Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. № 11


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Gunter Neue en Arkones


ENHAVO

REDAKCIE

  • Alen Kris. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Ilona Koutny. Tra scienca analizo al novaj perspektivoj
  • TRA ESPERANTUJO

  • Halina Gorecka. Monda Turismo bankrotis
  • Andrzej Grzębowski. 28a IFTEK
  • Korekto pri la membrostatistiko
  • Rudolf Fischer. Antaŭ studentoj de lingviko
  • Valentin Melnikov. Anstataŭ raporto pri la Ago-Tago
  • Halina Gorecka. Pliaj ZEOj en Malbork, jam ... 24
  • Aleksander Korĵenkov. ARKONES: ĉiam pli sukcesa
  • ge-Rapley. La brita movado kuraĝe alsupras
  • Sibayama Zyun'iti. Floru kulturo porpaca
  • Wim Posthuma. Interesa seminario en Svedio
  • Enrique Ellemberg. La naŭa renkontiĝo en Okemo
  • Brian Kaneen, Wally du Temple. NOREK-22: plia tre agrabla semajnfino en Esperantujo
  • Saliko. En la lando de Fabelarbaro
  • Osmo Buller. Ago-taga doktoriĝo
  • Miloslav Šváček. Ĉe la ĉeĥaj katolikoj
  • AEH. Handikapuloj kongresis
  • Sebastiano Erhard. La renkontiĝoj de Bretonio
  • Petro Chrdle. Biciklado tra inundita regiono
  • Valentin Melnikov. Ankoraŭfoje en TV
  • La dua Forumo okazos en Pollando
  • Vanja Radovanović. 13a MontKabana Renkontiĝo
  • Esperanta PEN-Centro kunvenis en Sofio
  • Ela Karczewska. Nova lernojaro en Bjalistoko
  • Kurte (13 informoj)
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. British Council: “Post 25 jaroj la nederlanda estos formortinta lingvo” (Vide el Bruselo)
  • Komitatano Z. Jarlibro 2002: defio ne respondita (Vortoj de Komitatano Z)
  • Jurij Finkel. Esperanto same premos
  • Geoffrey Sutton. Kontraŭ Finkel kaj la tutmondiĝo
  • Gary Mickle. Lingvonaciismo sub falsa etikedo
  • Birthe Lapenna. Malferma letero al la Estraro, al la Komitato de UEA kaj al la cetera gvidantaro de la Esperanto-Movado
  • BELETRO

  • O Henry. Policisto kaj himno (Tradukis el la angla Sten Johansson)
  • CIVILIZO

  • Kalle Kniivilä. Nordio: de mitoj al realo
  • BIBLIOTEKO

  • Yenovk Lazian. Kroatina duopo
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Vladimir Vyĉegĵanin. Hej, muziko, sonu!
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (Ŝ, T)
  • Gennadij Ŝlepĉenko. Foje okazis (Kial Usono ne plaĉas?)
  • DIVERSAĴOJ

  • Nekrologoj
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Larisa Jakovleva


    Redakcie

    Lastatempe en Eŭropo oni multe parolas pri Kaliningrado. La urbo, kies gloro kuŝas profunde sub la ruinoj de Kenigsbergo, neniom kontribuis al la apero de tiu intereso; ĝia modesta griza estanteco apenaŭ altirus atenton, kaj nur cirkonstancoj povus ŝanĝi la situon. Ĝuste tio okazis.

    Laŭvorte, la cirkonstancoj (ĉirkaŭstaro) ŝanĝas la geografian situon de la Kaliningrada regiono, kiu iĝas ruslanda insulo en la eŭrop-unia maro.

    Al mi imponis la ĝentileco de miaj kolegoj-esperantistoj, kiuj kun takto kaj simpatio priskribis sian someran restadon en Kaliningrado. Venante en la regionon ili havis jam certan bildon de ĉi tiu parto de Ruslando, kaj tiu bildo — konstruita el stereotipaj ĵurnalistaj blokoj — sugestis timon kaj maltrankvilon. Efektive, Kaliningrado ne estas banditejo, nek lazareto. Ĝi estas pli sekura ol Moskvo kaj Niĵnij Novgorod. Miaj kolegoj konstatis nur unu koincidon inter la mito kaj realo: la ĝeneralan grizon de la urbo. Ĝi ĵetas sin en la okulojn de ĉiu okcidentano, venanta ĉi tien. Kontraŭe, la venantoj el oriento trovas Kaliningradon riĉa je koloroj. Tio signifas, ke la grizo reprezentas distingan trajton de la moderna Ruslando. Ĉu nur optika fenomeno? — Tio estas aparta objekto de konsidero.

    Tamen la peco de la ruslanda teritorio, kiun la teritorianoj emus nomi “libera ekonomia zono”, riskas ricevi la nomon “prizono”. La ĉesigo de la libera transiro al la kontinenta patrio kaj la ĉesigo de la libera vizitado de Pollando kaj Litovio faras la kaliningradanon iom limigita en la movado. Facile trovebla solvo de la problemo — senviza transita veturado por la loĝantoj de la regiono — ne konvenas por la ŝtatestroj en Moskvo, kiuj sentas netolereblan ofendon pro tiu privilegio por iuj provincanoj. La situacio akiris komedian aspekton, kiam la regionestro, admiralo Jegorov, unisone kun la voĉoj el la ĉefurbo, deklaris ke la kaliningradanoj rifuzos la senvizan transiton, se tiu ne estos permesita al ĉiuj ruslandanoj. Ve, la urbestro de Moskvo, Luĵkov, ne demonstris responde tiel laŭdindan solidarecon: ja li povus deklari, ekzemple, ke la moskvanoj rifuzas la privilegion ricevi la vizojn en sia urbo, ĉar tio ne eblas por la loĝantoj de Kaliningrado. Oni povas nur konjekti, kiom kostos la menciita teatraĵo, tamen jam nun oni povas diri ke ĝin pagos ni, la spektantoj.

    Interalie, pri la pago. Pli ĝuste, pri la pagokapablo. Miaj kolegoj-esperantistoj trovis la kaliningradanojn nemizeraj aspekte kaj la nutraĵojn en la manĝejoj — bongustaj kaj nemultekostaj. Evidente, en la regiono ne regas malsato. Sed, kiel dirus franco, la aspektoj estas trompemaj. La senpartia statistiko atestas pri serioza malkresko de la vivodaŭro en la postsovetia Ruslando. Kaj tre simpla aritmetiko objektive informas, ke unu “bongusta kaj nemultekosta” tagmanĝo en la kafejo, kiun vizitis miaj kolegoj, ekvivalentas kvaronon de la monata salajro de lerneja instruisto.

    Mi neniom nostalgias pri la antaŭa tempo, kiam la sato estis pagata per totala obeo. Mi nur bedaŭras, ke despotismo de gustumita knuto cedis sian lokon al nenio alia, ol despotismo de negustumita kuko.

    Alen Kris

    Sur la kovrilpaĝo: En la (mal)griza urbo ni plu eldonas. La unua volumo de Fjodor Dostojevskij estas bone akceptita en Esperantujo. Gunter Neue bonŝance sukcesis aĉeti ĝin en Poznań, kaj la redaktoro de La Ondo fotis lin tuj post la aĉeto.


    Tra scienca analizo al novaj perspektivoj

    Fine de septembro la unuaj gestudentoj finis la Interlingvistikajn Studojn ĉe Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań, Pollando, kaj defendis siajn diplomverkojn. D-rino Ilona Koutny, kiu gvidas la Studojn, hodiaŭ respondas al niaj demandoj.

    LO Kiun statuson havas la Studoj?

    IK Temas pri postdiplomaj studoj, kiuj realiĝas en la formo de eksteraj studoj. La surloka sesio okazas nur unufoje dum la semestro dum unu semajno da intensa studado, kaj intertempe la partoprenantoj pretiĝas hejme, havante retkontakton kun la prelegantoj por konsultiĝo. La studado daŭras dum ses semestroj, ĉe kies fino oni defendas diplomolaboraĵon kaj ricevas atestilon de postdiplomaj studoj pri interlingvistiko.

    LO Kion oni studas?

    IK Oni povas dividi la studobjektojn en tri grupojn:

    1. Bazoj de ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, kies celo estas doni bazojn por la lingvistikaj komparoj inter Esperanto kaj aliaj etnaj kaj planlingvoj, trovi kvazaŭ-universalajn trajtojn kaj diferencojn inter Esperanto kaj aliaj lingvoj.

    2. Esperantaj gramatiko, literaturo, historio kaj kulturo.

    3. Komunikado kaj interlingvistiko traktas diversajn alirojn kaj formojn de komunikado (informteoria, biologia, nelingva komunikado), amaskomunikadon, socipsikologiajn aspektojn, retan komunikadon, internacian komunikadon kun problemoj kaj eblaj solvoj (de multlingveco tra maŝina tradukado ĝis bataloj por enkonduki Esperanton), kaj la rolon de planlingvoj en tiu procezo.

    La specialiĝoj ebligas metodikan trejnadon de instruistoj en la tria jaro.

    Profesoroj, konataj ekspertoj de sia tereno gvidas la gestudentojn tra la temoj. La internacia partoprenantaro multe helpas al la multflanka analizo de la problemoj.

    Kvankam la ĉefa celo de la studoj estas la universitatnivela prezento de esperantologio kaj interlingvistiko en ĝenerallingvistika kadro, sed la kunveno de entuziasma diversnacia grupo donas eblecojn al pli neformalaj kunestoj dum la vesperoj kaj la postkursa semajnfino.

    LO Kiel sukcesis la unua studgrupo?

    IK La komenco ĉiam estas malfacila. Komencis malgranda grupo kaj eĉ pli malgranda finis. Mi ŝatus mencii la pionirojn: Lenĉe Efremova el Makedonio prezentis la rolon de rido en la poemoj de Baghy; Andreas Emmerich, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, analizis la Esperanto-lingvan tradukon de La Mastro de la Ringoj de Tolkien, kaj Peter Zilvar same el Germanio komparis la vortprovizon de kelkaj bazaj vortaroj Esperantaj kaj etnolingvaj kaj el ili kunmetis vortliston por la proponata Eŭropa lingvoatestilo. Aliaj 4 gestudantoj intencas finekzameniĝi en februaro.

    LO En kio estas tiuj studoj pli ol aliaj universitataj kursoj? Kaj entute kial studi interlingvistikon?

    IK Niaj studoj similas al aliaj universitataj studoj pri filologio. Ili estas multe pli ol lingvokurso, ja bona lingvoscio estas baza postulo por la studoj, kaj multe pli vasta ol kurso pri interlingvistiko. Ili celas esperantistojn, kiuj konsciiĝis pri la graveco de profesiiĝo ankaŭ pri Esperanto. Tiujn, kiuj volas akiri firmajn bazojn anstataŭ hobia uzado kaj naiva argumentado pri la facileco kaj malsimileco de Esperanto. Por plenumi certajn funkciojn — de instruisto, tradukisto, ktp. — oni devas havi laŭplanan kompletan trejnadon kaj dokumenton pri studoj.

    Ofte okazas, ke entuziasma esperantisto, post baza kurso, komencas mem instrui kun malperfekta lingvouzo kaj mankoj en la Esperanto-kulturo, ne havante iun ajn sperton pri lingvoinstruado, aŭ ekverkas vortaron aŭ proponas siajn servojn al diversaj instancoj. Kaj ni miras, ke oni ne ĉiam prenas nin serioze!

    LO Ĉu la nova grupo jam ekstudis?

    IK Jes, dum la sama semajno (23–27 sep), kiam la unuaj diplomiĝis, 23 novaj gestudentoj komencis siajn studojn. La Interlingvistikaj Studoj allogis interesitojn ne nur el Pollando kaj apudaj landoj (Germanio, Litovio, Ruslando), sed ankaŭ el Aŭstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Svedio kaj eĉ el Irano. Ses el inter ili partoprenas dank' al la stipendioj de Esperantic Studies Foundation kaj unu dank' al la stipendio de s-ino Mila van der Horst-Kolińska.

    LO Kiuj instruis?

    IK La internacia studentaro ĝuis prelegojn de internacia profesoraro. Kun prof. John Wells ili malkovris la sekretojn de sonoj. Prof. Geraldo Mattos prezentis originalan aliron al literaturo surbaze de la unua periodo, kun la kontribuo de Lidia Ligęza kaj de Tomasz Chmielik. D-ro Zbigniew Galor enkondukis en la multkoloran Esperanto-kulturon kun la kontribuo de Zofia Banet-Fornalowa pri Esperanto-teatro kaj de Judit Schiller pri Esperanto-filmarto. La partoprenantoj ekkonis kaj mem komparis la diversajn formojn de lingva kaj nelingva komunikado en interkultura kunteksto laŭ mia instigo.

    LO Ĉu la Studoj helpas aŭ malhelpas al via ĉefa laboro?

    IK Mia ĉefa tasko en UAM estas instruado de la hungaraj lingvo kaj lingvistiko en la Hungara fako, kaj mia esplorkampo rilatas al la analizo de la hungara lingvo cele al parolsintezo, pri tiu ĉi temo nun mi verkas disertaĵon. Nu, jes, mi devus dediĉi pli da tempo al tiu ĉi kampo, sed mi ĉiam interesiĝis pri multaj aferoj kaj provis realigi samtempe plurajn planojn. La agado pri esperantologio jam delonge estas organika parto de mia vivo.

    LO Efektive. Mi scias, ke vi redaktis kun prof. Szerdahelyi la ampleksan Hungaran-Esperantan vortaron, kaj nun mi vidas antaŭ mi vian ĵus aperintan verkon: Angla-Esperanta-Hungara etVortaro pri Lernado kaj Laboro kun ekzercoj.

    IK Jam delonge interesas min la problemo, kiel bone grupigi la vortojn, esprimojn por priskribi la mondon kaj samtempe doni utilan ilon por lingvoinstruado. Jam instruante en la Esperanto-fako de ELTE mi pretigis laŭtemajn vortlistojn por konversaciigi kaj rolludigi la progresantojn.

    Ĉi-jare pretiĝante al Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) mi decidis kunmeti libroforme la unuajn du temojn. Mi grupigis la vortojn de lernado kaj laboro ĉirkaŭ la plej oftaj nocioj (lernejo, instruisto, lernanto, ktp.) en substantivaj, verbaj kaj adjektivaj grupoj kaj aldonis leksikajn kaj komunikajn ekzercojn. Aliaj temoj kaj lingvoparoj sekvos en la serio de Celtrafo…

    La vortaro pruviĝis konvena por la partoprenantoj de NASK, ĝi donis eblecon ankaŭ por la interkulturaj komparoj, kiuj estis la ĉefa celo de la nuna NASK.

    Ĉi-kampe ni, esperantistoj, havas grandajn spertojn — neesploritajn rezervojn por montri al la mondo. Mi ŝatus gvidi esplorojn en interkultura komunikado — jam kun la helpo de miaj gestudentoj.

    LO Sukcesojn en ĉiuj viaj aferoj!

    UAM: Profesoroj kaj studantoj

    Monda Turismo bankrotis

    Internacia asocio Monda Turismo (MT) estis fondita en Vieno en 1970 por faciligi turismon per Esperanto. Miloj da poloj kaj alilandanoj ĉiujare vojaĝis en grupoj de Esperantotur, la turisma servo de MT, kaj partoprenis Internaciajn Esperanto-Kongresojn. Grandan popularecon havis la ĉiujara Turisma Esperanto-Kalendaro de MT kaj la laste eldonita Poŝ-atlaso de la mondo.

    Sed pro la pasintjaraj terorismaj aeratakoj en Usono malgrandiĝis aviadila turismo. Krome, en Pollando malkreskis je 50% busa turismo — la ĉefa enspezofonto de MT. Rezulte MT fariĝis nepagipova kaj estis devigita en juĝejo peti verdikton pri bankroto.

    22 sep 2002 en Bydgoszcz okazis Eksterordinara Ĝenerala Kunveno de MT. La Kunveno pravigis la decidon turni sin al juĝejo kun formala peto verdikti bankroton de MT kaj dissolvi la Asocion kaj komenci likvid-procedon samtempe kun la juĝeja verdikto. La Kunveno deklaris finon de ofic-periodo de la ĝisnunaj Estraro kaj Revizoroj de MT kaj malnomis la direktorojn de la Centra Oficejo de MT kaj ties servo Esperantotur.

    Ĝis la juĝeja decido la asocion reprezentos tripersona komisiono (D.Emler, R.Grzębowska, T.J.Kudrewicz).

    Por daŭrigi la agadon de MT estis samtempe fondita internacia klubo Esperantotur ĉe Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo (ICKT) en Bydgoszcz. Oni elektis jenan konsilion de la klubo: prezidanto Andrzej Grzębowski (Pollando), vicprezidantoj Augusto Casquero de la Cruz (Hispanio) kaj Marcel Delforge (Belgio), sekretario Alojzy Szulc, kasisto Paulina Barska, membroj Daniela Emler, Anna Gabanska (ĉiuj el Pollando), Halina Gorecka (Ruslando) kaj Mara Timermane (Latvio).

    La agado de ICTK daŭras. La organizadon de vojaĝoj transprenis Flugo.

    Halina Gorecka
    honora membro de MT


    28a IFTEK

    20–29 sep 2002 okazis en Bydgoszcz (Pollando) la 28a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo (IFTEK), kiun vizitis pli ol 100 gestudantoj kaj prelegantoj el 12 landoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko.

    22 sep 2002 okazis Eksterordinara Ĝenerala Kunveno de la asocio Monda Turismo, kiu pro ekonomiaj kialoj decidis dissolvi la asocion (vidu la artikolon de Halina Gorecka).

    Kadre de la 28a IFTEK okazis samtempe la 4a Bakalaŭriga Universitata Sesio (BUS) kaj la 22a Pola Studad-sesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

    Oni diskutis ankaŭ pri Eŭropa integriĝo kaj pri malintegriĝo de la Esperanto-movado. Rezulte de la 4a BUS pliaj dek gestudentoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz sukcese ekzameniĝis kaj fariĝis bakalaŭroj de AIS.

    En la studumo studas nun pli ol 100 gestudentoj el ses landoj de Eŭropo, Afriko kaj Azio. Pliaj kandidatoj, kiuj volus studi turismikon kaj kulturon aŭ almenaŭ lerni Esperanton, la hispanan kaj polan lingvojn estas bonvenaj.

    Andrzej Grzębowski


    Korekto pri la membrostatistiko

    La Centra Oficejo de UEA informas, ke la statistiko de UEA pri la asociaj membroj, anoncita en julio (LOdE. 2002: 8–9), ne estis ĝusta.

    Pli konkrete: ĝi ne estis ĝusta vidpunkte de la tradicia metodo kalkuli la asociajn membrojn. Laŭ tiu metodo oni kalkulas la asociajn membrojn ne en tiu jaro por kiu la landaj asocioj pagis, sed en tiu dum kiu venis la mono. Laŭ la tradicia kalkulmetodo la tuta membraro en 2001 devus esti 19263, sed ne la anoncitaj 21317.

    Kiel jam estis anoncite por la 87a UK en Fortaleza aliĝis entute 1483 personoj. El 1483 aliĝintoj reale venis kaj partoprenis 1176. Inter la nevenintaj 307 estas 129 aliĝintaj brazilanoj kaj 178 alilandanoj.

    GK UEA

    PS. Bedaŭrinde, LOdE ne sukcesis ricevi la korektitan statistikon. Ankaŭ la vendostatistiko de la libroservo de UEA ne estas diskonigita, kaj la nova Jarlibro ne enhavas la laŭlandan statistikon de la delegitoj. (LOdE)


    Antaŭ studentoj de lingviko

    Dum la unua oktobra semajno okazis ĉi-semestra rapid-kurso de Esperanto en la universitato de Münster (Germanio). Ĝi daŭris 5 tagojn, ĉiutage de 14h15 ĝis 18h00. Partoprenis 22 komencantoj, ĉefe studentoj de ĝenerala lingviko (pasintjare, kiam mi la unuan fojon faris tion, estis 7). Ĝis la fino de la kurso restis 19, por mi nekutima sukceso. Ni tralaboris kvar lecionojn de mia nova lern-materialo, per kiu mi iom eksperimentas kaj kiu ankoraŭ estas kompletigebla kaj polurenda.

    En mia kurso mi ne prisilentis, eĉ akcentis — antaŭ studentoj de lingviko! — fojajn neregulaĵojn kaj neperfektajn ecojn de Esperanto kaj malsamajn opiniojn de Esperanto-parolantoj pri kelkaj lingveroj (naturalismo-skemismo, majuskligo, esperantigo de propraj nomoj, ktp.)

    La kurso estis kompreneble senpaga (oficiala aranĝo de la universitato) kaj la atesto pri partopreno uzeblas por kalkuli unu semestran studhoron en la kadro de la studoplano…

    Al la fino de la kurso mi invitis usonanon, kiu ne komprenas la germanan, kaj miaj kursanoj intervjuis lin Esperante. Li respondis per simplaj frazoj (sed ne tro simplaj) — kaj ili komprenis lin senprobleme! Mi vidis el la ekbrilantaj vizaĝoj, ke la partoprenintoj entuziasmiĝis pro tiu sukceso! Sekve oni petis min daŭrigi la kurson dum la semestro.

    La daŭrigan kurson, kiu daŭros dum la tuta vintra semestro 2002/03 (2 horojn semajne), frekventas je mia surprizo 14 de la 22 partoprenintoj. Ankaŭ tiu kurso estas oficiala kaj kunkalkulatas en la studhoroj. Oni ricevas oficialan atestilon pri partopreno por pruvi la studhorojn.

    Ĉar temas pri universitata kurso, mi ne bezonas konsilojn kaj instigojn, kiel peli la studentojn al Esperantujo. (Nome, tio okazis je mia ĝeno intertempe plurfoje.)

    Rudolf Fischer


    Anstataŭ raporto pri la Ago-Tago

    (limeriko)

    Esperanton en vasta Rusio
    administras solida Unio.
    En oktobro nur Tago
    destinitas por Ago,
    sed eĉ tiam okazas nenio.

    Valentin Melnikov


    Pliaj ZEOj en Malbork, jam … 24

    En la pola urbo Malbork en la skvaro Esperanto estas plantata la Parko de la Mondo. Kun la kverko Esperanto najbaras alizujo Koreio, lariko Italio, ginko San-Marino, plorsaliko Ruslando kaj aliaj, ĉiu kun memorŝtono apude.

    10 sep d-ro Louis Christophe Zamenhof-Zaleski kun la edzino fondis memorŝtonon Francio kaj delegacio de la germana partnerurbo malkovris memorŝtonon Neubrandenburg. La nepo de la Majstro ankaŭ inaŭguris kafejon Esperanto en bela apuda hotelo Malbork. Dum la ceremonio koruso Rezonans sub la gvido de Wawrzyniec Zamkowski plenumis kantojn en la lingvoj franca, germana, pola kaj Esperanto.

    Post 12 tagoj al Malbork venis naŭ delegacioj. Post meto de floroj al la monumento Zamenhof okazis inaŭguroj de novaj memorŝtonoj, ilin alternis prezentiĝoj de la etuloj el Amonitoj kaj de gejunula ensemblo Modraki el Pelplin.

    Prof. Geraldo Mattos reprezentis Brazilon kaj inaŭguris por Brazilo arbon kaj ŝtonon. La samon faris d-rino Ilona Koutny por Hungario, diplomato Seán Ó Riain (prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio) por Irlando, docentino Alīda Zigmunde por Latvio. Parlamentano Stasys Kružinauskas kun asisto de la prezidanto kaj du sekretariinoj de LEA eternigis Litovion, kaj la urbestroj de Malbork Mieczysław Roeding kaj Danuta Stanek-Gutowska rolis nome de Pollando. Wim Posthuma kun EK de Västerås inaŭguris komisie de Sälvesborg, ĝemelurbo de Malbork, kaj alia svedo, Bengt Nordlöf, fondis ZEOn omaĝe al siaj gepatroj-esperantistoj.

    En la plej granda delegacio, veninta el Ĉeĥio, estis altrangaj funkciuloj de la Ĉeĥaj Fervojoj kaj esperantistoj. La tutan tempon inter la pola kaj Esperanto interpretis Teresa Nemere.

    Kafon kaj torton en la kafejo Esperanto sekvis gazetara konferenco, en kiu Seán Ó Riain, kiel iama diplomato en Varsovio, ne bezonis tradukanton. Dum la senpaga vizitado de la fama Teŭtona Kastelo de Malbork lerte ĉiĉeronis Edward Kozyra. Promeno tra la urbo kondukis al la preĝejo de kristanaj baptistoj, kies biblioteko posedas grandan Esperanto-fakon. Dum la vespermanĝo okazis multaj alparoloj, i.a. salutparolis Małgorzata Ostrowska — vicministro de fisko en la nuna pola registaro.

    La sekvan tagon la stafeton prenis Jadwiga Wasiuk, kiu organizis vizitadon en la apuda urbeto Pelplin de la fama postcisterciana klostro (nun katedralo) kaj de la Dioceza muzeo, en kiu i.a. troviĝas la sola en Pollando Gutenberga Biblio. Oni metis florojn al la tombo de esperantisto-episkopo Konstantyn Dominik.

    Pri la evento informis tri tutpollandaj televidprogramoj kaj kvin gazetoj. Kompreneble, Esperanto-Redakcio de Pola Radio faris kelkajn elsendojn.

    Halina Gorecka

    Malbork
    10 sep 2002. Malbork. Prezidanto de Malborka Esperanto-klubo Kastelo, Edward Kozyra (dekstre) ne devas interpreti, ja vicurbestrino Danuta Stanek-Gutowska kaj Louis Christophe Zamenhof-Zaleski havas eĉ du komunajn lingvojn. (Fotis Henryk Jankowski)

    ARKONES: ĉiam pli sukcesa

    Iom post iom Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) fariĝas la plej interesa esperantista kunveno en la Orienta Eŭropo. Iam populara junulara aranĝo de la legenda Pola Studenta Esperanto-Komitato, ĝi estis revivigita en Poznań post plurjara paŭzo, kaj nun ĝi altiras artemulojn kaj kleriĝemulojn el pluraj landoj.

    Ankaŭ la 18a ARKONES, organizita 27–29 sep de lokaj aktivuloj (Paweł Janowczyk, Tadeusz Chrobak, Zbigniew Kornicki kaj multaj aliaj) konfirmis tiun reputacion.

    Elstara estis la prelega programo, al kiu kontribuis, interalie, tri akademianoj, kiuj dum la ĵusa laborsemajno lekciis en la interlingvistikaj studoj ĉe la urba universitato. Krom la podia prezentiĝo de la Akademio de Esperanto, ĉiu el ili prezentis propran temon: John Wells parolis pri alfabetoj, Geraldo Mattos pri beletra tradukado, Ilona Koutny pri interkultura komunikado.

    Logis la publikon ankaŭ aliaj temoj: kultura integriĝo de eŭropaj nacioj (Zbigniew Galor), nuntempa religia kulturo (Bradio V. Moro III), esperantistaj viktimoj de holokaŭsto (Zofia Banet-Fornalowa), Edmond Privat (Tomasz Chmielik), Zamenhof (Roman Dobrzyński) kaj aliaj. La redaktoro de La Ondo prelegis dufoje: pri Varankin kaj pri Dostojevskij.

    Kvankam ARKONES ne estas movada kunveno, movadajn aferojn traktis Hamzeh Shafiee (Esperanto en Irano) kaj Lu Wunsch-Rolshoven (Kial Esperantujo kreskas?), ankaŭ la diskuto kun tipe rusa demando “Fora venko — kiu kulpas?”

    Al la arta programo kontribuis, interalie, Leszek Dobrowolski, Mikaelo Bronŝtein, Oĉjo Dadaev, Zuzanna Kornicka, junulara trupo el Gorzów kaj du folkloraj ensembloj el Latvio. Sed la plej emocia estis Aniaro de Jerzy Fornal, per kiu la aktoro markis la 20-jaran jubileon de sia unupersona teatro.

    La programon ĝuis 150–200 personoj, venintaj el 15 landoj. Verŝajne, neniu foriris malkontenta. Ankaŭ la aŭtoro de ĉi raporto estis kontenta, ĉar li reiris hejmen kun malpeza sako (ĉiuj libroj de Sezonoj estis entuziasme aĉetitaj) kaj kun gaja mieno: ja ankoraŭ neniam li sukcesis akcepti 25 abonkotizojn por La Ondo en unu aranĝo.

    Pro kio la sukceso? Ja pro la kulturpolitika linio de la organizantoj, kiuj strebas fari bonkvalitan forumon por “inteligentaj homoj”, ne por bruaktivula memsufiĉa koterio. Kaj pro la konscia kunordigo de la programoj de la Konfrontoj kaj Interlingvistikaj Studoj. Sed ĉefe pro la karakteriza etoso, kiun sentas ĉiu, kiu almenaŭ fojon gustumis mielvinon en la arkonesejo.

    Nepre (re)venu post unu jaro.

    Aleksander Korĵenkov


    La brita movado kuraĝe alsupras

    Longe daŭris la translokado de la brita ĉefsidejo el Londono al Barlastono kaj la vasta al-kaj-re-konstruado de la domo en la parko de Kolegio Wedgwood. Finfine, 16–18 sep 2002 en Barlaston, apud la urbo Stoke-on-Trent, okazis inaŭguro de la Brita Esperanto-Domo ĉe Wedgwood Memorial College.

    Lunde, Helga Rapley rakontis pri la Esperanto-Centro Kvinpetalo kaj instigis la britan esperantistaron individue reaboni al La Ondo (la britoj denove havas sian propran gazeton). Johano Rapley klarigis la “praeksplodon” de la Astronomia Esperanto-Klubo, kies membraro soris de 0 ĝis preter 100 en malpli ol du jaroj.

    Dum la tepaŭzo aperis ceremonia kuko, artverko kiu reprezentas la esperantan ŝtonegon antaŭ la Esperanto-Domo. Marjorie Boulton deklamis sian poemon “Floroj kaj Nova Farbo” kaj Kathleen Hall ektranĉis la kukon, kiun oni formanĝis, konservante la sukeran ŝton-aranĝon memore al la grava tago!

    Sekvis “muzika vagado tra Britio kaj Irlando”, piane kaj violone (fare de Maire McKay kaj Mike Seaton); prelego “Informado kaj Edukado” de Ian Fantom kaj Grahame Leon-Smith.

    Maire McKay kaj Mike Seaton denove distris nin post la vespermanĝo, sekvataj de serio da amuzaj citaĵoj el la lingvo de denaskaj esperantistaj infanoj, kiujn rakontis Renato Corsetti. Legantoj mem divenu, kion signifas “malgraveda”, “malmateno”, “malveni”, “malinterna” — esprimoj uzataj de tre logikaj 2-jaraj esperantistoj!

    Marde, dum febre preparis la posttagmezan ceremonion kuiristoj, ĝardenistoj, EAB-stabanoj kaj volontuloj, ni, parazitaj vizitantoj, povis ĝui tradukekzercojn, al kiuj puŝis nin fulmrapide Paŭlo Gubbins, kaj aŭskulti prelegon de John Wells “Cent jaroj de Esperanto en Britujo”.

    La inaŭgurata Esperanto-Domo intertempe surmetis flagaron, veluran kurtenon (tireblan, por malkaŝi latunan tabulon) kaj ĝardenistoj estis metintaj seĝojn antaŭ la Domon por la gravuloj, kadukuloj kaj kelkaj bonŝanculoj.

    La matene neformale ferie vestitaj homoj subite, je la 14a horo, aspektis nerekoneble elegantaj! Silente alglitis longa nigra limuzino kun uniformita ŝoforo. La “lordurbestro” de Stoke-on-Trent, kompleta kun ora ĉeno kaj edzino (kiu portis malpli dikan oran ĉenon!), urba konsiliano kaj ĉefa edukoficisto elverŝiĝis el ĝi kaj ni supozis “nun oni ekceremonios”. Sed ne, ankoraŭ iom da pacienco: oni atendas d-ron Komorowski, la polan ambasadoron el Londono. Malpli longa nigra limuzino fine venis, ensidis nur la ambasadoro kaj lia ŝoforo.

    Ok personoj parolis honore al la nova ĉefsidejo de EAB: UEA-prezidanto Renato Corsetti; Pola Ambasadoro Komorowski; Ĉefa Eduka Oficisto de Stoke Nigel Rigby; Vicprezidanto de EAB David Bisset; Prezidanto de EAB Edmund Grimley-Evans; Konsiliano de Stoke Ellis Bevan; Direktoro de disvolvo de EAB David Kelso.

    Sekvis bufedo, kies tabloj suferis sub la pezo de elegantegaj (kaj same bongustaj) manĝaĵoj en la plej granda klasĉambro kaj trinkaĵoj kiuj plene okupis pli malgrandan klasĉambron!

    Ne nur manĝi oni rajtis: planti arbon, viziti la ĝardenojn sub gvido de spertulo, rigardi ekspozicion. En la Esperanto-Domo mem oni povis ekzameni la oficejon (kun du ĉarmaj deĵorantinoj, kiuj ankoraŭ lernas Esperanton!) kaj la bibliotekon Montagu Butler.

    La marda vespero trovis nin en la moderna preĝejo de Barlastono por aŭskulti kaj spekti muzikon kaj dancojn de la Junulara Bekfluta kaj Renesanca Ensemblo de la Graflando Stafford.

    En la merkreda mateno ni faris demandojn al la prezidanto de UEA. Fine, Maire McKay parolis pri “arboj kaj homoj” kaj eĉ prezentis per sia pianludado muzikan kvizon pri arboj!

    Tiu evento lasas la impreson, ke la brita movado fine elgrimpis el la plej profunda parto de la valo kaj nun kuraĝe alsupras!

    ge-Rapley
    E-domo en Britio
    La nova Esperanto-domo de EAB Wedgwood Memorial College, Barlaston. (Foto el www.esperanto-gb.org)


    89a Japana E-Kongreso: InauguroFloru kulturo porpaca

    4–6 okt 2002 sukcese okazis la 89a Japana Esperanto-Kongreso en urbo Hukusima. La simbola temo estis “Floru Kulturo Porpaca!” Al ĝi aliĝis 424, sed nur 248 efektive vizitis la kongreson. Krome 112 civitanoj vizitis la publikan prelegon de Hemmi Yô.

    La unuan tagon krom busekskurso, okazis kunsido por prikonsideri organizadon de la 100-jara jubileo de la organizita japana Esperanto-movado en 2006 kaj invito de UK en 2007.

    Sekvatage en halo urbocentra okazis la programeroj. Hemmi Yô prelegis japane pri “Ne batalemo — trans la maltrankvilan epokon”. Li lastatempe kampanjas kontraŭ la usona agresemo post 11 sep 2001 kaj estas konata verkinto de ne-fikciaĵoj. Jam eldoniĝis lia Homoj manĝantaj, tradukite de Doi Ĉieko.

    Paralele okazis esperantlingva prelego de Sergej Anikejev, ruso loĝanta en Japanio, pri la nuna lingvo-komunikada situacio en la multlingva Ruslando.

    En la inaŭguro salutparolis Sibayama, nome de la kongresa prezidanto, kaj nome de la urbestro de Hukusima parolis lia anstataŭanto.

    Okazis multaj fakkunsidoj. Antaŭ la fermo estis prelego kun perkomputilaj diapozitivoj de Anatoli Ionesov pri la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando. En la fermo Japana Esperanto-Instituto premiis per la Premio Ossaka s-ron Matubara Hatiro, pro la Vortareto de kombineblaj vortoj: parto A-K, nun li pluverkas je “L”. La Kongresa flago estis transdonita al Kameoka, kie okazos la 90a Kongreso 11–13 okt 2003. La 91a Kongreso okazos en Inuyama, proksime al Nagojo, 22–24 okt 2004.

    La kongresa memoraĵo estas libro memore al Satoo Shooichi (1937–2000), iama ĉefdelegito japana, titolita La velŝipa romano.

    Sibayama Zyun'iti


    Interesa seminario en Svedio

    (NUN) Dum la lasta semajnfino en septembro okazis tradicia seminario de la Sveda Esperanto-Instituto en la konata Esperanto-Kursejo en Vermlando. Prelegis Atilio Rojas kaj Ralf Fröhlich. Atilio parolis pri la agado Indiĝenaj Dialogoj kaj pri la Inkaa Imperio. Ralf prelegis pri informado pri Esperanto laŭ profesiaj varbmetodoj kaj pri aktualaj Esperanto-projektoj en la reto. Dum la lasta ni havis la eblecon rigardi la komputilekranon grandskale projekciitan. Partoprenis 46 samideanoj inter ili 8 kursanoj de lasta kurso de Karlskoga Popolaltlernejo.

    Wim Posthuma


    La naŭa renkontiĝo en Okemo

    Okemo, proksime de Ludlow, Vermont (Usono) estas la nomo de monto, kaj ankaŭ estas skiejo, sed ankoraŭ ne komenciĝis la ski-sezono. Ĝi estas iomete pli sude ol la centro de la ŝtato Vermont, meze de montoj kaj arbaroj. En oktobro la folioj de la arboj ŝanĝas kolorojn kaj ili montriĝas tre belaj.

    Ĉi tia estis la 9a esperanta renkontiĝo en Okemo. Ĝi komenciĝis 12 okt (sabate) postagmeze kaj finiĝis 14 okt (lunde) tagmeze.

    Sesdek homoj el Usono kaj Kanado partoprenis la okazaĵon. Normando Fleury organizis, malfermis kaj fermis la renkontiĝon. Li, lia edzino, kaj eĉ lia filino multe laboris por funkciigi la renkontiĝon, same por havi ĉiam pretan kafon kaj teon kun kuketoj, aŭ ordigi kaj zorgi pri la libro-servo.

    Estis du esperantaj kursoj. Arnold Victor gvidis la baznivelan kurson per la Cseh-metodo. Boris Kolker gvidis la meznivelan kurson per sia Vojaĝo en Esperanto-Lando. Jakobo Schwartz prezentis vidbendon: Pasporto al la Tuta Mondo por instruado de Esperanto.

    La prelega programo estis tre riĉa.

    Prelegis Stefano Farrington (Spertoj en Burkina Faso), Paul Hopkins (Indiĝenaj kulturoj en la nord-okcidento de la Norda Ameriko, kaj Esperantaj revuoj kun emfazo pri la kanadaj revuoj), Boris Kolker (Esperanta Movado en Ruslando), Bill Maxey (Esperantaj okazaĵoj dum la lasta jaro), Zdravka Metz (Pasporta Servo).

    Zdravka Metz gvidis oratoran konkurson. Boris Kolker ankaŭ prezentis la novan version de Vojaĝo en Esperanto-Lando.

    La dimanĉa vespero finiĝis per komuna bufeda festa vespermanĝo kaj kultura prezentado. Kelkaj homoj rakontis ŝercojn, kelkaj muzikis aŭ kantis, kaj María Teresa Hopkins belege rakontis kelkajn rakontojn.

    Post senhalta pluvado finfine ni vidis la sunon lunde.

    Post la instruado kaj kelkaj prelegoj ni forlasis la kunvenejon por la grupa fotado… kaj la larmoj de “ĝis la venonta jaro”, kiam okazos la deka renkontiĝo en Okemo.

    Pluraj fotoj pri Okemo estas spekteblaj en la reto:

    http://albeo.tripod.com/Okemo

    Enrique Ellemberg

    Okemo: Grupa foto
    Sur la foto: La lasta tago de Okemo. Kelkaj jam foriris, sed kelkaj fotas kaj estas fotataj. (Fotis Enrique Ellemberg)

    NOREK-22: plia tre agrabla semajnfino en Esperantujo

    22a Nordokcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) okazis 27–29 sep 2002 en kanada urbeto Sidney sur la Vankuvera Insulo. Venis 31 partoprenantoj el Kanado kaj Usono. Partoprenis ankaŭ 17 pluŝaj ursoj kiel honoraj gastoj, ĉar la vespero estis dediĉita al la Centjara Datreveno de tiu ĉi ludilo.

    Tre kapable organizis la semajnfinon Wally [WT] kaj Olga Du Temple [OT], kun helpo de lokaj samideanoj. La vendreda interkona vespero, kunordigita de Wally kaj Olga, inkludis komunan kantadon kun gitara akompanado de Ralph Gonyea, kaj delikatajn fromaĝajn kaj fruktajn frandaĵojn kun honorvino.

    Prezidanto de la viktoria grupo, Ralph Gonyea, kaj prezidanto de Kanada Esperanto-Asocio, Brian Kaneen [BK], oficiale malfermis la sabatan sesion per kelkaj salutvortoj kaj klarigoj. Trifoje kaj trinivele dum la konferenco BK prezentis ekspreskurson pri Esperanto surbaze de la MAZI-vidbendo. Samtempe en alia ĉambro oni prezentis por pli fluaj parolantoj jenajn programerojn:

    Jaro de la monto. Jam estas tradicio de NOREK sekvi la UNESKO-elekton de oficiala jara temo. Por emfazi efemeron de homa vivo kaj eternecon de montoj OT prezentis ĉapitron el la libro Pensu kiel monto de fama pentristo Roberto Bateman, kiu vivas sur apuda insulo Saltspring.

    Monsistemo de Saltspring Island. Saltspring estas kvazaŭ miniatura ŝtato. Ĝi estas modelo de bone funkcianta (laŭ ekonomiaj kaj ekologiaj kriterioj) komunumo. Por vivi pli-malpli memstare kun nur minimumaj importaĵoj kaj eksportaĵoj, la komunuma banko eldonis “insulan monbiletaron”.

    Post mezmatena kafpaŭzo, Lusi Harmon prezentis la lastan parton de la nova videobenda kurso Pasporto al la Tuta Mondo. BK prelegis pri “Homaj Lingvaj Rajtoj”. Profesia eksvendisto David Yaki [DY] el Kalgario prezentis programeron “Kiel vendi Esperanton!”

    Posttagmeze sekvis raportoj pri la brazila UK kaj skriba raporto de la kanada komisiito en la Amerika Komisiono, Dick Piper. OT prelegis pri la kuracaj ecoj de rubuso. Post plia kafpaŭzo kaj frandaĵoj sekvis dua lingvoleciono kaj samtempe pliaj programeroj:

    Misteroj de Harris Burdick. OT priparolis kaj prezentis aron de 15 ilustraĵoj de malaperinta artisto, Harris Burdick.

    Konservado de la tero: aro de diapozitivoj, kiujn liveris provinca organizaĵo celanta protekti regionojn gravaj por pluvivado de plantaj kaj bestaj specioj. WT klarigis kialojn por unuopaj decidoj.

    Vespere en teatra salono kantistino Joëlle Rabu kaj ŝiaj muzikistoj bele koncertis dum du horoj por ni kaj loka publiko. Ŝi kantis en tri lingvoj: angle, france kaj esperante, kaj finis per kanto dediĉita al la centjara jubileo de Esperanto. Kvankam nur 10–15% de la aŭskultantaro estis esperantistoj, Joëlle estis longe ovaciata.

    Dimanĉe sekvis la dua parto de prelego de DY, librovendado, komuna fotado, kaj tria paroliga leciono de BK. La programo finiĝis akurate je tagmezo, post kio oni devis rapide disiĝi por ne maltrafi pramon, aŭtobuson, aviadilon ktp. Resume: plia tre agrabla semajnfino en Esperantujo!

    Brian Kaneen, Wally Du Temple


    En la lando de Fabelarbaro

    Sesdeko da esperantistoj 21–22 sep 2002 ariĝis en Taivalkoski por la Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). El la vilaĝoj de la municipo Taivalkoski Metsäkylä estas la plej Esperanta. La vilaĝestro estas fervora esperantistino, s-ino Aini Vääräniemi. Laŭ ŝia iniciato oni studas Esperanton, gastigas vizitantojn, elpensas novajn ideojn. Ĝojigaj estas la lignaj ŝildoj en Esperanto, kiujn la lokanoj multloke starigis.

    La plej ĉarma Esperanto-loko en Metsäkylä estas la Arbaro de Zamenhof, kiun oni nomas ankaŭ Fabelarbaro. La arbaron posedas s-ino Vääräniemi. La enirejon de la arbaro gardas ligna urso kun ursido kaj fiŝo kaj apude legeblas konkursaĵo de Fabelkonkurso; sur stumpo sidas sciuro, supre videblas strigo kaj pego, du helikoj eligas siajn kornetojn, leporo ne timas nin, kaj ĉirkaŭe staras Arboj de Egaleco, Homaj Rajtoj, Paco, UEA, kaj de la landoj, kies civitanoj jam vizitis la Arbaron. Nun unu arbon oni dediĉis al EAF. Ĉirkaŭ bivakfajro ĉiuj kunkantis, akompanite de akordiono kaj amuzite de etuloj grimpantaj kaj ludantaj sur arbostumpoj kaj ŝtonegoj.

    Finna verkisto, Kalle Päätalo (1919– 2000), estas la plej fama Taivalkoskiano. Ni vizitis lian infanaĝan hejmon, nun muzeo. Pri la verkisto kaj pri la agado de la Instituto dediĉita al li sciigis la direktoro de la instituto, Osmo Buller.

    Oni spektis Esperanto-videofilmon Reveno al Finnlando pri dummilita fervojkonstruado en la Nordorientujo. La fervojo, kiun oni intencis konstrui en 3 monatoj por provizi germanajn soldatojn, postulis tri jarojn kaj multajn homajn vivojn.

    En la distra vespero kantis la loka Esperanto-grupo, poste la jam famiĝinta Anja Karkiainen. Antaŭ la muzikeroj la publikon salutis la municipestro, kaj post la muzikoj okazis loterio, kies plej valora premio estis la nova PIV.

    En la sekva mateno, komence de la matenpreĝo, kiun okazigis Kristana Esperanta Ligo de Finnlando, salutis la ĉeestantojn la paroĥestro de Taivalkoski. Poste la sekretariino de EAF prezentis diversajn agadojn de finnlandaj Esperanto-kluboj, ne forgesante malpli oficialajn grupetojn. Dum la paŭzoj funkciis libroservo.

    La Aŭtunaj Tagoj meritis la atenton de ĵurnalistoj gazetaj kaj radiaj, kiuj aŭ persone aŭ telefone intervjuis partoprenantojn. Kiel dankon la esperantistoj de Taivalkoski ricevis de EAF Esperanto-flagon.

    Saliko

    Vilaghvendejo kun poshtservoj
    En la “Vilaĝvendejo kun poŝtservoj” oni povas ricevi esperantlingvan priservadon de la vendejestro Sulo Kaijala kaj kafumi en “Arbar-bar”. Antaŭe staras Reima Ranniko, Pentti Makkonen kaj Osmo Buller; dekstre Aini Vääräniemi. (Fotis Raita Pyhälä = Saliko)

    Ago-taga doktoriĝo

    5 okt 2002 Jukka Pietiläinen defendis sian doktoran disertacion La regiona gazetaro en la postsoveta Ruslando en la Universitato de Tampereo. La studo esploras ŝanĝojn en la ruslanda gazetaro dum la politikaj reformoj fine de la 1980aj jaroj kaj post la kolapso de la soveta sistemo. La fokuso estas sur la regiona nivelo kun Karelio kiel ekzemplo. La disertacio havas Esperantan resumon. Legu pli en: www.uta. fi/~tijupie

    Pietiläinen estis prezidanto de EAF (1994–98) kaj LKK-ano de la Tamperea UK (1995). Li estas fakdelegito de UEA pri ĵurnalismo.

    La anglalingva disertacio nomiĝas The Regional Newspaper in Post-Soviet Russia: Society, Press and Journalism in the Republic of Karelia 1985–2001, 532 p. Ĝin eldonis Tampere University Press. Eblas mendi la libron ĉe taju@uta.fi kontraŭ 27 eŭroj.

    Estis bela koincido, ke aktiva movadano defendis en la Ago-Tago disertacion, kiun li provizis per Esperanta resumo. Temis ĉi-jare jam pri la dua doktora disertacio kun Esperanto-resumo en Nordio. Pli frue Leif Gunnar Nordenstorm el Svedio doktoriĝis per disertacio pri Oomoto.

    Osmo Buller


    Ĉe la ĉeĥaj katolikoj

    27–30 sep en premonstrata klostro en Želiv okazis Renkonto de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista). Post Sankta Meso en la preĝejo de la Naskiĝo de Virgulino Maria okazis en la refektorio la interkona renkontiĝo.

    Sabate, je la festotago de Sankta Venceslao — ĉefpatrono de Ĉeĥio — okazis matene Konferenco de la Katolika Sekcio de ĈEA. Oni decidis denove aranĝi komunan busvojaĝon de ĉeĥaj kaj slovakaj partoprenontoj al la 16a Ekumena Esperanto-Kongreso en Rimini (2003). Estis decidite okazigi julie 2003 Renkonton en Ĉeĥa-Moravia Fatimo en Koclířov. Estis priparolita renovigo de la Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice kondiĉe, ke IKUEJ transprenu parton de la organizaj aferoj de la tendaro.

    Dum la konferenco okazis elekto de la nova sekcia komitato. Kiel prezidanto estis reelektita Miloslav Šváček.

    Post la konferenco en la preĝejo de Sankta Venceslao okazis Sankta Meso, kiun celebris premonstrata pastro Miloslav Fiala. Posttagmeze okazis trarigardo de la paroĥa preĝejo. Poste la partoprenantoj denove kunvenis en la refektorio, kien venis ankaŭ Miloslav Fiala, kiu en la studenta aĝo lernis Esperanton. Vespere okazis en la refektorio programo dediĉita al sankta Venceslao.

    Dimanĉe matene okazis rozaria preĝo en Esperanto, post kiu oni daŭrigis diskuti pri la venontjaraj aranĝoj. Poste okazis Sankta Meso en la preĝejo, kiun celebris prioro de la klostro.

    Posttagmeze okazis agrabla promeno tra Želiv kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Post vesproj kaj eŭkaristia beno okazis lasta kolektiĝo por komuna kantado ĉe gitarakompano de Ladislav Mlejnek.

    Tiuj, kiuj ne devis forlasi la urbon dimanĉe, forveturis lunde matene. Tiel finiĝis la renkonto tie, kie dum la komunista regado estis senjuĝe malliberigitaj 500 katolikaj pastroj.

    Miloslav Šváček

    Partoprenantoj antau Abateja Preghejo de Naskigho de Maria

    Handikapuloj kongresis

    La kvara Internacia kongreso de Esperanto-handikapuloj finiĝis 21 sep 2002. Ĝi okazis en la plej alta ĉeĥa montaro Krkonoše, en banloko Janské Lázně. La tutan semajnon esperantistoj el 26 lokoj de Ĉeĥa respubliko kaj aliaj landoj uzadis Esperanton ĉe kongresaj traktadoj, dum prelegoj, dum kvar belaj ekskursoj, eĉ dum la vesperoj, kiam diversnaciaj kantoj en Esperanto sonis tra la pensiono Sola Fide, kiu servis kiel kongresejo.

    La 4a Kongreso de E-handikapulojEn apuda evangelia preĝejeto, kie okazis solena inaŭguro de la kongreso, la partoprenintoj kun granda intereso aŭskultis koncerton de nevidantaj geedzoj-muzikinstruistoj, kiu allogis eĉ banlokajn gastojn. La kongresa temo, “Esperanto — la ŝlosilo al amikeco inter handikapuloj”, estis ne nur aŭdebla dum prelegoj, sed ankaŭ videbla praktike. Kortuŝa estis helpo de bone irantaj al tiuj sur rulseĝoj, ke ankaŭ ili povu veturi per kabin-telfero al monto kaj almenaŭ duonon de la vojo promeni en belega rokaro. Kaj por ni, vidantaj, ŝajnis nekomprenebla, kian travivaĵon povas havi nevidantaj partoprenintoj el seĝ-telfero al la plej alta monto Sněžka, kiam ni admiris tutan regionon jen en brilanta suno, jen en nuboj ruliĝantaj sub niaj piedoj.

    Ankaŭ ekskurso en Komercan akademion kaj praktikan lernejon por handikapuloj estis tre interesa, kion atestas venintaj leteroj. Krom vizito de la lernejoj kaj ties tranoktejoj, gimnastikejoj, baseno por rulseĝuloj, ni vidis videofilmon pri la vivo de handikapitaj infanoj kaj studentoj. Eksterlandanojn surprizis tiu komforto. Inter la prelegoj aperis unu pri abilimpiado, kaj multaj aŭdis tiun ĉi vorton unuan fojon. Ĝi rilatis konkurson de handikapuloj en diversaj specoj de agado: manlaboro, komputilado, stirado ktp.

    Al agrabla atmosfero de la tuta semajno kontribuis moderna ekipado de la pensiono (en kiu oni ne fumis), bonega manĝado kaj preciza organizado de la tuta kongreso. La organizantoj malgajis nur pro tio, ke ili ne povis inviti interesulojn el Ukrainio, Belorusio kaj el tri landoj de Afriko. Por ke ili ricevu vizon, la ĉeĥoj devus pagi por ĉiu persono el tiuj landoj garantie 40–80 mil kronojn, kio ne eblis. Ja tiu ĉi organizaĵo de handikapuloj ekzistas jam dek jarojn sen unusola sponzoro.

    AEH


    La renkontiĝoj de Bretonio

    La 6aj internaciaj renkontiĝoj de Pluezek (Plouézec) estis certe neforgesebla memoraĵo por ĉiuj partoprenintoj. La etoso ja eble estis ankoraŭ pli simpatia ol pasintajn jarojn. Kvankam la nombro de partoprenantoj ne kreskis, sed estis iomete malpli granda (nur 152 partoprenintoj dum 170-is pasintjare); do eble pro tio ke la etoso estis iom pli proksimeca…

    Sed tio ne estis la nura kialo pri la neforgesebleco. Unue, la programo estis sufiĉe bunta kaj la diversaj geintervenantoj estis altkvalitaj: interalie, oni povas mencii André Cherpillod pri la traduk-kurso, Atilio Orellana Rojas pri la Cseh-seminario, Marcel Redoulez pri la teatr-ateliero…

    Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma el la fama grupo Kajto faris al ni la honoron gvidi la kant-kurson dum 2 tagoj, kaj ĉi-jare estis eĉ enkonduko al ĉina kaligrafio fare de Peng Zhengming kaj lia filino!

    Kaj ĝuste ĉi-rilate, la etoso ja estis vere internacia, ĉar krom la multregionaj francaj esperantistoj, estis 25 esperantistoj el 11 diversaj landoj. Estis kutimaj gepartoprenantoj, sed ankaŭ novaj: tio signifas novajn renkontiĝojn kaj amikiĝojn. Kaj estis sufiĉe multe da gejunuloj, tiel ke stariĝis unuafoje grupo por junuloj!

    Resume: la interbabiladoj estis multaj, la distraĵoj agrablaj, la kursoj interesaj, la vesper-programoj vigligaj: ĉio ĉi tialas la bonegan etoson, kiun ŝatis ĉiuj gepartoprenintoj de tiu interkultura vojkruciĝo en Pluezek.

    Sebastiano Erhard


    Biciklado tra inundita regiono

    En la unua duono de septembro okazis la 2a Internacia Biciklista Renkontiĝo (IBIRE) en Bohemia Karsto rande de Prago. Tre verŝajne pro timo de postinunda regiono ĉeestis nur 8 partoprenantoj el Ĉeĥio, Francio kaj Germanio.

    La sekvoj de inundego, kiu trafis Pragon en aŭgusto, estis ankoraŭ ĉie videblaj. Pro tio ni devis ŝanĝi la preparitajn itinerojn kaj eĉ tiel survoje travivis neatenditajn aventurojn (ekzemple ni devis plilongigi la vojon pro mankanta ponto aŭ aliloke atingi la kontraŭan bordon de la rivereto portante biciklon trans restanta skeleto de antaŭinunda ponto). Malgraŭ tio neniu malgajis kaj regis tre agrabla samideana etoso. Unu tagon ni dediĉis al senbicikla trarigardo de la centro de Prago.

    Mi jam nun atendas la kunbicikladon dum IBIRE 03 (16–23 aŭg 2003). La principo restos: oni loĝos en unu loko en moderpreza hotelo aŭ pensiono kaj biciklos ĉiutage en la ĉirkaŭaĵo, krom unu senbicikla tago por konatiĝi kun loka vidindaĵo pli profunde.

    Petro Chrdle


    Ankoraŭfoje en TV

    28 sep en ĉiusemajna elsendo de Ruslanda TV-kanalo (RTR) “Moja semja” (Mia familio) temis pri Esperanto. Tiu elsendo montras elpensitajn, lastatempe malpli kaj malpli versimilajn, historiojn de ies familia vivo, kvankam pluraj spektantoj perceptas ilin kvazaŭ realon.

    Oleg Dadaev, prezentita sub falsa nomo, rolis edzon, kiu, falinte de sur lito, subite perdis kapablon paroli ruse kaj parolis nur en iu stranga lingvo. Nenomita Maria Terjoĥina, “hazarde” troviĝanta en la salono, identigis la lingvon: “Ja, tio estas Esperanto, ĝin parolas milionoj da homoj!” — kaj tradukis el ĝi.

    La gvidanto kelkfoje stulte ŝercis, kripligante rusajn vortojn por imiti (laŭ sia imago) sonojn de Esperanto, tamen ĝenerale li kaj aliaj ĉeestantoj rilatis al Esperanto sufiĉe favore.

    Valentin Melnikov


    La dua Forumo okazos en Pollando

    Post la unua Balta Esperanto-Forumo, kiu okazis en Kaliningrad ĉi-julie, multaj petis, ke ĝi denove okazu venont-jare en la sama loko. Bedaŭrinde, tio estos apenaŭ ebla, ĉar post unu jaro la loĝantoj de Pollando kaj Litovio bezonos vizon por eniri Ruslandon, kaj ne estas certe ke ili facile ricevos ĝin. Kvankam ankaŭ ruslandanoj bezonos vizon por eniri Pollandon, estas decidite okazigi la duan Forumon en Olsztyn, Pollando, 140 km sude de Kaliningrad. BEF-2 okazos 17–22 jul 2003. Jam unuafoje kunvenis la organiza komitato, kiun konsistigis reprezentantoj de La Ondo de Esperanto kaj de Varmia-Mazuria Esperanto-Societo.

    Detalaj informoj sekvos en la decembra Ondo.


    13-a MontKabana Renkontiĝo

    Jam dum 13 jaroj naturamikoj, montmigremuloj kaj aliaj bonkoraj kaj bonhumoraj esperantistoj partoprenas MontKabanan Renkontiĝon (MKR), ĝuas belecon de montoj kaj bonan etoson. 26–29 sep 2002 MKR denove okazis en Slovenio, en belega valo Logarska Dolina meze de Kamniške Alpe, ĉe la limo de Slovenio kaj Aŭstrio. Venis 43 partoprenantoj el 9 landoj. Eĉ 8 infanoj el 3 landoj venis; unujara Magdalena el Aŭstrio estis la plej juna. MKR iĝas pli kaj pli familia aranĝo!

    Kvankam la montopintoj atingas eĉ 2550 m, ĉi-jare oni ne vizitis la plej altajn pintojn, sed nur trapasejojn kaj pli malaltajn pintojn, ĉar estis malvarme kaj nube kaj foje neĝetis — la unua neĝo falis jam fine de septembro! Plimulto da partoprenantoj tamen atingis 2001-metran trapasejon Savinjsko Sedlo, ĉe la limo kun Aŭstrio, kaj ni fotadis unu la aliajn starante en 20 cm da neĝo ĉe limtabulo.

    Alian tagon ni vizitis pinton Strelovec (1763 m) kiu kun siaj herbejoj en bela vetero certe estas tre bela loko por sunumado … sed ĉi-foje estis malvarme, blovis forta vento kaj denove neĝetis. Nur du kuraĝuloj, Anka el Slovenio kaj Ivo el Nederlando, marŝante tra neĝo atingis trapasejon Škarje je 2132 m.

    Post ekskursoj partoprenantoj havis ankoraŭ iom da forto por vesperaj amuzoj: krom kutimaj vesperaj ludoj oni spektis du limbildajn prelegojn, pri la ĉi-jaraj IJK kaj UK en Brazilo (prelegis Damir el Kroatio) kaj biciklumado tra Serbio kaj Montenegro de jam menciita Ivo, kiu ankaŭ ĉi-foje venis bicikle (sed ne la tutan vojon) el Nederlando. Estis prezentita unu el la kandidatoj por venontjara MKR: naturparko Samarske Stijene en Kroatio.

    Dimanĉe matene foriris tiuj, kiuj devis longe vojaĝi al siaj hejmoj kaj la restintoj trankvile promenis tra la valo, tagmanĝis, ĝisis, kisis kaj adiaŭis unu la alian kaj ekveturis hejmen ĝuste kiam aperis unuaj radioj de suno … kvazaŭ pardonpete pro la malbela vetero dum la aranĝo. Bedaŭrinde, la aranĝo ne daŭris pli longe!

    Esperantistoj el diversaj landoj volas okazigi MKR-on en siaj landoj, interalie, en Bosnio kaj Bulgario. Tamen la nunaj organizantoj, volontuloj el KEJA (Kroatia Esperantista Junulara Asocio) preferas, ke MKR restu mezeŭropa aranĝo por esperantistoj-naturemuloj el najbaraj landoj: Aŭstrio, Kroatio, Slovenio, Hungario, nordokcidenta Italio, suda Germanio, Ĉeĥio… Se oni organizos MKR-on pli malproksime, niaj fidelaj partoprenantoj tiujare ne havos sian kutiman aranĝon facile atingeblan. Kelkaj el ili ja venus, sed certe ne multaj… Jam la 12a MKR, kiu okazis en Kroatio, ne tro for de Slovenia limo, montris ke neniu venis el Germanio, Aŭstrio kaj Ĉeĥio, ĉar “ne indis tiel longe vojaĝi por nur semajnfina aranĝo!”

    La 13a MKR: Komuna foto
    Tre bela estas la ideo viziti iam Bulgarajn montojn en Esperanto-etoso. Tio ne devas esti MKR, sed povas esti aparta aranĝo (ne samtempe kun MKR por ke interesitoj, kiuj havas tempon kaj emon, partoprenu ambaŭ aranĝojn), kiun povu viziti naturemuloj el Bulgario, Rumanio, Jugoslavio, Ruslando, Makedonio, Turkio, Hungario, Ukrainio… Estus bele se ekzistus pluraj tiaj aranĝoj, MKR en Mezeŭropo, iu simila renkontiĝo en Balkano, iu alia en Norda Eŭropo, Ruslando aŭ Hispanio.

    Bonvolu foje viziti MKR-retpaĝon: www.angelfire.com/va2/Vanja

    Vanja Radovanović


    Esperanta PEN-Centro kunvenis en Sofio

    15 sep 2002 en lokalo, afable disponigita de Bulgara Esperanto-Asocio, kunvenis verkistoj el diversaj landoj (eĉ el la fora Svedio) por la asembleo de la Esperanta PEN en Sofio.

    La asembleo debatis pri la nuna stato de la Esperanto-literaturo kaj de PEN-Klubo ĝenerale. Ĝi decidis prioritate aktivi por la kandidatigo de William Auld al la Nobel-premio pri literaturo: simbola batalo, tamen tre oportuna por informadi pri nia lingvo kaj ĝia literaturo. Ĝi ankaŭ elektis la lokon kie okazigi la PEN-Mondkongreson, organizotan de Esperanto-verkistoj post kelkaj jaroj.

    Estis aprobita ankaŭ la partopreno en la ekspozicio “Ducent numeroj de Literatura Foiro”, okazonta premiere en Bulgario post kelkaj monatoj, ĉe prestiĝa internacia institucio.

    Aprobinte la raportojn, la Asembleo renovigis la organojn. William Auld fariĝis honora prezidanto de la Esperanta PEN; István Nemere, prezidanto; Tomasz Chmielik, vicprezidanto; Judit Felszeghy, sekretario-kasisto. Kooptitaj komitatanoj: Giorgio Silfer, por rilatoj kun PEN Internacia; Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de Literatura Foiro (kiu funkcias ankaŭ kiel organo de la Esperanta PEN). Novaj revizoroj estas Julian Modest kaj Venelin Mitev.

    HeKo


    Nova lernojaro en Bjalistoko

    Bialistoko
    La 19an de septembro Bjalistoka Esperanto-Societo komencis novan lernojaron en la Esperanto-kurso por infanoj de la infana ĝardeno. Instruos ludante kaj ludos instruante Celinka Hlebowicz — iama instruistino — estraranino de BES. La rezulton oni povos vidi dum la Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, 13–15 dec 2002.

    Ela Karczewska


    Kurte

    La urbestraro de Poprad (Slovakio) fine de septembro 2002 donis nomojn al novaj stratoj kaj aliaj objektoj en la urbo. La parko en centro de Poprad, ĉe Istrobank, ricevis nomon “Parko Milan Zvara”. (Poprad)

    13 okt 2002 la urbestro de Aalen (Germanio), Ulrich Pfeifle, transdonis premion FAME al aŭtoroj de Adoru Adolf Burkhardt, Bernhand Eichhorn kaj Albrecht Kronenberger. (Esper-german)

    Lee Chong-Yeong (Koreio), Cui Juanhua (Ĉinio), Kimura Goro kaj Usui Hiroyuki (Japanio) en la Konferenco de Internacia Komunikada Asocio (Seulo, jul 2002) prelegis en Esperanto-sekcio Repaciĝo per komunikado en neŭtrala internacia komunlingvo kun 20 partoprenantoj. (Heroldo de Esperanto)

    17–24 sep 2002 Esperanto-delegacio (Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski) partoprenis la 69an Mondkongreson de PEN-Klubo en Ohrido, Makedonio. (HeKo)

    En la Kaŭkaza Laika Instituto (Maĥaĉkala, Dagestano) en septembro 2002 aperis katedro de Esperanto, kiun gvidas Abduraĥman Junusov. (V.M.)

    19–22 sep la ĉiujaran librofoiron en Gotenburgo partoprenis Eldona Societo Esperanto; multaj junuloj montris seriozan intereson. (Nun)

    Lastfoje aŭdeblos la esperantlingva programo de Radio Aŭstria Internacia 26 okt 2002 je 20h05 UTC. (Katinjo Fetes-Tosegi)

    28 sep sur la ĉefa urba placo de Velingrad (Bulgario), en festa etoso oni festis la 100-jariĝon de la honora urbano kaj aktiva esperantisto Manol Ĉolev, kiu okaze de la jubileo ricevis donacojn, diplomojn, medalojn kaj cent bulgarajn rozojn. (Petko Arnaudov)

    Esperantista Laborfederacio (FET) kadre de la tradicia festo de la franca komunista gazeto l'Humanité (13–15 sep) disponis budon, kie oni povis informiĝi pri Esperanto, aĉeti librojn, manĝi krespojn, trinki cidron. (SAT-Amikaro)

    Okaze de la jubilea 25a Somera Esperanto Familia-Feria-Tendaro, okazinta 19–28 jul en tendejo Thomsdorf kun 85 partoprenantoj, oni eldonis 250-paĝan, riĉe ilustritan kronikon de SEFT. (Werner Pfennig)

    Asocio Espéranto-Ecologie fondiĝis en Argelès (Francio) por antaŭenigi Esperanton en ekologiaj medioj. (Le Monde de l'Espéranto)

    La 4a Azia Esperanto-Kongreso okazos en 2005 en Nepalo. (Esperanto en Azio)

    Post la refunkciigo de la retejo Esperanto.net, ĝi dum 4 monatoj havis 125 mil vizitoj — ĉ. 1000 vizitoj ĉiutage. (GK UEA)


    Vide el Bruselo

    British Council: “Post 25 jaroj la nederlanda estos formortinta lingvo.”

    Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) oficiale pardonpetis pro la miskompreno rilate al titolo de prelego de la direktoro de British Council en Nederlando. EEU iom tro haste reagis pro la provoka titolo kiu anoncis ke la nederlanda formortos. Kelkajn horojn post la mesaĝo de EEU, petinta pliajn informojn kaj pardonpeton, la brita ambasadoro Sir Colin Budd telefonis al Trevor Steele, ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Sir Colin urĝe volis klarigi, ke nek la Brita Ambasado nek British Council elektis la titolon de la parolado de David Alderdice, direktoro de British Council. La titolo de la prelego estas: “Ĉiuj devas plenkreski dulingve ĉar post 25 jaroj la nederlanda estos formortinta lingvo.”

    La brita ambasadoro ankaŭ substrekis en la mesaĝo al EEU, ke la titolon de la prelego elektis nederlandlingva lernejo, kie la direktoro de British Council parolas hodiaŭ. La lernejo estas unu el kreskanta nombro de dulingvaj publikaj lernejoj en Nederlando. Tie plejparto de la klasoj estas instruataj angle. La brita ambasadoro tamen atentigas al EEU, ke la propono, ke oni eduku nederlandajn infanojn dulingve pro tio, ke post dudek jaroj la nederlanda lingvo estos mortinta, estas en si mem absurda. “Se estus tiel, oni tuj edukus unulingve!” — opinias la ambasadoro. La ambasadoro ankaŭ petis, ke Trevor Steele klarigu al esperantistoj, ke kvankam la disvastigo de la angla lingvo estas bonvena al la brita diplomatio, Britio neniel celas mortigon de iu alia lingvo.

    Dan Van Herpe, nome de EEU, siaflanke klarigis al la brita ambasadoro, kial la prelego-titolo “Post 25 jaroj la nederlanda estos formortinta lingvo” ne estas la plej taŭga temo por direktoro de British Council en Nederlando. Ĉi-jare la nacia flughaveno en Amsterdamo forigis la nederlandan el la antaŭe dulingvaj ŝildoj. Nun regas nur la angla en la nacia flughaveno de Nederlando. Kelkaj membroj de EEU ankoraŭ ne tute komprenis, kial la britaj diplomatoj ne klarigis al la organizantoj de la prelego, kial tia titolo ne estas taŭga en Nederlando. Tamen oni ĝenerale kontentas ĉe EEU pro la fulmorapida reago de Sir Colin.

    Ne nur EEU kontentas. “Neniam en la historio de la homaro brita ambasadoro en Nederlando telefonis al UEA”, — ŝercis Renato Corsetti. Trevor Steele samopinias: “La bona afero estas, ke almenaŭ la ambasadoro respondis ĉi-foje: mi ne telefonis al li, estis lia iniciato. Kompare kun la kutima ignorado de niaj plendoj/demandoj, ni ion atingis ĉi-foje”. En sia letero al EEU, Sir Colin aldonis kopion de la prelego. Bedaŭrinde, ambaŭ dokumentoj estas nur en la angla, kvankam EEU skribis dulingve al li.

    La letero de EEU kaj la respondo de la ambasadoro legeblas ĉe: http://www.lingvo.org/2/37. Artikoloj pri la miskompreno inter EEU kaj British Council aperis en la franca, nederlanda kaj angla. Tajpu la pasvorton “saluton” kaj ili estos legeblaj ĉe:
    www.lingvo.org/ eo/*gaz

    Dafydd ap Fergus


    Vortoj de komitatano Z

    Jarlibro 2002: defio ne respondita

    Jarlibro de UEA suverenas inter la Esperanto-libroj. Neniu alia povas eĉ revi pri ĝia eldonkvanto. Tiel estas ankaŭ ĉi-jare, kvankam Jarlibro 2002 havas ĉ. 750 uzantojn malpli ol ĝia pasintjara eldono. Tiel multe ŝajne malkreskis la individua membraro laŭ julia komuniko de UEA.

    Kian verkon ni ricevis ĉi-jare? Antaŭ ĉio tre malfruan, kvankam ne tiel malfruan kiel en 1986, kiam la antaŭan fojon la Jarlibro aperis post la UK, nome en novembro. Kiel tiam, ankaŭ ĉi-jare la malfruo rezultis el perturboj en la Centra Oficejo. En 1986 la Jarlibro tamen malhavis redaktoron tra la tuta jaro. En la tiujara UK la komitatanoj informiĝis, ke la Centra Oficejo longe funkciis per duona laborforto. Tiel ne estis ĉi-jare. En la unuaj monatoj de la jaro en la CO estis eĉ pli da laboruloj ol pasintjare. Malgraŭ tio diversaj servoj suferis malfruon. Ekz. konteltiroj estis unuafoje dissenditaj en septembro, kvankam UEA promesas ilin ĉiun duan monaton. Ĉu nur pro novuloj okazis tiuj stumbloj?

    Longa atendado rajtigus supozi zorgemon kaj bonan rezulton. Tiurilate Jarlibro 2002 seniluziigas. Ŝajnas, ke ĝi estis kompilita tiel haste, ke oni forgesis forigi (kaj plenumi) eĉ redaktonotojn; plej frape tio trafis la lokan grupon de Frankfurto ĉe Majno (p.159). Malaperis ĉiuj bildetoj, kiuj vivecigis la prezenton de en si mem sekaj, katalogecaj informoj precipe en la sekcio de fakaj asocioj. Nova redaktoro devus preni kiel defion ankoraŭ plialtigi la kvaliton kaj allogon de la verko super tio, kion atingis la antaŭulo. Bona laboraĵo spiras sindediĉon de sia aŭtoro, sed nun oni ne sentas tion. Verŝajne la enmuntadon de dekoj da bildetoj la jarlibristo trovis teda tempoperdo kaj tial li elŝutis el la komputilo la paĝojn en la malplej laboriga formo, nome kiel nuran tekston. Kiel la sola vigligo restas la anoncoj, sed eĉ ilia nombro — kaj sekve enspezoj — malkreskis.

    Maldikiĝis la Jarlibro. UEA klarigis, ke tio okazis pro neceso ŝpari, sed parte la kaŭzo tamen estis ĝuste la perdo de anoncoj. Komparo kun Jarlibro 2001 evidentigas, ke la ceteraj ŝparoj malriĉigas la informan valoron de la libro. Estis malrespekte forigi la honortabelojn de Premio Deguĉi, Premio Zamenhof kaj Trofeo Fyne. En la radiorubriko oni ellasis la plej konkretajn informojn — kaj tion ni konstatis en la sama monato, kiam ni perdis unu plian stacion, Vienon. La rubriko pri interreto estas komplete elĵetita. Ĉu ĉiuj jam majstras tiun rimedon? Vane oni serĉas la konsilojn pri internacia telefonado kaj la ĉiam interesan statistikon pri la delegitaro. Malaperis eĉ la adresoj de la komitatanoj de UEA! Ĉu la membroj ne plu kontaktu siajn reprezentantojn? Feliĉe la junularo ankoraŭ trovas la vojon al siaj TEJO-komitatanoj kaj ankaŭ la adresoj de la akademianoj saviĝis de sekretigo. Konsekvenceco ne estas inter la fortoj de tiu ĉi Jarlibro.

    La sola vera novaĵo estas, ke la delegitoj ricevis retadresojn surbaze de siaj UEA-kodoj. Tio jam vekis plendojn kaj eĉ dubojn pri la laŭleĝeco de la ago, ĉar la koncernatoj ne estis antaŭe konsultitaj nek avertitaj. La sistemo eĉ ebligas, ke iu troscivolemulo en la CO povus kaŝlegi mesaĝojn de aliaj. Eble tiu risko ne estas reala, sed ke ĝi potenciale ekzistas, sufiĉas por naski dubojn kaj suspektojn. En tempo de membrara malkresko kaj ĝenerala malfortiĝo UEA devus atente gardi sin kontraŭ ĉio, kio povus fragiligi ĝian fidindecon.

    Fine la granda enigmo de Jarlibro 2002: kial malfermas ĝin portreto de Tibor Sekelj? Ni ne festas lian 100-an datrevenon kiel kaze de Waringhien pasintjare. Kial 2002 do estas Sekelj-jaro en UEA?

    Komitatano Z


    Esperanto same premos

    Jurij Finkel afable permesis aperigi sian mesaĝon, publikigitan en la retforumo SCE. Li iomete ŝanĝis la tekston por publikigo en La Ondo.

    Esperanto (kaj ceteraj internaciaj lingvoj: Ido, Okcidentalo, Volapuko, Interlingvao — tutegale) fakte per nenio principe diferencas disde la angla. Ajna internacia lingvo — ĉu artefarita, ĉu natura — estas rimedo de influo de pli ekonomie potenca kulturo al ĉiuj ceteraj. Imagu, ke Esperanto iĝus oficiala internacia lingvo. Kio ŝanĝiĝus? Nenio! La okcidenta civilizo same penus influi al aliaj civilizoj, strebante trudi al ili sian valorsistemon. Kaj ĝi eĉ pli efike povus tion fari per Esperanto, ol per la angla.

    Tial por mi estis ridinda la aserto de Henri Masson:

    La premego de la angla reprezentas precize la plej grandan minacon kontraŭ la etna kaj kultura diverseco kiun li (t.e. mi) deziras defendi.
    (LOdE. 2002: 8–9).
    Ja kiam Esperanto iĝos oficiala internacia lingvo, ĝi same premos — aŭ pli ĝuste, iuj kulturoj per ĝi same premos aliajn, eĉ pli efike. Tial mi pledas por defendaj muroj inter la kulturoj.

    Eĉ pli ridinda estas alia noto pri mi en la sama numero de La Ondo:

    La konfeso de Jurij Finkel ŝokas min. Li forĵetas nian lingvon, ĉar li malakceptas la internan ideon de Esperanto. Sed Zamenhof diris pri la interna ideo […]: “ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto…”
    (Frans Cobben).
    Ha, ha! Mi neniun devigas elŝiri el la koro la internan ideon. Male, mi pensas same kiel Zamenhof: sen la interna ideo Esperanto min ne interesas (jes, ĝi estas tre bela bagatelo, sed nenio pli). Mi elreviĝis pri la interna ideo, tial mi foriris. Mi neniun devigas fari samon. Se vi kredas — bonvole. Mi — ne plu.

    Trosimpligante, mi povus diri, ke mi iĝis naciisto, kaj naciisto ne bezonas internacian lingvon. Sed tio estus vere trosimpligo, almenaŭ pro tiu “eta” kaŭzo, ke mi ne povas esti rusa naciisto, ĉar mi estas judo.

    Dirante pli serioze, mi opinias, ke en la mondo ekzistas pluraj malsamaj civilizoj, kaj la “ortodokskristana” rusia civilizo estas unu el ili, kaj ĝi diferencas de la “okcidentkristana” civilizo. Mi intence metis tiujn difinojn en citilojn, ĉar ne temas nepre pri religio: ja mi mem estas ateisto, kaj religio de miaj prauloj estis judaismo. Ne. Temas pri malsamaj valorsistemoj. La ĉefa valoro de la okcidenta civilizo estas maksimuma kontentigo de ĉiuj materiaj bezonoj de homo. En iaj kondiĉoj tio estas nemalbona, sed mi ne povas akcepti tiun valoron kiel ĉefan. Eĉ pli: la rusia civilizo mem ne povas akcepti tiun valoron, malgraŭ tio, ke dum lastaj dek jaroj oni penegas trudi ĝin al ni.

    El tio povos sekvi nur du rezultoj: aŭ Rusio finfine ekkonscios tion kaj rezignos la trudatajn valorojn, aŭ ĝi ĉesos ekzisti kiel aparta civilizo. Mi, estante pesimisto, opinias, ke okazos la dua varianto, kvankam mi tre deziras, ke tiel ne estu. Ĉiuokaze mi penas lukti kontraŭ tio per miaj mizeraj fortoj.

    Mi opinias, ke la okcidenta civilizo iras laŭ malĝusta vojo, kiu povas konduki la Teron al pereo. Imagu, ekzemple, ke la miliardhoma Ĉinio iĝis “konsumisma socio”, same kiel la Okcidento. Ĉu ekologio de la Tero eltenos ankoraŭ miliardon da aŭtoj?

    Tamen mi ne emas preskribi al la okcidentanoj, kiel ili vivu. Se tia ideologio plaĉas al ili — tio estas ilia afero. Mi tamen estas ege kontraŭ trudado de tia ideologio al aliaj civilizoj; mi estas kontraŭ prezento de la okcidenta vojo kaj okcidentaj valoroj kiel la solaj ĝustaj kaj universalaj. Komprenu, finfine, ke aliaj civilizoj estas nek pli, nek malpli bonaj — ili simple estas aliaj! Kaj ili havas aliajn valorsistemojn, eĉ se nemultaj iliaj reprezentantoj konscias tion. Tial valoroj, kiujn la Okcidento trudas al aliaj civilizoj (ekzemple, demokratio kaj libermerkata ekonomio) estas por ili ne nur senutilaj, sed eĉ rekte malutilaj.

    Pro ĉio supre dirita mi nun sentas egan abomenon al la okcidenta kulturo ĝenerale. Des pli mi ne deziras komunikiĝi kun okcidentanoj. (Kaj ĝuste tion ja mi faris per Esperanto).

    Antaŭ kelkaj monatoj mi komencis lerni la ĉinan. Ĉiu lingvo estas per si mem ia mondobildo, diferencanta de la mondobildoj de aliaj lingvoj. Min nun pli interesas la Oriento, ol la Okcidento (kiun mi malestimas).

    Mi esperas, ke post kelkaj jaroj la ĉina lingvo fine elpuŝos el mia animo Esperanton, kiu tro enradikiĝis tie, kaj mi finfine sentos min libera.

    Jurij Finkel (Ruslando)


    Kontraŭ Finkel kaj la tutmondigo

    Mirige, ke klarigendas al kelkaj esperantistoj, kio Esperanto estas! Jes, la tutmondigo detruas la mondan diversecon etnan kaj kulturan, sed ne Esperanto tion faras. Faradas tion la nuna ekonomia potencordo kun sia reganta lingvo, la angla. Esperanto, male, neniam celis anstataŭigi lingvojn kaj kulturojn.

    Oni povas kiel ajn kritiki la internan ideon, sed Esperanto ne ekzistus sen ĝi. Se Esperanto estus sole interkomunikilo, estus pli bone subteni uzon de la angla. La fakto, ke Esperanto tamen estas pli rapide lernebla neniel povas konkurenci kun la fakto, ke la angla estas jam ĉie parolata kaj promociata de la plimulto de komercaj kompanioj kaj registaroj tra la tuta mondo: venko de la praktika ekonomia premego.

    Sed pro la “interna ideo”, la vasta plimulto de Esperanto-parolantoj malakceptas tian devigan tutmondigon pro ĝia malrespekto al diverseco kaj bazaj homaj rajtoj lingvaj kaj kulturaj de ĉiuj escepte de parolantoj de la angla lingvo. Simple kompreni, ĉu ne? Ni estas por la homaj rajtoj.

    Mi tamen ankoraŭ miras, ke oni ne pli ofte mencias la tutmondigon en la Esperanta gazetaro. Estas aro da movadoj, kiuj diversmaniere kontraŭbatalas la tutmondigon; ili senkonscie serĉadas Esperanton, dum la esperantistaro silentas en sia eta rondo.

    Geoffrey Sutton (Britio)


    Lingvonaciismo sub falsa etikedo

    La termino “naciismo” estas multmaniere difinata. Ne estas loko ĉi tie por prezenti diversajn difinojn kune kun la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de ĉiu el ili. Sufiĉu la konstato, ke mi aplikas ĉi tie la difinon, laŭ kiu naciismo estas teorio de politika legitimeco postulanta, ke teritoriaj politikaj limoj kiel eble plej kongruu kun naciaj limoj (ofte komprenataj kiel etnolingvaj limoj), tiel, ke la teritoriaj politikaj unuoj estu kiel eble plej homogene ununaciaj (unuetnaj).

    Laŭ tiu difino, la postuloj de la subskribintoj de la alvoko Por la lingva demokratio (LOdE. 2002: 8–9) estas evidente naciismaj, ĉar ili klopodas difini per etnolingvaj kriterioj la grupon, al kiu estu aljuĝita la morala (kaj morgaŭ eble jura) rajto pozi kiel kolektiva proprietanto de la valencia teritorio. Ili volas agnoskigi tiun pretendon ĉe la esperantistoj per eluzo de la simbola forto de la lingvo, per la trapuŝo de nomŝanĝo — de Alikanto al Alakanto. Per tiu nomŝanĝo, ne tute senpena modifo de rutiniĝintaj lingvaj kutimoj, SAT kaj HEF devus laŭ ilia volo riverenci ne tiom antaŭ la valencilingvanoj, kiom antaŭ ĝeneralaj naciismaj principoj. Tielnomataj lingvodefendantoj volas fari tiujn principojn gvidaj ideoj en la Esperanto-komunumo.

    Kaj ili havas ankoraŭ la impertinenton sugesti, ke neplenumo estas egala al manko de “progresema” starpunkto.

    Eble Zamenhof esprimis la unua — jam antaŭ Lanti kaj la sennaciistoj — la vere progreseman starpunkton, kiu devus esti gvidlinio por la esperantistoj, kiam li proklamis la sengentecon de la tero, la principon, ke “ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento”, principon, kies simbola esprimiĝo estis la “geografie-neŭtralaj landnomoj” proponitaj en la Alvoko al la Diplomatoj (1915). Tion farante, Zamenhof naĝis kontraŭ la tiam fortiĝanta ĉefkurento de la monda politiko, kiun reprezentis Wilson kaj Lenin, la protagonistoj de la “rajto de nacioj je memdispono” — principo, kies katastrofajn sekvojn oni povis observi dum la daŭro de la 20a jarcento.

    Grupoj, kiuj reklamas lingvonaciismon sub la falsa etikedo de “lingva demokratio”, enbatas ankoraŭ unu najlon en la ĉerkon de la aŭtentike progresema tradicio de la esperantistoj.

    Gary Mickle (Germanio)


    Malferma letero al la Estraro, al la Komitato de UEA kaj al la cetera gvidantaro de la Esperanto-Movado

    Reago al la kajero de Perspektivo “Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970–1980”

    En la jaro 2002 aperis la supre menciita kajero. Kompreneble, ke tiu titolo vekis intereson. Ĉiu esperantisto, kiu tiam estis plenkreska, scias, ke tiu periodo estis gravega kaj por la monda kulturo kaj por la Esperanto-Movado. La iniciato alvoki al konkurso pri tiu periodo ŝajne povus esti pozitiva, precipe se la ĝis nun mutaj agantoj fine volus malkovri la veron, nome sobre kaj honeste rakonti pri tio, kio efektive okazis. Nu, la tempo ŝanĝiĝis. Multaj historiaj faktoj, kiujn — pro personaj riskoj — oni bezonis kaŝi, oni nuntempe povas aperte malkovri.

    Se la intenco pri la kajero estus kiel la supre menciita, ĉiu esperantisto kun ĝojo salutus tiun kajeron, kaj tiu veneno, kiu tiel longe turmentadis la Esperanto-Movadon, estus estinta neŭtraligita. Kiam oni legas la kajeron, oni povas konstati, bedaŭrinde, ke la intenco estas tute inversa. La kajero havas nur unu celon, nome “nigrigi” kaj “detronigi” la personecon Ivo Lapenna — nur pro ĉiurilata ĵaluzo kaj envio kaj pro manko de intelekta kapablo diskuti kun li.

    La venenaj mensogoj, la historiaj falsaĵoj, la rekte malkorektaj informoj — eraraj datoj k.s. — svarmadas preskaŭ sur ĉiu paĝo. Krome, klaĉaj kaj malicaj aludoj nur nigrigas kaj la tekstojn kaj la aŭtorojn mem.

    Mi ne legis la tutan kajeron, ĉar ĝi senfine vekas en mi tiom da abomeno kaj tiom da kolero. La reago ne malpli fortiĝas pro la fakto, ke la gvidantoj de la organizaĵo, en kiu la meritoj de Ivo Lapenna estas netakseblaj, agnoskas la kajeron per la permeso reklami ĝin dum ĝia Kongreso kaj per impona reklamado pri ĝi en ĝia revuo “Esperanto”. La respondeculoj de la ĉefa organizaĵo de Esperanto hontu pri tiu agnosko de kraĉado sur “la kreinto de la moderna UEA” kaj “la konstruanto de la moderna Esperanto-Movado”. Tiu agnosko montras, ke la tuta gvidantaro de UEA ankoraŭ vivas en la atmosfero de 1974. En UEA “La Muro” ankoraŭ restas! Efektive oni povas timi la sorton de UEA …

    Birthe Lapenna


    O HenryPolicisto kaj himno

    Novelo de O Henry

    Sapulo moviĝis maltrankvile sur sia benko en la parko Madison Square. Kiam sovaĝaj anseroj gakas dum nokta flugo, kaj kiam virinoj sen fokofelaj peltoj komencas komplezi al siaj edzoj, kaj kiam Sapulo moviĝas maltrankvile sur sia parka benko, tiam oni scias ke proksimas vintro.

    Velkinta folio falis en la sinon de Sapulo. Ĝi estis la karto de Avo Frosto. La Avo bonvolas al la regulaj setlantoj de Madison Square kaj donas honestan averton antaŭ sia ĉiujara alvoko. Ĉe la anguloj de kvar stratoj li transdonas sian vizitkarton al la Vento el Nordo, lakeo en la Bieno de Ĉiuj Liberaj Aeroj, por ke ties loĝantoj estu pretaj.

    En sia menso Sapulo ekkonsciis la fakton, ke jam temp' está por lia transsubstanciĝo en unupersonan Komisionon de Kieloj kaj Kienoj por antaŭzorgi kontraŭ la onta rigoro. Jen kial li moviĝis maltrankvile sur sia benko.

    La vintrumaj ambicioj de Sapulo ne estis plej altaj. Ili ne inkluzivis konsiderojn pri Mediteraneaj krozadoj, nek pri narkotaj sudaj aeroj drivantaj super la Napola golfo. Tri monatojn surinsule, jen kion postulis lia animo. Tri monatojn kun garantiita loĝo kaj manĝo kaj samideana kompanio, sekura de Boreo kaj uniformoj, ŝajnis al Sapulo la esenco de aferoj dezirindaj.

    De jaroj la gastama insulo de Blackwell estadis lia vintra nesto. Ĉiuvintre, dum liaj Novjorkaj samurbanoj pli bonŝancaj jam aĉetis siajn vojaĝbiletojn al Palm Beach kaj Riviero, Sapulo faris humilajn antaŭaranĝojn de sia ĉiujara heĝiro Insulen. Kaj jen alvenis la tempo. Pasintnokte tri dimanĉaj ĵurnaloj, distribuitaj sub lia jako, ĉirkaŭ liaj piedartikoj kaj sur lia sino, fiaskis forpeli la froston dum li dormis sur sia benko proksime al la ŝprucanta fontano en la antikva parko. Do, la Insulo aperis en la menso de Sapulo kiel miraĝo granda kaj ĝustatempa. Li malestimis zorgojn faratajn en la nomo de kompato al la urbaj bezonantoj. Laŭ la opinio de Sapulo, la Leĝo pli bonas ol la Filantropio. Troviĝis senfina rondo da institucioj, municipaj kaj almozdonaj, al kiuj li povus turni sin por akiri loĝon kaj manĝon kongruajn kun simpla vivo. Sed por homo kun la fiera spirito de Sapulo, al la donacoj de filantropio gluiĝas io kroma. Ĉiu favoro ricevata el la manoj de filantropio pagendas, se ne per mono, tamen per spirita humiligo. Same kiel Cezaro havis sian Bruton, ĉiu bonfara lito postulas sian kotizon el bano, ĉiu pano sian kompenson el privata kaj persona inkvizicio. Jen kial pli bonas gasti ĉe la leĝo, kiu kvankam gvidata per reguloj, tamen ne senbezone ŝovas sian nazon en la privatajn aferojn de ĝentlemano.

    Decidinte iri Insulen, Sapulo tuj ekplenumis sian deziron. Troviĝis multaj facilaj manieroj fari tion. La plej plezura estis lukse vespermanĝi en multekosta restoracio, kaj sekve, deklarinte sian malsolventecon, kviete kaj sentumulte esti transdonita al policisto. Kompleza juĝisto faros la ceteron.

    Sapulo forlasis sian benkon kaj vagis for el la parko, trans la ebenan maron el asfalto, kie kunfluis la ĉefstrato Broadway kaj la Kvina Avenuo. Li turnis sin supren laŭ Broadway kaj haltis ĉe brilanta kafejo, kie ĉiuvespere kolektiĝas la plej elstaraj produktoj de vinberoj, de silkraŭpoj kaj de la protoplasmo.

    Sapulo plene fidis sin mem ekde la plej malsupra veŝtobutono kaj supren. Li estis razita, lia jako estis deca, kaj la puran nigran kravaton prete-noditan li ricevis de misiistino en la Tago de Danko. Se li povus nesuspektite atingi tablon en la restoracio, la sukceso estus lia. La parto de li videbla super la tablo vekus neniun dubon en la kelnera spirito. Rostita platbeka anaso, pensis Sapulo, estus proksimume la ĝusta afero — kun botelo da Chablis, kaj poste kamemberto, taseto da kafo kaj cigaro. Unudolara cigaro sufiĉus. La sumo ne estus tiel alta, ke ĝi kaŭzus ian ekstreman esprimon de venĝo flanke de la kafeja direkcio; kaj tamen la viando satigus kaj feliĉigus lin antaŭ la vojaĝo al lia vintra rifuĝejo.

    Sed kiam Sapulo metis piedon trans la restoracian pordon, la rigardo de la ĉefkelnero trafis lian fadenmontran pantalonon kaj la kadukajn ŝuojn. Fortaj kaj viglaj manoj turnis lin reen kaj liveris lin silente kaj haste sur la trotuaron, evitante malnoblan sorton de la minacita anaso.

    Sapulo turnis sin for de Broadway. Ŝajne li iros al la aspirata insulo ne laŭ vojo epikura. Necesis elpensi alian manieron eniri Limbon.

    Ĉe angulo de la Sesa Avenuo butikfenestro okulfrapis pro elektraj lampoj kaj varoj rafinite prezentitaj malantaŭ glaco. Sapulo prenis pavimŝtonon kaj ĵetis ĝin tra la vitro. De trans la angulo alkuris homoj kun policisto ĉekape. Sapulo staris senmova, kun la manoj enpoŝe, ridetante al la vidaĵo de latunaj butonoj.

    “Kie estas la ulo, kiu faris tion?” demandis la policisto kun ekscito.

    “Ĉu vi ne imagas, ke eble mi havas rilaton kun tio?” diris Sapulo, ne sen sarkasmo, sed amike, kiel oni salutas bonŝancon.

    La menso de la policisto rifuzis akcepti Sapulon eĉ kiel indikon. Homoj kiuj frakasas fenestrojn ne restas por palavri kun la servantoj de l' leĝo. Ili ekkuras. Je distanco de duona dombloko la policisto vidis viron kurantan por atingi tramon. Kun levita batilo li aliĝis al la persekuto. Kun abomeno en sia koro Sapulo vagis plu, dufoje fiaskinta.

    Trans la strato situis restoracio de nealtaj pretendoj. Ĝi kontentigis grandajn apetitojn kaj modestajn monujojn. Ĝiaj porcelano kaj etoso estis densaj, ĝiaj supo kaj tablotuka ŝtofo maldensaj. En tiun lokon Sapulo sendefie prenis siajn perfidajn ŝuojn kaj klaĉeman pantalonon. Ĉe tablo li sidis konsumante bifstekon, krespojn, benjetojn kaj torton. Kaj poste al la kelnero estu rivelita la fakto, ke la manĝinto estis nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.

    “Nun rapidu alvoki policiston”, diris Sapulo. “Kaj ne atendigu ĝentlemanon.”

    “Neniu policisto por via parto”, diris la kelnero, kun buterkuka voĉo kaj okulo kiel la ĉerizo de Manhatana koktelo. “Hej, Con!”

    Du kelneroj ĵetis Sapulon sur la senkompatan stratpavimon, precize je lia maldekstra orelo. Li stariĝis, artikon post artiko, kiel oni malfaldas ĉarpentistan mezurilon, frotante la polvon de sia vesto. Aresto ŝajnis nur rozkolora revo. La Insulo ŝajnis tre malproksima. Policisto staranta antaŭ butiko je distanco de du pordoj ridis kaj paŝis for laŭ la strato.

    Kvin domblokojn Sapulo preterpasis antaŭ ol lia kuraĝo denove permesis al li provi kaptiĝon. Ĉi-foje prezentiĝis oportuno, kiun li malsaĝe al si mem nomis “glataĵo”. Juna virino de modesta kaj plaĉa aspekto staris antaŭ eksponfenestro gapante kun viva interesiĝo al ĝia prezento de razakvujoj kaj inkujoj. Je du metroj de la fenestro grandformata policisto de severa teniĝo apogis sin al hidranto.

    Sapulo planis alpreni la rolon de aĉa kaj abomena “donjuano”. La rafinita kaj eleganta aperaĵo de lia viktimo kaj la apudeco de skrupula policisto kuraĝigis lin kredi, ke li baldaŭ sentos la plezuran oficialan ĉirkaŭprenon al sia brako, kiu garantios al li vintran restadon sur la strikta, delikta insul'.

    Sapulo streĉis la prete-noditan kravaton de la misiistino, trenis suben siajn ŝrumpemajn manumojn por vidigi ilin, aranĝis sian ĉapelon je konkera klino kaj flankeniĝis kontraŭ la juna virino. Li okulumis ŝin, estis trafita de subitaj tusoj kaj grakoj, ridetis, rikanetis kaj impertinente trairis la senhontan kaj kovardan litanion de “donjuano”. Per duona okulo Sapulo vidis ke la policisto okulfiksas lin. La juna virino moviĝis for je kelkaj paŝoj, kaj denove dediĉis sian absorbitan atenton al la razujoj. Sapulo postsekvis, temerare paŝante apud ŝin, levis sian ĉapelon kaj diris:

    “Ha, jen, Bedelia! Ĉu vi ne ŝatus veni ludi sur mia korto?”

    La policisto plu rigardis. La atakata juna virino bezonus nur fingrosigni, kaj jen Sapulo praktike survojus al sia insula haveno. Li jam imagis senti la agrablan varmon de policejo. La juna virino alfrontis lin kaj etendante manon kaptis la jakan manikon de Sapulo.

    “Certe, Mike”, ŝi gaje diris, “se vi regalos per kruĉo da ŝaŭma. Mi jam pli frue parolus al vi, sed la kaskulo gapis.”

    Dum la juna virino alkroĉis sin al li kiel rampanta hedero sur kverko, Sapulo konkerite de morozo paŝis preter la policisto. Ŝajne li estis kondamnita je libero.

    Ĉe la sekva angulo li deskuis sian akompanantinon kaj forkuris. Li haltis en la kvartalo, kie oni vespere trovas sur la plej lumaj stratoj la plej leĝerajn korojn, ĵurojn kaj operetojn.

    En la vintra aero gaje moviĝis virinoj en peltoj kaj viroj en paltoj. Subite timo kaptis Sapulon, ke ia terura sorĉo faris lin imuna kontraŭ aresto. La penso kunportis iom da paniko, kaj renkontante alian policiston, kiu vagis digne antaŭ splenda teatro, li serĉis kapti la tujan pajleron de “skandala konduto”.

    Surtrotuare Sapulo ekblekis ebrian galimation je pinto de sia aspra voĉo. Li dancis, hurlis, deliris kaj alimaniere ŝancelis la firmamenton.

    La policisto balancis sian batilon, turnis la dorson al Sapulo kaj rimarkigis al iu civilulo:

    “Jen iu el tiuj studentoj el Yale, kiu festenas pro venko super Hartford College. Brua, sed sendanĝera. Ni havas ordonon lasi ilin en paco.”

    Nekonsolebla Sapulo ĉesigis sian senfruktan bruadon. Ĉu neniam policisto metos sian manon sur lin? En lia imago la Insulo ŝajnis neatingebla Arkadio. Li butonis sian jakon kontraŭ la malvarmiga vento.

    En cigarbutiko li vidis bele vestitan viron ekbruligi cigaron ĉe pendanta fajrilo, lasinte sian silkan ombrelon ĉe la enirejo. Sapulo enpaŝis, kaptis la ombrelon kaj malrapide fordrivis kun ĝi. La viro ĉe la cigar-fajrilo haste postsekvis.

    “Mia ombrelo”, li severis.

    “Ho, ĉu vere?” Sapulo rikanis, aldonante insulton al sia ŝteleto. “Nu, kial do ne alvoki policon? Mi prenis ĝin. Vian ombrelon! Kial ne alvoki policiston? Jen staras unu ĉe la angulo.”

    La ombrela posedanto malrapidigis siajn paŝojn. Same faris Sapulo, kun antaŭsento ke denove la ŝanco kontraŭos lin. La policisto scivole rigardis la duopon.

    “Kompreneble”, diris la ombrelulo — “tio estas — nu, vi scias kiel okazas tiuj misoj — mi — se ĝi estas via ombrelo, mi esperas ke vi pardonos min — hodiaŭ matene mi kunportis ĝin de iu restoracio — se vi rekonas ĝin kiel la vian, do — espereble vi —”

    “Kompreneble ĝi estas la mia”, furiozis Sapulo.

    La eksombrelulo retretis. La policisto rapidis asisti altan blondulinon en festvespera mantelo transiri la straton antaŭ tramo, kiu alproksimiĝis trans du domblokoj.

    Sapulo piediris orienten laŭ strato difektita de plibonigoj. La ombrelon li kolere ĵetegis en fosaĵon, murmurante kontraŭ la viroj portantaj kaskojn kaj batilojn. Ŝajne ili rigardis lin reĝo ne erarpova, pro tio ke li volis kaptiĝi de iliaj krifoj.

    Finfine Sapulo atingis iun el la avenuoj kondukantaj orienten, kie glimanta lumo kaj pelmelo nur svagis. Li ekiris laŭ ĝi en la direkto al Madison Square, ĉar la hejmenira instinkto travivas, eĉ kiam la hejmo estas parka benko.

    Sed ĉe nekutime kvieta angulo Sapulo restis staranta. Jen situis malnova preĝejo, kurioza, malkohera kaj provizita je gabloj. Tra unu viole farbita vitralo ardis malintensa lumo. Sendube la orgenisto tie restadis ĉe la klavaro por perfektiĝi pri himno por la venonta dimanĉo, ĉar eksteren al la oreloj de Sapulo penetris dolĉa muziko, kiu kaptis kaj tenis lin najlita al la volutoj de fera barilo.

    Supre staris la luno, brila kaj serena; veturiloj kaj piedirantoj malmultis; paseroj pepis dormeme sub la tegmenta elstaraĵo — dum momento la sceno povus esti korto de kampara preĝejo. Kaj la himno, kiun ludis la orgenisto, cementis Sapulon al la fera barilo, ĉar iam li bone konis ĝin, en la epoko kiam lia vivo inkluzivis aferojn kiel patrinoj, rozoj, ambicioj, amikoj, senmakulaj pensoj kaj kolumoj.

    La impresiĝema animstato de Sapulo kune kun la influo de la malnova preĝejo kaŭzis rapidan kaj mirindan ŝanĝiĝon en lia spirito. Kun subita hororo li vidis la abismon en kiun li falis, la sendignajn tagojn, malindajn dezirojn, vanajn esperojn, ruinajn kapablojn kaj pitajn motivojn, el kiuj konsistis lia ekzistado.

    Kaj post momento lia koro tremante respondis al lia nova humoro. Tuja kaj forta impulso puŝis lin lukti kontraŭ sia senespera sorto. Li eltiros sin el la marĉo, li refoje faros el si viron, li venkos la malbonon kiu ekposedis lin. Restas tempo; ankoraŭ li estas relative juna; li revivigos siajn iamajn senpaciencajn ambiciojn kaj plenumos ilin sen ŝanceliĝi. Tiuj solenaj sed dolĉaj orgenaj tonoj kaŭzis revolucion en li. Morgaŭ li iros en la tumultan urbocentron por trovi laboron. Iu felimportisto iam proponis al li postenon de kondukisto. Morgaŭ li trovos lin kaj petos pri la posteno. Li estos iu en la mondo. Li estos…

    Sapulo sentis manon metatan sur lian brakon. Li rapide rigardis malantaŭen en larĝan vizaĝon de policisto.

    “Kion vi faras ĉi tie?” demandis la policano.

    “Nenion”, diris Sapulo.

    “Do venu kun mi”, ordonis la policisto.

    “Tri monatojn sur la Insulo”, diris la juĝisto de la Polica Tribunalo en la sekva mateno.

    Tradukis el la angla Sten Johansson

    Pro ĉi tiu traduko Sten Johansson fariĝis laŭreato de Liro-2001.

    Notoj

    Blackwell's Island. Insulo kun malliberejo en East River, Novjorko.

    Madison Square. Parko en Novjorko.

    Manhatana koktelo. Koktelo el viskio, vermuto, ev. amaraĵo, ornamita per ĉerizo.

    Pita. Malgrandaĉa, mizera (NPIV, EDK).

    Platbeka anaso (Anas platyrhynchos). Ofta specio de sovaĝa anaso (ORE, EDK).

    Setli. Ekloĝi en nova loko (NPIV, EDK).

    Splenda. Pompe brila, bele kaj lukse impresanta (NPIV, EDK).

    Tago de Danko. Oficiala Usona festotago, la kvara ĵaŭdo de novembro.


    Referencoj

    EDK. Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, 1999.

    ORE. Ornitologia Rondo esperantlingva: Komunlingva nomaro de eŭropaj birdoj, 1971.

    NPIV. Nova Plena Ilustrita Vortaro, 2002.


    Nordio: de mitoj al realo

    En la flughaveno de Tel-Avivo en Israelo la sekurec-kontrolo estas ekstrema, tion rimarkis ĉiuj, kiuj partoprenis la Universalan Kongreson antaŭ du jaroj. La oficistoj pri sekureco devas kompreneble esti bone informitaj pri sia fako, do iom mirigis min, kio ĉe mi vokis ilian suspekton.

    “Vi havas finnlandan pasporton, loĝas en Svedio sed flugos al Danio, kial do?” — ili demandis al mi.

    Poste oni flankenprenis min kaj aparte zorge kontrolis la enhavon de mia valizo.

    Mi komprenas, ke la instrukcio postulas apartan kontrolon de homoj, kiuj estas ligitaj al pluraj landoj, ĉar supozeble tiel ofte estas pri teroristoj kaj krimuloj, sed por mi estis preskaŭ ridinde, ke la kontrolisto konsideris Svedion, Finnlandon kaj Danion tute apartaj landoj. Mi kiel nordiano loĝanta en Svedio povus tre rapide ricevi svedian pasporton, se mi tion dezirus, sed apenaŭ estas iu ajn kialo ŝanĝi la pasporton. Kaj ĉiuj en la suda parto de Svedio scias, ke la plej oportuna vojo flugi eksterlanden estas uzi la flughavenon en Kopenhago, la ĉefurbo de Danio — la distanco al Stokholmo estas multoble pli longa. Ke formale estas ŝtata limo inter Danio kaj Svedio havas absolute nenian signifon.

    Simile okazis al mi en la flughaveno de Sankt-Peterburgo. La fraŭlino kiu kontrolis mian bileton kaj pasporton ŝajne ne estis ege sperta, kaj ŝi devis demandi al sia kolegino, ĉu vere mi rajtas flugi al Danio, ne havante danan vizon en mia finna pasporto. La penso, ke mi bezonus vizon por Danio estis por mi stranga, ĉar en Nordio ni rajtas ne nur veturi sed ankaŭ loĝi kaj labori en iu ajn el niaj landoj sen pasportoj, vizoj aŭ iuj ajn specialaj permesoj jam de preskaŭ duona jarcento.

    Sed ne ĉiam estis tiel. Iam Svedio kaj Danio estis regionaj grandpotencoj kaj grandaj malamikoj, kiuj dum jarcentoj kun varia sukceso batalis pri la superrego en la nuna Nordio kaj ankaŭ en proksimaj regionoj kiel en Baltio kaj norda Germanio.

    Nordio kiel ia unuo kun ĝenerale konceptataj komunaj trajtoj kaj klara limo kontraŭ la malnordia ekstero komencis estiĝi nur en la frua 19a jarcento, samepoke kun la unuiĝo de Germanio kaj Italio.

    Oni povus supozi, ke temis pri ia eĥo de la nova ideo de naciismo kaj nacia ŝtato, ideo, kiu travagis centran Eŭropon en tiu tempo. Fine de la 14a jarcento estis ja formita la Unio de Kalmar, persona unuiĝo de Svedio kaj Danio, kiuj tiutempe ankaŭ regis Norvegion kaj Finnlandon, sub la dana reĝino. La potenculoj en Svedio tamen tre rapide disfaligis la union, kiam ĝi ne plu ŝajnis al ili favora.

    La malnovaj ideoj pri unu granda regno sub sveda (aŭ dana) rego estis tamen retrovitaj, kaj la naciromantikaj ideoj pri komuna Nordio trovis fekundan kampon komence de la 19a jarcento, kiam ambaŭ iamaj grandpotencoj malfortiĝis.

    Gravan signifon en tiu epoko de naciismo havis kompreneble ankaŭ la lingva komuneco. Ja la sveda, dana kaj norvega lingvoj estas interkompreneblaj en eble simila grado kiel la pola, ukraina kaj belorusa, kaj en la komenco de la 19-a jarcento estis eĉ klopodoj krei komunan skriblingvon por svedoj, danoj kaj norvegoj. Sed la lingvo reflektas la sociajn kaj politikajn realaĵojn, sekve tia ideo estis morte naskita. Male, en Norvegio, kie oni longe parolis norvegajn dialektojn sed skribis dane, en tiu tempo de naciismo oni kreis ne unu, sed du norvegajn skriblingvojn.

    La nova, kultura nordismo akcentis (kaj kreis) la komunajn diversajn komunajn trajtojn de la nordiaj popoloj. La vorto “nordisk” (“nordia”) ekhavis sian nunan pozitivan eĥon, kiu pensigas pri ia komuna pratempo kaj profunda, mita komuneco de la nordaj popoloj. La grandaj enciklopedioj eldonitaj en Svedio kaj Danio en tiu tempo ambaŭ havas la vorton “Nordisk” en la nomo, kaj la pompega historia muzeo en Stokholmo estis nomita ne “Sveda muzeo”, sed “Nordiska museet”, la nordia muzeo. Eĉ la sveda nacia himno ne mencias Svedion, sed nur Nordion.

    Tiamaniere la kreantoj de la novaj nordaj mitoj ĉerpis el la historio tion, kio taŭgis por la kultura komuneco — la vikingojn, la praajn nordiajn diojn kaj komunan pranordian lingvon. Paralele kun la estiĝo de la mita komuneco tamen komencis formiĝi ankaŭ io pli konkreta. Ĝuste tra la nordiaj renkontiĝoj de edukistoj disvastiĝis la ideo de la dano Grundtvig pri popolaj altlernejoj. Estis establita komuna mon-unuo en 1872, estis kunlaboro pri novaj leĝoj, kaj estis kelkaj amasaj nordiaj foiroj de industrio, terkulturado kaj arto.

    Tamen la konkreta nordia kunlaboro neniam estis ia alternativo al la naciaj ŝtatoj. Male, la naciaj ŝtatoj estis la grundo sur kiu staris la komuna nordieco, kiun ĉiu lando kaj popolo difinis en sia propra maniero, kaj la estiĝo kaj fortiĝo de la naciaj ŝtatoj estis kvazaŭ kondiĉo por la profundiĝo de praktika nordia kunlaboro, anstataŭ nura mita komuneco.

    Nur kiam ĉiuj ĉefaj nordiaj landoj estis bone establitaj sendependaj ŝtatoj, kaj rekonataj kiel tiaj unuj de la aliaj, Nordio povis ekhavi ian signifon kiel aparta unuo. Tia situacio estiĝis nur post la dua mondmilito.

    La ĉefaj mejloŝtonoj en la formaliĝo estis la kreo de la Nordia konsilio 1952 kaj la komuna nordia labormerkato kaj pasport-unio en 1954. La labormerkato kaj pasport-unio iĝis la vera fundamento de la nuna nordio, regiono, kie de preskaŭ kvindek jaroj ĉiuj nordianoj rajtas sen pasporto kaj sen ia ajn aparta permeso vojaĝi, loĝi kaj labori kie ajn.

    Ĉiuj postaj provoj pri grandskala formala ŝtata kunlaboro fiaskis. Ne realiĝis la nordia ekonomia unio fine de la 1960aj jaroj, ĉar Finnlando ne decidiĝis aliĝi. Fiaskis la plano pri komuna televid-satelito, anstataŭe oni en tipe nordia maniero solvis la efektivajn bezonojn pragmate, donante al svedlingvanoj en suda Finnlando kaj finnlingvanoj en la stokholma regiono la eblecon spekti televidajn programojn el la najbaraj landoj.

    Nuntempe, kiam Eŭropo, aŭ almenaŭ parto de Eŭropo, unuiĝas, oni ofte diras, ke la nordia kunlaboro perdas sian signifon, sed tio ne estas tute vera. Eble la formala nordia kunlaboro havas malpli da signifo ol ĝi havis antaŭ kelkaj jardekoj, en la premo de la du tiamaj grandaj blokoj, sed la nordia komuneco, la komuna identeco kaj la komune kreitaj mitoj pri komuna kaj glora pasinteco vivos ankoraŭ longe.

    Kalle Kniivilä


    Kroatina duopo

    Vesna Parun. La Bluoj: Elektitaj poemoj. En la kroata kaj Esperanto / Tradukis el la kroata Lucija Borčić. — Zagreb: Internacia Kultura Servo, 1999. — 142 pĝ. — (Kolekto IKS; vol. 2).

    Višnja Stahuljak. Krepuskoj: Elektitaj poemoj / Tradukis el la kroata Zora Heide. — Zagreb: Internacia Kultura Servo, 2001. — 126 pĝ. — (Kolekto IKS; vol. 4).

    Antaŭ ol ekpoeti la poetoj kreas sian memon.

    Ĵus kreita, ĝi trakreskas la denaskan, influante ne nur la vivadon tag-tagan, sed ankaŭ la sorton. Se en prozo travivaĵo naskas verkon, ĉu versimilan, ĉu ne, en poetado oni vivadas ion jam verkitan.

    Ni tamen ne rimludu per la vortoj poeto kaj profeto. Serĉu neniom da mistero en la realiĝintaj antaŭdiroj de multaj poetoj. Simple la vorto dirita estas potenca, ĝi ekestis antaŭ travivaĵoj, eĉ pli: antaŭ materia vivo mem, ĉar per la Vorto estis kreita la mondo. Se profetoj profetas spirite, poetoj faras tion vole kaj intence, elde la malantaŭo de sia memo, portata jen maske, jen kiel ŝildo. La ŝildoj de mezepokaj kavaliroj ne estis nur protektiloj. La suraj insignoj prirakontis la gloron de la posedanto kaj liaj antaŭuloj.

    Forigu la maskon, traboru la ŝildon, kaj jen nenio restas sube, poeto estas kreaĵo nevivipova sen la legendo teksita pri si mem.

    Iel kaj ial kroata poetino Vesna Parun estas malfeliĉa. Ŝia poemaro La Bluoj enhavas mallongan vivpriskribon, verkitan supozeble de l' aŭtorino mem. Evidentas, ke la sorto ne ŝparis maldolĉaĵojn, tamen ili ŝin ne inspiris, sed kvazaŭ okazadis plenume al la profetaĵoj pri si mem diritaj. Ni ne traboru la ŝildon… Ni legu nur la finajn liniojn de kelkaj poemoj:

    “La vivo, la torĉo ruĝa, malaperas en la foron”. (Haveno)

    “Amaras esti homo, dum tranĉil' la homon kunfratas”. (Patrino Homa)

    “Ĉe la pordo fermita la bovinoj muĝos pli triste”. (La Fervojo el la Infanaĝaj Montetoj).

    Kaj jen finfine la konfeso:
    Kaj la poemoj estas la samaj kiel ni,
    peziĝintaj kaj tristaj.

    (Pri Ĉio Kulpas Infanaĝoj Niaj)

    La naturo ĉiam enestas en la poemoj de Vesna Parun. Ne la poetino kunkantas la pluvon, ventegon kaj la susuron de l' arbofolioj, sed ili obeas al ŝi kaj iĝas eretoj de ŝia memo:
     
    Vi diris: estu arbo.
    Kaj arbo mi estis.

    Vi diris:
    estu timema.

    Kaj ne kuraĝis mi
    ekvibri foliare.

    Vi diris: estu fidela.
    Kaj mi atendis.

    Poste vi eksilentis.
    Sed la arbo ankoraŭ ekzistas.

    Kaj ĝi ne kuraĝas
    ekvibri foliare.

    (Arbo)

    Samserie aperis la poemaro Krepuskoj de Višnja Stahuljak. Ne konante la riverbedon kaj fludirektojn de la nuntempa kroata poezio, ni evitu malmaturajn, tro tujajn impresojn pri la verkadsimileco inter ambaŭ poetinoj. En la poemoj de Višnja Stahuljak aperas tute alia aganto: la hejma lando kaj ties sorto.

    Nenio malfacilas pli ol ami sian landon kante. La maro (aŭ rivero), la montoj (aŭ ebenaĵoj) belas ĉie. Ili belis eĉ plie antaŭ cent jaroj. Ankaŭ tiam vivis poetoj. Kantu do sen rediri jam diriton.

    Aliflanke, nenio facilas pli ol malami militon. Ĉiu malamas malpacon, malsanon, malbonon… Tial tro modas nuntempe sonorilbatoj: Ho, homoj, demetu l' armilaron, ne plu militu!

    Estas tre malfacile porti la pacon ene de sia memo, tra la milito bolanta ĉirkaŭe.

    Prilaz, Dubrovnik, Osijek, Split — tiujn ĉi urbonomojn la milito fume skribadis sur la grizo de gazetaj paĝoj.

    Prilaz, Dubrovnik, Osijek, Split — tiujn ĉi urbonomojn Višnja Stahuljak tute malgazete kaj negrize igas titoloj de siaj poemoj.

    Kaj ili eksonas mirinde pace. La militoj ne teksas historion, male: ili ĝin traŝiras, truigas.

    Jen io vidita per la okuloj de la poetino:

    La katedralo

    Ni polviĝas
    dum al aero
    transformiĝas
    la katedralo.
    Ĝi ŝvebas cirkle de la tera aŭro.
    Pro ĝia kadukiĝo
    tremetas nia rigardo.

    Višnja Stahuljak ne priskribas ion bildosimilan, la mondo ŝin ĉirkaŭanta moviĝas senĉese, tial en ŝia lingvo abundas movoverboj.

    Ambaŭ poemaroj estis verkitaj kroate; la unuan esperantigis Lucija Borčić kaj la duan Zora Heide. La Bluoj de Vesna Parun estas eldonita dulingve, kun l' originalo maldekstrapaĝe. La komparo estus interesa okupo por iu ajn scipovanta slave: ĉu unu lingvon, ĉu kelkajn, sed eĉ senkomprene oni povas perokule enoreligi al si la melodion de la kroata originalo.

    Ni ne forgesu mencii l' eldonkvaliton kaj ion ne malpli gravan ol ĝi: la senriproĉe arĝentan brilon de la lingvo.

    Yenovk Lazian


    Gazetoj

    Literatura Foiro. 2002. №198

    La protokoloj pri la Forumo de Paktintaj Establoj kaj pri la Senato de la Esperanta Civito aperis en la 198 LF. Kompletigas la temon pri la historio de Esperanto-komunumo la recenzo de Giorgio Silfer pri la esearo UEA en la periodo 1970–1980.

    Paul Valéry, en traduko de Jean-Luc Tortel, enkondukas la kajeron per La dormantino. Du poemetoj de Fra Gaeta, ĉapitro el la nova, dua volumo de La fotoalbumo de Trevor Steele kaj la parabola rakonto Quies Mendax de Constantin Dominte malkovras novaĵojn el la atelieroj de niaj originalaj verkistoj.

    En LF-198 komenciĝas la studo de Dimitar Haĝiev Efiko de la leĝo de la ekonomio en esperanto. En la lingvistikaj rubrikoj gastas André Cherpillod kaj Johan Hammond Rosbach. Milena Makaveeva prezentas la kompaktan diskon Bela Revo de Anjo Amika. Radosław Nowakowski disponigis sian eseon Tapiŝo el la kolekto titolita Nekompleta teorio de l' arto.

    HeKo


    Abontarifoj 2003 por Ruslando

    La Ondo de Esperanto. 11 numeroj. 20 pĝ. Literatura suplemento jarfine. 220 rubloj.

    Esperanto. Organo de UEA, 11 numeroj. 24 pĝ. 15 eŭroj.

    Heroldo de Esperanto. Internacia gazeto. 17 numeroj. 4 pĝ. A3. 30 eŭroj (Nur 15 eŭroj ĝis 15 dec 2002)

    Juna Amiko. Revuo por lernejanoj kaj komencantoj. 4 numeroj. 32 pĝ. 6 eŭroj (Nur 4 eŭroj ĝis 31 dec 2002).

    Kontakto. Revuo por junularo. 6 numeroj. 16 pĝ. 9 eŭroj.

    La jaro. Praktika poŝkalendareto de Monato. 160 pĝ. 5 eŭroj.

    Literatura Foiro. Kultura revuo. 6 numeroj. 56 pĝ. 28 eŭroj (Nur 14 eŭroj ĝis 15 dec 2002).

    Litova Stelo. Organo de LEA. 6 numeroj. 32 pĝ. 7 eŭroj.

    Monato. Internacia magazino. 12 numeroj. 32 pĝ. 20 eŭroj (Nur 17.50 eŭroj ĝis 1 dec 2002)

    Ni povas peri abonon por aliaj gazetoj, sed la listigitaj gazetoj proponas favoran tarifon por Ruslando. Atentu, ke ĉe kelkaj gazetoj la rabato validas ĝis difinita dato.

    Konvertu la eŭran abonprezon al la ruslandaj rubloj laŭ la oficiala kurzo, kaj aldonu 2% por kovri la diferencon inter la oficiala kaj banka vendokurzoj.

    La kotizojn pagu al Галина Романовна Горецкая (236039, Калининград, а.я. 1248). Moskvanoj povas pagi al Оксана Юрьевна Костоусова: Telefono: 7587212.

    HaGo


    Pola Esperantisto reaperos

    Laŭ peto de Pola Esperanto-Asocio, kun ĉi tiu kajero ni dissendas (krom al pollandaj abonantoj) informilon pri Pola Esperantisto kaj deziras sukcesojn al ĝi!

    La Ondo jubileos!

    La februara kajero de La Ondo estos centa en la nuna serio. Okaze de la jubileo ni akceptas gratulojn, artikolojn, fotojn, donacojn kaj novajn ideojn por plibonigi la revuon. La Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad (13–15 dec 2002) estos oportuna okazo por tio. Bonvenon!

    Ricevitaj gazetoj

    Antaŭen. 2002/28;
    Brazila Esperantisto. 2002/318,319;
    Esperanto. 2002/9;
    Esperanto en Azio. 2002/3;
    Fonto. 2002/7,8;
    Juna Amiko. 2002/101;
    Heroldo de Esperanto. 2002/12;
    KAE-Informilo. 2002/39;
    Konkordo. 2002/50;
    La Brita Esperantisto. 2002/953;
    La Esperantista Laboristo. 2002/263;
    La Espero. 2002/2,3;
    La Hirundo. 2002/31;
    La Movado. 2002/619;
    La Ondo de Esperanto. 2002/10;
    Le Monde de l'Espéranto. 2002/535;
    Literatura Foiro. 2002/198;
    Monato. 2002/9;
    Norvega Esperantisto. 2002/4;
    SAT-Amikaro. 2002/971;
    Sennaciulo. 2002/9;
    Spiritisma Esperanto-Informilo. 2002/118,119;
    Starto. 2002/2;
    Trefo. 2002/7;
    Wydarzenia. 2002/4,5,6-7,8,9. 

    Mozaiko

    Venis 24 solvoj de la julia krucvortenigmo. Neglektante kelkajn eraretojn (tri solvintoj anstataŭ “sentimentala” skribis “sentema”) 21 respondojn ni taksis ĝustaj. Ilin sendis: Les Burridge, D.B.Kershaw, Alwyn Kind, Nial Makiligin, Mary Najbaro, Vilĉjo Walker (ĉiuj Britio), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Llibert Puig (Hispanio), Antanas Grincevičius (Litovio), Hanna Skalska (Pollando), Viktor Alikin, Valentina Artemova, Svetlana Konjaŝova, Segrej Manzurov, Sergej Paĥomov, Valentin Puŝkarjov, Oleg Sevruk (ĉiuj Ruslando), Eric Castell kaj Tore Johansson (Svedio), Pavel Moĵaev kaj Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

    La libropremion lote gajnis Hanna Skalska. Ni gratulas ŝin!

    La solvo: Horizontale: sentimentala, pelerin', laca, zumi, kaliko, aperi, pum', faktor', etik', ien, termin', orient', ostro. Vertikale: kaprico, ebena, lamenti, tremi, kapitan', maizo, nu, magazeno, tulip', tomat', lacerto, rento.


    Ni memorigas, ke la plej aktiva mozaikano de la jaro estos premiita. Ĝis nun la plej aktivaj estas: Malcolm Jones kaj Vilcjo Walker (Britio), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Antanas Grincevičius (Litovio), Hanna Skalska (Pollando).

    Ĝis nun venis 128 solvoj de ĉi-jaraj enigmoj, kiujn sendis 60 esperantistoj el 18 landoj. 34 solvoj venis el Ruslando (sendis 16 solvintoj), 33 el Britio (16), 11 el Pollando (4), 8 el Germanio (2), 8 el Finnlando (2), 8 el Litovio (2), 7 el Svedio (2), 5 el Francio (5), 5 el Ukrainio (2) ktp


    Hej, muziko, sonu!

    Krucvortenigmo
    El la literoj de la sube proponitaj vortoj kompilu nomojn de dek muzikiloj. Poste en la markita vertikalo legu muzikistan profesion. Sendu ĝin kiel solvon de la tasko.

    1. mato + mat'; 2. klan' + reto; 3. rombo + ton'; 4. konto + brasa; 5. trupo + met'; 6. larik' + noo; 7. dio + korano; 8. sofo + nasko; 9. fato + go'; 10. manik' + buŝ' + horo

    Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin

    Solvu la enigmon kaj sendu la respondojn poŝte (RU-622049 Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., ab. ja. 71, Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 jan 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion. Bonŝancon!



    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)
    K (LOdE-81)
    L (LOdE-82)
    L (LOdE-84)
    M (LOdE-86)
    M (LOdE-87)
    N (LOdE-88)
    N (LOdE-89)
    O (LOdE-90)
    P (LOdE-91)
    P (LOdE-92)
    R (LOdE-93)
    S (LOdE-94) S (LOdE-96)

    Ŝ T

    Ŝanĝiĝas politikaj sistemoj, sed homoj ĉiam restas la samaj.

    Ŝi elstaris nur kuŝanta.

    Ŝi komprenis ĉiujn vortojn de la prelego, kompreninte nenion.

    Ŝi pensis pri vera amo, ankaŭ li sed ne tiom longdistance.

    Ŝi pensis, ke ŝi eniras historion, fakte enirante nur lian liton.

    Ŝi tramigris kvardek litojn serĉante konstantan partneron.

    Ŝiaj kruroj gvidis lin al la celo.

    Taĉmentoj da tradukistoj vivtenas la familiojn nur dank' al ĝenerala nekono de Esperanto.

    Tio estas nia altlernejo — deketaĝa.

    Tiu ĉi politikisto estas vere neaĉetebla; oni aĉetis lin antaŭ unu horo.


    Foje okazis

    Kial Usono ne plaĉas?

    Bildo de Gennadij Shlepchenko
    Oficvojaĝante en Usono, ruslanda kemiisto Dmitrij Mendelejev (1834–1907) hazarde renkontis en Filadelfio grupon da rusaj laboristoj, kiuj venis tien por munti pavilonojn kaj standojn de Ruslanda ekspozicio.

    Konversaciante kun ili, Mendelejev miris, ke Usono malbone impresis ilin. En Usono ĉio ne plaĉis al la laboristoj. Ĉio ŝajnis por ili stulta kaj tumulta, multe malpli bona kompare kun la kutimoj kaj tradicioj de Ruslando.

    — Sed konsentu, ke ĉi tie estas io bona, — Mendelejev penis konvinki ilin. — Vidu, ke ebriuloj preskaŭ forestas.

    — Jes, ebriuloj forestas, ĉar ĉi tie ankaŭ vodko estas malbona: oni povas kiom ajn trinki ĝin, sed ĝi ne ebriigas, — respondis la laboristoj.

    Adaptis kaj ilustris Gennadij Ŝlepĉenko


    Nekrologoj

    Plenuminte sian 94an jaron, serene kaj trankvile forpasis en vilao apud Sabloneto

    Eugenia Bonalume (1908–2002)

    vidvino de esperantisto, patrino de civitano Giorgio Silfer. Ŝi subtenis finance la Kooperativon de Literatura Foiro kaj Kulturan Centron Esperantistan.


    La 6an de oktobro en Shengyang forpasis

    Yang Yide (1918–2002)

    iama vic-prezidanto de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (Ĉinio), ano de la redakcia komitato de Verda Stelo.


    La 9an de oktobro 2002 en Lodzo forpasis

    Helena Bolanowska (1933–2002)

    kiu tre aktive agadis en Lodza esperanta movado. En sepdekaj jaroj ŝi gvidis multe da Esperanto-kursoj kaj estis prezidantino de Lodza filio de PEA.

    La Ondo funebras kaj kondolencas. 

    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk
                Esperanto-Asocio de Britio, Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DG
    Rete: eab@esperanto-gb.org

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
    Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
    Rete: gddewar@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
    Rete: sezonoj@gazinter.net

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2002. № 11 (97)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 566033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2003:
        — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 220 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 1000 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1500 rubloj)
        — Duona paĝo: 60 EUR (900 rubloj)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (525 rubloj)
        — Okona paĝo: 20 EUR (300 rubloj)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 7 rubloj 50 kopekoj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2002.
    Subtitolo