Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2004. № 11 (121)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Foto de Andrej Budnik)


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

CIVILIZO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ

EŬROPA BULTENO


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

La lukto de klikoj en la aŭtuna Ruslando igas soni dolorplenajn kriojn:

— La libero pereas! Putin mortigas la demokration!

Probable, tamen, la intonacio estas iom tro akuta por nia kazo. Ĉu, kiel en 1993, la prezidento intencas bombardi la parlamenton? Aŭ li, eble, ĵetis en karceron popolajn elektitojn, simbolon de nacia volo?

— Tute ne. Oni nur arestis du aŭ tri naftajn magnatojn, nur proponis du aŭ tri reformojn en la politika meĥanismo de la lando. Cetere tiu “nur” estas relativa. Kiel diris konata publicisto: se oni povas tiel facile malliberigi tiom riĉan personon, ni ĉiuj estas minacitaj. Naiva subkonscio sin montras en samnaiva tezo: se riĉulo ne kapablas aĉeti la liberon, ĝi finiĝas por ĉiuj. Sklava psiĥologio, sklava moralo. Sed kion reale signifas la reformaj iniciatoj de Putin? Unue, li proponas ne plu ĝeneral-elekti la regionestrojn, due — elekti la parlamentanojn pure laŭ la partiaj listoj. Ambaŭ mezuroj estas en la tradicio de la eŭropa demokratio. Ambaŭ celas kontraŭ lokaj “monaj sakoj”, kiuj nun tute kontrolas la regionojn. La unua mezuro plifortigas la efemeran povon de la regionaj deputitaj asembleoj, kiuj ja rajtas malsankcii la personon, proponitan de la prezidento. La dua mezuro havas ŝancon por neriĉaj organizaĵoj, ne kapablaj verŝi milionojn en la reklamkonkuron de apartaj kandidatoj.

Antaŭ 11 jaroj certaj grupoj puŝis timeman Jelcinon masakri la parlamenton, antaŭ 5 jaroj la samaj grupoj trovis Putin'on por ke li garantiu ilian plu- kaj pli-prosperon. Nun ili sin konsumas en protestaj krioj. Ilia bona anĝelo, ilia ĉena hundo subite kvazaŭ freneziĝis, ĝi mordis la manon de la mastro. Gratulon, sinjoroj! Vi do ekhavis valoran sperton en la pena arto de dresado. En tiu ĉi lando, kiel ĉie, la riĉo naskas perforton. Sed en tiu ĉi lando, kiel nenie, la perforto naskas riĉon. Kaj per tiu formulo ĉio estas dirita.

La ĉena hundo ne manifestis valorojn del altruismo, la ploroj de bedaŭro memorigas hundajn jelpojn.

Tamen ni ne supertaksu la prezidentan reformismon. Je la 11a jaro de la nova ordo la disputo, kio dekoru la tombon de la demokratio, ĉu stelo, ĉu kruco (ĉu, laŭ la postmodernista modo, samtempe ambaŭ), tiu disputo estas ĉefe estetika. Pli interesa prezentiĝas la tereno ekster la funebrejo. Ties pejzaĝon ĉiam pli kaj pli dominpezas la imago de ĉena hundo. De cerbero naskita el la sino de la komuna volo de la amaraj ploristoj sur la tombo de la demokratio.

Dum mia lerninfaneco mi tre rare vidis cerberojn. Kaj en la studentaj jaroj mi kun kolegoj eĉ foje-dufoje vizitis la urban kremlon por spekti tieajn gardistojn, kiuj, cetere, ne estis facile troveblaj. Nun cerbero staras ĉe la pordo de ĉiu lernejo, kaj nek lernanto, nek parenco povas transpaŝi ĝian sojlon sen speciala paskarto. Meĥanismoj de observo pendas super ĉiu angulo, inkluzive en intimlokoj. La koljungo, laŭ cerbera fasono, iĝas bondezirata aldono al la kravato. Aŭ, pli modvorte, ĝi estas respondo al la defioj kaj minacoj de la epoko?

— Ni savos vin, sed por tio permesu meti sur vin koljungon.

Alen Kris

La kovrilpaĝa kaliningradanino apenaŭ pensas pri “defioj kaj minacoj de la epoko” aŭ pri iuj aktivulinoj, kiuj deklaris iun redaktoron “persono non grata” en iu movado, kiun ŝi ne konas. Ŝi simple vivas. Sen niaj problemoj. (Fotis Andrej Budnik)


Kalle Kniivila kun la diplomo de FEM (Fotis Ove Jonsson)“Persona non grata” klarigas

Kalle Kniivilä, la redaktoro de la sendependa ret-bulteno Libera Folio (http://www.liberafolio.org), estis deklarita “persona non grata” de la nova organizaĵo FEM. Lige kun tio ni petis lin respondi al kelkaj demandoj.

LOdE: Kion signifas via nova titolo?

Kalle Kniivilä: Por mi ĝi signifas rekonon de la ĵurnalisma laboro de Libera Folio, kaj mi tre fieras pro tiu rekono. Tamen, kion ĝi signifas por la tiel nomataj establoj de la Civito mi efektive ne scias, kaj mi dubas ĉu ili mem scias. Eble mi ne rajtos manĝi en la manĝejo de la Esperanto-domo en Lesjöfors, ĉar tiu manĝejo ial estas Civita establo, kvankam la Esperanto-domo cetere estas tute normala… Nu, kaj supozeble ekde nun estas strikte malpermesite al ĉiuj civitanoj de Esperantio legi Liberan Folion.

LOdE: Kio estas tiu FEM, kaj kial ĝi decidis ekskomuniki vin?

Kalle Kniivilä: Feminisma Esperanta Movado estas nova organizaĵo kiu estis fondita aŭguste en La Chaux-de-Fonds en Svisio. Ĝi aliĝis al la Civito tuj en la fonda kunsido. Evidente la artikolo de Libera Folio pri la okazaĵoj ĉirkaŭ la fondo de FEM ne plaĉis al la gvidantoj de tiu organizaĵo. Laŭ ili Libera Folio raportis “skandalisme” kaj “mensoge”.

LOdE: Tamen, ĉu do Libera Folio estas skandala gazeto? Ja pli frue similajn asertojn oni aŭdis de la Estraro de UEA.

Kalle Kniivilä: Mi ne opinias tion, sed ĉiu legu mem kaj decidu poste. Mi estas profesia ĵurnalisto de multaj jaroj kaj mi laboras kiel raportisto ĉe unu el la ĉefaj matenaj ĵurnaloj de Svedio, Sydsvenskan. Redaktante Liberan Folion mi klopodas apliki la samajn ĵurnalismajn principojn kiel en mia kutima laboro: kontroli faktojn, sinteni kritike al nekonfirmitaj asertoj, kaj prezenti la informojn en frapa kaj interesa formo.

Ĝuste jen mi tamen vidas la ĉefan problemon. La tradicio de sendependa ĵurnalismo ne estas forta en Esperantujo, kaj kritikon multaj esperantistoj malfacile eltenas. Laŭ la totalisma tradicio, kiun ekssovetianoj certe facile rekonas, oni preferus silentigi kritikantojn, kaj se tio ne eblas, do almenaŭ ŝtopi al si la orelojn kaj ne respondi al malplaĉaj demandoj.

LOdE: Sed kial nur kritiki? Oni devas ja fari ion konstruan.

Kalle Kniivilä: Ĝuste bone argumentita kritiko estas konstrua, ne la ĉiamaj ditiramboj al la Interna Ideo kaj al la sukcesoj kaj sukcesetoj de la Lingvo de Paco kaj Amikeco. Eĉ la mezepoka inkvizicio donis la vorton al la advokato de la diablo. Sed ne nur pri kritika analizo de la movadaj ĉiutagaĵoj okupiĝas Libera Folio. Male, ni volus eĉ ampleksigi nian kulturan temaron, aperigi pli da recenzoj, pli vaste rakonti pri diversaj facetoj de Esperantujo. Sed por tio ni bezonas pli da kunlaborantoj, kaj tial ni nun serĉas apartan kulturan redaktoron.

LOdE: Tamen vi flankeniris de la temo. Ĉu ne la deklaro de FEM pruvas, ke Libera Folio ne okupiĝas pri serioza ĵurnalismo?

Kalle Kniivilä: Male. Akra, bona ĵurnalismo ĉiam vekas reagojn. Kaj estas tre grave ke ekzistas bultenoj kiuj ne estas dependaj de tiu aŭ alia organizaĵo. Tiaj estis siatempe Heroldo kaj poste Eventoj. Nun la torĉon portas La Ondo, kaj espereble iugrade Libera Folio.

LOdE: FEM laŭdifine reprezentas la feminismajn esperantist(in)ojn. Ĉu ekzistas feminisma aktivado ekster FEM?

Kalle Kniivilä: Tio estas la difino de FEM. Efektive FEM kompreneble ne reprezentas la feminismajn esperantistojn, sed la grupon ĉirkaŭ Giorgio Silfer. Estus bedaŭrinde, se tiu grupo sukcesus havigi al si la privilegion difini la virinan perspektivon en Esperantujo, sed mi certas ke la plimulto de la feministoj en Esperantujo ne falos en tiun kaptilon.

LOdE: La deklaro de FEM evidente ne sufiĉis, ĉar ankaŭ post tio HeKo amplekse revenis al la temo. Pri kio temas?

Kalle Kniivilä: La nova komuniko de la Civito estas tre interesa miksaĵo de personaj atakoj, konscia misinformado kaj detalaj ordonoj al subuloj pri tio, kiel sinteni al mi. Indas studi ĝin, por kompreni kiel la Civito kaj aliaj totalismaj organizaĵoj kaj ŝtatoj funkcias. Evidente mi tre malutilis al la gvidantoj de tiu koterio, ĉar ili tiom koleras. Sed se ili klopodas ŝajnigi min suspektinda persono ekzemple rakontante, ke mi laboris en Moskvo kiel korespondanto de “la oficiala organo de la komunista partio de Finnlando”, ili povintus ja almenaŭ fari al si la penon kontroli, ĉu tiu komunisma partio entute ekzistis en la jaroj 1991–92, kiam mi efektive estis la Moskva korespondanto de finna maldekstra gazeto.


Kalle Kniivilä “persona non grata” ĉe feministoj

La Komitato de Feminisma Esperanta Movado, kunsidanta en Bazelo la 2an de oktobro 2004,

leginte la diversajn tekstojn pri FEM sub la responso de s-ro Kalle Kniivilä, redaktoro de Libera Folio;

rimarkinte ke jam en junio 2004 s-ro Kniivilä kontaktis gec-anojn Kaiser kun la celo ne informadi pri feminismo, sed kalumnii aliajn personojn kaj organizojn, kaj tial gec-anoj Kaiser fine rifuzis la aperigon de intervjuo;

konstatinte ke s-ro Kniivilä neniam aperigis efektivan intervjuon al iu ajn pri FEM, sed nur mistorde plukis ie kaj tie frazojn;

emfazinte ke s-ro Kniivilä neniam kontaktis rekte por intervjuo aŭ klarigo la prezidantinon de FEM;

denuncinte la arogantecon laŭ kiu s-ro Kniivilä rilatis kun FEM, interalie atribuante al HeKo (kiu estas distribuanto de gazetaraj komunikoj) la responson pri gazetara komuniko kiu venis el la prezidantino de FEM (lia titolo “HeKo draŝas Kalle Kniivilä” devus esti “FEM draŝas Kalle Kniivilä”);

DEKLARAS s-ron Kalle Kniivilä “persona non grata” ĉe la Feminisma Esperanta Movado,

informonte ĉiun establon aliĝintan al la Pakto por la Esperanta Civito pri la supra deklaro.

(unuanime aprobis kaj subskribis: Marie-France Conde Rey, Alga Guernieri, Anna Laszay) 


En la Kongreso de la Popoloj

La Esperanta popolo estis reprezentata de delegacio de la Esperanta Civito, gvidata de sen. Marie-France Conde Rey, ĉe la Konsulta Asembleo de la Kongreso de la Popoloj, okazinta en Alzaco 2–3 okt 2004. La celo de la Asembleo, kreita antaŭ duona jaro, estas interrilatigi la realaĵojn orientitajn al la mondialismo, diskuti kaj lanĉi komunajn projektojn, fortigi la bazon ĉirkaŭ la Kongreso de la Popoloj.

Dum la Asembleo, kiun partoprenis delegitoj el dek organismoj, estis aprobita la Ĉarto kaj estis elektitaj la gvidaj organoj. Pluraj esperanto-parolantoj eniris la prezidumon, interalie gec-anoj Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer (kiu rezignis pri la provizora sekretarieco).

La Civita delegacio proponis projekton de somera universitato por formadi kadrojn, unuavice por la Kongreso de la Popoloj, sed ĝenerale por ĉiuj neregistaraj organizoj geopolitike aktivaj. La somera universitato okazos en Ĉaŭdefono, danke al la servoj de KCE.

La somera universitato de la mondcivitanoj inspiriĝos grandparte al la modelo de la prelegaro en la kastelo de La Lambertie (kie la aktiveco ĉesis antaŭ kelkaj jaroj), kadre de la Instituto pri Mondialismaj Studoj (fondita de la Kongreso de la Popoloj). La kursoj okazos en tri lingvoj, kiel en La Lambertie: franca, esperanta, angla. La unua sesio estas planata por la fino de julio 2006.

HeKo


Ideologioj kaj Esperanto

7–9 okt en la Aŭstra Nacia Biblioteko en Hofburg (Vieno) okaze de 75-jariĝo de la Internacia Esperanto-Muzeo (nun: nur Esperanto-Muzeo) kaj 100-jariĝo de la naskiĝo de Lidia Zamenhof estis organizita simpozio Ideologioj kaj Esperanto. Partoprenis kvardeko da personoj.

Unue en la muzeo mem okazis malfermo de ekspozicio pri esperantistaj viktimoj pro ekstremaj ideologioj, kiaj naziismo kaj stalinismo. La ekspozicio estas ege impresa kun dokumentaro pri personoj kiuj viktimiĝis.

Mallongan malferman enkondukon faris Herbert Mayer, gvidanto de la muzeo.

Humphrey Tonkin prelegis pri ideologia batalo en la Esperanto-movado mem en la 1970aj jaroj inter la lapenistoj kaj la posteuloj de Lapenna. Tio estas la unua dokumento de homo, kiun Lapenna plej multe atakadis. Detlev Blanke prelegis pri Esperanto en GDR kaj la tiamaj kondiĉoj por Esperanto en la orienta bloko. Esence temis pri la negado de la ĝenerala konvinko, ke tiam la Esperanto-movadon gvidis rusoj kaj ke ili ĉiuj estis unuecaj. Wera Blanke parolis pri kontraŭglobalisma movado Alimondista movado kaj donis interesajn faktojn pri ties historio kaj rilatoj kun Esperanto.

La vendredan vesperon oni omaĝis al Lidia Zamenhof. Tri prelegantoj parolis pri ŝia vivo kaj agado, pri ŝia verkista laboro, esperanta kaj bahaa.

Sabate prelegis Claude Piron pri La tiel nomata fiasko de Esperanto. Li regalis nin per interesaj psikologiaj argumentadoj por Esperanto kaj klarigis iujn kaŭzojn por kontraŭesperantaj starpunktoj. Sekvis mia prelego Kio estas ideologio. Ideologio estas aro da ideoj, kiuj klopodas doni la respondon al la demando Kial vivi? Pro tio ĉiu grupo (eĉ la plej malgranda) havas iun neskribitan ideologion, dum la grandaj difinas ĝin kiel elementojn de lerneja eduko (nacia, religia). Ideologio fariĝas negativa, kiam grupo estas endanĝerigita (ĉu vere ĉu artefarite) kaj tiam ĝi difinas ankaŭ la malamikojn, kiujn oni devas detrui.

Heiner Eichner parolis pri rilato inter la movado kaj kelkaj grandaj internaciaj strukturoj: La dua Internacio, La Ligo de Nacioj, UN/UNESCO kaj EU. Vilmos Benczik parolis pri la nova difino de lingvo el vidpunkto de literaturaj teoriistoj. Ed Borsboom prezentis sian libron pri Andreo Cseh tre sprite, kvankam ofte temis pri gravegaj problemoj, kiujn Cseh havis pro la nazioj.

Zlatko Tišljar


Lernu! — dek mil uzantoj

Laŭ informo de Landa Agado, 7 okt 2004 registriĝis uzanto №10000 de la reta Esperanto-kursejo Lernu! La jubilea aliĝinto, 30-jara portugalo Luis Sancho, ricevos donace libron de UEA kaj TEJO kaj inform-materialojn de Esperanto@Interreto.

Krom ok diversnivelajn kaj diversmetodajn Esperanto-kursojn, Lernu! ofertas diversajn helpilojn por lernado de Esperanto kaj informiĝo pri ĝi, inkluzive virtualajn lecionojn, vortarojn, ekzercojn, ekzamenojn, son- kaj film-materialon, ekzemplojn de Esperanto-kulturo, ludojn, novaĵojn pri la movado, tujmesaĝilon kaj pli.

Lernu! estas unu el projektoj de Esperanto@Interreto, faka sekcio de TEJO, realigata dank' al subteno de ESF. Ĝi atingis la nunan nivelon post dujara laboro de kelkkapa teamo kaj grandega kontribuo de kelkdeko da tradukantoj, lingvo-helpantoj, kurskorektantoj, komentantoj kaj ideodonantoj.

Laŭ la plej freŝdata statistiko (20 okt) en Lernu! estas registritaj 10324 personoj. Ne ĉiuj prezentis kompletajn informojn, sed eble estas interesaj kelkaj statistikaĵoj.

Sian sekson indikis 8518 personoj. La viroj dominas ĉie en Esperantujo.

Viroj 5720 (67,15%)
Inoj 2798 (32,85%)

Sian aĝon indikis 7752 personoj. Pli ol duono estas junuloj sub 25 jaroj.

Malpli ol 15 jaroj 606
16–25 jaroj 3739
26–40 jaroj 1961
41–60 jaroj 1187
Pli ol 60 jaroj 259

Sian landon indikis 8323 uzantoj, kiuj loĝas en 165 diversaj landoj. Jen la unua landodeko:

Usono 1518
Brazilo 725
Pollando 515
Hispanio 484
Francio 410
Germanio 355
Ruslando 335
Kanado 290
Litovio 283
Britio 226

AlKo


Nova poŝtmarko pri Esperanto

La unuan de januaro 2005 aperos la oficiala aŭstria poŝtmarko Esperanto 3. Se vi volas tiun markon sur koverto, skribu vian poŝtan adreson al mi: Rudolfinergasse 8/12, 1190 Wien, Aŭstrio. Rete: esperanto@chello.at.

La dissendo okazos senkoste por vi.

Walter Klag


Ekskurso sur la mopedoj Tunturi Pappa

Aŭtunaj tagoj ĉe lagoj, mopedoj kaj sablaj vojoj

Aŭtunajn Tagojn de la Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) 18–19 sep gastigis Iisalmi, la plej malgranda urbo kie funkcias membroasocio de EAF, kun siaj 24 000 loĝantoj. Ĝi estas centro de la plej norda parto de provinco Savo. La regiono apartenas al la t.n. Lag-Finnlando, la meza kaj orienta parto de Finnlando, kiun karakterizas multaj lagoj dispecigitaj de interaj arbaraj montetfirstoj, kaj kies pejzaĝoj estas plej ofte prezentitaj ekzemploj pri tipa finna naturpejzaĝo.

La ĉefa okazejo de AT, banejo de Runni, ofertis bonan lokon por la 70-opa partoprenantaro. La banejo en Runni funkciis nun precize jarcenton, kaj la saniga akvo de la loko estis fama jam en la 18a jarcento.

Naciajn pejzaĝojn, konatajn de multaj famaj pentraĵoj, plej bone videbligis sur siaj flankoj monteto Väisälänmäki. Bedaŭrinde, kaŝiĝis tre interesaj pejzaĝoj, ĉar la ĉirkaŭo de la montopinto estis tre nebula.

En sabatvespera programo ni konatiĝis kun du finnaj tradiciaĵoj el diversaj temposkaloj: fumsaŭno kaj mopedo Tunturi Pappa. Fumsaŭno estas malnova tipo de saŭno, kie la fumo de la varmiganta lignofajro restas en la saŭno. Varmigado de fumsaŭno estas pli laborplena kaj zorgoplena tasko ol varmigado de pli moderna saŭno, sed banado en etoso de fumsaŭno estas aparte notinda sperto.

Tunturi Pappa estas mopedmodelo, kiu dum lastaj jardekoj iĝis esenca parto de finna trafikkulturo. Ĝia fabrikanto Tunturi estas finna fabrikejo pri mopedoj, bicikloj kaj sportaj ekipaĵoj. La modelnomo Pappa signifas avon. Dum longa tempo Pappa estis tre ĝenerala trafikilo, speciale en kamparo, formante firman kunligon kun la sablosurfacaj vojoj tipaj por finna kamparo, nun tamen jam iom post iom iĝanta malpli ofta.

Muzikadon prezentis du grupoj, Halavatun Papat el Savo (la nomo Halavatun Papat povas esti proksimume tradukita kiel “La Damnetendaj Avoj” en dialekto de Savo) kaj Asorti el Litovio. En manoj de Halavatun Papat mopedo montriĝis ankaŭ taŭga muzikilo. Muzikado de la litova grupo Asorti ofertis la malpli ekzotikan parton de la muzikprogramo.

Ĝuadon de Nord-Savo-aj vidindaĵoj daŭrigis la Postaŭtunaj tagoj. Eblis vidi ankaŭ aron da bovinoj, kiun posedas nia gastiginto Onni Kauppinen. Ĝojigis la vere internacia etoso, ĉar la Postaŭtunajn tagojn partoprenis litova kaj slovaka familioj, pro kio duono de la partoprenantoj estis eksterlandanoj.

Speciala programero estis vizito en salika bieno. La salikkultivisto Kimmo Hakala kaj lia edzino Hillevi prezentis plurajn salikspeciojn kaj diversajn objektojn, kiujn ili fabrikas el saliko.

La loka gazeto de Iisalmi bone notis la Aŭtunajn Tagojn, vizitante surloke sabate por intervjui kelkajn funkciulojn de EAF kaj publikigante la artikolon dimanĉe.

Mikko Mäkitalo


Renkontiĝo de handikapuloj

24–29 aŭg 2004 okazis en Konstrua mezlernejo en Rybitví ĉe la ĉeĥa urbo Pardubice Internacia renkontiĝo de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj kun la Esperanto-Klubo Doktoro Schulhof en Pardubice. En la programo estis jarkonferenco de AEH kun kelkaj posttagmezaj ekskursoj. Okazis kadre de ĝi ankaŭ la XV-a Esperanto-tago, omaĝe al tri jubileoj: la klubo en Pardubice festis jam 95 jarojn de sia fondiĝo, 140-an naskiĝdatrevenon de sia fondinto d-ro Schulhof kaj samtempe oni rememoris lian 85-an mortodatrevenon.
Malfermo de la renkontigho
Partoprenis 65 esperantistoj el Ĉeĥio, Pollando, Germanio kaj Francio.

Okaze de la renkontiĝo la organizantoj preparis videofilmon pri la historio de la klubo kaj la duan eldonon de la broŝuro Vivo kaj verko de doktoro Schulhof. en Esperanto.

La partoprenintoj krom trarigardo de malnova parto de Pardubice vizitis skansenon Veselý Kopec, akvavalbaraĵon Seč, kastelon Častolovice, bierfabrikon en Pardubice, naskodomon de kuzoj Veverka (eltrovintoj de plugilo) kaj Regionan bibliotekon. Tie ili ĝuis muzikkompilaĵon en Esperanto sur la granda ekrano.

Sabate la partoprenintojn ravis recita kompilaĵo pri la vivo kaj verko de Schulhof, taksado de literatura konkurso pri Zamenhofaj proverboj, operarioj de M.Smyčka kaj surprizis persona vizito de reprezentanto de la urbestro. Posttagmezo estis dediĉita al promenado al juda tombejo al la tombo de Schulhof kaj al apuda krematorio, kie estas tombo de fondinto de AEH J.Vaněček. La adiaŭa vespero kun muziko kaj dancado kulminis per prezentado de germana ventrodancistino en ore ornamita hinda robo.

Jarmila Rýznarová
prezidantino de AEH 


Multfaceta festivalo pagita de EU

En la slovena urbo Maribor okazis inter 28 sep kaj 2 okt Lingva Festivalo, kiun organizis la Popoluniversitato de Maribor kaj financis Socrates Lingva.

Okazis prelegoj kaj kursetoj pri 24 eŭropaj lingvoj. Duono el la prelegantoj estis lingvaj fakuloj esperantistoj. La festivalo elvokis grandan reeĥon en amaskomunikiloj. Estis deko da televidaj elsendoj inter kiuj en kvar oni parolis ankaŭ pri Esperanto.

Kadre de la Festivalo okazis renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj kaj eldonistoj. Ĉeestis interalie Carmel Mallia el Malto, Baldur Ragnarson el Islando, Georgo Camacho el Hispanio, Jozefo Nagy el Rumanio, Petro Chrdle el Ĉeĥio kaj Zlatko Tišljar el Slovenio. Ili parolis pri sia verka kaj eldona agado. Estis interŝanĝitaj informoj kaj libroj. Oni aŭdis interesegajn spertojn de profesiaj tradukistoj en Bruselo: Angelos Tsirimokos kaj Georgo Camacho. Okazis diskuto pri rilato inter la klasika kaj elektronika libroeldonado.

En Maribor okazis pluraj kunvenoj de la estraro de EEU. Oni diskutis la estontecon de EEU en situacio sen profesiaj aktivuloj (ĉar Dafydd maldungiĝos post la Nova Jaro). Ankaŭ oni akceptis novan aktivadon rilate la proponon pri Eŭropa Himno en Esperanto. Baldaŭ venos propono al la landaj asocioj pri tio. Oni klopodos parton de la laboro de BKC transdoni al gejunuloj en Ruslando.

Zlatko Tišljar


Ago-Tago por Esperanto

Vieno (Aŭstrio). Ĝuste je la Ago-Tago okazis la unua Malfermita Pordo de la nova ŝtatprezidento de Aŭstrio, d-ro Heinz Fischer, en la Kortega Kastelo de Vieno, kie situas ankaŭ la Internacia Esperanto-Muzeo. Elisabeth Hlauschek kaj mi eluzis la okazon por transdoni al la prezidento ekzempleron de la revuo Esperanto (№7–8), en kiu troviĝas foto de li kun noto de Walter Klag. La prezidento dankis kaj spontane laŭtlegis la noton, kion aŭdis vizitantoj. La scenon filmis skipo de Aŭstra Radio Televido. (Leopold Patek)

Rio-de-Ĵaneiro (Brazilo). 2 okt en la urbocentro de Rio (Largo da Carioca) 15 gesamideanoj disdonis milojn da informprospektoj pri Esperanto. Sur apuda krado ni fiksis sloganrubandon: Lernu Esperanton kaj havu amikojn en la tuta mondo! Multaj preterpasantoj ne nur prenis prospekton, sed petis pliajn informojn. (Aloísio Sartorato)

Prilep (Makedonio). De 23 sep funkcias granda fotoekspozicio pri Esperanto kun pli ol 300 fotoj. 13-minuta programo pri Esperanto estis prezentita 30 sep en la nacia televido MTV-1. Pri Esperanto informis ankaŭ loka TV-stacio NTV Prilep kaj loka radiostacio Radio Holidej. Kiel daŭrigo, 4 okt komenciĝis senpaga kurso de Esperanto. (Viktor Galeski)

Kaliningrado (Ruslando). Ĉi jare la Ago-Tago estis pli modesta kompare kun la pasinta jaro, kiam helpe de Varsovia Vento okazis disdonado de informiloj en la ĉefa placo de la urbo, kaj kelkaj televidaj kaj radiaj programoj atentis Esperanton. Tamen du gazetaj publikaĵoj, ekspozicieto en la universitata biblioteko kaj cento da pendigitaj anoncoj sufiĉis por komenci novan elementan kurson en la Marista Kulturpalaco. Post enkonduka prelego Esperanton eklernis grupo da kaliningradaj gejunuloj. (HaGo)

Murmansk (Ruslando). La loka Esperanto-klubeto ago-tagis ĉe propra stando en la regiona scienca biblioteko. Ni disdonis informojn pri Esperanto kaj invitilojn al la kurso, respondis demandojn kaj montris gazetojn, lernolibrojn, vortarojn. Ni sukcesis aperigi la tutan paĝon pri Esperanto en la ĵurnalo Liubimij gorod Murmansk kaj anonceton pri la kurso en Veĉernij Murmansk. La anonco pri Esperanto-kurso sonis ankaŭ en radio. 2 okt en la biblioteko okazis prelego, kaj 9 okt okazis la unua leciono. Ni uzas la zagreb-metodan lernolibron. (Aleksas Masiukas)


Arkones jubileas

La 20a Arkones (Artaj Konfrontoj de Esperanto) okazis dum la unuaj tri oktobraj tagoj en Poznań (Pollando) kun pli ol 190 personoj el 16 landoj.

Tri novaj spektakloj, speciale preparitaj por la aranĝo, ornamis la Konfrontojn. Unue: prapremiera — avangarda prezentaĵo en plenumo de la aŭtoro Jarlo Martelmonto, Krzysztof Usakiewicz, Lu Wunsch Rolshoven kaj Zuzanna Kornicka-Stępniak. Due: Laodamia — laŭ la dramo de Stanisław Wyspiański esperantigita far Czesław Straburzyński — prezentita de Junulara Teatro Instigo el Gorzów Wielkopolski. Trie: Kontaktoj — laŭ tekstoj de poznana verkisto Łukasz Mikołajewski. La spektaklon prezentis teatra grupo Spontanea.

En la simpatia arkonesejo — lernejo Łejery — okazis fotoekspozicioj de Ilona Ejsmont kaj Andrzej Sochacki. La amasloĝejon plenŝtopis grupo de PEJ-anoj (ĉefe el Varsovia Vento), kiuj sub gvido de PEJ-prezidantino Irmina Szustak vigle diskutis organizajn aferojn de PEJ kaj IJK en Zakopane. La spektantoj ĝuis recitalojn de Zuzanna Kornicka-Stępniak (Koncerto dediĉe al Tadeo), Georgo Handzlik (Mi volas danki vin…) kaj Moliere Ngangu Nduantoni (Afrika muziko).

Post la ĵusa morto de Tadeo Chrobak — plurfoje rememorata dum la aranĝo — la gvidon de la primovada paneldiskutrondo transprenis Ireneusz Bobrzak kaj ĉiujn programerojn anoncis kaj gvidis Tobiasz Kaźmierski kaj Zuzanna Kornicka.

Okazis aŭtora vespero kun István Ertl, publika renkontiĝo de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA), diskutrondo de ŝatantoj de la Esperanta Poezio, trejngrupoj pri interpersona komunikado, prezentoj de videofilmoj. Dum la Miela Vespero amuzis nin junulara sakŝalma grupo Koźlary kaj modernstila dancgrupo United Project.

Walter Żelazny kaj Tomasz Chmielik prezentis projekton de la deklaro pri la okazintaĵoj en PEA en 1985-a jaro, kiun individue subskribis dekkelkaj personoj. Zbigniew Galor resumis la diskuton kaj postvivon de la Poznana Proklamo el 2003 jaro.

En la abunda seminaria programo prelegis: Augusto Casquero de la Cruz, Tomasz Chmielik, Aida Čižikatė, Witold Czerwiński, Roman Dobrzyński, István Ertl, Halina Gorecka, Ilona Koutny, Boĵidar Leonov, Lidia Ligęza, Walter Żelazny kaj pluraj aliaj.

Arkoneson okaze de la dudekfojiĝo vizitis direktoro de la Arta kaj Kultura Departemento de la Urbestraro por persone enmanigi gratulleterojn al la ĉef-organizantoj de Arkones: Paweł Janowczyk, Zbigniew Kornicki kaj Tobiasz Kaźmierski. Pri Arkones raportis lokaj televido, radio kaj gazetaro.

Paweł Janowczyk
Zbigniew Kornicki
Foto de Andrzej Sochacki
Arkones-20. Zuzanna Kornicka-Stępniak kantas omaĝe al Tadeo Chrobak. (Fotis Andrzej Sochacki)


La kvina semestro en UAM

Post la bazaj studoj pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado, planlingvistiko, esperantaj kulturo, gramatiko, literaturo kaj movadhistorio, la 3a jaro de Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznań, Pollando) estas ĉi-foje dediĉita al lingvopedagogio enkadre de la specialiĝo.

La aŭtuna sesio de la kvina semestro okazis inter 25 sep kaj 1 okt 2004 kun la kontribuo de István Ertl, kiu donis vastan bildon pri la nuntempa Esperanto-literaturo.

La gestudentoj povis konatiĝi kun la teorio de lingvoinstruado kaj praktike spertiĝi pri esperanta metodiko dank' al la dinamikaj lecionoj de la vojaĝanta metodikistino, d-rino Katalin Kovats kaj al la krakova metodikistino Maria Majerczak, estrino de la Pola ILEI-sekcio.

Ilona Koutny


Salou: en Rondo Familia

La 12a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazis 2–9 okt en Salou (Katalunio, Hispanio) kun cento da gesamideanoj, inkluzive de 49 eksterlandanoj. Sen elektado, financoj, membraro kaj aliaj kialoj de ĉiu kongreso, nia Semajno disvolviĝis en bona etoso, kiun oni povas nomi “Rondo Familia”.

Dimanĉe (3 okt) okazis la inaŭguro kun ĉeesto de la urbestro s-ro Esteve Ferran i Ribera. Post enkonduko fare de la subskribinto, salutis enlandaj kaj eksterlandaj gesamideanoj nome de siaj grupoj, asocioj aŭ de si mem. La urbestro paroladetis pri la rolo de turismo, kiu ebligas la interŝanĝon de kulturoj. “Al tiu homa interkonatiĝo mankas vera lingva komunikilo, kaj via laboro en tiu tereno estas vere laŭdinda”, — li diris.

Giancarlo Fighiera prelegas pri AdaPosttagmeze oni asignis la Premion “Ada Sikorska Fighiera”, kiun ricevis Augusto Casquero el Valencio pro la longa sindediĉa agado en la Esperanta movado enlande kaj eksterlande. Bedaŭrinde li troviĝis en Pollando kaj ne povis ĉeesti. Fine, Giancarlo Fighiera emocie parolis pri sia bedaŭrata edzino kaj ŝiaj streboj por Esperanto.

Okazis interesaj prelegoj: Manuel de Seabra (Literaturo en Esperanto aŭ per Esperanto kaj Esperanta aŭ per Esperanta Kulturo); Marc Cuffez (Flandrio kaj Belgio: malfacila lando); Kristoforo Fettes (Irlando — Historio kaj Pejzaĝoj); Antonio Marco Botella (La unuaj jaroj de Esperanto en Katalunio); Giordano Moya (Esperanto kaj Mondunuiĝo); Wolfgang Gunther (Ekologio kaj Esperanto);

En la debato Kio pri la nova Eŭropo? sonis multaj opinioj pri la Eŭropa Konstitucio. Plena konsento ne estis, escepte pri tio, ke neniu ĉeestanto voĉdonu se antaŭe li ne povas legi la Konstitucian tekston. Salvador Aragaj gvidis superan kurson, kiu estis ĉeestata de multaj “semajnuloj”. La turisma programo enhavis kvar ekskursojn.

Estis du interkonaj vesperoj, sabate kaj ĵaŭde, en kiuj abundis ĉampano Esperanto kaj aliaj frandaĵoj. Neforgesebla estis la merkreda vespero kun “cremat” kaj la fama ensemblo Montjuic kun siaj havanaj kanzonoj.

Nepre menciinda estis la aktorado de la trupeto el Montpeliero “ĜO-JO” vere amuzinta nin per siaj skeĉoj kvazaŭ ili estus profesiuloj. Nova trupeto sub la gvido de Sanz Rose el Parizo interpretis lastatage diversajn skeĉojn rilatajn al programeroj de la Semajno.

Luis Serrano Pérez


Londono: Forumo tre malgranda

Disvolviĝis en Londono la tria Eŭropa Socia Forumo en oktobro 2004. La Esperanta Civito ĉeestis per sen. Mayra Nuñez Hernández.

Kompare kun la antaŭaj, la nuna Forumo havis malgrandan (eĉ tre malgrandan, laŭ Florenco 2002) eĥon, kaj ankaŭ Esperantio ŝajnas malpli videbla.

La unua Forumo estis la plej granda sukceso, ĉu pro noveco, ĉu pro bonega organizo; sed precipe, kiel diras EU-parlamentano Agnoletto, “ĉar en Florenco kombiniĝis du protestoj: tiu kontraŭ la milito kaj tiu kontraŭ la novliberalismo: estis ĝenerala konscio ke la baldaŭa milito [en Irako] estis kondamnenda ne nur ĉar la militoj estas ĝenerale kondamnindaj, sed ĉar la milito estas la natura rezulto de la novliberalisma ondo. La klarvideco pri tiu plektiĝo iom perdiĝis lastatempe, kvazaŭ oni revenus al la ideo ke la du elementoj estas nur paralelaj, kaj ne konverĝaj”. Tio ŝajnas konstatebla ankaŭ ĉe la esperantistaro partoprenanta en la sociaj forumoj.

HeKo


Somera Universitato de EDE

EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) estas politika movado de civitanoj, kiuj celas efikan demokration, lingvan kaj kulturan diversecon kaj uzon de Esperanto en interpopolaj rilatoj. EDE ne peticias ĉe establitaj partioj, sed partoprenas en Eŭropaj balotoj por ke pli da homoj premu la registarojn per sia balota voĉo.

Fine de ĉi-jara aŭgusto okazis la unua renkonto de la membroj de EDE. Iuj venis por konatiĝi, aliaj por serioze labori. Kastelo Grezijono ja estas ideala loko kaj por diskuti kaj por feriadi. Tiu renkonto nomiĝis ankaŭ Somera Universitato de EDE, ĝi estis testo por pli granda Somera Universitato fine de aŭgusto 2005, eble en Strasburgo por situi apud aliaj landoj.

La renkonto komenciĝis jam ĵaŭde (26 aŭg), sed la plimulto alvenis nur vendrede vespere; de tiam ĝis dimanĉe posttagmeze partumis 30 membroj kaj pluraj partneroj kaj infanoj.

Bert Schumann


Kalman KalocsayOmaĝe al nia plej granda poeto

9 okt 2004 okazis Memortago de Kolomano Kalocsay en la hungara vilaĝo Felsopakony. Ĝin organizis Esperanto-klubo Brilanta Stelo. La festo okazis en la lernejo Otto Herman. kun ĉ. 60 partoprenantoj el pluraj landoj.

Ladislao Szeleczki, la prezidanto de la loka Esperanto-klubo, kaj Matusekne Eva, la vilaĝestrino, malfermis la solenaĵon, kiun riĉigis deklamoj kaj kantoj.

Pri Kolomano Kalocsay prelegis Stefano Meszaros, poste d-ro Ludoviko Molnar rakontis “veran fabelon” pri sia esperantistiĝo, konatiĝo kun Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy. Tagmeze Elinjo Lorentei malfermis la ekspozicion pri Kalocsay kaj Esperanto.

Oni gastigis la tutan ĉeestantaron per bongustega tagmanĝo, post kiu verkisto István Nemere renkontiĝis kun siaj legantoj. Li parolis treege interese pri la specialaj trajtoj de la esperantlingva verkado kaj pri la tutmonda lingva problemo. Nemere akcentis ankaŭ la kapabloevoluigan rolon de Esperanto. Lin sekvis prezento de aliaj esperantistoj.

Juliana Farkas


MKR-15: Kaverno, monto, vino kaj Esperanto!

23–26 sep en Pliskovica, en sud-okcidenta Slovenio, okazis la 15a MontKabana Renkontiĝo kun 26 partoprenantoj el 7 landoj.

La unua vespero pasis en trankvila babilado, kaj la vendreda mateno enaŭtigis nin por la veturado al kaverno Škocjanske Jame, parto de tutmonda natur-heredaĵo de Unesko. Post la kaverno kaj muzeo ni pro forta pluvo rezignis pri monto Vremščica (kvankam ĝia herbeja kresto logis nin), kaj post sandviĉa tagmanĝo revenis al la junulargastejo situanta en pasintjare renovigita tradicia vilaĝa domo.

MKR-15Sekvamatene ni veturis al Razdrto, de kie komenciĝis la grimpado de grupo A, dum la grupo B pluiris aŭte. Post unu horo kaj duono la A-grupanoj atingis montkabanon Vojkova Koča en Nanos kaj esperis montkabanan renkonton kun la grupo B. Sed post unuhora atendado ni tamen komprenis ke ili venis ĝis ĉi tie aŭte kaj jam ekiris al la pinto. Do, ni pluiris. Baldaŭ la ŝildoj montris ke ni trapasis duonon de la vojo, kaj apud la vojkruciĝo ni renkontiĝis kun B-grupanoj kiuj jam revenis de la pinto.

Sur la pinto vento blovegis kaj post kelkaj fotoj ni volis reiri, sed ankoraŭ mankis kvinopo… kiu baldaŭ alvenis post perdiĝo kaj retrovo de la vojo. La vojo reen estis pli rapida, ĉefe pro miaj instigoj. Sen halto ĉe la kabano, sed tamen ĝuante la rigardon de la kresto de Nanos al la valo kaj sunsubiro ni revenis al Razdrto.

Reveninte al la ejo iom malfrue ni haste vespermanĝis kaj tuj iris al la vingustumado. Du specoj da vino — blanka kaj ruĝa, kaj ankaŭ brando, trarigardo de la kelo kaj bona etoso…

Dimanĉe okazis la lasta ekskurso — urbeto Štanjel kun bela parko, restaĵoj de romia turo ĉe la pinto, interesa akvo-sistemo, mallarĝaj stratoj kaj malnovaj domoj.

Mea Bombardelli


TAMEN

7–10 okt en Tesliĉ, Banja Vruĉica, Respubliko Srpska (Bosnio kaj Hercogovino), okazis TAMEN — Tesliĉa Alvoko Moviĝi al Eŭropa Nacieco. La seminarion organizis Esperanto-Societo Tesliĉ kun subteno de IKV (nederlanda pacmovada organizaĵo) kaj EEU.
TAMEN
Ĉeestis 34 homoj el Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj Montenegro, Makedonio. Prelegantoj estis el Slovenio, Nederlando, Bosnio kaj Hercegovino. La prelegoj traktis la staton de ne-EU-landoj kaj ilian vojon al la Eŭropa Unio. Multe da demandoj stariĝis, homoj tre interese diskutis pri estonteco de siaj landoj en EU.

Konkludante la seminarion, oni konstatis ke TAMEN estis tre interesa, aparte por la homoj el Bosnio kaj Hercegovino, ĉar unuafoje ili kunvenis kaj priparolis ilian specialan staton. Partoprenantoj estis plejparte junuloj, kiuj la unuan fojon pripensis kelkajn demandojn pri EU, kaj tio estas tre utila flanko de TAMEN.

Multaj trovis interesa organizi sekvontan TAMEN, sed la ideo malantaŭ TAMEN estas, ke ĝin oni organizu en alia urbo de alia grupo de esperantistoj. Do, oni provis trovi alian interesiĝantan grupon de esperantistoj pretaj fari similan seminarion. Interesitaj estas makedonianoj, ĉar ili bedaŭras malaktivan staton en sia landa movado, sed la estonteco kaj financoj montros ĉu io okazos.

Igor Milovanoviĉ


Abstin-etosa komuna seminario

(TEJO-Aktuale) 3–10 okt TEJO-anoj kunseminariis kun anoj de EGTYF (komencliteroj de la angla nomo Eŭropa Federacio de Junaj Templanoj — organizo kies membroj uzas nek alkoholon nek aliajn drogojn) en la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo pri la temo projektmastrumado.

Malgraŭ la malsamaj emfazoj de niaj organizoj, TEJO-anoj kaj EGTYF-anoj facile interamikiĝis — kaj espereble el tiu ĉi seminario fontos komunaj projektoj. Dum la seminario TEJO-anoj abstinis de alkoholo, kaj granda parto de la EGTYF-anoj tre interesiĝis pri Esperanto kaj jam volas lerni ĝin!

Grandegan dankon al la organiza teamo: David-Emil Wickström, Katja Ignatjeva, Heming Welde Thorbjornsen (de TEJO), Ruza Raguz kaj Kristina Sperkova (de EGTYF), kaj al ĉiuj partoprenintoj! 


Renkontiĝo en Senmakulejo

18 sep en Niepokalanów en la jaro de S-ta Maksimiliano Kolbe okazis renkontiĝo de katolikaj esperantistoj.

Niepokalanów (Senmakulejo), jam ne unuan fojon gastigis la verdstelanojn. Antaŭ multaj jaroj okazis tie la Simpozio, kiun organizis ne plu vivanta pastro Paruzel. Niepokalanów, la loko de Dipatrino Maria Senmakula. Ĉi tie kreis la monaĥejon kaj agis S-ta Maksimiliano Kolbe.

Pri la S-ta Maksimiliano kaj lia agado en Pollando kaj eksterlande (li kreis Senmakulejon ankaŭ en Japanio) rakontis dum la prelego pastro Roman Forycki. Poste s-ino Szanser bonege kaj interese prezentis kaj rememoris la antaŭajn aranĝojn, kiuj okazis en Niepokalanów. Sekvis prezentado de religiaj poemoj. Je la 12a horo la partoprenantoj preĝis la Anĝeluson apud la altaro de S-ta Maksimiliano en baziliko, kie troviĝas inter alie la Esperanta tabulo dediĉita al Maksimiliano Kolbe.

La Sanktan Meson en la malnova kapelo de S-ta Maksimiliano esperantlingve kuncelebris du esperantistaj pastroj — Stanislao Płatek kaj Romano Forycki — kaj patro-franciskano el la monaĥejo en Niepokalanów.

La aranĝo, kiu daŭris preskaŭ la tutan tagon, estis bonege organizita de Bohdan Wasilewski, al kiu helpis Krystyna Zmitrowicz. Oni devas danki por la iniciato la Esperanto-Sekcion ĉe la Klubo de Katolika Intelektularo en Varsovio.

Bogusław Sobol


Ĵurnalistoj reorganiziĝas?

Estis bedaŭrinde ke oni malfondis TEĴAn frue en tiu ĉi jaro.

La subskribintoj deklaras restarigon de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio). La restintaj membroj de la malnova TEĴA estis kvardeko. Ĝi ne estas malmulta por faka organizo serioze laboranta kaj altnivela, kia TEĴA ja estis — kaj estos. Ni alvokas unue al eksmembroj rete kaj skribe. Nian programon ni decidos post ricevo de pozitivaj respondoj. Baze tamen ni portos plu la torĉon de la malnova TEĴA, kun celaro simila plu. Sed, kompreneble, la estontaj profilo kaj evoluo de TEĴA dependos de la aliĝontaj samideanoj.

Ni akiris de eksprezidanto Stefan Maul permeson uzi la nomojn TEĴA kaj Internacia Ĵurnalisto por eventuale eldonota organo. La financoj havas neniajn rilatojn kun la malnova TEĴA. Ni komencos per la sama kotizo ĉe fino de la malnova, nome 10 eŭroj jare principe, por la okazo ke la estonta TEĴA alie decidos.

Ni atendas vian subtenon.

István Ertl, Mariana Evlogieva, Kalle Kniivilä, Jukka Pietilainen, Yamasaki Seikô (laŭ la alfabeta ordo) 


Velura Sezono post 15-jara paŭzo

11–19 sep en Jalto (Krimeo, Ukrainio) post pli ol 15-jara interrompo denove okazis la festivalo Velura Sezono, kiu en la 1980-aj jaroj estis unu el la plej popularaj Esperanto-aranĝoj en Sovetunio. Partoprenis pli ol 90 personoj el dek landoj.
JoMo kantas en Jalto
La semajno plenis je plaĝumado kaj ekskursoj tra la Suda Bordo de Krimeo; okazis kelkaj turistaj marŝoj. Ĉiutage okazis dunivelaj Esperanto-kursoj; estis okazigitaj kelkaj temaj prelegoj-diskutrondoj. Ĉiu vespero estis plena de amika etoso, gitarludo kaj kantado.

La aranĝon distingis malfermiteco al neesperantista publiko (la renkontiĝon partoprenis kelkaj neesperantistaj bardoj) kaj granda atento al informado pri Esperanto. Danke al Eŭgenia Zvereva gazetara komuniko pri la festivalo estis distribuita al kelkaj grandaj novaĵ-agentejoj de Ukrainio. Dum Velura Sezono en la urba biblioteko okazis gazetara konferenco, kiun sekvis koncerto en la Livadia orgena halo. Rezulte de la informa kampanjo pri la festivalo informis kelkaj gravaj ukrainiaj ttt-ejoj; preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj de Jalta kaj kelkaj tutkrimeaj ĵurnaloj publikigis favorajn artikolojn; pri la aranĝo raportis jaltaj televido kaj radio kaj ankaŭ tutukrainia televid-kanalo ICTV.

Krome la partoprenantoj organizis tri malfermajn koncertojn por la urbanoj, la prezentadoj okazis en la urba kulturdomo kaj unufoje — en la centra placo de la urbo sub la ĉielo. La koncertoj estis aparte brilaj kaj dancigaj dank' al JoMo, kies veno en Jalton multe kontribuis al sukceso de la aranĝo. Dum ĉiu koncerto okazis informado pri Esperanto.

Pavel Moĵajev


PORTOS: fino de la proceso

15 okt Moskva regiona juĝejo verdiktis pri du lastaj anoj de “Poeziigita unuiĝo por ellaboro de teorio de socia feliĉo” (vd. LOdE. 2003:4, kie troveblas referencoj al plifruaj artikoloj tiutemaj). Aleksej Merkulov ricevis du jarojn de mallibero, Vladimir Belanenko — unu jaron suspendite. Ilia kulpo estas partopreno en kontraŭleĝa armita grupo kaj atenco kontraŭ rajtoj de homoj. La organizo PORTOS, kiel konstatis la juĝantaro, estis ligita kun agreso kaj perforto.

La ideaj kaj realaj gvidantoj de la koterio, Jurij Davydov kaj Jevgenij Privalov, ĉi-februare estis liberigitaj de krima respondeco: malgraŭ plena pruviteco de la kulpo, ili estis agnoskitaj mense malsanaj kaj nun ricevas devigan kuracadon en speciala hospitalo.

Do la afero estas fermita. Ni povas nur denove emfazi, ke la akuzitoj, malgraŭ obstinaj blufaj asertoj, neniel povas nomiĝi esperantistoj. Esperanto ne estis menciata en amaskomunikiloj lige kun la afero (krom kelkaj artikoloj tuj post la aresto, dec 2000) kaj do ĝia reputacio ne suferas.

Valentin Melnikov


Litovia kalejdoskopo

La Zamenhof-strato aperis en la litova lingvo

28–29 sep en Kaŭno estis lanĉita la ĵus aperinta libro de Roman Dobrzyński La Zamenhof-strato (litove Zamenhofo gatvė). La prezentado okazis kvinfoje: en la urba biblioteko Vincas Kudirka, en la gimnazio Maironis, en la gimnazio Ausra, en la Kaŭna humanisma fakultato de la Vilna universitato, kaj en la librovendejo Septynios vienatves.

En la prezentadoj partoprenis kaj parolis la heroo de la libro, nepo de la iniciatoro de Esperanto, Ludoviko Zaleski-Zamenhof, direktoro de la eldonejo Ryto varpas Povilas Antanas Kaunas, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas, ĉefa tradukintino de la libro Dalia Pileckienė kaj aliaj personoj, kiuj kontribuis al la eldono de la libro.

La lanĉon antaŭanoncis kaŭna gazetaro. Estis presita speciala afiŝo. Multaj famuloj kaj gravuloj ricevis personan invitilon al la aranĝoj. 1 okt tutlanda tagĵurnalo Kauno diena publikigis artikolon pri la libro kun foto de la gasto. Pliaj artikoloj aperos en aliaj gazetoj.

10 okt en la ses regionaj televidoj de Litovio enkadre de ĉiusemajna televida elsendo Knygu pasaulyje (En la mondo de libroj) estis montrita 15-minuta raporto pri la lanĉo de la libro. Ĉefe estis montritaj fragmentoj el la lanĉo de la libro en la publika biblioteko Vincas Kudirka.

La nepo de la Iniciatoro havis agrablan taskon kvinfoje prezenti la libron en Kaŭno (Fotis Gražvydas Jurgelevičius)


Kurte

La prezidanto de la Japana Pacdefenda Esperanto-Asocio, Hideo Kumaki, ricevis la amikecan medalon de la vjetnama ŝtato pro duonjarcento de kontribuoj al amikeco inter la japana kaj vjetnama popoloj. (Libera Folio)

Tripersona delegacio reprezentis TEJOn en la Monda Junulara Festivalo, kiu okazis 8–14 aŭg en la kadro de la Barcelona Forumo. (Kataluna Esperantisto)

23 sep en la Kabula Universitato estis fondita Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado. En ĝia Estraro estas provizora prezidanto s-ro Kampo (ĝis la unua Afgana Esperanto-renkontiĝo), kaj membroj Muĝtaba Mousavi, Seid Ahmad Shakib Mousavi, Mohamad Mahdi Zafari. (Landa Agado)

Ekde septembro 2004 en Togolando funkcias Instituto Esperanto — mezgrada kaj elementgrada lernejo, kiun vizitas pli ol 200 lernantoj; ili lernas la normalan instruprogramon de Togolando kaj Esperanton. (Gbeglo Koffi)

En la Pedagogia fakultato de la universitato Masaryk en Brno (Ĉeĥio) Josef Vojaček instruas Esperanton en tri diversgradaj kursoj. (Universitato)

Fine de septembro ĉ. 60 diversfakaj studentoj eklernis Esperanton en la oficiala studseminario de la faka altlernejo en Emden, Germanio. (Sebastian Kirf)

Ĉeĥa firmao, kies nomo estas Esperanto s.r.o., troviĝas en Mladá Boleslav, havas retan paĝon http://www.esperantomb.cz/ kaj rajton ekskluzive reprezenti la firmaon WITTE por Ĉeĥio kaj Slovakio, kiu produktas ĉukojn. (Starto)

27 jul okazis en la impona Chaoyang-parko de Pekino inaŭguro de Esperanto-bosko kun 2,6-metra marmora monumento. (Esperanto)

Esperanto-Societo de Frankfurto ĉe Majno partoprenis la urban Paradon de kulturoj. (Esperanto aktuell)

Ekde la unua semajno de oktobro baza Esperanto-kurso, gvidata de Ademar Vieira Diniz, funkcias ĉe Anarkiisma Grupo en Rio de Janeiro. (Aloísio Sartorato)

En 2004 KAEM membrigis en UEA 88 azianojn: 56 el Ĉinio, 1 el Irano, 1 el Kazaĥstano, 1 el Mongolio, 2 el Nepalo, 27 el Vjetnamio. (Esperanto en Azio)

Je 18 okt 2004 al la Internacia Renkontiĝo Boulogne 2005 aliĝis 380 personoj el 15 landoj. (http://boulogne 2005.online.fr/eo)

La Nederlanda ILEI-Sekcio okazigis 2 okt 2004 sian tradician Studotagon en la sidejo de la Internacia Esperanto-Instituto; ĉefprelegis Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. (Landa Agado) 


Nova kurso en Kaŭno

4 okt en la Esperanto-Domo en Kaŭno komenciĝis ĉiutaga unumonata intensa senpaga kurso de Esperanto. La kurson frekventas 99 personoj en kvar grupoj (18 personoj je la 12a horo, 22 personoj je la 14a horo, 30 personoj je la 16a horo, 29 personoj je la 18a horo). La kurson gvidas konata pola Cseh-instruistino Ewa Bondar.

Grandan interesiĝon pri Esperanto-kurso elvokis vasta reklamkampanjo — anoncoj pri la kurso kelkfoje aperis en ĉiuj tri tagĵurnaloj de Kaŭno: Kauno diena, Laikinoji sostinė, Teviškes žinios. Estis informoj ankaŭ en radio kaj televido. En multaj lokoj estis pendigitaj afiŝoj. Multe influis ankaŭ la tutpaĝa reklamanonco pri Esperanto en la ĉefa litovia tagĵurnalo Lietuvos rytas (25 sep). 


Invito al ILEI

LitEA oficiale proponis al Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj aranĝi la 38an Internacian Konferencon de ILEI 30 jul – 5 aŭg 2005 en Kaŭno, tuj post la 90a UK. Lige kun la Konferenco de ILEI LitEA ricevis financan subvencion de Kaŭna urba municipo kaj ricevos ankaŭ sekvontjare. Urbaj instancoj pozitive traktas proponon okazigi la Konferencon de ILEI en Kaŭno. Ili helpos, interalie, aranĝi kulturan programon de la Konferenco. 

Lingvistika konferenco

7–8 okt en la universitato de Šiauliai okazis internacia lingvistika konferenco Mondbildo en lingvo, en kiu estis prezentitaj 49 raportoj de lingvistoj el 6 landoj. En la unua plenkunsido raporton “Etnolingvistika aspekto de Esperanto” faris prezidanto de Senato de la universitato en Šiauliai, prof. Aloyzas Gudavičius, kiu estas ankaŭ vicprezidanto de LitEA. La resumo de la raporto aperis en la konferenca libro. 

Terminologiaj tendencoj

15 sep sekretariino de LitEA, Aida Čižikaitė en la Kaŭna humanisma fakultato de la Vilna universitato prezentis projekton de sciencaj studoj por komenci doktorigajn studojn pri la temo “Internaciigaj kaj naciigaj tendencoj en terminologio”. La projekto estis taksita tre bona, 5 okt en Vilno estis akceptita decido pri aprobo de doktorigaj studoj de Aida Čižikaitė. La doktorigaj studoj daŭros kvar jarojn kaj devos finiĝi per defendo de doktora disertacio. 

Esperanto en libroj

Ampleksaj artikoloj pri LitEA kaj pri Povilas Jegorovas aperis en la ĵus eldonitaj informlibroj Kas yra kas Lietuvoje. Lietuvos pasiekimai 2004 en la litova lingvo kaj Who is Who in Lithuania. Lithuanias Achievements 2004 en la angla lingvo (Kiu estas kio en Litovio. Atingoj de Litovio 2004). La librojn eldonis kaŭna eldonejo Neolitas. En la 127-paĝa Kalendaro por agrikulturistoj 2005 estas publikigita artikolo pri la 90a UK en Vilno (pĝ. 70) kun foto de la monumento de Zamenhof en Veisiejai. Priesperantaj artikoloj aperis ankaŭ en multaj antaŭaj eldonoj de la kalendaro dank' al esperantisto Adomas Mecislovas Grikpedis, kiu multajn jarojn laboris en la agrikulturista eldonejo, kiu pretigas tiujn kalendarojn. 

Niaj gastoj

24–28 sep en Vilno gastis unu el la gvidantoj de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj Arvo Karvinen (Finnlando) kun sia sekretariino Ritva Sabelli. Ili venis por esplori kondiĉojn de la 71a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, kiu sekvontjare okazos en Vilno tuj post UK.

3–9 okt en Litovio gastis ĝenerala direktoro de Esperanto-Propaganda Asocio, redaktoro de Nova Vojo Yas Kawamura el Japanio. La celo de lia vizito estis konatiĝi kun la kongreslando de la venontjara UK, rigardi la kongresejon kaj kelkajn hotelojn, renkontiĝi kun esperantistoj en Vilno kaj Kaŭno.

Povilas Jegorovas


Vortoj de Komitatano Z

Kuraĝiga legaĵo

Estis agrable ekscii, ke la statistikoj de UEA kaj de nia revuo montras kreskon kompare kun la pasinta jaro. Kiam komencis veni informoj, ke la membraro de UEA ĉesis malkreski, ĉesis ankaŭ la disputo pri la kialoj de la perdo de mil membroj en du-tri jaroj. Indus tamen nun reekzameni teoriojn kaj asertojn, kiujn antaŭnelonge oni memcerte faris.

Estis populare kredigi, ke la perdo de membroj estas neevitebla fatalo en la erao de interreto. Tion precipe ripetadis Renato Corsetti kaj Andrej Grigorjevskij, kiuj tiel provis ŝovi la kulpon al ekstera fenomeno, pri kiu ili kiel estraranoj estis senpovaj. Nun la statistikoj de UEA kaj de tiu ĉi revuo denuncas tiajn klarigojn kiel Pilatan lavadon de manoj. Iuj membroj povis forfali pro interreto, sed ili ne estis leona parto de ĉiuj, kiuj malaperis. Eble eĉ neniu foriris pro interreto, sed ĝi ja estas fenomeno, kiu malfaciligas varbi novajn membrojn.

Alia interesa konstato estas, ke ankaŭ tiuj, laŭ kiuj la perditoj turnis la dorson al UEA kiel protesto al la post-Zagreba estraro kaj aparte al Corsetti, ne komentas nun la statistikojn. Se iu legus nur Liberan Folion, tiu ne scius, ke la UEA-membraro kreskas. Pro la simpatio, kiun LF montris al Osmo Buller, oni supozus, ke ĝi rapidus raporti pri la kresko, kiun ĝi facile povus prezenti kiel lian meriton. Eble temas pri nura preteratento, eble pri la malfacileco kombini kun la pozitiva evoluo la fakton, ke Corsetti plu estas prezidanto.

Eble la kresko – laŭ diversaj informoj 100-200 membroj – ja estas klarigebla per la reveno de Buller kaj lia akordo kun Corsetti. Iuj, kiuj forlasis UEA pro solidareco kun la Zagrebaj demisiintoj, evidente remembriĝis. Ŝajnas krome, ke sufiĉe rapide restariĝis la rutinoj en la CO-maŝino, kaj ankaŭ tion ni nun retrovas en la statistikoj. En la administra kaoso UEA certe perdis membrojn pro la sama kaŭzo, kiun ni ĉiuj de tempo al tempo spertas forlasante vendejon pro malbona servado aŭ ĉar servisto neniam aperas. Granda defio al UEA estas, ke al tia vendejo oni malvolonte revenos.

Estas ĉiam malfacile malkovri, kio vere kaŝiĝas malantaŭ statistikoj. Neniu povas rekte demandi al ĉiuj perditaj membroj, kial ili ĉesis kotizi. Ni ofte skribis ĉi-loke, ke ĉefe temis pri malkontento pri la gvidado de UEA fare de la Zagreba estraro. Tio implicas, ke multaj eksiĝis tute konscie. Ili aktive sekvis la aferojn kaj ne indiferentis pri tio, kio okazas en UEA. Tion pruvis la ĵusa balotado pri komitatanoj B. Unue oni ĝojis pri la granda nombro da kandidatoj, kio normale devus signifi pli interesajn balotojn kaj rezulti en pli granda partopreno. Tamen la membroj fine partoprenis malpli aktive ol antaŭe, kvankam la balotado certe ne estis ĉi-foje malpli disanoncata. La klarigo devas esti en tio, ke la mil perditoj estis averaĝe pli konsciaj membroj ol tiuj, kiuj plu membris kaj rajtis voĉdoni. El la organiza kaj intelekta kapacito de UEA la perdita milo fortranĉis pli grandan porcion ol la sesono, kiun ĝi okupis en la statistiko. Tial estas eksterordinare grave rekonkeri ilin kaj ĝuste tial la novaj statistikoj estas kuraĝiga legaĵo.

Komitatano Z


Zamenhofa Festo en KKEKKE: 53 jaroj da servado

Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) estas brazila organizaĵo fondita 14 jul 1951. Ĝi naskiĝis pro neceso havigi neŭtralan Esperanto-eldonejon, ĉar tiam ekzistis nur du eldonejoj de Esperanto-libroj en Brazilo: Brazila Esperanto-Ligo (BEL), neŭtrala sed ne tre vigla, kaj Brazila Spiritisma Federacio, neneŭtrala tamen tre vigla.

Sub la gvido de Braz Cosenza, Cedilha Neto kaj Ismael Gomes Braga, KKE prenis la juran strukturon de kooperativo. Ĉiu ano de la Kooperativo aĉetas kvoton de la tuta kapitalo, kaj fariĝas kunproprietulo de ĝi.

17 dec 1955 KKE instalis propran presejon, kaj post unu jaro 15 dec 1956 estis inaŭgurita en la urbocentro de Rio-de-Ĵaneiro la propra sidejo, en ĉambro 70m2, kie funkcias ĝis hodiaŭ librovendejo, kursejo kaj sekretariejo.

Dum 30 jaroj KKE estis la plej vigla Esperanto-eldonejo en Brazilo. Eldoniĝis kelkdekmiloj da ekzempleroj de lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, informlibroj, kelkaj literaturaj verkoj de la brazila kaj monda kulturo.

En 1966 KKE iniciatis la organizadon de Brazilaj Esperanto-Seminarioj, kiuj pro la stagno de BEL iom post iom anstataŭis la Brazilajn Esperanto-Kongresojn organizitajn de BEL. Inter 1966 kaj 1983 okazis 16 Seminarioj.

La vigla eldonado kaj la regula okazigo de la tutbrazilaj renkontiĝoj donis prestiĝon al KKE, kaj en 1970 la tiama ĉefdelegito de UEA en Brazilo, Lazarus Brieger, batalis por ke KKE fariĝu dua landa asocio aliĝinta al UEA, kio efektiviĝis. Pro tiu decido BEL retiriĝis de UEA, kaj KKE ĝis 1978 estis la sola landa asocio aliĝinta al UEA. Tamen en 1978 BEL kun nova estraro revenis al la sino de UEA.

La unua duono de la 1980aj jaroj signas agadon por la restrukturigo de la brazila movado. BEL translokis sian sidejon al Braziljo. KKE petis eksiĝon el UEA kaj revenis al siaj originaj celoj. Sed nur apogante alies eldonojn, ĉar la propra presejo estis fermita pro la malmoderniĝo de la maŝinaro.

En 2001 KKE travivis krizan momenton, kiam la estraro proponis malfondi ĝin. Aro da membroj kuniĝis kaj ne permesis tion, kaj ekde tiam gvidas la institucion.

Nun KKE pli emfazas la kulturan aspekton ol la eldonan. En la lastaj kvar jaroj ĝi fariĝis vera kulturejo de Esperanto en Rio-de-Ĵaneiro. Ĉiulunde okazas Literaturaj Rondoj, kie oni analizas verkojn kaj stilojn de Esperanto-aŭtoroj. Ĉiumerkrede komencantoj praktikas la lingvon en la Konversacia Klubo. La vendredaj vesperoj estas dediĉataj al kultur-kunvenoj kun prelegoj en Esperanto aŭ en la portugala pri lingvaj temoj, krom la monata Festo de la Datrevenantoj. Aliflanke dum la tuta semajno en la sidejo de KKE funkcias Esperanto-kursoj.

Ĉiutage dekoj da homoj frekventas la sidejon de KKE, ĉu por aĉeti librojn, ĉu por peti informojn, ĉu por sekvi kursojn, ĉu por ĉeesti kunvenojn.

La retpaĝaro de KKE (www.kke.org.br) iom post iom fariĝas vera trezoro de la Esperanto-kulturo. Aliflanke KKE produktas kaj elsendas ĉiusabate per babilejo Paltalk (ĉambro “esperanto-kke”) variajn kaj riĉenhavajn programojn pri la Esperanto-kulturo.

En julio 2001 estis starigita kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn”, kiu celas provizi tute senpage per Esperanto-libroj publikajn kaj privatajn brazilajn kaj alilandajn bibliotekojn. Ĝis aŭgusto 2004 KKE sendis ĉirkaŭ 500 librojn en aŭ pri Esperanto al 35 bibliotekoj (26 brazilaj kaj 9 alilandaj). La kampanjon subtenas mondonacoj de deko da malavaraj brazilaj esperantistoj.

En la dua oficperiodo de la nuna administrantaro de KKE, kiu komenciĝis en marto 2004, estas intenco iom post iom revivigi la iaman viglan Esperanto-eldonadon.

Aloísio Sartorato (Brazilo) 


Pri la mistera lublina deklaracio

Ĉar lastatempe mi ricevis multajn demandojn pri la deklaracio lublina (LOdE-120, pĝ. 17) mi volas mallonge priskribi la eventon.

De 28 apr ĝis 1 maj 2004 okazis en Lublino (Pollando) konferenco de rektoroj de Eŭropaj universitatoj. La titolo de la konferenco estis: “Altlerneja Edukado en Unuiĝanta Eŭropo”. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 300 rektoroj el diversaj landoj.

Dum la konferenco mi proponis rezolucion pri universitatnivela instruado de Esperanto. Bedaŭrinde la rezolucio ne estis akceptita. Ĝi ne estis eĉ voĉdonata. Sed ĝi estis bone akceptita de multaj rektoroj. Kelkaj apogis min dum interparolo. Mi disdonis pli ol 200 ekzemplerojn de la teksto de mia raporto kaj de la propono de la deklaracio.

prof. Witold Stępniewski (Pollando)
Vicrektoro de Politekniko Lublina

La redakcio de La Ondo volonte sendos al ĉiu interesito la tekston de la anglalingva raporto de prof. Witold Stępniewski kaj la imponan liston de la partoprenintoj. 

La originala bildo de Serge SireĈu originala?..

Ricevante La Ondon (118–119) kun granda surprizo, mi malkovris bildon kiu ŝajne estas kovrilo de iu kasedo Piĉismo (pĝ. 24). En sia recenzo, Aleksej Birjulin taksas originala tiun kovrilon (kaj ankaŭ la enhavon, sed pri tio mi nenion povas diri).

Ja la vorto “originala” havas du signifojn: (1) primitiva formo de io, kontraste al kopio, misformo; (2) neatendita, iom stranga.

Nu, por la unua signifo, la vorto ja estas malbone elektita: la bildo estas tutsimple ŝtelo el la bildstri-serio Zorhof, kiu aperis en La Kancerkliniko numeroj 7 (1978) 18 (1981) 25 kaj 28 (1983).

Piĉismo aperis minimume nur en 1993: facile montriĝas kiu kopiis… (Ja la bildo ne estis pure kopiita, eĉ mi konsentas ke ĝi estis plibonigita, laŭ desegna vidpunkto, tamen ja temas pri plagiato.) Notinde estas ke en la numero 28 de La Kancerkliniko, precize Zorhof batalas kontraŭ la Piĉistoj.

Sed la “originalaj” (signifo 2) trajtoj, substrekitaj de Aleksej estas miaj: la seriozega barbulo sur motorciklo kun kandelo anstataŭ lanterno.

Mi ne estas kontraŭ uzado de miaj desegnoj, tamen mi emas ke oni redonu al la caro kio apartenas al la caro! Vidu la vere originalan bildon, pri kiu mi ne nur rajtigas, sed plie petas vin publikigi ĝin en via revuo, kun ĉi tiu klariga teksto.

Serge Sire (Francio) 


Pri la diablo en Paderborn

La diablo en Paderborn, elarkivigita de Wolfgang Kirschstein (LOdE-117) memorigas la “persekutadon de sorĉistinoj”, kiu karakterizis la finon de la mezepoko kaj la unuajn jarcentojn de la moderna epoko. La epizodo komprenigas ke al la sorĉistino estis ofertitaj diversaj vojoj por ne eskapi el puniĝo: se ŝi eskapadis el la publika linĉado, kaj se evitadis la inkvizician tribunalon kiun koncernis tia “krimo” ĉar iamaniere kunligita kun herezo, jen la tribunalo urba-civila aŭ episkopa. Fakte, en la Paderborna kazo, la episkopo, kuntrenita de la publiko, devis krei kaj agigi sian tribunalon.

Koncerne la inkvizician tribunalon, kiu ne povis juĝi ĉiujn “kulpigitojn” je hereza sorĉo, pri ĝi estas dirate (kaj tio ĉiam pli aperas el analizoj de dokumentoj), ke estis, inter tiom da malbonŝancoj, bonŝanca la sorĉistino falanta en la reton de la inkvizicio: tiu ĉi obeante al tre preciza proceduro (ĉio protokolita kaj sub la konstanta observado de eksterjuĝista “laiko” kiu, kontrolinte ĉiun proceduran stadion, devis raporti al supera instanco lin taskinta) favoris al malpli facila pruvo pri la praveco de la akuzo: Fakte, je samnombro de samspecaj procesoj, la kondamnoj ĉe la inkviziciaj tribunaloj estis forte malplinombraj ol tiuj de la ordinaraj tribunaloj.

Nur en unu punkto mi opinias utile malkonsenti kun la postraporta juĝo de la artikolisto, se mi korekte interpretis lian penson. Li diras ke la katolika eklezio “kulpis”. Se estus nur la katolika eklezio, estus certe malpli honta la fenomeno de la tiu persekutado: sed je tiu honto devas ruĝiĝi diversaj kristanaj eklezioj en la okcidento. Ĉiukaze: kial “kulpis”? Kulpi apartenas al la morala lingvaĵo, en kiu brilas la volo kiu volas plenumi la malbonon, sciante ke la bono kuŝas aliloke. Ĉu Kirschstein suspektas ke episkopo kaj juĝistoj kondamnis, konsciante ke la viktimoj estis senkulpaj? ke la koncepto mem de sorĉaĵo havis tre buban konsiston? Nur en tia kazo — nepensebla kaj nepruvebla — eblus paroli pri “kulpo”. Konvenus, tial, paroli, male, pri bona fido, kiu sin trompinte falas en senkulpan eraron.

Se munti, tiuĉipunkte, la Papan kritikan juĝon pri inkvizicio kaj pri persekutado kontraŭ sorĉistinoj, menciitaj de la aŭtoro, tra la supra premiso, kaj se ne forgesi ke la papo adresiĝis al la membroj de la katolika eklezio kaj se pli komplete konigi la papan kritikon, jen ties kelkaj pensoj: “…Justas, do, ke la Eklezio sin ŝarĝu kun viva konscio pri la peko de siaj filoj rememorante pri tiuj cirkonstancoj en kiuj, dum la jarcentoj, ili malproksimiĝis de la pensmaniero de Kristo kaj ties Evangelio, liverante vandalajn pensmanieron kaj sintenon”, kaj reference al la sorĉistinoj: “la filoj de la eklezio ne povas rememori tion se ne kun la animo malferma al pento”.

Armando Zecchin (Italio) 


Nova honora membro de Espero

Ĉar neniu peterburga turisma oficejo pretis okazigi vojaĝon al Bilbao, niaj esperantistoj mem riske veturis al la 6a Eŭrop-Unia Kongreso kiel 22-persona grupo en buso kun 50 lokoj. La 16-taga vojaĝo estis longa (7,5 mil km), interesa, sed ankaŭ malfacila kaj malprofita. Ĉie lokaj esperantistoj renkontis nin kun gastamo kaj afableco.

Ni esprimas specialan dankon al la franca esperantisto, Aleksandro Kadar, kiu alpagis mankantan monon por nia loĝado. Nun li estas honora membro de la peterburga Esperanto-Societo Espero.

“Venkinte tiom da malfacilaĵoj, ni povas nun vojaĝi eĉ al Afriko”, — diris la prezidanto de Espero Anna Butkeviĉ.

Boris Kondratjev (Ruslando)


MapoNorda Osetio

En malgrandaj landetoj de Norda Kaŭkazio loĝas diversaj etnoj. Eblas veturi per aŭto unu horon kaj veni al loko kun alia kulturo, religio, lingvo kaj moroj; unu plian horon da veturo — kaj pliaj diferencoj. Laŭ la vortoj de ĵurnalisto, “aperas impreso, ke post fiasko de la Babelturo, la konstruintoj translokiĝis ĉi tien”.

Respubliko Norda Osetio — Alanio situas en Norda Kaŭkazio. Teritorio: 7971 km2, 48% el kiuj estas montaro.

Norda Osetio estas subŝtato de la Ruslanda Federacio. Oriente ĝi havas limon kun Inguŝio, okcidente — kun Kabard-Balkario, norde — kun la Stavropola Regiono, la suda limo estas ŝtata limo de Ruslando.

La montaran parton de Norda Osetio trairas kvin montospinoj. La plej malaltaj lokoj de Norda Osetio estas en la norda Mozdoka regiono. La plej alta monto de la respubliko estas Kazbeko (5046 m) sur la limo kun Kartvelio, tradicie konsiderata la plej alta monto de la geografia Eŭropo. Moviĝante de la nordo al la sudo de Norda Osetio eblas dum nur cent kilometroj vidi plej diversajn pejzaĝojn: stepo, arbarostepo, fago-karpenaj arbaroj de la Arbara montospino, betulaj boskoj, montaraj stepaj terenoj, pinarbaroj, karsta tereno, alpaj herbejoj, montara tundro.

La klimato en la ebena parto de Norda Osetio estas “modere kontinenta”: pli severa en la Mozdoka regiono, pli milda en la apudmontara plataĵo, kie staras la ĉefurbo de la respubliko Vladikavkaz. La meza temperaturo de januaro estas ĉ. nulo, de julio — ĉ. 20 gradoj. Pro la bela montaro kaj la modera klimato Norda Osetio iĝis populara ripozloko, kie en sovetunia epoko estis konstruitaj resanigejoj kaj skiejoj. Inter pli ol 20 signifaj ripozejoj duono devis fermiĝi pro la ekonomia krizo post disfalo de Sovetunio, malhelpis ankaŭ la etnaj konfliktoj oriente kaj sude de Norda Osetio, kiuj fortimigis turistojn.

La bazo de la agrikulturo estas kultivado de maizo kaj legomoj. En Norda Osetio oni ankaŭ bredas ŝafojn kaj bovojn, ĉefe por interna konsumado. Norda Osetio importas vinberojn, pomojn kaj multajn aliajn fruktojn, produktatajn tute apude, en pli sunriĉaj partoj de Kaŭkazio.

Industrio estas la ĉefa ekonomia sektoro en Norda Osetio. La ĉefa industrio tie tradicie estas metalproduktado (zinko, plumbo, arĝento k.a.), grandan signifon havas ankaŭ fabrikoj produktantaj alkoholaĵojn (ekzemple, tutlande fama kompanio Istok kun la ĉefa uzino en Beslan).

La superan kleron eblas ricevi en du universitatoj (ĝenerala kaj specialiĝanta pri montara agrikulturo), minindustria politekniko, medicina akademio kaj pluraj malpli gravaj privataj lernejoj. Kulturan vivon influas ankaŭ ok lokaj muzeoj, kvin teatroj, pli ol dek etno-kulturaj societoj de la malplimultoj, ĉevala teatro-cirko, kelkaj televidaj kompanioj kaj radiostacioj.

Ekonomie la respubliko dependas de la federacia centro, duonon de ĝia buĝeto konsistigas transpagoj el la federacia buĝeto. Malgraŭ pozitivaj ŝanĝoj de la lastaj jaroj, la regiono plu estas konsiderata “ekonomie deprimita”, senteblas “ekonomie kaŭzita migrado”, ĉefe de kvalifikitaj fakuloj, al grandaj urboj de Ruslando, plej unue Moskvo, kaj eksterlanden. 


Historio

Osetoj estas konsiderataj prafiloj de la fama antikva popolo scitoj, nomadoj, kiuj postlasis siajn spurojn en grandega tereno de Danubo ĝis orienta Kazaĥio. Scita gento de alanoj kreis en ĉemontara plataĵo de Norda Kaŭkazio fortan ŝtaton, kiun mencias multaj tiamaj aŭtoroj. Veno de la mongolaj trupoj al tiu ĉi lando kaj postaj invadoj de Timuro ruinigis Alanion, la restinta loĝantaro kaŝis sin en la montaro de la centra Kaŭkazio, miksiĝinte kun la indiĝenoj. Per miksiĝo de montaraj gentoj kaj alana supertavolo, laŭ la plej populara teorio, aperis la oseta etno. Tiel oni klarigas la strangan fakton, ke meze de Kaŭkazio ekzistas popolo kun lingvo de la orienta irana lingvogrupo.

En 1784 Osetio libervole aliĝis al Ruslando. La aliĝo malgraŭ multaj malfacilaj sekvoj havis pozitivan efikon. Osetoj, ne plu sub premo de kabardaj feŭdestroj, povis fondi vilaĝojn en la tereno konata nun kiel Oseta Dekliva Plataĵo. Iom post iom la tuta montara loĝantaro translokiĝis al la plataĵo, kie klimato kaj fekundeco estis multe pli favoraj. Dum la 19a jc la oseta etno kreskis dekoble, de ĉ. 30 mil komence de la jarcento ĝis ĉ. 300 mil sojle de la 20a.

Komence de la 20a jarcento ekfloris la osetaj kulturo kaj literaturo. En 1899 aperis poezia libro de Kosta Ĥetagurov (fondinto de la literatura oseta lingvo) Oseta Liro. Inter la verkoj de Kosta estas popolaj fabeloj kaj legendoj, kiujn li rerakontis rime, kaj versoj por infanoj. Ankoraŭ dum la vivo de la poeto liaj verkoj estis rerakontataj en la montaro buŝe (tiam ne ĉiuj osetoj scipovis legi). Post Ĥetagurov aperis multaj aliaj verkistoj kaj tradukistoj, kion subtenis en 1920-30aj jaroj la sovetunia politiko de evoluigo de lokaj lingvoj. Ekde 1923 aperadas la osetlingva tagĵurnalo Raŝtdzinad (Vero); inter aliaj osetlingvaj periodaĵoj elstaras literatura revuo Maĥ dug (Nia epoko).

Multajn problemojn de la nuntempo naskis la sovetuniaj migrigoj de etnoj. La unua okazis en 1920, kiam la nova potenco dankis subtenon flanke de inguŝoj per donaco al ili de fekundaj ĉemontaraj terenoj, en kiuj tiam loĝis kozakoj. La kozakojn oni kruele deportis al nordaj regionoj. En 1944 mem inguŝoj (kaj kelkaj aliaj etnoj) estis perforte deportitaj al Kazaĥio kaj Kirgizio. En iliajn vilaĝojn same nelibervole estis loĝigitaj osetoj kaj rusoj.

Kiam la inguŝoj revenis el la ekzilo, la iama parto de ilia teritorio restis en Norda Osetio. Anstataŭ ĝi oni transdonis al la tiama Ĉeĉenio-Inguŝio du subregionojn de la Stavropola regiono. Nun tiuj terenoj estas disputataj inter Inguŝio kaj Ĉeĉenio, kio metas Inguŝion en tiklan situacion.

La reciprokaj malŝatoj pro la disputata tereno kaŭzis armitan konflikton inter Inguŝio kaj Osetio en 1992. La septembraj teruraĵoj en Beslano, laŭ fakuloj specialiĝantaj pri Kaŭkazio, celis reeklfamigon de la konflikto inter osetoj kaj inguŝoj. Kvankam armitaj bataloj ne okazis, la rilato inter la du popoloj denove draste malvarmiĝis.

La orientaj najbaroj estas probable la sola kaŭkazia popolo, kun kiu osetoj havas tiom da problemoj. En Norda Osetio pace kunloĝas multaj etnoj, tradicie pacaj rilatoj estas kun la okcidentaj najbaroj (Kabardio-Balkario, ankoraŭ unu etna regiono de Ruslando, respubliko de kabardoj kaj balkaroj).

La konflikto en Suda Osetio estas pli politika, ol interetna. Osetoj kaj kartveloj en tiu regiono loĝas de antikveco miksite, kun multaj interetnaj familioj. Nia artikolo estas dediĉita nur al Norda Osetio, ne al la tuta tereno, en kiu tradicie loĝas la oseta etno. En Suda Osetio ekzistas forta movado por reunuiĝo de la tuta Osetio ene de la Ruslanda Federacio. Onidire por tio estas eĉ jura bazo, sed apenaŭ la vojo al reunuiĝo estos facila. 


Osetaj knabinoj (Foto el iryston.com)Loĝantaro

Unu el la plej malgrandaj regionoj de Ruslando, Norda Osetio estas ankaŭ unu el la plej dense loĝataj. En 1989 tie loĝis 633,6 mil homoj, la fakta loĝdenseco atingas eble 150 homojn por unu km2, konsiderante ke la montara parto (duono de la tereno) estas preskaŭ neloĝata nuntempe. Duono de la loĝantaro loĝas en la ĉefurbo, Vladikavkaz.

La moderna oseta etno konsistas el tri klare distingeblaj subetnoj: ironoj, digoroj kaj kudaroj.

La plej granda el la tri estas grupo de ironoj, kiu konsistigas pli ol duonon de la tuta etno. La irona prononcmaniero regas en la televido kaj radio, la ironaj gramatikaĵoj estas en la bazo de la literatura oseta lingvo. Ironoj konservas multajn tradiciojn, kiuj ŝanĝiĝis ĉe la du aliaj grupoj sub influo de najbaraj popoloj. Tipaj nomoj de ironoj estas nomoj de eposaj herooj Soslan, Batraz, Aĥŝar, Azamat, Agunda, Dzerassa, populariĝis kristanaj nomoj Aleksander, Georgij k.a. La plej popularaj inter la tri osetaj subetnoj dum du lastaj generacioj estas la vira nomo Alan (laŭ la etna nomo de antikvaj alanoj) kaj la virina Zarina (ora).

Digoroj loĝas en la okcidenta parto de la respubliko (vidu en la mapo vilaĝon Ĉikola por imagi) plej for de Vladikavkaz. Malgraŭ tio ili havas grandan influon en la respubliko. En la 1920aj jaroj digoroj estis konsiderataj aparta popolo en Sovetunio, tiam formiĝis digora skribsistemo, digora literaturo kaj firmiĝis digora identeco. Ĝis nun eblas renkonti digorojn, kiuj identigas sin pli digoro ol oseto. La digora dialekto forte diferencas de la irona lingvoformo, la digora estas konsiderata pli antikva formo de la oseta lingvo, ĝi estas “pli irana”, se eblas tiel ĝeneraligi. Eble pli ol duono de digoroj estas tradiciaj islamanoj — tio kaj la influo de la apuda kabarda etno faris digorojn tre aparta grupo. Multaj el ili nuntempe loĝas en urboj, ne nur en Osetio. Ekzemple, la fama dirigento, arta gvidanto de la operejo Mariinskij en Peterburgo, Valerij Gergijev estas digoro. La nomoj de digoroj ofte estas islamaj: Mahomet, Fatima k.a., sed uzatas ankaŭ kristanaj kaj lokaj osetaj nomoj.

La tria grupo, kudaroj (tiu nomo estas ofte anstataŭata per la priskriba “sudanoj”), devenas el Suda Osetio kaj Kartvelio. Ili estis multe influitaj de la kartvela kulturo, sed ilia dialekto estas fakte la sama kiel la irona, almenaŭ en la skriba formo, kun kelkaj regulaj fonologiaj ŝanĝoj. Kudaroj venis en Nordan Osetion per du grandaj ondoj: en la 1920aj jaroj kaj en 1991–92, ambaŭfoje pro armitaj konfliktoj en Suda Osetio. Kudaroj, krom osetaj kaj rusortodoksaj nomoj, ofte nomas siajn infanojn per kartvelaj nomoj (Badri, Tariel k.a.). Ili ankaŭ famas en la tuta Kaŭkazio per la nomoj kiel Sokrat, Napoleon, Anri, Ĝungli, Apolon k.s.

Rusoj formas la plej signifan neindiĝenan grupon de loĝantaro. Rusoj en Osetio ne estas kulture homogena grupo. Ekzemple, multaj prafiloj de kozakoj nuntempe aktive partoprenas politikan vivon de la respubliko, ili renaskis kozakajn fondaĵojn kaj atingis ŝtatan subtenon. Tute alia grupo estas “nelokaj rusoj”, kiuj venis al Osetio dum la malfrua sovetunia tempo. Multaj el ili sentas sin malkomforte en Kaŭkazio; ili ofte forlasas la respublikon. Interesa subgrupo de la osetiaj rusoj estas iamaj religiaj ekzilitoj, molokanoj — kristana grupo, kiu kritikis multajn tradiciojn de la ortodoksa eklezio, rifuzis militservi ktp. Pro la nelojaleco la imperia potenco ekziladis ilin al Kaŭkazio. Granda malnova urboparto de Vladikavkaz ĝis nun nomiĝas Molokanka, kvankam molokanismo mem ne tute bone fartas post jardekoj de la sovetunia ŝtata ateismo.

La restantajn 10% de la loĝantaro konsistigas plej diversaj etnoj: kartveloj, armenoj, inguŝoj, kumukoj, eĉ grekoj, koreoj k.a. 


Teksto en la oseta lingvoLa oseta lingvo

La oseta lingvo estas mirinda kunfandiĝo de hindeŭropaj kaj kaŭkaziaj lingvaj trajtoj.

Hindeŭropaj trajtoj:

— la baza vortaro plejparte konserviĝis: mad signifas patrino, dywæ signifas du, mæ/dæ/næ/wæ estas respektive mia/via (sing.)/nia/via (pl.);

— malgraŭ la aglutina deklinacio, la konjugacio restis flektiva: ekz., fyŝæm signifas ni skribas, kie -æm estas la regula finaĵo por la 1a persono en pluralo;

— ekzistas interesaj paraleloj inter la oseta kaj la slavaj lingvoj, kiel la rusa vorto “inój” (“alia”), ne havanta alian klaran etimologion krom la nord-irana: ekzemple, en la oseta “innæ” kun la sama signifo.

Kaŭkaziaj trajtoj:

— nur la oseta havas naŭ kazojn, ĉiuj aliaj iranaj lingvoj havas malpli riĉan deklinacian sistemon;

— ne-hind-eŭropaj radikoj eniris eĉ bazan vortaron: ekz., gambo estas /k'aĥ/ (komparu kun la hindeŭropeca vorto fæd por la piedo);

— aperis tipe kaŭkazaj glotaj okluzivaj konsonantoj formiĝante triopojn “voĉa-senvoĉa-glota”: d - t - t', b - p - p', d - t - t', dz - c - c' ktp. Same stranga por hind-eŭropa lingvo estas uvula konsonanto [q], renkontiĝebla interalie en la araba kaj en pluraj tjurkaj lingvoj. 


La oseta etiketo

La oseta tradicia etiketo plu grave influas la vivon en Osetio. En ĝia bazo estas gastamo kaj granda respekto al pliaĝuloj. Jen kelkaj postuloj de la oseta etiketo:

— Oseto devas esti modesta pri manĝado kaj drinkado. Ne indas tromanĝi aŭ manĝi avare, eĉ se oni vere malsatas.

— Tute ne akcepteblas manĝi sola, kiam apudas aliuloj. Necesas unue proponi parton de manĝaĵo al la ĉeestantoj.

— Pro modesteco oni kutime rifuzas proponitan manĝon (vd supre la postulon pri modesteco en manĝado). Tial propono povas resoni trifoje — por emfazi sincerecon de la propono.

— Oni ne parolas laŭte (kaj des pli ne uzas maldecaĵojn) en ĉeesto de pliaĝuloj kaj virinoj. Ĉe tablo estas malpermesata uzo de kelkaj vortoj kiel “serpento”, “azeno”, “porko” k.a.

— Estas nenormale paroli kun pliaĝulo sidante, kiam li staras.

— Estas ofende trairi inter du parolantoj, necesas ĉirkaŭiri eĉ se tio postulas devojiĝon, aŭ halti kaj atendi, kiam la parolantoj rimarkos vin kaj mem lasos trairi.

— Al ĉiu veninta gasto en la oseta hejmo oni nepre proponas manĝon kaj trinkon. La etiketo malpermesas disputi aŭ ofendi veninton; eĉ se gaste venis malamiko, necesas akcepti lin kun maksimuma estimo. Tio estis vaste uzata por repaciĝo en la tempo, kiam inter osetoj ankoraŭ estis praktikata “sanga revenĝo” (kiel vendeto en Korsiko).

— Menciante mortintojn, oni nepre aldonas “ruĥŝag ŭad” (li estu destinita al helo). Paradizo estas tradicie imagata kiel tre hela loko.

— La rusa proverbo “se la edzo batas, do li amas” estus sensenca en Osetio; insulti kaj bati virinon ne nur estas hontego, sed estas ankaŭ danĝera afero, ĉar pri siaj virinoj ĉiam multe zorgas la familio, el kiu ŝi devenas.

— Estas maldece montri amon al siaj infanoj, karesi edzon (edzinon), alvoki proksimulojn karesforme en publiko. Mi memoras, kia kultura ŝoko por mi estis vidi kisantajn parojn sur metroaj movŝtuparoj, kiam mi la unuan fojon estis en Moskvo. Edzinoj kutime mencias sian edzon per formoj “mia viro” aŭ similaj, sed ne per la nomo.

Osetaj ĉetablaj kunvenoj, ĝojaj aŭ funebraj, estas fakte komunaj preĝoj. Tio, kion okcidente oni nomas tostoj, en la oseta nomiĝas kuvd (fakte “preĝo”). La unua tosto estas ĉiam preĝo al la Majesta Dio: tradicia oseta religio estas monoteisma, kvankam osetoj preĝas ankaŭ al Vástirĝi (etimologie devenas de Sankta Georgo) kaj aliaj sanktuloj (foje traktataj kiel dioj). Sinsekvo de ĉetablaj preĝoj estas fiksita, sed la preĝoj mem estas ĉiam ebleco por lingva kreemo. En ĉiu loĝloko estas sia plej elokventa pliaĝulo, ŝiĥi ĥiŝtar (la aĝulo de la loĝloko), kiu gvidas la preĝajn festojn, foje ankaŭ kunordigas preparadon al ili.

Viroj salutas per manpremo, sed diference de kelkaj aliaj regionoj de Ruslando oni neniam manpremas ĉe disiĝo. Antaŭ du jarcentoj osetoj ne uzis manpremon tiom vaste, la tradicia saluto estis vorta, kun malgranda kapklino.

La oseta etiketo, iron ahdaŭ, estas konsiderata kiel tre alta valoraĵo inter la modernaj osetoj. Ili strebas sekvi postulojn de la etiketo, eĉ kiam tio kaŭzas malprofiton aŭ personan malkomforton. Lastatempe en mezlernejoj oni enkondukis studobjekton “Osetaj tradicioj”, grandan parton de kiu konsistigas studo de la tradicia oseta etiketo.

Malgraŭ la katastrofoj, skuintaj Nordan Osetion — la natura en la Karmadona valo kaj la homkreita en Beslano — loĝantoj de la respubliko plu kredas belan estontecon. Norda Osetio restas unu el la plej stabilaj regionoj de Norda Kaŭkazio. En tiu belega landeto pace kunekzistas reprezentantoj de diversaj etnoj kaj religioj, miloj da rifuĝintoj trovis sian duan hejmon.

Slavik Ivanov
Vladikavkaz/Peterburgo
Tradicia oseta danco
Tradicia oseta danco en plenumo de junulara dancgrupo dum la ĉiujara tradicia festo en la bosko Ĥetag (Foto el la ruslingva tagĵurnalo Severnaja Osetija)


Kelkaj eminentaj osetoj

Vasilij Abajev, lingvisto, akademiano, fakulo pri iranaj lingvoj, esplorinto de la oseta eposo. Lia ĉefverko estas la 4-voluma Historia-etimologia vortaro de la oseta lingvo, kiun li verkis dum pli ol 20 jaroj.

Iosif Stalin, kvankam kutime konsiderata kartvelo, Stalin estis versimile kartvela-oseta mestizo. Lia kartvela familinomo Ĝugaŝvili sonas kiel kartveligo de la vaste uzata oseta familinomo Dzugajev (Dzugati).

Jurij Kuĉijev, arktika kapitano, sub kies gvido la glacirompilo Arktika en aŭgusto 1997 atingis la Nordan Poluson.

Magomet Isajev, lingvisto, esploranto de la digora dialekto, fakulo pri iranaj lingvoj. En Esperantio li estas konata kiel interlingvisto, scienca gvidanto de kelkaj disertaĵoj pri Esperanto, kunaŭtoro de kelkaj lernolibroj de Esperanto.

Veronika Dudarova, dirigento, menciata en Guiness-libro kiel virino-dirigento, plej longe aktiva en kulturo. Naskiĝinta en 1916, ŝi dum pli ol 50 jaroj laboris kiel dirigento, ankaŭ en la plej elstaraj orkestroj de Moskvo.

Valerij Gazzajev, eminenta piedpilka trejnisto. Sub lia gvido la nord-osetia teamo Spartak-Alanija iĝis ruslanda ĉampiono en 1995. Nun li laboras en la moskva klubo CSKA.

Tajmuraz Bolojev, elstara entreprenisto, ĉefo de la bier-produktanta kompanio Baltika, la plej granda sur la teritorio de Sovetunio. 


Iom da bono de Bruna Ŝtono

Bronŝtejn, Mikaelo. Dek tagoj de kapitano Postnikov. — Tiĥvin: Peĉatnaja studija, 2004. — 332 pĝ., il. — 500 ekz.

Se konstante legi Rusian Esperanto-Gazeton kaj aliajn komunikilojn de REU, oni povas kredi, ke Mikaelo Bronŝtejn (= Bruna Ŝtono) estas la aŭtoro en nia lando. Ĉiuj ekzistantaj honortitoloj, multaj diskoj (ŝajne, ĉiuj aliaj rusaj kantaŭtoroj kune havas malpli)… Kritiki lin estas kvazaŭ fari ion terure maldecan. Kiam muzikisto Glebo Malcev provis objektive taksi lian kreadon (LOdE-115), tuj (LOdE-117) sekvis akra riproĉo de REU-funkciulo (ne muzikisto kaj ne literaturisto): ne tuŝu la majstron! Oni kvazaŭ ne rimarkas kriplajn misrimojn kaj gramatikajn erarojn, ekzemple — sisteman misuzon de “la” apud posedaj pronomoj, ktp. Dum sovetia tempo preskaŭ ĉion eblis pardoni pro spriteco de kantotekstoj. Pli novaj kantoj iĝis pezaj kaj banalaj. Sed la tempo pasas, “jaroj instigas al severa prozo”, do post maldikaj Legendoj pri SEJM kaj Oni ne pafas en Jamburg — jen solida romano.

Dek tagojn de kapitano Postnikov oni certe, plurfoje mencios en diversaj eseoj kaj artikoloj pri Esperanta literaturo. Oni hastis nomi ĝin “unika fenomeno en nia literaturo” (B.Kolker), “vera historia romano, bazita sur realaj faktoj, traktanta realajn personojn, kia ĝis nun ne ekzistis” (N.Gudskov). Ĉu prave?

Jes, en la romano “…revivas konataj Movadaj figuroj, inkluzive Ludovikon Zamenhof. Ili agas, vigle dialogas kaj malkovras al ni malklaraĵojn en nia historio. La aŭtoro tre bone konas la epokon: la homojn, la morojn, la realaĵojn, la gazetaron de tiu periodo kaj lerte enplektas ilin en sian rakontadon. Li bone posedas tiaman lingvaĵon. Ĉio ĉi kreas efekton de ĉeesto. Se aldoni, ke la verko havas sufiĉe streĉan, eĉ detektivan, intrigon, rezultas bonkvalita kaj fascina romano” (el la dorskovrila rekomendo). Tamen konsideru, ke tiuj vortoj estas reklamo, ili celas instigi al aĉeto, do kelkoble troigas.

Estas paralele priskribitaj agado de ruslandaj Esperanto-aktivuloj en 1909–1911, kreo de Ruslanda Esperantista Ligo, okazigo de la unua tutlanda kongreso — kaj ŝipvojaĝo de eŭropaj esperantistoj al la UK en Usono (1910). La aŭtoro konfesas (kvankam nur en la postparolo), ke iuj personoj estas fikciaj tute aŭ parte (ekzemple, ne povis troviĝi tiutempe en la indikita loko). Surŝipe eminentaj esperantistoj plejparte saĝe konversacias pri gravaj temoj, kaj Postnikov aspektas la plej sagaca: se ĉio okazus laŭ li, ni delonge festus la finan venkon kaj la tuta homaro iĝus feliĉa. Enlande moskvaj kaj peterburgaj Esperanto-aktivuloj akre interkverelas, intrigas, ĉiu grupo opinias sin mem sole merita gvidi la landan movadon; paralele oni observas peripetiojn de amhistorio de (fikcia) komencantino. La romanfino estas feliĉa kaj absolute ne versimila, sukereca kaj taŭga por ĉipa melodramo. Sed ĝenerale la amhistorio ludas negravan rolon.

La intriga linio estas disŝirita. Eblas eĉ diri, ke la linio tute forestas — nuraj ŝirpecoj, iom plektitaj. Sed — paradokse — legi estas sufiĉe interese, multaj eventoj estas priskribitaj fidinde aŭ, almenaŭ, kredeble. Sendube, la aŭtoro multe kaj fruktodone laboris en bibliotekoj kaj arkivoj, kaj certe li estas kapabla verkisto. Malofte aperas libroj, detale priskribantaj tiaman vivon, kaj pri tiama Esperanto-movado nunaj esperantistoj scias preskaŭ nenion. Postnikov estis vere elstara aganto kaj interesa homo, maljuste forgesita post maljusta akuzo. Do vi nepre ekscios ion novan, ricevos impresojn kaj probable enpensiĝos.

Rolas multaj personoj, tamen el ili maksimume triono estas priskribita konvinke, kun vivaj karakteroj (plej brilas, laŭ mi, Anna Ŝarapova). La ceteraj estas preskaŭ nuraj nomoj kun postenoj. Malfacilas memorfiksi, kiu estas kiu — des pli ankaŭ datoj ne sekvas kronologian ordon. Dum la legado mi devis plurfoje foliumi jam legitajn paĝojn, por rememori rilatojn inter certaj personoj, ja pluraj epizodaj personoj, aperinte unufoje, denove reaperas nur post kelkdek paĝoj.

Plejparto de la eventoj okazas en Ruslando, kaj la aŭtoro ofte citas frazojn, diritajn ruslingve. Ĉiam sekvas piednota traduko, kiun rusa leganto certe eĉ ne rigardos — tamen ĉu tio ne ĝenos alilandan leganton, kiu ne konas la cirilan alfabeton?

La romanon konstante akompanas — por “vivigo” — pluraj citaĵoj el tiamaj gazetoj kaj libroj (eble ne ĉiuj aŭtentaj), kun paralela traduko. Certe, estas interese vidi la reklamon de buljonkubetoj Maggi, kompari tiaman altrangan politikiston Puriŝkeviĉ kun nuna Ĵirinovskij… kaj konstati, ke la vivo dum 90 jaroj ŝanĝiĝis malpli, ol oni povus supozi. Tamen, ŝajne, da citaĵoj estas iom tro.

La kvanto da kompost-eraroj estas terura. Plejparton evidente kaŭzis uzado de diversaj litertipoj kaj fuŝa transkodigo (en pluraj lokoj videblas ŝanĝo de litertipoj, neniel pravigebla logike). Evidente neniu legis la presprovaĵojn, ja la libron produktis nekonata presejo en periferia ruslanda urbo Tiĥvin, la loĝloko de Bronŝtejn. Kaj la plej brila eraro ornamas la kovril- kaj titolpaĝon: “Dek tacoj…” Bone, ke la unua litero de la vorto restis korekta!

Elfalantaj paĝoj, verŝajne, jam estas nepra tradicio de nialandaj Esperanto-libroj… La ruslanda prezo iom tro pezas kompare kun la ruslandaj salajroj kaj kun la librokvalito; pri alilandaj proporcioj mi ne scias.

Do, indas unufoje tralegi la romanon. Havi kaj relegi ĝin — apenaŭ indas.

Valentin Melnikov


Internacia Fabelkonkurso 2004

18 okt 2004 en Taivalkoski oni proklamis la premiitojn de la finnlingva kaj esperantlingva fabelkonkurso aranĝitaj de Päätalo-Instituto. La premion Napero Finlandia gajnis Niina Pelkonen de Kiiminki. La premion La Fabelo Internacia gajnis Karina MacGill de Hungario. Venis 900 fabeloj al finnlingva, dek al esperantlingva konkurso.

La rezultoj de ĉi-jara fabelkonkurso:

Kategorio A (malpli ol 9-jaraĝuloj)

1. Konkursfabelo el Fora Nordo de Monika Goralczyk (Pollando)
2. Pri perdita hundeto de Denisa Pavlasova (Ĉeĥio)
3. Fabelo 2 de Monika Goralczyk (Pollando)

Kategorio B (9–10-jaraj)

1. De la mallumo al la lumo de Francesco Bentivogli (Italio)
2. Leontodo kaj formiko de Dinara Buzanakova (Ruslando)
3. Sorĉa fungo de Ramil Kaŝbiev (Ruslando)

Kategorio C (11–13-jaraj)

1. Makulul de Karina MacGill (Hungario)
2. Kiu forrabis epifanian feinon? de Silvio Ravaioli (Italio)

Aini Vääräniemi


Gazetoj

Abontarifo 2005 por Ruslando

La Ondo de Esperanto
Internacia sendependa magazino
Ĉiumonata. 24 pĝ. 290 rubloj

Esperanto
Oficiala organo de UEA
Ĉiumonata. 24 pĝ. 17 eŭroj

Kontakto
Socikultura revuo de TEJO
Dumonata. 16 pĝ. 10 eŭroj

Heroldo de Esperanto
Trisemajna informa gazeto
4 grandaj paĝoj. 32 eŭroj

Literatura Foiro
Kultura revuo
Dumonata. 56 pĝ. 30 eŭroj

Femina
Revuo pri temoj interesaj por virinoj
Trimonata. 28 pĝ. 20 eŭroj

Juna Amiko
Revuo por lernejanoj kaj komencantoj
Kvarmonata. 32 pĝ. 9 eŭroj
[Nur 7 eŭroj por tiuj, kiuj abonos antaŭ 31 dec 2004.]

Monato
Internacia magazino sendependa
Ĉiumonata. 32 pĝ. 22 eŭroj
Reta versio: 13,2 eŭroj

La Jaro
Praktika poŝkalendareto de Monato
160 pĝ. 5 eŭroj

La Gazeto
Mondkultura, esperantisma, sendependa
Dumonata. 32 pĝ. 9 USD

Litova Stelo
Organo de Litova Esperanto-Asocio
Dumonata. 32 pĝ. 7 eŭroj

Mi povas peri abonon por aliaj Esperanto-gazetoj, sed la supre listigitaj proponas favoran tarifon por Ruslando.

Sendu la kotizojn al Галина Романовна Горецкая (236039, Калининград, аб. ящик 1248).

Konvertu la eŭran prezon al la ruslandaj rubloj laŭ la oficiala kurzo, kaj aldonu 2% por kovri la diferencon inter la oficiala kaj banka vendokurzoj.

Ruslandanoj kun la Esperanta civitaneco rajtas je sociala rabato de 50% ĉe abono por Femina, Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro. Ili pagas por 1 jaro, sed ricevas 2 jarkolektojn (2005–2006).

Halina Gorecka


Ricevitaj libroj

Vidu la tutan liston de la libroj, ricevitaj ekde januaro 2003.

Aniŝjenko, Marija; Ŝevĉenko, Dmitrij. Lumturo. — Moskvo: Impeto, 2004. — 36 pĝ. — [Aĉeto].

Birštonas. Perlo ĉe Nemunas / Trad. el la lit. Gražvydas Jurgelevičius. — Kaunas: UAB “Artivija”; LitEA, 2004. — 32 pĝ., il. — 2000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Bronŝtejn, Mikaelo. Dek tagoj de kapitano Postnikov. — Тихвин: Печатная студия, 2004. — 330 pĝ., il. — 500 ekz. — [Aĉeto].

Ĉeĥov, Anton. Ĉeriza ĝardeno: Rakontoj, noveloj kaj dramoj / Tradukis el la rusa Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev, Valentin Melnikov, Andrej Parfentjev, Anna Pentus, Mati Pentus, Tatjana Vŝivceva, Vladimir Vyĉegĵanin, Aleksandr Zagvazdin; Komp., koment. Aleksander Korĵenkov; Antaŭpar. Halina Gorecka. — Kaliningrado: Sezonoj, 2004. — 352 pĝ., jaketo. — 400 ekz. — (Rusa literaturo; Vol. 10). — [Donaco de Sezonoj].

Krejči-Lewanderska, Alicja U. Enkonduko al historio kaj praktiko de naturkuracado. — 3a eld. — Katowice, Warszawa: PTFSEN-ES, 2004. — 74 pĝ., il. — [Donaco de la aŭtoro].

Mallia, Carmel. Ĉielarka estonto: Originala romano. Berkeley: Bero, 2002. — 112 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Nakagaki Koĵiro. 50 fabloj de Ezopo. — Toyonaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 2004. — 88 pĝ., il. — [Donaco de JELK].

Piron, Claude. Gerda malaperis! Lingvo-instrua romaneto. — 2a eld. — Moskvo: Impeto, 2004. — 56 pĝ., 500 ekz. — [Aĉeto].

Ĉi-rubrike ni listigas ĉiujn nove eldonitajn librojn en/pri Esperanto, kiujn ricevis la Biblioteko de “La Ondo”. Nia biblioteko kreskas danke al libroj donacitaj kaj recenzo-ekzempleroj. Lastatempe ni ricevis plurajn librojn de LitEA, KLEG kaj de Boris Zozulja. Sed ne ĉiuj libroj aperas en la rubriko, ĉar ni akiras ankaŭ brokantaĵojn, interalie ĉe la libroservoj de UEA kaj FEL.

Unu el la celoj de nia biblioteko estas kolekti kaj registri librojn en/pri Esperanto, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. En 2005 ni, kunlabore kun KEB (Krasnojarsk), pretigos la kvaran eldonon de la bibliografio de tiaj eldonaĵoj. En la tria eldono estis registritaj pli ol 400 libroj.

Ĉar ne ĉiuj ruslandaj eldonantoj sendas al ni siajn librojn, ni mem aĉetas ilin, kvankam nia redakcia buĝeto ne estas sana. Ni petas eldonantojn laŭeble sendi al ni po unu ekzemplero de ĉiu nova libro.

Halina Gorecka


Ricevitaj gazetoj

Aveno. 2004/27-28;
Esperanto USA. 2004/4;
Esperanto aktuell. 2004/4;
Esperanto en Azio. 2004/48;
Esperanto. 2004/9;
Heroldo de Esperanto. 2004/12;
Kataluna Esperantisto. 2004/97;
Komencanto. 2004/4;
Kontakto. 2004/4;
La Brita Esperantisto. 2004/957;
La Ondo de Esperanto. 2004/10;
La Sago. 2004/9;
Mikrofone. 2003/2,3, 2004/4,5;
Monato. 2004/9;
Norvega Esperantisto. 2004/4;
Scienco kaj Kulturo. 2004/4;
Service de Presse. 2004/9.

M O Z A I K O

Por la julia krucvortenigmo Brilianto venis 13 solvoj. Nur 6 el ili estas tute ĝustaj. Ilin sendis: Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones (Britio); Erkki Kemppainen (Finnlando); Jackie Huberdeau (Francio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Zbigniew Tylkowski (Pollando).

La libropremion lote gajnis Erkki Kemppainen. Ni gratulas lin!

La solvo: 1. boato, 2. later[o], 3. latun[o], 4. koleg[o], 5. bobel[o], 6. herdo, 7. teren[o], 8. iluzi[o], 9. plado, 10. Briti[o], 11. frazo, 12. konus[o]. 


El sub vortruinoj

Premu por vidi

Solvinte la taskon, vi legos la konatan eldiron de Ludoviko Zamenhof. Ĉiuj vortoj de la citaĵo estas ĉifritaj per nombroj. La aldonita fenestreto kaj la deĉifrita vorto “stilon” plifaciligu vian laboron.

Sendu la solvon de la enigmo tiel, ke ĝi venu poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 15 jan 2005.

Kompilis Ludmila Orajevskaja (Ukrainio)


Kiu estas sur la foto?

Ekde la pasint-jara novembro Ziko Marcus Sikosek uzas materialon de la Biblioteko Hodler, proponante rekoni la nomojn de fotitaj aktivuloj.

La aŭgustan-septembran fotiton provis identigi kvin personoj. Kvar el ili sukcesis rekoni Pasquale Zapelli, kiu dum jaroj oficis en la Centra Oficejo de UEA. Ĝuste respondis José Antonio Vergara (Ĉilio); Detlev Blanke (Germanio), István Ertl (Luksemburgio) kaj Jurij Kivajev (Ruslando).

La loto donis premion al Jurij Kivajev.

Bonvolu antaŭ 15 jan 2005 sendi al nia redakcia adreso la nomon de la fotita persono. Ne rajtas respondi la fotito mem. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.
 

Sukcesojn!

Spritaj splitoj kaj preskeraroj (22)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto | La dua parto | La tria parto | La kvara parto
La kvina parto | La sesa parto | La sepa parto | La oka parto
La naŭa parto | La deka parto | La dek-unua parto | La dek-dua parto
La dek-tria parto | La dek-kvara parto | La dek-kvina parto | La dek-sesa parto
La dek-sepa parto | La dek-oka parto | La dek-naŭa parto | La dudeka partoLa dudek-unua parto


Kutimiĝu al senracieca pensado

Antaŭ ol esti Servas Vojaĝanto oni devas esti intervjuita por certigi ke vi estas pacamanto, volas per vojaĝado lerni pri aliaj kulturoj, mankas racia antaŭjuĝoj kaj tiel plu. (Gwenda Sutton, http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/7174) 

Dise kaj mise?

… mi disvastigas, instruas kaj atendas la publikon dum ĵaŭdo, vendredo kaj sabato de 17-a ĝis 20-a horo… (Argentina Esperanto-Vento. 2004: 18) 

Malkreskas la membraro

La voĉoj [en la elekto de komitatanoj B] estis nombritaj… de speciala komisiono… Ĝi konsistis el la ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj la tri individuaj membroj. (http://ĝangalo.com/modules/news/article.php?storyid=1569) 

Ekskludo ekskrementa

Kiu perfekulo povus esti sen eraroj? (Simizu Yuko, http://groups.yahoo.com/group/diskutejo/message/1157; rimarkis Valentin Melnikov) 

Eĉ fingro sufiĉus

… mi bezonas informojn pri la Esperanto-movado en Polando… La manero de la materialo ne gravas… (Pola Esperantisto. 2004: 3 p. 32; rimarkis Ionel Oneţ)

Plukis István Ertl

La Ondo de Esperanto” serĉas novan redaktoron de “Mozaiko”. Sinproponojn bonvolu sendi al la redakcia ret-adreso sezonoj@gazinter.net


Leterkesto

Foje La Ondo ja vekas en mi abomenon per la publikigitaj en la unua (!) paĝo aĉaĵoj pri la lando, en kiu ĝi estas presata (kaj en kiu mi loĝas kaj kiun mi amas).

Estas normala konkludo de pensema homo, ke la celo de la Beslana afero estis precize verkigi jen tiajn artikolojn: pri tio, ke jen la potencoj denove ne traktis, sed sturmis, kaj pro tio la teruraj amasaj mortoj. Sed ĉiuj, kiuj ĉeestis la aferon, ja rakontas pri tio ke:

— la teroristoj tute ne atentis pri la sano de la ostaĝoj, eĉ male;

— ili estis la unuaj, kiuj hazarde aŭ intence eksplodigis ion, kio kaŭzis sinsekvajn eksplodojn (ĉar la bomboj estis tute apudaj);

— pro tio okazis la spontanea sturmado, fare de la armeaj trupoj, eĉ ne specialaj (kiujn oni ja kaŝadis de teroristoj kaj kiuj atingis la batalejon kun serioza prokrasto).

Tamen s-ro Kris fajfas pri detaloj. Por li gravas ankoraŭfoje prikraĉi la landon kaj ankoraŭfoje rakonti al la tuta mondo, kiaj sovaĝaj kaj sklavecaj ni estas. La antaŭjuĝoj pri Ruslando kaj ruslandanoj ja sen Alen Kris multegas en la mondo!

Slavik Ivanov (Ruslando) 


Hieraŭ, krepuske, mi tralegis la teatraĵeton de Anton Ĉeĥov La urso. Kia ĝuo! Vere, via traduko estas, laŭ mi, bonega kaj dum la tempo bezonata por legi ĝin, mi estis retransportita al tiu vespero antaŭ dudek kvin jaroj, kiam mi rolludis en La urso sur scenejo.

Mi ne vidas ajnan problemon el aktora vidpunkto. La preskriboj estas sufiĉaj, sed ne troaj, kio lasas al la reĝisoro iom interpreti la teatraĵon laŭ propra vidpunkto. Mi estas ravita de la tuto! Estas malfacile komprenigi al vi, kian plezuron mi spertis legante ĝin. La tuto fluas, kaj vi sukcese kreis en mi deziron plulegi ĝis la fino.

Mi legis kun intima scio, kaj bildigis al mi la scenojn dum mi legis. Mi kore gratulas — mi eĉ elfosis la foton de ni tri, kiuj prezentis, pro nostalgio!

Angela Tellier (Britio) 


Fotokonkurso

Iom post iom venas fotoj por nia sepa Internacia Fotokonkurso. Ni memorigas, ke la fotoj devas atingi nin antaŭ la 1a de decembro 2004. Atendante, ni aperigas la foton Geesperantistoj ĉe la natura fenestro, pro kiu Karen de Cássia Pereira (Brazilo) pasint-jare ricevis premion en la branĉo Priesperantaj fotoj.

Ŝercoj el Pollando

“Nia Esperanto-klubo dum ĉiulundaj klubkunvenoj regule laboras pri tradukado de polaj ŝercoj, — skribis al ni Marian Zdankowski el Olsztyn, Pollando. — La tradukado ne estas simpla, ĉar ne ĉiuj ŝercoj estas tradukeblaj… sed por ni estas bona ludo kaj interesa laboro… Kaj, se ili estos interesaj por la legantoj de La Ondo estos eĉ pli bone…” La ŝercojn najbaras bildoj de karikaturisto Józef Burniewicz.

Blondulino lernas konduki aŭton. Instruisto klarigas:
— Ĉi tie estas bremspedalo, tio estas akcelilo kaj tie estas kluĉpedalo. Ĉu Vi komprenas?
— Ne tute… Kial ĉi tie estas tri pedaloj dum mi havas nur du piedojn.


Du buboj unuafoje ferias en vilaĝo:
— Mi volus ekvidi kiel kokido eliras el ovo.
— Ho… kaj mi dezirus rimarki kiamaniere ĝi eniras ovon!


Najbaro kaptis Joĉjon sur sia pomarbo kun pomo enmane kaj timige demandas:
— Kion vi faras tie?
— Nenion… nur ĉi tiu pomo falis teren kaj mi provas rependigi ĝin.


Edzino diras al sia skota edzo:
— Kuracisto rekomendis por mi ŝanĝon de la aero…
— Vi havas grandan feliĉon! — diras la skoto. — Ĵus antaŭ momento ŝanĝiĝis la direkto de la vento!


— Joĉjo, ĉu vi neniam sentas bezonon por bani vin?
— Jes… sed mi povas moderigi miajn bezonojn.


Patro riproĉas al sia filo:
— Vi denove perdis ŝlosilon de nia loĝejo…
— Ne maltrankviliĝu, paĉjo. Ĉi-foje mi alpendigis karteton kun nia adreso!


Kuracisto demandas korpulentan sinjorinon:
— Kiu estis via la plej granda pezo?
— Cent dudek kilogramoj.
— Kaj la malplej granda?…
— Tri kilogramoj kaj duono!


— Kiu tago estis la plej feliĉa en via vivo? — demandas ĵurnalisto belan junulinon.
— Tio absolute ne estis tago… — respondas la ruĝiĝinta knabino.


— Ĉu vi havas infanojn?
— Jes, ja. Mi havas filon.
— Ĉu li fumas?
— Ne. Li ne fumas.
— Tre bone. Kaj ĉu hazarde li ne revenas hejmen tro malfrue?
— Ne. Tio ne okazas.
— Do, vi estas feliĉa patro. Vi estu fiera pro tia filo. Kiomaĝa li estas?
— Hieraŭ li iĝis kvarmonata.


— Mi ne povas dormi en hotelo. Tie estas teruraj muroj. Ili estas tro maldikaj por dormi, sed por subaŭskulti tro dikaj.


— Antaŭ nelonge mi perdis horloĝon kaj hodiaŭ matene mi surmetis mantelon, enpoŝigis manon kaj divenu, kion mi trovis tie?
— Ĉu horloĝon?…
— Ne. Truon, tra kiu ĝi forfalis.


Kuracisto vizitis malsanulon, kontrolis lin kaj diras:
— Vi longe vivos. Por vizito vi pagu 100 eŭrojn.
— Ĉu mi povos pagi morgaŭ?
— Morgaŭ?! Kaj se vi nokte mortos?


Policisto en vagonara kupeo legas libron kaj de tempo al tempo ekkrias:
— Nekredeble!
— Mi ne sciis!
— Stranga afero!
— Eĉ mi ne imagis!
Finfine unu el liaj kunvojaĝantoj demandas:
— Kion interesan vi legas?
— Ortografian vortaron!


Bildoj de Józef Burniewicz

 


PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@esperanto.org.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Grozdenka Filipova, str. Rajko Aleksiev 23, 4400, Pazarĝik
Rete: gr_filipova@hotmail.com

ĈEĤIO: Pavel Polnický, Kunštátská 1350/III, 290 01, Podibrady
Rete: Cea.polnicky@quick.cz

DANLANDO: Arne Casper, Bryggervangen 70, 4, tv. DK-2100, København Ø.
Rete: arne-casper@email.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, EE-93812, Kuressaare
Rete: virveernits@hot.ee

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300 Tuusula

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. DE-10551 Berlin
Rete: Lu@EsperantoLand.org
Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Jozefo Baksa, Pf 115, HU-8901 Zalaegerszeg
Rete: baksaj@mail.dedasz.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Geoffrey Greatrex, Apt. 903, 333 Chapel street, Ottawa, Ontario, Canada KIN 8Y8
Rete: greatrex@uottawa.ca

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: Prof. Lee Chong-Yeong, Shinsegae Town Apt. 5-1001 Soosung-Dong, Taegu 706-031
Rete: Lee@esperanto.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2004. № 11 (121)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Maria Sokolova, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2004.
Subtitolo