Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 7 (117)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Kursha Terlango (Foto de Konstantin Jarkov)


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

EŬROPA BULTENO

BELETRO

CIVILIZO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Foje, antaŭlonge, dum lerneja juneco kutime kritikante iun serian spektaklon televidan mi ricevis miaadresen pikan replikon de samklasano:

— Sed ĉu ekzistas io, pri kio vi kontentus?

La repliko aflikte aludis pri certa negativismo, kaj mi eksentis la seriozon de la problemo. En la defenda impeto mi tuj prezentis amason da ekzemploj de kulturaj produktoj kiujn mi taksis realaj trezoroj, tamen mi ne povis ne koncedi — pri ĉi-lastaj mi ne emis diskutadi. Iom pli maturaĝe mi povus kontraŭrepliki, interalie, per jena — biologia — argumento de pravigo: la malbona, la malkonvena pli senpere kaj intense instigas al reago. La parolo naskiĝis el krio, kaj la krio estas signo de danĝero. Sed ĉu ne estas vere, ke la propre homa parolo plenumas ankaŭ aliajn funkciojn ol tiun de averto? La parolo amuzas, ĝi inspiras, almenaŭ — trankviligas. En tiu kunteksto persista negativa diskurso provokas suspekton.

Ĉi rimarko, des pli ĝi estu diagnozo, jam nenion povas ŝanĝi en mia persona dispono, sed mi komprenus korvon, kiu foje ekbedaŭrus, ke li scipovas nur graki, neniam trili. Sed jen evento, kiu igas min kapabla senti min simpla, sana, kontenta kaj pozitiva. La futbalo, ĉi-okaze eŭropformata, refaras min optimisto. Juste: la profesia sporto iĝis io aferisma, mekanika, friponema, nenormala, malproksima, disfunkcia, misdirekta. Same la futbalo. — Kaj tamen ne. Ne ĉio putris en tiu sporto, ĉar ĝi restas bela arto, konkurareo de karakteroj, spertoj, intelektoj, eĉ vivmanieroj. Ĝi estas publika disputo plej populara — etika kaj estetika. En la aero iom fuma de niaj televidaj kestoj kun iliaj “fabrikoj de steloj”, “virinaj sekretoj” por komuna uzo, “travideblaj ĉambroj” de aktora natureco, en tiuj ujoj de homara rubo eknestis mikrokosmo. Oni rigardas kaj oni trovas “landon kie tritiko estas ankoraŭ tritiko, kie akvo en riveroj estas ankoraŭ akvo”. Nostalgia ĝojo de revidata tero — de tiu lando ni ĉiuj venis.

Sed jen interalie mi aŭdas frazon de futbala komentisto. Frazon pri la juĝado ĉi-tiea. Niaj rusaj sportuloj — li diras — tial estas regule punataj sur la portugalaj terenoj, ke ili ne havas kutimon pri justa juĝado. Ja niaj enlandaj juĝistoj timas juste juĝi. Jen sonis — diable! — grako inter triloj. Jen krako en la universa harmonio. Trans la futbalo revenas al ni niaj ĉagrenoj kaj mi rememoras kelkajn vicajn verdiktojn de niaj juĝoj de ĵurianoj. Denove la ĵurianoj senkulpigis murdistojn: tie — civilajn, tie — militistojn. Ne pro bonkoreco. Ja la ĵurianoj tuj konfirmis severan akuzon kontraŭ “spiono”, kiu ŝtelis informojn per analizo de gazetoj. Skandalaj solvoj. Tute skandalaj, sed neniel enigmaj. Ĉar oni scias, niaj juĝistoj timas. Kaj ne sole sur la futbalaj kampoj.

Kaj malgraŭ ĉio oni ja sentas certan pozitivan ŝarĝon transmetitan el Portugalio pere de TV-kesto. Ĉar oni koncedas esti iom pesimisto, sed neniom fatalisto.

Alen Kris


Ĉi-foje nia fotoraporto montras eble la plej interesan lokon en la Kaliningrada Regiono — la Kurŝan Terlangon. La fotojn faris kaliningrada fotoartisto Konstantin Jarkov.

Vidu la tutan foto-serion.


Povilas Jegorovas

Litovion en la mondon!
Esperanton en Litovion!

La legantoj de nia rubriko Ricevitaj libroj rimarkis, ke lastatempe en ĝi estas multaj libroj el Litovio. Ni petis la prezidanton de Litovia Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, rakonti pri la “libroeksplodo” en Litovio.

Povilas Jegorovas: La “eksplodo” — pli ĝuste: vigliĝo de la eldonado — estas ligita kun la 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos 23–30 jul 2005 en la ĉefurbo de Litovio. Por ni ĝi estas ne nur la plej granda esperantista kunveno, sed evento de nacia kaj internacia graveco — ja Litovio havas intimajn historiajn ligojn kun Zamenhof kaj kun la ekesto de Esperanto. Ni interpretas la kongreson kiel projekton kun du ĉefaj direktoj: unue, konatigi la mondon kun Litovio per Esperanto. Due, diskonigi Esperanton kaj aktivigi la esperantistan movadon en Litovio. Nia tasko estas prepari Litovion al la kongreso tiel, ke la litova socio adekvate komprenu la esencon kaj sencon de Esperanto. Do, ni havas du sloganojn: “Litovion en la mondon!” kaj “Esperanton en Litovion!”. Realigi ĉi tiujn sloganojn oni povas precipe per eldonado, kaj la nuna tempo estas tre taŭga, ĉar ni povas ricevi ŝtatan subtenon por eldoni solide kaj profesie.

Eldonado havas eternan valoron. La kongreso pasos, forgesiĝos, sed libroj restos; ili estos en bibliotekoj, ilin havos homoj, oni povos ilin uzi ĉiam.

La Ondo: Sed oni ne povas subite ekeldoni, sen bazo kaj tradicioj, ĉu ne?

Povilas Jegorovas: Aktiva eldonado estis unu el revoj de litovaj esperantistoj. Nun ekestis eblo realigi la revon. Dum la 50-jara sovetia periodo estis ege malfacile eldoni ion en/pri Esperanto. Dum tiu tempo ni sukcesis eldoni nur dekon da libroj (se ne konsideri samizdatajn), tamen ni laboris “por tirkesto”, kaj nun estas multaj manuskriptoj. Do, nia bazo estas homoj, kiuj kapablas bonkvalite kaj profesie verki, redakti kaj traduki. Ne mankas ankaŭ la tradicioj, ja en la sendependa Litovio antaŭ 1940 Esperanto-eldonado floris.

La Ondo: Kiom da libroj vi planas eldoni?

Povilas Jegorovas: Ni preparis grandiozan eldonplanon por 3–4 jaroj kun 128 librotitoloj. Kvankam ni ne eldonos tiom, kiom ni planis komence, sed la ĉefajn antaŭviditajn aferojn ni certe faros.

La Ondo: Pri kiuj aferoj temas?

Povilas Jegorovas: Nia eldonplano estas dividata je 8 grupoj: 1. Fundamentaj libroj pri problemoj de internacia lingvo, interlingvistiko, esperantologio (en la litova); 2. Libroj pri/de Zamenhof (en la litova); 3. Lernolibroj kaj vortaroj. 4. Libroj pri historio, kulturo kaj arto de Litovio (en Esperanto). 5. Litova beletro en Esperanto. 6. Informa kaj turisma literaturo pri Litovio en Esperanto. 7. Albumoj pri arto, fotoalbumoj kaj aliaj reprezentaj eldonaĵoj pri Litovio en Esperanto. 8. Videofilmoj en Esperanto.

La Ondo: Ĉu LitEA mem eldonas tion?

Povilas Jegorovas: Ni mem principe ne eldonas, sed komisias tion al profesiuloj. Ja libroj de prestiĝaj eldonejoj estas traktataj pli serioze ol amatoraĵoj. Ni havas kontrakton kun la prestiĝa Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj, kiu jam eldonis 5 librojn, kaj kun la fama eldonejo Alma Littera, kiu eldonis 3 librojn. Ni fruktodone kunlaboras kun Varpas, kiu eldonis 6 librojn kaj kiu ĉi-jare eldonos ankoraŭ 10. Ni kunlaboras ankaŭ kun aliaj eldonejoj, ekzemple, kun Baltos lankos, Tyto alba, Dajalita, Trys žvaigždutės k.a.

La Ondo: Vi menciis fundamentajn librojn…

Povilas Jegorovas: Ni eldonas en la litova lingvo ĉiujn gravajn verkojn pri la internacilingva problemaro kaj pri Esperanto, kiuj aperis diverslingve. Por tio ni tradukas tiujn librojn el Esperanto, franca, angla, germana, itala, rusa, portugala kaj aliaj lingvoj. Estas grave havi en nacia lingvo tiajn bazajn librojn por ebligi al la intelektularo ekkoni la aferon serioze kaj profunde.

Inter la jam eldonitaj libroj estas: En la serĉado de la universala lingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj de Aleksandr Duliĉenko, La serĉado de perfekta lingvo en Eŭropa kulturo de Umberto Eco, Libro pri Esperanto de Aleksandr Koroleviĉ, Kristanismo kaj Esperanto de Ulrich Matthias, Enkonduko en interlingvistikon de Aloyzas Gudavičius. Baldaŭ aperos La danĝera lingvo de Ulrich Lins, Defio de lingvoj de Claude Piron kaj kelkaj aliaj. Ni intencas eldoni ankaŭ kelkajn artikolarojn, ekzemple, ĉiujn dokumentojn de CED.

La Ondo: Kaj pri Zamenhof…

Povilas Jegorovas: Estas eldonitaj tri libroj pri Zamenhof en la litova lingvo (de Vitaliano Lamberti, Marjorie Boulton kaj Aleksandras Dambrauskas-Jakštas) kaj La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński en Esperanto, kies litova traduko baldaŭ pretos.

Krome, ni intencas aperigi elektitan verkaron de Zamenhof en la litova lingvo — tio estas unika afero en la tuta mondo.

La Ondo: Per tiuj libroj oni havas bonan imagon pri Esperanto. Sed kiel oni povos lerni la lingvon?

Povilas Jegorovas: Jam aperis lernolibroj de Antanas Mekys, Gediminas Degėsys, Telesforas Lukoševičius, Saulius Keras, Laurynas Algimantas Skūpas, Ŝlosilo de Esperanto de Antanas Poška, konversacilibro de Stasys Gaidamavičius kaj Lernu diligente de Danutė Vidrinskienė. Kelkaj pliaj lerniloj estas en nia plano.

La Ondo: Lerninte la lingvon oni volas legi en ĝi. Kion vi eldonas en Esperanto?

Povilas Jegorovas: Pri la historio de nia lando rakontas Litovio dum jarcentoj de Petras Čeliauskas. Aperis traduko de la litova klasikaĵo Arbaro de Anykščai de Antanas Baranauskas, kelkaj porinfanaj libroj kaj tri originalaj poemaroj. Antaŭ la kongreso estos lanĉitaj antologioj de litovaj poemoj, noveloj kaj folkloro.

Krome, aperis turismaj kaj informaj broŝuroj kaj prospektoj kaj tri videofilmoj pri Litovio — tiaspeca eldonado ne estas finita.

Ni dankas la litovian registaron kaj la municipojn de Vilno kaj de Kaŭno pro la komprenemo kaj pro la financa helpo al nia eldonprojekto. Ni volas, ke Esperanto iĝu integra parto de la litovia kulturo. Por tio ni multe laboras.


Jam pli ol 1000 membroj de UEA balotis

Unu monaton post ilia dissendo pli ol 1000 voĉdoniloj pri Komitatanoj B de UEA por la periodo 2004–07 revenis al la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝis 15 jun alvenis 940 kovertoj, sed la nombro da balotiloj estas konsiderinde pli granda, ĉar multaj kovertoj enhavas pli ol unu balotilon. Oni taksas en la Centra Oficejo, ke almenaŭ 20% de la membroj jam resendis la balotilon. Validaj estos la balotiloj, kiuj atingos la Centran Oficejon plej laste 30 jun. La fina nombro verŝajne estos 1500–1600, kio signifus, ke la balotaktiveco estus pli-malpli kiel en 2001, kiam voĉdonis 1887 membroj, t.e. 31,4%. La ĝisnuna rekordo, farita en 1998, kiam voĉdonis 2328 membroj (33,6%), verŝajne plu eltenos. Por superi ĝin necesus partopreno de almenaŭ 1750 membroj.

Pro multaj demandoj la Centra Oficejo informas, ke por ŝpari afrankon oni rajtas sendi plurajn balotilojn en sama koverto. Membroj el kelkaj landoj skribis, ke ilia poŝto ne akceptas kovertojn, sur kiuj mankas indiko pri la sendinto. En tia kazo oni enmetu la balotilon en apartan koverton, sur kiu oni skribu “Balotilo B”, kaj tiun koverton oni sendu en alia koverto, sur kiu oni rajtas skribi ankaŭ la nomon kaj adreson de la sendinto.

Krom sur la balotilo, la sinprezentoj de la 16 kandidatoj estas legeblaj en la retejo de UEA. Oni rajtas voĉdoni por maksimume 6 kandidatoj.

GK UEA


Libera Folio jam elektis

Retinformilo Libera Folio proponis voĉdoni por B-komitatanoj de UEA. En la veraj elektoj ĉiu membro de UEA rajtas voĉdoni por ses kandidatoj. En la enketo de LF eblis elekti nur unu preferatan kandidaton. Entute 170 voĉoj estis donitaj per musklako.

Se la membroj de UEA voĉdonus same kiel la legantoj de Libera Folio, la novaj B-komitatanoj de UEA estus: István Ertl (30 klakoj), Lee Chong-Yeong kaj Amri Wandel (po 25 klakoj), Slavik Ivanov (24 klakoj), José Antonio Vergara (20 klakoj) kaj Jukka Pietiläinen (17 klakoj). Inter la ses “venkintoj” estas ĉiuj kvar kandidatoj, kiuj prezentis sin en la aprila Ondo.


Ministeria intereso

16 jun PEA ricevis leteron de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kun jenaj demandoj: ĉu kaj kiam polaj esperantistoj festos la 145an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof kaj ĉu ni festos la 50an datrevenon de la akcepto de rezolucio de Unesko pri Esperanto en la jaro 1954 en Montevideo.

Tiuj demandoj estas rezultoj de kontaktoj de danaj esperantistoj kun la pollanda ambasado en Kopenhago.

La pola ambasadejo en Kopenhago povus esti la sekvonta pola diplomatejo (post Kaliningrado, Rigo, Vieno kaj aliaj urboj) kiu festos la naskiĝdaton de Zamenhof. Kompreneble, ni tuj respondos al la Ministerio kaj komencos preparojn por festi ambaŭ datrevenojn.

Stanisław Mandrak
prezidanto de PEA

La pollanda konsulejo en Kaliningrado jam invitis esperantistojn al solena akcepto je la Zamenhofa Tago en decembro 2004. (LOdE)


Svedaj decidoj

(Landa Agado) La estraro de la Sveda Esperanto-Federacio kunsidis 19 jun en Västerõs. La estraranoj, el kiuj duono estas novelektitaj, dividis inter si la taskojn jene: Franko Luin (prezidanto), Katja Ignatieva (sekretario), Sjörd Bosga (financoj), Fredrik Olofsson (edukado), Wim Posthuma (interreta radio), Martin Strid (informado), Roland Lindblom (kongresoj ), Leif Nordenstorm (redaktoro).

Oni pridiskutis la jarkongresajn decidojn kaj decidis i.a:

— starigi laborgrupon (Anita Bergh, Kaisa Hansen, Ulla Luin), kiu esploru la taskojn kaj estontecon de Esperanto-Centro Stockholm. Surbaze de tiu priesploro la estraro decidos, fine de aŭgusto 2004, ĉu malluigi EC aŭ plilongigi la lukontrakton.

— ellabori perspektivan laborplanon por 2005–07. Ĉiuj estraranoj estos envolvitaj en la ellaboro.

— publikigi la reviziitan statuton en unu el la venontaj numeroj de La Espero. Plia akcepto estas bezonata, antaŭ ol la statuto ekvalidos.

— ke la venontjara jarkongreso okazos en Haninge (sude de Stokholmo), 15–16 maj.

— danke akcepti la inviton de la klubo de Malmö okazigi jubilean kongreson tie en 2006 (100-jaroj de SEF kaj de la klubo de Malmö), kune kun danaj esperantistoj.

— partopreni en “Skolforum” komence de novembro, se kelkaj membroj pretos subteni la partoprenon ekonomie (mankas ĉ. 5000 kronoj).

— ellabori gvidliniojn por kreo de novaj kluboj, respektive, revivigo de kluboj, kiuj malaktiviĝis.

— starigi laborgrupon por daŭra informado al la svedaj EU-parlamentanoj.

— modernigi kaj ĝisdatigi la retpaĝojn de esperanto.se.

— organizi “rondan tablon” pri La Espero, por celo difini ĝian celon kaj faciligi la laboron de la redaktoro.

Franko Luin


PEJ denove aktivas

En Varsovio 10–13 maj 2004 okazis kunveno de la reaktivigita Pola Esperanto-Junularo kun 20 reprezentantoj el 60-kapa aro de PEJ-anoj el tuta Pollando. La kunveno elektis la Komitaton kaj Estraron de PEJ por 2004–06.

Jen la nova Estraro: Irmina Szustak (prezidantino), Tobiasz Kaźimierski (vicprezidanto), Janusz Myzik (sekretario), Michał Wyszogrodzki (kasisto), Maciej Zgondek (ano).

Grava punkto de la renkontiĝo estis projektado de la 61a IJK, kiu okazos en Pollando en 2005.

Okazis ankaŭ lingva kurso kaj kurso pri la laborado en grupo kaj diversaj trejnadoj, ekzemple: kiel kontakti kun amaskomunikiloj kaj kiel organizi Esperanto-aranĝojn. Rezulte kreiĝis kelkaj laborgrupoj, kies tasko estas realigi la plej gravajn projektojn de PEJ dum la sekvontaj du jaroj.

Andrzej Sochacki
Foto de Ireneusz Bobrzal

Sur la foto: PEJanoj lernas (kun)labori (Fotis Ireneusz Bobrzak) 

Skotlando: invito al la 100a

En urbeto Peebles, trempita en la foje romantika foje danĝera historio de Skotlando, la 99a Skota Kongreso de Esperanto okazis (vd. la foton sube).
Skota Esperanto-Kongreso
Alekso Mollison, amatora filmreĝisoro, parolis pri sia hobio kaj montris ekzemplojn el sia verkaro kiuj klare montris lian artan kapablon.

Marjorie Boulton amuze rememoris pri siaj spertoj kiel “Anglino en Fremda Lando”. La fremda lando estis, efektive, Skotlando sed ne tro ŝerce.

John Francis prezentis alte kleran prelegon “Naivo, Scio, Reakcio”, en kiu li argumentis, ke pro la literaturaj eblecoj de Esperanto la verkistoj daŭre verkos kaj finfine la lingvo kaptos la atenton de la cetera mondo.

Tom Neil amuzis nin per “Matemagio”….do pri la tiel nomataj magiaj kvadratoj kaj “perfektaj” nombroj.

Norah Brown prelegis pri Emmie N. Harrington, kiu, ŝi malkovris, estis ŝia patrino.

La sabatan matenon ni vizitis al “Abbotsford House” (domego Abbotsford) kiun desegnis kaj konstruigis Kavaliro Walter Scott. La sabatan vesperon regalis nin per gitarludado Connal McKay, filo de internacie konata Esperantisto Girvan McKay. Duncan Thomson kantis, gitarludis kaj amuzis nin per ne ĉiam tute decaj, tamen ridigaj kantoj! La prezidanto mem kantis, en gitarakompano de Connal, la sorĉan irlandan kanton Carrickfergus, kiun tradukis en Esperanton John Francis.

Nekutima programero estis debato inter Hju Rid kaj Ed Robertson pri la temo “For la Supersignoj!” Ed argumentis ke pro la maloportuneco de la supersignoj estus modernigo de nia lingvo adopti internacie rekonatan sendiakritan alfabeton. Hju argumentis ke la supersignoj estas esenca parto de la lingvo kiuj helpas gardi ĝin neŭtrala. La gekongresanoj sindetenis de voĉdono pri la temo.

La dimanĉan vesperon ni ĝuis bongustan bankedon al kiu oficiale bonvenigis nin loka instancanino Tricia Purves. La dua ekskurso estis vizito al “St. Ronan's Well” (La Puto de Sanktulo Ronan). La akvo de la puto estis alte taksata de la homoj dum la dua duono de la 19a jarcento kiel kuracakvo, kaj la gekongresanoj entuziasme provis por si mem. En bela sunbrilo ni rigardis al la panoramo priskribita de Walter Scott en la samtitola romano.

La kongreso finiĝis post lunĉo en la fama hotelo Peebles Hydro. La nova prezidanto, Jean (Ĝina) Bisset, listigis siajn bonajn memorojn de la ĵus pasinta sukcesega kongreso kaj invitis ĉiujn al la venontjara kongreso en la ĉemara urbeto Largs, kie okazos la 100a Skota Kongreso de Esperanto.

Hju Rid
prezidinto de EAS 


Interasocia kongreso

En provenca vilaĝo La Roque d'Anthéron 19–24 maj okazis kongreso de pluraj Esperanto-asocioj el Francio: Espéranto-France, Espéranto-jeunes, Fédération espérantiste du Travail, Franca Katolika Esperanto-Asocio, Grupo de Esperantistaj Edukistoj. Pli ol cent partoprenintoj ĝuis interesajn prelegojn kaj kunsidojn, riĉan kulturan programon, agrablajn promenadojn en belega naturo.

La laborkunsidoj de Espéranto-France arigis grandan nombron da agemuloj. Okazis laborgrupoj pri:

— eksteraj rilatoj;
— instruado kaj varbado;
— Al kio utilas landa esperanto-asocio?
— Vendo de kartoj de “amikoj” de esperanto, privilegia momento por informi.

Okazis kompreneble membro-kunveno. La membraro elektis novan komitaton, kiu siavice elektis novan estraron — prezidanto: Claude Longue Epée, vicprezidanto pri rilatoj kun federacioj: Xavier Godivier, vicprezidanto pri informado: François Bartsch, ĝenerala sekretario: Jérôme Mathieu, vic-sekretario: Vincent Charlot, kasisto: Alain Fagot, estrarano pri kulturo: Claude Nourmont, estrarano pri specifaj taskoj: Jean-Louis Texier.

La komitato elektis du komitatanojn A por UEA: François Bartsch kaj Claude Nourmont.

Se temas pri la kultura programo, oni ne bezonas prezenti JoMon, kiu regalis nin per bunto da kantoj kaj lingvoj. Malpli konata, sed ne malpli valora, estas la teatra trupo La Cikadoj el Aix-en-Provence kaj Pertuis, kiu prezentis satiran kabaredecan teatraĵeton Esperantuje, kiun verkis mem la koncerna grupo.

Claude Nourmont


Gaste ĉe la sespinta stelo

La 6an de junio, dimanĉe, Aleksander Korĵenkov rakontis pri Esperanto en kunveno de literatura klubo de la juda komunumo en Kaliningrado. Dudeko da ĉeestintoj atente aŭskultis, sekvis pluraj demandoj kaj interesaj kromrakontoj.

La kunlaboro inter la Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo kaj la juda komunumo komenciĝis en la Zamenhofa Semajnfino (dec 2003). Muzika grupo de la komunumo danke al la peresperantaj kontaktoj koncertis en Pollando. Kelkaj membroj de la juda komunumo eklernis Esperanton.

HaGo


Esperanto kiel laborlingvo

15–17 apr en Peterburgo okazis tradicia konferenco Kuraclokoj, ekologio, edukado.

Dum la konferenco estis diskutataj problemoj de ekologio, organizado de ripozo kaj sanigado, preparado de fakuloj k.a. La specialeco de la lasta konferenco estis tio, ke al la rusa kaj angla kiel laborlingvo aldoniĝis Esperanto. Esperantlingvajn prelegojn akompanis simultana traduko en la rusan. La plej interesa prelego en Esperanto estis tiu de Svetlana Miroŝniĉenko pri Esperanto-instruado en la Antarkta Akademio.

La sekva konferenco okazos en aprilo 2005.

Boris Kondratjev


Pomerio kiel ponto

La 81a Germana Esperanto-Kongreso okazis tradicie dum Pentekosto, de la 28a ĝis la 31a de majo, en Neubrandenburg, ĉirkaŭ 120 km norde de Berlin, en bela lagoplena regiono.

Partoprenis 161 esperantistoj, ne nur el Germanujo, sed ankaŭ el la najbaraj ŝtatoj Polujo, Svedujo kaj Danujo k.a. La temo estis “Pomerio — ponto inter Germanoj kaj Poloj”. Dum la malferma kunsido parolis eŭropa parlamentano d-ro Heinz Kindermann (social-demokrato), kiu pledis por projektoj esplori la eblojn de Esperanto por EU.

La festprelegojn prezentis Czesław Baranowski, vicprezidanto de Pola Esperanto-Asocio el Koszalin, ĝemela urbo de Neubrandenburg, kaj d-ro Till Dahlenburg. Krom la membrokunveno de la Germana Esperanto-Asocio la programo enhavis multajn fakprelegojn pri movadaj kaj sciencaj temoj. Sabate estis Esperant-lingva ekumena diservo, celebrata de la katolika pastro Albrecht Kronenberger (Neustadt/Palatinato) kaj de la protestanta pastro Peter Bäß.

Aldoniĝis dum brila vetero allogaj turistaj ekskursoj en la regionon, al burgo Stargard kaj al rekonstruita Slava vilaĝo. Lokaj gazetoj raportis plurfoje, kaj ankaŭ en la regiona televizio aperis elsendaĵoj pri la kongreso. La partoprenantoj estis kontentaj pri la bonega organizado far la loka Esperanto-grupo de Neubrandenburg, kaj 34 el ili jam aliĝis por la 82a Germana Esperanto-Kongreso en Bad König/Odenwald.

Rudolf Fischer


Festo en Ĉaŭdefono

Dekoj da invititoj gastis ĉe Kultura Centro Esperantista, por aperitiva festo 16 jun 2004, okaze de la inaŭguro de la oficiala ŝildo pri la Esperanto-Verdejo kaj de la eta jubileo de la aĉeto de Domo Naville (14 jun 1999) fare de KCE.

Nome de la urba magistrato skabenino Staehli-Wolf malkovris ŝildon, kie oni legas dulingve Esperanto-Verdejo / Vergier de l'Espéranto, kun la klarigo “internacia lingvo por kulturo de paco, kreita de L.L. Zamenhof en Varsovio, 1887 kaj enkondukita en Svislandon en 1898 ekde La Chaŭ-de-Fonds / Le Locle”. Fakte la unua esperantisto en Svislando estis s-ro Dubois, direktoro de la Komerca Lernejo en Loklo.

De la 1600-kvadratmetra fruktoĝardeno la publiko iris al la nur 1000-metra ĝardeno de KCE, sur kies teraso estis servata Esperantia aperitivo, kun la bonvenigaj pano kaj salo, diversaj drinkaĵoj kaj trinkaĵoj, diversaj salaj kaj dolĉaj frandaĵoj. La internacia tablo proponis polan vodkon, svisan kaj kaliforniajn vinojn, francan fromaĝon, italan kolbason, svisajn kukojn ktp.

Nome de KCE salutis la vicprezidanto, d-ino Perla Martinelli. Intervenis du el la tri ankoraŭ vivantaj kunfondintoj de KCE, nome Claude Gacond kaj Olivier Tzaut. La Esperanta Civito sendis saluton pere de la Vickonsulo.

Ĉeestis pluraj urbaj konsilianoj de diversaj partioj. Por kelkaj, ĵus elektitaj, temis pri la unua institucia apero. S-ino Staehli-Wolf memorigis la kontakton inter nia lingvo kaj la gepatra familio, el juda deveno: la avino parolis esperanton, kaj eĉ aŭtoris dramon “Patreco”. La praavo ankaŭ lernis ĝin, el la Unua Libro mem: fakte Zamenhof sendis al ĉiu sinagogo po kvin ekzempleroj en 1887, kaj la loka rabeno disdonis ilin al interesatoj okaze de la sabata kultura kunveno, kiu ĉiam sekvis la diservon — s-ro Wolf neniam partoprenis la religian kunvenon, sed jes la kulturan, kaj tiel trafis la… Libron.

HeKo


Majofina neĝo en Slovenio

MKR (MontKabana Renkontiĝo) estas mondkonata Esperanto-aranĝo por naturemuloj kaj montmigrantoj, kiu ĉi-septembre festos sian 15-jariĝon. Ĝi havas sian pli junan “fraton”. Pasintjare, la unua Familia MKR (organizita en suda Aŭstrio), montris ke Esperanto-familioj interesiĝas por renkontiĝoj en la naturo.

Ĉi-jare duafoje renkontiĝis la montgrimpemaj familioj (22 partoprenantoj el 7 familioj el 4 landoj), nun en Slovenio, en montkabano Ribniška koča sur monto Pohorje en nordorienta Slovenio. Sed ĉi-jare la vetero ne brilis kaj partoprenantojn salutis forta vento, pluvo kaj poste eĉ 5-centimetra freŝa neĝo (nekutima bildo por fino de majo, eĉ por 1500 metraj montoj), sed la etoso estis bona, ekskursoj interesaj (nebulplena Ribniško lago kaj neĝulfarado apud domo) kaj ĉiuj umis ĝis malfruaj horoj, kaj infanoj kaj plenkreskuloj.
Familia MKR (Vanja Radovanovich)
Montriĝis ke mezeŭrope estas sufiĉe da Esperanto-familioj kiuj emas pasigi semajnfinon en la naturo. Por gepatroj, la aranĝo estas bona okazo por renkonti malnovajn amikojn, interŝanĝi spertojn pri infanoj kaj edukado kaj ripozi babilante. Por infanoj naturumado estas pli amuza kun pli da aliaj infanoj!

Nun ĉiuj atendas la 15an MKRon, kiu okazos 23–26 sep 2004 en la vilaĝo Pliskovica en suda Slovenio.

Vanja Radovanović


Lajos Kobor

Verdaj pilgrimantoj

Dum pli ol unu jaro katolikoj en ok eŭropaj landoj preparis sin por komuna festado de la Mezeŭropa katolika tago, kies devizo estas Kristo — Eŭropa espero. Al la pilgrimejo Mariazell venis pli ol 100 mil pilgrimantoj el ok landoj.

Por ĉi renkontiĝo preparis sin ankaŭ IKUE-anoj. Oni pretigis du informfoliojn pri la temo Eklezio kaj Esperanto en sep lingvoj.

21 maj en la kapelo S-ta Mikaelo (malantaŭ la baziliko) okazis sankta meso en Esperanto, kiun celebris pastro Lajos Kobor el Hungario (vd. sur la dekstra foto). La meson ĉeestis krom esperantistoj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario kaj Kroatio, pluraj interesitoj. Esperantistoj uzis la eblecon de la kunestado por vigle diskuti la partoprenon de IKUEanoj en similaj aranĝoj.

La prezidanto kaj ambaŭ vicprezidantoj de IKUE havis okazon paroli kun la episkopo György Jakubinyi, kiu estas esperantisto. Ĉe la adiaŭo li donis sian benon.

Marija Belošević


Pokalo Kostrena 2004

La tria Kroatia Konkurso pri Scio de Esperanto por lernantoj el elementaj lernejoj okazis 28–30 maj 2004. Kroata Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Societo Rijeka okazigis ĝin en la Esperanto-Domo en ĉemara urbeto Kostrena. Aliĝis 17 lernejanoj el kvar elementaj lernejoj.

Vendrede estis interkona vespero. La konkurso mem okazis la sabatan matenon. Posttagmeze la partoprenantoj ekskursis al la urbeto Crikvenica. Vespere ili amuzis sin per kvizo. Lernantoj konkursis en grupoj po tri kaj montris brilan konon de Esperanto. La venkinta grupo (Anĝela Kanjuo, Maja Glodić kaj Ines Brzoja) respondis al 38 demandoj sinsekve. Ĉiuj partoprenantoj de la kvizo ricevis simbolajn premiojn.

Dimanĉe la konkurskomisio proklamis sekvajn rezultojn:

Kategorio A (komencantoj):

1. Drago Ilišinović, lernejo Retkovec
2. Ana Valjak, lernejo “Mladost”, Zagrebo
3. Ne aljuĝita.

Kategorio B (progresantoj):

1. Tea Šimičić, lernejo “Mladost”, Zagrebo
2. Maja Glodić, lernejo “Mato Lovrak”, Zagrebo
3. Valentina Marinović, lernejo “Mladost”, Zagrebo.

Pokalon Kostrena 2004 gajnis en ambaŭ kategorioj la elementa lernejo “Mladost”, Zagrebo.

La plej sukcesaj lernantoj kaj lernejoj estis premiitaj per pokaloj kaj diplomoj. Ĉiuj lernantoj ricevis donacon de la organizanto: abonon al “Juna Amiko” kaj vortaron “10 000 vortoj”.

Samtempe en la elementa lernejo Kostrena, Judita Rey Hudeček faris sukcesan ekspres-kurson laŭ la Zagreba Metodo. La lernejo tre interesiĝis, kaj por la sekva lernojaro Esperanto-Societo Rijeka trovos kursgvidanton por ili.

Emil Hrvatin


Premioj por infanoj

16 jun en la Bjalistoka Esperanto-Centro reprezentanto de la urbestro de Bjalistoko kaj la reprezentantino de eldonejo Benkowski enmanigis premiojn al ok infanoj kiuj kreis la plej belajn projektojn de Esperanto-poŝtkartoj.

La konkurso estis organizita de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Fondaĵo Zamenhof jam la kvaran fojon ĉiam sub la honora protekto de la urbestro kaj de Gazeta Wyborcza.

Ĉi-jara celo de la konkurso estas la bildkartoprojektoj pri la temo: “Esperanto, kiel kontribuaĵo de bjalistokano en la kulturon de la nuntempa Eŭropa Unio”, farita en libere elektita arta tekniko.

Partoprenis 107 gimnazianoj kaj liceanoj. Gazeta Wyborcza kaj Kurier Poranny raportis pri efikoj de la konkurso kaj impresoj de partoprenantoj. La plej bela projekto estos eldonita profesie.

Ela Karczewska


Boatado sen verboj

La printempa Boatado de junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno, Litovio) ĉiam okazas en la Aŭkŝtaitia nacia parko. Ankaŭ ĉi-jare 28 maj ni venis al Paluše apud la lago Lušiai, kie okazis registriĝo, luo de boatoj, solena malfermo kun solena ĵuro, formigo de boatskipoj, enboatiĝo. Plu — sen verboj.

For de la bordo! Malrapida kaj plezura navigado tra lagoj kaj riveretoj sen rimarkebla remado, tamen kun trinketado de biero, observado de nuboj, notado de pitoreska pejzaĝo. Tagmanĝo, plunavigado… Firma lagobordo. Tendo-starigado, ludoj, vespermanĝo kaj kantado ĉe la lignofajro. Ekdormo…

Sabata matenmanĝo, ordigo de la tendarejo. Gimnastiko kun boatoj. Fornavigo de la bordo de la lago Baluošas. Sur insulo: gaja festo de majaj naskiĝintoj. Navigado tra lagoj kaj riveretoj. La digo de Ginučiai… Tagmeza gimnastiko kun boatoj, naĝado, akvofala duŝo, satiga tagmanĝo. Vivo bonas!.. Longa navigado tra rivereto Almaja. La dua tendarejo ĉe kastelmonto de Ginučiai… Tendo-starigado, ludoj, baptado de unuafojaj boatadantoj. Lignofajro, vespermanĝo, kantado. Vespera piedmarŝo al Glacimonto kaj observado de sunsubiro. Nokta poezio de vivo…
Boatado 2004 (Foto de Choe Taesok)
Dimanĉo… naĝado en lago, matenmanĝo, ordigo. Fornavigo. Ne tro malrapida, tamen plezura navigado tra la lagoj kaj riveretoj, ĉi-foje kun klare rimarkebla remado, tamen denove kun trinketado de biero, observado de nuboj, notado de pitoreska pejzaĝo, tagmanĝo kaj… reveno al Paluše.

En Paluše premioj por la gajnintoj de la sportaj konkursoj. Ludoj, konkludaj eventoj, amika rondo, fermo.

Olga Strojeva


Litovia kalejdoskopo

Gratulon al Aida!

11 jun en la Humanisma fakultato de la Vilna universitato en Kaŭno (katedro de litova filologio) okazis defendo de la magistra verko de magistrantino de tiu fakultato, sekretariino de LitEA, Aida Čižikaitė Refleksivaj verboj en la litova, Esperanto kaj kelkaj latinidaj lingvoj. La ŝtata komisiono taksis la verkon per la plej alta poento 10. Kune kun suplementoj kaj grafikaĵoj ĝi konsistas el 122 paĝoj. Ĝi estas la unua magistra verko ligita al Esperanto en Litovio. 

La tuta LKK venos al Pekino

La tuta 23-persona Loka Kongresa Komitato de la 90a UK (Vilno, 2005) venos al Pekino por partopreni la 89an UK. Ili observos la funkciadon de la kongreso, spertiĝos organize, renkontiĝos kun KKS kaj kun la Ĝenerala Direktoro de UEA, deĵoros en la budo pri la venontaj UK-oj, distribuos informilojn k.t.p. Al Pekino venos ankaŭ Arturas Zuokas, la urbestro de Vilno.

Libro pri Esperanto por episkopoj

18–20 maj en Vilno okazis kunsido de Litovia Episkopa Konferenco. Pere de vicprezidanto de la Konferenco, arkiepiskopo Sigitas Tamkevičius, ĉiu el la 12 episkopoj de Litovio ricevis la litovlingvan libron de Ulrich Matthias Kristanismo kaj Esperanto. Dum la kunsido temis ankaŭ pri agnosko de la Litovia IKUE-sekcio kaj pri la 57a kongreso de IKUE en Kretinga en julio. La altaj protektantoj de la Kongreso estas arkiepiskopo Sigitas Tamkevičius, kiu en sia junaĝo lernis Esperanton, kaj episkopo Jonas Algimantas Boruta. 

Blindula kongreso en Vilno

Laŭ deziro de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj post la 90a UK en Vilno okazos la 71a Internacia Kongreso de Blindaj esperantistoj. Ĝi estos organizata kunlabore kun Litovia asocio de blinduloj kaj malbonvidantoj. 

Inter fakuloj

En la 6a numero de Švietimo naujienos (Novaĵoj de klerigo), bulteno de Litovia ministerio de klerigo kaj scienco, aperis artikolo de Angelina Liaudanskienė Prepariĝante al tutmonda kongreso. Fine, ŝi invitis instruistojn partopreni Esperanto-kurson en BET-40.

En la artikolaro Teksto kaj kunteksto: formado de senco, eldonita de la Humanisma fakultato de la Vilna universitato, estas artikolo de Aida Čižikaitė Uzado de frazeologismoj en la Esperanto-gazetaro.

Vilna Teknika Kolegio eldonis artikolaron Nuntempaj teknologioj en studado kaj praktiko. En ĝi estas artikolo de Algimantas Piliponis Multlingveco en studado laŭvoje al Eŭropa Unio. Analizinte la lingvan situacion en la plivastiĝinta Eŭropo, li proponis Esperanton kiel solvon de la lingva problemo. 


Pri Esperanto gazete

En litovia gazetaro lastatempe aperis artikoloj pri Esperanto, interalie:

6 apr en Darbas (Pasvalys): en artikolo pri fotoekspozicio el la arkivo de Antanas Poška ofte estas menciita Esperanto.

24 apr en Naujasis Gelupis (Prienai): duonpaĝa artikolo de Rasma Strikauskienė pri esperantistino Valerija Siniauskienė kun du fotoj; 1 maj Strikauskienė artikolis en la sama ĵurnalo pri la Esperanto-kurso en Birštonas.

14 maj en la tutlanda tagĵurnalo Kauno diena: ampleksa informo pri la decido de la Vilna urba konsilio finance subteni la 90an UK.

31 maj en la tutlanda tagĵurnalo Lietuvos aidas: duonpaĝa artikolo pri Antanas Poška kun multaj mencioj pri lia esperantisteco.

2 jun en la tutlanda kristana gazeto XXI amžius: longa artikolo Esperanto servas por katolikismo.

Krome, aperis multaj mallongaj informoj pri Esperanto en pluraj gazetoj. 


… kaj televide

9 jun kvin regionaj televidoj de Litovio (Vilno, Kaŭno, Klaipėda, Šiauliai, Panevėžys) en la programo En la mondo de libroj montris 15-minutan diskuton Esperanto — intelekta ludo aŭ perfekta ilo de komunikado, kiu okazis en la librofoiro Printempo de libroj. Esperanto aperis en la sama programo 10 mar kaj 7 apr. Pri la esperantista partopreno en la foiro informis 7 apr la litova nacia televido en la programo Novaĵoj de kulturo.

12 maj en la programo “Lietuvos ryto” televizija (TV-3) estis elsendo pri katolika pastro Valerijus Rudzinskas, kiu prizorgas junulojn, kiuj uzas narkotaĵojn. Dum la elsendo oni kelkfoje menciis, ke li estas esperantisto. 


Instruista seminario en Kaŭno

30 maj en la Esperanto-Domo en Kaŭno okazis seminario por Esperanto-instruistoj. Pri la metodiko de Esperanto-instruado prelegis Ewa Bondar. Aleksander Korĵenkov finprelegis pri la historio de Esperanto. En BET-40 okazos ekzameno de Internacia Esperanto-Instituto kaj de ILEI. Ekzameniĝi intencas pli ol 20 litovaj instruistoj. 

Du sukcesaj kursoj

25 maj en Vilno finiĝis elementa kurso de Esperanto, kiun gvidis Gediminas Degėsys en la gimnazio Salomėja Nėris. 34 persojoj sukcese finis ĝin kaj ricevis diplomojn. La kurso estis senpaga. Sekva kurso okazos aŭtune.

28 maj finiĝis unumonata ĉiutaga elementa kurso de Esperanto en la apudmara urbo Kretinga. Ĝin gvidis Ewa Bondar. Diplomojn de LitEA ricevis 14 kursfinintoj. La kurso, organizita de LitEA kaj de la urba municipo, okazis en la instituto de religiaj studoj de Sankta Antonio.

Povilas Jegorovas

La prezidanto de LitEA ofte havas agrablan devon doni diplomojn al kursfinintoj. (Fotis Gražvidas Jurgelevičius)

Kurte

Katarzyna Tempczyk defendis sian magistran tezon Esperantista ekumena movado. Skizo historia-teologia, kaj ricevis pro ĝi neordinaran noton “tre bona kun distingo”. (Polaj-esperantistoj)

Fama Esperanto-ĵazmuzikisto, Kaj Stridell de la sveda bando Trättbandet eldonis tiun unuan KDon de ĵazo en Esperanto kun sia kvinopo. (Informletero de Vinilkosmo)

1 jul 2004 aperas aŭstria poŝtmarko Esperanto 2004. La bildo montras aŭstrian E-teman markon el 1949 kaj la vorton Saluton. (Walter Klag)

Peterburga societo Espero gajnis konkurson de Ministerio de Klerigo kaj trovis lokon en la manlibro Obŝestvennije resursi obrazovanija inter centoj da aliaj proponoj; ĉiuj listigitaj projektoj ricevis aprobon de la Ministerio, kiu konsilas bonfarajn instituciojn subteni ilin. (Anna Butkeviĉ)

16 jun okazis unuhora dissendo en la centra programo de la Armena Televido pri Esperanto kaj Esperanto-movado en Armenio sojle de la internacia Esperanto-renkontiĝo. (Karine Arakelyan)

Dum la tuta aprilo en la Dublina biblioteko (Irlando) funkciis Esperanto-ekspozicio. (Heroldo de Esperanto)

22 maj finiĝis la studjaro 2003/04 de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (Bydgoszcz, Pollando), kie ĉiutage oni instruas en Esperanto. 51 studentoj el 11 landoj de Eŭropo, Afriko kaj Azio ricevis diplomojn de ISTK kaj atestojn de AIS. (ISTK)

Kiel novaj komitatanoj B de TEJO por 2004–06 elektiĝis Nguyen Thi Thanh Nga (Vjetnamio), Zhu Xin (Ĉinio), Haris Subaŝiĉ (Bosnio kaj Hercegovino), François Hounsounou (Benino) kaj Valentina Sidorova (Ruslando). (TEJO-Aktuale)

Kadre de la kampanjo Esperanto en la bibliotekojn, Kultura Kooperativo de Esperantistoj ekspedis librojn al la publika biblioteko Cassiano Ricardo en São José dos Campos kaj al la biblioteko de la universitato Castelo Branco en Rio-de-Ĵaneiro. (Aloísio Sartorato)

Ĉi-jare UEA membrigis 88 azianojn kadre de la projekto C de UEA/KAEM: 56 el Ĉinio, 1 el Irano, 1 el Kazaĥstano, 1 el Mongolio, 2 el Nepalo kaj 27 el Vjetnamio. (Esperanto en Azio)

16 jun Kuba Esperanto-Asocio festis per solenaĵo kaj balo la 25an datrevenon de sia fondo; okaze de la jubileo 4 radiostacioj intervjuis estraranojn de KEA. (Maritza Gutièrrez)

380 gejunuloj aliĝis al la 60a IJK, kiu okazos 10-17 jul en Kovrov (Ruslando); inter ili estas pli ol 150 eksterlandanoj. (Slavik Ivanov)

Kalgaria Esperanto-Centro (Kanado) nun havas du dungitojn kiuj laboras ĉe Esperanto-standoj ĉiutage profesie disvastigante Esperanton. (Chuck Smith) 


Vortoj de Komitatano Z

Ĉu reĝimŝanĝo en Pekino?

Mi skribas tiun ĉi mediton unu monaton antaŭ la komenco de la UK en Pekino, kie UEA ricevos novan Estraron. Ĉu ĝi estos vere nova aŭ nova nur en ia jura senco, estas eĉ tiel proksime al la UK ankoraŭ malfacile prognozeble.

En majo fariĝis publika la raporto de la elektokomisiono, kiu proponas reelekton de tri ĉefroluloj el la malnova Estraro: Renato Corsetti, Ivo Osibov kaj Ans Bakker. Por Corsetti kaj Osibov la komisiono ne prezentas alternativan kandidaton. Tria senalternativa kandidato estas la svedino Ulla Luin, proponata por transpreni la funkcion de ĝenerala sekretario de Osibov, kiu en la nova konsisto iĝus vicprezidanto. Por kvar estraraj lokoj la komitatanoj povus iom gustumi veran elektadon, ĉar estas ses kandidatoj, inter ili la nunaj estraranoj Bakker kaj Andrej Grigorjevskij kaj iama estrarano Amri Wandel. Siatempe Wandel faris ĝenerale aprezitan laboron kiel estrarano pri faka agado, sed al Michela Lipari sufiĉis nur plori antaŭ la Komitato en Montpeliero por forpuŝi lin el la Estraro. Ke ŝi mem ne troviĝas inter la kandidatoj, lasas supozi, ke pri tio oni interkonsentis, kiam Corsetti kaj Bakker negocis kun Osmo Buller pri la kondiĉoj de lia reveno al Roterdamo. Vidi Wandel reveni al la Estraro duoble maldolĉigus la kalikon de malgraco, kiun Lipari fine devus trinki.

Se Corsetti, Osibov, Bakker kaj Grigorjevskij estus reelektitaj, ili estus plimulto en la nova sepkapa Estraro. Tio estus seniluziiga rezulto por tiuj, kiuj esperis, ke la misregado de la lastaj tri jaroj estus punita en Pekino. Ilia reestraraniĝo tamen ne estas aŭtomate certa. Osibov jam komprenigis, ke origine li ne intencis rekandidatiĝi sed ke li fine cedis al insistaj petoj. Diference de pluraj aliaj kandidatoj por la Estraro, kiel ekzemple Corsetti, Osibov certe meritas rekonon pro tio, ke li ne elektis la plej facilan vojon. Anstataŭ esti unue elektita kiel komitatano C, li kuraĝis prezenti sin por popola prijuĝo en la balotado pri komitatanoj B. Kiam tiuj ĉi linioj aperas, oni scias, ĉu li sukcesis. Se ne, estus tre dubinde spiti la popolan opinion kaj ankoraŭ savi lian vojon al la Estraro elektante lin kiel komitatanon C. Ŝajnas cetere, ke Osibov ankaŭ mem ne estus preta por tio.

En la rezulto de la balotado pri komitatanoj B du aferoj estas plej interesaj: kiom da eksplicitaj kritikantoj de la Corsetti-erao troviĝos inter la elektitoj kaj kiel sukcesos Osibov. Por la malnova Estraro la plej malbona scenaro estus, se iu el la kritikantoj — plej probable István Ertl — akirus la plej grandan voĉpredon kaj Osibov estus elektita inter la lastaj aŭ eĉ tute ne elektita. Tia rezulto signifus, ke la individuaj membroj malaprobas la agadon de la demisianta Estraro. La balotado pri B-komitatanoj donis la unusolan eblecon al ili esprimi sian opinion pri ĝi. Ĝenerala sekretario Ivo Osibov simbolis la tutan malnovan Estraron; voĉdoni aŭ ne voĉdoni por li signifis voĉon por aŭ kontraŭ la politiko de la lastaj tri jaroj. Tial bona aŭ malbona rezulto por Osibov devus havi konsekvencojn ne nur por li, sed ankaŭ por la aliaj nunaj estraranoj, kiuj esperas reelektiĝi en Pekino. Precipe en la kazo, ke Osibov tute ne estus elektita kiel komitatano B, Corsetti kaj Bakker devus konkludi, ke estas plej honeste, ke ankaŭ ili cedu siajn lokojn en la Estraro. Kun Corsetti identiĝas la politika kaj organiza kaoso kaj kun Bakker la financa kaj administra marasmo de post Zagrebo. Propra cedo estus en ilia kazo pli estiminda ol malvenko en la voĉdonado en la Komitato.

Malgraŭ multaj paroloj kaj postuloj pri alternativo al Corsetti ĉe la elekto de prezidonto de UEA, neniu serioza alternativo aperis. Tio ne signifas, ke ili mankas. Nia kulturo nur tiom misformiĝis, ke neniu kuraĝas elpaŝi por tiu rolo pro la timo esti stampita kiel semanto de malpaco aŭ kiel karieristo aŭ nur pro la simpla timo ofendi Corsetti. Se tamen Corsetti mem rezignos aŭ se en la sekreta voĉdonado en la Komitato plimulto voĉdonos kontraŭ lia reelekto — almenaŭ la alternativojn por aŭ kontraŭ la komitatanoj havos — ekestos nova situacio, en kiu oni certe trovos posteulon por li. Ĉiam iu estis elektita kiel prezidanto.

Komitatano Z

En 1923 eĉ Literatura Mondo partoprenis en la kampanjo de UEA por 10 mil membroj. 

Malruĝo malinda por Esperantujo

En Kiukolora estas neŭtraleco? (LOdE-115) Gofen skribas, ke “En la listo de fakasocioj troveblas ankaŭ «fako» … de sodomiismo, kaŝita sub eŭfemismo «samseksamo»: en kunlaboraj rilatoj kun UEA ekde 1990”.

“Samseksemo” ne estas kaŝa eŭfemismo, ĝi estas rekta traduko de la vaste uzata, grekeca vorto “homoseks-” al Esperanto. “Samseksamo” malkaŝe ŝanĝas unu literon de “samseksemo” por organiza celo. “Sodomiismo” estas inventita, insulta vorto, kies uzo montras malicon. Ne ĉiuj anoj de la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG), kies prezidanto mi estas, preferas sodomian seksagon; la seksagoj de la membraro estas same buntaj kaj variaj kiel tiuj de aliseksamantoj.

Gofen skribas: “Kiu povus nomi almenaŭ unu kulturon aŭ tradicion, kiu akceptas sodomion? En Kristanismo, Judismo, Islamo — eĉ en «socialisma instruo» tiu ĉi konduto estis konsiderata honta — kaj ankaŭ krima nur kelkajn jardekojn antaŭe.”

Sole en Islamo kaj eble ankaŭ en «socialisma instruo inter Esperantaj komunistoj» samseksemo estas konsiderata krimo aŭ eĉ honto. Inter multaj sanmensaj kristanoj kaj judoj samseksemo estas ne plu tiel konsiderata. En diversaj landoj kaj ŝtatoj samseksemo estas dum deko da jaroj plene laŭleĝa kaj ofte protektata kontraŭ diskriminacio. Sanmensaj hinduoj ne plu diskriminacias kontraŭ netuŝendulojn. Homaramo ekŝanĝas diversajn tradiciajn praktikojn en malnovaj religioj, kaj reveno al tia diskriminacio kontraŭas al la bazaj principoj de Esperanta homaranismo.

Gofen skribas, “Estas neimagebla, kiel rapide la civilizita mondo, ŝokita per arogeco kaj impeto de eta elcentaĵo de sekse obseditaj perversuloj, akceptis ilian «agadon» — danĝera simptomo de degenero per si mem. La neŭtraleco de UEA do akiris «kolorojn»…”

Vi parolas el embarasa nescio pri “sekse obseditaj perversuloj”. Seksago apenaŭ estis tuŝita en diversaj renkontiĝoj de LSG, kiuj okazis malferme dum UKoj ek de 1998. La ĉefcelo de LSG kaj la ĉeftemo de ĝiaj renkontiĝoj estas kontraŭo al diskriminacio. Evidente vi mem obsediĝas pri samseksama seksagado, kiun vi mispriskribas: danĝera simptomo de degenero.

Gofen skribas: “La artikolo de C. Piron (Esperanto. 2004/2,3) surprizis min per neatendita sincera konfeso — konstato ke esperantistoj-pioniroj estis… (kiel esprimi tion pli mole?) iom «marĝenaj» personoj (ĉar nur tiaj povis dediĉi sin tutece al la ekstreme idealisma ideo)”.

Diversaj tre eminentaj geesperantistoj estis kaŝe samseksemuloj. Iliaj aliseksemaj kolegoj preteratentis tion. Jen forto de nia movado — toleremo, ne diskriminacio. Dum la lastaj tridek jaroj proksimume mil geesperantistoj membriĝis en LSG por almenaŭ unu jaro. Kaj multaj samseksemuloj restas kaŝe ekster nia organizo. Ni estas grava movado en Esperantujo. Kiom da malruĝuloj estas en Esperantujo?

Gofen skribas, “La «Malruĝa rondo», brile titolita tiel far de Yenovk Lazian, dume ne estas inter la listigitaj fakoj. […] La idearo, kulturo kaj moralo de la «Malruĝa rondo» baziĝas sur la Jud-Kristana tradicio. Same tia iam estis kaj devas resti la kerna idearo de la Esperanto-movado”.

Evidente malruĝuloj decidis ne peti kunlaboron kun UEA pro agnosko, ke ili maltaŭgas por tio. Agnoskita rondo de misinformataj kaj misinformantaj diskriminaciemuloj estus paŝo malantaŭen por Esperanto. Estas unu el la taskoj de LSG kontraŭi al ia misinformado, kiun tiu rondo estus faronta. Tiu rondo baziĝas sur la diskriminaciemaj tradicioj de Islamo, komunismo, kaj malnovaj kristanismo, judismo, kaj hinduismo, ne sur la tolerema kerno de Esperanto. Kiel ĉiuj hodiaŭaj judoj kaj kristanoj ignoras la ampleksan instruon pri mortopuno de gesorĉistoj, estas same superstiĉe persekuti samseksemulojn.

Malruĝo ne estas koloro en Esperantujo. Se ĝenas al ruĝuloj scii, ke abundis, abundas, kaj abundos samseksemuloj en Esperantujo, vi malmultaj malruĝuloj iru al infera Malesperantujo, kie malruĝo troviĝas en malĉielarko en plena mallumo, kie apartenas tia memtakse “brile” titolita idearo.

Victor Arnold (Usono) 


Opinio de redaktoro

Responde al la recenzo de Yenovk Lazian pri La skandalo pro Jozefo (LOdE-112).

Unu el la ĉefaj aferoj de literatura verko estas doni ion legindan kio ankoraŭ ne ekzistis — do, se en la rakonto okazis iaj adaptoj, kial ne? Ankaŭ ĉe grekaj mitologiaj historioj tio okazas tra la jarcentoj — jen unu el iliaj ĉefaj atutoj, miaopinie.

Parolante pri forpelo de sklavino, la recenzulo kulpigas la aŭtoron, ke la tiaman socion li ne komprenas — sed ĝuste en Genezo mem ja okazas io simila, kiam Abraham, devigate de Sara, forpelas la sklavinon Hagar kune kun ilia filo Ismael… Do forpeli sklavinon pro neakceptata infano ja okazis!

Stranga recenza stilo: “Kial vandale malheligi ion pure helan? Ĉu nur por elverŝi korplenon da galo, kiu kvante superas eĉ la jam menciitan sekrecion, kiu riveras tra la verko? Kial miskambii la prunteprenitan de la Biblio oron kontraŭ rustiĝintaj ladmoneroj? Kial malkudri reĝan mantelon, se oni kapablas rekudri nenion surmetindan, eĉ ne zontukon?” — ĉu nur por montri, ke iam li lernis uzi retorikon? La fina retoraĵo pri komunisteco neniom rilatas la verkon. Kiel redaktoro, mi nepre estus strekinta tian eron, kiu nur eĥas malamon.

Gerrit Berveling (Nederlando) 


Respondo al Alen Kris

Laŭ viaj artikoloj videblas, ke vi ne estas blinda adoranto de Okcidento, kiel multaj nun. Des pli neatendita ŝajnis al mi via aserto en la junia LOdE pri vitrosplitoj surstrate (kaj la eŭropa vojo kaj ĉio koncerna).

Mi la unuan fojon ekvidis tion en Danlando — estis ĝuste “linioj de splita vitro sur eŭropa vojo”: sur multaj stratoj de eŭropa urbo. Mi neniam antaŭe vidis tion en mia lando (estis januaro 1991) kaj ŝokite demandis la mastrojn, kio estas tio. Ili respondis ridante, ke junularo amuziĝas, kaj estas kutima, ordinara afero; ili eĉ moketis mian miregon.

Pensu, ke trinki surstrate el boteloj neniam estis rusa kutimo; antaŭ 2-3 jardekoj eĉ plej degeneraj ebriuloj scipovis uzi glasojn.

Poste mi ekvidis aleon da junaj arboj, kiu kondukis al tiea “kabako” — malaltnivela restoracio. Pinto de ĉiu arbo estis forrompita, same kiel multaj branĉoj. Ankaŭ tio estis rezulto de ebriaj “amuzoj”. Ĉe ni tion oni komencis fari nur ĉi-jare.

Ne pensu, ke ni iel deflankiĝis de “eŭropa vojo”: ni ĉiam fidele postsekvas ĝin; en via ekzemplo almenaŭ je 13 jaroj.

Tatjana Auderskaja (Ukrainio) 


Sten Johansson

Frata donaco

Novelo de Sten Johansson

Estas griza oktobra posttagmezo en neriĉa kvartalo. Surstrate homoj rapidas piede, iu knabo lude rulas barelbendon, kaj de flankstrato aŭdiĝas la sono de ŝarĝveturilo trenata de maljuna ĉevalo laca. En la domfasadoj fenestroj gapas mallume; preskaŭ ĉiuj estas fermitaj kontraŭ la aŭtuna humido kaj malvarmo. Nur iuloke en la dua etaĝo vidiĝas la kapo de juna virino kiu akravoĉe vokas ion suben al knabo surstrate.

Sed ni trairu alian fenestron por veni en salonon etburĝan, kies mebloj ŝajnas simplaj kaj trivitaj, krom kvar seĝoj ĉirkaŭ tablo, kiuj male impresas tute novaj. Kontraŭ la simpleco de la meblaro kontrastas pluraj librobretaroj plenaj de lede binditaj libroj. Detala esplorado de iliaj dorsoj malkaŝus librotitolojn ore presitajn en tri malsamaj alfabetoj.

Unuavide nenio en la ĉambro indikas konfesion de la loĝantoj. Neniu krucifikso, neniu naiva bildo de anĝelo, neniu orumita ikono, neniu sep-braka kandelingo. Se ni trairus la pordon dekstre, kondukantan al eta koridoro kaj kuirejo, ni tamen trovus sur la porda fosto mezuzon, skatoleton kiu enhavas etan pergamenrulaĵon kun vortoj el Readmono.

Tamen, ni ne havas okazon pli profundiĝi en studado de ĉi tiu hejmo, ĉar la salono ne estas senhoma. Paŝas tra ĝi knabino dekunujara en malhele verda robo super kiu ŝi portas brunan trikitan ĵerzon el lano. Ŝi paŝas vigle, senpacience, kaj vokas:

— Lejzer! Lejzer!

Neniu respondo aŭdiĝas. La knabino post momento ripetas:

— Lejzer! Kie vi estas? Kie vi kaŝis vin?

Finfine aperas en la pordo de la koridoro knabo dekkvarjara. Li altas decimetron pli ol sia fratino, tamen ne estas tre fortika, kaj li movas sin hezite, kvazaŭ kun embarasiĝo.

— Mi ne kaŝis min! — li diras.

— Ha! Jen vi estas. Lejzer, vi devas iri al Patro! Ne indas kaŝi sin!

— Mi ne kaŝas min! Kial do mi kaŝiĝu?

— Vi certe mem scias…

— Tute ne!

La knabino nun alprenas tre apartan mienon, samtempe petolan kaj triumfan. Ŝi proklamas:

— Patro aŭdis vin babili kun Fabian!

— Nu, kaj do? — rebatas la knabo levante la ŝultrojn.

La knabino tamen gravmiene pluas:

— En la salono!

— Bone! Ni babilis, certe. Kio do?

— Vi babilis jide! Endome!

— Tute ne!

Tiu respondo aperas tuj, sed sen la konvena mieno kiu fortigus la neon. La knabino male tre serioze riproĉas:

— Ne mensogu, Lejzer! Mi aŭdis vin, kaj ankaŭ Aŭgusta.

— Ha, jen! Mi devus kompreni, ke la du klaĉulinoj preparis ĉi tion! Sed vi ne diras la veron. Ni tute ne babilis jide. Mi nur citis kelkajn vortojn, kiujn diris la najbaro.

— Nur citis… Tamen estis jidaj vortoj, ĉu ne? Do, vi babilis jide endome. — Post tiu konkludo ŝi perdas sian seriozan mienon kaj ekkantas, laŭ melodio monotone moka: — Ha ha, Lejzer babilis jide endome, Lejzer babilis jide salone…

— Ĉesu do, stulta Fanja! Se la najbaro parolis jide, do kion fari? Ĉu mi estas interpretisto?

— Do, kion diris tiu najbaro? Diru ankaŭ al mi!

— Ĉesu do!

— Ne! Kion li diris? — La voĉo de la knabino esprimas spiton kaj scivolon.

La knabo refoje levas la ŝultrojn, pensas dum momento kaj poste diras kvazaŭ defie:

— Ke knabinetoj zorgu pri si mem kaj ne ŝovu la nazon en fremdan vazon!

— Ha, vi mensogas denove! Ne tion vi diris al Fabian. Sed nun iru al Patro! Rapidu, do! Mi esperas, ke li severe riproĉos vin. Eble li batos vin…

— Stulta knabineto! Kial li batu? Li ne batas… Sed vi mem bezonus aplaŭdon sur la vango, klaĉulino…

*

La knabino ĉesas incitadi sian fraton, kaj li nerapide ekiras al la fermita pordo de laborĉambro. Li haltas antaŭ la pordo kvazaŭ por mense prepariĝi, poste frapetas al la pordo, atendas nelaŭtan respondon de transe, malfermas la pordon kaj eniras.

Ĉe skribtablo sidas lia patro kun plumo enmane. Li estas duonkalva, nealta kvardekjarulo kun okulvitroj. Li portas kompleton ne tute laŭmodan, kun kubutumoj brilantaj pro longa frotado. Kiam la knabo senvorte alvenas kaj haltas apud la skribtablo, la patro demetas la plumon kaj alĝustigas la okulvitrojn.

— Venu ĉi tien, Lazaro, — diras la patro, kvazaŭ preparinte eraran prelegon, ĉar la knabo jam staras je unu paŝo de li. Li tamen ne montras malobeemon, sed faras ankoraŭ paŝeton antaŭen, kaj lia patro pluas, viŝante kaj remetante la okulvitrojn:

— Nun ni jam vivas en Varsovio kaj devas adaptiĝi al kondiĉoj en urbego. Tio donos al ni novajn oportunojn, certe. Vi baldaŭ komencos frekventi gimnazion, ĉu ne? Kaj por mi troviĝas ĉi tie pli bonaj laborkondiĉoj. Sed la urbego havas ankaŭ siajn riskojn kaj tentojn. Ĉu vi komprenas?

— Jes, Patro… proksimume…

— Proksimume? Ĉu proksimume? Kion do vi komprenas?

— Nu… ĉi tie troviĝas… ekzemple ŝtelistoj kaj malmoralaj personoj…

— Certe, certe. Friponoj grandaj kaj malgrandaj. Bubaĉoj. Ankaŭ en nia strato, Nowolipie.

La knabo rigardas sian patron senvorte, kvazaŭ por esplori, kion li celas.

— Aŭskultu, Lazaro! Ni nun vivas en la plej grava urbo de la poloj. Vi enskribiĝos, mi esperas, en filologia gimnazio. Vi devos nun multe plibonigi vian polan lingvon. Kaj vi ekstudos novajn lingvojn. Latinon, kiu estas grava lingvo por la poloj. Grava, sed malfacila…

— Jes, Patro. Sed… ĉi tie en la strato Nowolipie kaj eĉ en la tuta kvartalo neniu parolas pole…

— Mi scias. Domaĝe, ke ni devis ekloĝi ĉi tie, en la hebrea kvartalo. Jen la granda tragedio de la hebreoj, Lazaro, ke oni ekskludas sin, fikstenas siajn apartaĵojn. Cetere, ne forgesu, ke ni estas ruslandanoj! Ne forgesu nian belan, riĉan rusan lingvon!

— Ne, certe mi ĝin ne forgesos… Mi amas nian lingvon, la rusan… — La nelaŭta voĉo de la knabo ekhavas brilan sonoron, kiam li eldiras ĉi tion. Ni imagas, ke jen io grava kunligas la knabon kun lia patro.

Post momenta silento la patro daŭrigas:

— Krome, se vi volas paroli germane, parolu la veran germanan! La lingvon de Heine! Lazaro, montru, ke vi estas edukita knabo. Ne enlasu en nian hejmon ian stratbuban fuŝan ĵargonon, tiun judgermanan degeneraĵon!

La knabo nun kuntiras la brovojn sed ne aŭdigas komenton.

— Vi nenion respondas?

— Nu, Patro… hejme mi ja parolas ruse… sed ĉi-strate ĉiuj homoj parolas jide, ne ruse, nek pole. Kaj se mi surstrate parolus germane… do la germanan el libroj, se tiel diri, oni verŝajne… oni pensus…

— Kion?

— Nu… oni pensus, ke mi estas tro fieraĉa. — La rigardo de la knabo vagas ĉirkaŭ la ĉambro sed evitas la okulojn de la patro, kiuj aperas malgrandaj tra la okulvitroj.

La patro faras geston kvazaŭ por refoje viŝi tiujn okulvitrojn, sed ekkonsciante ke ili jam perfekte klaras, li lasas ilin surnaze.

— Lazaro, ne okupiĝu tiel multe pri tio, kion pensas ĉifonaj stratbuboj aŭ stultaj servistinoj aŭ vantaj komizoj aŭ senedukaj nenifaruloj. Imagu, Lazaro, la germana lingvo de Heine estas mirinda, bela, riĉa, potenca lingvo! Se vi lernos perfekte regi ĝin, vi rajtos esti fiera! Eble kiel plenkreskulo vi jam povos vojaĝi en Breslavon, en Dancigon, en Berlinon, kaj tie vi ne parolu ian judgermanan kriplaĵon. Imagu, ke en la Germanaj landoj la hebreoj parolas la veran germanan lingvon — ja vi scias, ĉu ne, ke Heine naskiĝis hebreo! Inter la germanoj eĉ la vorto “judo” ne estas moka aŭ malestima. La germanoj estas kulturita popolo, kiu respektas ĉiujn homojn. Inter ili neniam okazos tiaj pogromoj kontraŭ hebreoj, kiel tragike okazas inter la senkulturitaj rusaj vilaĝanoj… En nia Ruslando nur la gvidantoj estas kulturitaj, dum inter germanoj la tuta popolo… Eble ankaŭ ĉar la germanaj hebreoj ne strebas distingi sin per aparta vesto, aparta lingvaĵo kaj tiel plu. Ili estas tute normalaj civitanoj, komprenu! Eble, kiam vi estos plenkreska, vi spertos tion ankaŭ ĉe ni en Ruslando.
La strato Dzika en Varsovio. En 1931 ghi ricevis la nomon Zamenhof.
— Tamen, ja kelkaj opinias, ke ĉar ni estas aparta popolo, do…

— Aparta popolo, ĉu? Fu! Ĝuste tio estas nia tragedio, ke ni apartiĝas! Ja mi jam diris tion. Ni estu ruslandanoj! Se ni volas respekton de rusoj, ni parolu ruse, la lingvon de la tuta imperio!

— Tamen oni jam verkas librojn en la jida… Kaj eldonas gazetojn…

— Sed kiajn? Klaĉaĵojn por stultaj fraŭlinoj sen eduko! Stultajn rakontojn por la vilaĝanoj de Galicio…

— Kaj eĉ en la hebrea iuj provas verki…

Nun la patro ŝovas sian seĝon malantaŭen, klinas sin dorsen, etendas antaŭ si la krurojn kaj finfine demetas la ĝenajn okulvitrojn, kiujn li komencas faldi-malfaldi dum li penseme parolas.

— Nu, tio estas vera strangaĵo… Kiel revivigi la lingvon de niaj prapatroj, kiu estas morta jam de la Babilona mallibereco? Lingvo jam mortinta neniam reviviĝos, jen certaĵo kaj leĝo kiel amen post preĝo. Ne turmentu vian kapon pri tiaj vantaĵoj, Lazaro! Lasu la hebrean al la religiaj libroj, al la rabeno, al la sabata recitado. Ja mi jam diris, ĉu ne, ke la poloj havas sian latinon. Sed ĉu ili verkas librojn en ĝi? Aŭ eldonas gazetojn? Neniam mi aŭdis tian frenezaĵon…

La knabo, ĝis nun necerta kaj ema konsenti kun sia patro, nun ekhavas preskaŭ spitan mienon dirante:

— Tamen ili havas sian propran lingvon, la polan. Ili ne parolas ruse. Do, kial ni ne…

La patro paŭtas kaj lasas siajn okulvitrojn fali sur la skribtablon.

— Ne komencu disputi, Lazaro! Vidu, ĉiu lingvo havas sian lokon, sian taskon, sian povon. La hebrea kaj la latina estas lingvoj de la religio kaj de la prapatroj. Ni respektu ilin, ni studu ilin, ĉar ili malfermas al ni mirindajn mondojn el la pasinteco. La judgermana estas ĵargono de la strato, de la gastejoj, de la pulbazaro! Ni ne intermiksu tiujn rolojn. Ne provu renversi la ordon. Neniu tajloro ja provas kudri per martelo, kaj neniu forĝisto atakas la ardan feron per kudrilo! Oni ne lavas tolojn en fojnejo, nek legas librojn en stalo.

— Kompreneble ne…

— Imagu, se Heinrich Heine verkus en juda dialekto! Aŭ Puŝkin kaj Lermontov en belorusa kamparana idiomo? Same oni ne eldonas skandalgazetojn latine, nek amromanojn en la lingvo hebrea. Ni esperu, ke neniam aperos tia abomenaĵo!

— Ĉu vere ĉiu lingvo havas apartan trajton?

— Pli-malpli, ŝajnas, pli-malpli. — La patro profundiĝas en cerbumojn. — Ekzemple la pola ja estas bela kaj nobla lingvo, tamen kiel kultura lingvo… nu, eble post jarcento… Ĝis nun, ŝajnas al mi, ĝi estis plejparte lingvo de sensciaj kamparanoj kaj fieraj nobeloj. Jes ja, eleganta kaj fiera lingvo ĝi estas… La franca… nu, kion diri? Ĝi estas preskaŭ egala al la germana aŭ rusa, tamen kun granda malpezeco… Iomete frivola lingvo estas la franca. Kaj la itala ja estas la lingvo de muziko, jen ĉio! Ĉu imagi sciencon en la itala? Tio ŝajnas tro malserioza penso. La greka, la helena, male estas lingvoj de antikva scienco kaj kulturo. Ankaŭ la latina, kaj krome ja kulta lingvo de la katolikoj. Nia hebrea — nu, jam dirite, la lingvo de Abrahamo, kaj la aramea — lingvo de multaj saĝaj hebreoj en pli malfrua tempo. Kiuj ankoraŭ? Jes ja, la angla de maristoj, la nederlanda de komercistoj. Kaj la araba, la turka, la ĉina… nu, jam sufiĉas! Ĉiuj malsamaj, sendube.

Estiĝas eta paŭzo, ĝis la knabo revekiĝas post ioma tediĝo kaj demandas:

— Ĉu do neniu lingvo taŭgas por ĉio?

— Eble ne por ĉio. Tamen la grandaj, la gravaj kulturlingvoj, kiel nia rusa lingvo, aŭ kiel la germana, ja estas uzataj por preskaŭ ĉio. Ĉiutage, por studoj, en scienco, en literaturo, eĉ por religio, sed tio dependas de la kredo. Ja hebreoj kaj katolikoj uzas apartajn lingvojn por la religio, sed aliaj ŝajne ne bezonas tion. Tamen mi pensas, ke ĉiu lingvo havas sian centron, sian pezopunkton… La germana estas antaŭ ĉio lingvo de scienco kaj filozofio. Nia rusa estas lingvo de kulturo. Tamen, kompreneble ankaŭ Ruslando havas grandajn sciencistojn…

— Sed la poloj opinias, ke ankaŭ ilia lingvo taŭgus por ĉio…

Refoje la voĉo de la knabo sonas pli vigla, spita, sed lia defiema rigardo renkontas tiun de la patro, kiu ŝajnas zorgema, eĉ tima.

— Atentu, Lazaro! Se vi aŭdos tiajn dirojn, zorgu ne enmiksiĝi en iujn konversaciojn. Tio estas riskoplena kampo! Vere, inter la poloj troviĝas kelkaj tre danĝeraj ideoj, kiujn la caro jam severe punis. Restu for de tiaj diskutoj! Kiel hebreo vi finfine trovos vin ĉies propeka kapro…

— Kaj mi aŭdis, ke iuj hebreoj volas migri en Amerikon por fondi apartan hebrean nacion. Eble tie la jida lingvo tamen estos plenrajta…

Denove la patro paŭtas malestime:

— Silentu do! Malsaĝaj revoj! Kaj danĝeraj! Mi malpermesas al vi aŭskulti tiajn vantajn ideojn! Imagu! Hebrea nacio inter sovaĝaj indianoj kaj ĉiaspecaj frenezuloj, kiuj forkuris de ordo kaj civilizo! Terura ideo! Kaj mi volas ne plu aŭdi stultaĵojn pri “la jida lingvo”. Tio ne estas vera lingvo, sed kripla dialekto, miksaĵo, balbutaĵo de needukitaj superstiĉaj homoj el la urbetoj. Tiel facile oni ne kreas veran lingvon!

*

Kiam la knabo revenas en la salonon, tiu estas senhoma. Li iras ĝis librobreto, post momento elektas libron kaj sidiĝas sur la sofon. Tie li restas sidanta, enpense, sen malfermi la prenitan libron, ĝis lia fratino revenas per viglaj paŝoj. Ankaŭ ŝi sidiĝas sur la sofon rigardante sian fraton. Post momento ŝi kvazaŭ vestas sin per la mokema rideto, kiun ni jam rekonas, kaj diras:

— Nu, ĉu vi ricevis vergadon?

— Stulta Fanja, vi mem bezonus tian!

— Tamen li tre riproĉis vin, ĉu ne? Mi aŭdis lian voĉon.

— Tute ne. Ni nur… iom diskutis.

La knabo ŝajne emas eviti la temon, sed lia fratino nur gaje rikanas:

— Vi diskutis? Kun Patro? Kia fabelo!

— Kial do? Mi ne estas tia stulta infaneto kiel vi kaj Aŭgusta.

— Ha! Mi diros al Panjo, ke vi insultas!

— Bone do. Kuru klaĉi al Patrino. Kuru klaĉi, kiel kutime.

Estiĝas paŭzeto. Tamen, se la knabo kredis, ke li forregalos la fratineton per tia akuzo, li miskalkulis. Ŝi baldaŭ remastras sin, kaj nun ŝajne la scivolo superas ŝian mokemon:

— Nu, se vi diskutis, pri kio do vi diskutis? Ĉu eble pri tio, ke vi babilis jide endome…?

Nun la knabo evidente decidis alpreni tre plenkreskulan pozon, kaj li ekprelegas al la fratino:

— Ni interparolis pri diversaj lingvoj, ankaŭ pri la jida. Patro kaj mi ne havas tute saman vidpunkton pri tiu afero. Sed ankaŭ pri aliaj lingvoj.

— Do, kion diris Patro pri la jida?

— Nu… ŝajne li opinias, ke ĝi ne estas vera lingvo, kiel la rusa.

— Kial ne?

— Nu… eble ĉar… oni ne instruas ĝin en lernejoj… kaj ne troviĝas tre multe da libroj en la jida…

Jen la knabino saltetas pro malkonsento:

— Ĉu ne? Mi vidis amason! Ĉe sinjorino Goldberg en la kvara etaĝo estas multaj… eĉ la tuta Torao en la jida! En libro, ne rulaĵo. Tio estas por ke ankaŭ virinoj povu legi ĝin. Ĉar ni ne rajtas lerni la hebrean… Tio estas maljusta!

— Jes, tamen…

— Kiam mi estos pliaĝa, mi volas lerni la hebrean! … Aŭ eble ne, ĉar ĝi certe estas tre malfacila. Lejzer, ĉu vi pensas ke mi povus lerni la hebrean?

— Ĉu vi? Stultulino…

— Ne, nun diru serioze, sincere!

— Bone, ĝi fakte estas malfacila… La plej multaj vortoj estas aliaj… tamen kelkaj similas la jidan, ĉar la jida ĉerpis vortojn el la hebrea. Sed plej malfacile estas diveni la vortojn, ĉar oni ne skribas la vokalojn… krom kelkfoje per iaj helpaj punktetoj… — Unuafoje li malfermas la libron kiun li tenas enmane kaj montras al la knabino ion en paĝo hazarde elektita. — Jen vidu!

La fratino ne impresiĝas.

— Tio estas stulta! Kial ne skribi la vokalojn? Tion oni ja faras jide!

— Nu, mi ne scias kial…

— Kaj ruse!

— Prave, sed eble antikvatempe oni trovis tion nenecesa… Pripensu ke ĝi aĝas jam jarmilojn!

— Estas stultege! Imagu, se mi p'r'l's s'n v'k'l'j. Ĉ' v' k'mpr'n's k'n m' d'r's?

— Ĉesigu viajn stultaĵojn, anserino! Oni ja ne parolas senvokale, nur skribas! — Li frapfermas la libron, kaj nubeto el polvo ekŝvebas super la gefratoj.

La knabino reveme plubabilas:

— Mi ŝatus lerni pliajn lingvojn, sed prefere facilajn. Kiu estas la plej facila lingvo?

— La plej facila? Hmmm. Mi ne scias… Dependas, kiujn oni jam scias… Kaj ŝajnas al mi, ke ĉiu lingvo havas siajn tuberojn… Plej facilas tiuj, kiujn oni parolas denaske, ĉu ne?

— Do la rusa kaj la jida?

— Por ni jes. Sed por poloj plej facilas la pola.

— Ankaŭ por mi ĝi estas sufiĉe facila! Mi preskaŭ flue parolas ĝin!

— Sed mi pensas, ke por… ekzemple germano aŭ franco, la rusa kaj pola ne estas facilaj.

— Kial do?

— Nu… ekzemple pro tio ke la vortoj multe ŝanĝiĝas… depende de kazoj.

La knabino ekpensas dum momento kaj poste diras kun miksaĵo el naivo kaj seriozo:

— Mi ŝatus lerni la plej facilan lingvon de la mondo!

La knabo ridetas, kaj lia serioza mieno moliĝas. Preskaŭ reveme li diras:

— Kaj mi preferus lingvon, kiu taŭgas por ĉio, en ĉiuj situacioj… Mi ne ŝatas tiun ideon, ke oni bezonas diversajn lingvojn por malsamaj aferoj. Kial estu tiel? Tio ŝajnas sensenca! Ĉiuj homoj ja devas interparoli pri la samaj aferoj, pli-malpli… rusoj, poloj, germanoj, hebreoj… ili ne povas havi tiel malsamajn bezonojn…

— Ha! Ĉu vi pensas, ke vi estas pli saĝa ol Patro?

— Tute ne! Ne temas pri tio…

— Do pri kio?

— Nu… ŝajnas al mi, ke Patro ĉefe parolis pri kiel estas. Sed mi cerbumas pri kiel devus esti… Se nur la homoj agus prudente…

— Se ne estus se kaj tamen, mi al ĉio dirus amen. Do vi deziras lingvon por ĉiuj okazoj, kaj mi la plej facilan lingvon el ĉiuj. Ni devus iri al iu inventisto, por ke li elpensu tian lingvon!

Denove la knabo ridetas, kaj ni nun vidas, ke li efektive amas sian fratinon, eĉ se ŝi fojfoje incitas lin.

— Stultulino… Tiel facile oni ne inventas lingvon…

— Kial ne? Kiam Patro kaj Patrino estis infanoj, ne estis lokomotivoj. Poste oni eltrovis ilin.

— Sed lingvo ne estas maŝino! Ne estu tiel naiva, Fanja!

— Tamen, ankaŭ alion oni eltrovis! La vakcinon, ekzemple. Tio ne estas maŝino!

— La vakcinon?! Fanja, vi estas amuza, sed kiel tio rilatas al lingvoj?

— Neniel! Mi volas diri nur, ke oni povas eltrovi diversspecajn aferojn. Ankaŭ Amerikon oni eltrovis!

Unuafoje nun la knabo ridas, aldonante:

— Sed oni ne inventis ĝin, stultulino! Ĝi kuŝis tie en la maro jam antaŭe!

— Tamen, vi komencos la gimnazion kaj studos pliajn lingvojn, eĉ latinon, ĉu ne? Ĉu vi ne povus inventi al mi etan lingvon? Kiel donacon?

— Fanja, Fanja… ĉu oni nun jam donacas lingvojn?

— Al mi jes! — Ŝi alprenas mienon afekte petolan, preskaŭ koketan. — Unu facilan lingveton, mi petas! Je mia naskiĝtago… Alie, se vi ne faros tion, mi eklernos la hebrean… kaŝe… kvankam mi estas knabino!

Bonhumore la frato reciprokas ŝian ŝercon:

— Bone do… por komplezi al la fratineto… mi inventos lingvon… taŭgan por ĉio kaj krome facilegan…

Jen la knabino eĉ aplaŭdas pro konsento. Finfine la frato evidente decidis kunludi en ŝia eta komedio, ŝi ŝajnas pensi.

— Ĉu vi promesas? Vere?

— Mi promesas. Almenaŭ — mi provos.

La du infanoj dum kelka tempo silentas pensante, la knabo kun profunde cerbuma mieno, kvazaŭ nenion rimarkante ĉirkaŭ si, sed la knabino pli petole, senpacience. Ĝuste kiam ŝi stariĝas, ŝajne laca de tiom da silentado, aŭdiĝas paŝoj en la koridoro kaj en la pordo aperas virino, la patrino de la gefratoj. Ŝi vokas:

— Fanja kaj Lejzer, vespermanĝo pretas! Fanja, iru averti vian patron! — Kaj ŝi reiras foren tra la koridoro.

La knabo levas la kapon kvazaŭ ĵusvekite. “Ĉu vespermanĝo? — li murmuras. — Kion ni ricevos?”

La knabino retrovas sian viglon, ekstaras ridetante al li:

— Ĉu vi ne flaras la odoron? Farĉita fiŝo, evidente! Via preferaĵo, ĉu ne? — Kaj ŝi dancete ekiras kontraŭ la laborĉambron por anonci la vespermanĝon al sia patro.

La knabo nerapide iras koridoren, daŭre profunde en pensoj. 


La diablo en Paderborn

1656. En Francio regas Ludoviko XIV kaj floras la klasiko. Blaise Pascal lasas la matematikon kaj dediĉas siajn lastajn vivojarojn al religia filozofio. Estas kutimaj militoj en Eŭropo, inter Portugalio kaj Hispanio, inter Turkio kaj Venecio. En Pekino rusa ambasadoro venas al la korto de la nova ĉina dinastio. Tion komprenas la ĉiela imperiestro kiel subiĝon de la rusa caro kaj pro tio li sendas sian fiksadon de impostoj. El Moskvo tamen neniam venas protesto aŭ respondo, ĉar tie neniu kapablas legi la ĉinan.

Kaj en Vestfalio la diablo hantas knabinojn.

Du knabinoj jam dum ioma tempo kondutas nekutime. Ili faras nekontroleblajn gestojn, iliaj membroj tremas kaj el iliaj buŝoj venas sonoj, kiuj similas al porkblekado. Ĉiuj klopodas trovi klarigon. Ĉu la animoj de mortintoj turmentas ilin? Aŭ ĉu ili malsaniĝis je la tiel nomata “printempa malsano”? La fenomeno persistas ĝis la somero, do tiu klarigo forfalas. Sed eble la diablo obsedas ilin. Povus esti, ĉar ili ofte vokas, ke la servistino de la urbestro estas “putino de l'diablo” kiu prisorĉis ilin. Imageble, ĉar en najbara urbeto brulas samtempe ŝtiparoj. Sed la servistino ne scias ion pri sorĉistinaj artoj, do ŝi ne kapablas eventuale repreni la prisorĉon. Sed eble la knabinoj nur simulas kaj efektive estas trompulinoj. Oni diskutas sed ne sukcesas trovi konkludon.

Fine oni alvokas monaĥon, kaj li uzas la ordonojn de Rituale Romanum por kontroli, ĉu vere temas pri agado de l'Maliculo. La Rituale substrekas, ke estas granda diferenco inter malsano kaj obsedo. Neordinaraj malsanoj, kiel melankolio, neniel indikas obsedon, sed ja ekzistas aliaj empiriaj provoŝtonoj.

Tiujn la monaĥo aplikas. Li alparolas la demonojn en la franca kaj latina kaj montras relikvaĵojn. La rezulto estas negativa. La demonoj ne komprenas fremdajn lingvojn kaj ili ne travidas tre plumpan trompon. La ostoj de sanktuloj originis de ŝafoj kaj la tiel nomata sankta akvo estis — biero. La knabinoj do estis trompemaj simulantinoj; punkto fino.

Tamen ne estas la fino de la epizodo, ĉar tiutempe en Paderborn estis arda predikanto kontraŭ la reformacio, kiu asertis, ke pere de ekzorcismoj eblas pruvi la verecon de la katolika kredo. Protestantaj ritoj ne taŭgas por fronti la diablon, sed sukcesa ekzorcado ja montrus la superecon de la propra kredo. Bernhard Löper do invitas la kompatindajn obseditojn al Paderborn. Intertempe la diablo plivastigis sian agadon — la kvanto de obseditoj kreskas. Nun jam estas sep. Do sufiĉe da eblaj testpersonoj por ekprovi la agadon.

La unuaj klopodoj de Löper ŝajne sukcesas. Li prononcas la elpeligajn vortojn kaj responde la infera spirito tiel baŭmas en la korpo de la knabino, ke sep fortaj viroj ne kapablas teni ŝin. Supernaturaj fortoj indikas la ĉeeston de la diablo. Post la preĝoj la ekzorcisto tuŝas la buŝon de la knabino per relikvoj. Tion la demono ne povas elteni kaj li ĵetas la homan korpon sur la plankon. Tie la knabino kuŝas preskaŭ dum duona horo sen spiri, poste ŝi vekiĝas kaj ne povas rememori ion ajn pri la diablo.

Sed ne ĉiuj demonoj rezignas tiel rapide. Aliaj asertas: nur se la kulpinto, kiu prisorĉis ilin, estas kaptita kaj forbruligita sur ŝtiparo ili povas forlasi la hantitojn. Sed kiu do elpensis tian fiagon? La knabinoj donas la nomon de la urbestro, ili ankaŭ nomas la kasiston de la urbo kaj la monaĥon, kiu komence deklaris ilin simulantinoj.

En la komenco de la jaro 1657 estas jam 12 obseditoj, ĝenerale knabinoj kaj junaj virinoj. En la urbo oni diskutas arde. Unuj opinias, ke ili simulis, aliaj, ke ili vere estas viktimoj de malica prisorĉado.

La decido estis en la manoj de la episkopo Dietrich Adolf von der Recke. Tiu ja kredis je la ekzisto de sorĉistinoj, sed — aliflanke — ĉu indas kredi la eldirojn de l'"Patro de Mensogoj"? La tiutempa teologio ne donis difinitan respondon al tiu demando, kaj jam delonge ne plu estis papaj inkvizitoroj en Germanio. Kion fari?

Papo Aleksandro VIIKiam von der Recke studis en Münster, li konatiĝis kun la papa nuncio Fabio Chigi, kiu ekde 1655 estas papo Aleksandro VII. Tial la episkopo decidas nun demandi rekte sian konaton en Romo.

La papo detale studis la aktojn de la “Paderbornensium miseria” kaj decidis: La konkludo pri diabla agado venas ofte tro rapide. Ne ĉiam kiam okazas io ne tuj klarigebla, temas pri agoj de la diablo. Sed se vere temas pri obsedo, tiam kaj la ekzorcisto kaj la “paciento” devas firme voli la liberiĝon de la demonoj. Li supozas, ke la suferanto mem povis liberigi sin kun la helpo de la sanktuloj kaj antaŭ ĉio de la Sankta Virgulino. La papo malaprobas la rektan alparolon de la diablo, “ĉar tiu estas plena de mensogoj kaj ni ne atendu aŭdi la veron el ties buŝo”. Do la papo ne sekvis la normalan sekvon de la ekzorca rito. Anstataŭ ŝovi la respondecon al aliaj kulpintoj li rimarkis, ke la obsedito mem ne estis sufiĉe forta por kontraŭstari la atakon.

En Paderborn Löper, la fervora ekzorcisto, devas anonci kun granda bedaŭro, ke li ne plu povas helpi la kompatindajn viktimojn. Kompreneble tiuj tuj reagas per atakoj de furiozemo. La agacitaj amasoj kuras al la palaco de la episkopo kaj demandas, kial li defendis la sorĉistinojn. Tiam von der Recke spite al siaj duboj akceptas la proceduron de “inkvisitio generalis” en sia regno. Tio estis: li ordonas ĝeneralan esploron, ĉu ekzistas personoj, kiuj praktikas sorĉistan agon. En la sekvaj jaroj brulas kelk dek ŝtiparoj, sed ankaŭ tio ne sufiĉis por la plej agacitaj sorĉist-ĉasistoj. Ĉirkaŭ 10 personoj estis murditaj de fanatikuloj.

Iom post iom malaperas la frenezeco. Dum la regno de la sekvonta episkopo brulis nur unu persono, kiu misuzis hostion.

La malfermo de la arkivo de la Inkvizicio klare montras, ke la katolika eklezio kulpis. Tion konfesis la papo en Mea Culpa en 2000. Tial la epizodo el Paderborn ne taŭgas por pentri rozkoloran historion de la eklezio. Sed ĝi montras, ke foje eĉ la papo ne agas laŭ popularaj kliŝoj.

Wolfgang Kirschstein


Provizore, sed porlonge

Ertl, István. Provizore: Originala poemaro. — Rotterdam: Bero, 2004. — 60 pĝ.

Unuvorte: brile! Kaj nun — detalojn.

Se eĉ tre sperta poeziŝatanto ricevus tiun libreton sen kovril- kaj titolpaĝo, aŭ des pli se li legus nur apartajn poemojn — li certe ne sukcesus diveni la nomon de la aŭtoro, eĉ ties naciecon. Vintra nasko — similas mian propran Raŭkan improvizon. Kun Katrin' antaŭ la pordo kaj kelkaj sekvaj — ĉu Grigorij Arosev aŭ Ivan Naumov? Tramhaltejo dimanĉe — ĉu ne Oĉjo Dadaev? Do, moskva skolo? Sed jen brilaj vortludoj: “sinistre kaj senestre”, “mi-ope”, “mis-iloj” — ĉu Nikolai Lozgaĉev reviviĝis? Do, iu el Ruslando? Des pli — bone konanta verkojn de Gafur Gazizi, eĉ espriminta dankon al tiu, verkinta poemeton el unusilabaĵoj kiel fama siatempe Nokt-pens-ad, sed multe pli elegante kaj — diference de Gazizi — sen pekoj kontraŭ la Esperanto-gramatiko… Pri sia patrujo — ja certe temas pri Ruslando, ĉu ne?.. Sed jen Sub — ĉu Eli Urbanová (nekredeblas, ke tion povus verki viro!)? El la libroj de forgeso kaj komenco — ĉu nekonataj malnetaĵoj de La infana raso? Sonetoj italeskaj, ktp.

Kaj tamen ĉio ĉi estas verkita de István Ertl, hungaro loĝanta “en Eŭropo ie”. Ĝis nun ni konis lin kiel movadanon, tradukiston, proziston; pasintjare furoris lia akra kaj ĝuinda satiro La Postdomo — kaj jen ni ekvidas alian faceton de lia talento.

Tre ofte poeto havas rekoneblan stilon — sed ne ĉiam tio bonas. Ja traleginte kelkajn samstilajn poemojn oni povas ekenui: ĉio prognozeblas, nenia surprizo. Ne tia estas István Ertl: leganto miros kaj admiros ĉiupaĝe. Apudas poemoj kun senriproĉaj rimoj kaj ritmo — kaj tute liberaj, ankaŭ pensinstigaj prozaj noveletoj; apud klasika Esperanto — jam menciitaj unusilabaĵoj kaj peco en mistere (re)kreita pene komprenebla lingvo, transdonanta etoson de pratempo (pĝ. 14). Eĉ longa citaĵo el Kulturo de amo de d-ro Vilmos Szilágyi enplektitas en poemon kaj ne sonas fremde. Ĉiuj temoj ŝajnas esti tradiciaj — sed aperas en nekutima prezento. Neniaj edifaĵoj, nenio pri Esperanto mem. Eĉ nepraj por ĉiu poeziverkanto “programaj” vortoj pri destino kaj devoj de poeto (pĝ. 27) sonas moke-ironie, tamen ege trafe. “Pri fuŝpoemoj tiom honteme pruntitaj por opinio” (pĝ. 29) kompletigas la eldiritan tezon, ankaŭ la sekvapaĝa Penso kaj verso.

Vi provos tralegi unu paĝon rapide — sed jen necesas nerapida ripeto por kompreni kaj trasenti ĉiujn lingvajn nuancojn; kaj poste vi nepre ekmeditos, kaj iam sentos bezonon reveni al tiu paĝo… Gluti ĉion dum unu vespero tute ne eblas. Do tiun malgrandan libreton vi legos tre longe.

Mankas prefaco kaj postparolo; anstataŭ notoj pri la aŭtoro sur dorsa kovrilpaĝo estas ripetita la poemeto Disperdito. Prave. Ajnaj vortoj pri la libro kaj la aŭtoro formus en leganto ian anticipan rilaton — absolute superfluan ĉi-kaze.

Prenu kaj legu sen antaŭjuĝoj (ankaŭ mian recenzon forgesu — formu vian propran opinion). Verŝajne tia poemkolekto ne povus aperi en iu ajn nacia lingvo — do ĝoju kaj fieru, ke vi scias Esperanton.

Valentin Melnikov


Legaĵo senenua kaj interesa

Laucius, Jeronimas. Libro de leono. Via amiko dinosaŭro: Infanlibro / Tradukis el la litova Gediminas Degėsys. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2003. — 24 pĝ., il. — 1000 ekz.

Kio necesas por krei bonan libron? La bona teksto, certe! Sed kio necesas por krei bonan porinfanan libron? Ĝuste la samo — bona enhavo plus konvena formo: luksa kovrilo, altkvalita papero, originalaj ilustraĵoj ktp. Ankaŭ en la plenaĝula libro bona ornamo estas afero inda, sed se temas pri porinfana libro tio estas afero enda.

Ĉion ĉi havas la prezentata litova eldonaĵo. Fakte — du libroj sub unu kovrilo, unu el kiuj “libro de dinosaŭro” estas destinita por kolorigo. El la libronomo ne malfacilas diveni, ke kolorigi necesas dinosaŭrojn, kiuj dank' al laboro de pentristino, Jūratė Leikaitė, aspektas kiel vivaj.

Miaopinie, eĉ tro vivaj. Imagu: je la fono de nubkovrita montaro ĉe la rando de malluma praarbaro vagaĉas, kvazaŭ ion serĉante, du antaŭdiluvaj gigantoj, dense kovritaj per kornegoj, dentegoj kaj ungegoj. Iliaj sang-avidaj muzeloj sendube vidigas kion konkrete ili serĉadas. La efekton plifortigas apuda malbonaŭgura surskribo — “restu kun dinosaŭroj”. Resume: la bildo lasas impreson de la scenero el fama filmo de Stephen Speelberg.

Sed eble mi troigas kaj moderna infanaro, “fuŝedukita” per krim-kaj-hororfilmoj ne konsideros ĝin danĝera kaj malica? Mi enketis miajn kunlaborantojn-psikologojn, kaj ili unuanime konfirmis miajn impresojn pri tiuj dinosaŭroj kaj iliaj fiintencoj. Atentinda estas ankaŭ la bildo sur la 9a paĝo, kie ĉirkaŭite per petolantaj fiŝoj la baleno gaje ellasas la fontanon.

Tiun idilion malbonigas du eraretoj; unue, neniu speco de fiŝoj havas brovojn aŭ palpebrojn, kaj due, la balenoj ne ellasas akvofontanojn — ili elirigas spirvaporon, kiu dank' al temperaturodiferenco en la aero kaj ene de la baleno fariĝis videbla. Pri aspekto de dinosaŭroj la pentristo povas kaj rajtas fantazii kion ajn li (ĉi-okaze, ŝi) volas, sed ĉu tia malĝusteco estas allasebla se temas pri animaloj modernaj?

En la dua parto, Libro de leono, lasis siajn spurojn preskoboldoj. Iufoje ilia laboro aspektas nesenkonscia — “kulero” anstataŭ “kolero” (pĝ. 2) kaj “batulfolio” anstataŭ “betulfolio” (pĝ.4) igas min pensi ke celo de ilia fiagado estis plia amuzo de legantoj.

Tamen la malglataĵoj ne malvalorigas la ambaŭ fabelojn. La tradukisto sukcese evitis primitivigon de la teksto, kies riĉa vortprovizo malavare saturita per vegetaĵ-kaj-bestonomoj postulas de junaj legantoj bonan lingvoposedon. Mi ne juĝu, ĉu la fabeloj plaĉos al infanoj, sed por mi la legado estis senenua kaj interesa.

Nikolaj Penĉukov


La kovrilo ne gravas

Traleginte en la maja kajero de La Ondo… la recenzon de Glebo Malcev pri la disko de Mikaelo Bronŝtejn Mia nomo ne gravas, mi ne povis deteni min de reago.

Bone konsciante, ke la sama aĵo povas ne kontentigi ĉiujn gustojn, kiuj ĉiam estas variaj kaj neantaŭvideblaj, mi ne povas konsenti kun ĝenerala, preskaŭ ne kaŝita malica tono de la recenzo. Krome, eĉ “malfacilas adekvate” kompreni la sencon de la unua alineo de teksto de Malcev, kie kun la apenaŭ kaptebla logiko estas miksitaj “Sovetia Esperanto-movado”, “rusa kulturo” kaj “necesejo”… Kaj vere la recenzanto bone scias la grandan “valoron” de troigo, kiam kulpigas melodiojn de Bronŝtejn en primitiveco kaj faras paralelon kun “eŭropa multjarcenta trobadora tradicio”. Ĉu Malcev persone aŭdis, kiel sonis la trobadoraj kanzonoj antaŭ “multjarcentoj”?

Akuzoj pri “ŝtelitaj melodioj” certe estas plena malvero, ĉar Bronŝtejn neniam ŝtelis melodiojn. Sed en la fruaj tempoj de la sovetiaj Esperanto-tendaroj de la 1960–70 jaroj oni ofte verkis vortojn al la melodioj de tutmonde konataj popularaj kantoj; estas dekoj da ekzemploj, sed neniu ja anoncis tiujn melodiojn kiel propraj. Kaj en la disko estas klare indikite, melodioj de kiuj el kantoj apartenas al la aŭtoro, kaj kiuj ne.

Bronŝtejn ne estas profesia muzikisto kaj neniam pretendis esti tia, kaj li ne “trejnadis kelkjardeke” gitarludi. Li ĉiam substrekis, ke liaj kreaĵoj ne estas belkantoj, sed nur la poeziaj tekstoj gitarakompane. Se trakti la plenumadon — ĉu oni povas diri, ke sendube talentaj aŭtoroj de bardaj kantoj en la rusa lingvo: Gorodnickij, Kukin, Galiĉ, Okudĵava estis lertaj kanzonistoj kaj gitaristoj? Tute ne! Ilia gitarludado “ja amatoris, spite kelkjardekan trejnadon”, “la voĉoj ne eltenis kritikon”, sed milionoj da ŝatantoj de aŭtora kanto plezure aŭskultis kaj aŭskultas ilin. La samon mi povas diri pri la plenumado de Bronŝtejn de siaj kantoj, kiun ne akompanas “lerta plukado de gitarkordoj”, sed en kiu estas neripetebla ĉarmo kaj pozitiva energio, kiu kvazaŭ varma ondo disvastiĝas de li al la aŭskultantoj. Kaj li ne predikas, sed ĝojigas, plenigas la korojn per bono. Tial la opinio de Malcev estas plej verŝajne escepto. Simile ĉiaspecaj etmensuloj prisemas la vojon de la elstaraj personoj — ja estas konate, ke ju pli videbla estas homo, des pli facile li povas esti atakata.

Eble la kovrilo de la disko ne estas plaĉa al iuj, sed ĉu gravas supraĵa aspekto? Gravas ja enhavo!

Min indignigis ankaŭ provo de Malcev trovi parencecon inter barda kanto kaj prizona kulturo. Tia komparo signifas, ke la recenzanto tute ne komprenas kaj ne ŝatas ĝenerale la bardajn kantojn, kvankam arogis taksi ilin.

Viktor Kudrajvcev


Invito eksterrangen

Kertész, Imre. Sensorteco / Tradukis el la hungara István Ertl. — Budapest: Aranygolyó, 2003. — 207 pĝ. — (Serio Oriento-Okcidento; №37).

Oni nomas Sensortecon romano pri la Holokaŭsto, kaj sendube oni pravas. Sed, kiel diris la aŭtoro, «kion signifas “judo”: nenion, por mi kaj almenaŭ origine nenion, ĝis komenciĝo de la paŝado».

Mi komentu. La “paŝado” estas por Imre Kertész metaforo ne volonta fatalismo: rango de viktimoj komunpaŝas, “progresas” al destinita punkto “kun funkcia rapideco”. Ni bezonas do pli ĝustan difinon de la temo. Temas ne pri juda sorto, temas pri falso de la sorteco. Sen kompreni tion ni riskas tro malmulton ĉerpi el la romano, kiu iĝis sufiĉe ordinara atesto pri (vere horore!) sufiĉe ordinara sperto. Ĉu oni devas aldoni, ke tiu ordinaro estas malnobla signo de nia epoko? Ĉiam pli obskure: ordinara kaptito estas hodiaŭ rekte kaj sadiste torturata en prizonoj kaj koncentrejoj de Ĉeĉenio, ĉu Irako, aŭ, ekzemple, en rusarmea kazerno — la heroo de Kertész ne spertis tion en Buĥenvaldo. Ve, nia epoko enkorpigis la praktikon de sistema amasa kruela genocido, kaj forbalainte la germanan faŝismon la homaro ne transpasis en principe alian moralan dimension. Tial Sensorteco, unuavide modesta rakonto pri vivo en kaptiteco, estas tute aktuala romano, kiu krias pri la plej ĝeneralaj problemoj.

La aŭtoro reprezentas la eventojn per la okuloj de dekkvinjara knabo, kiu certas pri la racieco de la mondo. La ĉirkaŭantaj lin plenkreskuloj certas pri la samo. En trankvila sendiskuta konsekvenco li (kaj ili) perceptas — paŝo post paŝo — la metamorfozojn de sia viva vojo, sur kiu (i)li estas kondukata(j) per certaj komandoj de altrangaj inkognitoj. Tiuj metamorfozoj ja havas propran logikon, do ili estas koncepteblaj, akcepteblaj — kompreneblaj. “Kompreneble” estas parola aŭtomatismo de la heroo. Precipe la germana sistemeco kaj akurato donas ŝancon al tia mensa ordigo de aĵoj. Komprenebla estas dummilita laborservo, kompreneblas mobilizado, amasigo, malinfektigo, komunlavado, tagordo, apelo ktp. Kaj jen — paŝo post paŝo — oni vidas sin kaptito. Surprizo! — sed finfine ankaŭ tio estas komprenebla, kaj ĝeneralsente oni deziras esti “bonaj kaptitoj” kaj oni estas dankemaj pri regula, organizita prizorgo. (Kaj mi aldonu — tiu emocio havas granojn de senco, konsiderante la sorton de tiuj multaj kiuj simple mortas surstrate-surtere pro bomboj, napalmo aŭ malsato.) Jes, oni povas plendi, ke enbarake gvidas krimulo. Sed ne nur li, kaj ĝenerale la barakestroj estas elektataj! Jam mia samtempano kaj samlandano povas vidi, ke tia komprenemo kaj dankemo ne estas senmotivaj, la lastatempa degrado montras la relativecon de tiama falo. Kaj jen ĉi tie ni bezonas kompreni la argumentojn de la aŭtoro. (Konsentite, li ne emas rekte “metafiziki”. Sed — signo de vera arto — riĉa metafiziko naskiĝas el liaj imagoj.) “Mi povas diri: post certa tempo oni povas alkutimiĝi eĉ al mirakloj”, — rimarkigas lia heroo. Do, gravas la movado mem. Gravas tiuj paŝoj, kiujn oni konsentas fari kaj kiuj kreas komunan fluon. Gravas scii, ke la eventoj ne “venas” elkosme, sed rezultas de niaj agoj. Ke estas ne fato, sed nia silenta sankcio pri certa aĵo. Ne sorto, sed sensorteco! Do oni konsciu, ke obeo al maljusto signifas surprenon de parto de la kulpo. Kertész ne vane komencas sian historion de la rakonto pri la patro de la knabo, ironta laborservi. Ĉiuj zorge kaj fatale helpas lin proksimiĝi al la morto, neniu protestas, neniu serĉas alternativon…

En la antaŭparolo de la romano H.Tonkin asertas, ke la heroo fine “malamas la germanojn”. Ne ĝuste. Jen la koncerna epizodo de la libro. La knabo parolas kun ulo kiu “demandis scivole: kion mi sentas nun, denove hejme, vidante la urbon kiun mi forlasis? Mi diris al li: — Malamon… Li aldonis, ke ni samopinias kaj ke li bone scias kiujn mi malamas. Mi diris al li: — Ĉiujn.” H.Tonkin same ne ĝustas amputante la demandon ĝis tiu de la Holokaŭsto kaj la homon kia estas la heroo ĝis judo. Ne, Imre Kertész ne estas tiel plata raportisto, nek nura atestanto antaŭ kontraŭgermannazia tribunalo. Sur la altaĵo kie li metis sian problemaron ne estas judoj nek germanoj. Tie ŝvebas fantomo del fatalismo kaj staras homo — ekskaptito, kiu ekkonsciis ĉies liberecon, do — respondecon.

Tio signifas ne “kompromisojn”, ne “neceson resti viva” (H.Tonkin. Antaŭparolo), tio signifas ke ĉiu kompromisanta ja paŝas komunrange al abismo: ĉu la Holokaŭsto, ĉu alia, kiuj abundas en nia tempo de hanta sorteco.

Alen Kris


Rezultoj de EKRA-2004

Rezultoj de la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2004 organizita de la Esperantista Domo de Kulturo D-ro Ivan Kirĉev Razgrado (Bulgario) sub la aŭspicio de LF-koop.

Poezio

1aj premioj: Marie-France Conde-Rey (Francio), Jean-Marie Ries (Luksemburgio), Daĉo Gospodinov (Bulgario);
2a premio: Penka Papazova (Bulgario);
3a premio: Donka Delĉeva (Bulgario);

Honora mencio: Hristina Ivanova (Bulgario).

Humuraĵoj

1aj premioj: Christian Rivière (Francio); Milena Georgieva (Bulgario), Radka Stojanova (Bulgario);
2a premio: Pavla Zemanová (Ĉeĥio);
3aj premioj: Nicola Macovei (Rumanio), Gereltogtoh Dagva (Mongolio);

Honora mencio: Rumjana Minĉeva (Bulgario).

HeKo


Thorsen-Apogo por bibliotekoj

UEA disdonos jam por la oka fojo subvenciojn al Esperanto-bibliotekoj el la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

Rajtas peti subvencion Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. La subvencipetojn devas akompani listo de dezirataj libroj, ordigita laŭ prefero. Diskoj, sonkasedoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estas subvencieblaj. La subvencion oni ricevos kiel librojn surbaze de la listo, kiu akompanis la peton.

La petoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA plej laste 1 nov 2004.

GK UEA


Gazetoj

Juna Amiko kaj Lernu kunlabore

Juna Amiko anoncas novan multlingvan hejmpaĝon, kiu entenas artikoletojn el la revuo. La paĝaro gastas ĉe la hejmpaĝo de Lernu, komuna projekto de TEJO kaj ILEI, kiu estas nur unu el pluraj pruvoj pri fortigata kunlaboro inter la junulara kaj instruista organizoj.

Kelkaj el la prezentitaj tekstoj, kiel serio pri bestoj, aperis en Juna Amiko lastatempe, dum aliaj aperis antaŭ dudek jaroj — ili tamen restas valoraj kaj ĝueblaj. Aliaj eroj en la nova paĝaro ne aperis en la presita revuo. La artikoloj aperas nur en Esperanto, sed per deko da du-lingvaj elektronikaj vortaroj, legantoj povas akiri analizon kaj tradukojn de nekonataj vortoj. Klarigoj pri Juna Amiko aperas en deko da lingvoj.

La hejmpaĝaro Lernu enhavas plurajn kursojn, lernilojn, ekzercojn kaj babilejon por vizitantoj. Por vidi la paĝaron de Juna Amiko, iru al www.lernu.net kaj vizitu la bibliotekon per la maldekstra indekso.

Pri la revuo mem: la dua el la kvar numeroj por 2004 estas ekspedita, abonoj atingis 98% de la pasintjaraj sumoj; malfruaj abonoj por 2004 estas plenumeblaj kaj bonvenaj.

Stefan MacGill
Administranto kaj varba prizorganto 


Fonduso Ilaro

Pasint-aŭtune ni starigis fonduson Ilaro cele de iom-post-ioma aĉetado de la necesaj aparatoj por La Ondo / Sezonoj.

Ni mem metis en la funduson 200 eŭrojn, kaj poste ni ricevis 13 mondonacojn, sume por 581,87 eŭroj.

Listo de la aĉetoj

Modemo 32.24 eŭroj
Durdisko 68.57 eŭroj
Skanilo 195.80 eŭroj
Kartoĉoj (du) 156.36 eŭroj
Muso 4.72 eŭroj
Entute 457.69 eŭroj

Stato je 27 jun 2004

Donacoj, entute 781.87 eŭroj
Elspezoj, entute 457.69 eŭroj
Resto 324.18 eŭroj

Nun en la atendovico estas komputilo (la nuna estis aĉetita en 2000) kaj lasera printilo (aĉetita en 1996). Bedaŭrinde, la restinta sumo ne estas sufiĉa por tio. Ni esperas, ke danke al pliaj donacoj de niaj amikoj la aparataro estos renovigita pli frue ol ĝi paneos.

Donacoj estas bonvenaj ĉe nia UEA-konto avko-u. Ruslandanoj sendu donacojn poŝte al nia redakcia adreso je la nomo de Галина Романовная Горецкая aŭ banke (petu informojn pri la konto).

Dankon pro la helpo!

Halina kaj Aleksander

Ricevitaj libroj

Boulton, Marjorie. Zamenhofas: Esperanto kalbos autorius / Tradukis el Esperanto Danutė Statkuvienė. — Kaunas: UAB “Dajalita”, 2004. — 288 p., il. — [Donaco de LitEA].

Ertl, István. Provizore: Originala poemaro. — Rotterdam: Bero, 2004. — 60 p. — [Recenzoekzemplero].

Invito al Internacia Lingvo Esperanto: Japanlingva ilustrita informilo pri Esperanto. — [Tokio: Japana Esperanto-Instituto], 2004. — 32 p., il. — [Donaco de JEI].

Keras, Saulius. Lengviausios kalbos vadovėlis Esperanto: Lernolibro por litovoj. — Vilnius: Trys žvaigždutės, 2004. — 224 p., il. — [Donaco de LitEA].

Kertész, Imre. Sensorteco: Rememoroj / Tradukis el la hungara István Ertl; Antaŭpar. Gábor Görgey, Humphrey Tonkin. — Budapest: Aranygolyó, [2003]. — 207 p. — [Recenzoekzemplero].

Matthias, Ulrich. Krikščionybė ir Esperanto / Tradukis el la rusa Irena Miškinienė. Vilnius: Alma littera, 2004. — 136 p., il. — [Donaco de LitEA].

Ni kunvenu: Katolika preĝlibro / Komp. J.Zielonka. — 5a eld. — Tarnów: Animzorgado de polaj esperantistoj, 2003. — 318 p. — [Donaco de J.Zielonka].

Tijūnaitis, Stasys. Kaip aš á žmones išėjau: Rememoroj / Red. Vincentas Korkutis. — Vilnius: Margi raštai, 2003. — 216 p., il. — [Donaco de LitEA].


Ricevitaj gazetoj

Esperanto aktuell. 2004/2;
Esperanto en Azio. 2004/47;
Esperanto en Skotlando. 2004/189;
Esperanto sub la Suda Kruco. 2004/69;
Esperanto-nyt. 2004/2;
Esperanto. 2004/6;
Esperantolehti. 2004/3;
Heroldo de Esperanto. 2004/6;
Juna Amiko. 2004/109;
Komencanto. 2004/1,2;
La Gazeto. 2004/113;
La KancerKliniko. 2004/110;
La Movado. 2004/639;
La Ondo de Esperanto. 2004/6;
La Revuo Orienta. 2004/5;
Le Monde de l'Espéranto. 2004/545;
Le Travailleur Espérantiste. 2004/269;
Litova Stelo. 2004/3;
Monato. 2004/6;
Oomoto. 2003/450;
REGo. 2004/3;
Sennacieca Revuo. 2004/132;
Sennaciulo. 2004/5,6.

M O Z A I K O

Por la aprila krucvortenigmo venis 26 solvoj. Pardoninte al kelkaj solvintoj po unu erareto aŭ mistajpo, 20 solvojn ni akceptis ĝustaj.

Ilin sendis: Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones (Britio); Roma Thorsen (Danlando); Aira & Erkki Röntynen (Finnlando); Jackie Huberdeau, Pierre Royer (Francio); Hans-Burkhard Dietterle, Gunter Ebert (Germanio); Francesco Serra Baltiérrez (Hispanio); Antanas Grincevičius (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Mario Machlik, Ester Olsen (Norvegio); Hanna Skalska (Pollando); Viktor Alikin, Klara Ilutoviĉ, Oleg Sevruk, Galina Terentjeva (Ruslando); Roland Larsson (Svedio); Tatjana Auderskaja (Ukrainio).

La libropremion lote gajnis Jackie Huberdeau (Francio). Ni gratulas ŝin!

La solvo.
Horizontale: 1. Larĝe, 6. Plena, 9. Deserto, 10. Senti, 11. Dvino, 12. Flustri, 13. Apika, 16. Odoro, 19. Kopro, 22. Eterne, 23. Liriko, 24. Mueli, 25. Rilati, 26. Vikuno, 27. Onego, 30. Hobio, 33. Simio, 36. Rabarbo, 37. Nepre, 38. Nigra, 39. Luliloj, 40.Odino, 41. Ovaĵo.
Vertikale: 1. Lasta, 2. Ronki, 3. Edifa, 4.Eskudo, 5.Preter, 6. Podio, 7. Etiko, 8. Atolo, 14. Patrino, 15. Kartavi, 17.Direkti, 18. Rakonti, 19. Kemio, 20. Prete, 21. Olivo, 28. Nebula, 29. Garolo, 30. Hundo, 31. Bapti, 32. Orelo, 33. Sonjo, 34. Magra, 35. Opalo. 


Krucvortenigmo Brilianto

Premu por vidi la krucvortenigmon

1. Malgranda akva veturilo por unu-du personoj, 2. Linio limiganta geometrian figuron (R), 3. Kupro + zinko = …… (R), 4. Samprofesiulo, samlaborulo (R), 5. Aerveziketo (R), 6. = Grego, 7. Terpeco, terspaco (R), 8. Ŝajnrevo (R), 9. Manĝaĵo, 10. Eŭropa lando (R), 11. Kunaĵo da vortoj kun punkto ĉe la fino, 12. Geometria ampleksa figuro (R).

Kompilis Viktor Alikin

Sendu la solvon de la krucvortenigmo tiel, ke ĝi venu poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 1 sep 2004.


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (19)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto |
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto |
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto |
La dek-tria parto | La dek-kvara parto | La dek-kvina parto | La dek-sesa parto |
La dek-sepa parto | La dek-oka parto

UEA vendita jam en 1961

La konstruaĵo (en Nieuwe Binnenweg) estas posedaĵo de UEA, kiun ĝi aĉetis en 1961. (Esperanto. 2004: 6).

Ne por monolingvanoj

Ĉu vi parolas Esperanton? (?) La Zagreba metodo por polilingvanoj. (Librolisto en AAIE-bulteno. 2004: 160. — rimarkis Ionel Oneţ) 

Gee, gaje, goje

Se l' gojigan vangon blondan, / Se l' kisindan buŝon rondan / Mi liptuŝas? (Mihály Csokonai Vitéz. Amkanto al la ĉevalidfela botelo / Tradukis Kálmán Kalocsay // Postrikolto: Poemoj kaj kantoj tradukitaj. Budapest, 2004, p. 20. — rimarkis Ionel Oneţ) 

La alia flanko de la pedalo?

16 jan oni ekprojekciis en Hispanio filmon La pedelaŭto, en kiu Esperanto ludas gravan rolon. (La Ondo de Esperanto. 2004: 4) 

Per aloo al vigla aĝado

Sanas Vi ankoraŭ 100-jaraĝe,
se aloon manĝas Vi kuraĝe!
Ne hezitu, tuj ekaĝu,
manĝu ĝin en ĉiu tago!

(Reveno al la manĝoj de ĉiela patro. Saniga menuo. Kristina-Maria Luite; kovrila reklamo. — rimarkis Ionel Oneţ) 


La broga birdo

G. Topirceanu: La bolado de la korvoj. Trad. J. Nagy, 1981, poemo. (El la GDR-eldonoj de Paco 1966-1989 / kompilis D. Blanke. — rimarkis Ionel Oneţ)

Plukis István Ertl


Kiu estas sur la foto

Ekde la pasint-jara novembro Ziko Marcus Sikosek uzas materialon de la Biblioteko Hodler, proponante al ni rekoni la nomojn de fotitaj aktivuloj.

La maja foto, verŝajne, estis pli facile divenebla: senerare identigis la fotiton — Osmo Buller — ĉiuj dek respondintoj: W.M.A. De Smet, István Ertl (Belgio), Edmund Grimley Evans (Britio), Heta Kesälä, Erkki Kemppainen, Anna-Liisa Ali-Simola (Finnlando), Detlev Blanke (Germanio), Geoffrey Greatrex (Kanado), Firdaus Ŝukurov (Taĝikistano), Tatjana Auderskaja (Ukrainio). La loto donis premion al nia taĝika samideano Firdaus Ŝukurov.

Bonvolu antaŭ 1 sep 2004 sendi al nia redakcia adreso la nomon de la fotita persono. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion. Sukcesojn! 


Anoncetoj


Ni kore gratulas al kaliningradanoj Nikolaj kaj Galina Penĉukov okaze de la naskiĝo de ilia filo Daniil (vidu supre, kun la patrino), kiu aperis en la mondo la 26an de aprilo 2004.

Ni sendas gratulojn ankaŭ al jekaterinburganino Ĵenja Ĥvostova (ankaŭ al ŝia patrino, Jelena Morozova — ambaŭ kursfinintoj de nia redaktoro), kies filino Sonja enmondiĝis la 7an de majo 2004.

LOdE 

Leterkesto

Kun ioma miro mi konstatas, ke la Ondo en majo donis tutan paĝon al la absurda vortokonglomeraĵo de iu s-ro Gofen. Certe estas grava sciindaĵo, ke ankaŭ ekzistas homoj kun tiaj opinioj en Esperantujo, sed ne vere necesas doni la eblecon por prezenti siajn fobiojn kaj devojiĝojn al ajna marĝenulo en la socio. Ĉu ankaŭ — ekzemple — indus doni tutan paĝon al maniulo, kiu venis al la ideo, ke eksterteranoj jam inundis la movadon? Apenaŭ, ĉu? Same mi ne bezonas la Ondon por legi diskriminaciantajn eldirojn, kiuj estas ofendo kontraŭ la homaranisma bazo de Esperanto.

La redaktoro de grava — eble eĉ la plej grava — sendependa ĵurnalo en nia movado havas grandan respondecon. La faŝistoj ja povas gajni ĉion; la Ondo povas perdi multe, ekzemple sian reputacion.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)


S-ro Gofen skribis (LOdE-115), ke la Esperanto-movado “ĉerpas plejparte el ekzotika socia ŝimo kiel marksistoj kaj seksaj perversuloj”. Reage al tiu ĉi artikolo mi verkis etan poemon.

Mi estas edziĝinta viro
sen interes' pri politiko.
Mi ŝatas ludi sur la liro
de l' poezi', de l' versmetriko.

Skribante poemetojn, mi
ne estas ordinara nulo:
Dirante ĉion ja per versoj (fi!),
mi nepre estas perversulo.

Jean-Marie Ries (Luksemburgio) 


Kurŝa Terlango

Kurŝa Terlango estas 97-kilometra strio da “tero” inter la Balta Maro kaj la Kurŝa Golfo. Sablaj dunoj majeste altiĝantaj, senlimaj plaĝoj “kantantaj” sub la piedoj, pinoj kliniĝintaj pro ventoj kaj pura aero allogas turistoj kaj naturamikojn ruslandajn kaj eksterlandajn.

Premu por vidi la fotojn

Foto 1 | Foto 2 | Foto 3 | Foto 4 | Foto 5 | Foto 6

Fotoj de Konstantin Jarkov (Kaliningrado)


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Vakas post la forpaso de Petko Arnaudov.

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, EE-93812, Kuressaare

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300 Tuusula

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 903, 333 Chapel street, Ottawa, Ontario, Canada KIN 8Y8
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 7 (117)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo