu ili rimarkas ĝin valida?..

Pardonu, kara leganto! Mi perdiĝis en la paradigma nebulo. Do, ni provu komune fari resumon. La paradigmo finvenkismo-raŭmismo malgraŭ sia elĉerpiĝo kaj sterileco plu kunloĝas en ĉiu el ni, alivorte en ĉiuj esperantistoj. Tio signifas, ke ĉiuj esperantistoj estas samtempe finvenkistoj kaj raŭmistoj, kaj kiel tiaj ili senespere suferas la internan konflikton, kiun produktas tiu ĉi damna paradigmo. Jen la sciencnivela klarigo, kial la “pacaj batalantoj” daŭre interbatalas. Verdire, nenio nova sub la Suno! Jam Thomas Hobbes rimarkis, ke karakteriza eco de la tuta homa historio estas daŭra milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Tamen la Proklamo konsciigas al ni specife esperantistan aspekton de tiu naturleĝo: la interna milito okazas en ĉiu el ni. La esperantista “ĝiĥado” devas okazi, ĉar objektive determinas ĝin la fakto, ke “en ĉiu el ni kunloĝas” la konflikto-genera paro finvenkismo-raŭmismo.

Poznań estas en Pollando simbolo de racio, troviĝas tie grava centro de kulturo kaj scienco. En la tiea universitato Adam Mickiewicz funkcias elstaraj studoj pri interlingvistiko. En Poznań okazas ĉiujare Artaj Konfrontoj en Esperanto, altnivela kulturaranĝo. Dum la lasta ARKONES (septembro 2003) okazis interalie diskuto, kiu generis la supre analizitan Proklamon.Mi ne scias, kiu redaktis la tekston pri la elĉerpiĝo, sed mi suspektas, ke la aŭtoro(j) faris ĝin en la stato de elĉerpiĝo pro troa konsumo de biero Lech, signita per verda etikedo. Ĝi estas bongusta kaj efike steriligas cerbojn, inkluzive de la verdaj.

Kiel serioze klarigi la ekeston de la kurioza dokumento? Jen bona demando por simpozio, kiun partoprenu soci-psikologoj specialistoj pri la paradigmo: “ŝajna aktiveco”. Ŝajnaj agoj kaj ŝajnaj sukcesoj ofte prezentiĝas en “intelektizita” formo kiel teorioj, rezolucioj, proklamoj. Sencohava estas nur proklamo, per kiu oni estigas aŭ proponas ion gravan. Mi subskribus la “Poznanan Proklamon”, se ĝi finiĝus per jena propono:

“(Ni, sube subskribintaj) alvokas:
Esperantistoj de ĉiuj landoj unuiĝu! Kaj per komuna peno faru la monton pli graveda, por ke ĝi nasku amason da finvenkistoj, raŭmistoj, vossistoj kaj ankaŭ paraŝutistoj, parafrazistoj, paralogistoj!”
Kaj paradigmistoj? Jes, ankaŭ ili estas bezonataj. Tamen mi dubas, ĉu iliaj virtualaj patroj sukcesus fari la monton pli graveda per siaj elĉerpitaj kaj sterilaj paradigmoj?

Roman Dobrzyński


Dankegon!

Pasintjare mi okazis en onkologia malsanulejo kaj bezonis operacion pro kanceraj tumoroj en la intestaro. Por ke la operacio estu sukcesa mi bezonis specialan teknikaĵon, kiun mi devis aĉeti. La sumo estis granda por ruslanda pensiulo.

Mi turnis min al miaj esperantaj amikoj kaj la monhelpo senprokraste venis. Post la operacio (4 feb 2003) pasis tuta jaro. Dum miaj rakontoj pri Esperanto kaj pri l' esperantistaro mi ofte rakontis pri mia sperto, sed hodiaŭ mi intencas esprimi mian malfruiĝintan dankegon al Jean Claude Thumerelle (Belgio), Marja Liisa Parpala, Jorma Liste, Aira Vuopala kaj Raita Pyhälä (ĝemelurbo Rovaniemi, Finnlando), Esperanto-klubo de nia ĝemelurbo Groningen (Nederlando), prezidanto Johan Swenker, Herolv Olsen persone kaj Esperanto-klubo de Tromsø (ĝemelurbo), prezidanto Bård Hekland (Norvegio), al miaj amikoj neesperantistaj el Germanio: Achim Schaubs, Gerhard Mayer kaj Manfred Kluge, el Norvegio — fratoj Sergej kaj Aleksej Burkow.

Nun mi fartas bone. Mi plu gvidas Esperanto-klubon kaj aktivas en aliaj miaj ŝatokupoj. Mi aliĝis al la Esperanto-mondo en 1988 kaj neniam bedaŭris. Mi malkovris mirindan mondon! Nun mi komencis mian 75an jaron. Vivu Esperanto!

Dankegon al miaj karaj amikoj.

Aleksas Masiukas


Anton ChekhovInfanoj

Rakonto de Anton Ĉeĥov

La paĉjo, la panjo kaj onjo Nadeĵda ne estas hejme. Ili forveturis al baptofesto ĉe la maljuna oficiro, kiu rajdas etan grizan ĉevalon. Atendante ilian revenon, Griĉjo, Anjo, Aleĉjo, Sonjo kaj kuiristina filo Andreo sidas ĉe la tablo en la manĝejo kaj ludas loton. Verdire, ili jam devus dormi; sed ĉu oni povas ekdormi sen scii de la panjo, kia estas la baptita infano, kaj kion oni manĝis. La tablo, prilumata de pendlampo, plenas je ciferoj, nuksoŝeloj, paperetoj kaj vitreroj. Antaŭ ĉiu ludanto estas du lotokartoj kaj amaseto da vitreroj por kovrado de la ciferoj. Meze de la tablo blankas telereto kun kvin unukopekaj moneroj. Apud la telereto estas nefinmanĝita pomo, tondilo kaj telero, en kiun oni ordonis meti nuksoŝelojn. La infanoj ludas je mono. La ludmono estas unu kopeko. Estas interkonsentite, ke trompulo estos tuj forpelita. Krom la ludantoj en la manĝejo estas neniu. Vartistino Agata Ivanovna en la keletaĝa kuirejo instruas trikadon al la kuiristino, kaj la pli aĝa frato, kvinaklasano Bazilo, enuas kuŝante sur la sofo en la salono.

Ili ludas verve. La plej granda vervo vidiĝas sur la vizaĝo de Griĉjo. Li estas malgranda, naŭjara knabo kun tute tondita kapo, pufaj vangoj kaj grasaj negrecaj lipoj. Li jam lernas en preparklaso, kaj tial oni konsideras lin la plej granda kaj saĝa. Li ludas nur pro mono. Li jam delonge dormus, se sur la telereto ne estus mono. Liaj brunaj okuloj maltrankvile kaj ĵaluze kuras laŭ la kartoj de la ludantoj. Pro la timo pri eventuala malgajno, envio kaj financaj konsideroj li ne povas kviete sidi kaj enpensiĝi. Li turniĝas, kvazaŭ sidante sur pingloj. Gajninte, li avide kaptas la monon kaj tuj enpoŝigas ĝin. Ankaŭ lia fratino Anjo, okjara knabino kun akra mentono kaj saĝaj brilaj okuloj, timas ke ne ŝi gajnos. Ŝia vizaĝo jen ruĝiĝas, jen blankiĝas, kaj ŝi atente observas la ludantojn. Kopekoj ne interesas ŝin. Bonŝanco en ludo estas por ŝi demando de digno. Alia fratino, vilhara sesjara Sonjo, kun vizaĝkoloro, kian havas nur tre sanaj infanoj, multekostaj pupoj kaj bildoj sur bombonujoj, ludas nur pro la ludprocezo mem. Raviĝo radias de ŝia vizaĝo. Ŝi ridegas kaj aplaŭdas same, sendepende de la konkreta gajninto. Pufvanga, globforma etulo Aleĉjo spiregas, siblas kaj gapas al la kartoj. Li havas nek profitemon, nek fieron. Li estas kontenta nur pro tio, ke oni lin nek forpelas de la tablo, nek enlitigas. Li aspektas flegme, sed interne li estas vera bestio. Li altabliĝis ne pro la ludo, sed pro miskomprenoj, kiuj ne estas eviteblaj dumlude. Li terure ĝuas, kiam iu batas aŭ insultas iun. Li jam delonge devus viziti certan lokon, sed li ne forlasas la tablon eĉ por unu minuto, timante ke sen li oni ŝtelos liajn vitrerojn kaj kopekojn. Ĉar li konas nur la ciferojn ĝis naŭ kaj dekojn, Anjo kovras la nombrojn anstataŭ li. La kvina ludanto, kuiristina filo Andreo, nigrahara malsanema knabo en indiena ĉemizo kaj kun kupra kruceto sur la brusto, senmove staras kaj reve rigardas la ciferojn. Al gajnoj kaj al fremdaj sukcesoj li rilatas indiferente, ĉar li plene profundiĝis en la aritmetikon de la ludo kaj en ties simplan filozofion: kiom multaj diversaj ciferoj estas en la mondo kaj kiel ili sukcesas ne miksiĝi!

La nombrojn krie anoncas ĉiuj laŭvice, krom Sonjo kaj Aleĉjo. Pro la monotoneco de la nombroj, la praktiko kreis multajn terminojn kaj ridindajn kromnomojn. Ekzemple, ĉe ili sep estas nomata fajrohoko, dek unu — bastonetoj, tridek tri — Trifono Trifonoviĉ, naŭdek — maljunulo k.t.p. La ludo estas vigla.

— Tridek du! — krias Griĉjo, prenante flavajn cilindretojn el patra ĉapo. — Dek sep! Fajrohoko! Dudek ok — bok' kaj kok'!

Anjo vidis, ke Andreo preterrimarkis 28. En alia tempo ŝi atentigus lin pri tio, sed ŝi triumfas nun, kiam sur la telereto kune kun ŝia kopeko estas ankaŭ ŝia digno.

— Dudek tri! — Griĉjo daŭrigas. — Trifono Trifonoviĉ! Naŭ!

— Blato, blato! — Sonjo krietas, montrante blaton, kiu kuras sur la tablo. — Aj!

— Ne batu ĝin, — Aleĉjo basas. — Eble ĝi havas infanojn.

Sonjo akompanas la blaton per la okuloj kaj pensas pri ĝiaj infanoj; verŝajne ili estas tute etaj blatidoj.

— Kvardek tri! Unu! — Griĉjo daŭrigas, suferante pro tio, ke Anjo havas nur po unu nekovrita nombro en du linioj. — Ses!

— Partio finita! Mi finis! — Sonjo krias, kokete levante la okulojn kaj ridegante.

La vizaĝoj de la ludantoj malgajiĝas.

— Ni kontrolu! — Griĉjo diras, kun malamo rigardante al Sonjo.

Kiel la plej aĝa kaj saĝa, Griĉjo prenis por si la decidan voĉon. Ĉiuj faras tion, kion li volas. Oni longe kaj zorge kontrolas Sonjon, sed je grandega bedaŭro de ŝiaj kunludantoj oni trovas, ke ŝi ne friponis. Komenciĝas sekva partio.

— Jen kion mi vidis hieraŭ! — Anjo diras kvazaŭ por si mem. — Filipo Filipoviĉ iel turnis la palpebrojn, kaj liaj okuloj iĝis ruĝaj kaj timigaj, kiel ĉe diablo.

— Ankaŭ mi vidis, — Griĉjo diras. — Ok! Sed unu el miaj samlernejanoj povas movi siajn orelojn. Dudek ok!

Andreo levas la okulojn al Griĉjo, iom pensas kaj diras:

— Ankaŭ mi povas movi la orelojn…

— Ha, provu movi!

Andreo movas siajn okulojn, lipojn kaj fingrojn, kaj al li ŝajnas, ke moviĝas ankaŭ liaj oreloj. Ĉiuj ridas.

— Filipo Filipoviĉ estas malbonulo, — ĝemas Sonjo. — Hieraŭ li venis al ni en la infanĉambron, sed mi estis en nura ĉemizeto… Kaj mi tre hontis!

— Partio! — Griĉjo subite krias kaj kaptas la monon de sur la telereto. — Mi finis la partion. Kontrolu, se vi deziras.

La kuiristina filo levas la okulojn kaj paliĝas.

— Sekve mi ne plu povos ludi, — li flustras.

— Kial?

— Ĉar… ĉar mi ne plu havas monon.

— Sen mono oni ne povas! — diras Griĉjo.

Por ĉiu okazo Andreo denove esploras siajn poŝojn. Trovinte en ili nur panerojn kaj ĉirkaŭmorditan krajonon, li kurbigas la buŝon kaj komencas turmente palpebrumi. Li estas ploronta…

— Mi metos monon por vi! — diras Sonjo, ne elportante lian martiran rigardon. — Sed atentu, poste vi redonos.

La mono estas metata, kaj la ludo daŭras.

— Ŝajne ie oni sonorigas, — diras Anjo, larĝe malfermante siajn okulojn.

Ĉiuj ĉesas ludi kaj malferminte la buŝojn rigardas al la malhela fenestro. En la mallumo scintilas la respegulata lampo.

— Vi misaŭdis.

— Nokte oni sonorigas nur en la tombejo… — diras Andreo.

— Sed por kio oni sonorigas tie?

— Por ke banditoj ne venu en la preĝejon. Ili timas la sonoron.

— Sed por kio banditoj venu en la preĝejon? — Sonjo demandas.

— Konate por kio, por mortigi la gardistojn!

Unu minuto pasas silente. Ĉiuj rigardas unu la aliajn, tremeras kaj daŭrigas la ludon. Ĉi-foje Andreo gajnas.

— Li friponis, — senkiale basas Aleĉjo.

— Vi mensogas, mi ne friponis!

Andreo paliĝas, kurbigas la buŝon kaj frapas la kapon de Aleĉjo. Aleĉjo malice elorbitigas la okulojn, eksaltas, metas unu genuon sur la tablon kaj siavice vangofrapas Andreon. Ili donas unu al la alia ankoraŭ po unu vangofrapo kaj ekploras. Ekploras ankaŭ Sonjo, kiu ne elportas tiajn teruraĵojn, kaj la manĝoĉambron plenigas diversvoĉa plorado. Sed ne pensu, ke la ludo finiĝis pro tio. Post malpli ol kvin minutoj la infanoj denove ridas kaj pace interparolas. La larmokovritaj vizaĝoj ne malhelpas rideti. Aleĉjo eĉ estas feliĉa: ja miskompreno okazis!

En la ĉambron venas kvinaklasano Bazilo. Li aspektas dormema kaj malkontenta.

“Indigninde! — li pensas, rigardante kiel Griĉjo palpas sian poŝon, en kiu tintas kopekoj. — Ĉu oni povas doni monon al infanoj? Ĉu oni povas permesi al ili hazardludi? Jen kia pedagogio. Indigninde!”

Sed la infanoj ludas tiel apetite, ke ankaŭ li ekdeziras aliĝi al ili kaj provi sian ŝancon.

— Atendu, ankaŭ mi sidiĝos kaj ludos, — li diras.

— Metu unu kopekon!

— Tuj, — li diras, esplorante siajn poŝojn. — Mi ne havas kopekon, sed jen estas rublo. Mi metas unu rublon.

— Ne, ne, ne… metu kopekon!

— Stultuloj! Ja rublo ĉiel estas pli kosta ol kopeko, — klarigas la gimnaziano. — Kiu gajnos, tiu donos al mi la diferencon.

— Ne! Bonvolu foriri!

La kvinaklasano levas siajn ŝultrojn kaj iras al la kuirejo por preni monerojn ĉe iu el la servistoj. Sed en la kuirejo ne estas eĉ unu kopeko.

— Do, monerigu ĝin por mi, — li kroĉiĝas al Griĉjo, reveninte el la kuirejo. — Mi pagos al vi makleraĵon. Ĉu vi ne volas? Nu, vendu al mi dek kopekojn kontraŭ mia rublo.

Griĉjo suspekteme rigardas al Bazilo, pensante ke estas iu trompado aŭ friponado.

— Mi ne volas, — li diras, tenante sian poŝon. Bazilo komencas perdi la sinregon, li insultas, nomas la ludantojn ŝtipkapuloj kun krudferaj cerboj.

— Bazilo, mi metos por vi! — diras Sonjo. — Sidiĝu.

La gimnaziano sidiĝas kaj metas antaŭ si du kartojn. Anjo komencas legi la nombrojn.

— Mia kopeko falis! — subite deklaras Griĉjo per emociita voĉo. — Haltu!

Oni prenas la lampon kaj rampas subtable por serĉi la kopekon. Ili trafas per manoj kraĉaĵojn kaj nuksoŝelojn, kolizias per la kapoj, sed ne trovas la kopekon. Ili rekomencas serĉi kaj serĉas ĝis kiam Bazilo elŝiras el la manoj de Griĉjo la lampon kaj metas ĝin al ĝia loko. Griĉjo plu serĉas en duonlumo.

Finfine la kopeko estas retrovita. La ludantoj altabliĝas kaj deziras daŭrigi la ludon.

— Sonjo dormas! — Aleĉjo deklaras.

Metinte sian vilan kapon sur siajn manojn, Sonjo dormas dolĉe, kviete kaj forte, kvazaŭ ekdorminte antaŭ unu horo. Ŝi ekdormis senintence, dum ĉiuj serĉadis la kopekon.

— Iru kaj kuŝiĝu sur la panjan liton! — diras Anjo, forkondukante ŝin el la manĝoĉambro. — Iru!

Ŝin akompanas la tuta amaso, kaj jam post kvin minutoj la lito de ilia panjo prezentas kuriozan bildon. Sur ĝi dormas Sonjo. Aleĉjo ronketas apud ŝi. Metinte siajn kapojn sur iliajn krurojn, dormas Griĉjo kaj Anjo. Sur la sama lito trovis lokon ankaŭ Andreo, la kuiristina filo. Apud ili senorde kuŝas kopekoj, perdintaj sian valoron ĝis la sekva ludo. Bonan nokton!

Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov

La tradukinto kore dankas al Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Daniel Luez, Gonçalo Neves, kiuj afable tralegis la tradukon kaj donis valorajn konsilojn.

KantioVortoj de Kantio

Tiu religio, kiu estas konstruita nur sur teologio, neniam povas enhavi ion moralan.

Maldiligenteco: la emo ripozi sen antaŭa laboro.

Fantazio estas nia bona genio aŭ nia demono.

Humileco estas fakte nenio alia ol kompari sian valoron al la morala perfekteco.

Sen respekto ne ekzistas vera amo.

Lingvo ĉiam estas nomi la pensojn.

Ekzistas nur unu maniero eviti laboron: lasi aliajn labori por si.

Oni ne rompu la volon de la infanoj, sed gvidu ĝin tiel, ke ĝi cedu al la naturaj baroj.

La honoro de viro konsistas en la estimo al si mem, la honoro de la virino konsistas en la juĝo de aliaj.

La morton timas plej malmulte tiuj, kies vivo havas la plej grandan valoron.

Pensi estas paroli kun si mem.

Kiu montras juĝkapablon en negocoj, tiu estas sagaca. Se li havas samtempe spriton, tiam oni nomas lin inteligenta.

Tradukis el la germana Ziko M. Sikosek


Kondamnita al espero

Dobrzyński, Roman. La Zamenhof-strato. Verkita laŭ interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof. — Kaunas: Ryto varpas, 2003. — 288 pĝ., il. — 1000 ekz.

Je la fino de la Dua Mondmilito Mark Nibur, kaptita germana soldato, estis kondukata de tri polaj gardistoj tra Varsovio. La urbo estas tute detruita. Tamen estas rimarkeblaj du diversaj detruoj: kelkfoje oni povas rekoni, kio estas detruita, sed en unu parto de Varsovio oni ne plu povas rekoni, kio estas detruita. Tio estas la juda kvartalo, la getto. Kie iam estis urbo, nun estas ŝtona dezerto.
Oni ne povas imagi, ke ĝi estas resto de urbo, sed pri skatolo plena de cindro oni ankaŭ ne povas imagi, ke ĝi estas resto de homo”, — diras la ĉefgardisto, kiu klarigas al Mark Nibur, sur kiuj iamaj stratoj ili promenas. Unu iama strato estis la Zamenhof-strato. La nomon Zamenhof ne konas Mark, sed li jam aŭdis pri Esperanto. El tio elvolviĝas konversacio, kiu finiĝas per la demando: “Se la germanoj estus parolintaj Esperanton kaj la homoj en la Zamenhof-strato estus parolintaj Esperanton, ĉu ili komprenus unu la aliajn, kaj ĉu la Zamenhof-strato kaj aliaj stratoj en Varsovio pro tio ne estus dezertigitaj?
Tiu ĉi sceno troviĝas en la germana romano La Restado de Hermann Kant. Mi plurfoje memoris la scenon pri la infera urba pejzaĝo, kiam mi legis alian libron: La Zamenhof-strato.

Ĝi temas pri homo, kiu kvazaŭ mirakle transvivis tiun homfaritan inferon. Multaj partoprenintoj de Universalaj Kongresoj konas lin. Li estas la ĉarma maljunulo, kiu kutime salutmesaĝas la publikon en la nomo de la familio Zamenhof — Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. Same kiel la nepo de Ludoviko Zamenhof modeste ne emas al gvida rolo en la movado, li verŝajne neniam mem estus verkinta libron pri sia propra vivo. Sed feliĉe li konvinkiĝis, ke la aventuroj de lia vivo sufiĉus por pluraj romanoj, kaj konsentis kunlabori kun Roman Dobrzyński, kiu faris el interparoloj dum dek jaroj interesegan libron en dialoga formo.

Per la rakontoj de Louis C. Zaleski-Zamenhof evidentiĝas, ke la militfina dezerto estis nur postsigno de infero. Vera infero estis, kiam la muroj ankoraŭ staris, kiam la homoj ankoraŭ estis kaptitaj en la getto — ĝis 500 mil sur tri kvadrataj kilometroj, malsate, malsane, kaj la plejparto baldaŭ malvive. La Zamenhof-strato, kie iam en la domo numero 9 laboris Ludoviko Zamenhof kaj lia filo Adamo kaj bofilino Wanda, kondukis en la jaroj 1942 kaj 1943 centmilojn da mortkondamnitaj judoj en la direkton de la vagonaroj al la ekstermejo Treblinka, kie estis murditaj ankaŭ Zofia kaj Lidia, ambaŭ filinoj de Ludoviko Zamenhof. Ankaŭ la nepo, kiu tiam ankoraŭ nomiĝis Ludwik Zamenhof, laŭ la avo, jam iris tiun vojon al la morto, sed hazarde povis eskapi kaŝite sur ĉaro kun kadavroj.

La libro plenas de kortuŝaj anekdotoj, sed ĝi ne estas libro de anekdotoj. Pli gravas ideoj. La Zamenhof-strato esprimas ankaŭ metaforan idean vojon de Zamenhof, kiu konduku la homaron al toleremo, kompreno kaj frateco. Pro tiu eduka celo la libro estas ne nur biografio de unu Zamenhofo. Kompreneble la leganto ricevas interesajn informojn pri la vivo de Ludwik Zamenhof antaŭ kaj en la varsovia getto, pri la vivo de Krzysztof Zaleski — tiel lia kaŝnomo ekster la getto —, kaj pri la vivo de la francia civitano Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, pionira inĝeniero pri artefaritaj insuloj kaj multaj aliaj aŭdacaj konstruaĵoj.

Tamen la libro grandparte ne temas pri lia biografio, sed pri la idea fono de Esperanto. Pritraktita estas la internacia komunika problemo. La vojoj de la avo estas reiritaj. Legeblas tre detala diskuto pri la komplika historio de la lando, el kiu Ludoviko Zamenhof devenis. Sed malgraŭ ĉiuj historiaj faktoj: la pensoj de Louis C. Zaleski-Zamenhof neniam havas pasintan direkton, sed ĉiam estontan. Verŝajne nur tiu pensodirekto eblas por homo, kiu el nur malmultaj transvivis la varsovian getton kaj heredis la revojn de sia avo. Tia homo estas kondamnita al espero.

Dirk Bindmann


Kio estis iam la domo de l' majstro

Zamenhofa Strato n-ro 9 en Varsovio: la domo, kie loĝis kaj laboris nia majstro … Nun nur ruinoj kaj ruboj. Kaj simile krias ruinoj kaj ruboj sian akuzon tra la tuta urbo. Akuzon mutan kaj tamen elokventan. Teruran akuzon kontraŭ barbareco kaj milito.
En la Zamenhofa festa tago … ni prefere publikigus pli ĝojigan bildon. Sed la vundoj de la lasta hombestiĝo estas ankoraŭ tro freŝaj. Ni ankoraŭ ne kapablas sincere ĝoji, vid-al-vide kun la ruinoj, la freŝaj tomboj kaj la milionoj da viktimoj inter la samrasanoj de l' majstro kaj la cetera homaro.

Polaj samideanoj plantis sur la ruinojn de Zamenhofa 9 la verdan standardon. Simbolon de espero kaj fido je pli bona estonteco. Simbolon de amo kaj paco, kaj de pli harmonia homaro. Kaj signon de la firma volo batali kaj bataladi tiel longe kaj tiel insiste kaj persiste, ĝis la bela revo de la majstro, kies loĝejon kaj laborejon ĉirkaŭis iam ĉi tiuj ŝtonoj nun rubiĝintaj, kaj la bela sonĝo de l' homaro «por eterna ben' efektiviĝos».

(La teksto kaj la bildo: Heroldo de Esperanto. 15 dec 1946.)


Gramatiko por amasoj

Miroslav Malovec. Gramatiko de Esperanto. 2a eld. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2000. — 144 pĝ.

Kun granda espero mi atendis venon de pakaĵo kun la Gramatiko de Esperanto de Miroslav Malovec. Mi atendis, ke la libro estas nova moderna detala priskribo de nia lingvo — tio, kion studentoj-filologoj en Ruslando nomas “teorgrammátika” (teoria gramatiko — nomo de universitata kurso kaj ĝenro de priskribaj libroj por seriozaj studantoj de fremda lingvo). La espero estis vana, la libro ne estas “teorgrammátika”, sed tamen ĝi tre ĝojigis min!

Pri kio do mi ĝojis? Pri la stato de nia lingvo. La Gramatiko de Malovec ne estas baza lernolibro, nek PAG-simila referenco por “altfruntuloj”. Ĝi estas speco de libro, tre populara en ruslandaj vendejoj — multegas tie similaj priskriboj de (plej ofte) la angla, la franca, la germana k.a. Jen estas libro, kiu okupas la lokon inter kvarpaĝaj priskriboj de la bazo kaj la dikaj priskriboj pretendantaj esti “plenaj”. Jes, tre bezonata! Ne, ne plu tiel interesa persone por mi.

La libro estas bonkvalite presita: blanka papero, klare legebla teksto. Literoj de oblikva fasono tamen aspektas iom bizare por la homoj de la 21a jarcento: la ĉapelitaj literoj estas evidente malsamaj de la najbaraj senĉapelaj. Tio iom ĝenas dum legado kaj mirigas: kiel povis okazi, ke KAVA-PECH ne disponas pri kvalitaj Esperantaj tiparoj. Vidu, ekzemple, la vorton ŝraŭbo (pĝ. 37).

Tute laŭ la ĝenro elektita, la aŭtoro simpligas multajn aferojn kaj eĉ ripetas banaliĝintajn mitojn. Ekzemple:

“La esperantistoj lernas parkere nur la radikvortojn, ceterajn esprimojn ili formas per derivado, kunmetado aŭ grupigado” (pĝ. 15). Ĉu vere oni ĉiufoje formas en parolo kaj analizas en aŭskulto vortojn flugilo, aliĝi, subskribi, voĉdono? Versimile, ekzistas kunmetitaj vortoj kun t.n. “vortara signifo” (flugilo ne estas, ekzemple, aviadilo), kies analizo helpas lerni (ne necesas memorfiksi plian radikon, nur kapti la metaforon de la kunmeto). Do, fakte, ni ne formas vortojn flugilo, aliĝilo k.s., sed reuzas jam formitajn de iu 100 jarojn antaŭe.

“…sed jam aperis Esperantaj literoj ankaŭ en la elektronika poŝto, do estas afero de tempo, kiam venkos ĝenerale unu programo…” (pĝ. 21). Ne temas pri unu programo, kiu venkas, sed pri unu signotabelo (nome Unikodo) kaj ĝia kodigo (speciale utf-8).

“Esperanto havas ortografion foneman (fonetikan)” (pĝ. 20). Oni iam instruis al mi, ke “fonema” kaj “fonetika” ne estas la samo. Se Esperanto havus fonetikan skribsistemon, ni verŝajne devus uzi tri diversajn literojn por r de hispanoj, francoj kaj angloj, ni ankaŭ notus diferencon inter [t] de taso kaj [t] de tubo (kie ĝi estas labialigita pro postpozicio de [u]). Do la skribo estas fonema (kvankam “fonetika” povas esti bona simpligo).

Estas laŭ mi absolute senbaze insisti pri ekzisto de fonemo [dz] en Esperanto, nur se ĝia ekzisto povas ŝajni al oni logika aŭ simetria (kaj Malovec insistas pri [dz] kelkloke en sia libro). Mi speciale konsultis fakulon pri fonologio (ankaŭ de Esperanto), Oksana Burkina de la Peterburga Ŝtata Universitato, kaj ankaŭ ŝi ne trovas en Esperanto fonemon [dz].

Ne estas didaktike bone, ke la gramatiko donas “negativan materialon” (t.e. erarojn kaj evitindajn formojn) sen marki la materialon iel: aŭ trastreke, aŭ asteriske. Ĉe la paĝo 28, ekzemple, leganto povas vidi presitajn vortojn: tajloristo, fabrikejo k.a. kaj senkonscie memori ilin kiel tolereblaj (“Ha, mi sendube ie vidis tiun formon!”). Ĉe mencio de René de Saussure en populara eldonaĵo nature aspektus piednoto, kiu bedaŭrinde mankas.

Vere mankas al la libro de Malovec bona recenzo komence aŭ fine de ĝi. La antaŭparolo de akademiano Geraldo Mattos ne donas imagon pri la celpubliko kaj uzeblecoj de la libro.

Malgraŭ ke en mia recenzo mi ĉefe parolas pri mankoj de la libro, mi ĝenerale konsentas kun G. Mattos: “La libro respondos al la plej oftaj problemoj de nia regula, sed tute ne facila lingvo!” Mi ripetas la ideon, de kiu mi komencis: mi ĝojas, ke ekzistas gramatiko de Malovec. Nun mi scias, kion konsili al scivolemaj geamikoj sen filologia klero, sed kun intenco iri antaŭen post la baza kurso de Esperanto. La libro klarigas kaj la gravajn gramatikajn specialecojn de la lingvo, kaj la uzatajn terminojn. En du apartaj ĉapitroj Miroslav Malovec donas informon pri stilistiko en nia lingvo kaj konsilojn por tradukistoj. Espereble, la 58a eldonaĵo de KAVA-PECH influos la lingvonivelon de la ĝenerala Esperanta publiko, la potencialon por tio la verko havas.

Slavik Ivanóv


Ĉu vi ĝuste tion revas?!

Anjo Amika. Bela revo: KD. — Kooperativo de Literatura Foiro, 2002.

Post la unua traaŭskulto de ĉi albumo mi ekkaptis teruran depresion — tiom sensencaj kaj iluziaj iĝis ĉiuj revoj kaj idealoj!

La disko sonas ege dekadence (eble spite intencojn de ties kreintoj) danke al la plej ĉagrenaj melodioj en la mondo, mortpale astraleskaj voĉoj de Anna Lászay, Mária Permai kaj Gyöngyi Mézes, mediuma malhelo de la sintezilo de Miklós Teleki kaj eĥaj efektoj de la sonstudio de Hungara Radio, kiuj sukcese imitas atmosferon de funebra meso. Plie eĉ enestas klasikaj religiaj kantoj kun akompano de vera kirka orgeno de urbeto Ocsa.

Do, la muzikistoj spertas kaj inspirplenas, la poezio altnivelas, la prononco perfektas… Bedaŭrinde la kovrilo fuŝas, tekstara broŝuro mankas, la titollisto presitas dufoje (kial?)…

Malgraŭ la freŝa eldono, tiu Bela Revo povus aperi antaŭ dudek jaroj — nenio memorigas pri la diĝita erao de la nova jarmilo. Se vi sentas nostalgion pri la okdekaj jaroj, do vi certe ŝatos Anjon Amikan. Pli logike estus realigi ĝin vinile aŭ kasede, sed tiuokaze ĉi albumo iĝus malatingebla por junaj adeptoj de la estingiĝanta gotika modo, kiuj ankaŭ arde aprezos la diskon. Ceteraj aŭskultu nur enlite kun amata virino, kondiĉe ke ŝi jam mortas kaj vi havas lastajn minutojn por adiaŭaj kisoj antaŭ kugli en propran tempion. Vi ja ĝuste tion revas?!

Glebo Malcev


Alico en Mirlando reeldonita

Alico en Mirlando de Lewis Carroll (Charles Lutwidge Dodgson, 1832–1898) estas libro, kiun legis milionoj da homoj en dekoj da lingvoj. Danke al la traduko de Donald Broadribb, ĝi aperis ankaŭ en Esperanto. Sezonoj eldonis ĝin en aŭgusto 1999 kiel la 8an volumon en la populara libroserio Mondliteraturo.

Jam unu jaron post la eldono, la tuta eldonkvanto (500 ekz.) elĉerpiĝis. Same kiel en la kazo de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien, inter la aĉetintoj estis ankaŭ ŝatantoj de la aŭtoroj, kiuj aĉetas ĉiulingvajn eldonojn de sia admirata verko.

Kvankam la dua libro pri Alico, Trans la Spegulo (2001), ankoraŭ ne elĉerpiĝis Sezonoj en februaro 2004 reeldonis la unuan libron. La dua eldono de Alico en Mirlando havas plenkoloran kovrilon kaj ilustraĵojn de John Tenniel interne.

Mendu la libron (€7) ĉe la libroservoj de UEA, ELNA, FEL kaj ĉe aliaj bonaj libroservoj. Ruslandanoj povas aĉeti ĝin rekte ĉe La Ondo.

HaGo


Ada Fighiera-SikorskaPremio Ada Sikorska Fighiera

La Organiza Komitato de la Internacia Esperanto-Semajno decidis starigi jaran Premion je la nomo de Ada Sikorska Fighiera, destinitan al esperantisto aŭ esperantistino, kiu akiris gravajn meritojn en la laboro por Esperanto.

La Premio konsistos el medalo kaj diplomo sur kiu, krom la nomo de la Internacia Esperanto-Semajno, aperos reliefa bildo de Ada Sikorska Fighiera kaj — dorse — la gravurita nomo de la premiito, dato kaj loko de la Semajno.

Celo. La premio celas publike agnoski gravan kaj sindediĉan laboron por la bela ideo de esperantismo faritan de meritplena esperantisto aŭ esperantistino en kiu ajn loko de la mondo.

Donante al la Premio la nomon de la forpasinta kaj ĉies amata Ada Sikorska Fighiera, kiu ĝis sia morto konstante laboris por Esperanto (inter alie eldonante sinsekve en Bruselo, Madrido kaj Torino dum 34 jaroj la tiaman gazeton Heroldo de Esperanto), la Organiza Komitato intencas stimuli la esperantistojn sekvi ŝian noblan ekzemplon je la servo de nia kara idealo.

Kandidatigoj. La proponoj por la Premio devas esti alsenditaj de loka, nacia aŭ internacia Esperanto-Grupo, Klubo, Societo aŭ Organizo, antaŭ la 15a de aŭgusto 2004. al la prezidanto de la Premia Komisiono: G.C. Fighiera:Via Sandre 15, 10078 Venaria Reale (To). Fax (+Italio) 226 30 78.

Premia Komisiono. La Premia Komisiono konsistas el: Luis Serrano Pérez, Santiago Torné, Emilio Sanz kaj Salvador Aragaj.


Ricevitaj libroj

Vidu la tutan liston de la libroj, ricevitaj ekde januaro 2003.

Brown, Harold. Leteroj el Svedio. — Londono: Londona Esperanto-Klubo, 2003. — 48 pĝ., il. — [Donaco de EAB].

de Seabra, Manuel. La armeoj de Paluzie: Originala romano. — Vieno: IEM, 1996. — 198 pĝ. — (Serio Originala Literaturo, vol. 19). — [Aĉeto].

Dobrzyński, Roman. La Zamenhof-Strato. Verkita laŭ interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof. — Kaunas: Ryto varpas, 2003. — 288 pĝ., il. — 1000 ekz. — [Recenzoekzemplero].

Eco, Umberto. Tobulos kalbos paieškos europos kultūroje / Iš italų kalbos vertė Inga Tuliševskaitė. — Vilnius: Baltos lankos, 2001. — 344 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Gudavičius, Aloyzas. Interlingvistikos ávadas. — Šiauliai: Šiaulių universitetas, 2002. — 104 pĝ. — [Donaco de LitEA].

Lernu diligente: Ekzercoj, taskoj, ludoj, versaĵoj, kantoj / Komp. Paulina Danutė Vidrinskienė. — Marijampolė: La 5a mezlernejo, 2002. — 88 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Liro: Poezia antologieto. 1982–2002 / Komp. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2003. — 24 pĝ. — 700 ekz. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, jaro 2003). — [Donaco de Sezonoj].

Malovec, Miroslav. Gramatiko de Esperanto. 2a eld. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2000. — 144 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Waringhien, Gaston. Alilingvaj erotikaj poeziaĵoj / Trad el div. Michel Duc Goninaz, Georges Lagrange; Enk. Michel Duc Goninaz. Il. Serge Sire. — Thaumiers: La KancerKliniko, 2003. 32 pĝ., il. — (La KromKancerKliniko, vol. 18). — [Donaco de La KancerKliniko].


Ricevitaj gazetoj

Brazila Esperantisto. 2003/325;
Esperanto aktuell. 2004/1;
Esperanto. 2004/1,2;
Esperantolehti. 2003/6;
Fonto. 2003/275,276;
Gdanska Esperantisto. 2003/9,10;
Internaciisto. 2004/1;
Juna Amiko. 2003/107;
La Gazeto. 2003/109;
La Movado. 2003/635;
La Ondo de Esperanto. 2004/2;
La Revuo Orienta. 2004/1;
La SAGO. 2004/2;
Le Monde de l'Espéranto. 2003/543;
Monato. 2004/2;
Sennaciulo. 2004/1;
Vekilo. 2004/1.

M O Z A I K O

Ni ricevis 18 respondojn por la novjara konkurso. 12 estas ĝustaj (kelkaj kun pardoneblaj eraretoj). Ilin sendis: Albert Reiner (Aŭstrio); Edmund Grimley Evans (Britio); Erkki Kemppainen (Finnlando); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Ester Olsen (Norvegio); Hanna Skalska (Pollando); Viktor Alikin, Ivars Barŝevskij, Bronislav Ĉupin, Svetlana Konjaŝova, Gennadij Turkov (Ruslando); Roland Larsson (Svedio).

La libropremiojn lote gajnis Edmund Grimley Evans, Jean-Marie Ries kaj Svetlana Konjaŝova. Ni gratulas!

La solvo:
Horizontale: 2. Krono. 4. Balbuti. 7. Nufar'. 8. Rev'. 10. Suk'. 12. Nazalo. 13. Okzal'. 15. Nomo. 17. Sorĉisto 19. Omaĝo. 20. Astro. 22. Kanto 25. Karavano. 28. Omaro. 29. Ter'. 30. Neĝero. 31. Esprim'. 33. Oranĝo. 35. Universo. 37. Araneo. 39. Strobilo. 41. Kristnasko. 44. Glitejo. 45. En. 46. Konfetoj. 50. Ba 51. Kaj. 53. Unu. 54. Karnavalo. 57. Maskerad'. 58. Rara. 59. Ke. 60. Nord'. 61. Januaro. 63. Noktomezo. 66. Rondodanco. 70. Pokal'. 73. Kresto. 75. Mono. 77. Karusel'. 78. Petard'. 79. Ok. 81. Advento. 82. Girland'. 83. Oni. 86. Ajn. 87. Pia. 88. Donacoj.
Vertikale: 1. Abio. 2. Klaŭn'. 3. Ostar'. 5. Atena. 6. Prujno 9. Valso. 11. Akompani. 14. Eseo. 16. Masko. 18. Ornamaĵo. 21. Ĉampan'. 22. Kor'. 23. Tre/tie. 24. Verko. 26. At. 27. Neĝulin'. 32. Mi. 33. Ostro. 34. Ĝui. 36. Respekt'. 37. Arleken'. 38. Arteria/alterna. 40. Leona. 42. Realo. 43. Tram'. 47. Ferioj. 48. Turne'. 49. Ju. 50. Banan'. 52. Branĉoj. 55. Adoro. 56. Ordo. 59. Kamarad'. 62. Upas'. 64. Krak'. 65. Zibelo. 67. Dama'. 68. Dand'. 69. Celo. 71. Laca. 72. Turd'. 74. Tun'. 76. Oro. 78. Po. 80. Ar/er. 84. Lampion'. 85. Infanec'.

La plej aktiva mozaikano de la jaro denove (same kiel en 2002) iĝis Hanna Skalska (Pollando), kiu ricevos libropremion. Ŝi sendis ĝustajn respondojn por ĉiuj 11 konkursoj de 2003. Koran gratulon!

Dek ĝustajn solvojn sendis Vilĉjo Walker (Britio) kaj Jean-Marie Ries (Luksemburgio). Tre aktivis ankaŭ Albert Reiner (Aŭstrio), Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones (Britio); Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen, Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Antanas Grincevičius (Litovio); Ester Olsen (Norvegio); Dorota Burchardt, Zbigniew Czupkałło (Pollando); Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Valentin Puŝkarjov (Ruslando); Eric Castell, Roland Larsson (Svedio); Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

Precipe ni devas danki la aŭtorojn de mozaikaj taskoj: Viktor Alikin (3 enigmoj), Antanas Grincevičius, Ludmila Orajevskaja kaj Larisa Jakovleva. En 2003 venis 281 solvoj de 67 personoj el 18 landoj. 74 solvoj venis el Ruslando (20 homoj), 41 el Finnlando (8), 37 el Britio (10), 32 el Pollando (6) k.a.


Krucvortenigmo

[Premu por vidi la krucvortenigmon]

1. Lando en Skandinavio. 2. Suba parto de la piedo. [R] 3. Preciza loĝloko de persono aŭ surskribo sur koverto. 4. Sekreto. [R] 5. Kovri ion per maldika tavolo da oleo, kremo… 6. Alta pensa kapablo. [R] 7. Lando en Orienta Eŭropo, suda najbaro de Kaliningrada regiono. 8. Helpa nutrofaktoro nepre necesa por nia vivo. 9. Okazaĵo. [R] 10. Kemia elemento kun atomnumero 33, As. [R] 11. Kemia elemento kun atomnumero 85, At. [R] 12. Ĉefurbo de Nederlando. [R] 13. Apuso. 14. Pratempa, tre malnova. 15. Elmontra vitra ŝranko. [R] 16. Montri, sciigi. 17. Mon-helpi. 18. Ĉefurbo de Brazilo. 19. Subvencio por studentoj. [R] 20. Speciala skribo por la blinduloj. 21. Antaŭsciigo. 22. Ĉiela korpo. [R] 23. Kortaj naĝbirdoj. 24. Bleki kiel anserosimila naĝbirdo. 25. Ĉiu el la konsistigaj eroj de tutaĵo. [R] 26. Meblo. 27. Flueca. 28. Tre belaspekta gracia antilopo. [R] 29. Komuna aviza letero dissendata al multaj personoj. [R] 30. Fina sekvo de rezono.

Kompilis Viktor Alikin

Sendu la solvon tiel, ke ĝi atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete antaŭ 20 apr 2004.


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (14)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto | 
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto | 
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto |
La dek-tria parto | La dek-kvara parto


Firm-piede sur la grundo

Esperanto, mirinda ilo de la tutplanda kaj demokrata komunikilo…
(Barbara Pietrzak, Trarigardo de la Esperanta Gazetaro, 6 jan 2004. http://www.radio.com.pl/polonia/article.asp?tId=6446)

La ĝustaj vortoj

Foje mi havas la impreson ke mi estas stultulo, tre profunda stultulo, por diri la aferon per la ĝustaj vortoj.
(Enkonduko de Renato Corsetti al sia Novjara mesaĝo. Esperanto. 2004: 1)

Defende de praaj valoroj

Kara Klarita, Bonvole kontaktu Gbeglo Koffi pri via proponita Asocio de Mamdefendaj Sportoj. LEE Chong-Yeong
(Sun Jan 18, 2004 10:37 pm. http://groups.yahoo.com/group/landa-agado/message/6524)

Movade komuniki

Unu el tri grandfirmaoj pri portebla telefonado en Slovenio… (Esperanto. 2003: 12)

Have fun in Rotterdam

Malferma Tago: István Ertl kaj aliaj podianoj diskutos pri “Eŭropo: Sur nur-angla lingva fun-”
(Reklamo en Esperanto. 2003: 2)

Renaskiĝo de la rust-imuna?

Antaŭen ratulas Osmo Buller
(Vekilo. 2004: 1)

Pliaj ratoj

© Ĉiuj ratoj rezervitaj, unua eldono 1995.
Originalaj dildoj de Simona Patrjarka.
(Alessandro di Donato. Ni ludas por… lerni)

Plukis István Ertl


Kiu estas sur la foto?

En novembro 2003 ni komencis serion da fototaskoj “Kiu estas sur la foto?” kiun prizorgas Ziko Marcus Sikosek. Por la decembra tasko venis tri respondoj. Bedaŭrinde, neniu el ili rekonis ambaŭ fotitojn: Reinhard Fössmeier kaj Nikola Rašić, ambaŭ fotitaj en 1985.

Ni esperas, ke la nuna tasko estos pli facile solvebla pro jena helpo: la foto estis farita en 1976.

Bonvolu antaŭ 20 apr 2004 sendi al la adreso de La Ondo la nomon de la persono, kiu estas sur la foto. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon!

Kun ebria kapo

— Bonvolu diri al mi, kioma horo estas?

— La kvina.

— Ĉu matene aŭ vespere?

— Matene.

— Dankon. Kaj nur tion bonvolu ankoraŭ diri al mi, ĉu hodiaŭ matene aŭ hieraŭ matene?


Edziĝa malhelpo

— Kial dissolviĝis la fianĉeco de Ella? Ŝi ja tiel multe amis sian fianĉon?

— Ŝi eksciis, ke ĉe la altaro ŝi devos ĵure promesi, ke ŝi neniam forlasos sian edzon, sed sekvos lin ĉien.

— Ĉu tio estas kaŭzo?

— Jes ja, ĉar ŝia fianĉo estis subakvisto ĉe la maristaro.


Difino

— Kiu estas tiu bela knabino? Ŝi ne havas edzon, ĉu ne?

— Ne, … jam la trian fojon ne.


Interparolo

— Vi nur tiam estas al mi afabla, kiam vi bezonas monon!

— Sed, karulo, mi ja ĉiam estas afabla al vi…

— Bedaŭrinde!


Moderna miraklo

— Admirindan aferon mi vidis hodiaŭ! La antaŭa parto — serpento, la malantaŭa — krokodilo!

— Neeblaĵo! Kie vi estis, ĉu en la akvario?

— Ne! En ŝuvendejo!


Vivbazo

— Diru al mi, Johano, el kio vi vivas, ĉar vi ja tute ne havas ian profesion?

— Se mi bone pripensas, ankoraŭ ĉiam el tiu florpoto, kiu dum la printempo falis sur mian kapon.


Superflua

— Mi volas aĉeti trinkvazon por mia hundo.

— Bonvolu, sinjorino! Jen tre taŭga plado! Eĉ la surskribo staras sur ĝi: “La trinkilo de la hundeto”, por ke hazarde oni ne uzu ĝin por alia celo.

— La surskribo estas superflua. Mia edzo neniam trinkas akvon, kaj mia hundo ne povas legi.


Simpla kalkulo

— De kiam mi edziĝis, mi vivas je duono pli malkare, ol antaŭe.

— Tiam mi konsilas al vi preni ankoraŭ unu edzinon kaj tiam vi vivos tute senpage.


Lingvistiko

— Ĉu via kara filino parolas ankaŭ fremdajn lingvojn?

— Jes ja! En dek du lingvoj ŝi povas diri la jes-on, kiam oni petas ŝian manon.


Reĝustigo

— Estas terure, kiel vi kondutas, Oskaro! Refoje viaj kolegoj forigis vin de la societa tablo pro la skandalo, kiun vi faris!

— Tute male! Ili foriris kaj mi restis!


Miskompreno

— Kiam mi vojaĝis en Afriko, precize je noktomezo mi aŭdis teruran blekon de leono. Mi elkuris el la tendo, prenis rapide la pafilon kaj mortpafis la leonon en nokta ĉemizo…

— Nu, tion mi tamen ne kredas! Kiel povis esti la leono en nokta ĉemizo?


Moderna edziĝo

— Ho, kara patro, mia edzino sidas dum la tuta nokto en la briĝ-klubo kaj se mi nur unu erareton faras en la kuirado, ŝi faras teruran skandalon… 

Leterkesto

Dankon pro la bonega eseo de Alen Kris sur pĝ. 2 de n-ro 2. Ĉu eblas demokratio, se ne ekzistas elekteblo kaj mankas alternativo kun informado? Kreno kaj rafano (kaj ĉiu etna lingvo) same dolĉas. En 2004 vi reklamas Pekinan UK sen ties emblemo, dum tiun postan en 2005 — kun kvazaŭemblemo, ĉar lingve kripla mikso de internacia kaj nacia lingvo, kun 3x3 sensencaj pordegoj kvazaŭ tiaro (fakte temas pri surmonta turo, kiu devus surhavi flagon), kaj sen indiko de jubileo Bulonja-Vilna 1905–2005 aŭ “Bulonjo 1905 [100] 2005 Vilno”.

Valdas Banaitis (Litovio)


Mi nur volas diri, ke al mi tre plaĉis la fotoj sur la titol- kaj dorspaĝoj de LOdE-1. Ili montras tre bonan guston. Eĉ se iuj pruduloj kritikus vin, daŭrigu! La bela aspekto tre altigas la nivelon de via gazeto. Se mi ne estus feliĉa edzo, mi petus la adreson de la knabino…

Andreas Emmerich (Germanio)


Dankon pro la unua Ondo! La kurtraportoj en la numero estas multfacile uzeblaj kaj kapteblaj por mi. Mi preferas pli longajn priskribojn. Tamen estas bone kun tiom da raportetoj; mi ricevas impreson de tre vigla esperantoaktivado! Pleje mi ŝatas la detalajn tekstojn Knabo ĉe Krista abio kaj la recenzon Soleca leporo.

Jarlo Martelmonto (Svedio)


3 feb alvenis en Turku-Finnlando la numero 2-2004 de la magazino La Ondo. Dankon. Kun intereso mi komencis legi, ĉar la publikaĵo plaĉas al mi. Ankoraŭ foje: dankon!

3 feb posttagmeze mi tuj pagis mian abonon. Plaĉis al mi via milda admono: “Ni esperas, ke vi restos kun ni”. Agrabla frazo, kiu ne similas la admonajn frazojn de iuj finnaj asekuraj kompanioj. Ili skribas en simila situacio jene: “Se vi ne agas rapide, ni renkontiĝos en juĝejo!”

Kompreneble mi restos kun vi!

Jorma Ahomäki (Finnlando)


Mi signalas ricevon de la januara Ondo. La kovrilaj bildoj plaĉas al mi, kaj Vi ne maltrankvilu pri ilia eventuala maldececo. Mi nur iomete komence ekmiris, pensante, ke Vi kun la familio, Sezonoj kaj La Ondo translokiĝis al Aŭstralio, kie januare regas ĉiam varmegoj. Provu en la julia numero doni fotojn de belaj nudaj kaliningradaninoj banantaj sin en glacitruoj. Ili plejverŝajne nomiĝas “rosmarinoj”.

Andrzej Kołpanowicz (Pollando)


Notu ke ankaŭ virinoj legas vian gazeton. Kial en la lasta numero estas fotoj nur de duonnudaj virinoj kaj ne de same leĝere vestitaj viroj? Nu, apud la nudulino sur la lasta paĝo ja estas bildo de belulo, sed li surhavas tute tro da vestaĵoj. Eble eĉ publikigi foton de vi, sinjoro Korĵenkov, en naĝkalsono? Al mi kaj miaj amikinoj tre plaĉus.

Maria Sandelin (Svedio)


Pri la surkovrilaj bildoj mi certe konfesas, ke mi ŝatas ilin — mi ne kontraŭstaras la belecon de la virina korpo. Tamen mi demandis min ricevante vian revuon, ĉu estas bone presi tiajn bildojn sur la kovrilo de via revuo, kiu ja estas tre serioza. Eble la lasta bildo de la komplete nuda virino estas la plej bona kandidato por estonte ne aperi dorskovrilpaĝe — interne io tia malpli ĝenas laŭ mia sento. (Sed skribante tion mi ne pensas pri mi mem, sed pri aliaj decaj abonantoj.)

Jean-Pierre Blanchard (Francio)


Via revuo amase prezentas referaĵojn, sed ĉu ne tro densa preso? Vere lacige por la okuloj! Ĉu eblus pli ofte prezenti laŭ la bela tipografio de la kristnaska rakonto de Dostojevskij?

Tiu lasta memorigas pri klasika fabelo de l' dana Hans Christian Andersen La knabineto kun la alumetoj en traduko de Zamenhof tra la germana.

Poul Thorsen (Danlando)


Nekrologo

La 2an de februaro 2004, sojle de sia 90-jariĝo, forpasis elstara estona esperantisto

Jaan Ojalo (1914–2004)

Jaan Ojalo
Li naskiĝis 18 feb 1914 kaj preskaŭ dum sia tuta vivo laboris en la konsum-kooperativa sistemo, escepte de 1941–1945, kiam li militservis.

Li esperantistiĝis en 1929. En la 1950aj jaroj li aktive kontribuis al la renaskiĝo de Esperanto en Estonio kaj en Sovetunio. En 1956 li fariĝis prezidanto de Tallinna Esperanto-Klubo, li estis sekretario de la Estona filio de ASE en la 1980aj jaroj, kaj ekde 1988 sekretario de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE), 1992–1995 prezidanto de EAE, poste honora prezidanto de EAE. Honora Membro de UEA ekde 1991.

Jaan Ojalo verkis Esperantajn Sinonimojn, tri lernolibrojn, du helpmaterialojn por lernantoj kaj du vortarojn. Libroforme aperis lia traduko de Noktaj aviadistoj (Vladimir Beekman); li kunlaboris traduke en Lumo de Orienta Eŭropo (Vladimir Beekman) kaj en Ventolume (Debora Vaarandi). Lia traduko de Maria en Siberio de H.Kiik restis manuskripta. Krome li redaktis plurajn eldonaĵojn en kaj pri Esperanto.

Ni funebras kaj kondolencas okaze de la foriro de nia amiko, kiu ĉiam simpatiis kun niaj iniciatoj.

Halina kaj Aleksander


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Petko Arnaudov, N.Popkonstantinov 40, ap 8, BG-3000 Pazarĝik
Rete: pa@telecablenet.com

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 1205, 261 Cooper street, Ottawa, Ontario, Canada K2P 0G3
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
           Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 3 (113)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2004:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 250 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 800 ekzempleroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo