Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 5 (115)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Dolchamar


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

EŬROPA BULTENO

BELETRO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

La ribelo en Irako denove starigis la eternan demandon: ĉu oni devas oferti helpon pri kiu oni ne petis. Malgraŭ la evidento la ĝenerala problemo ne estas tiom klara. Verŝajne en certaj okazoj oni bezonas interveni sekvante moralan imperativon, kiu preferas la bonon al la nedependo. La nun traktata okazo estas el alia serio. Kvankam pri tiu verdikto pasintprintempe multe disputis la juĝantoj. Nun, post unu jaro de la interveno, la panoramo jam ne dronas en sablaj tempestoj. Kiu kredas nun pri sekretaj armiloj de la diktatoro? Kiu esperas pri interkompreno de la soldatoj kaj la indiĝenoj? La okupado reziduas en la polvo de falintaj iluzioj. La estonto ne promesas feliĉan finon. La pure fizika supereco de la konkerintoj neniom decidas ĉi-cirkonstance. Estas natura limo, kiu meĥanike kaj fatale determinas la sorton de ĉiu okupado. Tiu bezonas esti reala invado, inundo, transmigro de tuta popolo, garantianta kvantan avantaĝon sur ĉiu kvadrata kilometro de la konkerita areo. Aliokaze oni bezonas serĉi stabilan favoron ĉe la loĝantaro, — eblo teoria, ne praktika, ja nur teorie oni povas imagi ĉiaman kontenton pri ordonoportaj alilandanoj.

Ĉu la usona prezidento ne konis tiun alfabetan saĝon de konkero? Verŝajne facilaj venkoj alilokaj, kronataj per marionetaj diktatoroj, naskis senbridan optimismon. Eble la odoro de nafto eliminis ajnan dubon. Nun oni denove havas militon. Militon kun nova — nehipokrita — karaktero. La irakaj partizanoj anticipas eventualajn gerilanojn de Venezuelo. Irakaj teroristoj plimultigas la mondan armeon de ekstremuloj.

Ĉu vi memoras? Oni anoncis fari sanigan vivisekcion al barbara popolo, verŝi iom da malbona sango, doni timigan lecionon. Tiuj iugrade barbaraj deklaroj pri la intencoj kontentigis la pliparton de la usonanoj. Certe, temas ne pri popola barbareco, sed pri amasinformaj manipuloj, ĝuste tiuj, kiuj azenigas milionojn kaj sensencigas la demokratiajn instituciojn. Ŝajne oni jam multe parolis ĉi-koncerne. Imageble, oni bone konscias seriozon de la problemo. Ve, oni vane serĉus konkretajn proponojn. Aŭ mi estas malbone informita? Tio devus esti sufiĉe radikala programo de malmonopoligo de la amaskomunikiloj. La akvoabundaj kanaloj de komuniko, informaj Niloj kaj Amazonoj devus esti dispartigitaj en milojn, milionojn da riveroj, riveretoj, rojoj, kanaletoj, formante reton de idea kaj scia interŝanĝo, kiu refreŝigus la cerbojn kaj reebligus la taksokapablon. Komunikiloj kun la dimensioj de La Ondo de Esperanto ideale konvenas al tiu modelo, kiu ekskludus certe pli ampleksajn kanalojn, ekzemple — nacian publikan televidon. Ĉi-lasta bezonus socian administron, ekzemple tiun de parlamenta konsilio.

Kaj kion oni farus, se La Ondo de Esperanto subite (aŭ poetape, sed ĉiam — tute laŭmerite) grandiĝus, populariĝus kaj post steleksploda abonkresko atingus milionajn eldonkvantojn? Mi komprenas, ke mia abnegacio ne kostus tiun de la ĉefredaktoro kaj prognozas, ke li apenaŭ aprobus miajn rekomendojn, ĉar mi proponus ĉi-okaze bremsi nian impeton per konforma apliko de la kontraŭmonopola leĝaro. Tamen mi divenas, ke ni ne baldaŭ iĝos komunikaj magnatoj kaj mi dubas, ke ni vivos ĝis kaj post la triumfo de la kontraŭmonopola leĝaro. Do, ni kontentigu nin per la penso, ke nia redakcia kunlaboro neniom suferos pro tiu principa nekonkordo.

Alen Kris

Sur la kovrilpaĝo estas foto de la finna rokbando Dolchamar, pri kiu Riitta Hämäläinen rakontas.


Walter Zelazny Survoje al la balotoj por la Eŭropa Parlamento

La ĉi-monata enveno de 15 novaj ŝtatoj, kaj precipe de deko da pliaj lingvoj, en Eŭropan Union kaŭzis zorgon pro la respekto pri la multlingvismo en la EU-Parlamento. Efektive ne eblas tuj (ĉu iam?) garantii senperan interpretadon kaj tradukadon laŭ ĉiuj lingvoj, inkluzive inter la malta kaj la estona. La problemon pristudis specifa raporto pri multlingvismo en EU, kies referanto estis deputito Gianfranco Dell'Alba, de la Transnacia Radikala Partio, en marto 2004. Dell'Alba, kohere kun la programo de sia partio kaj lojale al promeso farita interalie al delegacio de la Esperanta Civito en decembro 2003, enmetis paragrafon kiu mencias esperanton kiel pivotan lingvon, helpe al la interpretistoj de kaj al minoraj idiomoj.

Du kristandemokrataj deputitoj el Germanio (interalie la parlamenta vicprezidanto, Ingo Friedrich) proponis forigi tiun paragrafon argumentante ke “esperanto ne havas kulturon”. Se, kiel sagace rimarkis “Heroldo de Esperanto”, ili estus dirintaj ke la utiligo de esperanto estas interesa, sed tute ne realigebla ideo, ĉar mankas la oficialaj EU-terminaroj en tiu lingvo (eĉ la latina fartas pli bone, tiurilate), kaj do neniu scias ĉu, ekzemple, “butero” signifas ĝuste tion kion signifas “beurre” (ja en EU-burokrata lingvo ĝi ne nepre signifas tion, kion ordinara franclingvano supozas) — la diskuto estus rapide fermita. Sed la germanaj kristandemokratoj (el kiuj ĝuste Friedrich omaĝis per oficiala salutmesaĝo la pasintjaran Germanan Esperanto-Kongreson…) ne argumentis teknike, kaj ekestis politika debato. En la komisiono pri konstituciaj aferoj la foriga amendo estis aprobita pro unu voĉo (14 kontraŭ 12: se estus 13 kontraŭ 13, ĝi ne pasus), kio montris absolutan novaĵon: duono de la EU-parlamento favoras esperanton, konsiderante ĝin eĉ kulturlingvo.

En la aŭlo, la radikaluloj proponis siavice aldonan amendon, nome la saman paragrafon kiun la komisiono elsarkis. Ripetiĝis la ĝenerala apogo de la maldekstro, precipe de la socialista grupo, kvankam ankaŭ el la dekstro venis voĉoj poraj. La amendo, subskribita amase de la radikalaj, verdaj kaj EED-parlamentanoj, ne estis aprobita, denove kun mallarĝa plimulto.

La tagon de la voĉdono mi renkontis en Strasburgo la radikalajn deputitojn, kune kun delegacio de la verda listo, majoritata en la Civita Senato. Mi interparolis precipe kun Marco Cappato kaj Gianfranco Dell'Alba. Ili mem estis certagrade mirigitaj pro la eĥo kiun havis, ĉe la parlamentaj gekolegoj, l'affaire espéranto. La klarigo tamen estas simpla. Vidalvide al la evoluo de Eŭropa Unio, precipe al la projekto de konstitucia traktato, manifestiĝas pli kaj pli da rezisto. Kelkaj politikaj fortoj akceptas la drivon al fakta unulingvismo, aksita sur la angla lingvo; aliaj rifuzas ĝin kaj rifuĝas en antieŭropismon; pliaj, kiel la lastaj amendintoj, elektis esperanton kiel unu el la rimedoj por rezisti al la nuna evoluo kaj modifi ĝin.

La debato estas evidente pli vasta ol pure lingva. Ĉu Eŭropo strukturiĝos federisme (laŭ la signifo kiun Edmond Privat kaj la Esperanta Civito donas al tiu vorto) aŭ ŝtatar-suverene? La projekto de konstitucia traktato inklinas al la dua. Ekzemple ĝi forigas ĉiun elementon de pariteteco el la Eŭropa Konsilio, kiu funkcios eĉ pli proporcie ol la Parlamento. Tiu projekto ne plaĉas al mi, kaj ne plaĉas al la Civita Senato; ĝis tioma grado ke, en la koncerna senatokonsulto, mi rimarkis eĉ akcentojn de antieŭropismo, en la verda-ruĝa majoritato pli ol en la blanka opozicio. El tiu konsulto fontos baldaŭ deklaro (vi legos ĝin unuavice en HeKo, la oficiala Civita organo), kun kelkaj atentigoj kaj rekomendoj al ĉiuj Esperantianoj; evidente ne al ĉiuj esperantistoj, ĉar mi neniam arogis al mi la rajton prezidi aŭ direktori la tutan esperantistaron…

Eblas tamen jam diri, ke okaze de la EU-balotoj en junio 2004 la koncernataj Esperantianoj devus atenti, la programo de la diversaj partioj enhavas ankaŭ la sekvajn punktojn:

a) subtenon al la perspektivo de transnacia federisma subjekto pli forta ol la suverenaj membroŝtatoj;
b) malaprobon pri la projekto de Konstitucia Traktato en sia nuna formo;
c) lingvopolitikon kiu respektas la principojn de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj;
d) agnoskon pri la utilo de esperanto kaj de ĝia kulturo en la konstruo de aŭtenta transnacia civitismo.
La venontaj kvin jaroj estos aparte gravaj por la progreso de Orienta Eŭropo, nome la mondoparto kie pli dense loĝas la esperanta popolo. Ankaŭ tial necesas aparte atenti pri la efiko de la balotoj en junio.

Walter Żelazny


Civita delegacio en Strasburgo

Walter Żelazny, Konsulo de la Esperanta Civito, kaj sen. Perla Martinelli de la Verda grupo renkontiĝis kun radikalaj membroj de la EU-Parlamento, dum la martofina sesio en Strasburgo.

La delegacio interparolis speciale kun deputitoj Marco Cappato kaj Gianfranko Dell'Alba, daŭrigante la rilaton kiu startis la pasintan decembron ĉe la konferenco de la Radikala Partio en Bruselo, kie oficiale ĉeestis sen. Conde Rey, Felszeghy kaj Holevitĉ.

La deputitoj montris aprezon pro la atento pri sia aktiveco kadre de la eŭropa lingvopolitiko, kaj la delegacio reciprokis per konstrua profundigo de kelkaj elementoj de tiu lingvopolitiko.

Koncerne eventualan apogon al la kandidatlistoj de la Radikala Partio, la Konsulo anoncis ke baldaŭ, post senatokonsulto, aperos publika deklaro pri la projekto de Konstitucia Traktato de Eŭropa Unio. En tiu kunteksto situos ankaŭ balotindikoj por la Esperantianoj rezidantaj en EU-ŝtatoj.

HeKo


IJK-2005: Pollando, ne Britio

Fine de 2003, kvazaŭ nome de tiam surpapera Pola Esperanto-Junularo, Varsovia Vento sendis al la Estraro de TEJO proponon okazigi la 61an Internacian Junularan Kongreson en Pollando. Fine de januaro la projekto estis preta — la laboron partoprenis gejunuloj ne nur de nia teamo, sed ankaŭ el Kielce, Vroclavo, Poznano kaj Andrychów.

TEJO respondis: “Dum la lasta reta kunsido de la estraro de TEJO estis traktitaj ankaŭ la proponoj por IJK-2005. Ambaŭ kandidatiĝoj (kaj tiu de JEB kaj tiu de PEJ) estas vere seriozaj kaj bone preparitaj. Ni gratulas la organizojn pro la bonege farita laboro. Tamen post ioma pripensado la estraro decidis, ke Pollando havas pli da avantaĝoj: granda organiza teamo, proksimeco al la UK (kiu okazos en Litovio), malgrandaj kostoj, ktp. Tiamaniere estis farita decido, ke IJK-2005 okazu en Pollando kaj JEB provu pripensi eblecon okazigi la aranĝon en la jaro 2006”.

Bonvenon en 2005 al Zakopane!

Varsovia Vento


La vojo celita

Estas tre bele partopreni en la Esperanto-komunumo. Oni povas legi fremdajn literaturaĵojn, vojaĝi danke al la Pasporta Servo, amuziĝi en kunvenoj, ktp.

Aliflanke la Esperanto-komunumo ne reproduktiĝas kiel normalaj komunumoj, simple ĉar gepatroj naskas gefilojn. Por ke la Esperanto-komunumo estu daŭre ekzistanta kaj laŭeble daŭre pli multenombra, ne efikas ĉe ni la vojo ĉe-lita, kiel ŝercis Schwartz. Oni devas iri la vojon celitan per informado pri Esperanto kaj instruado de Esperanto.

Por ke la movado havu la rimedojn por fari tion, ĉefe la bazajn rimedojn por produkti informilojn kaj lernilojn kaj disponigi ilin ĝenerale, nur vi, leganto, povas kunlabori per informado kaj instruado en via medio kaj per financa subteno al la fondaĵoj de UEA Informado kaj Edukado.

Sendu vian kontribuon al UEA kun la indiko “por Informado” aŭ/kaj “por Edukado”. Kiam vi sendas monon al UEA por Fondaĵo Informado aŭ por Fondaĵo Edukado, bonvolu tion klare mencii sur la pagilo. Pagmanieroj estas troveblaj en la Jarlibro de UEA (pĝ. 33). Unu el la pagmanieroj estas: Poŝtbankkonto 37 89 64, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam. IBAN: NL24PSTB0000378964 (kvar nuloj, ne majusklaj literoj O) SWIFT: PSTB NL21. Mencio de IBAN kaj SWIFT kodoj permesas senpagan transkontigadon en Eŭropo.

Renato Corsetti


“Pro Esperanto” plene funkcias

La embrio de la Civita Banko estas finanta sian eksperimentan fazon. Fonduso Pro Esperanto estas jam administranta plurajn kontojn, perfektigante de tago al tago la mekanismon de eta, alternativa telematika banko.

Pormomente nur paktintaj establoj kaj individuaj Civitanoj rajtas esti klientoj. Sed ekde la 2a de junio 2004 ankaŭ la establoj rekomenditaj de paktintaj, kun kiuj ili estas en konstantaj komercaj rilatoj (ekzemple perantoj de LF-koop), rajtos havi propran konton en svisaj frankoj.

Interesa detalo estas ankaŭ la lingvo: la administrado de la fonduso fakte postulas tre klarajn terminojn, kaj pluraj vortoj el PIV (kaj el la Fundamento, nature), fariĝas pli oftaj ol kutime ĉe la klientoj. Tute komprenebla evoluo, ĉar ankaŭ pluraj terminoj el jura kaj politika sciencoj pli kaj pli uziĝas en Esperantio danke al la disvolviĝo de efektivaj demokratiaj povoj.

HeKo


Kia movado por Ameriko?

21–27 mar 2004 sesiis en Havano la 6a Tutamerika Kongreso de Esperanto. Partoprenis 178 esperantistoj el 19 landoj. La kongresa temo estis: “Kia Esperanto-movado por Ameriko?”

Foto de  Robert Bogenschneider
Flory Witdoetk, prezidanto de la Belga Esperanto-Federacio kaj vicprezidanto de EEU, legis la salutmesaĝon de Renato Corsetti. Salutmesaĝojn sendis ankaŭ Michela Lipari, UEA-estrarano pri landa agado, kaj estro de la Amerika Komisiono, Adonis Saliba.

Okazis 5 forumoj kaj ronda tablo pri kulturo, kie oni prezentis 11 prelegojn, 9 el ili pri la ĉeftemo. La forumoj estis dividitaj laŭ fakoj: Instruado, Informado, Utiligo, Junularo kaj Disvastigo.

Krome, dum la Kongreso okazis:

— Kvin kunsidoj: du pri Amerika Agado kaj tri fakaj (radio-aŭskultantoj de la Ĉina kaj Havana radioj, IKEK kaj Amikaro de Bruno Gröning);

— Paroliga kurso de Esperanto, sukcese gvidita de Alex Humet;

— Yumeiho-sesio kaj prelego pri la historio de tiu ĉi terapio en Kubo;

— Ekumena diservo;

— Aŭkcio;

— Interkona, Nacia kaj Arta vesperoj, tuttagaj, duontagaj kaj vesperaj ekskursoj, Kuba tipa manĝo, Balo kaj ILEI-ekzamenoj.

Estis decidite okazigi la 7an TAKE en Calgary kaj estis solene transdonita la flago al la reprezentantoj de la Kanada Esperanto-Asocio kaj la gastigonta urbo.

La kongresa rezolucio respegulis la nunan situacion de la movado en la regiono, kie tiom da kontrastoj pri riĉo kaj malriĉo, plus vasteco de la kontinento igas la laboron malfacila. Oni rekonis ke la agadoj de la Amerika Komisiono, aparte la interretaj projektoj, estas ja gravaj kaj sukcesaj, sed ne povas esti la solaj agadkampoj por efika laboro. Nia kontinento posedas grandan potencialon, sed mankas rimedoj. Do, la kongresoj estas bonaj forumoj ne nur por distri sin, sed ankaŭ por plani kaj serĉi strategiojn. La kongresanoj esprimis sian ĝojon pri la evento, kiu donis la eblecon renkontiĝi kaj senpere rilatiĝi por komunikado kaj ĝuo.

Maritza Gutiérrez


Reelektoj en Pollando

26 mar en Lodzo (centro de Pollando) okazis la raporta-elekta kunsido de delegitoj de la Pola Esperanto-Asocio (PEA).
Stanislaw Mandrak en la kunsido
La kunvenintoj pridiskutis la pasintan trijaran agadon, la problemojn kiujn oni solvis kaj kiujn ne sukcesis solvi. Oni diskutis ankaŭ la estontecon de la Esperanta movado en Pollando, substrekante speciale fortan kunlaboron kun junularaj grupoj. Post kelkjara stagnado ni jam atingis vojon de stabila agado.

En PEA nun estas 21 filioj en diversaj partoj de Pollando. En la filioj oni devas plifortigi kunlaboron kun lokaj amaskomunikiloj (ĵurnalistoj, radiostacioj, televido) por promocii la ideojn de Zamenhof, por promocii nian lingvon.

PEA volas kunlabori kun Esperanto-grupoj kiuj agas en Pollando ekster la strukturo de PEA por komunaj celoj. Ni certas, ke tiu kunlaboro plifortigos la signifon de esperantistoj en nia lando.

La kunsido elektis novan naŭpersonan Estraron de PEA.

Stanisław Mandrak (prezidanto), Edward Kozyra (vicprezidanto), Ewa Misior (vicprezidanto), Jerzy Walaszek (sekretario), Aleksander Zdechlik (kasisto), Danuta Żelińska (instruado, edukado), Zofia Śmistek (kunlaboro kun junularo), Jadwiga Wasiuk (ano), Bożena Gierula (ano).

En la Revizia Komisiono estas: Elżbieta Kembłowska (prezidanto), Zbigniew Tylkowski kaj Andrzej Kiszkiel (anoj).

Stanisław Mandrak


Tri rezultoj de MASUKO

La Marta Subkontinenta Kongreso (MASUKO) okazis en Roodeplaat, Sudafriko, 18–23 mar 2004.
MASUKO
Ĝi estis la dua tutregiona kongreso en la “moderna historio” de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko (EASA). En 2002 ĝi okazis apud Durbano, kaj nun apud Pretorio. Ĉeestis 13 de la 19 kotizintoj, el do pli ol triono de la membraro de EASA (35 membroj). Eksterregionaj esperantistoj bedaŭrinde ne sukcesis veni.

Inter la kutimaj kongresaj aferoj (raportoj ktp.) elstaras tri rezultoj.

La unua grava rezulto estas la ratifo de la anglalingva “Manifesto pri Lingvaj Rajtoj”. Ĝi baziĝas sur la Praga Manifesto, kaj prezentas la lingvon kaj ideologion de Esperanto sur la fono de la teoria kaj praktika lingvopolitiko de Sudafriko. Pere de la Manifesto, EASA emfazas ke ĝi apogas multlingvecon en Sudafriko.

La dua grava rezulto estas la decido prilabori vortlistojn aŭ vortaretojn en la oficialaj Sudafrikaj lingvoj. Tute ne justas, ke EASA, kiu apogas la multlingvecon, instruas Esperanton pere de la angla. Ja ekzistas lernolibro kaj varbiloj en la afrikansa, sed neniaj lernrimedoj aŭ varbiloj en la aliaj 9 oficialaj lingvoj.

La tria grava rezulto de la MASUKO estas ke EASA komencas organizi la Esperanto-junularon en la regiono. Preskaŭ duono de la komitato, inkluzive de la vicprezidanto kaj sekretario, nun konsistas el junuloj malpli ol 30-jaraj. Tio antaŭe ne estis ebla pro manko de junuloj. Unu el la taskoj estas starigi junularan sekcion kaj poste landan asocion de TEJO. EASA jam starigis diskutforumon “easa-junuloj” por kontaktigi kaj interligi junajn esperantistojn de diversaj partoj de la regiono.

La tutregionaj kongresoj estas ŝanco por la esperantistoj el disaj anguloj de Sudafriko kuniĝi, kaj pro tio oni ankaŭ bonvenigas eksterlandanojn. Oni antaŭvidas, ke en 2006 MASUKO okazos en Kabprovinco, kun semajnfina jarkunveno de EASA — en 2005 apud Johanesburgo.

Johan Kohler


Mirinda MiRo

La 8a MIRo (Marturisma Internacia Renkontiĝo) okazis 1–6 apr 2004 en la kroata urbo Pula kun la ĉeftemo “Turismo kaj ekologio”. Venis 21 partoprenantoj el Hungario, Francio, Italio, Aŭstrio, Slovenio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Kroatio. Ni loĝis en junulargastejo apud la maro.

Dum la renkontiĝo ni unue ekkonis la urbon Pula kun malnovaj aŭstro-hungaraj fortikaĵoj, fama amfiteatro kaj aliaj konstruaĵoj el romia tempo. Poste ni iris viziti ŝipkonstruejon.

Faruk Islamoviĉ prelegis pri agado de junuloj en asocioj, klarigis kiel la agado povas esti tre utila por junuloj kaj parolis pri kelkaj problemoj. Poste ni kune pridiskutis la temon.

En unu el la aŭstro-hungaraj fortikaĵoj estas lokita urba akvario kiun ni vizitis. Tie salutis nin multaj maraj bestoj kiel martestudo, marsteloj, diversaj fiŝoj, kraboj, konkoj, helikoj kaj aliaj konataj kaj pli malmulte konataj.

En la du lastaj tagoj okazis du ekskursoj: bicikla ekskurso al naturparko Kamenjak kaj vizitado de la nacia naturparko Insuloj Brijuni.

En la vespera programo mi povus mencii interkonan vesperon, noktan promenadon kaj alumetumadon. La etoso estis bela, amikeca kaj ĝoja, kaj la partoprenantoj aspektis tre kontentaj.

Dag Treer


La Papo denove bondeziras Esperante


Jam la dekan sinsekvan jaron la Papo diris sian paskan bondeziron en Esperanto inter 62 lingvoj. Tion aŭdis kaj vidis esperantistoj, kiuj kunvenis en la placo Sankta Petro kun grandaj paneloj, danke al kiuj pli ol unu miliardo da televidantoj en la mondo ne nur aŭdis la Papon diri nialingve “Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta”, sed ankaŭ vidis la vorton Esperanto.

Jyväskylä meze de nia historio

Ĉi-jare la Vintraj Tagoj de la Esperanto Asocio en Finnlando (EAF) okazis en Jyväskylä 13–14 mar en la Kristana Instituto de Jyväskylä kun ĉ. 40 partoprenantoj.

La programo komenciĝis en la redaktejo de la tagĵurnalo Keskisuomalainen, en kiu iam laboris Johannes Edvard Leppäkoski, la tradukinto de Kalevala en Esperanton. Post la interesa vizito, la prezidanto de EAF, Anna Ritamäki, bonvenigis la partoprenantojn en la Kristana Instituto kaj atentigis pri la ĉeftemo: “Jyväskylä meze de nia historio”. Ja la unua oficiale registrita Esperanto-Asocio en Finnlando, kiu funkciis ne longe, estis fondita en 1903 en Jyväskylä; la registrado okazis antaŭ cent jaroj, do jubileo! Ankaŭ alimaniere Jyväskylä ne nur troviĝas en la centra Finnlando sed ankaŭ centre de nia historio, ekzemple, la unua lernolibro por finnoj aperis en Jyväskylä antaŭ cent jaroj, ĉi tie okazis someruniversitataj kursoj de esperanto dum 30 jaroj. EAF mem festos sian 100-jariĝon en 2007.

La ĉeftemon daŭrigis Jukka Laaksonen, gvidanto de nova laborgrupo pri historio (en ĝi membras ankaŭ Jukka Pietiläinen kaj Mikko Mäkitalo). Kompreneble, neniu zorgos pri la konservado de niaj gravaĵoj historiaj se ni mem tion ne faros. Aparte interese estus trovi informojn pri la vojaĝo de Zamenhof tra Finnlando post la neokazinta Pariza kongreso (1914).

La vespera programo konsistis el bonetosa societa bazaro. Ekster la programo de VT okazis koncerto de Dolchamar en urbocentra drinkejo (vd. la dekstran paĝon).

Post la dimanĉa matenmanĝo preĝemuloj havis sian propran programeron. La jarkunveno de EAF komenciĝis je la 10a horo. Ĉeestis 36 personoj. 12 membrosocietoj estis rajtigite reprezentitaj.

Anna Ritamäki estis reelektita kiel prezidanto de EAF. Kiel estraranoj por 2004-05 estis elektitaj Taneli Huuskonen, Auli Vihermä kaj Tuomo Grundström kaj kiel vicestraranoj por 2004 estis elektitaj Timo Pirinen, Raita Pyhälä kaj Eero Rinta-Karjanmaa. En la estraro sen reelekto restas Tiina Oittinen, Markku Saastamoinen kaj Päivi Saarinen.

Estis aparte elstarigita la graveco de laboro pri oficejo, arkivo kaj biblioteko. EAF invitas profesiulojn pri bibliotekaj aferoj kunlabori kiel konsilantoj. Diskuto okazis pri la eblecoj havigi plejeble multajn komunumajn bibliotekojn kiel abonantojn de Esperantolehti.

La membraro daŭre malkreskas. En 2003 EAF havis sume 390 diverskategoriajn membrojn — je 14 malpli ol en 2002 kaj je 25 malpli ol en 2001.

FEJO (junuloj), ELFI (instruistoj), KELF (kristanoj) k.a. havis siajn kunsidojn.

En la postlunĉa prelego Osmo Buller rakontis pri Päätalo-instituto kaj UEA. Ni havis bonegan okazon rimarki kiel UEA iom post iom fariĝas asocio de ĉiuj pensemaj esperantistoj.

La Aganto de la jaro 2003 fariĝis Raita Pyhälä, alinome Saliko, pro grava laboro por Esperanto pere de verkado kaj instruado en Finnlando kaj internacie dum 2003.

Markku Saastamoinen, Anna M. Ritamäki


Studenta asocio en Finnlando

Esperanto en la Universitato de Helsinko (EsperHe) havis sian unuan kunsidon en novembro 2003 kaj estis akceptita kiel membro de la ombrela studenta asocio de la helsinka universitato en marto 2004.

EsperHe celas organizi agadon por esperantoparolantaj universitataj studentoj, informi pri Esperanto en universitataj rondoj kaj ligi kontaktojn al similaj asocioj en alilandaj universitatoj. EsperHe partoprenos la studjarstartan karnavalon kaj varbos studentojn por studrondo, kiu ekfunkcios aŭtune 2004.

La ombrela asocio malavare subtenas siajn subasociojn eĉ finance. Krome ĝi ofertas plej diversajn eblojn al la subasocioj, de kunsidejoj al festosalonoj kaj kromsubvencioj por membrogazeto. La ombrela asocio ankaŭ organizas trejnkursojn por la asociaj aktivuloj.

La universitato pagos honorarion por la gvidado de la studrondo de EsperHe. La profesoro pri la ĝenerala lingvistiko, Fred Karlsson, permesas doni studunuojn pri Esperanto, ero da studoj de ĝenerala lingvistiko. Malofte instruisto kaj studentoj akiras konkretan “premion” por elementa kurso de Esperanto.

La prezidanto de EsperHe, Terho Uotila, rakontas: “Homoj ĝenerale estas pigraj. Se ne estas absoluta devo, malmultaj uzas penon kaj tempon por tute novaj aferoj. Speciale se afero ankoraŭ estas tute fremda. Per esperanta asocio en universitato, ni faciligas al universitataj studentoj la aliron al la lingvo”.

Dum la sekva aŭtuno oni vidos, ĉu la nova asocio sukcesos allogi homojn por la studrondo kaj por la agado. Ni memoru, ke ankoraŭ neniom signifas organizi studrondon. Nepras informi kaj varbi prie por trovi la studentojn. Kaj la sekva kerna demando estas: kion fari per Esperanto en Helsinko post la studoj. En la 1980aj jaroj funkciis esperantokurso en la lingvocentro de la helsinka universitato. Ĝin oni fermis pro tro malmultaj studentoj.

Post EsperHe estas fondita IESAR, retaro de esperantistaj studentasocioj en la tuta mondo. Ĝi funkcios kiel ligilo inter la asocioj kaj kiel informilo por esperantistaj studentoj, kiuj pripensas studi eksterlande: http://www.esperanto. fi/fejo/ iesar/iesar.htm.

Patrik Austin, Riitta Hämäläinen

Nekonato fotis EsperHe-anojn en drinkejo. De maldekstre: Patrik Austin, Terho Uotila, Minerva Viirto, Lasse Rantanen, Miikka-Markus Alhonen.


DolchamarDolchamar furoras en Finnlando

Antaŭ unu jaro la fama, finna espobando, Dolcxamar, ŝanĝis ne nur sian nomon (nun: Dolchamar), sed ankaŭ preskaŭ komplete la ularon. El la x-forma prabando restas nur la komponisto-lirikisto Pieĉjo kaj Stoedoe, la basisto. La nova konsisto estas jena: Pieĉjo (kanto), Larputilo (gitaro), Stoedoe (basgitaro), Lenja (klavaro) kaj Valdemar (drumaro).

13 mar 2004 la nova Dolchamar havis sian unuan koncerton. Ĝi okazis en la rokklubejo Poppari samurbe, samtage kun la Vintraj Tagoj de EAF. Dolchamar aperis en kulturpaĝoj de pluraj regionaj gazetoj, inkluzive de la plej granda regiona ĵurnalo Keskisuomalainen, sub titoloj Esperantlingva roko en Poppari kaj La plej fama espobando de la mondo en Jyväskylä. La koncerton notis ne nur la loka radiostacio Radio Jyväskylä, sed ankaŭ finnaj retaj rokgazetoj.

La klubejo estis preskaŭ plenplena. Kvankam en la publiko troviĝis deko da esperantistoj, kiuj scipovis kunkanti la refrenojn, la plejparto estis lokaj gejunuloj. Ili videble ŝatis la bandon, dancis antaŭ la scenejo kaj laŭte postulis ekstraĵojn post la pli ol unuhora koncerto. Ilin neniom ĝenis la fakto, ke Piecĵo interpece parolis ĉefe esperante.

En Poppari oni ja aŭdis ankaŭ la malnovajn furoraĵojn Ĉu vi pretas?, Malbonulo, Pacman kaj Junaj idealistoj. Sed ĉefe ni aŭdis tute novan, splendan materialon, post kio oni soife atendegas la aŭtune 2004 aperontan albumon. Laŭ finna rokkritikisto, Hannu Linkola, kiu intervjuis Dolchamar por reta rokgazeto Rockmusica, la bando sonas jen rokroke, jen slave melankolie, jen latinrape, sed ĉiel ajn bonege. La stilo de la nova Dolchamar tamen klare ŝanĝiĝis al pli melodie roka direkto. Aparte menciindas, ke Dolchamar nun havas inan klavariston — muzikistinoj en Esperantujo ja ne tro svarmas.

Ĉi-somere oni bedaŭrinde ne spertos Dolchamar en esperantaj scenejoj, ĉar la bando pasigos la someron studie pro la nova albumo. Ili tamen koncertos ĉi-jare en finnaj rokrondoj. Sekvafoje 13 maj en helsinka rokklubejo Factory kaj somere en kelkaj rokfestivaloj — en esperanto kompreneble.

Sed ĉu vi jam aŭdis, ke KEF 2005 okazos en Helsinko?! Tiam staros Dolchamar sur la scenejo de unu el la plej grandaj rokklubejoj de Helsinko.

Riitta Hämäläinen


DPA dufoje raportis pri Esperanto

4 kaj 8 apr la germana novaĵagentejo DPA raportis pri la 20a Printempa Semajno Internacia (PSI) en Duderstadt kaj pri la kreskanta intereso rilate Esperanton. La informoj iris al ĉ. 800 gazetoj, al kiuj DPA kutime liveras, kaj krome al la germanaj radiostacioj, televido k.m.a. La gazetaran laboron por PSI denove faris Lu Wunsch-Rolshoven, prezidanto de EsperantoLand.

En la raporto de dimanĉo (4 apr) DPA komunikis, ke oni atendas ĉ. 150 partoprenantojn el Eŭropo kaj Brazilo por la Esperanto-semajno. El la programo la informo citis prelegojn, ekzemple pri la infana vilaĝo Bona Espero en Brazilo, kaj menciiĝis la esperantlingvaj diservoj kaj la infana programo. DPA plu skribis, ke ĉiujare aperas ĉ. 200 novaj libroj en Esperanto, kaj oni raportas pri Esperanto-muziko el Kazaĥio kaj Brazilo.

La novaĵo de ĵaŭdo (8 apr) akcentis la kreskantan intereson pri Esperanto. Oni raportis, ke Esperanto pli kaj pli fariĝas familia lingvo kaj ke la junularaj aranĝoj altiras multajn homojn. Krome DPA atentigis pri la Esperanto-kulturcentroj en Svedio, Francio kaj en Svislando.

La raporto mencias, ke en Hungario ĉiujare estas ĉ. 9000 studentaj ekzamenoj pri Esperanto (la tria loko post la germana kaj angla) kaj pri la kreskanta intereso en Litovio kaj pri la venontjara UK tie. DPA informis ankaŭ pri la ĉi-jara UK en Pekino. La agentejo raportis, ke la ŝtata Ĉina Interreta Centro ofertas novaĵojn en Esperanto kaj ke Ĉina Radio sendas ĉiutage en Esperanto.

La agentejo citis la prezidanton de EsperantoLand, ke “la angla lingvo estas apenaŭ konkurenco por Esperanto”. Multaj Esperanto-parolantoj laŭ li bone parolas la anglan kaj samtempe ofte vizitas internaciajn Esperanto-aranĝojn.
Lu prelegas en PSI (fotis Robert Bogenschneider)
Fine DPA atentigis pri ĉ. 50 muzikaj grupoj kaj kantistoj, kiuj produktas muzikon en Esperanto anstataŭ kanti en la angla lingvo.

Sekve de mia gazetara laboro por PSI aperis artikoloj en regionaj gazetoj. Interalie, en Thüringische Landeszeitung (22 mar, 3 apr), Thüringer Allgemeine (26 mar + du pliaj). La unuan DPA-raporton transprenis interalie Weser-Kurier (5 apr); la posta novaĵo aperis interalie en Oldenburgische Volkszeitung (10 apr). Estas verŝajne, ke aliaj gazetoj transprenis la informojn de DPA.

Mi multe dankas al Wolfgang Bohr kaj al la aliaj organizantoj de la 20a PSI pro la agrabla kunlaboro. Krome bone organizita renkontiĝo ja estas tre bela bazo por fari sukcesan gazetaran laboron.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


Seminario en Sarajevo

(TEJO-Aktuale). En Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino, 22–28 mar okazis seminario de Esperanto@Interreto.

39 partoprenantoj el 16 landoj partoprenis la seminarion, kiu temis pri interkultura lernado, projekt-mastrumado, kaj instruado de Esperanto. Je la fino de la semajno diversaj laborgrupoj, kiuj formiĝis dum la semajno, prezentis siajn projektojn, kaj la partoprenantoj jam ekplanis estontajn projektojn.

Erin Piateski


San-Paŭlo: universitata studgrupo refondita

25 mar estis refondita la antaŭa studgrupo “Kibernetika Pedadogio” en Universitato de San-Paŭlo. Ĝi nun apartenas al la Brazila Konsilantaro de Akademia Esplorado kaj entenas la vorton Esperanto kiel serĉvorton kaj studobjekton. En la grupo estas 5 doktoroj (3 esperantistoj), 3 magistroj kaj 1 lernanto. La grupo kunvenos ĉiusemajne por pridiskuti la esplorliniojn rilate al Esperanto.

Vidu ĉe: http://www.ameriko.org

Adonis Saliba


La kongresa emblemoLitovia kalejdoskopo

Financa helpo por la Kongreso

17 feb kaj 17 mar 2004 prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LitEA) Povilas Jegorovas renkontiĝis kun la unua vicurbestro de Kaŭno Kazys Starkevičius, prezidantino de komitato pri buĝeto kaj financoj de la urba konsilio Adele Echodienė kaj aliaj respondeculoj. Estis priparolita financa helpo de la urbo por la 90a UK, ĉar kelkaj ĉirkaŭkongresaj aranĝoj okazos en Kaŭno. Oni planas doni al LitEA 50 mil lidojn (€ 14.481) en 2004 kaj 100 mil lidojn (€ 28.962) en 2005.

Ewa Bondar plu instruas

12 mar 2004 en Kaŭno finiĝis Esperanto-kurso. Vespere dum komuna kunveno Povilas Jegorovas enmanigis atestojn al 8 finintoj de elementa kurso (inter ili du latvinoj, kiuj studas en Kaŭno baltan filologion), al 6 personoj, kiuj finis kurson de la dua grado, kaj al 6 personoj, kiuj finis kurson de la tria grado. Instruistino Ewa Bondar el Pollando enmanigis 9 diplomojn de Internacia Esperanto-Instituto.

29 mar 2004 en Birštonas komenciĝis monata intensa ĉiutaga senpaga kurso de Esperanto por komencantoj, kiun organizis LitEA kune kun la urba municipo. La kurson gvidas pola Cseh-instruistino Ewa Bondar. Estas organizitaj kvar grupoj por entute 45 personoj, inter kiuj ankaŭ la vicurbestro de Birštonas Juozas Aleksandravičius. La kurson frekventas ne nur loĝantoj de Birštonas, sed ankaŭ de najbara urbo Prienai. Informo pri kurso aperis en du gazetoj de Birštonas kaj Prienai. Sekva Esperanto-kurso estas planata ekde 3 maj en Kretinga, kie somere okazos la 57a kongreso de IKUE.


Forumo de NRO-oj en Vilno

2 apr 2004 en vilna hotelo Karolina okazis ĉiujara Forumo de neregistaraj organizaĵoj. Oni diskutis pri rilatoj inter NRO-oj kaj ŝtataj instancoj, pri vendado de servoj de NRO-oj, pri ebleco doni du procentojn de impostoj al NRO-oj, pri eblecoj ricevi monon de EU, pri etiko de NRO-oj k.s. En la forumo partoprenis reprezentantoj de ministerioj de eksteraj rilatoj, financoj, kulturo, socia asekuro kaj laboro, kaj de multaj aliaj ŝtataj kaj neŝtataj institucioj. Tiaj forumoj okazas ĉiujare kaj ĉiam ilin partoprenas LitEA. Ĉi-jare LitEA estis reprezentita de Jūratė Bartaškienė.

La emblemo de BETBirštonas prepariĝas al BET

12 mar 2004 prezidanto kaj sekretario de LitEA, Povilas Jegorovas kaj Aida Čižikaitė, vizitis urbon Birštonas, kie ĉi-somere okazos la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). En la renkontiĝoj kun vicurbestro, Juozas Aleksandravičius, kaj kun aliaj respondeculoj estis faritaj kelkaj interkonsentoj.

Interalie, la urbo proprakoste eldonos libreton pri Birštonas en Esperanto. LitEA kunlabore kun la urba municipo organizos unumonatan ĉiutagan senpagan kurson de Esperanto en la sanatorio “Versme”. Urbaj folkloraj, kantaj, dancaj kaj aliaj ensembloj senpage koncertos en BET, artmetiistoj eksponos sian arton. La municipo senpage disponigos kelkajn perfekte ekipitajn salonojn por BET — en la urba municipo mem okazos la 3a Balta Esperanto-Forumo, seminarioj kaj ekzamenoj de IEI, gvidataj de Atilio Orellana Rojas. Aliaj aranĝoj okazos en salonoj de “Versme”. Al la kulturaj kaj koncertaj programeroj de BET-40 estos invititaj urbanoj. LitEA donacos al la urba biblioteko multajn Esperanto-librojn.


Librodonacoj al lernejoj

Meze de februaro katolika pastro esperantisto Saulius Keras donacis pli ol 80 ekz-ojn de trilingva (litova, rusa, Esperanto) poemaro de Gediminas Degėsys Momento de malkovro al mezlernejoj de Vilno, Rokiškis, Juodupė kaj Lukšiai. Komence de marto Saulius Keras kaj Genovaitė Gerikienė donacis la saman libron al ĉiuj mezlernejoj kaj bazaj lernejoj de Kaŭno (entute 60 ekz.).

Kristanismo kaj Esperanto

Eldonejo Alma littera ĵus aperigis en la litova lingvo en 800 ekz-oj libron de Ulrich Matthias Krikščionybė ir Esperanto (Titolo en Esperanto: “Esperanto. La nova latino de la eklezio”). Antaŭe ĝi aperis en Esperanto, germana, angla, rusa kaj eventuale aliaj lingvoj. Al la litova ĝi estas tradukita el la rusa eldono de Sezonoj (2002). La libron al la litova tradukis Irena Miskinienė.

Printempa librofoiro

2–4 apr en la Respublika Instruista Domo (Vilno) okazis ĉiujara librofoiro Printempo de libroj. Partoprenis pli ol 40 eldonejoj. LitEA eksponis kaj vendis pli ol 60 titolojn. Laŭ taksoj, la foiron vizitis pli ol dek mil personoj.

Kadre de la foiro okazis diskuto “Esperanto: intelekta ludo aŭ perfekta ilo por komunikado?” kun kvar esperantistoj kaj kvar oponantoj antaŭ centpersona publiko. Efektive, ne estis veraj oponantoj de Esperanto — ili nur pli praktike traktis la aferon kaj dubis, ke Esperanto povos venki kiel vera internacia lingvo funkcianta en diversaj medioj. La diskuton filmis du litovaj televidoj.

Dum la tuta foiro deĵoris esperantistoj, kiuj ne nur vendis librojn, sed ankaŭ disdonis flugfoliojn pri Esperanto, varbis por Esperanto-kurso. Antaŭ la librofoiro estis organizita informkampanjo de la librofoiro en tri subteraj strattransirejoj de Vilno. En unu el ili partoprenis ankaŭ LitEA. LitEA ankaŭ donacis kelkajn librojn al la tradicia librofoira loterio.


Novaj lernolibroj

Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj en Vilno aperigis 1000 ekz-ojn de lernolibro de Esperanto por litovoj de Telesforas Lukoševičius Mokomes kalbėti esperantiškai (Ni lernu paroli Esperante). Ĝi estas la kvara libro de tiu eldonejo el serio de sep planitaj libroj. La 104-paĝa lernolibro konsistas el 34 lecionoj. Ĝi estas esence la sama lernolibro, aperinta en 1999 en Panevėžys, ĝisdatigita kaj pliperfektigita.

Aperis lernolibro de Esperanto por litovoj de juna esperantisto (naskiĝis en 1975) Saulius Keras, nun loĝanta en Utena. Ĝi nomiĝas Lengviausios kalbos vadovėlis Esperanto (Lernolibro de la plej facila lingvo Esperanto). 1000 ekz-ojn de la 224-paĝa libro eldonis Trys žvaigždutės. Ĝi enhavas 30 lecionojn, legaĵojn, gramatikajn tabelojn kaj du vortaretojn.


Esperanto por infanoj

Aperis la unua ĉi-jara numero de porlernanta revuo Žvaigždutė (Steleto), kiu daŭrigas aperigi kurson de Esperanto de Valdas Banaitis por infanoj. Sur la paĝoj 18-19 ĉi-foje estas aperigitaj la 4a kaj la 5a lecionoj. Sur la paĝo 31 en bibliografio de porinfana verkisto Jeronimas Laucius estas listigitaj liaj tri lastatempe eldonitaj libroj en Esperanto.

Povilas Jegorovas


La unua kongreso en Vendeo

En La Roche-sur-Yon, fondita 25 maj 1804 de Napoleono I, kongresis 10–12 apr SAT-Amikaro kun 233 partoprenantoj el Belgio, Svisio, Germanio, Ĉeĥio kaj Slovenio. Neniam antaŭe okazis Esperanto-kongreso en Vendeo, kie fondiĝis Esperanto-asocio nur en 1996.

La urbaj instancoj inkluzivigis la kongreson en la programon de celebrado de la 200-jariĝo de la urbo. La Roche-sur-Yon dediĉas grandan atenton al la internaciaj rilatoj (pri tio vidu diversloke en la paĝoj pri Vendeo, parte en Esperanto: www.esperanto-sat.info). Pro tio jam de pluraj jaroj Esperanto ĝuas atenton flanke de la aŭtoritatoj de la urbo.

La organizantoj ricevis la eblecon fari ekspoziciojn en la granda montrofenestro de la turisma oficejo de La Roche-sur-Yon kaj en la Domo de la Mondo kaj de la Civitanoj (kastelo du Plessis). Estis instalitaj paneloj Kongresurbo kun mencio de Esperanto kiel internacia lingvo ĉe la kvin ĉefaj enirvojoj de la urbo (vd. en la apuba foto).

En la liceo Pierre Mendes-France, kiu estis la kongresejo, la impona libroservo de SAT-Amikaro plenigis vastan klasĉambron. Tre bone vendiĝis kompaktdiskoj de Vinilkosmo. Treege plaĉis la multlingva koncerto de la kantisto JoMo.

La kongreso estis sukcesa ne nur laŭ nombro sed ankaŭ laŭ etoso kaj laŭ la diverseco de la temoj: Eŭropa Unio el la vidpunkto de civitanoj el la novaliĝintaj landoj, kun Petro Chrdle (Ĉeĥio), Zlatko Tiŝljar (Slovenio), kaj kun interveno de Georges Kersaudy pri la lingvoj de tiuj landoj; enciklopedio Vikipedio kun Arno Lagrange; Tutmondismo kaj monda solidareco, kun Daniel Durand; Vidhandikapoj kaj translimaj interŝanĝoj, kun Fabrice Morandeau…

Propran kongreson kun ludoj, banado kaj inicado al Esperanto havis 15 infanoj.

Relative bone raportis la amasinformiloj: radio RCF-Vendee, televidoj Canal 15 kaj France 3, gazetoj Ouest-France kaj Vendee Matin.

Henri Masson


Studintoj de GEA diplomitaj

Post pli ol trijara studado ĉe Germana Esperanto-Centro por Baz- kaj Pluklerigado en Herzberg/Harz la unuaj studantoj ricevis la diplomojn el la manoj de GEA-prezidanto Andreas Emmerich kaj Peter Zilvar (komisiito de pluklerigado).

La unuaj diplomitoj estas Andrea Arloth el Halle/Saale, Karin Klose el Detmold, d-ro Jörg Gersonde el Köthen, Otto Kern kaj Peter Zilvar (ambaŭ el Herzberg).

Ekzistas kvar niveloj por klerigado, i.a. klerigado por Esperanto-konsilisto/GEA (senekzamena studado), Esperanto-kursestro/GEA (1 sukcesa ekzameno), Esperanto-instruisto/GEA (3 sukcesaj ekzamenoj). La studado ampleksas sciencnivelajn kaj praktikrilatajn enhavojn. La telestudado kun ĉ. 12 semajnfinaj studsesioj, hejmtasko kaj ekzamenoj daŭras ĉ. 2-4 jarojn. Grandparte ĝi identas laŭteme kun la studfakoj esperantologio aŭ interlingvistiko. Jam ĉ. 30 docentoj el diversaj landoj honorofice instruis en Herzber/Harz.

Nun gejunuloj ĝis 25 jaroj povas senkotize partopreni la studsesiojn.

Krome jenaj personoj ricevis Esperanto-trejnistan atestilon aŭ/kaj gratuldokumentojn de GEA-prezidanto: Prof. Rüdiger Sachs por “Esperanto kaj Scienco”, Sebastian Kirf por “Esperanto kaj Varbado”, Heinz Wilhelm Sprick por “Esperanto kaj Varbado”, Helmut Welger por “Esperanto kaj Varbado”, Hans Welling por “Esperanto kaj Varbado”, Louis F.v. Wunsch-Rolshoven por “Esperanto kaj Varbado”.

Peter Zilvar
En la biblioteko de la Germana E-Centro
GEA-prezidanto Andreas Emmerich, lia edzino Lena Emmerich kaj GEA-estrarano Christof Krick (maldekstre) en la nova Biblioteko de Germana Esperanto-Centro en Herzberg.


Dum IJK oni instruos instrui

Kadre de la projekto Flugiloj de Malfacila Vento, okazos trejnseminario pri Esperanto-instruado dum IJK en Ruslando (10–17 jul 2004). ILEI pagos al la aktivaj partoprenantoj de la seminario IJK-kotizon, manĝadon (3-fojan) kaj loĝadon. Estas unika ebleco ekscii vere utilajn informojn de la plej spertaj instruistoj el diversaj nacioj, kaj samtempe ĝui la etoson de IJK. Interesiĝantoj povas skribi al la adreso de ILEI: ilei-tejo@ikso.net.

Intertempe al la Kongreso aliĝis jam pli ol 200 personoj — ne nur gejunuloj, sed ankaŭ infanoj kaj plenkreskuloj. Pli ol dudek aliĝintoj volontulis helpi pri la programo, kelkaj proponis proprajn program-kontribuojn.

La Organiza Teamo kunsidos en la IJKejo 1–3 maj por surloke certiĝi pri preteco de la ripozejo akcepti la kongreson. Ankaŭ dum tiu kunsido oni akceptos la finan version de la programo, aŭdos raportojn de respondeculoj en diversaj terenoj: ekskursoj, vespera programo, instruado k.a. Aparta interesaĵo de la nokta programo estos kinejo kun kelkaj novtradukitaj al Esperanto filmoj (ĉefe ruslanda kinoklasiko).

Lige kun IJK en kelkaj ruslandaj urboj pliaktiviĝis junulara movado. En Kovrov okazas rapidkursoj, en Moskvo kaj Peterburgo kelkaj grupoj studas la lingvon samtempe, renaskiĝis junulara movado en Taganrog, el kiu delonge ne venadis reprezentantoj al junularaj aranĝoj. La jubilea 60a IJK jam nun, ne komenciĝinte, servas al pliaktivigo de la movado — des pli utilaj estos la juliaj tagoj. Ne forgesu aliĝi ankaŭ vi.

Slavik Ivanov


Interesa Festivalo de Interesoj en Ĉuvaŝio

La kvina Festivalo de Interesoj okazis 27–28 mar en Ĉeboksary, la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, en la Instituto de Kulturo.

La unua tago komenciĝis per metiejoj por membroj de neregistaraj organizoj. Por doni utilajn sciojn al aktivuloj oni invitis ilin al diversaj seminarioj: “Enkonduko en la kontrolon de la financa raportado”, “Laboro kun potencialaj aktivuloj de la organizo”, “Aktuala informado pri fondusoj”, “Personara potenco de la organizo”, “Projekto de foto-ekspozicio Junulara aktivado”.

La dua festivala tago komenciĝis per prezento de sociaj organizoj. En ĉiu ejo “bolis” propra vivo, en koridoroj eblis samtempe renkonti kavalirojn kaj punkojn, japaninojn kaj metalulojn, gitaristojn kaj sportistojn en kimonoj, kaj “simplajn” homojn (vidu sur la supra foto).
Esperantistoj en la Festivalo
Ne mankis mirakloj ankaŭ en la prezento de nia Esperanto-Asocio. Iu stelkalkulisto provis trovi “stelon de Esperanto”, helpe de reprezentantoj de diversaj nacioj. Kaj spektantoj de prezento sukcesis kanti Esperante kaj eĉ partopreni kartvelan koruson, inviti al rendevuo ĉininon, ludi japanan kaj anglan ludojn. Post la prezentaĵoj okazis solena fermo kun koncerto.

Tanja Tolstova


Por la 18a fojo somera kurso en Svedio

Post kelkjara paŭzo polo Georgo Handzlik ĉi-jare venos al Lesjöfors por instrui Esperanton dum la somera kurso. Georgo ofte kontribuis al ĉiujaraj svedaj someraj Esperanto-kursoj ekde la 1980aj jaroj, kiam ili okazis ĉe Karlskoga Popola Altlernejo. Ĉi-jare okazos la 18a somera kurso. En la 1990aj jaroj svedaj esperantistoj aĉetis propran kursejon (Esperanto-Domo), kaj la someraj Esperanto-kursoj translokiĝis tien.

Georgo Handzlik estas ne nur mirinda instruisto, sed ankaŭ trobadoro, kiu plenumas siajn kantojn akompanante sin per gitaro. Tiamaniere li kontribuas dum la kursoj al la vesperaj programoj por spertaj kaj novaj esperantistoj.

Nata Bertse estas la dua instruisto, tre sperta kaj kompetenta. Ŝi devenas de Latvio, kaj nun loĝas kun sia familio en Stokholmo. Ankaŭ ŝi kantas kaj ludas gitaron. Ŝi uzas sian unikan kanto-metodon dum la lingvo-instruado. Ankaŭ ŝi partoprenos en la vesperaj aranĝoj dum la kurs-semajno.

Ĉi-jare okazos instruado en tri niveloj: por komencantoj, progresantoj kaj spertuloj, kiuj bezonas parolpraktikon. Estos ankaŭ infana grupo por infanoj ekde la 4-jara aĝo. Oni ĝojas ke jam ekzistas infanoj kiuj post kelkaj someraj kursoj flue parolas Esperante (kompreneble ili havas iom da lingva praktiko en hejma medio).

Plej ofte infanoj venas kun siaj gepatroj, kiuj partoprenas la kurson. Unu el pozitivaj momentoj estas tio, ke gepatroj aŭ eĉ geavoj pasigas komunan semajnon kune kun siaj infanoj aŭ nepoj en Esperantujo.

La kurso okazos ekde 28 jun ĝis 3 jul 2004. Informojn kaj aliĝilon oni povas ricevi ĉe la Esperanto-Domo: Esperanto-Domo, SE-680 96 Lesjoförs, Svedio
Rete: egarden@esperanto.se
Telefono: +46 590-30909
Fax: +46 590-30359


Kurte

Usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation asignis al Itô Kanzi premion (10 mil USD) por kompletigi la eldonadon de la Ludovikologia Dokumentaro. (Esperanto)

Kroata Esperanto-Ligo ektraktis kun Ministerio pri Defendo de Kroatio pri ebleco civilservi en KEL. La unua respondo estas favora. (S.Štimec)

Kataluna Esperanto-Asocio aliĝis en februaro al la kampanjo “Por la kataluna en la lernejo”. (Kataluna Esperantisto)

14 apr en Bjalistoko je la 87a mortodato de Zamenhof ĉe lia monumento reprezentantoj de la urbestro, fondaĵo Zamenhof kaj Bjalistoka Esperanto-Societo bruligis kandelojn kaj metis florojn; sonis versoj, kantoj kaj muziko. Kurier Poranny kaj Gazeta Wyborcza raportis pri la solenaĵo kaj skribis konkorde: “Doktoro Zamenhof forpasis sed Esperanto restis”. (E.Karczewska)

Bossert & Co. GmbH ekofertis “paco-ringon”, kiu enhavas kvarfoje gravuraĵon “Paco”. La ringo el neoksidebla ŝtalo havas du striojn el flava kaj ruĝa oro 585; ĝi kostas 149 eŭrojn, sed membroj de Esperanto-asocioj ricevas 20-procentan rabaton. (Esper-german)

En la Ĉina Universitato de Administro kaj Softvaro en Pekino 13 mar 2004 ekfunkciis Esperanto-kurso kun pli ol 80 studentoj el la Fakultato pri Turismo Internacia; la kurson gvidas Cui Jiayou. (Nun)

Dum 4 tagoj 16-persona grupo de JEFO/UFE-membroj informis pri Esperanto en la ekspozicio Expolangues 2004. (Le Monde de l'Espéranto)

Hokkajda Esperanto-Ligo rezoluciis kontraŭ sendo de japana memdefenda korpuso al Irako. (Sennaciulo)

7 feb 2004 fondiĝis Studenta Esperantista Asocio de Madagaskaro, ĝin prezidas f-ino Randriamialisoa Volatiana Minah. (Esper-german)

Junuloj koreaj, vjetnamaj, japanaj kaj ĉinaj ekeldonis komunan retgazeton La Amikeco, kiu aperas unu aŭ du fojojn monate. (Landa Agado)

18 mar en la Domo de Latva Societo (Rigo) okazis latvalingva prelego de Margarita Želve omaĝe al la 150-jariĝo de Rudolfs Libeks, la aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por latvoj (1889). (M.Želve)

Kadre de kampanjo “Esperanto en bibliotekojn” Kultura Kooperativo de Esperantistoj (Rio-de-Ĵanejro) ekspedis libropakaĵojn al la urba biblioteko de Nova Friburgo (Brazilo), al la Centra Biblioteko de Universitato de Campinas (Brazilo), al Cherarak Ali (Alĝerio) k al la Nacia Biblioteko de Portugalio. (A.Sartorato)


GofenKiukolora estas neŭtraleco

La Eŭropa civilizacio pereos pro kompatismo.
Meĥanizmo de la pereo de la Eŭropa civilizacio
montriĝos kiel paralizo kontraŭ ajna malico, ajna fieco,
ajna malicfaro: do finfine maliculoj disŝiros la mondon.

(Vasilij Rozanov, 1913)

Mi bone sciis ĝeneralaĵojn pri UEA ekde kiam mi ekinteresiĝis pri la movado (1978), sed nur antaŭnelonge mi havis okazon pli profunde lerni pri UEA dum mia provo enlistigi “La malruĝan rondon” en la Jarlibron. Temos do pri ĝia formala kaj reala politika vizaĝo, kiu tradicie kvazaŭ asociiĝas kun neŭtraleco.

Sovetia epoĥo

Tiuperiode la ĉefa monda kontraŭstaro estis kaŭzita per la “imperio de malico”. Neŭtraleco de UEA estis konsiderinda fakto per si mem: tamen konsiderinda diverse per diversaj homoj.

Por sovetianoj kaj por esperantistoj en la satelitaj landoj tiu neŭtraleco manifestiĝis kvazaŭ strieto de freŝa hereza aero. (Ĉu kredeblas: iu “sindetenas” dum la plejmulto entuziasme levas manojn “por”).

Tamen por tiuj en la libera mondo vorto “neŭtraleco” ne signifis senkondiĉan bonon. Ja neŭtraleco inter perfortulo kaj lia viktimo ne estas virto. Tial ekzemple Prof. Ivo Lapenna ne subtenis la neŭtralecon. Eĉ laborista Sennacieca Asocia Tutmonda (SAT) ne subtenis ĝin: la socialisma idearo ne ŝirmis al ili mankon de elementaj liberecoj kaj homaj rajtoj en ĉiuj landoj de “venkinta socialismo”. (Samkiel prof. Preobraĵenskij el La hunda koro, mi havas neniun intereson al proleta kazo ĝenerale, inkluzive tiun de SAT. Tamen por objektiveco necesas rimarkigi, ke tiutempe ili ne ignoris problemon de libereco).

Iel ajn, se ne morale, do almenaŭ politike, la neŭtraleco de UEA tiam havis iun sencon: sub la sovetia regado, sur unu sesono de la mondo, troviĝis multaj esperantistoj. Pri la subiro de la imperio ne temis eĉ en fikcio, kaj necesis almenaŭ ne malutili al tieaj esperantistoj.

Kaj nun prepariĝu al surprizo… Rigardu en la nuntempan Jarlibron. En la listo de fakaj asocioj vi trovos sekcion “Komunismo” (bela vorto, ĉu?) kaj en ĝi Internacian Komunistan Kolektivon, kiu troviĝas en kunlaboraj rilatoj kun UEA ekde 1998 (tio estas, 7 jarojn post la brua kolapso de socialismo!). Kaj por aldona konvinko, vidu tie ankoraŭ la pagitan reklamon de komunistoj.

Post-komunisme

Do, 7 jarojn post la kolapso de la sistemo, respondeca pri plej grandskala teroro kaj mizero en la mondo, UEA faris tion, kion ĝi ĉiam antaŭe evitadis: ĝi establis kunlaborajn rilatojn kun komunistoj. Ĝenerale UEA rekonas tri nivelojn de la rilatoj kun fakaj asocioj: aliĝinta, kunlabora kaj nenia (kiel ekzemple kun SAT). Komunistoj do “perlaboris” eĉ pli altan rekonon, ol ilia proleta frato SAT…

Se vi pensas, ke tio ĉi estas nur hazarda miskazo, vi eraras. La ĵusa eks-direktoro de CO eksplicite deklaris, ke UEA ne hontas havi komunistojn en siaj vicoj — kaj ilin ĝi havas ne nur en la vicoj! Alia UEA-estro (Usonano) simpatias al kontrabandaj rezidantoj kaj klopodas enkonduki en Usono la duan lingvon: ne, ne Esperanton, sed … Hispanan! Iuj dolĉe memoras pri persona manpremo de Fidel Castro, dum aliaj fervore daŭrigas sovetian batalon kontraŭ “Usona imperiismo” kaj tutkore bonvenigas imperiismon islaman, celebrante “diversecon” (inkluzive perversecon — pri kio pli poste). Reanimigita socialismo ruinigas ekonomiojn per impostado por satigi utopian socian inĝenieradon de egaligo. “Marxismo-Leninismo estas eterna, ĉar estas vera”: ne, ĉar ĝi ekspluatas eternan fian envion…

Laŭ sprita rimarko de Ĵvaneckij, Sovetio estis la unua en vico de kurantaj retrodirekten. Aliloke li ankaŭ notis strangan econ de juna sovetia komunista gvidantaro (komsomolanoj): kien ajn grego kuregas, ili estas antaŭe. Jen la grego abrupte ŝanĝis la direkton, kaj iel tiel denove la komsomolanoj kuregas antaŭe… Kaj tio estas ja ne malbona: eĉ manke de firmaj principoj, almenaŭ al komsomolanoj ne mankas prudento.

Ve, por la Okcidenta “intelektularo” mankas ambaŭ: universitataj profesoroj plu revas kaj instruas pri la tutmonda socialisma revolucio. Malkiel la komsomolanoj, ili persiste kuregas retrodirekten. Kaj atentu: temas ja ne pri bagatela juneca persisto fumi narkotaĵojn, protesti “opreson”, “fari tion survoje” ktp. Ili persiste disvastigas la venenan instruon, kiu jam kaŭzis plej grandskalan katastrofon kaj suferojn en la historio de la homaro (100 milionoj da viktimoj) — kaj la socio indulge plu toleras tion. Kaj ne nur tion…

En la listo de fakasocioj troveblas ankaŭ “fako” de … de sodomiismo, kaŝita sub eŭfemismo “samseksamo”: en kunlaboraj rilatoj kun UEA ekde 1990. Kiu povus nomi almenaŭ unu kulturon aŭ tradicion, kiu akceptas sodomion? En Kristanismo, Judismo, Islamo — eĉ en “socialisma instruo” tiu ĉi konduto estis konsiderata honta — kaj ankaŭ krima nur kelkajn jardekojn antaŭe. Estas neimagebla, kiel rapide la civilizita mondo, ŝokita per arogeco kaj impeto de eta elcentaĵo de sekse obseditaj perversuloj, akceptis ilian “agadon” — danĝera simptomo de degenero per si mem.

La neŭtraleco de UEA do akiris “kolorojn”…

Konklude

La artikolo de C. Piron (Esperanto. 2004/2,3) surprizis min per neatendita sincera konfeso — konstato ke esperantistoj-pioniroj estis… (kiel esprimi tion pli mole?) iom “marĝenaj” personoj (ĉar nur tiaj povis dediĉi sin tutece al la ekstreme idealisma ideo). Atenta observanto de moderna esperantistaro (precipe en la okcidenta mondo) povas sendube rimarki tian “socian profilon” ankaŭ nun: la movado ĉerpas plejparte el ekzotika socia ŝimo kiel marksistoj kaj seksaj perversuloj. Tio, bedaŭrinde, helpas nek teni en la movado normalajn homojn, nek logi tiajn elekstere.

La “Malruĝa rondo”, brile titolita tiel far de Yenovk Lazian, dume ne estas inter la listigitaj fakoj. Ĝi celas unuigi kaj provizi tribunon por dekstraj esperantistoj, reprezentantaj interesojn de la meza klaso (plejmulto de la okcident-tipaj socioj) sen ajna klasbatalo. La “Malruĝa rondo” opinias, ke moderna alianco de socialistaj, maldekstre/liberalismaj kaj islamismaj fortoj profitas la Okcidentan liberecon kun celoj ruinigi la socion, kiu tro toleras ilin. La idearo, kulturo kaj moralo de la “Malruĝa rondo” baziĝas sur la Jud-Kristana tradicio. Same tia iam estis kaj devas resti la kerna idearo de la Esperanto-movado.

Alexander Gofen (Usono)


Tri spektantoj plu sin demandas…

Ni nin trovas cititaj (LOdE-113) inter la liverantoj de demandoj pri plej internaj sencoj de la teatraĵo La familio de Anto Speri, kiu honoris kaj diskutigis la partoprenantojn de la ekumena kristana kongreso en Rimini. Ĉu nur citataj aŭ ĉu ankaŭ invititaj montri la gradon de konsento kun pluaj pridemandaj precizigoj?

La postspektaklaj demandoj fontis ne nur el la dramo sed ankaŭ el niaj antaŭaj babiladoj dumatende kaj dumintervale. Ĉar ne eblis eviti kunligi la aŭtoron al lia raŭmismo, oni vetumis ĉu pri la troserioza duelo “finvenkismo-raŭmismo” descendos el la drama scenejo sur spektantojn ŝprucetoj aŭ ŝprucegoj. Male, fine, oni restis buŝaperte ĉar raŭmismo ne nomiĝas, nek aperas, nek estas malrekte kampanjita. “Bonŝance!” — oni diris, kun jenspecaj komentoj: la du paras amindume: ĉu oni kapablas imagi raŭmistojn malfeliĉaj pro la eventuala finvenkisma venko kaj finvenkistojn tristaj pro la grandaj ideaj kaj lingvaj kontentiĝoj de raŭmistoj? Se la duaj ĉesus markiĝi diaspora popoleto, la unuaj restus maldungitoj! (Ĉu eblas alispecaj komentoj el pacemaj ekumenismemuloj?)

Nun Silfer respondas al Armando ke se la “dramo priskribas… per la okuloj de raŭmisto, ne kampanjas por ĝi (raŭmismo)” same kiel Dario Fo kaj Bertoldt Brecht en siaj verkoj ne kampanjis por komunismo. Ni pensas, ke Silfer kondutis pli respekteme ol la du cititaj, kiuj ne profesiis “arton por arto”!

La demando de Luciano (la akralangulo de la grupo) naskiĝis el ties propra esprimo antaŭ Anto Speri deklaranta sian feliĉiĝon pro la aminduma ligo de sia edzino Olga kun kara familia amiko Bruno: “Kokrito kiu eĉ taskiĝas provizi viagron al la feliĉiganto de la tre amata edzino”. Sin montris poste, ankaŭ ĉe aliaj spektantoj, ke la du elementoj (profunda amo al la edzino kaj profunda feliĉo pro ties feliĉigaj sinforlasoj al la amato) grincete kuniĝas. Nun Silfer diras ke tiel Anto Speri “realigas la ekvilibron de larĝigita familio” obeante al la logiko de amsento mem. La akralangulo nun provas anstataŭi la plursencan “amon” per la malpli plursenca “malamo” en la Silfera silogismo (Se A vere amas C, kiu amas B, certe A ekamos ankaŭ B): se A vere malamas C, kiu malamas B, certe A ekmalamos ankaŭ B. Se foje la teatraj dramoj priskribas la socion, ne certas ke la aŭtoraj ĝustiĝoj pri supozita senta-sentimentala konduto de protagonistoj, ĝisfunde konvinkus.

Rilate la kompleziĝojn de Roberto (ĉu Diego? Ĉiukaze ankau tiu ĉi), tiuj naskiĝis el la konstato ke forfuĝaj mencioj pri Dio enŝteliĝas, kvankam iom ŝajnpostiĉe, en kunteksto de familiaj arde ligaj sentoj, kie Dio estas rekonata bonfaranto ĝuste pro tio ke Li ĉi-foje ne trompiĝis elektante Anton patro de la du filinoj (Liza kaj Eva). Kiel sciate (certe ankaŭ ĉe esperantistoj, plejparte iom malemaj simpatii al Dio; nur ĉe Civito tiu temo malpli grince gastiĝas), kristana religio prezentiĝas el kunteksto de Patro kiu donas la Filon kaj la Filo kiu alvokas sian Patron “Pacjo”. Kiel sproso el tiuj patraj-filaj sentoj, la filino Eva sciigas ke ŝi jam de longe skribas Dio kun la majuskla litero, malgraŭ kontraŭaj kompartiaj sugestoj.

Roberto-Diego estis tuj interesita de tia aspekto kaj ĝin trovis, krom aktuala, ankaŭ delikata, sobra, ĝentila, sincera. Nun Silfer aldonas ke tiuj karakterizoj estas ankaŭ frukto de la lingva konsonanco de la patro kun la filinoj, kiuj en la familio kune elektis ĉiutaga lingvo nur Esperanton. Potenco de Esperanto!… kiu, ĉi-kaze fariĝus elektita ligo tra la du bordoj (patro-filinoj), kvazaŭ materiiĝo de la kristana Sankta Spirito kiu estas la Persona Donacito de la Patro kaj de la Filo. Eta analogio kiu certe plikontentigos Roberto-Diegon.

Fine (ankaŭ de la recitado) Armando, Luciano kaj Roberto-Diego diris interalie: la dramo fariĝos ĝisfunde komprenata nur post pluraj recitadoj kaj pluraj aŭskultadoj.

Armando, Luciano, Diego


Serioza radiodebato

14 apr en la 2a programo de NRK (norvega ŝtata radio), kun ripeto en la novaĵ-kanalo de NRK, okazis dekminuta debato inter Per Egil Hegge, redaktoro de grava norvega ĵurnalo Aftenposten, kaj Jardar Eggesbø Abbrahamsen, vicprezidanto de la Norvega Esperanto-Ligo.

La programon gvidis Hans-Wilhelm Steinfeld. La debaton kaŭzis reago al gazeta aserto de Hegge, ke Esperanto estas “tedega”, ĉar ĉio estas antaŭdirebla, malkiel en etnaj lingvoj. En la debato Hegge komparis Esperanton kun “russenorsk”, rus-norvega piĝina lingvo, kaj asertis, ke Esperanto ne povas havi valoran literaturon. Abbrahamsen refutis tion. Hegge agnoskis kiel meritan la fakton, ke Esperanto transvivis pli ol 100 jarojn, kaj nek li nek Steinfeld estis senscia pri Esperanto. La debato ŝajnis serioza kaj pli sobra ol pluraj aliaj debatoj de ĉi tiu programo.

Otto Prytz


Verbo-formoj ĉe kvazaŭ

La vorto kvazaŭ havas kelkajn diversajn rolojn. La plej gravaj estas adverbo kaj subjunkcio.

Kiel adverbo (e-vorto) kvazaŭ funkcias simile kiel aliaj adverboj, ekzemple ŝajne, preskaŭ, iel, ne, proksimume ktp. Ĝi modifas la signifon de verbo, adjektivo aŭ adverbo. La konscio kvazaŭ lin forlasis.* = La konscio ŝajne lin forlasis. Oni ne ŝanĝas la formon de la verbo. Se la afero okazis en pasinta tempo, oni uzas -is, ktp.

Same kiel kelkaj aliaj adverboj, ankaŭ kvazaŭ povas rilati al substantivo. Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro!* Same kiel aliaj adverboj, ekzemple nepreskaŭ, oni loku ĝin senpere antaŭ la vorto aŭ vortogrupo, kies signifon ĝi modifas.

Sed kvazaŭ povas ankaŭ kunligi partojn de frazoj. Tiam ĝi estas subjunkcio, kiu ligas subpropozicion al ĝia ĉefpropozicio, alivorte: parton de frazo al alia parto, de kiu ĝi dependas. Aliaj subjunkcioj estas ke, kvankam, kiel, dum k.a. Ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris […]* En ĉi tiu kazo, kvazaŭ enkondukas parton de frazo, kiu eldiras ion, kio reale ne okazas. Plej ofte oni preferas us-formon de la verbo en tiu frazoparto. Tio tamen ne estas absolute necesa, ĉar la vorto kvazaŭ ja rakontas, ke temas pri nereala komparo.

Eblas legi pri la diversaj uzoj de kvazaŭ en gramatikoj kaj en la malnova PIV. Plej bone eble klarigas ĝin la Interreta PMEG: www.bertilow.com/pmeg/

Sten Johansson

La ekzemploj estas ĉerpitaj el la Fabeloj de Andersen en Zamenhofa traduko. 

Vortoj de Komitatano Z

Ĉu fino de misadministrado?

De tempo al tempo min atingas leteroj de legantoj, kiuj postulas, ke mi malkaŝu mian identecon. Iuj opinias, ke estas malhoneste kritiki aliajn, kaj mem kaŝiĝi malantaŭ pseŭdonimo. Aliaj entute ne kredas, ke mi ekzistas, kaj supozas, ke mi estas identa kun la redaktoro de ĉi tiu elstara periodaĵo.

Sed kompreneble mi ekzistas. Kaj ĉiu estas libera kritiki min. La Esperanto-movado nenion bezonas tiom, kiom konstruan kritikon deinterne.

Demokratio kaj konstrua kritiko estas intime ligitaj, sed bedaŭrinde nia movado dum longa tempo ne estis aparte evoluinta en tiuj kampoj. Tamen en la lasta tempo denove aperis esperigaj signoj sur nia firmamento. En du elstaraj artikoloj, aperintaj sur la paĝoj de La Ondo de Esperanto, la svedo Sten Johansson brile kaj kritike analizas diversajn trajtojn de nia movado. La dua artikolo, aperinta en la aprila numero, evidente estis inspirita de la stimulaj komentarioj de Maria Sandelin en Libera Folio. Ni bezonas pli da tia serioza memanalizo, kaj prefere ne nur el Svedio.

Parolante pri memanalizo, mi ricevis iom da kritiko pro mia pasinta artikolo, en kiu mi denove pledis por forta Centra Oficejo. Male ol iuj legantoj kredis, mi kompreneble ne celas, ke la oficejo regu kaj aliaj obeu. Nepras kaj urĝas ĝuste plia demokratiigo de nia asocio, ne plia centrigo de la potenco, ĉu ĉe la estraro, ĉu en la oficejo.

Sed plia demokratiigo postulas unuavice, ke la asocio efike funkciu kaj ne disfalu. La tendencoj al tia disfalo en la lastaj jaroj bedaŭrinde estis nur tro evidentaj. La supera organo de nia demokratio, la komitato, apenaŭ montris vivosignojn inter la kongresoj. La oficejo dronis sub lavango da taskoj nekompetente administrataj, kaj ie meze pendis la estraro kun la kapo en la nuboj kaj la piedoj en la eterna marĉo de misadministrado.

Tial la reveno de Osmo Buller en la Centran Oficejon certe estas esperiga signo de resaniĝo, sed tiuj, kiuj vidas en lia reveno ian panaceon, ne faru al si iluziojn.

Buller estas sendube kapabla administranto, kiu konas la movadon kaj la asocion kiel siajn dek fingrojn. La oficistoj certe rajtas esperi, ke la nova-malnova direktoro turnos sian atenton al la refunkciigado de la administra aparato de nia asocio, elaŭdos la zorgojn kaj ideojn de la dungitoj kaj ne pelos ilin surstraten por manifestacii kontraŭ ĉiuj mondaj maljustaĵoj.

Sed tio bedaŭrinde ne sufiĉas. La damaĝo kiun la pasintaj du jaroj kaŭzis en la oficejo povas esti tro granda por esperi esencan pliboniĝon, almenaŭ ene de simila tempodaŭro, kaj la plua evoluo de la eventoj finfine dependos de la nova komitato, kiu en Pekino elektos la novan estraron. Ja ĝuste la komitato kaj la estraro devos montri la vojon, laŭ kiu nia asocio iru rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante.

Refunkciigo de la oficejo helpos la novan estraron liberiĝi el la marĉo de misadministrado. Sed por vidi la vojon necesos ankaŭ, ke la estraro ne havu la kapon en nuboj. Serioza estraro devus zorgi pri ideologie pli klara linio, sen flirtado kun etnonaciistoj kaj sen flatado al ĉio kio verdas.

En la plej bona kazo la reveno de Osmo Buller konvinkos novajn kapablajn homojn akcepti postenojn en la estraro. Eventuale eĉ eblus logi iujn el la kundemisiintoj reaktivi por tiri la asocion el la marĉo. Sed se la estraro ne renoviĝos en Pekino, en la reveno de Osmo Buller povus kaŝiĝi la semo de novaj konfliktoj.

Komitatano Z


Refoje pri la propraj nomoj

Laŭ la lernolibro de Kolker, geografiajn kaj proprajn nomojn, kiuj en la lingvo de la originalo estas skribataj per latinaj literoj, oni skribas ankaŭ per latinaj literoj, sed estas rekomendata doni transskribon de tiuj ĉi nomoj per esperantaj literoj (Diesel/Dizel, Matsushita/Macusita, Diderot/Didro, Show/Ŝoŭ).

Mi povas legi germane, angle, finne, hispane, ĉine kaj japane, kaj mi povas ĝuste legi geografiajn kaj proprajn nomojn en tiuj lingvoj. Tamen mi eniras senirejon, kiam mi renkontas geografiajn kaj proprajn nomojn en la franca, pola, litova kaj aliaj lingvoj, ĉar mi ne scias, kiel ĝuste legi nomojn en tiuj lingvoj. Kaj mi ankaŭ pensas, ke ne nur mi havas problemojn kun ĝusta legado de tiuj nomoj.

Tiam mi petas Vin doni transskribon de geografiaj kaj propraj nomoj, kiuj estos sur la paĝoj de Via revuo.

Jürgen Fürstenberg


Lernejanoj deziras studi kaj korespondi

11 mar komenciĝis Esperanto-kurso en la 9a mezlernejo de Soĉi. 26 geknaboj 11–12-jaraj eklernis Esperanton laŭ la lernolibro de Eŭgeno Perevertajlo Invito al Esperanto.

La lernolibro de Perevertajlo enhavas nur 12 lecionojn kaj ne enhavas ĉion por ellerni la lingvon. Tial ni volus ricevi specimenojn de Esperanto-lernolibroj por infanoj por daŭrigi niajn studojn post la unua kurso de Esperanto. Ĉiu sendinto ricevos rekompencon laŭ deziro: per Esperanto-lernolibro por rusoj, aŭ per poŝtmarkoj en plenaj serioj, aŭ per respondkuponoj.

Ni volas korespondi per ordinara poŝto, sed unuafoje vi povas skribi rete, kaj nia komuna adreso estas: Esperanto-klubo Laro, a.k. 913, RU-354000, Soĉi-centro, Ruslando.

Vladimir Bespalov


En Vermonto…

novelo de Paul Gubbins

En Vermonto, Usono, estis iam librovendejo …

Ho … ĉu vere? cinikis tiu, kiun oni nomas la prezidanto. Ĉu vermontanoj … liberalaj, ajnaj … ne foje legemas? Evidente en Vermonto estis iam librovendejo … supozeble, malgraŭ ĉio, daŭre estas. Kaj do, ul', se rakontema, do nepre suke. Maĉi ni volas, ne klaĉi. Kaj la aliaj, ŝmace allipigante siajn bierkruĉojn, jelpe konsentis.

Aj, baŭmis la fremdulo. Ne tiel haste. Ne en unu tago elkreskis Romo …

Do nun Romo. Via “latino” ektedas, amik', rikanis alia, tuj rikoltante laŭtan aprobon pro sia spritaĵo.

Vere, enĵetis tria, portanta rondajn okulvitrojn, strige, kvazaŭ profesoro inter bubaro. Efektive Kartago. Tamen, se rakonti vi volas, rakontu. Se ne, do …

Do faŭkon! unuvoĉis la bierejo.

Mi ja volas, ekprotestis la fremdulo. Sed vi konstante entranĉas … kiel sekciistoj ĉe kadavro …

Nur kadavron vi prezentis, obĵetis la rikanulo. Senvivan, sensangan …

Mi vivigos, intervenis la fremdulo. Sed nur, se vi langojn ligos … buŝojn bridos.

Poezio, kapjesis kontente la profesoro, viŝante al si la okulvitrojn. La kadavro ekspasmas. Do daŭrigu, amik' … ek al via vermonta vendejo.

Kaj, malgraŭ grumbletoj far kelkaj klientoj ĉe bierejo Maknil, la fremdulo tamen rekaptis sian kuraĝon kaj rekomencis.

En Vermonto, Usono, estis iam librovendejo. Libro-vendejo kun — almenaŭ laŭ panelo pendanta super montro-fenestro verdire pro polvo malmulton montranta — 75 000 libroj … brokantaj, memevidente.

Kial “memevidente”? scivolis la rondano, kiu unue parolis … tiu konata kiel prezidanto.

Ts, siblis la profesoro. Ke la ul' rakontu.

Nu, reprenis la fremdulo, dankeme sed apenaŭ percepteble kliniĝante en la direkto de la profesoro, ĉu polvo en vendejoj de novaj libroj troveblas? Malofte, mi kredas. Ju pli da polvo, des pli antikvaj la libroj … principo certe valida ĉe la vendejo de Ĝo Flum. Aŭ, pli ĝuste, ĉe vendejo “Ene 75 000 libroj”: tiel la ejo estis vaste konata … pro la jam menciita panelo, sciu … ne kiel “Vendejo Flum”, aŭ “Librejo Ĝo-a”, aŭ io simila, sed simple kiel “Ene 75 000 libroj”.

Kretena nomo por libro-vendejo, entrudis la rikanulo. Krome trompa. Tuj, kiam vendiĝas libro, ne plu restas 75 000.

Pro la matematika lerteco de sia amiko aprobe murmuris la rondanoj.

Efektive, daŭrigis tiu, spronita, devus esti “Ene 14 999 libroj”. Aŭ 14 998 … kaj tiel plu. Krom, se via Ĝo samtempe alaĉetas libron. Kaj tiam …

Ah, atutis la fremdulo, reprenante al si la fadenon, vi eraras. Vi eraras, ĉar — kaj pro efekto li paŭzis — neniam la libroj vendiĝis.

Kio …? Neeble …! Kiel …? ektondris ĉirkaŭ la aŭdiloj de la rakontanto.

Neniam, insistis tiu ĉi, silentige gestante. Neniam. Kaj vere … la kialo tiel flareblis kiel putina parfumo.

Oho, elpulmigis la profesoro, enmemoriĝante. Putina parfumo …

Hoj, hej … kion scias vi pri putinoj, oldul'? rideksplodis la drinkantoj.

Nu …

La kialo, firmvoĉis la fremdulo, timante, ke ankoraŭfoje sian avantaĝon li perdos, la kialo … nu, eĉ mi, neniel pri libroj, pri vendejoj sperta, tuj rimarkis, ke ĉe Ĝo …

Do, la ejon vi vizitis … la homon konis? enĵetis la prezidanto.

La fremdulo hezitis. Nu … iele, iome, li korelativis. Intime … ne. Kaj memoru … okazis ĉio ĉi antaŭ multaj jaroj. Multaj. Sed mi daŭrigu … klarigu, kial ne vendiĝis la stoko. Kulpis … kulpis simple la superreganta ĥaoso ĉe “Ene 75 000 libroj”. Imagu … 75 000 libroj neniel ordigitaj, neniel klasifikitaj, neniel katalogitaj. 75 000 libroj sub, sur, apud bretoj; libroj ĉie stapligitaj, disĵetitaj, surplanke, surŝranke; libroj tiel montiĝantaj, ke ne eblis elfosi titolon sen risko de plej terura lavango …

Sed kial? Kial ĥaoso tia? ekbrilis la okulvitroj de la profesoro.

Bona demando, konsentis la fremdulo. Nu … nepras kompreni, ke Ĝo heredis la vendejon de karmemora, ankoraŭ sufiĉe juna forpasinta onklino, kiu testamentis al la nevo etan, sed pli ol sufiĉan jaran stipendion, kondiĉe ke post ŝia morto li flegu kaj espereble prosperigu la librovendejon, kiun ŝi fondis. Sendube ekzistas multaj, kiuj ambaŭbrake jesjesus al la kondiĉo de la testamentinto, sed Ĝo … kompatindulo … trovis sin subite enkrampigita … por tiel diri … inter la onklino kaj inklino.

La orelaro, apreze, pintiĝis. Ankoraŭ ne tro biertrempata por mistrafi la vortludon. Memorindan … tamen la fremdulo denove kaptis la vorton.

Sciu … Ĝo estis studanta matematikon ĉe la universitato en … nu, egale kie … kiam al granda ĉiela librejo transiris la onklino. Nu … honeste … ne pro literaturo zumis la kapo de Ĝo … pro ciferoj tamen jes. Verdire, matematiko tiom karis al la koro de Ĝo, kiom libroj al tiu ne plu batanta de la onklino.

Do Ĝo inteligentis … pro la universitato? petis konfirmon la profesoro.

Laŭdire … nu, ne brile … sed pri matematiko li ardis … incendiis. Numerojn li voris kiel kato paserojn.

Nepras ilin kapti, rezonis — iom nekonsekvence — la rikanulo.

Kaze de Ĝo — inverse. Lin kaptis ciferoj. Imagu … en la kapo, en la koro, cirkulis ciferoj kiel veturiloj premhoraj ĉirkaŭ la pariza Arc de Triomphe … ĉu vi konas Parizon, sinjoro? direktis sin la fremdulo al la profesoro.

Parizo, paradizo, nebulis la profesoro, kredante flari — almenaŭ enmemore — la ĵus aluditajn parfumajn plezurejojn de la franca grandurbo. Kiun, parenteze, li neniam vizitis.

Sed kial la ĥaoso? senpaciencis la prezidanto. La misordo … ĉe la vendejo. Vi ankoraŭ ne klarigis. Mi povas imagi, ke matematikisto posedus menson aparte ordigeman.

Jese maljese, enigmis la fremdulo. Vi nur parte pravas. Fakte, la ordigemo de Ĝo rilatis ekskluzive al ciferoj … neniel al libroj. Almenaŭ … ne en kutima senco. Sciu … post nur kelkaj tagoj en la vendejo … nepras aldoni, ke Ĝo iom kontraŭvole glutis la kondiĉojn de la onklino, principe pro antikva nocio pri familia lojaleco, kaj rezignis pri siaj studoj … li malkovris … je sia granda ĝojo …senfinajn kaj tute ne atenditajn matematikajn eblecojn sub la propra nazo.

Neeble, graŭlis la rikanulo. Ne ĉe librovendejo.

Male, intervenis la fremdulo. Ĉu ne la tuta ejo pivotis ĉirkaŭ matematiko … do ĉirkaŭ cifero … ĉu ne 75 000? Nu, tio pensigis la novan posedanton, kiu promesis al si malkaŝi la plej kaŝitajn … neniam prilumitajn … sekretojn de siaj libroj. Ekzemple: kiom da paĝoj entenas entute la vendejo? Kiom da vortoj? Kiom da literoj? Kaj kiom da apartaj literoj … a-oj, b-oj, kaj tiel plu … kaj kiom da linioj? Da interspacoj? Dike presitaj vortoj? Fremdlingvaj esprimoj? Komoj? Punktoj …?

Halt! Halt! ekstaris la prezidanto, iom ŝancele. Jen absurdaĵo … transmontaraĵo …

Ĝo-on vi ne konis, pafis la fremdulo. Mi jes. Kaj mi certigas, ke Ĝo estis matematikisto kun majusklo … tute eksterordinara. Kaj do … kial limigi sin al la vendejo? Kial ne krome kalkuli, kiom da libroj enestas en Vermonto … en Usono … kiom da libroj en la mondo … kaj kiom da por ĉirkaŭi la mondon … atingi vice la forajn ekstremojn de la universo …?

Kolbasaĵo, rikanis la rikanulo.

Do bone … kolbasoj, frontis sin la fremdulo al la ĵus parolinto. Kiom da kolbasoj por transŝnuri Atlantikon? Ĉu vi ne komprenas? Por Ĝo ĉio kalkuleblis … ĉio. Ĉu ne Pitagoro insistis, ke nombreblas eĉ ĉiuj sableroj de la plaĝo? Ke per matematiko solveblas ĉiuj misteroj de la mondo? Ĉiuj ….

Mi ne povas kredi, komencis la profesoro …

Ne kredu. Mi ne volas, ke vi kredu, advokatis la fremdulo. Mi volas nur, ke vi komprenu. Kaj kompatu, li aldonis, etvoĉe.

Kompatu? intervenis la rikanulo. Mankis klapo ĉe via Ĝo …

Momenton, serenigis la prezidanto. Via rakonto … se tia ĝi estas … iom pelmelas. Eble ion mi mistrafis … sed mi ankoraŭ ne scias, kial la libroj ne vendiĝis.

Konsente murmuris la rondanoj. Ankaŭ mi ne … jes, do, diru …

Nu, paciencis la fremdulo, kvazaŭ eksplikante plej evidentajn faktojn al plej stultaj gimnazianoj. Bildigu al vi la scenon. Jen Ĝo, sidanta en sia vendejo, kalkulanta, ade kalkulanta … ĉu restas tempo por prizorgi la butikon? Vere ĝin prizorgi? Klare, ne. Kaj do krome, vidu … ne mankas klientoj. Ja altiras la panelo: Ene 75 000 libroj. Kaj fojfoje, hazarde, malgraŭ la ĥaoso, kliento jes trovas aĉetotaĵon. Sed Ĝo … ho, ĉu Ĝo turnu sin al komerco … interrompu sian kalkuladon por okupiĝi pri afero tiel bagatela kiel interŝanĝo de varo kontraŭ ĉifonitaj monbiletoj? La varoj, kun kiuj Ĝo komercis … la varoj, la riĉaĵoj, kalkuliĝis nur en lia kapo. Kaj do, pro tio, simple elŝteliĝis, nerimarkite, la klientoj … kun libro subbrake, plene perdinte paciencon kun ulo daŭre nombranta, daŭre ciferumanta … tiel ke, iom post iom, la famo de la librovendejo … librodisdonejo … de Ĝo Flum tiom disvastiĝis tra la regiono, ke amase venis bubaro, kiu ŝveligis siajn poŝmonojn, liberigante la librojn de Ĝo kaj ilin kontraŭ nemalbona profito vendante al aliaj brokantistoj en la ĉirkaŭaĵo.

Mensogaro, fendiĝis minace la okuloj de la rikanulo. Mensogaro. Kiu volas kredi ĉi-volapukaĵon?

Gruntis subtene kelkaj rondanoj. Aŭdeblis skrapado de du-tri seĝoj, kies okupantoj ekstaris, pugnojn svingante. Planken ie bierkruĉo. Sakrado. Plumbiĝis la etoso.

Ĉu mensogaro, ĉu ne, ekis la fremdulo …

Do jes mensogaro, kokerikis la rikanulo, triumfanta.

Tion mi ne diras, ensaltis la fremdulo. Tamen decidu vi … vi ĉiuj. Mi volas simple atentigi pri … pri la demonoj, kiuj foje …

Do rakonto morala, ronronis la profesoro.

Fabelo fantazia, elfaŭkigis la rikanulo.

Sinjoroj, oleumis la prezidanto, denove ekstarante. Mi petas vin … silenton. Silenton. Ĉar mi kredas … eble erare … mi kredas nian rakonton …

Feinaĵon, korektis la rikanulo.

… ankoraŭ ne kompleta. Ekzemple … kio pri Ĝo? Sendube, finfine …

Finfine li bankrotis, resumis la fremdulo. Kaj malaperis.

Do subtraho … post tiom da adicioj, spritis la profesoro, pro la biero sekure enkatedriĝinta. Sed serioze … en la nuna mondo malfacilas malaperi … burokratismo …

Ĉu vi provis? sarkasmis la fremdulo, iom tro haste. Do vi ne scias.

En la ombroj de la bierejo Maknil iu ekridis, hene, kruele … kaj tuj sin regis. Daŭrigis la fremdulo, pli milde: Krome, ĉio ĉi antaŭ jaroj ruliĝis. Mankis kontroloj … almenaŭ tiom da. Do Ĝo … jes, malaperis. Kelkaj diris, ke por senkulpigi sin antaŭ la memoro de onklino perfidita, li komencis legi … turnis sin iomete al literaturo. Kelkaj pretendis eĉ, ke li ekverkis … novelojn, rakontojn, kiuj de tempo al tempo publikiĝis en la kelkcendaj revuoj … tiam tre popularaj. Spurojn mi ne trovis … supozeble kaŝnomon li uzis. Kaj jen vere pli malpli ĉio.

Kio pri la vendejo? scivolis la prezidanto.

La vendejo vendiĝis. Kune kun la kelkaj restantaj, ankoraŭ neŝtelitaj volumoj el la famaj 75 000. Verdire restis nur kelkcent … tute senvaloraj, eĉ por la entreprenema bubaro de la regiono. Efektive, unu el la knaboj … laŭdire pro la komercaj — nu, ni parolu malkaŝe: krimaj — spertaĵoj akirataj dum la priŝtelado de Ĝo, fariĝis poste tre riĉa entreprenisto … fondinto de mondskale renoma industria imperio. Do vidu … el malbono bono. Fakte … pri tiu ĉi bubo mi povus rakonti …

Konsterniĝis la prezidanto: la rondanoj jam sufiĉe bruaĉis. Sinjoro, li ĝentilis — aŭ hipokritis, kio foje samas — ni elkore dankas … sed vere … eble morgaŭ, se vi aliĝos denove al nia rondo …

Fone aŭdiĝis ĝemado, grumblado.

Mi dubas, sekis la fremdulo. Morgaŭ … novaj urboj, novaj perturboj. Jen la vivo. Ĉu ne daŭre ĉasas fakturoj, kontoj…? Vi rekonas mian embarason, sinjoroj.

Kelkaj kapjesis.

Do ciferoj, perceptis la profesoro, kaj liaj okulvitroj fikse rigardis la fremdulon. Ĉasas ciferoj.

Ĉiam ciferoj, suspiris la fremdulo, butonante la mantelon kaj preparante sin ekiri.

Sinjoro, provis lin deteni la prezidanto, etendante sian manon. Vian nomon, mi petas. Por nia arĥivo … la arĥivo de nia eta rondo.

Hezitis iomete la fremdulo. Nu … nomu min … se nomon vi deziras …

[Ndlr. Ĉi tie ĉesas la raporto mane skribita sur paĝoj elŝiritaj kredeble el notlibro kaj trovitaj hazarde dum renovigoj ĉe la iama bierejo Maknil. Malgraŭ plej streĉaj klopodoj de la redaktoro mankas kromaj informoj — pri la aŭtoro, la fremdulo, pri Ĝo kaj la librovendejo, pri la kunularo ĉe bierejo Maknil. La fragmento restas kuriozaĵo inter la paperoj de la redaktoro, kiu bonvenigos ajnajn komentojn por prilumi la fontojn de tiu ĉi skribaĵo.]

Ĉi tiu novelo ricevis la unuan premion en literatura konkurso Liro-2003.


Unu el la plej luksaj libroj

Baranauskas, Antanas. La Arbaro de Anykščiai / Trad. el la lit. P.Čeliauskas; Antaŭpar. E.Mieželaitis — Kaunas: Ryto varpas, 2003. — 88 pĝ., il. — 1000 ekz.

La Arbaro de Anykščiai de Antanas Baranauskas evidente apartenas al klasikaĵoj de litova poezio. Nun ni ricevis eblecon legi ĝin ankaŭ en Esperanto. Mi ne konas en aliaj naciaj literaturoj ion similan, plenan de tia amo al hejmlando kaj naturo, tia doloro pro ties suferoj. Ruse nur fragmento el Saŝa de Nikolaj Nekrasov (verkita 2-3 jarojn pli frue kaj kun preskaŭ sama metriko) similas laŭ humoro, sed Baranauskas montras multe pli da subtilaj detaloj. Li prikantas kaj vidaĵojn, kaj sonojn, kaj odorojn; ni kvazaŭ reale perceptas la arbaron per ĉiuj sentoj.

Ne estas protagonistoj aŭ intrigo — nur plenvivaj bildoj, saturitaj de epitetoj kaj metaforoj. En la antaŭparolo Eduardas Mieželaitis, mem elstara poeto, prave avertas, ke “sen metaforoj en poezio eblas atingi absolute nenian magian efekton”. Eĉ famaj poetoj-simbolistoj duonjarcenton poste apenaŭ povis tiom majstre pentri per vortoj. Samtempe, la poemo plenas de interna melodieco. Aliteracioj kaj onomatopeoj helpas transdoni arbarajn sonojn. Delikataj ilustraĵoj de Vladimiras Beresniovas kompletigas la impreson.

Sed ja estas nur rememoroj! La poeto post jaroj revenis al sia naskiĝloko kaj ekvidas: “Kvazaŭ forbrulis palaco belega, / Kvazaŭ ruinoj de urbo amata, / Kvazaŭ enua dezerto malsata.” Li image rekreas ĉion, kion li vidis infanaĝe: arbojn, fungojn, bestojn, birdojn — la tutan bunton kaj abundon de la vivo. Doloraj meditoj pri prahistorio, pri tio ke pereiginte la naturon la homo neeviteble pereos mem. La arbaro dum jarmiloj protektis kaj nutris la homon, ĉio harmoniis, antaŭ ol oni komencis amase haki arbojn por vendo. “Tamen kulpis pri tio kaj brando, kaj vino — / Ne sufiĉis rezisto al stulta inklino.” Poste la homoj ŝajne ion komprenis kaj “junan pinaron kreskigis kun amo”… sed jen “La pinaron forstestro veninte esploris”, faris ordonojn — kaj “La pinaro pereis kaj same espero”…

Fine de la poemo la aŭtoro amare konstatas: “…la sama forteg', kiu arbojn ekstermis, / rompis ankaŭ la kanton, en kelo ĝin fermis.” Evidente temas pri carisma reĝimo, kiu detruadis arbarojn profitcele kaj ankaŭ subpremis la litovan lingvon kaj kulturon. Espereble, nun ĉio ĉi iom post iom renaskiĝas: la Arbaro de Anykščiai estas rekreita kaj proklamita naturprotekta rezervejo, kaj la mondo iom post iom ekkonas ĉefverkojn de la litova literaturo.

Bone, ke oni povas kompari apudmetante la originalon kaj tradukon. En nekomprenebla vortfluo jen kaj jen ekbrilas rekoneblaj radikoj, parencaj al la rusa aŭ alia konata lingvo. Ja plejparto de ni parolas hind-eŭropajn lingvojn, kaj la litova estas la plej antikva el ili kaj parenca al ĉiuj. Komunaj estas ĝuste la plej malnovaj vortoj, pri tio kio konsistigis la vivon de niaj foraj antaŭuloj. La verslinioj aromas per ia praa mistero…

En la traduko kelkloke senteblas fremdeco de vortoj, altiritaj pro rimbezono: “Jen rusuloj kun blua aŭ roza koloro / gaje kreskas sur placo sen zorgo, doloro”. Certe la originalo sonas pli kohere, oni ĝenerale ne povas plene traduki ĉiujn nuancojn — sed mi neniom riproĉas la tradukinton Petras Čeliauskas, li faris ĉion eblan. Laŭaspekte la libro estas unu el la plej luksaj eldonaĵoj en Esperanto, kiujn mi iam vidis.

Valentin Melnikov


Lia muziko ne gravas

Bronŝtejn, Mikaelo. Mia nomo ne gravas: KD, — Moskvo: REU, 2003. — (Oraj Kantoj; №5).

Malfacilas adekvate percepti la kreaĵojn de Bronŝtejn sen profunda kono pri simboloj de la sovetia Esperanto-movado, do se vi neniam spertis tutnoktan “legadon” apud lignofajro — plej verŝajne vin embarasos, kial en certaj rondoj oni opinias lin genio. Eĉ similetosa bardo sen barbo, Georgo Handzlik, estante reprezentanto de frata nacio (poloj opinias sin grandaj specialistoj pri la rusa kulturo, sed kapablas miri, ke rusoj ne lavas la manojn post necesejo), pluse malnova admiranto kaj amiko de Mikaelo, en sia enkonduko ne riskis “priskribi lian arton” (tion sukcesis Ĵak Le Puil, tamen senanalize).

Kompare kun eŭropa multjarcenta trobadora tradicio, Bronŝtejnaj melodioj ja primitivas (ofte eĉ ŝtelitas), la gitarludo ja amatoras (spite kelkjardekan trejnadon), la voĉo ne eltenas ajnan kritikon, sed milionoj da rusoj trovas nenion strangan kaj malhonoran, se en la kanto multe pli valoras la teksto, ol la resto.

Kiam dum la 60aj jaroj okcidentan civilizon skuis hipiaj hordoj, psikedela roko kaj seksa revolucio, en USSR okazis similaj procezoj: teknokrata intelektularo amase fuĝis en senlimajn sovaĝajn arbarojn, kie en atmosfero de absoluta libero kreiĝis specifa barda kulturo, parenca al malsamdevena prizona popolarto. Renaskiĝinta post la stalinaj reprezalioj, la esperantistaro estis sub forta influo de tiu turisma movado (krome tiama duonleĝa SEJM ne havis pli taŭgan rimedon por agado), tio kaŭzis logikan evoluon al eskapisma ermita sekto, kies profeto iĝis Bronŝtejn.

Tiu pretervola izolo, kiam aŭtoroj eĉ ne revis pri internacia publiko (“Ŝipoj Don' kaj Magdalena al kongres' ne prenas min!”), sed strebis pli intiman influon al sametnaj samideanoj, naskis unikan miksan dulingvan esprimstilon per vulgaraj krokodilaĵoj, t.n. “junularaj ĵargonoj” aŭ cirila alfabeto (pro severa kontrolo de ĉiu latinlitera tajpilo); eĉ uzinte literaturan Esperanton oni tiom rusigis ĝin, ke ties verkoj aspektis frenezege ekzotike por alilingvanoj (simile okazis en maŭisma Ĉinio).

Bronŝtejn pekis per diversaj provincismoj: la plej kriplas aligatora “Mi diras al ŝi…”, aŭ almenaŭa provo imagi misterajn leporetojn, kiujn rerida suno ĵetas al milda postpluva silent', povas konfuzi iun ajn ie ajn, ja la mondo ŝanĝiĝis, sed la vortoj el la kantoj ne plu forĵeteblas.

En la disko kolektitas verkoj de ĉiuj periodoj: ekde romantika SEJM-erao, tra stagna ASE, perestrojko/glasnosto, kriminala kapitalismo, ĝis la plej freŝaj. La poezio plejparte bonas, foje eĉ bonegas (aparte menciendas Radikoj de l' dubo). Temoj varias de movada folkloro (Novaj kondiĉoj, Amazonka, amuzega Kanto de “leganto” k.a.) ĝis eternaj demonoj de rusa poeto (kiu ofte samtempe hebreas). Malsukcesas imitaĵoj de Amzejev kaj Baghy, samkiel vere terura kovrilo, aspektanta kvazaŭ aĉa mimeaĵo, malgraŭ luksa papero kaj profesia presejo.

En ses kantoj helpis kunkanti/kungitari sep junaj gesteloj de EOLA, do dum regas arkaikaj SEJManoj, SEJMemuloj kaj similuloj, vere sennacie muzikos en Ruslando ĉefe bohemaj papagoj.

Glebo Malcev


VinjetoLiteratura konkurso Liro-2004

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro.

Liro-2004 havas kvin branĉojn.

1. Originala prozo.
2. Originala poezio.
3. Traduka poezio el la rusa lingvo: Neznakomka de Aleksandr Blok.
4. Traduka prozo el la rusa lingvo: Birjuk de Ivan Turgenev.
5. Traduka prozo el la angla lingvo: The Devil in the Belfry de Edgar Allan Poe.

En ĉiu originala branĉo oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 15 okt 2004.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono. La elektronikaj tekstoj estas elŝuteblaj ĉe: http://Esperanto.Org/Ondo/Ind-liro.htm.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2004. La organizantoj ĝis 1 jan 2007 havos la rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage en okazo de eldono de antologio de Liro.

Sukcesojn!


HeKo estas kvinjara

HeKo n-ro 1 aperis 26 mar 1999, laŭ propono de Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski. De tiam estis dissenditaj 230 numeroj, meznombre po 46 jare: praktike laŭ semajna kadenco. Ĉirkaŭ du mil retadresoj ricevas HeKon nuntempe, sen la kromaj plusendoj kaj la afiŝado en retejoj. La potencigo de la distribuo celas unuavice la ekstereŭropajn kontinentojn.

En kvin jaroj HeKo havis du mastrojn kaj kvar redaktorojn. Ĝin posedis LF-koop ĝis 2 jun 2001, kiam per la promulgo de la Ĉarto de Sabloneto, ĝi fariĝis proprietaĵo de la Esperanta Civito, kies unusola oficiala organo ĝi estas. HeKon ĉefredaktis Judit Felszeghy, Walter Żelazny, Ljubomir Trifonĉovski, Anna Lászay, kiu nun ĝin prizorgas.

HeKo konstante disvastigas gazetarajn komunikojn el la Civitaj instancoj kaj el la paktintaj establoj, kaj pliajn informojn kaj komentariojn interesajn pri la evoluo de Esperantio.

HeKo ne estas la reta varianto de Heroldo de Esperanto: inter la du ekzistas granda estimo, sed la redakcioj estas tute apartaj. Por eviti miskomprenojn la retagentejo estos nomata nur per la mallongigo: HeKo.

HeKo


Novaj redaktoroj de TT

TEJO Tutmonde havas novan redaktan teamon: redaktoro Joel Amis (Usono/Nederlando), vic-redaktorino (kompostado) Ĵenja Zvereva (Ukrainio). Jam la kombinnumero (2003:4/2004:1) survojas al la presejo kaj post nelonge troviĝos en la manoj de la membroj.

Sendu kontribuojn rete: oficejo@tejo.org aŭ poŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Joel Amis


Fonduso Ilaro

Aŭtune ni starigis fonduson Ilaro cele de iom-post-ioma aĉetado de necesaj aparatoj por La Ondo / Sezonoj. Ni mem metis en ĝin 200 eŭrojn, kaj ĝis la jarfino ni ricevis 11 mondonacojn, kiuj en 2003 sumiĝis je 373.17 eŭroj.

Entute en 2003 573.17 EUR
Kerstin Kristoferson (Svedio) 108.70 EUR
Anonima sinjoro (Francio) 100.00 EUR
Entute en 2004 208.70 EUR
Entute 781.87 EUR

Koran dankon pro la helpo!

Ruslandanoj sendu donacojn poŝte al nia redakcia adreso je la nomo de Галина Романовна Горецкая aŭ banke (petu informojn pri la konto). Alilandaj donacoj estas bonvenaj ĉe nia UEA-konto avko-u.

Halina kaj Aleksander


Ricevitaj libroj

Vidu la tutan liston de la libroj, ricevitaj ekde januaro 2003.

Baranauskas, Antanas. La Arbaro de Anykščiai: Dulingva poemaro / Tradukis el la litova Petras Čeliauskas; Antaŭpar. Eduardas Mieželaitis — Kaunas: Ryto varpas, 2003. — 88 pĝ., il. — 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Carroll, Lewis. Alico en Mirlando: Fabelo / Tradukis el la angla Donald Broadribb. — 3a eld. — Kaliningrad: Sezonoj, 2004. — 80 pĝ., il. — 600 ekz. — (Serio Mondliteraturo; Vol. 8). — [Donaco de Sezonoj].

Dua Bulteno: 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Pekino, 2004. — [Rotterdam]: [UEA], [2004]. 32 pĝ., il. — [Donaco de Halina Gorecka].

Kaunas Birštonas por turistoj / Tradukis el la litova Petras Čeliauskas. — Kaunas: Turisma informcentro de Kaŭna regiono, 2003. — 28 pĝ., il. — 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Laucius, Jeronimas. Libro de leono. Via amiko dinosaŭro: Infanlibro / Tradukis el la litova Gediminas Degėsys. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2003. — 24 pĝ., il. — 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Booklist: Katalogo de la aktuala stoko ĉe Esperanto-Asocio de Britio. — Barlaston: EAB, [2004]. — 20 pĝ., il. — [Donaco de EAB].

Litovio. Jarmilo en Eŭropa centro / Tradukis el la litova Laimius Stražnickas. — Vilnius: Lietuvos turizmo fondas, 2003. — 28 pĝ., il. — 3000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Poška, Antanas. Mano gyvenimo pusaka: Atsiminimai ir pergyvenimai. — Vilnius: Lietuvos rašytojų sąjungos leidykla, 2003. — 256 pĝ. + 48 pĝ. (il.). — 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].
pĝ. 239–243. Esperanto veikla.


Ricevitaj gazetoj

Dia Regno. 2003/6;
EAB Update. 2004/25;
Esperanto. 2004/4;
Esperantolehti. 2004/1;
Heroldo de Esperanto. 2004/3;
Internaciisto. 2004/2;
KAE-Informilo. 2004/46;
Kataluna Esperantisto. 2004/95;
Komencanto. 2004/1;
La Brita Esperantisto. 2004/956;
La Gazeto. 2004/111;
La Movado. 2004/637;
La Ondo de Esperanto. 2004/4;
La SAGO. 2004/4; Le Monde de l'Espéranto. 2004/544;
Lumo. 2003/2;
Monato. 2004/3,4;
Sennaciulo. 2004/3;
Service de Presse. 2004/4;
Spiritisma Esperanto-Informilo. 2003/127.

M O Z A I K O

Por la februara enigmo Kompilu proverbon venis 26 solvoj. 22 el ili estas ĝustaj.

Ilin sendis: Albert Reiner (Aŭstrio); Charles Dornan, Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones, C.A.Shrives, Vilĉjo Walker (Britio); Erkki Kemppainen (Finnlando); Lucien Giloteaŭ (Francio); Josef Ŝemer (Israelo); Antanas Grincevičius (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Ester Olsen (Norvegio); Dorota Burchardt, Hanna Skalska (Pollando); Viktor Alikin, Bronislav Ĉupin, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Oleg Sevruk (Ruslando); Roland Larsson (Svedio), Ludmila Orajevskaja (Ukrainio); Roland Thibault (Usono).

La libropremion gajnis Dorota Burchardt. Ni gratulas!

La solvo: Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.


Movo per ĉevalo

De la centra kvadrateto ĉirkaŭiru per movo de ŝaka ĉevalo la tabulon. Dufoje en la kvadrateton la ĉevalo eniri ne povas. Vi tralegos la proverbon, se faros tion ĉi ĝuste.

Klaku por vidi la bildon

Kompilis Viktor Alikin

Sendu la solvon de la ŝaka enigmo tiel, ke ĝi venu poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 20 jun 2004.


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (17)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto |
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto |
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto |
La dek-tria parto | La dek-kvara parto | La dek-kvina parto |
La dek-sesa parto


Fenikso ne tro ofta

Nomo de la grupo: Centre Culturel Angevin dEspéranto. Kunveno: konversacia rondo, la 3an dimanĉon de ĉiu sabato. (http://www.esperantoland.de/grupoj/leggrupo.php?grid =111&R=12)

Plejpatre ĝusta

Temo: La looonga nokto de la muzeoj. Nu, je la unua [horo] ni scias la finan nombron de la patroprenintoj: 675!!! (http://groups.yahoo.com/group/landa-agado/message/5899)

Eĉ naskitoj mortas

NN … mortis la 30-an de novembro 2003 en Napolo… Lerninte Esperanton en 1955, la naskita siciliano gvidis lokan grupon… (Esperanto. 2004: 4)

Hunanismo kaj ĝermado estas ecoj de l'nomado

… grava ĝermo de radikala hunanismo la “Societo de Novaj Homoj”… prezentis sur la laŭvicaj titolpaĝoj de sia unua revuo… la portretoj de Rousseau, Tolstoj, Marx… kaj de Zamenhof… (El La danĝera lingvo de Ulrich Lins, kiel citite en “Legolibreto el Eeretoj [tiele!] kolektitaj en diversaj lokoj por karaj amikoj”, sen eldonejo, 2003, pĝ. 82). Rimarkis Ionel Oneţ.

Survoje al gruzmalsano?

Se ekzistas homoj, kiuj ne sukcesas kredi je la atingopovoj de Esperanto, kial ili sekvas… partoprenante la renkotiĝojn…? (Ĝangalo, http://www.ĝangalo.com, el ero intertempe forprenita)

Movadaj cerberoj

Sciencistoj asertas, ke ec la plej kleraj homoj uzas nur parton de siaj cerboj: en la Esperanto-movado ni uzas nur malgrandan parton de la kolektiva cerbo de niaj membroj pro la malata /tiele/ komprennivelo de tiuj personoj. (Pola Radio, Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro, 2 feb 2004. http://www. radio.com.pl/polonia/article.asp?tId=7264)

Aliaj korperoj

… la revolucia Komunumo de Parizo… daŭris nur 72 tagojn sed vidis imponajn revoluciajn regulojn. Buĉade finiĝis tiu revolucio: amasoj da homoj mortigitaj, aliaj deportitaj en kaceroj… (http://groups.yahoo.com/group/satino, 4 apr 2004). Rimarkis Valentin Melnikov.

Plukis István Ertl


Kiu estas sur la foto?

En novembro 2003 ni komencis serion da fototaskoj “Kiu estas sur la foto?” kiun prizorgas Ziko Marcus Sikosek, kiu uzas la materialon de la Biblioteko Hector Hodler (Roterdamo). Por la februara tasko venis respondoj de Malcolm Jones kaj Yves Bellefeuille, kiuj ĝuste identigis la fotiton — John Wells. Loto donis premion al nia brita abonanto Malcolm Jones.

Bonvolu antaŭ 20 jun 2004 sendi al la adreso de La Ondo la nomon de la persono, kiu estas sur la apuda foto. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Bonŝancon! 


Marian ZdankowskiFreŝaj ŝercoj el Pollando

La pola urbo Olsztyn estas fama en Esperantujo pro la tradiciaj Frusomeraj Renkontiĝoj Esperantaj Ŝokantaj Obstinulojn. FREŜOJn plenigas kvizoj kaj humuro, kiujn malavare disŝutas la programgvidanto Marian Zdankowski (vd. la dekstran bildon). Sed la humuro ne nur “freŝas”. Ĉiulunde esperantistoj en Olsztyn havas kunvenojn, en kiuj ili tradukas mallongajn ŝercojn el la pola lingvo. Vidu iom da ili ĉi-paĝe.

— Mi petas mineralakvon.

— Kun suko aŭ sen?

— Kun suko.

— Kun kiu suko?

— Kun la oranĝa.

— Mankas la oranĝa.

— Do, kun la framba.

— Mankas ankaŭ la framba.

— Do, mi petas sen suko.

— Bone! Sen kiu suko?

* * *

Kliento diras al kelnerino:

— Mi petas malvarman teon kaj trasalitan ovaĵon. Aha! Kaj vi sidu ĉe mi kaj parolu sensencaĵojn.

— Ĉu vi freneziĝis?

— Ne! Simple mia edzino veturis sanatorion kaj mankas ŝi al mi.

* * *

— Kelnero! Jam pasis unu horo de kiam mi mendis botelon da vino kaj ĝis nun mi ne ricevis ĝin.

— Vi ne maltrankviliĝu! Vino ju pli malnova des pli bona!

* * *

En restoracio kliento diras al la kelnero:

— Dum unu horo mi jam sensukcese provas tranĉi ĉi tiun viandopecon!

— Ne rapidu! Ni fermas restoracion je meznokto!

* * *

Post longa atendo kliento turnas sin al la kelnero:

— Ĉu vi scias…? En via restoracio mi sentas min same kiel en mia propra hejmo.

— Ĉu ni tiel bone nutras?

— Ne! Ankaŭ hejme ĉiuj min neglektas!

* * *

Kelnero donas al la kliento menuon kaj proponas:

— Specialaĵo de nia restoracio estas limakoj!

— Jes, jes, mi scias… Hieraŭ mi estis servata de unu el ili!

— Kelnero! Ĉu vi servas sardinojn?

— Jes, ja. Kiujn Vi deziras — portugalajn, hispanajn, italajn, francajn?..

— Tute egale! Mi ja ne interparolos kun ili.

* * *

Kliento en restoracio demandas kelneron:

— Ĉu Vi havas kotleton?

— Ne.

— Kaj kokidon?

— Ne.

— Kaj eble fiŝon?

— Ankaŭ ne.

— Kaj kion vi havas?

— Nazkataron.

* * *

Restoracion envenas kanibalo kaj demandas:

— Ĉu Vi havas ion por manĝi?

— Jes, ja. Tuj mi alvokos mian edzinon.

* * *

— Kelnero, mi volus manĝi tion, kion manĝas kliento ĉe najbara tablo.

— Mi provos alporti, sed mi dubas ĉu sukcesos al mi forpreni tion de li.

* * *

— Kelnero, ĉi kokido estas nur haŭto kaj ostoj!

— Vi pravas, mi tuj portos plumaron!

* * *

— Drinkejmastro, la biero estas varma!

— Ne eblas, mi ĵus verŝis en barelon sitelon da malvarma akvo.

— Kelnero, diru al la kuiristo, ke mi volas ekkoni recepton de ĉi tiu saŭco.

— Ĉu ĝi estas tiom bongusta?

— Ne, mi serĉas bonan gluon por tapeto.

* * *

— Ĉu en ĉi restoracio oni ofte ŝanĝas tablotukojn?

— Jes, ja, sinjoro! Ĉi tiu el via tablo dum unu semajno kuŝis sur tiu tablo kaj pli frue sur la alia.

* * *

— Kelnero, ĉi rostita kokido havas unu piedon pli mallongan!

— Pri kio temas? Ĉu vi intencas danci kun ĝi aŭ manĝi ĝin?

* * *

— Kelnero, kio naĝas en mia buljono?

— Nenio!

— Ĉu?! Sed ĝi devus esti kun makaronioj!

Tradukis el la pola lingvo Esperantistoj el Olsztyn 


Anoncetoj

39-jara pola esperantisto interesiĝas pri historio, geografio, politiko kaj Esperanto; kolektas bier-etikedojn, mapojn, maparojn, monon kaj bildkartojn; volas korespondi kun Ruslandaj esperantistoj.

Stanisław Pilat: ul. Bpa Wilczynskiego 71-4, 24-200, Belżyce, Pollando.


Pola esperantisto deziras korespondi tutmonde.

Ernest Tews: os. Włókniarzy 5 m 18, 58-260, Bielawa, Pollando.


Post konsulto de Kultura Nomaro mi ne trovis multajn fotistojn. Kiu volus fari fotojn por powerpoint prezentado pri la temo tuŝo? Skribu al elkore@be.tf

Laŭ RU-167031, Komi, Syktyvkar, a.k. 1316, Sidorovu Anatoliju Veniaminoviĉu kontraŭ 30 rubloj aĉeteblas D-ro L.Zamenhof: skizo de biografio de Gaston Waringhien en la rusa lingvo. 


Reklamu Esperanton per via aŭtomobilo

Ĉiutage mi uzas mian aŭtomobilon. Kial ne informi pere de ĝi pri Esperanto? Tial mi produktis (kun la helpo de mia amiko) subilojn por la registro-tabuloj kun Esperanta temo. Vidu sube, kiel ĝi aspektas en mia aŭtomobilo

Du subiloj rektangulaj (por la antaŭa kaj malantaŭa partoj de Via aŭtomobilo) por Viaj oficialaj ŝtataj tabuloj kostas nur 5 eŭrojn plus sendokostoj (pluaj 5 eŭroj).

Vi povas pagi al UEA-konto sman-e (kaj samtempe informi min pri tio rete: staman@esperanto.pl).

Stanisław Mandrak


Leterkesto

Mi tralegis la martan Ondon. Mi ŝatas la intervjuon kun Silfer pri lia nova scenverko. Estas ege bona ideo pri la Eŭropa bulteno, kiun mi legas kun granda intereso. Estas tre bone ke La Ondo prezentis en la lasta numero Infanojn de Ĉeĥov. Mi ne legis libron de li, sed mi ĝojas ke li estas tiom fascina kaj bona verkisto.

Jarlo Martelmonto (Svedio)


Karaj geamikoj, mi elektis en la Esperanto-gazetaro nur vian gazeton por reabono kun volo helpi vin kaj pro ĝia interesa enhavo … Mi deziras sukceson en via agado, kvankam la kondiĉoj de la nuntempa mondo kaj soci-ekonomia stato de niaj ŝtatoj estas sufiĉe komplikaj kaj malfacilaj.

Zdeněk Polák (Ĉeĥio)


Ne traktu tro serioze la kritikon (pri la januara kovrilo), ĉar se vi volus kontentigi ĉiujn, vi certe freneziĝus. Nek koloro, nek luksa papero estas la plej grava. Daŭrigu la agadon laŭ via propra, bona gusto — la plimulto de legantoj estas kontentaj.

Marian Łaba (Pollando)


Mi bedaŭrinde finis la legadon de Rusa Novelaro. La 19-a Jarcento publikigita de Sezonoj. Mi jam ne plu sentos la emocion pasian dum antaŭdorma legado de klara, belsona, poemeca, altkvalita Esperanto. Mi devis legi laŭte kelkajn paragrafojn por senti ties “muzikon”. Mi estis entute “kaptita” pro la ĉarmo de elstara traduko de bela literaturo.

La verkoj de Puŝkin, Tolstoj, Turgenev, Gogol, Dostojevskij, Ĉeĥov kaj aliaj estas multe pli bone tradukitaj ol en la hispanaj versioj, kiujn mi legis. Mi ne konas la rusan sed mi rekonas la kvaliton kaj la arton de la grandanima traduko.

Ruben Feldman-Gonzalez (Meksiko) 


Nekrologe

23 jan 2004 post longa malsano mortis en Koszalin apenaŭ 39-jara

Anita Nowakowska

iam aktiva en la junulara movado, dum pli ol dek jaroj fakdelegito pri muziko, ŝi gvidis lernejajn kantgrupojn kaj koncertis kun ili dum en- kaj eksterlandaj Esperanto-renkontoj. 

10 mar 2004 en Svedio forpasis

Harold Brown

konata brita esperantisto, post la emeritiĝo loĝinta en Svedio, verkanto kaj tradukanto, interalie de Emilo de Smolando kaj La fratoj Leonkoro de Astrid Lindgren. Pasint-jare en Londono aperis liaj Leteroj el Svedio.

31 mar 2004 forpasis elstara bulgara esperantisto

Petko Petrov Arnaudov (1931–2004)

Esperantisto ekde 1947, li dum multaj jaroj prezidis Esperanto-societon Radio (Pazarĝik). Lastatempe li estis ĉefdelegito de UEA en Bulgario, prezidanto de IAdEM kaj redaktoro de La Matematikisto. Honora membro de la Asocio de Bulgaraj Matematikistoj kaj de BEA. Li verkis plurajn librojn en Esperanto, i.a. pri matematiko.

Dum pli ol dudek jaroj ni havis amikajn interrilatojn kun Petko, kiu estis nia peranto en Bulgario.


2 apr 2004 post longa malsano forpasis

Adolf Burkhardt (1929–2004)

luterana pastoro, esperantisto ekde 1947, en 1962–75 kaj 1981–2000 prezidanto de KELI, direktoro de la Germana Esperanto-Bilioteko, honora membro de UEA kaj GEA, laŭreato de la Merito-kruco de FRG pro la ekumena kaj poresperanta agado kaj de premio de FAME-fondaĵo pro la ekumena diserva libro Adoru.

11 apr 2004, je la Paska dimanĉo, pro koratako mortis

Oszkár Princz (1947–2004)

elstara hungara kulturaganto kaj esperantisto, sekretario de HEA, fondinto kaj direktoro de vojaĝagentejo Espertur, aktiva Esperanto-instruisto, prezidanto de la ekzamena komisiono pri Esperanto en Hungario, estrarano de UEA (1989–92), aŭtoro de kelkaj lerniloj, fondinto de la Asocio por la Egalrajteco de Lingvoj, gvidanto de la Mez-Eŭropa Komisiono de UEA. Ĉi-jare li estis proponita por honora membreco en UEA.

Ni funebras kaj kondolencas.

Halina, Aleksander

PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Vakas post la forpaso de Petko Arnaudov.

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, EE-93812, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300 Tuusula

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 903, 333 Chapel street, Ottawa, Ontario, Canada KIN 8Y8
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 5 (115)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2004:
— Internacia tarifo: 25 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 250 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 650 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo