Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. №2


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Kovrilbildo: Foto de Robert Kaminski


ENHAVO

REDAKCIE

  • Alen Kris. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Osmo Buller. Demokratio kiel aktiviga forto
  • TRA ESPERANTUJO

    Esperantujo festas la Tagon de Zamenhof

  • Ela Karczewska. … en Bjalistoko
  • … en Malto
  • Olga Gribovan. … en Odeso
  • Bronislav Ĉupin. … en Udmurtio
  • Augusto Casquero. … en Cheste
  • Maurice Sujet. … en la Kvinpetalo
  • Reza Kheir-khan. … en Tajvano
  • Zoja Kaĉalova. … en Tiĥvin
  • Vladimir Vyĉegĵanin. … en Uralo
  • Tatjana Loskutova. … en Ivanovo
  • Irina Galicina. Refoje en IF
  • Beate Mielke. Kultur-Centro Lichtenberg
  • -ijk-. Jubilea ĈESAT
  • La Konsulo kunvokas la Parlamenton
  • Anna Margareta Ritamäki. Vintraj Tagoj en marto
  • Normand Fleury. Kanado parolu en Esperanto
  • Henri Masson. Al la maldekstra flanko de Sejno
  • Kurte (14 informoj)
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Lingva milito en Eŭropo
  • Walter Żelazny. Pri la Civito: la unuan fojon publike
  • Augusto Casquero. La valencia lingvo en danĝero
  • Prince Henry Oguinye. Trompistoj ekzistas ĉie
  • Maurice Wittenberg. Ne malutilu al la vivmedio
  • BELETRO

  • Nikolaj Gumiljov. La sesa senso (Tradukis Nikolao Gudskov)
  • Vasilij Devjatnin. Samideanoj
  • BIBLIOTEKO

  • Aleksander Korĵenkov. Nia libroproduktado: jaro 2001
  • AlKo. Novaj libroj
  • Reinhard Fössmeier. Fakaj aplikoj de Esperanto
  • Yenovk Lazian. Diligente farita studo
  • AlKo. "Saluton!": la duobla venkinto
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Mozaiko
  • Vladimir Vyĉegĵanin. Vintra enigmo
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (N)
  • DIVERSAĴOJ

  • Halina Gorecka. La kvara Internacia Fotokonkurso
  • Kalendaro
  • Leterkesto (Imar Crisãgno Fernandes, Frans Cobben, Sergei Paĥomov, Petik János)
  • Nekrologoj
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono


  • Vinjeto de Larisa Jakovleva


    Redakcie

    Unu malgranda novaĵo de la komenco de la jaro apenaŭ tuŝis la atenton de la publiko: la ŝafino Dolly malsaniĝis. Nura bagatelo. Ĉu ĝi meritas eĉ rimarkon? Unuflanke — ne, ĉar temas pri iu ŝafo. Certe, se temus pri iu princino, iu prezidento — la demando estus superflua. Ĉiu scias, kiun kaj kian atenton altiras ajna intima bagatelo el la vivo de princoj kaj prezidentoj. Aliflanke, ĉu la ŝafino Dolly ne estis lastatempe preferata heroino de nia scienc-fikcia romano? Ĉu ne tiu alĥemia besto nutris nian nostalgion pri miraklo kaj samtempe ekscitis malbonan antaŭsenton pri iu biologia kataklismo? Jes, ĝuste ĝi. Sed ĉiu romano havas sian finon, kaj Dolly nun postiras la vojon de miloj da personoj de la homa komedio.

    Ve, ni facilmense perdis la atenton en la momento, kiu prezentas por ni precipan intereson. La malprospera Dolly malsaniĝis je iu senila disfunkcio. Verŝajne, la juna besto heredis la maljunon de sia klona ĉelo. Unu simila simpla fakto povas bloki la artefaradon de homoj pli efike ol iuj ajn leĝoj kontraŭ la klonado de homoj. La novaĵo ne estas granda sensacio. Sed ĝi estas averto. La logiko de procesoj dominas en nia ĉiutageco super la logiko de nia racio. La ŝafo povus ne kapti malsanon, — do oni ekhavus pli frapan novaĵon en la plenumo de homo.

    Homoj kaj ŝafoj. Amaso da paraleloj tuj sieĝas la menson. Iam en Britujo “la ŝafoj manĝis la homojn”. Tia estis la logiko de la proceso. Dum la sekvaj jarcentoj foje la homoj sukcesis kontraŭstari la fluon de la eventoj. Bedaŭrinde, la vojo de la klonado ne ŝajnas favora por la homoj. “La postuloj de la merkato”, kiuj determinas ĉion — de la gusto de la pomo ĝis la formulo de la futbala mondpokalo — jam aperigis genetikan ekzotikon en la formo de animal-vegetalaj kombinoj. La postuloj de la merkato de transplantaĵoj igas aperi la artefaradon de homoj — por ilin distranĉi en korperojn. Kiel vi memoras, ĉio ĉi fariĝas sub korekta humana preteksto: oni ne planas tranĉi konsciajn individuojn, plu — oni planas helpi la malsanulojn kaj mutilitojn, kaj plu — la klonado ja haltigus la kriman komercon je la homaj organoj (ĉi-lasta prosperas aktuale en Ruslando, kie milionoj da senhejmaj infanoj kaj adoltoj riskas esti murditaj kaj dispecigitaj por la medicinaj celoj).

    Kiel al vi plaĉas tia humanismo? Oni enkondukas laŭleĝan distranĉon por likvidi la kriman. Probable vi trovos tion neebla kaj honta; do mi memorigas al via konsidero la precedencon de Nederlando, kie oni legalizis la eŭtanazion, t.e. oni likvidis la krimon transbaziginte ĝis sur la leĝan grundon.

    Vere alĥemia transformo survoje de fabelo al vivo: artefarita ŝafo sin turnis pli al la realo ol iu ajn natura princo. De tio sekvas, ke sur la listo de la publika intereso la nomo Dolly indas stari antaŭ la nomo de Charles.

    Alen Kris

    Sur la kovrilpaĝa foto estas sonorilturo en la ĉefurbo de Litovio. Pro ĉi tiu foto Robert Kamiński (Pollando) ricevis la trian premion en nia Internacia Fotokonkurso.


    Osmo Buller: Esperantisto-2001Demokratio kiel aktiviga forto

    En januaro ni informis, ke Osmo Buller estas proklamita La Esperantisto de la Jaro 2001. La laŭreato afable konsentis respondi al niaj demandoj.

    LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

    OB: Ĝi kompreneble tre ĝojigis min, des pli ĉar ĝi venis ĉe la fino de mia dungoperiodo ĉe UEA. Ĝi eĉ impresis iel konsole, ĉar mia lasta jaro estis samtempe la plej malfacila kaj peza el ĉiuj.

    LOdE: La internacia elektantaro honorigis vin pro la sukcesa kaj rezultoriĉa deĵoro en Roterdamo, interalie pro la Gazetaraj Komunikoj, kiuj atingas rekte aŭ per aliaj informiloj praktike la tutan esperantistaron kaj pro la vizitoj al Ĉinio kaj Litovio. Bonvolu komenti tiujn du aferojn.

    OB: Gazetaraj Komunikoj naskiĝis en majo 1998. Unue mi fakte intencis lanĉi internan informservon por komitatanoj, ĉefdelegitoj kaj perantoj de UEA pri la praktika funkciado de UEA kaj precipe de la Centra Oficejo, ĉar mi ĉiam sentis kiel grandan ĝenon la nesufiĉan informitecon de tiuj kernaj funkciuloj. Poste devis sekvi renasko de la iama Internacia Gazetara Servo de UEA por la E-gazetaro kaj ekstera publiko. Mi tamen konkludis, ke la laborforto ne sufiĉas por dece funkciigi ambaŭ, tiel ke GK fine naskiĝis kiel ilia miksaĵo. Mi kredas, ke almenaŭ la informado inter esperantistoj pri la agado de UEA fariĝis pli efika, sed pri la ekstera informado restas ankoraŭ multo por fari. La sukceso de miaj vizitoj al Ĉinio kaj Litovio tute ne estas nur mia merito, ĉar mi estus povinta fari nenion sen la preparlaboroj de la lokaj movadanoj. Mi volas aparte elstarigi la viziton al Litovio, kie mi renkontis pli da altranguloj ol dum ĉiuj miaj aliaj UK-esploraj vizitoj kune, kaj mia restado estis vaste raportata de amaskomunikiloj. Tio estas unuavice merito de Povilas Jegorovas.

    LOdE: Ĉi-jare la plej legata teksto en Esperantujo verŝajne estis via demisia deklaro. Ĉu nun, kelkajn monatojn poste, vi farus ŝanĝojn en ĝi, se tempomaŝino reportus vin al la julia Zagrebo?

    OB: Tiu deklaro ne estis origine celita por publiko, sed ĝi estis adresita nur al la Estraro de UEA, kiu aparte petis min surpaperigi la kialojn de mia demisio. Poste la Estraro plu sendis ĝin al la komitatanoj — prave, ĉar ili postulis klarigon de la Estraro pri la demisioj de mi kaj miaj kolegoj. Mi iom pentas, ke mi ne faris apartan publikan deklaron, kiu evidente estus iom alimaniere vortumita ol dokumento celita por internaj bezonoj, kvankam ĝia esenco kompreneble ne povus esti malsama. Tamen, la fakto ke ĉiuj tri demisiaj leteroj “likis” eksteren kaj aperis eĉ en klubaj bultenoj, estas iom nekutima pruvo pri la vere grava rolo de UEA en Esperantujo.

    LOdE: Kiel vi nun ĉe via foriro retrorigardas vian vivon en Roterdamo?

    OB: Kiel mi diris ankaŭ en mia demisia letero, mi foriras almenaŭ 2-3 jarojn pli frue ol mi origine planis, kaj sekve mia laboro multrilate restis nefinita kaj la realigo de pluraj planoj eĉ ne povis esti komencita. Mi tamen estas kontenta ekzemple pri tio, ke mi povis kontribui al financa ekvilibrigo de la Asocio, al la vigligo de la eldona agado kaj, antaŭ kelkaj jaroj, al la savo de la oficialaj rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko. Mi nepre devas mencii ankaŭ la stabilan kaj efikan funkciadon de la CO — laŭ iuj la CO funkciis eĉ tro efike — kaj mia plej granda perdo nun estas disiĝo de miaj multjaraj gekolegoj.

    LOdE: Ĉu vi antaŭvidas, ke vi povos daŭrigi la realigon de viaj nefinitaj planoj, ne plu laborante en Roterdamo?

    OB: Tion mi ne antaŭvidas, ĉar en mia nova laboro kiel direktoro de la literatura Päätalo-Instituto en Finnlando, mi verŝajne sekvos mian principon dediĉi sin samtempe nur al unu afero. LOdE: Ĉu laŭ viaj spertoj UEA bezonas iajn reformojn?

    OB: La demokratio en UEA devus esti plifortigita. Unue, individuaj membroj nun elektas nur dekonon el la membroj de la Komitato, kvankam el la tuta membraro de UEA ili estas unu triono. Anstataŭ la nuna regulo, laŭ kiu oni elektas po unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, oni povus elekti po unu por ĉiuj 500 membroj. Due, nun la Estraro gvidas la Komitaton funkciante kiel ĝia prezidio, kio ne konformas al la spirito de demokratio. La Komitato devus kontroli la agadon de la Estraro sendepende, sed nun la Estraro mem gvidas sian propran kontroladon, kio en la praktiko paralizas la superan organon de UEA. Necesas ke la Komitato kaj Estraro havu malsamajn prezidantojn. Mi kredas je demokratio kiel aktiviga forto: ju pli la individuaj membroj ĝenerale kaj komitatanoj aparte sentos, ke ili mastras sian Asocion, des pli aktivaj ili certe fariĝos.

    LOdE: En Zagrebo UEA ricevis novan laborplanon. Ĉi vi atendas de ĝia realigo bonajn fruktojn?

    OB: Mi emas al pesimismo, ĉar ni faris jam tiom da planoj, kiujn ni poste rapide forgesis. En Zagrebo la Komitato forgesis tuj ĉe la elekto de nova Estraro, ke unu el la bazaj celoj de tiu plano estas plijunigo de nia aktivularo, kaj elektis Estraron kun averaĝa aĝo 10 jarojn super tiu de la antaŭa Estraro, kiam ĝi estis elektita. La Komitato devis mem doni bonan ekzemplon pri tio, ke la laborplano estu prenita serioze. Tio denove montris, ke la Komitato estas paralizita, pro kio eĉ en la elektado de la Estraro ĝi ne estis sufiĉe veka.

    LOdE: Preskaŭ samtage kun via laŭreatiĝo estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Kiun opinion vi havas pri ĝi?

    OB: Mi trovas ĝian bombastan veston malplaĉa kaj eĉ ridinda. Kvankam ĝi finfine restos nur marĝena fenomeno, ĝi ja ĝenas per siaj ekscesoj kaj per la paranoja ĉikanado pri UEA fare de iuj ĝiaj protagonistoj. Mi esperas, ke pli prudenta sinteno al UEA tie tamen baldaŭ superregos. Cetere, kun intereso mi notis, ke la partoprenaktiveco en la balotado de la Civito estis konsiderinde malpli alta ol en la balotado pri la komitatanoj B de UEA.

    LOdE: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo?

    OB: Unue, En barko senpilota por povi ĝui tie la tutan verkaron de William Auld kaj ne nur La infana raso. Due, Malvivaj animoj de Gogol, ĉar ĝi obstine fascinas min ekde mia lerneja aĝo kaj mia amiko prizorgis ĝian Esperantan eldonon. Trie, Esperanto en perspektivo por havi memorapogilon por rezonado pri la afero, al kiu mi dediĉis min sur la kontinento.
     


    Esperantujo festas la Tagon de Zamenhof

    … en Bjalistoko

    15–17 dec omaĝe al la 142a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof en lia naskiĝurbo Bjalistoko okazis tritaga aranĝo. En la urbocentro, ĉe la monumento de Ludoviko la urbestro kun esperantistoj metis florojn kaj bruligis 142 kandelojn.
    Zamenhofa Tago en Bjalistoko (Foto de E.Karczewska)
    Pri Japanio kaj la japana E-movado, montrante lumbildojn prelegis prof. Teresa Nemere el Toruń. Diskuton pri bezono de komuna lingvo en la hodiaŭa mondo gvidis Joanna Filipowicz Choroszucha kaj Nina Pietuchowska. Pri heredaĵo de Zamenhof parolis Jarek Parzyszek. Okazis renkontiĝo kun ĵurnalisto Roman Dobrzyński kaj la promocio de lia nova libro, Strato Zamenhof, poste esperantlingva diservo dum kiu la koruso Kantylena kantadis liturgion en Esperanto.

    En la kulturdomo pli ol 100 personoj spektis E-koncerton de Kantylena kaj grupo Trio. La okkilograma naskiĝtorto estis farita de nia sponsoro kiel malfermita libro kun la surskribo “142a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof”.

    Kadre de la festo, en la pitoreska urbeto Tykocin (30 km de Bjalistoko), ni komune serĉis spurojn de Marko Zamenhof — la patro de Ludoviko.

    La plej grava punkto de nia aranĝo estis festa kunveno de la Bjalistoka Urbokonsilantaro omaĝe al la “Bjalistokano de la XXa jarcento” — Ludoviko Zamenhof. Prelegis prof. Hanna Konopka — direktorino de la Historia Instituto de Bjalistoka Universitato kaj eksprezidantino de Fondumo Zamenhof.

    Roman Dobrzyński montris sian novan filmon Ludovikoj en Brazilo kaj Kantylena kantis en Esperanto. En la grandega koridoro ni montris la ekspozicion pri Esperanto: mono, medaloj, poŝtmarkoj, libroj, turismaj broŝuroj. Ĉiuj partoprenantoj ricevis belegajn verdajn ventmuelietojn kun surskribo “Esperanto Bjalistoko”.

    La grandegan ĉambron plenigis gastoj, ne nur esperantistoj. Ĉiuj interesiĝis pri la programo. Ilia scio pri Ludoviko kaj pri lia pasio pligrandiĝis kaj ni esperas ricevi diversajn subtenojn en nia venonta E-agado.

    Kiam la emocioj ligitaj kun la organizado jam estis for, venis la tempo por pripensoj. Kia estus “la Esperantujo sen krokodiloj”?

    Ni rakontadas pri la granda, Esperanta familio. Ĉiu aranĝo estas por mi E-familia kunveno. Al la familio apartenas tiuj kiuj bonege parolas en Esperanto, sed ne venas, ĉar enuas en la konata socio. Aliaj pro manko de tempo partoprenas nur matenmanĝon. En ĉiu familio estas familianoj, kiuj “ne metas piedon sur la teron”, skribante sciencajn verkojn pri la venko de … kaj pri bezono forigi la krokodilojn. Daŭras komuna lamento pri manko de aktivuloj kaj malforteco de E-kluboj.

    Ĉi-okaze mi deziras saluti bjalistokajn krokodilojn. Ili estas la plej solidaj membroj de nia loka Esperantujo. Dank' al ili nia belega klubejo vivas. Ni kune ludas briĝon, ŝakojn, rigardas videofilmojn pri Esperanto, vojaĝas lande kaj eksterlande por partopreni E-aranĝojn. Mi estas certa, ke la kutimajn merkredajn kunvenojn partoprenos ĉiam dekkelkaj personoj eĉ se ne estas antaŭvidita konkreta temo, ĉar homoj kiuj venas, ŝatas unu la aliajn. Ĉu Ludoviko ne revis, ke homoj, sendepende de …?

    En 2001 mi partoprenis aranĝon, dum kiu oni diskutis “Ĉu krokodilo povas esti membro de la klubo?” Kompreneble — ne, estis ĝusta respondo. Mi ne protestis kaj sidis senvorte, hontante paroli kaj probable pro tio mi hontas ĝis hodiaŭ.

    Karaj, ĉu el via familio oni eliminas iun, kiu ne scipovas ellerni matematikon? Mi konsentas, ke matematiko estas necesa, tamen ĝi estas por kelkaj tro malfacila por ellerni. Permesu al la krokodiloj vivi en la familio. Ili ja akceptas la ideon de doktoro Esperanto sed malgraŭ tio ne sukcesas ellerni Esperanton.

    Dezirante, ke ĉiuj gekursanoj de viaj bazaj kursoj restu en via E-familio, eĉ se ili ne progresas

    Ela Karczewska
    dumviva krokodilino
    prezidantino de BES


    … en Malto

    (Nun) Festante sian 40-jariĝon (26 dec) Malta Esperanto-Societo invitis esperantistojn sendi poŝtkartojn kun gratulmesaĝoj, kaj samtempe partopreni konkurson. Pli ol 100 esperantistoj partoprenis. Jen la 3 lotumitaj partoprenantoj kiuj ricevos premie librojn pri Malto: Veronica Ascadi (Hungario); Ian MacDowall (Britio); kaj Esperanto 3000 (Belgio).

    La aranĝoj por festi la 40-jariĝon de la Societo finiĝis per Zamenhofbankedo, en kiu partoprenis 54 esperantistoj kaj amikoj, inter kiuj du eksterlandaj esperantistoj: s-ino Fukiko Mashimo (Japanio) kaj s-ro Touko Niemi (Finnlando).


    … en Odeso

    15–16 dec en Odeso kunvenis esperantistoj el kelkaj ukrainiaj urboj por la Odesaj Zamenhofaj Tagoj.

    Interalie, okazis koncerto en la Kverka salono de la Domo de Sciencistoj kaj demonstrado de filmo en Esperanto pri Dnestro. Sed la plej interesa programero estis konatiĝo kun la Odesaj katakomboj, kie dum la dua mondmilito estis partizanoj.

    Olga Gribovan


    … en Udmurtio

    Nun Esperanto estas instruata al 32 diversklasaj lernejanoj de Iĵevsk (ĉefurbo de Udmurtio, Ruslando).

    Okaze de la Zamenhofa Tago E-klubo Verda Elefanto en Iĵevsk okazigis festan kunvenon, kiun partoprenis klubanoj kaj gepatroj de junaj lernantoj. Funkciis ekspozicio de libroj, revuoj, fotoj kaj esperantaĵoj. Bronislav Ĉupin prelegis pri la vivo kaj agado de Zamenhof. Poste okazis koncerto kun partopreno de ĉiuj klubanoj.

    Bronislav Ĉupin
     


    Zamenhofa Tago en Hispanio… en Cheste

    Kiel kutime, 15 dec la valenciaj esperantistoj kuniĝis por festi la datrevenon de la naskiĝo de Doktoro Zamenhof, ĉi-jare en la vilaĝo Cheste.

    La antaŭan tagon okazis prelego por ĝenerala publiko en publika lernejo. Sabate okazis la kutima renkontiĝo, unue ĉe la memortabulo de la strato Doktoro Zamenhof, por fari kelkajn memorfotojn (vidu ĉi-dekstre), kaj poste en restoracio por konvene kaj en agrabla etoso festi tiun okazintaĵon, kun ĉeesto de trideko da samideanoj.

    Augusto Casquero


    … en la Kvinpetalo

    10–15 dec en la E-Centro Kvinpetalo (Francio) okazis konferenco pri Gaston Waringhien omaĝe al cent jaroj de lia naskiĝo kaj dek jaroj de lia morto.

    La ĉefprelegisto estis profesoro Michel Duc-Goninaz kiu bone konis Gaston Waringhien. Li vive kaj klere prezentis la multflankajn aspektojn de la verkaro de la elstara esperantisto. Dum sia tuta vivo Waringhien estis fama leksikologo, aŭtoro de vortaroj, gramatikisto, eseisto, poeto, talenta tradukisto el pluraj lingvoj, kaj … humuristo. La valora poeto estas malpli konata ol la eseisto ĉar li verkis pseŭdonime.

    Pierre Royer konatigis al ni, kiel Waringhien kapablis vivigi flandran pentraĵon kiun li aparte ŝatis, kaj Georges Lagrange per komparo de tradukoj de famaj poemoj detale analizis la tradukarton kaj la poeman teknikon. Thérèse Pinet prezentis anekdotojn pri nia fama samideano kies humuro neniam mankis. Legado kaj analizo de verkoj varmigis la korojn de la partoprenantoj dum ekstere ekregis vintra frosto.

    Lia foto konstante rigardis nin de la muro super la biblioteko kiun li donacis al Kvinpetalo.

    Dank' al la riĉa programo kaj la bonaj manĝoj, zorge preparitaj de Suzanne Bourot kun helpantinoj, la dudeko da partoprenintoj estis regalitaj spirite kaj korpe. Ĉio kontribuis al la frateca etoso de tiu aranĝo kaj de la Zamenhofa bankedo kiu brile kronis tiun fekundan semajnon.

    Maurice Sujet


    … en Tajvano

    Je la Tago de Zamenhof por konatiĝi kun Esperanto kaj provi lerni ĝin kunvenis 38 homoj el tre diversaj aĝoj kaj nacioj en sud-tajvana urbo Ping Tung. Ili ĝuis prelegojn de usonaj esperantistoj, Grego Kay kaj David Bell, nun loĝantaj en Tajpeo, kiuj rakontis pri siaj spertoj; lernis bazan E-gramatikon ĉe Wen Kuo, tajvan-devena kanadano; konversaciis kun Reza, iranano loĝanta en la urbo dum unu jaro; vizitis E-ekspozicion kaj fine ludis Bingon por gajni E-lernolibrojn kaj vortarojn.

    Post la festo oni vespermanĝis en proksima restoracio kaj diverslingve babilis i.a. pri Zamenhof, kies sespaĝa biografio antaŭ nelonge aperis en fama enciklopedio por tajvanaj infanoj.

    Kelkaj aliĝis al nova kurso kiu, paralele kun jama kurso, komenciĝis la postan sabaton.

    Nuntempe en la urbo kaj ĉirkaŭe Reza gvidas kelkajn kursojn. Li planas okazigi E-kurson en la lernejo, kie li instruas la anglan al ĉ. 400 studentoj en ok kursoj, kaj kie okazis la Zamenhof-festo kun subteno de la direktoro kaj kelkaj instruistoj, inter ili kelkaj lernantaj Esperanton.

    Reza Kheir-khah


    … en Tiĥvin

    20 dec en la E-klubo de Tiĥvin (Ruslando), okaze de la Tago de la Libro okazis libroekspozicio kaj librovendejo. Grupo de komencantoj scenigis rusan fabelon Bulpano. Tri spertulinoj prezentis kantojn. Vera Kandalinskaja ĝuigis la aŭskultantojn per romancoj en la franca lingvo. La plej aktivaj klubanoj ricevis donace antaŭ nelonge aperintan diskon kun kantoj en Esperanto.

    Zoja Kaĉalova


    … en Uralo

    Kiel kutime, 16 dec esperantistoj el Jekaterinburg kaj Niĵnij Tagil renkontiĝis en turisma centro Junitur (Jekaterinburg) okaze de la Zamenhofa Tago. La aranĝon prezidis Viktor Kudrjavcev; interalie, li gvidis kvizon pri la vivo de Zamenhof. Raja Jafasova prelegis pri Zamenhof, kaj Vladimir Terjoĥin rakontis pri la okazintaj kaj okazontaj aranĝoj en Esperantujo. Post la oficiala parto okazis vigla interkomunikado, kiun agrabligis teumado kaj vintrinkado.

    Vladimir Vyĉegĵanin


    … en Ivanovo

    15 dec en la E-klubo de Ivanovo (Ruslando) okazis festa kunveno. Ĝin partoprenis 26 personoj, inter kiuj ĉina esperantisto, d-ro Wang Huai Yu. Pri Zamenhof rakontis denaska esperantistino Maja Loskutova. La solena parto de la kunveno finiĝis per la “ceremonio de klubaniĝo”.

    Mirindaĵo por la “tradicie fianĉina urbo” — 6 junuloj aliĝis al la E-klubo (vidu sur la suba foto). Ne mankis gajaj lingvaj konkursoj kun spritaj scenaĵoj. La amikeca teumado kaj babilado kronis la memorindan vesperon.

    Tatjana Loskutova


    Refoje en IF

    De 27 dec ĝis 3 jan en Magdeburgo (Germanio) okazis la tradicia 18a Internacia Festivalo. La Festivalon partoprenis pli ol ducent geesperantistoj kaj ties familianoj el ĉ. 20 landoj — de Ruslando ĝis Brazilo.

    Por la kadra temo “Unu mondo — kvin kontinentoj” tre interesajn prelegojn prezentis dudek diverslandaj kompetentuloj, i.a. d-ro Werner Bormann (Germanio) kun prelegociklo “Tutmondiĝo”. Krom tio okazis amaso da tradiciaj kaj novaj programeroj, do, ĉiumomente, krom vesperoj, la partoprenantoj devis elekti inter tri-kvar efektive saminteresaj aranĝoj — prelegoj, ludoj, danc- aŭ kuirartaj kursoj. Kaj ne malgravas, ke post la dudekunua ĉiujn dezirantojn bonvenigis la plej esperanta drinkejo, la fama Knajpo.

    Magdeburgo prezentas apartan intereson por promenanta turisto kun siaj ĉarmaj stratoj, monumentoj, muzeoj — do, dezirantoj ĝuis multajn traurbajn promenojn kaj ekskursojn. Okazis ankaŭ tuttaga ekskurso al Wittenberg, la urbo, kie agis Martin Luther.

    Ni ĝuis la koncertajn vesperojn kaj certe la Novjaran Silvestran Balon, kiam la Novjaro venadis al ni kvarfoje: komence la rusa, poste — litova, mezeŭropa kaj brita. Ne restis jam forto por festi la usonan kaj brazilan.

    Jam la trian fojon mi partoprenas tiun ĉi brilan renkontiĝon, ĉiufoje trovante multon novan por mi. Kion do mi diru pri tiuj, kiuj ne rifuzas veni ĉi tien dum dek, dek kvin aŭ eĉ dum dek ok jaroj por renkonti la Novjaron en la rondo ne nur amika, sed jam preskaŭ familia. Cetere, multaj partoprenantoj venas kutime tutfamilie al la Internacia Festivalo.

    Do, mi volas esprimi koran dankon al la konstanta organizanto kaj animiganto de ĉiuj dek ok Internaciaj Festivaloj, Hans-Dieter Platz, pli konata al la IF-anoj kiel HDP, kaj diri, sen troa agitado, ke mi nepre strebos veni al la 19a IF.

    Irina Galicina


    Esperanto-Domo en BerlinoKultur-Centro Lichtenberg

    Post longa serĉado kaj kelkfojaj malsukcesoj dum aŭkcioj Johano Pachter kaj Peter Kühnel nun komune aĉetis loĝdomon en Lichtenberg. Ĝi situas proksime al la stacio Lichtenberg, bone atingebla ankaŭ por eksteruloj.

    Ĝi enhavas ses loĝejojn en tri ebenoj, de kiuj unu estas luita. En la korto troviĝas duebena dometo kun multe da spaco por kunvenoj, kursoj, biblioteko, arkivo …

    La domo ĝenerale estas en bona stato, antaŭ ĉ. 15 jaroj elspezige renovigita. Ĝia fasado konsistas el vidbrikoj malhelruĝaj kaj kornicoj ĉirkaŭ la fenestroj. Ankaŭ ĝi estas en bona stato kaj aspektas bele.

    Laŭ nuna plano tie baldaŭ loĝos Johano Pachter kaj la GEJ-oficejo havos sian oficejon en unu de la teretaĝaj loĝejoj. Aliaj loĝejoj estos ofertitaj al berlinaj Esperantistoj. Tiel ĝi eĉ sen pliaj planoj pri kunvenoj daŭre estos iel Esperanto-domo.

    Johano kaj Peter jam parte grandioze planas la estontecon de tiu ĉi objekto. Ankaŭ ŝanĝ- kaj aldonkonstruadoj ŝajnas eblaj. Sed certe necesos dum la proksima estonteco multe da puriga, ordiga kaj renoviga laboro, precipe en la korta domo. Intertempe jam okazis inaŭgura festo kun multaj Berlinaj kaj eĉ eksterlandaj gastoj.

    Beate Mielke


    Jubilea ĈESAT

    8 dec 2001 okazis en Urba muzeo de Ústí nad Labem (Ĉeĥio) jubilea 20a Ĉeĥa-Saksa Tago. Komence ĉiuj omaĝis per unuminuta silento s-ron Václav Vanc pli maljuna, kiu mortis vespere la 7an de decembro 2001.

    Antaŭtagmezon plenigis la prelega matineo. Siajn prelegojn prezentis Norbert Karbe (Germanio): Pri la historio de ĈESAT; Hans Joachim Giessner (Germanio): Mia esperanta vivo kaj esperanta tradukado; Jiří Laube (Ĉeĥio): Lingva problemo; Magdaléna Fejfičová (Slovakio): Miaj travivaĵoj dum la ekskurso Brazilon, Josef Kříž (Ĉeĥio): La rivero Elbo — nia ligilo en Eŭropon.

    Post komuna tagmanĝo en hotelo Palace sekvis libera interbabilado en simpatia historia muzea medio ĉe kafo, teo kaj vino kun gustumado de specimenoj de kristnaskaj cukeraĵoj plejparte el kuirejo de partoprenantoj.

    La distran kulturan programon malfermis prof. Novobilský per rememoro pri Zamenhof, al kiu estis dediĉita parto de la aranĝo. Poste kantis famajn operariojn, klasikajn kaj kristnaskajn kantojn Miroslav Smyčka kaj Kateřina Kudlíková. Sole violonĉelis 13-jara Vojta Urban. Ĉiujn pianakompanis lia patro Václav Urban. Věra Novobilská deklamis. La kulturan programon fermis baleto, kiun prezentis juna baletistino Štěpánka Vacková.

    -ijk-


    La Konsulo kunvokas la Parlamenton

    (HeKo) Konsulo Walter Żelazny oficiale kunvokas la unuan sesion de la Parlamento de la Esperanta Civito, konsistanta el du branĉoj: Forumo kaj Senato.

    La Forumo (pariteta asembleo de la establoj aliĝintaj al la Pakto) kunvenos 23 feb matene. En la tagordo situas interalie la akcepto de la novaj aliĝpetoj, la starigo de komisiono propononta la internan Foruman reglamenton, la elekto de la arbitracia instanco (Kortumo) por 2002–2003, la proklamo de la elektitaj senatanoj. La Forumaj laboroj finiĝos per la alparolado de la Konsulo. Tiu tagordero estas samtempe la unua de la Senata sesio.

    La Senato (19 civitanoj elektitaj per sekreta baloto de la voĉrajtaj individuaj establanoj) kunvenos la 23–24 feb tuj post la Forumo. En la tagordo situas, krom la inaŭgura alparolado de la Konsulo, la unuaj leĝproponoj — unuavice tiu pri la Registra Instanco, esenca por akiri la civitanecon. Estas antaŭvidita ankaŭ la prezento de la Kapitulo (Civita estraro), laŭ propono de la Konsulo.


    Vintraj Tagoj en marto

    La Vintraj Tagoj de la Esperanto-Asocio de Finnlando okazos 23–24 mar 2002 en Mikkeli, kiu estas la ĉefurbo de la gubernio Orienta Finnlando.
    La programo de la Vintraj Tagoj koncentriĝos ĉi-foje al literaturo. La Esperanta literaturo estas grava elemento en la lingvo. Ĝi ankaŭ estas la plej evoluinta parto de nia kulturo. Vi aŭdos poemojn, ankaŭ kantitajn poemojn, prezentojn, prelegojn kaj vi mem povos prezenti vian plej ŝatatan Esperantan libron. Kunprenu libron kaj ekvojaĝu en la literaturan mondon! Nia literatura ĉefĉiĉerono estos Aleksander Korĵenkov, eldonisto kaj redaktoro el Ruslando.

    La loko de la aranĝo estas Suomen Nuoriso-opisto (Paukkulantie 22, 50170 Mikkeli). Loĝado estas en unu- aŭ dulitaj ĉambroj kaj la prezo inkluzivas matenmanĝon. La kunvena paketo krome inkluzivas du lunĉojn, du kafojn kaj simplan vespermanĝon. La aranĝo komenciĝos per lunĉo sabate kaj finiĝos per kafo dimanĉe ĉ. la tria posttagmeze. Dimanĉe antaŭtagmeze okazos la jarkunveno de la asocio. Eblas ankaŭ alveni jam vendrede sed necesas antaŭanonci tion plejeble frue.

    Sabato: 12h00 Lunĉo. 13h00 Malfermo kaj prelego(j). 15h00 Kafo. 15h30 Prelego(j). 17h00 Kunvenoj. 19h00 Vespermanĝo. 20h00 Distra vespero.

    Dimanĉo: 9h00 Matenpreĝo. 9h30 Kontrolo de rajtigiloj. 10h00 Jarkunveno de EAF. 12h00 Lunĉo. 13h00 Prelego(j). Estraro respondas. 14h30 Kafo.

    Bv. aliĝi ĉe EAF (Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki).

    Anna Margareta Ritamäki


    Kanado parolu en Esperanto

    Radio Kanada Internacia (RKI) estas la oficiala voĉo de Kanado eksterlande. Nuntempe RKI esploras la eblecon aldoni novajn lingvojn al la jam ekzistantaj angla, araba, franca, hispana, kantona, mandarena, ukraina, rusa en ĝiaj elsendoj.

    Kanadaj esperantistoj komencis kampanjon por ke RKI elsendu rete en Esperanto. Ni kredas ke se ni ricevos apogon de la tuta mondo estos pli da ŝanco sukcesi. Ni invitas ĉiujn esperantistojn rete subskribi la petleteron je tiu adreso: www.chez.com/rki.

    Normand Fleury
    prezidanto de E-Societo Kebekia


    Al la maldekstra flanko de Sejno

    Instalita de pli ol 60 jaroj en la dudeka distrikto de Parizo, SAT-Amikaro aranĝas novan sidejon en la dek-tria distrikto, proksime al la Placo de Italio kaj la Granda Biblioteko de Francio. Miloj da personoj tiel vidos ĉiutage, kaj ankaŭ dum parto de la nokto, la vorton Esperanto kun ties signifo de la bulvardo Vincent Auriol (eksprezidento de Francio kaj amiko de Esperanto) kaj de la metrolinio “Nation — Etoile”, je kelkaj dekoj da metroj de la metrostacio “Nationale”, ekstertunela tiuloke.
    La nova sidejo
    La neceso de spaco pli vasta kaj pli taŭga por la kunvenoj, por la organizado de kursoj, staĝoj de la internacia lingvo Esperanto, kondukis la asocion al serĉado de lokalo pli adaptita al ĝiaj bezonoj por pli kontentigi la mendadon. Eblos akcepti dudekon da lernantoj, staĝanoj aŭ seminarianoj. Memserva restoracio situas je apenaŭ dek minutoj piede. Tute proksima estas la ĉina kvartalo. La alternativo kiun proponas Esperanto, kiam la kono de pluraj lingvoj, inter kiuj la angla, ne sufiĉas, restas ĉiam motivo por ĝin lerni.

    Henri Masson


    Kurte

    La retejo de Sveda E-Federacio registris 1 037 966 vizitojn dum 2001. (Nun)

    E-to estos denove parolata en la Eŭropa Parlamento kadre de Euroscola 19 mar k 17 apr 2002. (Esperantolehti)

    Opinisondo inter 411 lernejanoj k studentoj en La Roche-sur-Yon (Francio) evidentigis, ke 52% rigardas universala la anglan lingvon k 12% E-ton; 49% aprobas nedevigan instruadon de E-to en la eduka sistemo. (SAT-Amikaro)

    Microsofto lanĉis novan Windows XP. Unu el ĝiaj plej grandaj modernaĵoj estas nova surekrana prezento, kiu nomiĝas Luna; la E-literoj jam venas ene. (Nun)

    9 dec ricevis la nomon Gaston Waringhien la biblioteko de la urbeto Aigne, Francio. (Interredaktore)

    En la ekspozicio de sociaj organizaĵoj, kiu okazis 7–9 nov en la regionografia muzeo de Samara (Ruslando), funkciis E-stando. (M.Prilepskaja)

    E-to estas plurfoje menciita en la itallingva libro de G.C.Fighiera Kongresoj kaj entreprenaj kunvenoj. Manlibro por agado. (G.C.Fighiera)

    Sveda E-Federacio lanĉis informfolion en la sveda lingvo Esperanto JUST NU (E-to ĝuste nun). (Nun)

    Ĉarenta Asocio por E-to starigis 19 sep 2001 budon okaze de la Tago de Eldonistoj en Angouleme, Francio. (Heroldo de Esperanto)

    Aperis en la slovaka traduko de Ján Vajs la junulara romaneto de Tibor Sekelj Temuĝino, la filo de la stepo. (Esperanto)

    “La Traduk-premio de Japana Literaturo Esperanten” por 2001 estas asignita al Konisi Gaku pro traduko de Korusa suito: La ĉevalo de Motizuki de Ookawa Essei k Miyazawa Hazime; per la premio “Ossaka” JEI en 2001 honoris s-ron Tadacuna Nomra pro Japana-Esperanta Terminario de Biologio k pro aktivado en la distrikto Kumamoto. La premioj estis anoncitaj en la 88a Japana E-Kongreso (12-14 okt., Takarazuka) kiu havis 590 aliĝintojn, el kiuj 406 reale partoprenis. (La Revuo Orienta)

    José Siquara da Rocha donacis al Bahia E-Asocio (Brazilo) terenon 5000 m2. (Brazila Esperantisto)

    La estraro de ILEI anoncis ke pro maleblo garantii sufiĉan partoprenantaron en 2002 ne okazos ILEI-Konferenco. (Esperanto)

    Krom la malnova revuo Progreso, oficiala organo de la idista movado, en la lingvo Ido aperas ankaŭ Ido-Saluto (Germanio), Ido-Vivo (Britio), Letro Internaciona (Francio), La Kordiego Geyal (Nederlando); laŭ takso en la mondo estas ĉ. 500 aktivaj idistoj. (Tornado)


    Vide el Bruselo

    Lingva milito en Eŭropo

    Defendantoj de lingva diverseco kaj egaleco en Eŭropo iomete ripozis dum la Kristnaska periodo post la fiasko de eŭropaj politikistoj oficialigi la anglan kiel ununuran patento-lingvon en Eŭropa Unio.

    “Ni ne multe progresis, — bedaŭras Frits Bolkestein, nederlanda ano de la Komisiono, respondeca pri la eŭropa patento, — la problemo estis lingva”. Laŭ bruselaj fontoj, Bolkestein furiozas pro la “naciismo” kaj “egoismo” de eŭropaj registaroj kiuj ankoraŭ protektas siajn proprajn lingvojn. Kiel fervora defendanto de la angla, nederlandano Bolkestein timas ke ankaŭ la estona, hungara, pola, ĉeĥa kaj aliaj “strangaj” lingvoj devos esti akceptitaj kiel samrajtaj post kiam orient- kaj mez-eŭropaj landoj membros en Eŭropa Unio.

    Spite al la granda premo, sudeŭropaj diplomatoj ankoraŭ ne akceptas la proponon de la Komisiono laŭ kiu ankaŭ estos simbola ebleco uzi la germanan kaj francan kiel oficialajn lingvojn por eŭropaj patentoj. Por brito Jonathan Faull, proparolanto de la Eŭropa Komisiono, tiu oficiale “trilingva” solvo garantius kulturan diversecon. Hispana ministro Ramón de Miguel ne samopinias: “Eŭropa Komisiono devus havi la kuraĝon proponi ununuran lingvon, la anglan, por ĉiuj”. Dum la hispana prezidanteco de la Konsilio de Eŭropo, de Miguel provos trapuŝi decidon pri la oficialaj lingvoj, laŭeble dum barcelona kunveno en marto 2002.

    Umberto Broccatelli, italo kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, forte kritikas tiajn planojn kiuj favoras la anglan lingvon kiel patento-lingvon en Eŭropo. “Dum intertraktadoj en Bruselo, eŭropaj registaroj eĉ ne plu simbole defendas siajn lingvojn. Estas nekredeble, eŭropaj politikistoj akceptas ke usonaj firmaoj pagos malpli ol eŭropaj firmaoj por eŭropaj patentoj”, — plendas Broccatelli. Eŭropa Esperanto-Unio favoras solvon laŭ kiu eŭropaj firmaoj pagus la saman prezon uzante unue la proprajn lingvojn de siaj regionoj/landoj kaj poste tradukante en unu alian lingvon.

    Prezidanto de UEA, Renato Corsetti, ankaŭ italo, substrekas la kulturan kaj lingvan neprecon ke eŭropaj lingvoj restu oficialaj. “Se eŭropaj patentoj estos farataj nur en la angla, tio havos ege malbonan efikon pri la lingva diverseco tutmonde. Jam nun niaj lingvoj malfacile asimilas la alfluon de anglalingvaj vortoj”, — avertas Corsetti. Corsetti tre timas pri la lingva diverseco: “Se firmaoj tra la mondo nur farus patentojn en la angla, tiam neanglalingvaj lingvoj forte suferus kiel lingvoj de scienco kaj tekniko”.

    Tamen teoriumado pri lingva egaleco kaj diverseco, fare de esperantistaj moŝtuloj, ne multe influas eŭropajn politikistojn. Post la fiasko de la decembra renkonto, germanaj politikistoj nun akuzas sudeŭropanojn pri “egoismo” por defendado de siaj lingvoj. Tiele la germanoj dubigas la provon sekurigi profitdonan komercon por hispanaj kaj portugalaj patento-agentejoj, kiuj faras eŭropajn patentojn por latinamerikaj firmaoj. Aliflanke, sudeŭropaj firmaoj akceptas la anglan kiel ununuran patento-lingvon nur ĉar tiel iliaj konkurenculoj en franclingvaj kaj germanlingvaj landoj ne estos favoritaj.

    Kaj la oficialan starpunkton de la registaro de Ŝia Majesto Elizabeta II klarigas — evidente tute neoficiale — angla diplomato: “Ni ĉiam lasas al la eŭropanoj mem diskuti pri lingvaj problemoj”.

    Dafydd ap Fergus
    Manifestacio en Bruselo
    Dum manifestacioj en Bruselo, eŭropanoj ne protestis kontraŭ la altrudo de la angla kiel ununura eŭropa lingvo.


    Walter ZelaznyPri la Civito: ka unuan fojon publike

    Intervjuo kun Walter Żelazny:

    LOdE: Kion vi sentis eksciinte, ke oni elektis vin la unua Konsulo de la Esperanta Civito?

    : Unue mi pensis, ke la ideo de La Civito venkas. Due, ke ne facile estos ligi mian sciencan laboron de sociologo kun la soci-kultura aktivado. Feliĉe mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj.

    LOdE: Pasint-jare aperis multe da kritiko, plejparte verkita de tiuj, kiuj ne konsciis ke la Civito reale ekfunkcios nur en februaro, kaj kiuj kritikis nur sian imagon pri la Civito. Ekzemple, oni asertis, ke la Civito: (1) ridindigas Esperanton kaj ŝokas la esperantistaron pro la “kvazaŭŝtateco” (2) deziras reprezenti la esperantistojn internacie; (3) ne povas esti subjekto de la internacia juro; (4) estas direktita kontraŭ UEA kaj la Akademio, ktp. Bonvolu kiel la Konsulo, respondi al la kritikantoj.

    : La problemoj tuŝitaj en via demando venas de ies intencaj misinformoj, de manko de politika kaj socia kulturoj kaj scioj, kaj manko de la orientiĝo pri kio okazas surmonde. Do ĉio kune.

    Ekzemplo de intenca misinformo estas la aludo al la Akademio. Kiel la Civito povus esti kontraŭ la Akademio de Esperanto, se la Akademio estis ĉiam reprezentita per oficiala delegito en ĉiuj forumoj, inkluzive de la lasta en Sabloneto (tie ĉeestis oficiale prof. Carlo Minnaja)?

    Unue, se ni esperantistoj ne organizos nin kiel subjekto de internacia juro, ni pereos post du, tri generacioj. Tiuj kiuj diras pri kvazaŭŝtateco ne scias kio estas ŝtato kaj kio estas socio. Estas du malsamaj ordoj, la unua estas politika, la dua estas socia. Sed la politika ne ekzistas sen la socia kaj inverse. Tiun politikan “truon” devas plenumi la Civito. Ĉu vi volas ke Esperantio entute pereu? Nun ĝi troviĝas sur tia vojo, kaj se oni ne faros en ĝi necesajn reformojn, pli proksimajn al la Zamenhofa koncepto de la socio esperantistara, nia ekzisto estos en la sama danĝero, kiel la ekzisto de minoritatoj, kiuj ne sukcesis organizi sin politike.

    Due, kion signifas reprezenti esperantistaron internaciskale? Unue, mi demandas, kiu nin reprezentas nun kaj kie? Oni parolas ekz. pri Unesco, sed tiuj, kiuj fanfaronas pri tio ne diras la veron, ke ekz. UEA estas unu el mil organizoj, kiuj havas rilatojn kun Unesco. Do reale kie ni estas reprezentataj? Kie estas reale la lingvo Esperanto en Eŭropo, atestas la Internacia Jaro de la Lingvoj 2001. Esperanto estis menciita nenie. Poste Esperantistoj ploras, ne pro tio ke tiel estas, sed pro tio ke iu kuraĝis diri al ili la veron. Do mi ripetu: internaciskale, eŭropskale, ni ne ekzistas. Ni ekzistos nur kiam ni havos ion interesan por diri, sed ne tiam kiam ni postulos, ke oni ripetu, ke Esperanto devas venki. Tiel oni ne venkas.

    Trie, la subjekto de la internacia juro praktike hodiaŭ apartenas al la suverena ŝtato, sed jam oni konas esceptojn. Morgaŭ certaj ŝtatoj devos plilarĝigi sian formulon de la suvereneco je tiel nomata korporacio de la unuoj de la publika juro. Tion oni devas vidi hodiaŭ. Mi ne parolos pri aliaj ekzemploj kiel la Kavaliroj de Malto ktp. pro la manko da loko en LOdE. Mi ne povas eniri ĉi tie en la debatoj kie oni ne distingas la publikan, civilan juron de la internacia juro, socion de etno, identigon de klasifikado, naciecon de civitaneco, etnon de minoritato ktp. La mondo ŝanĝiĝas. Kiam vi hodiaŭ venas al banko, al tribunalo, al oficejo, vi demandas ekspertojn kion ili pensas pri tia aŭ alia via decido. En Esperantio al ĉiu ŝajnas, ke li/ŝi scias ĉion plej bone. Tion mi nomas la diktaturo de plebo. La rezultojn ni konas. Kion mi pensas pri tio, mi verkis en la longa eseo sur la paĝoj de LOdE.

    Kvare, mi nur diru, ke denove ni havas iun nekompreneblan psikan deviacion de homoj, kiuj jam faligis Esperantion kaj nun ne permesas preni al aliaj la stirilon. Ĉi tie temas nur pri tio. Kial ekzemple ne venas kritiko de SAT kontraŭ la Civito? Ĉar SAT estas organizo, kie ne okazas bataloj inter la burokratoj kaj la estraro. Simple mi opinias, ke dekomence oni ne multon komprenas pri la Civito kaj ne volas kompreni, servas al tio tuta propagando de homoj, kiuj jam delonge devis foriri en la ombron de la historio. Pri la Civito mi parolas la unuan fojon publike, ekstere de la paktintaj establoj, dum tie aŭ alie oni jam skribis, kondamnis, juĝis kaj diabloj scias ankoraŭ kion faris lige kun la Civito. Tiel en la mezepoko oni juĝis la sorĉistinojn, sed tiuj, kiuj faras tion hodiaŭ eĉ ne havas konscion pri tio.

    LOdE: Kvankam en Esperantujo apenaŭ ekzistas pura instruisto, propagandisto, artisto, lingvisto kaj aliaj tipoj (eble, krom la “eterna komencanto”), por kiu esperantista kategorio la Civito estas la plej proksima?

    : Nur Esperanto-parolantoj. Ne ekzistas aliaj kriterioj.

    LOdE: Blanke notis ke la Konsulo havos “iom tro da potenco” (Esperanto. 2001: 5, pĝ. 85). Ĉu vere?

    : Vere, la Konsulo havas grandan potencon kompare kun prezidantoj de multaj organizoj. Sed samtempe la Konsulo havas pli da respondeco kompare kun aliaj prezidantoj. Li dependas de la Senato. Li estas juĝebla kaj kondamnebla de la Kortumo. En la Civito ni volas eviti tion, ke la eventuala burokrata aparato faru malkaŝajn regulojn de la organiza vivo, kion ni konas de la historio de Esperantio kiel la puĉoj. Puĉoj ĉiam estis preparitaj inter oficistoj kaj puĉistoj kontraŭ iu(j)n.

    S-ro Blanke certe estas tre bona interlingvisto, sed bedaŭrinde neniuj liaj politikaj prognozoj efektiviĝis. Lasta ekzemplo estas la Civito. Do prefere ĉiu okupiĝu pri sia kampo.

    LOdE: La Blanka Listo, kiu malgajnis al la Verda, tamen estos reprezentita en la Senato. Kiun rolon havos la “opozicio”?

    : Temas pri la koncepto de la demokratio, ne la koncepto de la opozicio. La demokratio havas nur tiam sian pravigon, kiam plimulto respektas malplimulton kaj donas al ĝi samajn rajtojn informajn, kontrolajn kaj juĝajn. Tian rolon ludas la opozicio.

    LOdE: La Ondo eble estas la sola revuo, neligita al la Civito (kvankam iuj misprezentis ĝin Paktinta Establo), ofte aperiganta informojn pri la Civito. Kelkaj plendis ke per tio ni subtenas la Civiton, dum aliaj taksis nin laŭtparolilo de Roterdamo. Ni ŝatus scii kion pri tio pensas Walter Żelazny — ne kiel Konsulo, sed kiel nia regula abonanto.

    : Mi ĝis nun havis tre altan opinion pri LOdE. Nun mi vidas, ke ĝi havas iom da hezito, kiun pozicion preni lige kun la krizo de UEA, lige kun la fondo de la Civito ktp. Ĝis nun LOdE kuris kune kun la faktoj, nun ĝi atendas. Sed homoj ĉiam plendos. Mi rimarkis, ke pli bone estas perdi unu, du abonantojn, ol submetiĝi al ĉantaĝoj de certaj legantoj (ĝenerale ĉiam la samaj), ke vi faris tion aŭ alion. Vi kiel la redaktoro scias, ke la plej granda parto de la abonantaro estas tiel nomata silenta plimulto. Ĝi atendas de la revuo komentariojn, opiniojn. Ne inverse. Mi denove abonis vian revuon, kredante, ke ĝi baldaŭ retrovos la ĝisnunan ekvilibron. Ĉiu povas havi hezitojn kaj dubojn, sed ne eternajn pri la sama afero.

    LOdE: Preskaŭ samtempe kun la anonco pri la elekto de la Senato estis anoncita la rezulto de la elekto de “La Esperantisto de la Jaro”. Kiel vi taksas ĉi tiun rezulton?

    : Dekomence mi estis tre skeptika pri io tia kiel “Esperantisto de la Jaro”. Aŭ redakcio faras plebisciton kaj tiam mi scias, ke la legantoj de LOdE preferas ĉi-jare S-inon X pli ol S-ron Y, aŭ ni donas kriteriojn laŭ kiuj oni elektas iun. Mi ne konas tiujn kriteriojn. Ĉu oni elektas la Esperantiston de la Jaro pro tio, ke li bone manĝas aŭ havas verdajn okulojn? La lasta elekto de La Esperantisto de la Jaro, ŝajnas al mi la sama elekto, kiam oni elektis sekretarion de la Frankofonio Boutros-Boutros Gali, post kiam li devis foriri el UN. Tiam forte protestis multaj frankofonaj ŝtatoj, sed Parizo obstinis kaj nomis la novan sekretarion, poste en la protokolo oni legis, ke preskaŭ ĉiuj estis por. Jen mia komentario!
     


    ValencilandoLa valencia lingvo en danĝero

    La 10an de decembro oni festis la aprobon fare de la Ĝenerala Asembleo de UN de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj. Ĝia 2a artikolo, pri kiu esperantistoj estas speciale konsciaj, diras:
    “Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato”.
    Bedaŭrinde multaj el tiuj homaj rajtoj ne estas plene respektataj. Unu el ili estas nediskriminacio laŭ la lingvo. Multaj lingvoj en la mondo suferas persekuton, malhelpon, diskriminacion, maltoleremon.

    Unu el tiuj lingvoj estas la valencia, parolata de ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj en la Aŭtonoma Valencia Komunumo (Hispanio), regiono kun 4,2 milionoj da loĝantoj.

    La latindevena valencia lingvo estas pli ol miljara. Dum la mezepoko ĝi estis nomata “romanç pla”, “vulgara latina” aŭ “valencia romanco”. Dum la araba regado, kiu daŭris ĉirkaŭ ses jarcentojn, ĝi estis vaste uzata, sed la araba estis la lingvo de la altaj sociaj tavoloj, kaj la lokan uzis la malaltaj tavoloj. Ĉar la ĉefa lingvo estis la araba, la aliaj lingvoj tiam uzataj en Valencio (la valencia kaj la hebrea), suferis persekuton aŭ malfavoran situacion, ĉefe rilate al impostoj; la valencia romanco estis minoritata, kaj praktike ne ekzistas skribaj dokumentoj de tiu epoko.

    Biblia ParvaLa unua dokumento ekzistanta, verkita en la valencia lingvo estas Biblia Parva de sankta Petro Paskalo. Estas konate ke sankta Bernardo de Alzira, en la jaro 1180, antaŭ la kristana rekonkero, parolis al Ramón Berenguer la 4a en la valencia romanco.

    Post la kristana rekonkero (1238) tiu lingvo, poste nomita valencia, “eliris el la katakomboj”, kaj tuj komencis aperi riĉa literaturo en tiu lingvo, kiu dum la 15a jarcento estigis la “Oran Jarcenton de la Valencia Literaturo” — unu el la plej riĉaj kaj influpovaj en Eŭropo, kun verkistoj kiel Ausias March, Joanot Martorell, Roiç de Coerella, Elizabeto de Villena, Jordi de San Jordi k.a., kiuj ekde la komenco estis fieraj pri sia valencia lingvo (laŭ Sankta Vincento Ferrer “la dolĉa valencia lingvo”). La valencia kulturo estas riĉega en ĉiu kampo, ne nur lingva.

    La nuntempa situacio estas komplika kaj danĝera. Politikaj kaj ekonomiaj interesoj (ĉefe fremdaj) metas en grandan riskon tiun belan kaj historian lingvon. Valencio estas dulingva regiono, kie estas oficialaj la valencia kaj la kastilia (hispana) lingvoj. Inter la valenciaj civitanoj ne ekzistas lingvaj konfliktoj. Ambaŭ lingvoj estas oficialaj kaj respektataj de ĉiuj. La valencia popolo ĉiam estis tolerema, kaj kunvivado inter ĉiuj estis vere admirinda (kio ne okazas en aliaj regionoj aŭ landoj kun pli ol unu lingvo).

    La Statuto de Aŭtonomeco de la Valencia Komunumo (Regiona Konstitucio) aprobita de la valencia kaj hispana parlamentoj, deklaras:

    “7.1. La du oficialaj lingvoj de la Aŭtonoma Komunumo estas la valencia kaj la kastilia. Ĉiuj rajtas ilin koni kaj ilin uzi.

    7.2. La Valencia Registaro garantios la normalan kaj oficialan uzadon de ambaŭ lingvoj, kaj metos la necesajn rimedojn por certigi ilian konon.

    7.3. Neniu povos esti diskriminaciata pro sia lingvo”.

    Kiel ekzemplon de toleremo oni povas mencii, ke en la Valencia Komunumo ĉiuj gepatroj povas libere kaj senprobleme elekti por siaj gefiloj lernejon kun instruado nur en la valencia lingvo, kaj la kastilia kiel studobjekto, aŭ lernejon kun kastililingva instruado, kaj kun la valencia kiel studobjekto. Ne ekzistas lingva diskriminacio en iu ajn socia medio. Ankaŭ en la universitato eblas libere elekti lingvon, sen iu ajn devigo aŭ malavantaĝoj por la parolantoj de unu aŭ alia. Ankaŭ eblas ekzameniĝi senprobleme en iu aj el tiuj lingvoj (tio ne okazas en aliaj dulingvaj regionoj de Hispanio, kie la parolantoj de unu aŭ de alia lingvo estas diskriminaciataj, eĉ devigataj lerni kaj ekzameniĝi nur en unu el ili).

    La plej granda danĝero por la valencia lingvo estas la konstantaj atakoj, amasa propagando, politikaj kaj ekonomiaj premoj, venantaj de ekstere (kaj foje eĉ de interne) kontraŭ la loka lingvo. Inter la plej danĝeraj atakoj troviĝas dum la lastaj jardekoj la intenco konvinki homojn, ke la miljara valencia lingvo fakte estas dialekto de alia, sufiĉe konata, lingvo. Oni proklamas ke la valencia lingvo ne ekzistas, kaj ke fakte ĝi estas nur la maniero nomi “alian lingvon” en Valencio. Amaso da mono kaj rimedoj cirkulas tra la tuta mondo, venante ĉiam de la sama fonto, por konvinki homojn pri la neekzistado de la valencia lingvo.

    Tiu politiko estas ja sufiĉe bone konata. Ekzemple, en Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Ukrainio kaj kelkaj aliaj (feliĉe ne multaj) landoj oni intencis konvinki ke la ĉeĥa kaj slovaka estas unusola lingvo kun unu dialekto, same kiel la serba kaj la kroata, aŭ kiel la rusa kaj la ukraina, iam la galega kaj la portugala, ktp. Laŭ tiu teorio unu lingvo estas dezirinda, kaj la alia estas nur dialekto aŭ malkorekta uzado de la ĉefa lingvo, tute ne dezirinda. Feliĉe en tiuj landoj jam ne ekzistas la problemo. Valencianoj, kiuj defendas sian lingvon, nuntempe estas insultataj kiel “malkleruloj”, “fanatikuloj”, “secesiistoj”, “malprogresemuloj” ktp. Por tiuj, kiuj insultas (malnova fenomeno en la mondo kaj historio), ekzistas nur sia propra intereso, sen respekto al la rajtoj kaj liberaj decidoj de la aliaj.

    La valencia popolo nur deziras esti respektata rilate sian lingvon, kulturon, ktp, same kiel ili respektas ĉiujn lingvojn kaj popolojn. Ili petas ke neniu fremda homo, grupo, instanco, politika partio, registaro, entrudiĝu en la valenciajn aferojn, kaj ke ĉiuj respektu la fakton ke nur la valencianoj rajtas decidi pri sia lingvo kaj kulturo. La leĝoj kiujn la valencianoj donis al si mem, kaj la historio, estas sufiĉe klaraj. Neniu rajtas ataki la rajtojn de la valencianoj kiel popolo.

    Ni, esperantistoj, defendu la lingvan diversecon kaj la homajn rajtojn.

    Augusto Casquero


    Trompistoj ekzistas ĉie

    Dum la lastaj semajnoj alvenadas akuzoj kaj kontraŭakuzoj pro la trompadoj de esperantistoj niĝeriaj. Iu eĉ akuzis Esperanto-Federacion de Niĝerio (EFEN).

    Unue, mi, nome de EFEN, kiel unu el la kuratoroj de la asocio, pardonpetas pro la misfaroj de niaj samlandanoj, lastatempe kun kunlaboro de iuj esperantistoj. Ni hontas pri la tuta afero sed neniam kunlaboras nek konas la trompistojn. La plej hontinda flanko estis ke oni laste trompis la patrinon de la Esperanto-movado en Niĝerio s-inon Helga Farkuoye.

    Dum mi skribas ĉi tiun mesaĝon bedaŭrinde en fora Britio, la amikoj hejme, ĉefe la sekretario de EFEN, Benjamin Ejiogu, klopodas por malkovri la aĉulojn kaj ni nepre sukcesos.

    Dum miaj vojaĝoj ekde julio en Skotlando, Nederlando, Belgio kaj Francio, mi donis multajn konsilojn al la Esperantistoj. Oni trompos vin nur se vi estas avida. Por via informo, ni jam savis multajn homojn de tiaj uloj trompantaj. Mi ne mencios nomojn sed tiaj homoj en Italio, Israelo, Usono, Germanio, ĉiuj esperantistoj, konfirmos. Ili saviĝis ĉar ili kontaktis nin.

    Lastatempe oni eĉ diris, ke ni donas la jarlibrojn al la uloj. Kiom da niĝerianoj ricevas la jarlibrojn? Kiom da leteroj perdiĝis survoje al ni? Ni devas kompreni la situacion antaŭ ol ekakuzi. Se vi ion sendas neregistrite al ni, ĝi perdiĝos… Se en Esperanto aŭ angla iu sendis al vi ion, kion vi suspektas, kontaktu nian landan asocion EFEN aŭ s-ron Gbeglo Koffi. Ni traktos la aferon. Jean Balaga el Kamerunio diris ke oni volis trompi lin ĉe la landlimo de Niĝerio. Ankaŭ mi estis trompita de kameruniaj ĝendarmoj tie, ĉar kutime oni kredas en suda Kamerunio, ke ĉiu biafrano (ano de la etno Igbo de Niĝerio) estas riĉulo.

    Trompistoj ekzistas ĉie, eĉ en Londono kie mi restas momente. Por viaj informoj, la plejmulto de afrikanoj povas facile akiri Niĝerian internacian pasporton. Do, estas multaj kiuj estas niĝerianoj papere sed tute ne aŭtentaj niĝerianoj… Mi jam renkontis gananojn kun niĝeriaj pasportoj, ankaŭ beninanojn, togolandanojn ktp.

    Ni faras nian eblon sed sciu ke ankaŭ eĉ niĝerianoj estas viktimoj de trompado. Mi tie ĉi ne defendas la agojn de homoj kiuj uzas nian nomon kaj laste nian asocion por trompi. Ni laboros por malkovri la trompistojn kaj samtempe protekti niajn senkulpajn samideanojn. Oni aprezu tion. Mi kredas ke la amikoj, kiujn ni helpis, konfirmos ĉi tiun informon. Vi perdos nenion se vi informiĝos ĉe alia niĝeriano pri komerca propono veninta al vi el Niĝerio. Kontaktu nian landan asocion EFEN. Ankaŭ s-ro Gbeglo Koffi povas helpi vin.

    Prince Henry Oguinye (Niĝerio)


    Ne malutilu al la vivmedio!

    La tragikaj okazoj, kaŭzitaj de homoj dum la tuta mondhistorio, montras, ke io misas en la homa socio. Miaopinie, la problemo ekzistas pro la manko de ĉieakceptita etika principo. La sekvanta principo ŝajnas al mi taŭga: La homo bezonas bonan vivmedion por esti feliĉa. Se oni venenas la vivmedion, oni malutilas al homoj, malfeliĉigante ilian vivon kaj malhelpante ilian funkciadon en la socio. Ĉi tiu venenado de la vivmedio estas nomata “poluo” kaj la veneno estas nomata “poluenzo”.

    Kiam la poluo estas per aldono de, ekzemple, kancerogenaj substancoj en la vivmedion, kemiaĵoj estas tiuokaze la poluenzoj. Sed homoj, kies evidenta metio estas malutilo al aliaj homoj, aŭ pere aŭ senpere, estas ankaŭ poluenzoj, ĉar ili, tute same kiel venenaj kemiaĵoj, kaŭzas malutilon en la homa vivmedio.

    Mi proponas kiel ĝeneralan etikan regulon: Ne malutilu al la vivmedio.

    Laŭ ĉi tiu regulo, la sekvantaj aferoj estas neetikaj: Aer-, akvo-, kaj grundpoluo. Brupoluo, murskribaĉoj, kaj disrubado. Troa nask(ig)ado de infanoj, aldone al la jam tro granda mondloĝateco. Malatento pri la edukado de siaj infanoj aŭ edukado de ili esti neetikaj. Vendado kaj uzado de narkotaĵoj. Malzorgemo en farado de aferoj, kiuj tuŝas aliajn, kiel metio aŭ veturigado. Murdado kaj perforta alproprigo aŭ detruado de la propraĵoj de aliaj. Ĉi tiu listo klare ne estas kompleta, sed mi inkludis la aferojn, kiuj al mi ŝajnas la plej gravaj.

    La punado aŭ laŭbezona forigado de homoj, kiuj malobservas la etikan regulon, se ĝi estas farata de respondeca organizo, estas prava, ĉar ĝi subtenas la etikon, sed ĝi estas tre multekosta je mono, tempo, kaj eĉ homaj vivoj. Se ĝi estas farata de unu nacio kontraŭ alia, ĝi elvokas la primitivajn reagojn de reprezalio kaj milito. Plej bone estus, se ĉiuj homoj komprenus, ke estas je ilia plej granda avantaĝo esti etikaj, t.e. ne malutili al la vivmedio. Verŝajne, mi konfesas, tia ĝenerala kompreno neniam okazos, sed el ĉio tio almenaŭ venis bonega nova sakrovorto: Anstataŭ “hundinido!” oni povus nun diri, pli trafe, “poluenzo!”

    Maurice Wittenberg (Usono)


    Vasilij DevjatninSamideanoj

    Satiroj en prozo de Vasilij Devjatnin

    Ni aperigas ĉi tiujn satirojn okaze de la 140a naskiĝdatreveno de Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin kaj prelude al la baldaŭa eldono de la Kvinpinta Stelo — antologio de primovadaj humuraĵoj kaj satiroj.
     

    Verkisto-poeto

    Forpasis jam du monatoj, de kiam li komencis la studadon de Esperanto. Li perfekte ellernis la lingvon, kaj sekve … li devas fariĝi Esperanta verkisto-poeto, — nepre poeto, ĉar Esperanto estas mirinde oportuna por poetoj: oni ne devas ekzemple longe serĉi rimojn, estas nur necese ellerni parkere la sufiksojn, kelkajn sufiksojn!..

    La samideano kuras en proksiman butikon, aĉetas dikan kajeron, provizon da inko kaj plumoj, altabliĝas kaj skribas “Esperantan himnon”:

        Vivu nia kara Esperanto!
        Mi estas via geamanto!
    En la tuta mondo li nun disvastiĝis,
    Ĉiu prudentulo nun al li aliĝis,
    Ektriumfis multe tuta la homaro,
    Ĉar ĝi ekfariĝis granda amikaro!
    Ĉiu nune vivos en la amikeco,
    Forgesinte tute pri la malpaceco.
    Ĉiu nia nuna kontraŭbatalulo
    Estas sendispute granda malsaĝulo…
    ktp.

    La talenta poeto dum unu vespero plenigis kelkajn paĝojn de sia kajero kaj, traleginte sian laboron, trovis nur tri eraretojn: li dufoje nomis Esperanton “li” anstataŭ “ĝi”, kaj sin mem “geamanto”.

    Jam post unu monato dikega libro estis preta, — li nur ne povas trovi entrepreneman homon, kiu aperigus lian sterkon… pardonu: mi volis diris “verkon”!

    Nu, kion fari! Tia estas la sorto de ĉiuj veraj talentoj en la nuna ne kultura epoko!


    Gramatikisto

    Simile al sia kamarado poeto, ankaŭ li dum kelkaj monatoj profunde studis Esperanton. La ideo de lingvo internacia ĝenerale al li tre plaĉas, kaj d-ro Zamenhof sufiĉe sprite efektivigis tiun ideon. Tamen la fako pri afiksoj ne povis plene kontentigi la gramatikiston. Ekzemple: sufikso er signifas malgrandan parton, elementon de objekto. Tre bone, sed tiaokaze estas necese ŝanĝi ĉiujn radikvortojn, kiuj finiĝas per er, ĉar alie multaj vortoj havas duban sencon. Efektive; se mi diros papero, kulero, kolero, sukero, — nespertaj esperantistoj povas pensi, ke mi parolas pri eroj de papo, kulo, kolo, suko.

    Ankaŭ sufikso ing iafoje estas uzata ne tute ĝuste. Ekzemple, piedingo ne estas speco de ringo, pendanta sur rimeno ĉe la selo, kiel klarigas Kabe en sia “Vortaro de Esperanto”, sed povas esti nur ŝtrumpo, ĉar oni enŝovas en ĝin piedon, same kiel “maningo” devas signifi ganton.

    Sufikso an ankaŭ ne estas bone elektita, ĉar se mi, ekzemple, aŭdas la vorton “Rumano”, mi tute ne scias, ĉu oni parolas pri loĝanto de Rumanujo, aŭ pri adepto, amatoro de rumo?

    Same malbonaj estas kelkaj aliaj sufiksoj. Jen — kelkaj specimenoj: “dieto” — sindeteno de manĝaĵoj, aŭ malgranda dio? “Kolego” — granda kolo, aŭ kamarado? “Kometo” — astro, aŭ malgranda komo? Se ni logike pensas, ni devas nomi komon kometo, kaj kometon — komo, aŭ eĉ komego, ĉar ĝi estas treege granda. Sed prenu, ekzemple, la vorton veterinaro, kiu signifas kuracisto de bestoj. Se vi esploros ĝin gramatike, vi tuj vidos, ke en Esperanto ĝi havas tute alian signifon. Efektive: la radiko — vet; er — sufikso por elemento; in — virina sekso; ar — kolekto da samspecaj objektoj; o estas finiĝo; sekve veterinaro estas ne bestkuracisto, sed kolekto da virinseksaj eroj de veto — tute sensenca vorto! Do, similaj sufiksoj devas esti ŝanĝitaj aŭ almenaŭ devas esti anstataŭitaj la konformaj vortoj de la komune uzataj Esperantaj vortaroj; sed tio estas jam speciala tasko de niaj vortaristoj.

    Tiamaniere la gramatikisto estis esploranta Esperanton. Nun li estas okupata per verkado de sia propra gramatiko, kiu espereble aperos je la miljara jubileo de Esperanto.


    Korespondanto

    En poŝtoficejo mi renkontis mian amikon B., kiu antaŭnelonge fariĝis fama esperantisto. Sur la ĉapelo li havis verdan rubandon kun granda verda stelo kaj kun surskribo “Esperanto” en la kravato — pinglo kun stelo; en la butontruo de l' surtuto — ankaŭ stelo. Li ĝoje salutis min:

    — Bonan tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?

    Mi volis laŭ kutimo saluti lin per manpremo, sed ambaŭ liaj manoj estis troplenigitaj per korespondaĵoj, kiujn li komencis ŝovi en leterkeston. Mi kalkulis: estis sepdek tri leteroj kaj poŝtkartoj.

    — Kio ĝi estas?

    — Ho, kara amiko, ne demandu! Estas la respondoj al gesamideanoj. Mi sendis mian adreson al 68 Esper. gazetoj, kaj nun mi ricevas centojn da leteroj kaj poŝtkartoj, kiujn mi devas respondi!

    Li forprenis la ĉapelon kaj forviŝis la ŝviton per la stelumita naztuko kun surskribo “Esperanto”.

    Mi ne sciis, kion respondi kaj diris:

    — Jes, la laboro ne estas facila, sed… sed la fruktoj estos agrablaj… Tamen, ĝis la revido!

    — Unu momenton! — li diris per petanta voĉo. — Ĉu vi ne havas korespondanton sur la insulo Borneo? Vidu, mi havas unu sur Javo, apud Borneo, sed…

    Mi forkuris…

    (Laŭ: Devjatnin V.N. Unuaj Esperantaj Satiroj. – Leipzig: Esperanto-Propaganda Instituto, [1914].)


    Nia libroproduktado: jaro 2001

    Tradicia revuo de Aleksander Korjenkov

    Ĉiujare La Ondo resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Sed malgraŭ la mankoj ĉi tiu statistikado, ĉe kiu multe helpas István Ertl, donas imagon pri la stato de libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj por kelkaj jaroj.

    Kutime, sed pli “dike”

    Mi komencu per pasintjara citaĵo: “ĉiujare aperas pli ol 200 libroj en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 25 mil. Tiu nombro ne estas falanta. Ĉar, supozeble, ne ĉiuj libroj estas registrataj en Roterdamo … ne estus troigo diri, ke en Esperantujo ĉiun labortagon aperas almenaŭ unu nova libro”.
     
     
    1991
    1992
    1999
    2000
    Sume aŭ averaĝe*
    2001
    Nombro de libroj en/pri Esperanto
    222
    205
    208
    235
    2107
    222
    Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
    26.091
    25.789
    24.460
    25.869
    251.276
    31.520
    Nombro de la eldonintoj
    118
    126
    117
    110
    650
    109
    Averaĝa paĝonombro de unu libro
    131
    103
    120
    109
    *120.3
    142
    Averaĝa prezo de unu libro (NLG/EUR)
    16.1
    15.9
    18.6
    20.8
    *18.08/8,22
    €11,2
    Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Esperanto
    36
    36
    28
    22
    296
    32
    Originala beletro
    30
    34
    23
    22
    258
    21
    Traduka beletro
    44
    31
    46
    72
    458
    57
    Planlingvistiko kaj esperantologio
    25
    27
    19
    19
    229
    26
    Esperanto (historio, kulturo, movado k.s.)
    27
    18
    32
    30
    241
    21
    Politiko, historio, filozofio
    21
    17
    9
    30
    166
    22
    Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
    18
    13
    25
    13
    182
    17
    Religio
    8
    12
    13
    10
    105
    6
    Aliaj temoj
    13
    17
    13
    17
    172
    20

    Kvankam la rezulto estas kutima, la averaĝa libro iĝis en 2001 pli ampleksa kaj … pli multekosta. En 2000 nur tri eldonejoj produktis pli ol mil paĝojn, ĉi-jare — ok, inter ili du germanaj eldonejoj. Ponto eldonis diservan kolekton Adoru, kies amplekso (1472 paĝoj!) superas PIVon. Georg Olms feliĉigis nin per unulibra reeldono de du planlingvistikaj verkoj de Louis Couturat kaj Léopold Leau kaj per represo de kvar jarkolektoj de volapuka revuo Zi vol Lölik. Aĉetontoj sciu, ke la du volumegoj de Georg Olms kune kostas pli ol 300 eŭrojn.

    La epoko de Chmielik daŭras

    Denove ni havas pli ol cent eldonantojn (109). La pli multaj regalis nin nur unu fojon, kaj pluraj el ili efektive laste aperis kaj neniam plu reaperos en la statistiko, ĉar krom eldoni libron oni devas ĝin ankaŭ vendi… Tio estas malpli facila.

    La duan fojon sinsekve la plej aktiva eldonejo estas Libro-Mondo de Tomasz Chmielik, ĉar la libroservo de UEA surmerkatigis plurajn numerojn de La Epoko el la komenco de la 1990aj jaroj. Sed laŭ la suma paĝonombro, la 35 broŝuroj de Libro-Mondo estas je la sesa loko — ĉi tie avangardas UEA kaj la slovaka aktivulo Ernesto Geleta (nova nomo en nia statistiko).

    2001. Libroj 2001. Paĝoj

    Libro-Mondo (Pollando) 35
    E.Geleta (Slovakio) 13
    UEA (Nederlando) 10
    Iltis (Germanio) 8
    Impeto (Ruslando) 7
    FEL (Belgio) 6
    Sezonoj (Ruslando) 6
    Fonto (Brazilo) 5
    JEI (Japanio) 3
    Al-fab-et-o (Svedio) 3

    2001. Paĝoj

    E.Geleta 1854
    UEA 1854
    G.Olms (Germanio) 1491
    Ponto (Germanio) 1472
    Fonto 1280
    Libro-Mondo 1204
    JEI 1044
    FEL 1034
    KAVA-PECH (Ĉeĥio) 893
    Sezonoj 864
    Malgraŭ la duafoja “venko” de Chmielik, UEA retenas la unuan lokon en la resuma listo por la lastaj dek unu jaroj. Sed eble la eldonagado en Roterdamo ŝrumpetos pro la lastatempaj kadraj ŝanĝoj en la Centra Oficejo — ja ĝuste la oficistoj, ne la estraranoj, okupiĝas pri la libroeldonado.

    Estas interese, ke nur Ruslandon en ambaŭ listoj reprezentas po du eldonejoj. Kaj ankoraŭ la 24 libroj de Ludovikito, kiu ne eldonas librojn dum kvar jaroj, paĝonombre superas ĉiujn.

    1991-2001. Libroj

    UEA 82
    Libro-Mondo 76
    Fonto 60
    FEL 60
    ĈEL (Ĉinio) 49
    Sezonoj 46
    Impeto 39
    UFE (Francio) 38
    Pro Esperanto (Aŭstrio) 37
    Al-fab-et-o 34

    1991-2001. Paĝoj

    Ludovikito (Japanio) 11047
    ĈEL 9715
    Fonto 8569
    UEA 8437
    FEL 7951
    Sezonoj 7196
    Impeto 5494
    UFE 5430
    Magyar Államvasut. (Hungario) 5285
    KAVA-PECH 5160
    Germanio super ĉio

    La duan jaron sinsekve Pollando eldonis plej multe — denove 45 libr(et)ojn. En Germanio aperis nur duono de tiu nombro (22), sed la lando de Gutenbergo atutis paĝokvante (5875 paĝoj kompare kun 2805 en Pollando). Laŭ Laste aperis en 33 landoj oni eldonis librojn en 2001, kaj neniu libro aperis, ekzemple, en Finnlando, Israelo, Jugoslavio, Norvegio kaj Litovio (la nova litova lernolibro ankoraŭ mankas en la libroservo de UEA). Laŭ la 11-jara rezulto Germanio estas la unua, Francio la dua; Pollando proksimiĝas al ili. Estas interese, ke pli ol duono de la libroj (52,9%) aperis en la unuaj ok landoj, ĉiu el kiuj ekde 1991 eldonis pli ol 100 librojn.

    1991–2001. Libroj

    Germanio 231
    Francio 207
    Pollando 171
    Nederlando 164
    Brazilo 128
    Ruslando 126
    Japanio 103
    Italio 102
    Hungario 95
    Usono 93

    1991–2001. Paĝoj

    Germanio 28895
    Francio 25121
    Japanio 21687
    Brazilo 18782
    Ruslando 16492
    Nederlando 15433
    Hungario 15226
    Italio 13783
    Ĉinio 12064
    Pollando 11578
    La Zamenhofa lingvo kvaraloke

    Per la 19 tradukoj el Icĥok Lejbuŝ Perez la jida lingvo denove estas nia ĉefa fontolingvo. Po 11 libroj tradukiĝis el la angla kaj pola lingvoj.

    Rezulte la jida lingvo kun 44 libroj estas jam en la kvara loko por 1991-2001 post la franca (84 libroj), angla (78) kaj germana (61). Vere, oni prave diras, ke nenio mensogas pli ol la statistiko — ja fakte temas pri 44 mallongaj noveloj, kiuj povintus aperi kiel nur unu aparta volumo. La nacian lingvon Zamenhofan sekvas lia landa lingvo — la pola (39), sekvas la ĉina (38), portugala, rusa (po 36). 33 libroj estis tradukitaj el Esperanto en etnajn lingvojn.

    Bonan legadon!

    Foto el CO UEA
    Tomasz Chmielik (dekstre sur la foto) mem eldonas siajn tradukojn en Libro-Mondo, sed La lada tambureto, kiun li prezentas en la supra foto, aperis en la Nigra Serio de KLEKS. (Fotis F.L.Veuthey/UEA)


    La 20an de decembro 2001 en Kaliningrad ĉe la Domo de Artoj estis inaŭgurita la unua en Ruslando memorsigno dediĉita al Nikolaj Gumiljov (1886–1921), ekzekutita de bolŝevistoj antaŭ 80 jaroj. La elekto de la loko ne estas hazarda. Kvankam pro la malsanaj okuloj la poeto estis liberigita de la armea servo, li libervole aliĝis al kavaleria regimento. Gumiljov partoprenis la unuan mondmiliton en Orienta Prusujo kaj pro sia heroeco ricevis du krucojn de Georgo. (HaGo)

    Sur la foto: skulptisto Nikolaj Frolov prezentas sian kreaĵon. (Foto de Jelena Ĉepinoga)

    Foto de Jelena Chepinoga

    Nikolaj Gumiljov

    La sesa senso

    Belegas vino, kiu amas nin,
    en forno bakiĝanta bona pano,
    kaj ankaŭ turmentanta nin virin',
    donanta, tamen, poste ĝuan amon.

    Sed kion faru ni pri ruĝo de aŭror'
    en la malvarma alta firmamento
    kun la kviet' senlima, kaj pri la valor'
    de la senmorta poezia testamento?

    Ne eblas manĝi, trinki, kisi en pasi',
    momento tuj senspure malaperas,
    impetas ni kun ve' — sed la vizi'
    de la kompren' preteras kaj preteras.

    Kiel knabet', sinforgesinte por la hor',
    knabinojn gapas baniĝantajn en rivero,
    nenion dume komprenanta pri amor',
    jam turmentiĝas pro dezirmistero;

    kiel mukoza ul' sub prafilik',
    strebanta nekonscie alton montan,
    per blek' senpova kaj per dorsa tik'
    aŭguris venon de flugil' estonta;

    do, tiel dum epokoj, puŝ' post puŝ',
    sub la lancet' de la naturo, arto, menso,
    torturas karnon kaj spiriton la akuŝ'
    de la organo por la sesa senso.

    Tradukis el la rusa Nikolao Gudskov

    Pro ĉi traduko Nikolao Gudskov iĝis laŭreato de Liro-2001 en la branĉo Traduka Poezio.


    Novaj libroj

    Tezuka Osamu. La Flambirdo. Futuro / Tradukis el la japana Konisi Gaku. — Toyonaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 2001. — 295 pĝ., il.

    3404 p.K. La terglobo estis rapide mortanta. — Iam tie ekzistis potenca imperio, oceano plenplena de lazura akvo, kaj abundis feliĉo, trankvilo kaj himno al la amo de ĉiuj vivaĵoj — Sed nun — restas nur marĉoj sporadaj — kun bestetoj senvigle vagantaj, — kaj krome senlime sin etendas dezerto …

    ktp. La tradukinto nomas la ĝenron mangao. Fakte bildromano. Futuro estas la dua parto de ĉi tiu bildromano. Ĝia tempo estas jaro 3404 p.K. La tradukinto sukcesis krei flue legeblan verkon, aparte pro la multegaj onomatopeoj. La eldono postulis amason da laboro, ĉar la japana foliumado kaj legodirekto estas malsimila al la eŭropa.


    Carmel Mallia. Malto. — Żabbar: C.Mallia, 2000. — 18 pĝ., il.

    Multaj kapablas tuj montri Malton surmape kaj diri ion pri la Ordeno de Sankta Johano (kiu ruso ne memoras la kavalirecon de caro Paŭlo?), sed nur nemultaj sukcesas nomi almenaŭ tri eminentajn maltanojn aŭ tralegi — ne traduki, nur tralegi! — kelkajn maltajn vortojn (ekz-e, “Ghawdex” [Aŭdeŝ]). Eble oni scios pli multe pri Malto, leginte la broŝureton de Carmel Mallia, kiu fakte estas teksto de lia prelego en la Montpeliera UK (1998). Kaj sciu ke:

    Samkiel la artistoj kaj verkistoj alilandaj, la maltaj artistoj kaj verkistoj rigardas la mondon el tute nova perspektivo.


    Andrzej Grzębowski, Tomasz Jan Kudrewicz, Mirosław Pankowski. Poŝ-atlaso de Monda Turismo. — Bydgoszcz: Monda Turismo, 2001. — 20 pĝ., il.

    La atlaso prezentas la politikan dividon de la mondo kun 239 landoj (suverenaj ŝtatoj kaj dependaj teritorioj), kiuj estas registritaj de ISO kaj havas apartajn simbolojn laŭ ties normo 3166. Bona materialo por niaj akademianoj, kiuj estas aparte sentemaj pri la landnomoj!

    Krome enestas mapo de tempozonoj, administra mapo de Pollando, urboplano de Bydgoszcz kaj indekso de 163 lingvoj registritaj laŭ la normo 639 de ISO. La atlaso bone kompletigas la samtempe eldonitan Turisman Esperanto-Kalendaron, tamen ĝia titolo eble estas misgvida — ne ĉiu havas poŝon 20×15 cm por ĉi poŝ-atlaso.

    AlKo


    Fakaj aplikoj de Esperanto

    Fakaj aplikoj de Esperanto / Red. Zdeněk Pluhař. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2001, 160 pĝ. — (Serio: “Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko” Vol. 2).

    Same kiel en 1998 ankaŭ pri KAEST 2000 (Konferenco pri la apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko) aperis volumo kun la skribe ellaboritaj kontribuoj. Kiel kutime ĝi dividiĝas en tri sekciojn: ĉef-teman, terminologian kaj ĝeneralan. La ĉef-temo ĉi-foje estis “ekonomio sojle al la tria jarmilo”.

    Kiel emfazis recenzo de la antaŭa volumo el la serio, verkon el terminologia konferenco necesas mezuri laŭ faka kaj tema adekvateco kaj laŭ terminologia ĝusteco kaj precizeco. Rilate ĉi-lastan kriterion la kvalito estas sufiĉe bona, kio atestas atentajn redaktadon kaj kontrol-legadon. Tamen kelkaj terminoj estas diskutindaj, kaj diskutigi ja estas unu el la celoj de tia verko.

    Ekzemple en la titolo de iu kontribuo aperas la esprimo “diĝita mondo”, kvankam multaj malaprobas la novismon “diĝita” favore al la radike fundamenta “cifereca”. Certe “cifereca” tre taŭgas por la faka uzo de komputilistoj, sed en la esprimo “diĝita mondo” ne temas pri fakvorto, sed pri populara frapvorto. Ĉu eble “diĝita” ne havu la signifon de “cifereca”, sed estu komunuza sinonimo de “komputiligita”? El lingvo-ekonomia vidpunkto tia sinonimeco estas maldezirinda; sed sendube aliaj lingvoj el ĝi tiras apartan ĉarmon, kaj do ne estas mirige, se ĝi ĝermas ankaŭ en Esperanto.

    Atenton meritas fenomeno, kiu nun multloke burĝonas en skribita Esperanto: la senfinaĵa adjektiva uzo de substantivoj (alivorte, la forlaso de ligo-strekoj). Ĝi aperas ekzemple sur pĝ. 150 en la esprimo “lingvo tradukado” (anstataŭ “lingvo-tradukado”), kaj sur pĝ. 152 en “«on line» servo” (anstataŭ “«on-line»-servo”, aŭ eble “reta servo”). Ĉar tiaj ne-kunmetaĵoj pli kaj pli ofte aperas ankaŭ ĉe spertaj Esperantistoj, indas diskutigi tiun fenomenon, kiu ja ne faciligas la skribadon, tamen malfaciligas la legadon.

    El pedagogia vidpunkto bedaŭrindaj, sed apenaŭ komplete eviteblaj estas kelkaj eraroj terminologiaj: “Navigacia Akto” (pĝ. 17, “navigacia/ martrafika leĝo”), “materi(al)a nivelo” (pĝ. 19), “humana faktoro” (pĝ. 22, “homa”), “rulseĝo” (pĝ. 23, “radseĝo”), “desoksiribonukle(at)a acido” (pĝ. 43), “mortezilo” (pĝ. 111, “ĉizilo”), “duonlumo” (pĝ. 143, “duobla lumo”, “mikslumo”), “traŭmo” (pĝ. 154–156, “traŭmato”). La eraron pri “duonlumo” verŝajne kaŭzis traduko en la vortaro de Krause, kiu ne mencias la du-signifecon de la Germana vorto “Zwielicht”.

    Apud tiaj eraroj, eĉ per kontrollegado nur malfacile ekstermeblaj, aperas nur malmultaj neprecizaĵoj, kiujn pli zorga laboro evitus: sur pĝ. 147 aperas citaĵo el la Biblio, Mt. 26.41, en la formo “la spirito volas, sed la korpo malfortas” (en la eldono de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo: “la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta”). Kaj uzante la esprimojn “la ŝtato” (pĝ. 23) aŭ “la aŭtoritatoj” (pĝ. 36) aŭtoroj pensu pri internacia legantaro kaj menciu, pri kiu ŝtato temas (plej ofte pri la propra loĝlando, esceptaokaze pri ĉiuj ŝtatoj).

    Laŭ la temoj de la kontribuoj la verko estas ĝenerale laŭdinda, kvankam la specialtemaj artikoloj (6) malmultas kompare al la terminologiaj (10) kaj malmulte okupiĝas pri la aktualaj (“jarmil-sojlaj”) aspektoj de ekonomio, ekz. tutmondigo. Bedaŭrindas, ke pri du kontribuoj aperas nur tre magraj resumoj, kiuj apenaŭ valoras publikigon. Pri kvar aŭ kvin eroj eblas dubi, ĉu ili havu lokon en AEST-volumo, sed ĝuste inter ili troviĝas du tre interesaj artikoloj pri alternativaj alfabetoj kaj metafora uzo de “Esperanto” en aliaj lingvoj — certe multaj legantoj domaĝus ilian forigon. Eble por tiaj artikoloj oni kreu kvaran sekcion en KAEST?

    Nur unu artikolo, la lasta, nepre estas mislokita en AEST-volumo. Sian temon, psikologian, ĝi traktas nek science nek el terminologia vidpunkto; la sola ero de la literaturlisto estas samaŭtora libro. Se redaktisto deziras publikigi tiajn artikolojn, prefere li ilin marku kiel ekstertemajn.

    Strange impresas la fakto, ke neniun artikolon akompanas glosaro (kelkaj enhavas tabelojn de traktataj terminoj). Ĉar glosaroj altigas la utilecon de terminologiaj verkoj, la organizantoj de la venonta KAEST instigu provizi ilin.

    Kvankam restas ebloj por plibonigo, la verko portas tre legindajn kontribuojn, el kiuj terminologoj kaj uzantoj de Esperanto povas egale profiti. Ni esperu, ke ni havos same, aŭ eĉ pli interesan volumon pri KAEST 2002.

    Reinhard Fössmeier
     

    Enhavo

    A. EKONOMIO SOJLE AL LA TRIA JARMILO

    Sandelin B. La fondado de ekonomiko. Adam Smith kaj la klasika skolo
    Fagot A., Claës G. Projektoj financataj de Eŭropa Unio
    Karešová L. Ekonomia subteno de la bezonoj de handikapitoj
    Poláková E. Ekonomiaj aspektoj de la solvo de la cigana problemaro
    Kurz R. Profesia organizado de Esperanto-organizoj — ĉu tio estas nur vizio?
    Mendl J. Kiel ekkompreni duoblan librotenadon
    Patera J. La nomoj kaj simboloj de diverslandaj valutoj

    B. TERMINOLOGIAJ PROBLEMOJ DE FAKAJ APLIKOJ DE ESPERANTO

    Werner J. Terminiga procedo en Esperanto
    Hoffmann H. Ebloj de la planlingvo koncerne inter-lingvajn nociodiferencojn ĉe fervojfakaj terminoj
    Sachs R. Verki fakan kompendion
    De Smet, W.M.A. Nova Biologia Nomenklaturo (NBN) en la jaro 2000 kaj la problemoj pri nomoj de bestoj kaj plantoj
    Sözüer L. Astronomia terminaro
    Blanke D. La lingvo-nomo “Esperanto” kiel metaforo
    Malovec M. Esperanto en la diĝita mondo
    Kočvara V. Ĉu progresigi la fakan lingvon en la fakoj kiuj plu ne evoluas?
    Kavka J. Morfologio de fungoj
    Haszpra O. Alternativaj alfabetoj por Esperanto kun historia trarigardo 1888-2000

    C. APLIKOJ DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEKNIKO (ĜENERALE)

    Hauser P. Bazoj kaj mezuraj procedoj de la prilaborado per varmo
    Nitzsche F. Pri kio oni devas atenti lumigante laborlokon
    Vojáček J. Kelkaj problemoj de la duonaŭtomata tekstotradukado
    Bettmann M. Ŝanco per la tempotrako


    Diligente farita studo

    Russo, Vittorio. Danteskaj Itineroj / Tradukis el la itala N.Rossi, E.Dondi, K.Kalocsay — Napolo: Napola Esperanto-Asocio, 2001. — 85 pĝ., il.

    La Dian Komedion de Dante ni, la neitaloj, ekkonas per tradukoj, restante ĉiom je la graco de tradukinto.

    Mi legis la Komedion en du armenaj tradukoj: la unua estis niatempa, lingve riĉa kaj preciza, foje eĉ tro delikata kaj eble tial malvarma. La alia traduko estis forta, kordotrema, ondobata. Ĝi naskiĝis en la 19a jarcento, sed la lingvo estis tiu de la 5a, de la Ora Epoko, kiam la prapatroj de Dante parolis ankoraŭ latine…

    Ĉu ekzistas lingvo pli lerninstiga ol la itala? Tamen ene de tiu florplena valo, la lingvo de Dante estas malfacile ĝisgrimpebla montopinto. Kaj kontraŭe, Kalocsay, kiu lernis la italan per la verkoj de Dante, hezite malsupreniradis en la valon, ĉiufoje ekparolante la lingvon de la 13a–14a jarcentoj.

    Ĉiu el la konataj al mi italoj parkere scias admirinde multe da fragmentoj de la Komedio. La evidentaĵo kompreneblas: tio, kion ni tralegis, la italoj mem travivis. Plie, la verko de Dante estis ilia unua fenestro al la transa mondo, kaj ekzemple la vorto “infero” por itala orelo sonas pli dantece ol bibliece.

    Modera Blanka Gelfo, t.e. pli florencano ol romano, Dante estis ekzilita de la Nigraj Gelfoj kaj vivis en Bolonjo, Verono kaj Raveno.

    Ekzilo estigas poeton. Ĝi ne nur sopirigas lin al la nesto, por ke lia kanto sonu forte, sed ankaŭ liberigas de trokutimaĵoj, lasas lin ene de iu dezerto, kie lian memon trairas ĝis tiam nekonataj radioj.

    La libro de Vittorio Russo estas skribita kiel teatraĵo kun voĉoj A, B kaj C, kiuj alterne prirakontas la vivon, agojn kaj suferojn de la poeto. Post ĉiu rakonto “parolas” Dante mem: Vittorio Russo aŭdigas la voĉon de la poeto pere de fragmentoj el la Divina Komedio, Vivo Nova, Il Convivio kaj latine verkita De vulgari eloquentia.

    Oni ne forgesu, ke la libro estis skribita nacilingve kaj destinita al italoj. Unuapense, la libro de Russo nepre estas iu pordo, tra kiu neitalo kapablas penetri ĝis la neatingeblaj profundaĵoj de la Dante-kono.

    La legado vere pliriĉigas per multe da detaloj kaj klarigoj. Tamen la profundaĵojn ne ĝisiras: la ĉefcelo de la verko estas la sociologieca analizo de vivo kaj verkado de Dante. Ni legu:

    “La komerca burĝaro, reprezentita de la Gelfa partio, venkinta en la procezo pri ekonomia firmigo kaj pri politika egemonio (emo al ega io? ega mono? aŭ simple «hegemonio» kun italece forestanta «h»? Y.L.) de la plej riĉaj kaj potencaj grupoj kontraŭ la mezaj kaj malaltaj socitavoloj, dissplitiĝis siavice” (pĝ. 53).

    “La monavidemo, la rapida ekonomia evoluo kaj senkriteria riĉigo de novaj, nekulturitaj socitavoloj estas produktintaj, dum malmultaj jaroj, nur rivalecon, perforton, disfalon de la moroj, leĝofaran konfuzon kaj politikan nestabilon, korupton en la civilaj kaj religiaj institucioj” (pĝ. 55).

    Atentu, mi citas ne el la antaŭvortoj, sed el la verko mem, kaj parolas la voĉoj A kaj B per “dramigita legado”, kiel notas interparenteze la aŭtoro.

    Eĉ se “dramigita”, ĝi sonas gazetece. En la oreloj de la orienteŭropaj esperantistoj ĝi eble resonos kiel io el ne tiom fora pasinteco.

    Certe, malantaŭ politikaj okazaĵoj ĉiam kaj ĉie estis la Posedavido kaj la Regavido.

    Tamen en la antaŭaj tempoj la politiko estis pli pasia kaj poeteca. En la romano La Ruĝo kaj la Nigro de Stendhal la ĉefpersonaĵo Julien portas surkole oran medalionon, kies enhavon kaŝas eĉ de sia amantino. Ĝi enhavis la portreton de Napoleono, kiun Julien adoris.

    Nuntempe oni nenion kaŝas, nenion portas surkole aŭ ĉekore. Nun ĉio klaras, ĉio precizas, kaj jen la pasioj de Dante iĝas “ekonomia firmigo” kaj “rivaleco inter la socitavoloj”.

    Kio legindas en la libro de Vittorio Russo? Precipe la tradukoj de Kalocsay:

    Ho vi, iranta tiel trainfere,
    diru, ĉu vi min konas, aŭ konjektas?
    vi ĝermis, antaŭ ol mi ĉesis tere…
    Iom malpli melodie sonas Dante en la tradukoj de Rossi:
    … nek indis pli ol dam' juvel' zonlaŭa…
    aŭ aliloke:
    Bonŝanculinoj! Certis ĉiu, ke la
    propra sepult' enurbos, kaj neniu
    pro Francuj-log' enlitos edzosena.
    Italinde belega eldono, diligente farita studo, la verko de la forpasinta Vittorio Russo nepre trovos legantaron aprobeman, kiun sociologiaĵoj en la esplorverko pri literaturo ne dubigas.

    Yenovk Lazian


    “Saluton!”: la duobla venkinto

    En oktobro ĉi-paĝe ni prezentis la liston de libroj, plej bone venditaj dum la lastaj 12 jaroj en la libroservo de UEA. Sed UEA vendas ankaŭ aliajn kulturajn varojn, ekzemple: kasedojn kaj kompaktajn diskojn (KD). Same kiel en la librolisto, en la listo de la plej venditaj kasedoj/KD la unuan lokon okupas Saluton! — kasedo por la samtitola lernolibro de Audrey Childs-Mee. Dum 1989–2000 vendiĝis 823 ekzempleroj de ĉi tiu kasedo. Konatiĝu kun la furorlisto:
    Saluton! kasedo de la lernolibro 823
    Kajto, kasedo/KD 636
    Procesio multkolora, Kajto, kasedo/KD 393
    Tohuvabohuo, Kajto, kasedo/KD 388
    Muzik-pluvo, Akordo, KD 166
    Esperanto: Tutmonda muziko, kasedo/KD 151
    Vinilkosmo-kompil' 1, kasedo/KD 150
    Liza kaj Paŭlo, kasedo de la samnoma libro 148
    Team' en Esperanto, kasedo 128
    Kantoj de l' popolo, Ĥoro Cantica, kasedo/KD 121
    Israelo ne ĉesas kanti, Tova Ben-Cvi, kasedo 105
    Jacques Yvart kantas Georges Brassens, KD 93
    Nur du produktaĵoj de Vinilkosmo kaj neniu de LF-koop en la Roterdama listo probable signifas, ke ili havas proprajn distribuajn sistemojn. Sed ili ankoraŭ ne sekvis la ekzemplon de UEA, kiu eble estas la plej malsekreta el ĉiuj internaciaj esperantistaj organizoj, se temas pri la nombroj: financaj raportoj, membrostatistiko kaj vendolistoj de UEA regule aperas kaj servas kiel bazo por taksi kvante Esperantujon.

    AlKo


    Gazetoj

    Heroldo senredaktora

    Novjartage Stano Marček fariĝis la ĉefredaktoro de revuo Esperanto por 2002. Koincide kun tiu enposteniĝo, li petis la kooperativon de Literatura Foiro (kies membro li estas) liberigi lin de la ĉefredaktoreco ĉe Heroldo de Esperanto.

    Post la 50 numeroj ĉefredaktitaj de Perla Martinelli, plian tridekon ĉefredaktis Stano Marček, kiu subite anoncis 30 nov 2001 tagmeze sian demision. 1 dec frumatene la UEA-estrarano pri informado rete anoncis, ke Marček dum unu jaro ĉefredaktos la organon Esperanto, laŭ subskribita kontrakto.

    Stano Marček (membro de LF-koop) pretis daŭrigi kiel (salajrata) teknika redaktoro, sed 15 dec la Administra Komitato de LF-koop afable kaj unuanime rezignis pri lia propono.

    La gazeto aperos, ĝis la ĝenerala Asembleo de LF-koop, sub la kolektiva responso de la redakcio, kaj la grafika responso de Perla Martinelli kaj Marco Picasso. La suverena instanco de LF-koop nomumos la novan ĉefredaktoron fine de februaro, aŭ aprobos analogan solvon.

    LF-koop ĝojas, ke per rezigno de parto el sia laborforto ĝi tiel helpas al la krizanta UEA. Samtempe ĝi dankas al Stano Marček pro la plenumita ofico (kiu estus daŭrinta, laŭ kontrakto certe respektota de LF-koop, almenaŭ ĝis la fino de 2002): li foriras kvita kaj senkredita.

    La nova adreso de Heroldo estas:

    Adreso: CP 1251, CH-6830 Chiasso 1, Svislando
    Rete: lf.koop@infinito.it

    HeKo


    Ruslanda Esperantisto ne plu aperos

    Ruslanda Esperantisto fermis la kvarjaran periodon, dum kiu ĝi aperis ĉiun duan monaton kiel ruslingva informilo pri Esperanto kaj estis sendata al redakcioj de amaskomunikiloj kaj aliaj neesperantistaj instancoj.

    La eldonanto post la forveturo el Jekaterinburg decidis ne entrepreni la reregistradon de RE, kiu kaŭzis konsiderindan malprofiton kaj estis tre malmulte subtenata de ruslandaj samideanoj, kvankam tiuj antaŭ kelkaj jaroj deziregis havi gazeton pri Esperanto en la rusa lingvo.

    La ĉefmaterialo de la lasta duobla numero (95-96) estas la rusa versio de An Update on Esperanto, kiun kun afabla permeso de CO UEA tradukis kaj adaptis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Krome, la ĵurnalo havas plurajn diverstemajn artikol(et)ojn pri la esperantista aktivado en la mondo kaj la bibliografion Esperanto en Ruslanda gazetaro.

    Estas planate enretigi la plej interesan materialon de Ruslanda Esperantisto, se estos trovita facile alirebla senpaga spaco en la reto.

    HaGo


    Ricevitaj gazetoj

    Brazila Esperantisto. 2001/316;
    Debrecena Bulteno. 2001/127;
    Esperanto. 2001/11;
    Esperantolehti. 2001/6;
    Esperanto sub la Suda Kruco. 2001/3,5;
    Esperanto USA. 2001/6;
    Heroldo de Esperanto. 2001/15;
    Informilo por Interlingvistoj. 2001/3,4;
    Konkordo. 2001/49;
    Kluba Bulteno [Oslo]. 2001/3;
    La Hirundo. 2001/26;
    La Movado. 2001/12;
    La Ondo de Esperanto. 2002/1;
    La Revuo Orienta. 2001/12;
    Litova Stelo. 2001/6;
    Monato. 2001/11;
    Ruslanda Esperantisto. 2001/5-6;
    SAT-Amikaro. 2001/565;
    Spiritisma Esperanto-Informilo. 2001/115;
    Tornado. 2001/nov, dec, supl.


    Mozaiko

    Ni ricevis 25 solvojn de la “3 proverboj” el la novembra Ondo. Ĉiuj estis ĝustaj.

    Ĝuste respondis: Ludoviko De Doncker (Belgio), Les Burridge, Norman Ingle, Mary Najbaro, Ken Wilson, Vilĉjo Walker (Britio); Hans-Burkhard Dietterle (Germanio); Erkki Kemppainen (Finnlando); Jón Elíasson (Islando); Mario Machlik (Norvegio); Viktor Alikin, Igorj Belousov, Bronislav Ĉupin, Svetlana Konjaŝova, Sergei Paĥomov, Vjaĉeslav Roĵdestvenskij, Oleg Sevruk, Anatolo Sidorov, Oleg Vasiljev, Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando); Eric Castell, Tore Johansson (Svedio); Ludmila Orajevskaja (Ukrainio), Donald J. Harlow (Usono).

    La loto donis libropremion al Hanna Skalska el Pollando. Ni gratulas!

    La ĝusta solvo: 1. Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla (protekti, abrikoto, flugi, sveni). 2. Tro rapida akcelo ne kondukas al celo (diskuti, prelato, nocio). 3. El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj (ĝangalo, mejlo, verki, fasado).

    Tatjana Kulakova


    Vintra enigmo

    Skribu en la ĉeloj ĉirkaŭ la numeroj ses-literajn vortojn laŭ la horloĝa direkto. La vortoj komenciĝas en la ĉeloj markitaj per sago. En la markitaj horizontaloj vi trovos du vortojn, kiuj estas ligitaj kun vintro. Sendu ilin kiel solvon de la enigmo.

    1. Preparita plado metata antaŭ la ĉefplado; 2. Konstruaĵo, en kiu oni lernas la rajdarton; 3. Plibeligi per aldonaj objektoj aŭ detaloj; 4. Nesaturita hidrokarbido, C9H18; 5. Karakterizanta lingvon, de kiu devenis la germana, angla, dana kaj aliaj lingvoj (R); 6. Mara mambesto (R); 7. Knabino, kies patro aŭ patrino mortis; 8. Ĉifona, malzorgita vagulo; 9. Fera varmigebla ilo por enpremi malreliefajn desegnojn (R); 10. Malfermi la buŝon per nevola spasma movo de ekspiro pro dormemo aŭ enuo; 11. Grado de toksopovo de substanco (R).

    Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin

    Sendu la solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 apr 2002. Al la samaj adresoj sendu viajn enigmojn, ŝaradojn, humuraĵetojn k.a.


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)
    K (LOdE-81)
    L (LOdE-82)
    L (LOdE-84)
    M (LOdE-86)
    M (LOdE-87)

    N

    Nacio: grupo da homoj, kiuj pro unu komuna — al ili — lingvo ne komprenas la samajn najbarojn.

    Naĝante kontraŭ fluo de rivero li tutan tempon pasigis en la sama loko.

    Ne ĉiam oni havas la rajton cedi la rajton.

    Ne ĉiu krucumito estas Dio.

    Ne deziru al viaj heredontoj grandan monon ĉi-jare.

    Ne diskutu kun spegulo.

    Ne ekzistas nesolveblaj problemoj, por kelkaj oni nur ne trovis la solvon.

    Ne gravas kion vi diras, gravas kion homoj aŭdas.

    Ne juĝu armeon laŭ parada uniformo.

    Ne juĝu homon laŭ la opinioj de liaj malamikoj.

    Ne mendu batalplanon ĉe malamika stabo.

    Ne perdas honoron tiu, kiu ĝin ne havas.

    Ne piedfrapu erinacon… nudpiede.

    Ne preparu por diskuto logikajn argumentojn, se via kontraŭulo komprenas nur piedfrapojn.

    Ne proponu al kalvulo aĉeti kombilon.

    Ne serĉu apogon por Esperanto ĉe instruistoj de fremdaj lingvoj; leporo neniam apogas ĉasiston.

    Ne sufiĉas kabei por iĝi Kabe.

    Nekuracebla triopo: amo, morto, stulteco.

    Neniam mensogu, se la vero pli bone efikas.
     


    La kvara Internacia Fotokonkurso

    La Ondo de Esperanto organizis en 2001 la kvaran Internacian Fotokonkurson. La konkurso ne estis dediĉita al iu temo. En la konkurso partoprenis 46 fotoverkoj de 15 aŭtoroj el 10 landoj: Britio, Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Litovio, Pollando, Ruslando.

    18 jan 2002 la juĝkomisiono anoncis la rezulton.

    1a premio (du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto):
    Anna Skudlarska (Pollando) pro “Estimo” kaj “Revo”.

    2a premio (unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto):
    Gražvydas Jurgelevičius (Litovio) pro “Avo kaj nepoj”.

    3a premio (abono al La Ondo de Esperanto):
    Robert Kamiński (Pollando) pro “Sonorilturo”.

    Laŭdaj mencioj: Raita Pyhälä (Finnlando) pro “Ĝuu”
    Igorj Loĵkin (Ruslando) pro “Fangorn”
    Andrea Ottrok (Hungario) pro “Ankaŭ tio estas Frankfurt”.

    La speciala premio pro foto teme ligita kun Esperanto ne estis aljuĝita.

    Laŭ la Regularo de la Konkurso, la organizantoj havas ekskluzivan rajton ĝis 31 dec 2003 uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. La unua ekspozicio kun la plej interesaj fotoj de la unuaj tri konkursoj estis okazigita je la Zamenhofa Semajnfino (Kaliningrad, 15-16 dec 2001).

    Dankon al la partoprenintoj! Gratulon al la laŭreatoj!

    Halina Gorecka
    sekretario de la konkurso


    Kalendaro

    28 feb – 3 mar. Ĉeboksaro (Ruslando).
    EoLA-14.
    Temo: “Renesanco”.
    Adreso: RU-428024 Ĉeboksary, ab. ja. 35, Ruslando.
    Rete: eola2002@land.ru.

    10–17 mar. Druskininkai (Litovio).
    Seminario de TEJO.
    Temo: “Aktiva Civitaneco”.
    Rete: http://www.tejo.org/seminarioj/aktiva_civitaneco_alighilo.jsp.

    23–24 mar. Mikkeli (Finnlando).
    Vintraj Tagoj de EAF.
    Adreso: Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando.
    Rete: eaf@esperanto.fi.

    29 mar – 5 apr. Waldfischbach-Burgalben (Germanio).
    18a PSI.
    Adreso: Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio.
    Rete: psi@esperanto.de.

    30 mar – 2 apr. Vigy (Francio).
    57a Kongreso de SAT-Amikaro.
    Adreso: Bruno Henry, 5 rue Jean Mermoz, FR-57100 Thionville, Francio.
    Rete: esperanto.thionville@laposte.net.

    31 mar – 1 apr. Odeso (Ukrainio).
    Aprilaj ridetoj.
    Adreso: p.k. 71, Odeso-26, UA-65026, Ukrainio.
    Rete: zoo@te.net.ua.

    27 apr – 5 maj. Bydgoszcz (Pollando).
    27aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz. 12a Ĝenerala Konferenco de Monda Turismo. 1a Internacia Seminario por Eŭropa Integriĝo.
    Adreso: uł. Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando.
    Rete: andreo@rubikon.net.pl.

    29 apr – 8 maj. Jalto (Ukrainio).
    Aroma Jalto 2002
    Adreso: p.k. 35, Kijiv-133, UA-01133, Ukrainio.
    Rete: volodimir_h@hotmail.com.

    3–5 maj. Stoke-on-Trent (Britio).
    Brita E-Kongreso.
    Adreso: Wegdwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST2 9DG, Britio.
    Rete: eab@esperanto.supanet.com.

    1–7 jun. Plovdiv (Bulgario).
    54a Kongreso de IFEF.
    Adreso: p.k. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario.
    Rete: bdz-intrel@bbf.bg.

    8–16 jun. Mielno (Pollando).
    24a Ĉebalta Esperantista Printempo.
    Adreso: skr. poczt. 30, PL 75-016 Koszalin-1, Pollando.

    25–30 jun. Sankt-Peterburgo (Ruslando).
    Simpozio dediĉita al la 110-jariĝo de “Espero”.
    Adreso: p.k. 130, RU-197022 Sankt-Peterburg, Ruslando.
    Rete: anna7b@spb.cityline.ru.

    1–7 jul. Alicante (Hispanio).
    75a Kongreso de SAT.
    Adreso: 67, av. Gambetta, FR-75020 Paris, Francio.
    Rete: satesper@noos.fr.

    1–7 jul. Rigo (Latvio).
    12a Internacia Esperanto-Kongreso Verda Ondo. Adreso: Kr. Valdemara 145-32, Rīga, LV-1013, Latvio.
    Rete: mtimermane@hotmail.com.

    6–7 jul. Ternopila provinco (Ukrainio).
    Estero-2002.
    Adreso: p.k.83, Ternopil-1, UA-46001, Ukrainio.
    Rete: araneo@tu.edu.te.ua.

    7–14 jul. Rigo (Latvio).
    38aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.
    Adreso: p.k. 150, LV-1050, Rīga, Latvio.
    Rete: esperolat@e-apollo.lv.

    13–17 jul. Kaliningrad (Ruslando).
    BEF-2002: Balta Esperanto-Forumo.
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando.
    Rete: sezonoj@yahoo.com.

    20–26 jul. Leuven (Belgio).
    Internacia Esperanto-Konferenco 2002.
    Temo: “Scienco kaj Socio”.
    Adreso: Esperanto 3000 Leuven, R.Ménada 44, BE-1320 Hamme-Mille.
    Rete: esperanto3000@esperanto.be.

    3–10 aŭg. Fortalezo (Brazilo).
    87a Universala Kongreso de Esperanto.
    Temo: “Diverseco: ŝanco, ne minaco”.
    Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
    Rete: uea@inter.nl.net.

    Ruslanda peranto, Halina Gorecka, akceptas kongreskotizojn.
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando.
    Rete: sezonoj@yahoo.com.

    18–26 aŭg. Budapest (Hungario).
    3a Eŭropa Medicina E-Kongreso.
    Adreso: Pf. 89, HU-6801 Hódmezővásárhely, Hungario.
    Rete: konyv@mail.hodtav.hu.

    23–26 aŭg. Seulo (Koreio).
    3a Azia E-Kongreso.
    Adreso: KEA, 1601 Kangbyon Hanshin Core B/D, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, Seoul, 121-703, Koreio.
    Rete: keast@soback.kornet21.net.

    23–28 aŭg. Verona (Italio).
    5a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso.
    Ĉeftemo: “Efektiva lingva egaleco: rajto de la eŭropanoj”.
    Adreso: CP 1616, IT-37100 Verona, Italio.
    Rete: esperantoverona@adriacom.it.

    24–31 aŭg. Sète (Francio).
    28a Internacia Semajno.
    Adreso: 5, rue du Docteur Roŭ, FR 34090 Montpellier, Francio.
    Rete: yvierne@netcourrier.com.

    21–29 sep. Bydgoszcz (Pollando).
    28a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo.
    Adreso: uł. Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094,
    Bydgoszcz, Pollando.
    Rete: andreo@rubikon.net.pl.


    Leterkesto

    Mi nur volas vin kore gratuli pro la bela retpaĝo. Samtempe vin danki pro la revuo La ondo de Esperanto, kiun mi regule ricevas. Ĝi estas tre interesa.

    Imar Crisãgno Fernandes (Brazilo)


    La numeron 12 mi ricevis senprobleme. La artikolo Vide el Bruselo pri la instruado de la angla lingvo en Koreio amuzis min. La teksto pri la libro La Familio Zamenhof de Banet-Fornalowa estas interesa, ĝi utile korektas la biografion de E. Privat.

    Frans Cobben (Nederlando)


    Mi ĉiam salutas, kiam denaskaj anglalingvanoj klopodas uzi Esperanton, komprenante troan dominadon de la angla. Tomaso J. Woodall en la 12a numero bone pri tio skribas. Ankaŭ prave li mencias, ke aliaj lingvo-projektoj nur konfuzas la publikon.

    Al mi tre plaĉis Rememoroj pri estonteco de Valentin Melnikov.

    Mi dankas Vin pro la respondo pri Kantio, jam post mia demando al vi mi mem konjektis pri Immanuel Kant. Tamen Kantio impresas kvazaŭ temus pri iu lando aŭ landregiono.

    Vi nenion rakontis en LOdE pri la nova redaktoro de Kontakto Ĵenja Zvereva (LOdE. 2001: 12, pĝ. 17). Pro kiu kialo la abonantaro de Kontakto reduktiĝis? Kiel oni aprezas la laboron de Sabira Ståhlberg?

    Sergei Paĥomov (Ruslando)


    Ni kore dankas nian fidelan leganton Sergei Paĥomov, kiu — same kiel Frans Cobben — reagas al preskaŭ ĉiu ricevita revuo, kaj ni de tempo al tempo aperigas fragmentojn el liaj ampleksaj leteroj. La demandojn pri la nuna kaj antaŭa redaktorinoj de Kontakto, verŝajne necesas direkti al ilia labordonanto en Roterdamo, ne al La Ondo. (LOdE)

    Mi deziras feliĉan novan jaron al vi kaj anke dankas vin pro la n-roj de via Ondo. Se la “aŭguroj” de s-ano Melnikov pri viaj ambicioj en Esperantujo estas realaj, mi bondeziras anke ĉi-rilate al vi, kvankam pro via rifuzemo rilate la prilingvajn modifproponojn mi vin vidus kun ne granda ĝojo en gvida pozicio.

    Via madjara amiko
    Petik János

    La aŭtoro de la felietono, same kiel ĉiu verkisto, rajtas fantazii, tamen verŝajne ne ĉiu el la menciitoj plene konsentas kun lia opinio; ankaŭ ne mi, se temas pri la “gvida pozicio”. (AlKo)


    Nekrologoj

    11 okt 2001 forpasis en Kordobo (Argentino)

    d-ro Felicindo Abbruzzese (1931-2001)

    biokemiisto, apotekisto kaj enologo; aktivulo de Kordoba E-Asocio, kies malavara monsubtenanto kaj prezidanto li estis. Lia apoteko ofte vendis proprajn kuracilojn kun Esperantaj nomoj.


    23 nov 2001 forpasis aktivulo de BEA kaj MEM

    Ĥristo Manolov (1915-2001)

    esperantisto ekde 1935, instruanto de Esperanto, fondinto de la E-societo “Ĥristo Kozlev” en la urbo Polski Trambeŝ, Bulgario.


    19 dec 2001 en aŭtomobila akcidento pereis

    Oleg Kuznecov (1965-2001)

    talenta instruisto de Esperanto, precipe al infanoj, en urbo Klin apud Moskvo.


    5 jan 2002 post grava malsano forpasis en sia 68a jaro

    kamarado Ivo (Yves) Peyraut

    prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT.


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                           Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
                           Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                         Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@e-milio.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                  Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001
    Rete: gwenda.s@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 620077, Екатеринбург-77, абон. ящик 67
    Rete: sezonoj@yandex.ru

    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    Rete: milanzvara@hotmail.com

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2002. № 2 (88)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@yahoo.com
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2002:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 180 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 1100 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1200 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (720 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (420 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (240 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 6 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2002.
    Subtitolo