Libroj de Sezonoj kaj de Ruslanda Esperantisto

Tradukoj el la rusa lingvo

Valerij Brjusov

Valerij Brjusov. Kvar noveloj (1999)
Tradukis Grigori Arosev, Aleksander Korĵenkov, Ilsia Novikova
Serio Rusa literaturo. Volumo 5
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj

Valerij Jakovleviĉ Brjusov (1873—1924) estas konata precipe kiel kunfondinto de la rusa poezia simbolismo, brila poeto kaj tradukisto (interalie, de Infero kaj Faŭsto), tamen veraj literaturamantoj ĉiam alte taksis liajn novelojn. Tiu ĉi broŝuro enhavas kvar novelojn, kiuj teme balancas ĉe la limo inter la realo kaj imago.
 
  • Nun, kiam mi vekiĝis (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
  • En la spegulo (Tradukis Ilsia Novikova)
  • Marmora kapo (Tradukis Grigori Arosev)
  • Nokta aventuro (Tradukis Aleksander Korĵenkov)

  • Ĉiuj noveloj estas legeblaj en nia ret-paĝaro.

    Miĥail Bulgakov. La majstro kaj Margarita (1991)
    Tradukis Sergej Pokrovskij
    Enkonduko de Spomenka Štimec
    Serio Oriento-Okcidento. Volumo 26
    376 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 18 eŭroj

    La majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov laŭrajte okupis lokon en la serio Oriento-Okcidento. Ĝin rekomendas ĝia tutmonde agnoskita arta valoro, granda sukceso ĉe la publiko, inĝenia interplektiĝo de kulturelementoj specife rusaj kaj universalaj, moderne ĉiutagaj kaj mite eternaj. Ne estas mirinde, ke la romano plu estas reeldonata en ĉiuj grandaj lingvoj, ke en diversaj landoj plu aperas ĝiaj adaptaĵoj kinaj, teatraj kaj muzikaj (inter ili baleto kaj almenaŭ kvar operoj).

    Eĉ la plej naiva leganto ĝuas kaj la amuzajn, kvankam foje kruelajn, epizodojn pri la restado de Satano en la sovetia metropolo, kaj la ekzotajn scenojn de la Evangelio laŭ Volando kaj la romantikan amhistorion de la majstro kaj Margarita. La erudiciuloj plezure korektas multajn erarojn kaj anakronismojn. Kaj kelkaj legantoj pli sagacaj provas ekspliki tiujn erarojn, ĉar ili suspektas ilin intencaj. En la Esperanta eldono de la romano oni trovas detalan komentarion, kiu ebligas al la leganto profiti rezultojn de tiuj studoj. Cetere, ankaŭ la supraĵa legado senkonsulte estas sufiĉe interesa.

    Recenzo de Alexander Shlafer

    Chekhov. Cheriza ghardeno Anton Ĉeĥov. Ĉeriza ĝardeno (2004)
    Tradukis Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev, Valentin Melnikov, Andrej Parfentjev, Anna Pentus, Mati Pentus, Tatjana Vŝivceva, Vladimir Vyĉegĵanin, Aleksandr Zagvazdin
    Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov
    Antaŭparolo de Halina Gorecka
    Serio Rusa literaturo. Volumo 10
    352 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 27 eŭroj

    Okaze de la centa mortodato de Anton Ĉeĥov aperis jubilea kolekto de Anton Ĉeĥov Ĉeriza Ĝardeno en Esperanto. Ĝi enhavas 36 rakontojn, novelojn kaj dramojn de Ĉeĥov, inter kiuj estas jam klasikiĝintaj Sveda alumeto, Dika kaj magra, Ĥameleono, Ĉevala familinomo, Ivaĉjo, Enua historio, La homo en ujo, La damo kun hundeto, Urso kaj la titola dramo Ĉeriza ĝardeno. La tekstojn tradukis Aleksander Korĵenkov, Aleksej Birjulin, Viktor Kudrjavcev, Valentin Melnikov kaj aliaj elstaraj ruslandaj tradukantoj. Ilin kontrollegis sep okcident-eŭropaj kompetentuloj.

    Enhavtabelo kun referencoj al 13 tradukoj en nia retejo.
    Recenzo de Sten Johansson.

    Anton Ĉeĥov. Sveda alumeto (1991)
    Tradukis Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev, Andrej Parfentjev, Aleksandr Zagvazdin kaj la Traduka fako de Revo.
    Serio Rusa literaturo. Volumo 1
    140 paĝoj. Ilustrita. Vinktita. Prezo: 8 eŭroj

    La novelaro de Anton Ĉeĥov Sveda alumeto estas la unua volumo en la serio Rusa literaturo, kaj la volumeto enhavas 24 divers-temajn novelojn de la plej brila rusa novelisto, inkluzive de Ĉevala familinomo, Almozulo, kaj la sprita polica parodio Sveda alumeto doninta la nomon al la volumo.

    Tra Sveda alumeto oni povas konatiĝi kun specimenoj de tradukarto de la nova generacio de ruslandaj esperantistoj.

    Recenzo de Valentin Melnikov

    Rusaj amnoveloj

    Anton Ĉeĥov, Ivan Bunin, Vladimir Nabokov. Rusaj Amnoveloj (2000)
    Tradukis Grigori Arosev kaj Aleksander Korĵenkov
    Serio Rusa literaturo. Volumo 7
    24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj

  • Anton Ĉeĥov. Pri la amo

  • (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
  • Ivan Bunin. Rusja

  • (Tradukis Grigori Arosev)
  • Vladimir Nabokov. Muziko

  • (Tradukis Grigori Arosev)

    Ĉiuj noveloj estas en nia ret-paĝaro.

    Fjodor Dostojevskij. Krimo kaj puno (1993)
    Tradukis Andrej Parfentjev
    Enkonduko, komentoj kaj notoj de Aleksander Korĵenkov
    Serio Oriento-Okcidento. Volumo 28
    488 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 24 eŭroj

    Krimo kaj puno de Fjodor Dostojevskij estas unu el la plej gravaj literaturaj verkoj en Ruslando kaj en la mondo. Ĝi enfokusigas plurajn problemojn de la individualisma protagonisto, kiu frontas la realecon de la postreforma Ruslando. La ideoj de la nihilismo, forte enradikiĝintaj en la tiutempa junularo, trovas sian respegulon en la tragedia figuro de Rodion Raskoljnikov, kiu penas agi racie, ne konsiderante la homan naturon. Sed ĉu li vere povas liberigi sin de la juraj kaj moralaj normoj de la socio? Ĉu povas liaj planataj “mil bonaj aferoj” kompensi unu krimon? La esperantlingva eldono de la romano enhavas detalan komentarion.

    Fjodor Dostojevskij. Blankaj noktoj (2002)
    Tradukis Grigori Arosev, Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov
    Enkonduko, komentoj kaj notoj de Aleksander Korĵenkov
    Serio Rusa literaturo. Volumo 8
    448 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 30 eŭroj

    La volumo enhavas ses verkojn:
     
  • Malriĉaj homoj
  • Sozio
  • Blankaj noktoj
  • Honesta ŝtelisto
  • Misfortuna historio
  • Noticoj el la kelo

  • Recenzo de Kris Long

    Nikolaj Gogol. Malvivaj animoj (2001)
    Tradukis Vladimir Vyĉegĵanin
    Notoj de Aleksander Korĵenkov
    Serio Oriento-Okcidento. Volumo 32
    224 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 18 eŭroj

    Nikolaj Gogol estas konata en Esperantujo dank' al La Zamenhofa traduko de La revizoro, eldonita en 1907. Tamen la ĉefa verko de Gogol estas ne La revizoro sed Malvivaj animoj. Finfine ankaŭ Malvivaj animoj aperis en Esperanto per la traduko de Vladimir Vyĉegĵanin en februaro 2001 kiel la 32an volumo de la libroserio Oriento-Okcidento.

    Gogol laboris pri Malvivaj animoj dum pli ol dek jaroj, sed li ne sukcesis fini ĝin. Sed jam la unua volumo fariĝis klasikaĵo, unu el la plej fierindaj verkoj de la rusa literaturo. Jam dum la vivo de la aŭtoro la kritika literaturo pri Malvivaj animoj multoble superis la amplekson de la libro mem. La nomoj de Ĉiĉikov kaj de aliaj protagonistoj jam delonge metaforiĝis, kaj citaĵoj el Malvivaj animoj iĝis parto de ĉiutaga vivo en Ruslando.

    Fragmento (aperis en La Ondo de Esperanto)
    Recenzo de Daniel Luez

    Kojonov Luĉjo (1995)
    Tradukis Valentin Melnikov
    20 paĝoj. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

    La plej konata rusa erotika poemo estas sendube Kojonov Luĉjo, kiun esperantigis Valentin Melnikov, menciinta antaŭparole:
    “Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Antaŭ 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis la komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia.”

    Miĥail Lermontov. Princidino Mary (1996)
    Tradukis Nikolaj Danovskij
    Serio Rusa literaturo. Volumo 3
    72 paĝoj. Vinktita. Prezo: 4 eŭroj

    Princidino Mary estas la plej granda novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko de Miĥail Lermontov. La protagonisto de Princidino Mary estas eksgvardia armea oficiro (samkiel Lermontov tiutempe) Peĉorin. Liaj skeptiko pri la moralaj valoroj, egocentrismo kaj manko de klare esprimita vivocelo, kompletigitaj de la nekontestebla intelekto kaj rara kapablo al objektiva memanalizo faris lin karakteriza tipo por tiuepoka Ruslando.

    La novelon tradukis Nikolaj Danovskij — elstara ruslanda ĵurnalisto, instruanto, redaktoro kaj tradukisto.

    Nikolaj Ostrovskij. Kiel ŝtalo estis hardata (1997)
    Tradukis Solomon Cins
    368 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 10 eŭroj

    La romano de Ostrovskij fariĝis unu el la bazaj libroj de la “klasbatala” literaturo kaj konstitua parto de la spirita fono de la “nova socio”. Ĝi estas atesto pri la maniero prezenti la historion el nur unu flanko, kaj la atenta leganto trovos plurajn kuriozajn taksojn pri la realaj eventoj de la ŝtormaj jaroj de l' unua mondmilito, revolucio, interna milito, batalo kontraŭ malamikoj realaj kaj imagitaj, kiuj eventoj post paso de pluraj jardekoj jam ricevis pli sobran interpreton.

    Parto de la romano speciale interesa por esperantistoj, kiuj tralegis Metropolitenon de Vladimir Varankin — ja kontraŭtrockiisma kampanjo de Stalin respeguliĝas en ambaŭ verkoj (cetere, Esperanto unufoje menciiĝas en Kiel ŝtalo estis hardata).

    Pushkin. Eugeno OneginAleksandr Puŝkin. Eŭgeno Onegin (2005)
    Tradukis el la rusa, antaŭparolis Valentin Melnikov
    Enkonduko kaj komentoj de Aleksander Korĵenkov
    Serio Oriento-Okcidento. Volumo 40
    256 paĝoj. Bindita. Prezo: 20 eŭroj

    Eŭgeno Onegin estas ofte taksata kiel la plej elstara verko de la tuta rusa literaturo. Kritikisto Vissarion Belinskij nomis ĝin "enciklopedio de la rusa vivo", aliflanke, Onegin mem influis la vivon, sed, ĉefe, ĝi estas leginda pro tio, ke ĝi estas elstara verko literatura. Ĝi estis almenaŭ sepfoje tradukita al Esperanto (kvankam ne ĉiuj versioj estas plenaj kaj ne ĉiuj konserviĝis ĝis nun). La nova traduko de Valentin Melnikov forigas la mankojn de la antaŭaj tradukoj kaj levas al nova kvalita nivelo la poezian tradukadon el la rusa al Esperanto.

    Por ĉiu, kiu tradukas klasikan poezion en nian lingvon, Eŭgeno Onegin en la traduko de Melnikov estas rekomendinda por tralego kaj trastudo same kiel Sinjoro Tadeo (Mickiewicz/Grabowski), Infero (Dante/Kalocsay) kaj Tra la parko de la franca poezio de Waringhien.

    Kelkaj fragmentoj (ili aperis en La Ondo de Esperanto)

    Aleksandr Puŝkin. La neĝa blovado (2004)
    Tradukis Antoni Grabowski
    Editoris kaj komentis Sergio Pokrovskij
    Notoj de Aleksander Korĵenkov
    Serio Rusa literaturo. Volumo 11
    16 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj

    La neĝa blovado, aperinta en la Noveloj de Belkin, estas unu el la plej ŝatataj rusaj noveloj, sed la esperantistoj konas ĝin eble eĉ pli bone ol ruslingvanoj, ĉar en la traduko de Grabowski ĝi estis la unua libroforma beletra libro en Esperanto. Sergio Pokrovskij enmetis en la tradukon de Grabowski plurajn korektojn, kiuj aperas en la teksto de Sezonoj en iomete diferencanta tipara fasono. Lia postparolo estas interesa por ĉiu, kiu interesiĝas pri la evoluo de la literatura lingvo Esperanto.

    Rusa NovelaroRusa Novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento (2003)
    Tradukis Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Halina Gorecka, Antoni Grabowski, Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Nikolai Lozgaĉev, Ilsia Novikova, Sergio Pokrovskij, Dementi Staritsky, Tatjana Vŝivceva, Vladimir Vyĉegĵanin
    Kompilis Aleksander Korĵenkov kaj Nikolai Lozgaĉev
    Komentis Aleksander Korĵenkov
    Antaŭparolo de Halina Gorecka
    Serio Rusa literaturo. Volumo 9
    400 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 30 eŭroj

    La 400-paĝa antologio enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov. Teamo da tradukantoj laboris por ĝi dum kelkaj jaroj, kaj iliajn tradukojn kontrolis grupo da diverslingvaj provlegantoj: Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Chris Long, Daniel Luez, Perla Martinelli, Gonçalo Neves, Sergio Pokrovskij.

    Pli pri Rusa Novelaro
    Recenzo de Michel Duc Goninaz
     

    Lev Tolstoj. La morto de Ivan Iljiĉ (1997)
    Tradukis Valentin Melnikov
    Serio Rusa literaturo. Volumo 4
    56 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

    En La morto de Ivan Iljiĉ la kombino de la psikologia analizo kun la senornama priskriba stilo ebligis al Tolstoj montri la vivhistorion samtempe “simplan, ordinaran kaj plej teruran”, kaj ĝuste tiu kombino faris tiun ĉi novelon evento en la rusa realisma literaturo. La unua Esperanta traduko (de Anna Ŝarapova) aperis en 1913. Anstataŭ korekti kaj reeldoni ĝin, Sezonoj proponis la klasikan novelon de Tolstoj en pli adekvata traduko de Valentin Melnikov.

    Recenzoj de Fernando de Diego kaj de Edmund Grimley Evans

    ResurektoLev Tolstoj. Resurekto (2000)
    Tradukis Viktor Sapoĵnikov
    Serio Rusa literaturo. Volumo 6
    368 paĝoj. Malmole bindita. Jaketo. Prezo: 24 eŭroj

    “La historio de la arestitino Maslova estis tre ordinara…”, tekstas en la dua ĉapitro de Resurekto.

    Eĉ tute reala estis tiu historio. Fama juristo Anatolij Koni (ĝuste li akceptigis la absolvan verdikton en la kazo de Vera Zasuliĉ, atencinta la vivon de la peterburga urbestro Trepov) rakontis en 1887 al Lev Tolstoj la vivhistorion de Rozalia Onni. Ŝi post la morto de la patro loĝis ĉe riĉa bienistino. En la aĝo de dek ses jaroj ŝin delogis kaj forlasis parenco de la bienistino, kiu forpelis Rozalian post ŝia patriniĝo. La senhejmulino eklaboris en bordelo, tie ŝtelis monon de kliento, kaj en la proceso inter la asizaj ĵurianoj hazarde estis ŝia deloginto.

    Fine de 1889 Tolstoj malnete finis la unuan version de la romano, tamen sekvis longa polurado kaj evoluigo de la temo. Nur post dek jaroj la romano estis finpolurita. La kombino de la romantika intrigo kun la filozofia, morala kaj etika problemaro faris Resurekton unu el la plej legataj verkoj, iam ajn verkitaj en la rusa lingvo, eĉ se kelkaj kritikistoj nomis ĝin tro engaĝita. Nun Resurekto estas legebla ankaŭ en Esperanto per la traduko de Viktor Sapoĵnikov.

    Recenzo de Wolfgang Kirschstein

    Ivan Turgenev. La unua amo (1993)
    Tradukis Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev, Ilsia Novikova
    Serio Rusa literaturo. Volumo 2
    72 paĝoj. Vinktita. Prezo: 4 eŭroj

    Laŭ la Titolaro de Esperantaj verkoj tradukitaj el la rusa literaturo kompilita de Georgo Davidov (1912) verkoj de Ivan Turgenev estis plej ofte tradukitaj el la rusa lingvo en Esperanton.

    La unua amo apartenas al la ciklo de lirikaj noveloj de Turgenev aperintaj en la tempo de la reformado, kiam ne sole prepariĝis kaj efektiviĝis abolo de servuto en Ruslando, sed ankaŭ komenciĝis reviziado de “netuŝebla fundamento” de la tradicia rusa moralo, serĉado de novaj rilatoj inter la emancipiĝanta homo kaj la ŝanĝiĝanta mondo…

    Vladimir Vysockij. La birdo Gamajun (1989)
    Tradukis Nikolai Lozgaĉev kaj aliaj
    43 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 1,5 eŭroj

    La lingvaĵo de Vysockij malsupreniĝis al la lingvaĵo de la malsana popolo, kiu subkonscie kontraŭstarigis ĝin al la pompaj vortoj de la oficialaj sloganoj — oreskaj flikaĵoj sur la ĉifonoj de la mizera lando. Sed en la lasta periodo lia poezio atingis la plej altajn ŝtupojn kiel en Kanto pri nekantita kanto, Kanto pri Rusio, Balado pri la amo. Kaj dezirantoj povis ascendi kun la poeto al suproj de spirito.

    En liaj kantoj aperas ankaŭ motivoj de morto, finalo, malgraŭ ke li petis al la destino plusi momenton, esperis, ke “mort' por poetaro iĝis pli lontana”… Sed ĝi neeviteblis, kiel elaĉeto pro nia rigido, pro nia konsciigo kaj fine — por “spiri vivon en eterna verso”. 


    LIVER-KONDIĈOJ

    Mendu la librojn ĉe via kutima libro-servo aŭ rekte ĉe la eldonejo Sezonoj. Atentu la favorajn rabatojn por la libro-servoj. Post la ricevo de la menditaj libroj pagu la fakturon al UEA-konto “avko-u”. La prezoj ne enhavas sendokostojn.

    La eldonejo proponas rabatojn por samtitolaj libroj:

    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Telefono: (4012) 656033
    Retadreso: sezonoj@kanet.ru
    UEA-konto: avko-u

    Komenco