Libroj de Sezonoj kaj de Ruslanda Esperantisto

Harrison. La stratoj de AskalonoTRADUKA BELETRO

El la angla lingvo

Harry Harryson. La stratoj de Aŝkelono (1994)
Tradukis William Auld
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1,5 eŭroj

Popularega, preskaŭ “kulta” scienc-fikcia novelo La stratoj de Aŝkelono de nia eminenta samideano Harry Harrison nun estas legebla ankaŭ en Esperanto per la modela traduko de William Auld.

Recenzo de Valentin Melnikov

Rato-1Harry Harrison. Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (1996)
Tradukis Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Rob Helm, Konrad Hinsen, Pierre Jelenc, Jorge Llambías, Kevin Schoedel, Mark Weddell
224 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 10 eŭroj

La unua el la ciklo de scienc-fikciaj romanoj pri Jimĉjo diGriz — Rustimuna Ŝtalrato, kies aventuroj okazas en la planedoj Paradizeto kaj Spukavatem. La divers-landa okpersona traduka teamo kunlaboris per la komputila reto. La intrigo komenciĝas jam en la unua ĉapitro kaj tenas la atenton de la leganto ĝis la fino. Esperanto rolas en la romano kiel “la galaksia lingvo, la simpla dua lingvo, kiun ĉiu lernas frue kaj parolas kvazaŭ indiĝeno”. Post la elĉerpiĝo de la unua eldono la tuta romano estas legebla en nia retpaĝaro.

Recenzo de Wolfgang Kirschstein

JurgenJames Branch Cabell. Jurgen (2001)
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 10
240 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 18 eŭroj

Usona verkisto James Branch Cabell (1879–1958) publikigis pli ol kvindek romanojn, el kiuj plimultaj estas fantaziecaj. Lia oka libro estis Jurgen (1919), kiu pasas en imagita lando Poictesme.

La heroo, Jurgen, estas kvardekjara lombardisto, iama poeto, kiu regajnas sian perditan junecon, retenante tamen la saĝon kaj sperton de sia matura aĝo. Serĉante sian forsorĉitan edzinon, Jurgen travojaĝas konatajn fantaziajn kaj legendajn teritoriojn, inkluzive de la kristanaj infero kaj paradizo, prosperante ĉe belaj virinoj (ekzemple, Helena de Trojo) kaj ĉiam plialtiĝante range, ĝis fine li renkontas la ĉiel-potencan Koŝĉej (kiu “faris ĉiujn aferojn tiaj, kiaj ili estas”) kaj petas, kun interesaj sekvoj, redonon de la edzino.

La unua ĉapitro
Recenzo de Paul Gubbins

Lewis Carroll. Alico en Mirlando (1999, 2a eld. 2004)
Tradukis Donald Broadribb
Serio Mondliteraturo. Volumo 8
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 7 eŭroj

Alico en Mirlando de Lewis Carroll (pseŭdonimo de Charles Lutwidge Dodgson) estas libro, kiun legis milionoj da homoj en dekoj da lingvoj. Dank' al la traduko de Donald Broadribb, ĝi estas legebla ankaŭ en Esperanto.

Sezonoj aperigis la unuan fabelon pri Alico en la populara libroserio Mondliteraturo, elsarkinte la erarojn de la amatora eldono (Aŭstralio, 1996). La libro havas plenkoloran kovrilon kaj plurajn ilustraĵojn de John Tenniel interne. Sufiĉas legi la unuan ĉapitron por senti la forton de la fantaziemo de Carroll.

Recenzo de Andrej Peĉonkin

Lewis Carroll. Trans la spegulo kaj kion Alico trovis tie (2001)
Tradukis Donald Broadribb
Serio Mondliteraturo. Volumo 11
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 9 eŭroj

La Esperanta traduko de Alico en Mirlando, eldonita en aŭgusto 1999, estis elĉerpita dum 15 monatoj. En junio 2001 Sezonoj eldonis la duan libron de Carroll pri Alico — Trans la Spegulo kaj kion Alico trovis tie. En ĉi tiu libro Alico trafas en la Spegulmondon, kie oni vivas laŭ strangaj reguloj (ankaŭ laŭ la reguloj de la ŝak-ludo) kaj fine iĝas Reĝino.

Same kiel la unuan libron pri Alico ĝin tradukis Donald Broadribb. La libro havas belan plenkoloran kovrilon de Maŝa Baĵenova kaj ilustraĵojn de John Tenniel interne.

La eldono de Trans la Spegulo markis etan jubileon; ĝi estas la 75a libro, kuneldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

La komenco de la libro

Holmso

Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso (2013)
Tradukis István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams
Serio Mondliteraturo; Volumo 18
248 paĝoj. Bindita. Prezo: 20 eŭroj

Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉi tiu klasikiĝinta novelaro de Arthur Conan Doyle dum pli ol unu jarcento ne aperis en Esperanto. Fine, Sezonoj realigis la ideon de William Auld (la tradukinto de La ĉashundo de la Baskerviloj) kaj eldonis la aventurojn de Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono, pri kies esperantigo kompetente laboris okpersona internacia tradukteamo.

Detala libroprezento

La Ruĝhara Ligo (Tradukis Russ Williams)

Arthur Conan Doyle. La Ĉashundo de la Baskerviloj (1998, 2a eld. 2010)
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 6
176 paĝoj. Bindita. Prezo: 9 eŭroj

Kvankam Edgar Allan Poe estas la iniciatoro de la ĝenro detektiva, por la D-ŝatantoj pli aŭtoritata estas kavaliro Arthur Conan Doyle — la kreinto de Ŝerloko Holmso kaj doktoro Vatsono, kies realeco estas tiom kredinda, ke ĝis nun al Bakerstrato en Londono venas el plej diversaj mond-anguloj petoj esplori komplikajn kazojn. William Auld tradukis kaj Sezonoj eldonis eble la plej faman holmsaĵon — la romanon La Ĉashundo de la Baskerviloj. Laŭ la eldonisto, kiu fraz-al-fraze komparis la anglan, rusajn kaj Esperantan tekstojn, la traduko de Majstro Auld estas multe pli fidela ol, ekzemple, la eldonitaj tradukoj ruslingvaj.
La unua eldono estis vendita dum kelkaj jaroj, kaj Sezonoj en 2010 faris la duan eldonon.

La komenco de la romano estas legebla en nia retejo.
Recenzo de Wolfgang Kirschstein (la unua eldono)
Recenzo de Edmund Grimley Evans (la dua eldono)

James Leslie Mitchell. Spartako (1993)
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 1
224 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 12 eŭroj

James Leslie Mitchell, pli bone konata sub la pseŭdonimo Lewis Grassik Gibbon, estas rekonata kiel la plej talenta skota prozverkisto de la 20a jarcento. Malgraŭ mallonga vivo li estis multprodukta aŭtoro. Liaj libroj inkluzivas priskribon de la skota urba kaj vilaĝa vivo, scienc-fikcion, arkeologion kaj historion. La romano Spartako rakontas pri la plej vaste konata sklav-ribelo en Roma Imperio, kiun gvidis gladiatoro Spartako.

ĉapitro Neĝo en Regio
Recenzo el Monato

Edgar Allan Poe. La falo de la domo Usher (2002)
Tradukis Edmund Grimley Evans
Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, jaro 2002
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj

Poe estas hodiaŭ agnoskata kiel unu el la plej gravaj usonaj verkistoj. Lia rakonto La falo de la Domo Usher estas unu el liaj plej famaj, kaj laŭ iuj estas kandidato por la plej bona rakonto en la angla lingvo. Plej supraĵe ĝi estas gotika hororo, kun perfekta etoso de malnova domo kun heraldikaj trofeoj klaketantaj dum oni preterpaŝas sur la ebona planko kaj malhelaj drapiraĵoj, kiuj susuras dum la ŝtormo, en la nokto, kiam la vive enterigita homo eskapas el la tombo kaj venas supren por venĝi… Ne surprize, ke oni faris el la rakonto plurajn filmojn (kiuj tamen malmulte rilatas al la originala rakonto).

La tuta rakonto estas legebla en nia retejo.

Tolkien. La Kunulato de l' RingoJohn Ronald Reuel Tolkien. La kunularo de l' Ringo (1995, korektita represo 1997, 2a eld. 2007)
La unua parto de “La Mastro de l' Ringoj”
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 3
464 paĝoj. Bindita. Prezo: 30 eŭroj
Tri volumoj kune: 75 eŭroj

BBC informis, ke laŭ lastatempe enketo pri 100 plej gravaj verkoj de la 20a jarcento, la unuan lokon gajnis, per trione pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto, la trivoluma verko de John Ronald Reuel Tolkien La Mastro de l' Ringoj. La romano legeblas en Esperanto per la eminenta traduko de William Auld. La unua volumo de la verkego, La Kunularo de l' Ringo, estis elĉerpita jam unu jaron post la eldono, kaj tial Sezonoj reeldonis ĝin en 1997.
La tuta LMdlR estis redaktita kaj reeldonita en 2007 en bela grafika aranĝo de Vladimiras Beresniovas.
Legu pli pri la projekto Tolkien en Esperanto.

Tolkien. La du turegojJohn Ronald Reuel Tolkien. La du turegoj (1996, 2a eld. 2007)
La dua parto de “La Mastro de l' Ringoj”
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 4
368 paĝoj. Bindita. Prezo: 27 eŭroj
Tri volumoj kune: 75 eŭroj

La dua parto de La Mastro de l' Ringoj nomiĝas La du turegoj, ĉar la enhavataj okazaĵoj estas dominataj de Ortanko, la citadelo de magiisto Sarumano, kaj la fortikaĵo de Minaso Morgul, kiu gardas la sekretan enirejon al Mordoro. La libro rakontas pri la faroj kaj danĝeroj de la anoj de la disrompita Kunularo de l' Ringo ĝis alveno de la Granda Mallumo.
La tuta LMdlR estis redaktita kaj reeldonita en 2007 en bela grafika aranĝo de Vladimiras Beresniovas.
Legu pli pri la projekto Tolkien en Esperanto.

Tolkien. La reveno de la ReĝoJohn Ronald Reuel Tolkien. La reveno de la Reĝo (1997, 2a eld. 2007)
La tria (lasta) parto de “La Mastro de l' Ringoj”
Tradukis William Auld
Serio Mondliteraturo. Volumo 5
328 paĝoj. Bindita. Prezo: 24 eŭroj
Tri volumoj kune: 75 eŭroj

La reveno de la Reĝo estas la tria parto de La Mastro de l' Ringoj. Ĝi rakontas pri la kontrastaj strategioj de Gandalfo kaj Saŭrono, pri la lasta defendo kontraŭ la Ombro, pri la fino de la misio de la Ringoportanto, kaj pri la reveno de la Reĝo. La lastaj paĝoj priskribas la eventojn en la Provinco kaj la forveturon de la blanka ŝipo el la Griza Haveno.
La tuta LMdlR estis redaktita kaj reeldonita en 2007 en bela grafika aranĝo de Vladimiras Beresniovas.
Legu pli pri la projekto Tolkien en Esperanto.

La HobitoJohn Ronald Reuel Tolkien. La hobito (2000, 2a eld. 2005, Represo 2013)
Tradukis William Auld (poemoj) kaj Christopher Gledhill
Serio Mondliteraturo. Volumo 9
224 paĝoj. Bindita. Prezo: 18 eŭroj

La projekton de Sezonoj “Tolkien en Esperanto” kronas la eldono de La Hobito — unu el la plej konataj mirfabeloj en la mondo. La mirfabelo rakontas pri la aventuroj de hobito Bilbo Baginzo, dek du gnomoj kaj magiisto Gandalfo. William Auld, la tradukinto de la trivoluma La Mastro de l' Ringoj, tradukis la poemojn de La hobito, kaj Christopher Gledhill tradukis la ĉefan parton.

La kvina ĉapitro
Recenzo de Paul Gubbins


El la hispana lingvo

Borges. La sekreta mirakloJorge Luis Borges. La sekreta miraklo: Prozo kaj poezio (2008)
Kompilis István Ertl
Tradukis el la hispana Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey; Antaŭparolo de Jorge Camacho
Notoj de István Ertl, Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 16
200 paĝoj. Bindita. Prezo: 18 eŭroj

Transkontinenta argentinano, klarvida blindulo, Jorge Luis Borges (1899–1986) kreskis en la lastaj jardekoj al tutmonda staturo de literatura jarcent-estro. Faktoj kaj fikcioj, filologio kaj fantazio kunkreis ĉe li rakontojn punte fajnajn sed fortikajn kiel naturŝtonoj, kiuj ofte impresas per ia evidento pra-mitologia.
Ĝuste ĉar la verkaro de Borges jam fariĝis aksioma ekirpunkto por generacioj da verkistoj kaj alikampaj artistoj, urĝis havi volumon de la Borgesa prozo kaj poezio ankaŭ en Esperanto. Tion prizorgis dek unu diverslandaj tradukintoj. Eĉ nia lingvo ne proponas elirejon el la Biblioteko de Babelo. Eble ankaŭ La sekreta miraklo enviciĝos sur la bretoj de tiu senfina libraro, esence ne pli deĉifrebla ol ĝiaj samsortanoj. La certeco ke ĉio jam estas skribita nin nuligas aŭ nin igas vantaj.
Legu pli (enhavtabelo, antaŭparolo, novelo Emma Zunz)

Recenzo de Mao Zifu

Wenceslao Fernández-Flórez. La malica komizo (1993)
Tradukis Fernando de Diego
Serio Mondliteraturo. Volumo 2
168 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 7,5 eŭroj

De kiam Literatura Mondo eldonis en 1934 Tri homoj en boato de Jerome K. Jerome en Esperanta traduko de Badash, ne aperis en nia pure humura literaturo verko pli distra kaj pli pensige amuza ol La Malica Komizo de la hispana aŭtoro W. Fernández-Flórez, tradukita de Fernando de Diego en Esperanton. Antonio Valèn diris pri ĉi traduko jenon: “Ĉiu frazo en la libro konsistigas senpagan lecionon pri la arto traduki. Kiel kutime, la prozo de F. de Diego estas insulte simpla, kaj riĉa je bildoj kaj ravaj parol-turnoj, se citi laŭ vortoj de Joxemari Sarasua… Mi ne scias, ĉu la traduko superas la originalon, sed la stilo pli elegantas kaj la ritmo pli fluas en Esperanto ol en la hispana. Se vi ŝatas humuron, ne senspritajn pajacaĵojn, La malica Komizo estas via nepra elekto.”

La oka ĉapitro
Recenzo de Viktor Sapoĵnikov


El la franca lingvo

Maigret Simenon, Georges. Maigret hezitas (1999)
Tradukis Daniel Luez
Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 7
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 7 eŭroj

En 1929 per la romano “Petro la Latvo” debutis komisaro Maigret [Megre]. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis multajn romanojn pri Maigret.

Komisaro Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel usonaj kaj anglaj amatoraj detektivoj (Holmes, Poirot, Dupin k.a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq — protagonisto de policaj romanoj de Emile Gaboriau.

Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura sciaro, nenia “superhomo” aŭ karierulo. Sed li solvas misterajn kazojn dank' al la vivosperto kaj kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĉar Maigret foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi ordinaran homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li raran tipon de policisto kapabla kunsenti kun simpla civitano kaj protekti tiun kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.

Finfine dank' al kunlaboro de Daniel Luez kaj eldonejo “Sezonoj”, komisaro Maigret aperis en Esperanto per eldono de la romano Maigret hezitas.

Recenzo de Wolfgang Kirschstein

Simenon. Maigret kaj la maljuna damo Georges Simenon. Maigret kaj la maljuna damo (2002)
Tradukis Daniel Luez
Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 12
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 12 eŭroj

En la dua romano pri Maigret, eldonita de Sezonoj, la komisaro forlasas Parizon kaj veturas al provinco por esplori strangan morton de juna servistino Roza pro veneno, kiu estis probable destinita por la maljuna vidvino Valentena Besson. En la etoso de banurba feriado, Maigret en sia kutima stilo, sukcesas solvi la enigmon, kiu montriĝis pli komplika ol leganto eble kredas komence de la libro.

Recenzo de Wolfgang Kirschstein

Simenon. Amiko el la junagho de Maigret Georges Simenon. Amiko el la junaĝo de Maigret (2004)
Tradukis Daniel Luez
Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 13
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 12 eŭroj

Dum tridek kvin jaroj komisaro Maigret renkontis neniun el siaj liceaj kunlernantoj, kaj jen okazis ke en lian oficejon venis Leono Florentin, eksa kunlernanto, kiu nun prezentas sin kiel antikvaĵiston. Florentin venis ne por babili, sed por doni informojn pri murdo de Jozinjo Papet; li timas ke oni akuzos lin pri la murdo, ĉar ne mankas motivoj por tia akuzo. Sed pri la murdo eble kulpas aliaj viroj, kies amdonantino Jozinjo estis laŭ fiksita semajnoplano. La enigma intrigo, la etoso de Parizo, la leĝera dialoga lingvaĵo rekomendas ĉi tiun verkon de Simenon.

Recenzo de Wolfgang Kirschstein

Simenon. La flava hundo Georges Simenon. La flava hundo (2007)
Tradukis Daniel Luez
Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 14
120 paĝoj. Bindita. Prezo: 12 eŭroj

La flava hundo estas unu el la plej fruaj romanoj pri Maigret. Ĝi estis eldonita en 1931, kaj jam sekvajare ĝia filmoversio kun Abel Tarride en la rolo de Maigret, estis spektebla sur ekranoj de kinejoj (aliaj filmaj versioj diverslingvaj aperis poste). La eventoj disvolviĝas en Concarneau, kie ĝis nun funkcias la restoracio Admiralo (L'Amiral).
La libro estas presita en Kaŭno (Litovio). La kovrilon faris Larisa Jakovleva.
En nia retejo estas legeblaj la Antaŭparolo (de Aleksander Korĵenkov) kaj la unua ĉapitro.

Recenzo de Wolfgang Kirschstein

Simenon. Maigret eraras Georges Simenon. Maigret eraras (2009)
Tradukis Daniel Luez
Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 17
128 paĝoj. Bindita. Prezo: 12 eŭroj

La titolo Maigret eraras (France: Maigret se trompe, 1953) diras, ke la komisaro havas komplikan problemon, kiu povas erarigi lin. Li serĉas la murdinton de la juna virino Louise Filon, iama putino, kiu lastatempe loĝis en apartamento en prestiĝa kvartalo en Parizo, kiun ŝia amanto, saksofonisto Peĉjo, ne kapablus pagi. Kaj nur en la antaŭlasta paĝo Maigret kaj la legantoj ekscias, kiu murdis la junulinon. Ĝi estas la kvina romano pri la komisaro Maigret en Esperanto.
La libro estas presita en Kaŭno (Litovio). La kovrilon faris Larisa Jakovleva.

Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov
La unua ĉapitro
Recenzo de Wolfgang Kirschstein

Jules Verne. Chirkau la mondo dum okdek tagojJules Verne. Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj (2008)
Tradukis Jean-Luc Tortel
Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov
Serio Mondliteraturo. Volumo 15
208 paĝoj. Bindita. Prezo: 20 eŭroj

Laŭ informoj de Unesko, Jules Verne (1828–1905) okupas la trian lokon en la tradukindekso post Walt Disney kaj Agatha Christie, kaj antaŭ Ŝekspiro kaj Lenino, kaj do li estas la plej tradukata neanglalingva aŭtoro kun 4162 tradukoj eldonitaj en ĉ. 150 lingvoj.
Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj jam dum 135 jaroj restas unu el liaj plej legataj romanoj. Oni eldonas kaj reeldonas ĝin, aperas filmoj (la lasta en 2004 kun Jackie Chan kaj Arnold Schwarzenegger, por kiu ĝi estis la lasta filmo antaŭ la gubernatoriĝo en Kalifornio), movbildoj, radiospektakloj, komiksoj. Bedaŭrinde, inter dekoj da ĝiaj lingvaj versioj ĝis nun mankis Esperanto.
La traduko de Jean-Luc Tortel ŝtopas ĉi tiun breĉon kaj ebligas al la esperantista legantaro rektan aliron al la romano, en kies itinero, estas, interalie, kvar urboj gastigintaj la Universalan Kongreson de Esperanto (Londono, Parizo, Jokohamo, San-Francisko).
Legu pli (enhavtabelo, antaŭparolo, pri la tradukinto, la 33a ĉapitro)

Recenzo de Wolfgang Kirschstein


Konsilisto Krespel: KovriloEl la germana lingvo

Ernst Theodor Amadeus Hofmann. Konsilisto Krespel (2001)
Tradukis Wolfgang Kirschstein
Serio Germana literaturo. Volumo 1
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj

Johann Bernhard Crespel (tiu formo estas la historie korekta) vivis de 1747 ĝis 1813. Goethe konis lin (“stranga homo kun multe da talentoj kaj granda erudicio”) kaj Clemens von Brentano pludonis klaĉojn de la patrino de Goethe, kiujn E.T.A. Hoffmann transformis modele al rakonto pri la multfacetaj kontraŭdiroj inter la vivo kaj arto. Konsilisto Krespel (Rath Krespel en la germana) aperis en Serapiona frataro — kolekto de pli frue aperintaj noveloj de Hoffmann.

Ĉi tiu libreto estas eldonita en la naskiĝurbo de Hoffmann je la jaro de lia 225a naskiĝdatreveno kiel la unua volumo en la serio Germana literaturo.

La tuta novelo estas legebla en nia retpaĝaro.

La legisto

Bernhard Schlink. La legisto (2013)
Tradukis Jean-Luc Tortel
Serio Mondliteraturo; Volumo 19
120 paĝoj. Bindita. Prezo: 12 eŭroj

Milionoj da venditaj ekzempleroj en kvardeko da lingvoj, prestiĝaj libropremioj, la unua loko en la usona literatura furorlisto (unuafoje por germana literaturo) kaj la samtitola filmo (2008), kies ĉefaktorino Kate Winslet estis Oskar-premiita (2009) pro la rolo de Hanna, atestas la sukceson de La legisto de Bernhard Schlink. Ĝi senprecedence rapide estis enmetita en la studprogramojn de la germanaj gimnazioj.

La subita amo de 15-jara adoleskulo el profesora familio kaj 36-jara virino same subite ĉesis, kiam ŝi senaverte forlasis la urbon. Post ok jaroj li, jam studento de la lasta studjaro de jura fakultato, revidis ŝin en proceso inter eksaj voktinoj de porvirina koncentrejo. Sed ĉi tiu ne estas la sola mistero, kiun frontis la protagonisto de La legisto.

«La legisto de Bernhard Schlink estas mallonga, morale komplika, erotike ŝargita romano, studanta la influon de la kulposento al la germana generacio, naskiĝinta post Holokaŭsto». (Newsweek)

Detala libroprezento


LIVER-KONDIĈOJ

Mendu la librojn ĉe via kutima libro-servo aŭ rekte ĉe la eldonejo Sezonoj. Atentu la favorajn rabatojn por la libro-servoj. Post la ricevo de la menditaj libroj pagu la fakturon al UEA-konto “avko-u”. La prezoj ne enhavas sendokostojn.

La eldonejo proponas rabatojn por samtitolaj libroj:

  • 4–10 ekzempleroj 33%
  • 11–20 ekzempleroj 40%
  • Pli ol 20 ekzempleroj 50%
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Telefono: (4012) 656033
Retadreso: sezonoj@yahoo.com
UEA-konto: avko-u

Komenco